La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KONSTRUESTRO SOLNESS

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2026 Geo

La Enhavo

DUA AKTO

(Bele meblita, pli malgranda salono ĉe konstruestro Solness. Sur la fona muro vitra pordo elen al verando kaj ĝardeno. Dekstre angulo kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda angulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambaŭ flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antaŭe dekstre konzoltablo kun granda spegulo. Floroj kaj plantoj riĉe aranĝitaj. Antaŭe maldekstre sofo kun tablo kaj seĝoj. Pli malantaŭe libroŝranko. Sur la planko, antaŭ la orielo, tableto kaj kelkaj seĝoj. Estas frue antaŭtagmeze.)

(Konstruestro Solness sidas ĉe la tableto kun la dokumentujo de Ragnar malfermita antaŭ si. Li foliumas inter la desegnaĵoj kaj detale rigardas kelkajn el ili. Sinjorino Solness paŝadas senbrue kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Ŝi estas nigre vestita kiel antaŭe. Ŝiaj ĉapelo, supervestoj kaj sunŝirmilo kuŝas sur seĝo apud la spegulo. Solness foje nerimarkite sekvas ŝin per la okuloj. Neniu el ili parolas.)

(Kaja Fosli silente venas tra la pordo maldekstre.)

SOLNESS

(turnas la kapon kaj diras indiferente pase) Nu, ĉu estas vi?

KAJA

Mi volis nur informi, ke mi venis.

SOLNESS

Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, ĉu ankaŭ li?

KAJA

Ne, ankoraŭ ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li volus veni por scii —

SOLNESS

Kiel statas pri la maljunulo hodiaŭ?

KAJA

Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kuŝi la tutan tagon.

SOLNESS

Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro.

KAJA

Jes. (haltas ĉe la pordo) Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li venos?

SOLNESS

Ne, — mi ne scias pri io preciza.

(Kaja eliras maldekstre)

(Solness daŭre sidas foliumante la desegnaĵojn.)

SINJORINO SOLNESS

(ĉe la plantoj) Mi scius, ĉu ne ankaŭ li mortos.

SOLNESS

(ekrigardas ŝin) Ankaŭ li? Kiu krom li?

SINJORINO SOLNESS

(ne respondante) Jes, jes; maljuna Brovik — li eble mortos nun ankaŭ li, Halvard. Vi vidos.

SOLNESS

Kara Aline, ĉu vi ne devus eliri por iomete promeni?

SINJORINO SOLNESS

Jes, mi ja devus fari. (Ŝi daŭrigas ordigi la florojn.)

SOLNESS

(laŭte, super la desegnaĵoj) Ĉu ŝi daŭre dormas?

SINJORINO SOLNESS

(rigardas lin) Ĉu estas fraŭlino Wangel pri kiu vi pensadas?

SOLNESS

(indiferente) Tiel hazarde mi ekmemoris pri ŝi.

SINJORINO SOLNESS

Fraŭlino Wangel ellitiĝis antaŭ longe.

SOLNESS

Nu, ŝi faris?

SINJORINO SOLNESS

Kiam mi enrigardis, ŝi sidis pretigante siajn vestaĵojn. (Ŝi iras antaŭ la spegulon, kaj komencas malrapide surmeti la ĉapelon.)

SOLNESS

(post mallonga paŭzo) Fine ni tamen trovis uzon por infanĉambreto, Aline.

SINJORINO SOLNESS

Jes, efektive.

SOLNESS

Kaj ŝajnas al mi pli bone, ol ke ĉio restas malplena.

SINJORINO SOLNESS

Tiu malpleno estas vere terura. Vi pravas.

SOLNESS

(fermas la dokumentujon, ekstaras kaj proksimas) Vi tion vidos, Aline, ke de nun fariĝos pli bone por ni. Multe pli hejmece. Pli facile vivi. — Precipe por vi.

SINJORINO SOLNESS

(ekrigardas lin) De nun?

SOLNESS

Jes, kredu min, Aline —

SINJORINO SOLNESS

Ĉu vi aludas, — ĉar ŝi venis al ni?

SOLNESS

(regas sin) Mi kompreneble celas, — kiam ni transloĝiĝos en la novan domon.

SINJORINO SOLNESS

(prenas la supervestaĵojn) Jes, ĉu vi tion kredas, Halvard? Ke tiam fariĝos pli bone?

SOLNESS

Ion alian mi tute ne povas imagi. Kaj certe ankaŭ vi tion kredas?

SINJORINO SOLNESS

Mi tute nenion kredas pri la nova domo.

SOLNESS

(malbonhumore) Estas vere seniluziige por mi aŭdi tion. Ĉar estas ja precipe por vi, ke mi konstruis ĝin. (Li volas helpi ŝin pri la vestaĵoj.)

SINJORINO SOLNESS

(evitante) Funde vi faras tro multe por mi.

SOLNESS

(iom ekscitite) Ne, ne, tiaĵon vi ne devas diri, Aline! Mi ne toleras aŭdi tiaĵon de vi!

SINJORINO SOLNESS

Nu, do mi tion ne plu diros, Halvard.

SOLNESS

Sed mi havas opinion mian. Vi tamen vidos, ke aranĝiĝos bone por vi en la nova domo.

SINJORINO SOLNESS

Ho Dio, — bone por mi —!

SOLNESS

(vigle) Jes! Jes! Fidu nur tion! Ĉar tie, vidu, — tie estos nekredeble multe kio memorigos vin pri via propra —

SINJORINO SOLNESS

Pri tio, kio estis post patro kaj patrino, — Kaj forbrulis — ĉio.

SOLNESS

(mallaŭte) Jes, jes, vi kompatinda Aline. Estis terura bato por vi, tiu.

SINJORINO SOLNESS

(ekplendas) Vi povas konstrui kiom ajn, kion vi volas, Halvard, — por mi vi ne plu povas rekonstrui veran hejmon!

SOLNESS

(paŝadas sur la planko) Nu, do ni je Dio ne plu parolu pri tio ĉi.

SINJORINO SOLNESS

Alie ni ja ne kutimas paroli pri tio. Ĉar vi ja ĉiam evitas la temon —

SOLNESS

(abrupte haltas kaj rigardas ŝin) Ĉu mi? Kial mi tion farus? Evitas?

SINJORINO SOLNESS

Ho jes, mi bone komprenas vin, Halvard. Vi volas kompati min. Kaj ankaŭ senkulpigi min. Tiom, — kiom vi povas.

SOLNESS

(kun surprizitaj okuloj) Vin! Ĉu estas vi, — vi mem, pri kiu vi parolas, Aline!

SINJORINO SOLNESS

Jes, devas ja esti pri mi, ĉu ne?

SOLNESS

(nevole al si mem) Ankaŭ tio!

SINJORINO SOLNESS

Ĉar pri la malnova domo, — pri ĝi devis esti kiel estis. Granda Dio, — kiam unue la akcidento okazis, —

SOLNESS

Jes, vi pravas. Akcidenton oni ne regas, — oni diras.

SINJORINO SOLNESS

Sed la teruraĵo kiu postsekvis la fajron —! Estas tio! Tio, tio, tio!

SOLNESS

(impete) Pri ĝi ne pensu, Aline!

SINJORINO SOLNESS

Jes, ĝuste pri tio mi devas pensi. Kaj fine ankaŭ povi paroli pri ĝi. Ĉar ŝajnas al mi, ke mi ne plu povas porti tion. Kaj ke mi neniam permesiĝas pardoni min mem —!

SOLNESS

(ekkrie) Vin mem —

SINJORINO SOLNESS

Jes, ĉar mi ja havis devojn al du flankoj. Al vi kaj al la etuloj. Mi estus devinta hardi min. Ne estus devinta lasi la timon ŝteli miajn fortojn. Eĉ ne la aflikton, ĉar la hejmo forbrulis por mi. (tordas la manojn) Ho, se mi estus povinta, Halvard!

SOLNESS

(mallaŭte, skuita, proksimiĝas) Aline, — promesu al mi, ke vi neniam plu pensu tiajn pensojn. — Promesu al mi tion!

SINJORINO SOLNESS

Ho Dio, — promesi! Promesi! Eblas ja promesi kion ajn —

SOLNESS

(premas la manojn kaj paŝadas sur la planko) Ho, estas malesperige! Neniam radio de suno! Eĉ ne brileto enen en la hejmon!

SINJORINO SOLNESS

Ĉi tie ja ne estas hejmo, Halvard.

SOLNESS

Ho ne! Vere, vere. (peze) Kaj Dio scias ĉu vi ne pravos en tio, ke ne fariĝos pli bone por ni en la nova domo.

SINJORINO SOLNESS

Fariĝos neniam. Same malplene. Same senhome. Jene kiel ĉi tie.

SOLNESS

(impete) Sed, je la mondo, kial ni do konstruis ĝin? Diru al mi!

SINJORINO SOLNESS

Ne, al tio vi devas mem respondi.

SOLNESS

(ekrigardas ŝin suspekteme) Kion vi aludas per tio, Aline?

SINJORINO SOLNESS

Kion mi aludas?

SOLNESS

Jes, je diablo —! Vi eldiris tiel strange. Kvazaŭ vi havus iun subpenson.

SINJORINO SOLNESS

Ne, pri tio mi povas certigi vin —

SOLNESS

(proksimiĝas) Ho, multan dankon, — mi scias, kion mi scias. Kaj mi ankaŭ vidas kaj aŭdas, mi, Aline. Fidu tion!

SINJORINO SOLNESS

Sed kio do? Kio?

SOLNESS

(starigas sin antaŭ ŝin) Ĉu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman, kaŝitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras?

SINJORINO SOLNESS

Mi, vi diras! Ĉu mi faras!

SOLNESS

(ridas) Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan edzon en la domo por kiu peni —

SINJORINO SOLNESS

(timigite) Malsana? Ĉu vi estas malsana, Halvard, —

SOLNESS

(ekkrias) Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al vi plaĉas.

SINJORINO SOLNESS

(palpas por la seĝdorso kaj eksidas) Halvard, — je Dio en la ĉielo —!

SOLNESS

Sed vi eraras, ambaŭ. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri mi.

(Li iras tien kaj reen sur la planko. Sinjorino Solness timeme sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al ŝi.)

SOLNESS

(trankvile) Funde mankas al mi nenio.

SINJORINO SOLNESS

Ne, ĉu ne! Sed kio do estas pri vi?

SOLNESS

Estas tio, ke multfoje mi preskaŭ sentas min ekfali sub tiu terura ŝuldoŝarĝo —

SINJORINO SOLNESS

Ŝuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas ŝuldon al iu, Halvard!

SOLNESS

(mallaŭte, en emocio) Senfundan kulpon, kaj ŝuldon al vi, — al vi, — al vi, Aline.

SINJORINO SOLNESS

(ekstaras malrapide) Kiu estas la subpenso en tio ĉi? Diru prefere tuj.

SOLNESS

Sed ne estas iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenaŭ ne konscie kaj intence. Kaj tamen — sentiĝas kiel premeganta kulpo kuŝanta sur mi.

SINJORINO SOLNESS

Kulpo al mi?

SOLNESS

Pleje al vi.

SINJORINO SOLNESS

Do vi — tamen estas malsana, Halvard.

SOLNESS

(peze) Do eble estas. Aŭ io tia. (rigardas al la pordo dekstre, kiu malfermiĝas) Nu! Nun lumiĝas.

(Hilde Wangel envenas. Ŝi iomete ŝanĝis ion sur sia vestaĵo. La juprando estas mallevita.)

HILDE

Bonan matenon, konstruestro!

SOLNESS

(kapsignas) Vi dormis bone?

HILDE

Mirinde bone! Kvazaŭ en lulilo. Ho, — mi kuŝis kaj streĉis min — kvazaŭ princino!

SOLNESS

(ridetas iomete) Efektive ĝuinde.

HILDE

Efektive.

SOLNESS

Kaj eble ankaŭ sonĝis?

HILDE

Jes, jes. Sed tio estis terura.

SOLNESS

Ĉu?

HILDE

Jes, ĉar mi sonĝis, ke mi falas de terure alta, kruta rokaĵo. Ĉu vi neniam sonĝas ion tian?

SOLNESS

Nu jes, — foje —

HILDE

Estas tre ekscite — kiam oni falas kaj falas.

SOLNESS

Sentiĝas glaciige, ŝajnas al mi.

HILDE

Ĉu vi tiras la gambojn supren sub vin dum tio okazas?

SOLNESS

Jes, tiel alte kiel eblas.

HILDE

Ankaŭ mi faras.

SINJORINO SOLNESS

(prenas la sunŝirmilon) Nun mi devas eliri en la urbon, mi, Halvard. (al Hilde) Kaj mi provos trovi ion por vi utilan.

HILDE

(volas ĵeti sin al ŝia kolo) Ho plej kara, plej ĉarma sinjorino Solness! Vi estas vere tro afabla! Ege, ege afabla —

SINJORINO SOLNESS

(deturnante, liberigas sin) Ho, tute ne. Estas ja nur mia devo, tio. Kaj tial mi volonte faras.

HILDE

(ĉagrenita, pintigas la buŝon) Cetere ŝajnas al mi, ke mi povas iri en la stratoj, — tiel bele kiel mi nun ordigis la vestaĵojn. Aŭ ĉu mi eble ne povas?

SINJORINO SOLNESS

Sincere dirite mi opinias, ke iuj postrigardus vin.

HILDE

(blovas) Puh! Nenio alia? Tio estas ja nur amuza.

SOLNESS

(en kaŝita, malbona humoro) Jes, sed homoj povus imagi al si, ke ankaŭ vi estas freneza, vi komprenu.

HILDE

Freneza? Ĉu do estas tiom da frenezuloj en ĉi tiu urbo?

SOLNESS

(montras al sia frunto) Jen vi vidas almenaŭ unu tian.

HILDE

Vi, — konstruestro?

SINJORINO SOLNESS

Uŝ! Ho ne do, kara, bona Halvard!

SOLNESS

Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis tion?

HILDE

Ne, vere ne. (regas sin kaj iomete ridas) Jes, tamen eble en unu sola rilato.

SOLNESS

Nu, ĉu vi tion aŭdas, Aline?

SINJORINO SOLNESS

Kiu rilato estas tiu, fraŭlino Wangel?

HILDE

Ne, tion mi ne diras.

SOLNESS

Ho jes, diru!

HILDE

Ho ne, dankon, — tiel freneza mi ne estas.

SINJORINO SOLNESS

Kiam vi kaj fraŭlino Wangel estos solaj, ŝi certe diros, Halvard.

SOLNESS

Nu, — Ĉu vi tion kredas?

SINJORINO SOLNESS

Ho jes ja. Ĉar vi ja konas ŝin bone de antaŭe. Ĵus ekde ŝi estis infano, — vi ja rakontas.

(Ŝi eliras tra la pordo maldekstre.)

HILDE

(iom poste) Via edzino tute ne ŝatas min, ĉu?

SOLNESS

Ĉu vi povis rimarki ion tian pri ŝi?

HILDE

Ĉu vi mem tion ne rimarkis?

SOLNESS

(eviteme) Aline fariĝis tre homoevitema la lastajn jarojn.

HILDE

Ĉu ankaŭ tia?

SOLNESS

Sed se vi nur pli bone koniĝis al ŝi —. Jes, ĉar funde ŝi estas tre ĝentila — kaj afabla — kaj bona —

HILDE

(senpacienca) Sed se ŝi tia estas, — kial ŝi dirus tion ĉi pri devo!

SOLNESS

Pri devo?

HILDE

Jes, ŝi ja diris, ke ŝi volis eliri por aĉeti ion por mi. Ĉar estas ŝia devo, — ŝi diris. Ho, mi ne povas elteni tiun malbelan vorton!

SOLNESS

Kial ne?

HILDE

Ne, ĉar ĝi aspektas malvarme kaj pinte kaj pike. Devo — devo — devo. Ĉu ne ankaŭ vi trovas — ke ĝi kvazaŭ pikas?

SOLNESS

Hm, — mi neniam pensis profunde pri tio.

HILDE

Ho jes! Kaj se ŝi estas tiel afabla, — kiel vi diras, ke ŝi estas, — kial ŝi do dirus tiaĵon?

SOLNESS

Sed je Dio, kion ŝi estus dirinta?

HILDE

Ŝi povus diri, ke ŝi volis fari tion, ĉar ŝi tiom multe ŝatas min. Ion tian ŝi estus povinta diri. Ion kio estas vere varma kaj kora, vi komprenu.

SOLNESS

(rigardas ŝin) Ĉu estas tiel, ke vi tion preferas?

HILDE

Jes, ĝuste tiel. (paŝadas sur la planko, haltas apud la libroŝranko kaj rigardas la librojn)

HILDE

Vi havas tre multajn librojn.

SOLNESS

Ho, mi ja akiris kelkajn.

HILDE

Ĉu vi ankaŭ legas ĉiujn tiujn librojn?

SOLNESS

Pli frue mi provis. Ĉu vi legas?

HILDE

Ho ne! Neniam — nun ne plu. Ĉar mi ne sukcesas trovi la kuntekston.

SOLNESS

Ĝuste tiel estas ankaŭ pri mi.

(Hilde iom paŝadas, haltas ĉe la tableto, malfermas la aktujon kaj foliumas)

HILDE

Ĉu estas vi, kiu desegnis tion ĉi?

SOLNESS

Ne, estas juna viro, kiun mi dungis por helpi min.

HILDE

Unu, kiun vi mem instruis?

SOLNESS

Nu ja, li lernis iom ankaŭ de mi.

HILDE

(eksidas) Do li certe estas tre lerta? (rigardas iomete desegnaĵon) Ĉu ne?

SOLNESS

Ne malbona. Por mia bezono —

HILDE

Ho jes! Li certe estas ege lerta.

SOLNESS

Ĉu vi vidas tion el la desegnaĵoj?

HILDE

Pa, — tiuj krifaĉoj! Sed ĉar li lernis de vi, tiam —

SOLNESS

Ho, pro tio —. Estas multaj ĉi tie, kiuj lernis de mi. Kaj same mallertaj ili estas.

HILDE

(rigardas lin kaj skuas la kapon) Ne, eĉ se mi mortus, mi ne komprenus, ke vi povas esti tiom stulta.

SOLNESS

Stulta? Ĉu vi trovas min tiom stulta?

HILDE

Jes, mi faras. Ĉar vi akceptas instruadi tiajn ulojn, kaj —

SOLNESS

(ekmiras) Nu? Kaj kial ne?

HILDE

(ekstaras, duone serioza, duone ridanta) Iŝŝ, ne do, konstruestro! Al kio tio celus! Neniu alia ol vi rajtus konstrui. Vi estus la sola pri tio. Fari ĉion mem. Nun vi scias.

SOLNESS

(senpere) Hilde —!

HILDE

Nu?

SOLNESS

Kiel vi venis al tia ideo?

HILDE

Ĉu vi trovas tion ĉi malĝuste pensita de mi?

SOLNESS

Ne, tial ja ne. Sed nun mi diru ion al vi.

HILDE

Nu kion?

SOLNESS

Senĉese — en silento kaj soleco — mi pensadas pri la sama ideo.

HILDE

Jes, estas ja kompreneble, ŝajnas al mi.

SOLNESS

(rigardas ŝin esplore) Kaj tion vi certe jam rimarkis.

HILDE

Ne, tute ne.

SOLNESS

Sed antaŭe, — kiam vi diris, ke vi opiniis min — sensenca? Tiel en unu rilato —?

HILDE

Ho, tiam mi pensis pri io tute alia.

SOLNESS

Pri kio alia?

HILDE

Povas esti indiferente por vi, konstruestro.

SOLNESS

(paŝadas sur la planko) Jes, jes, — kiel vi volas. (haltas apud la orielo) Venu ĉi tien, kaj mi montru ion al vi.

HILDE

(proksimiĝas) Kio estas?

SOLNESS

Jen vidu, — tie en la ĝardeno —?

HILDE

Jes?

SOLNESS

(montras eksteren) Ĝuste trans tiu ŝtonejo —?

HILDE

La nova domo vi aludas?

SOLNESS

Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskaŭ finita.

HILDE

Ĝi havas tre altan turon, ŝajnas al mi.

SOLNESS

La skafaldo ankoraŭ staras.

HILDE

Ĉu tiu estas via nova domo?

SOLNESS

Jes.

HILDE

(rigardas lin) Ĉu estas infanĉambretoj ankaŭ en tiu domo?

SOLNESS

Tri, kiel ĉi tie.

HILDE

Kaj neniuj infanoj.

SOLNESS

Eĉ ne venos.

HILDE

(kun duona rido) Jes, ĉu ne estas kiel mi diris —!

SOLNESS

Ke —?

HILDE

Ke vi tamen estas — iomete — tiel freneza.

SOLNESS

Ĉu estis pri tio ĉi, ke vi pensis?

HILDE

Jes, pri tiuj malplenaj infanĉambretoj, en kiuj mi dormis.

SOLNESS

(mallaŭtigas la voĉon) Ni havis infanojn, — Aline kaj mi.

HILDE

(rigardas lin intense) Ĉu vi —!

SOLNESS

Du knabetoj. Ambaŭ same aĝaj.

HILDE

Dunaskitoj do.

SOLNESS

Jes, dunaskitoj. Estis antaŭ dek unu — dek du jaroj.

HILDE

(atenteme) Kaj ambaŭ do estas —? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu havas?

SOLNESS

(en silenta emocio) Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Aŭ apenaŭ tiom longe. (impete ekdiras) Ho, Hilde, kiel nekompreneble bone estas por mi, ke vi venis! Ĉar nun fine mi havas iun, kun kiu mi povas paroli!

HILDE

Ĉu tion vi ne povas — eĉ ne kun ŝi?

SOLNESS

Ne pri tio ĉi. Ne kiel mi volas kaj devas. (peze) Kaj ankaŭ ne pri multaj aliaj aferoj.

HILDE

(mallaŭte) Ĉu nur tion vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas min?

SOLNESS

Nu ja, pli ĝuste. Almenaŭ hieraŭ. Ĉar hodiaŭ mi vere ne plu scias — (interrompante) Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la sofon, — kaj vi havos la ĝardenon antaŭ la okuloj.

(Hilde eksidas en la sofoangulon)

SOLNESS

(tiras seĝon pli proksimen) Ĉu vi ŝatus aŭdi pri ĝi?

HILDE

Jes, mi tre ŝatus aŭskulti vin.

SOLNESS

(eksidas) Kaj mi ĉion diros al vi.

HILDE

Nun mi havas kaj la ĝardenon kaj vin antaŭ la okuloj, konstruestro. Rakontu do! Tuj!

SOLNESS

(montras al la fenestro de la orielo) Jen sur la altejo, — kie vi nun vidas la novan domon —

HILDE

Jes?

SOLNESS

— jen loĝis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Ĉar tie supre situis tiam malnova domo, kiu antaŭe apartenis al ŝia patrino. Kaj ĝin ni heredis post ŝi. Kaj ankaŭ la tutan grandan ĝardenon.

HILDE

Ĉu estis turo ankaŭ sur tiu domo?

SOLNESS

Eĉ ne spuro de tiaĵo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto laŭ ekstera aspekto. Sed tamen sufiĉe varma kaj hejmeca interne.

HILDE

Vi do malkonstruis la malnovan rubaĵon?

SOLNESS

Ne. Ĝi forbrulis por ni.

HILDE

Ĉio?

SOLNESS

Jes.

HILDE

Ĉu estis granda malfeliĉo por vi, tio?

SOLNESS

Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro —

HILDE

Nu, sed —?

SOLNESS

Ni tiam estis ĵus ricevintaj la du knabetojn —

HILDE

La kompatindajn dunaskitojn, jes.

SOLNESS

Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al tago, videble.

HILDE

Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn.

SOLNESS

Estis la plej bela vidaĵo por la okulo, kiam Aline kuŝis tie kun ambaŭ etuloj. — Sed jen venis la nokto de la fajro —

HILDE

(intense) Kio okazis! Diru do! Ĉu iu mortbrulis!

SOLNESS

Ne; ne tiel. Ĉiuj bone saviĝis el la domo —

HILDE

Nu, sed kio do —?

SOLNESS

La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, — la fuĝo el la domo — tiel urĝa, — kaj eĉ en glaciiga nokta frosto —. Ĉar ni devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj ŝin kaj la etulojn.

HILDE

Tion ili do ne eltenis?

SOLNESS

Jes, ili eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj tiu influis la lakton. Mamnutri ilin mem ŝi nepre volis. Ĉar estas ŝia devo, ŝi diris. Kaj ambaŭ niaj knabetoj, ili (kunpremas la manojn) ili — ho!

HILDE

Tion ili ne transvivis?

SOLNESS

Ne, tion ili ne transvivis. Estis tio, kio forprenis ilin de ni.

HILDE

Certe estis terure por vi.

SOLNESS

Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. (li pugnigas la manojn en silenta kolero) Ho, ke tiaĵo rajtu okazi en la mondo! (abrupte kaj firme) Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte konstruis preĝejojn.

HILDE

Eble eĉ ne la preĝejturon norde ĉe ni?

SOLNESS

Ne volonte. Mi scias kiel ĝoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu turo staris finita.

HILDE

Tion ankaŭ mi scias.

SOLNESS

Kaj nun mi neniam konstruas — neniam plu tiaĵojn! Nek preĝejojn nek preĝejturojn.

HILDE

(kapsignas malrapide) Nur domojn en kiuj homoj povas loĝi.

SOLNESS

Hejmojn por homoj, Hilde.

HILDE

Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj.

SOLNESS

Jes, prefere tion. (ŝanĝas al pli facila tono) Jes, vidu, — kiel mi diris, — tiu fajro, ĝi portis min supren, ĝi. Ja, kiel konstruestro do.

HILDE

Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj?

SOLNESS

Mi ne studis sufiĉe profunde por tio. Kion mi scias, mi ĉefe elpensis mem.

HILDE

Sed supren vi tamen atingis, konstruestro.

SOLNESS

Post la fajro, jes. Preskaŭ la tutan ĝardenon mi parceligis en grundojn por vilaoj. Kaj tie mi povis konstrui, ĝuste kiel mi mem deziris. Kaj sekve iris por mi glate.

HILDE

(rigardas lin esplore) Vi certe estas tre feliĉa viro. Laŭ via nuna stato.

SOLNESS

(sombre) Feliĉa? Ĉu ankaŭ vi tion diras? Kiel ĉiuj aliaj.

HILDE

Jes, ĉar tiel ŝajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du infanetoj, vi —

SOLNESS

(malrapide) La du infanetoj, — ne estas facile forgesi ilin, Hilde.

HILDE

(iom necerta) Ĉu ili ankoraŭ staras en la vojo? Tiel longe poste?

SOLNESS

(rigardas ŝin firme, sen respondi) Feliĉa viro, vi diris —

HILDE

Jes, sed ĉu vi ne estas, — tamen?

SOLNESS

(daŭre rigardas ŝin) Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro — hm —

HILDE

Nu ja!

SOLNESS

Ĉu ne estis iu certa penso, kiun vi — rimarkis?

HILDE

(pripensas vane) Ne. Kiu penso tiu estus?

SOLNESS

(kun subpremata intenseco) Sole pro tiu fajro mi fariĝis kapabla konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, ĝoja sento, ke estas ege feliĉa afero tio, ekzisti en la mondo. Kaj precipe tio, aparteni unu al la alia — tiel en grandaj kaj malgrandaj rilatoj.

HILDE

(vigle) Jes, sed ĉu ne estas ege granda feliĉo por vi, tio, ke vi povas fari tiajn belegajn hejmojn?

SOLNESS

La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por atingi.

HILDE

Sed ĉu trans tio do tute neeblas pasi?

SOLNESS

Ne. Por kapabli konstrui hejmojn por aliuloj, mi devis rezigni, — por ĉiam rezigni pri hejmo por mi mem. Mi aludas al hejmo por la infanaro. Kaj ankaŭ por patro kaj patrino.

HILDE

(zorgeme) Sed ĉu vi tion do devis? Por ĉiam, vi diras?

SOLNESS

(kapjesas malrapide) Estis la prezo por tiu feliĉo, pri kiu homoj babiladas. (elspiras peze) Tiu feliĉo, — hm, — tiu feliĉo ne estis pli malmultekoste havebla, Hilde.

HILDE

(kiel antaŭe) Sed ĉu ne eblas, ke tio pliboniĝos?

SOLNESS

Neniam. Neniam. Ankaŭ tio estas sekvo de la fajro. Kaj de la posta malsano de Aline.

HILDE

(rigardas lin kun nedifinebla esprimo) Kaj tamen vi daŭre konstruas tiujn infanĉambretojn.

SOLNESS

(serioze) Ĉu vi neniam rimarkis, Hilde, ke la neebleco — ĝi kvazaŭ allogas kaj vokas vin?

HILDE

(pripensas) La neebleco? (vigle) Jes certe! Ĉu ankaŭ vi tiel sentas?

SOLNESS

Jes, mi tiel sentas.

HILDE

Do estas — iomete trolo ankaŭ en vi?

SOLNESS

Kial trolo?

HILDE

Kiel vi do volas nomi tiaĵon?

SOLNESS

(ekstaras) Ne, ne, eble estas. (impete) Sed ĉu mi ne devas fariĝi trolo, — pro tio kiel ĉiam okazas por mi en ĉio! En ĉio!

HILDE

Kiel?

SOLNESS

(mallaŭte, en interna emocio) Rimarku kion mi diras al vi, Hilde. Ĉio kion mi sukcesis fari, konstrui, krei en beleco, en sekureco, en hejmeco, — ankaŭ en grandanimo — (pugnigas la manojn) Ho, ĉu ne estas terure imagi al si —!

HILDE

Kio do estas tiel terura?

SOLNESS

Ke ĉion tion mi devas konstante kontraŭpezi. Pagi. Ne per mono. Sed per homa feliĉo. Kaj ne sole per mia propra feliĉo. Sed per tiu ankaŭ de aliuloj. Jes, jes, vidu jenon, Hilde! Tiun prezon mia artista staro kostis por mi — kaj por aliuloj. Kaj ĉiun opan tagon mi devas rigardadi, ke la prezo denove pagiĝas por mi, — kaj ĉiam denove!

HILDE

(ekstaras kaj fiksrigardas lin) Nun vi certe pensas pri — pri ŝi.

SOLNESS

Jes. Precipe pri Aline. Ĉar Aline — ŝi havis sian vivotaskon, ankaŭ ŝi. Same kiel mi havis la mian. (la voĉo tremas) Sed ŝia vivotasko, ĝi devis esti mistraktata, subjugata, rompata en pecojn, — por ke la mia atingu — al ia granda venko. Jes, ĉar vi sciu, ke Aline, — ŝi havis talentojn por konstrui, ankaŭ ŝi.

HILDE

Ŝi! Por konstrui?

SOLNESS

(skuas la kapon) Ne domojn kaj turojn kun pintoj — kaj tiaĵoj, pri kiuj mi, okupiĝas —

HILDE

Nu, pri kio do?

SOLNESS

(mole, en emocio) Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel ke ili povus altiĝi al rektaj, maturaj homoj. Tio ĉi estis por kio Aline havis talenton. — Kaj ĉio tio nun nur kuŝas tie. Neuzata — kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. — Ĝuste kiel la rubaĵoj post fajro.

HILDE

Jes, sed tamen se tiel estus —?

SOLNESS

Estas tiel! Estas tiel! Mi scias.

HILDE

Nu, sed vi almenaŭ ne estas kulpa pri tio.

SOLNESS

(fiksas la okulojn al ŝi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, tiu estas la granda, terura demando. Tiu estas la dubo, kiu mordadas min — nokton kaj tagon.

HILDE

Tiu ĉi!

SOLNESS

Jes, supozu nun — ke mi kulpus. Iel.

HILDE

Vi! Pri la fajro!

SOLNESS

Pri ĉio. Pri la tuto. — Kaj eble tamen — tute senkulpa.

HILDE

(rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, — dirante ion tian, vi ja tamen — tamen estas malsana.

SOLNESS

Hm, — eble mi neniam fariĝos tute sana en tiu rilato.

(Ragnar Brovik singardeme malfermas la etan pordon en la angulo maldekstre.)

(Hilde iras antaŭen sur la planko.)

RAGNAR

(kiam li vidas Hilde) Ho — Pardonu, sinjoro Solness — (Li volas retiri sin.)

SOLNESS

Ne, ne, restu. Por ke estu farite.

RAGNAR

Ho jes, — se tio eblus!

SOLNESS

Pri via patro ne pliboniĝas, mi aŭdas.

RAGNAR

Pri patro rapide graviĝas. Kaj tial mi ege petas vin, — skribu kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas legi antaŭ ol li —

SOLNESS

(impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnaĵoj!

RAGNAR

Ĉu vi rigardis ilin?

SOLNESS

Jes, — mi faris.

RAGNAR

Kaj ili ne taŭgas? Kaj ankaŭ mi ne taŭgas?

SOLNESS

(eviteme) Restu ĉe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondiĉojn laŭ via deziro. Kaj vi povos edziĝi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaŭ feliĉe. Nur ne pensu memstare konstrui.

RAGNAR

Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Ĉar tion mi promesis al li. — Ĉu mi diru tion al patro — antaŭ ol li mortos.

SOLNESS

(korsuferas) Ho, diru al li, — diru al li, kion vi volas, laŭ mi. Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne povas alie agi ol mi faras, Ragnar!

RAGNAR

Ĉu mi do povas kunpreni la desegnaĵojn?

SOLNESS

Jes, prenu ilin, — prenu ilin! Ili kuŝas tie sur la tablo.

RAGNAR

(iras tien) Dankon.

HILDE

(metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin.

SOLNESS

Kial?

HILDE

Jes, ĉar ankaŭ mi volas rigardi ilin.

SOLNESS

Sed vi ja — (al Ragnar) Do, lasu ilin kuŝi.

RAGNAR

Bonvole.

SOLNESS

Kaj iru nun hejmen al via patro.

RAGNAR

Jes, mi do faru.

SOLNESS

(kvazaŭ malespere) Ragnar, — vi ne postulu de mi ion, kion mi ne povas! Ĉu vi aŭdas, Ragnar! Vi ne devas!

RAGNAR

Ne, ne. Pardonu — (Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la angulo.)

(Hilde eksidas sur seĝon apud la spegulo.)

HILDE

(kolere rigardas al Solness) Jeno estis tre malbona de vi.

SOLNESS

Ĉu ankaŭ vi tion trovas?

HILDE

Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaŭ kruele.

SOLNESS

Ho, vi ne komprenas kiel estas por mi.

HILDE

Tamen —. Vi ne devus esti tia.

SOLNESS

Vi ja mem ĵus diris, ke estas nur mi kiu rajtus konstrui.

HILDE

Tiaĵon mi povas diri. Sed vi ne devas.

SOLNESS

Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi aĉetis mian pozicion.

HILDE

Nu ja, — per io kion vi nomas endoma hejmeco — aŭ io simila.

SOLNESS

Kaj per mia anima paco aldone.

HILDE

(ekstaras) Anima paco! (intime) Nu ja, vi pravas! — Kompatinda konstruestro, — vi ja imagas al vi, ke —

SOLNESS

(kun silenta, gluglanta rido) Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi aŭdos komikaĵon.

HILDE

(streĉita, eksidas) Nu jes?

SOLNESS

Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Ĉar la tuta afero temas nur pri fendeto en kamentubo, komprenu.

HILDE

Nenio alia?

SOLNESS

Ne, ne komence.

(Li translokigas sian seĝon pli proksimen al Hilde kaj eksidas.)

HILDE

(senpacience, frapas sian genuon) Do, la fendeto en la kamentubo!

SOLNESS

Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaŭ ol ekbrulis. Ĉiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por scii, ĉu ĝi daŭre tie estas.

HILDE

Kaj ĝi estis?

SOLNESS

Jes. Ĉar neniu alia sciis pri ĝi.

HILDE

Kaj vi nenion diris?

SOLNESS

Ne, mi ne faris.

HILDE

Eĉ ne pensis pri riparo de la tubo?

SOLNESS

Certe pensis, — sed ne ekfaris. Ĉiun fojon kiam mi intencis komenci, estis kvazaŭ mano intermetis sin. Ne hodiaŭ, mi pensis. Morgaŭ. Neniam fariĝis.

HILDE

Jes, sed kial vi do tiel senzorgis!

SOLNESS

Ĉar mi pensadis. (malrapide kaj mallaŭte) Per tiu eta nigra fendo en la kamentubo mi povus eble altiĝi — kiel konstruestro.

HILDE

(rigardas antaŭ si) Certe estis streĉe.

SOLNESS

Nerezisteble. Tute nerezisteble. Ĉar tiam ĉio aspektis por mi facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaŭ tagmezo. Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj hejme estus ege hejtigante la fornojn —

HILDE

Jes, ĉar estus ege malvarme tiun tagon?

SOLNESS

Ege akre — ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam ŝi envenus.

HILDE

Ĉar ŝi ja estas ege frostema, ŝi.

SOLNESS

Ŝi estas. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la fumon.

HILDE

Nur la fumon?

SOLNESS

Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la ĝardena barilpordo, ni vidus la malnovan lignan keston en ruliĝantaj fajroflamoj. — Tiel mi deziris ke okazu, komprenu.

HILDE

Sed, je Dio, ke ĝi tiel okazus!

SOLNESS

Jes, vi diras, Hilde.

HILDE

Nu, sed aŭskultu nun, konstruestro. Ĉu vi estas tute certa, ke la fajro originis en la eta fendo en la kamentubo?

SOLNESS

Ne, kontraŭe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis neniun rilaton al la fajro.

HILDE

Nu kio!

SOLNESS

Tute klare pruviĝis, ke la fajro ekflamis en vestaĵ-ĉambreto, — en tute alia parto de la domo.

HILDE

Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo!

SOLNESS

Ĉu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde?

HILDE

Jes, se vi nur parolos prudente, —

SOLNESS

Mi provos. (li lokigas sian seĝon pli proksimen)

HILDE

Do, ekparolu, konstruestro.

SOLNESS

(konfidence) Ĉu ne ankaŭ vi tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon deziri ion, avidi ion, voli ion — tiel intense kaj tiel — tiel necedigeble — ke fine ili devas tion akiri. Ĉu vi ne tion kredas?

HILDE

(kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Se tiel estas, ni iam vidos — ĉu mi apartenas al tiuj selektitaj.

SOLNESS

Ne estas la memo sola, kiu kaŭzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne, — la helpantoj kaj servantoj, — ili devas ja kunagi, ankaŭ ili, se io fariĝu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste voki. Interne en si mem do, vi komprenas.

HILDE

Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj?

SOLNESS

Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro.

HILDE

Ĉu vi ne opinias, ke tiu fajro venus — eĉ se vi ne estus dezirinta?

SOLNESS

Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam ĝi estus brulinta tiel oportune por li. Pri tio mi certas. Ĉar li ne komprenas voki la helpantojn, li, kaj ankaŭ ne la servantojn. (ekstaras en maltrankvilo) Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj ĉu mi ne ankaŭ kulpas pro tio, ke Aline ne fariĝis tio, kion ŝi devis kaj povis. Kaj kion ŝi arde volis.

HILDE

Jes, sed ĉar ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial —

SOLNESS

Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis mi! Kaj ili venis kaj cedis al mia volo. (en kreskanta ekscito) Estas tio, kion homoj nomas, havi la bonŝancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu bonŝanco sentiĝas! Ĝi sentiĝas kiel granda, senhaŭta loko ĉi tie sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhaŭtigas aliulojn por kovri mian vundon! — Sed la vundo tamen ne saniĝas. Neniam, — neniam! Ho, se vi scius, kiel ĝi foje suĉas kaj brulas.

HILDE

(rigardas lin atente) Vi estas malsana, konstruestro. Tre malsana, mi inklinas kredi.

SOLNESS

Diru freneza. Ĉar tion vi ja pensas.

HILDE

Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento.

SOLNESS

Kio do? Eldiru!

HILDE

Mi dezirus scii, ĉu vi ne naskiĝis en la mondon kun malsana konscienco.

SOLNESS

Malsana konscienco? Kia diablaĵo estas tio?

HILDE

Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema. Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza.

SOLNESS

(grumblas) Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas demandi?

HILDE

En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel — tiel vere fortika.

SOLNESS

Ĉu? — Fortika? Nu. Ĉu vi havas fortikan konsciencon?

HILDE

Mi opinias ke jes. Mi ne rimarkis ion alian.

SOLNESS

Ĝi eble ne vere submetiĝis al pruvo, mi pensas.

HILDE

(kun trema tirado ĉe la buŝo) Ho, ne estis tiel facile forlasi patron, kiun mi ege amas.

SOLNESS

Ho ĉu! Por monato aŭ du —

HILDE

Mi eble neniam plu revenos hejmen.

SOLNESS

Neniam? Kial vi do forlasis lin?

HILDE

(duone serioze, duone ŝerce) Ĉu vi nun denove forgesis, ke la dek jaroj pasis?

SOLNESS

Ho babilaĵo. Ĉu estis problemoj hejme? Nu?

HILDE

(tute serioze) Estis tio ĉi ene en mi, kio pelis kaj vipis min ĉi tien. Eĉ logis kaj tiris min.

SOLNESS

(vigle) Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Loĝas troloj ankaŭ en vi. Kiel en mi. Ĉar tio troviĝas interne, komprenu, — estas tio, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, — ĉu vole, ĉu senvole.

HILDE

Mi preskaŭ kredas, ke vi pravas, konstruestro.

SOLNESS

(paŝadas sur la planko) Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la mondo, kiujn oni ne vidas, Hilde!

HILDE

Ankaŭ diabloj?

SOLNESS

(haltas) Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj nigreharaj. Se oni nur scius, ĉu estas la helharaj aŭ la nigreharaj, kiuj kaptas onin! (paŝadas) Hoho! Tiam ne estus malfacile!

HILDE

(sekvas lin per la okuloj) Aŭ se oni havus fortan, ege sanan konsciencon. Tian ke oni kuraĝus fari, kion oni plej arde volus.

SOLNESS

(haltas apud la konsoltablo) Mi opinias, ke la plimulto estas same malfortuloj kiel mi en tiu rilato.

HILDE

Povas ja esti.

SOLNESS

(apogas sin al la tablo) En la sagaoj —. Ĉu vi ion legis en tiuj malnovaj sagaoj?

HILDE

Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi —

SOLNESS

En la sagaoj rakontiĝas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn —

HILDE

Kaj rabis virinojn —

SOLNESS

— kaj tenis ilin ĉe si —

HILDE

— kaj prenis ilin hejmen sur la ŝipoj —

SOLNESS

— kaj kondutis al ili kiel — kiel la plej aĉaj troloj.

HILDE

(rigardas antaŭen kun duone vualita okulo) Ŝajnas al mi, ke tio estus incite.

SOLNESS

(kun mallonga, grumblanta rido) Jes, kapti virinojn, jes?

HILDE

Fariĝi rabata.

SOLNESS

(rigardas ŝin momenton) Nu, tiel.

HILDE

(kvazaŭ interrompante) Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj, konstruestro?

SOLNESS

Jes, ĉar tiuj uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj ĝojaj kiel infanoj ili ankaŭ estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne volis forlasi ilin. Ĉu vi komprenas tiaĵon, Hilde?

HILDE

Tiujn virinojn mi tre bone komprenas.

SOLNESS

Hoho! Ĉu vi eble mem povus agi sammaniere?

HILDE

Kial ne?

SOLNESS

Vivi kune — libervole kun tia perfortulo?

HILDE

Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, —

SOLNESS

Ĉu eblus ami tian ulon?

HILDE

Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas.

SOLNESS

(rigardas ŝin penseme) Ho ne, — eble estas la trolo en ni, kiu regas tion.

HILDE

(kun duona rido) Kaj ankaŭ tiuj benitaj diabloj, kiujn vi tiel bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj.

SOLNESS

(varme kaj silente) Do mi deziras, ke la diabloj elektu saĝe por vi, Hilde.

HILDE

Por mi ili jam elektis. Por ĉiam.

SOLNESS

(rigardas ŝin profunde) Hilde, — vi estas kiel sovaĝa arbarbirdo.

HILDE

Tio ne. Mi ne kaŝas min sub la arbustoj.

SOLNESS

Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi.

HILDE

Pli ĝuste tio — eble. (en granda impeto) Kaj kial ne rabobirdo! Kial mi ne irus rabe, ankaŭ mi? Preni la predon, kiu min logas? Se mi do kapablas piki la ungegojn en ĝin. Venki ĝin.

SOLNESS

Hilde, — ĉu vi scias kio vi estas?

HILDE

Jes, mi ja estas tia stranga birdo.

SOLNESS

Ne. Vi estas kiel tagiĝo. Kiam mi rigardas vin, — tiam estas kvazaŭ mi rigardus al la sunleviĝo.

HILDE

Diru, konstruestro, — ĉu vi estas certa, ke vi neniam vokis min? Tiel interne?

SOLNESS

(mallaŭte kaj malrapide) Mi preskaŭ kredas ke mi estas tion farinta.

HILDE

Kion vi volis pri mi?

SOLNESS

Vi estas la juneco, Hilde.

HILDE

(ridetas) La juneco, kiun vi tiel timas?

SOLNESS

(kapsignas malrapide) Kaj al kiu mi profunde kore sopiras.

(Hilde ekstaras, iras al la eta tablo kaj serĉas la dokumentujon de Ragnar.)

HILDE

(etendas la ujon al li) Nun pri tiuj desegnaĵoj —

SOLNESS

(abrupte, rifuzante) Formetu tiujn aĵojn! Mi sufiĉe rigardis ilin.

HILDE

Jes, sed vi ja devas skribi ion sur ilin por li.

SOLNESS

Skribi sur ilin! Neniam en la mondo!

HILDE

Sed ĉar la bedaŭrinda maljuna viro nun kuŝas antaŭ la morto! Ĉu vi ne povas fari al li kaj al la filo ĝojon antaŭ ol ili disiĝas? Kaj eble li ankaŭ povus konstrui laŭ ili.

SOLNESS

Jes, estas ja ĝuste tio, kion li povas. Tion li ja certigis al si, — tiu monsinjoro.

HILDE

Sed, bona Dio, — ĉar tiel estas, — ĉu vi ne povas iomete mensogi?

SOLNESS

Mensogi? (kolere) Hilde, — foriru de mi kun tiuj diablaj desegnaĵoj!

HILDE

(tiras la ujon iomete al si) Nu, nu, nu, — ne mordu min. — Vi parolas pri troloj, vi. Ŝajnas al mi, ke vi mem kondutas kiel trolo. (ĉirkaŭrigardas) Kie vi havas plumon kaj inkon?

SOLNESS

Mi ne havas tiaĵon ĉi tie.

HILDE

(iras al la pordo) Sed ĉe la fraŭlino certe —

SOLNESS

Restu kie vi estas, Hilde! — Mi mensogu, vi diris. Nu ja, pro lia maljuna patro mi povus fari. Ĉar lin mi iam rompis. Ĵetis lin teren.

HILDE

Ankaŭ lin?

SOLNESS

Mi bezonis lokon por mi mem. Sed tiu Ragnar, — por neniu prezo li devas elstari.

HILDE

La kompatindulo, tion li ja certe ne faros. Ĉar li ja ne taŭgas —

SOLNESS

(pli proksime, rigardas ŝin kaj flustras) Se Ragnar progresos, li frapos min al la teron. Rompas min, — kiel mi faris al lia patro.

HILDE

Rompas vin? Ĉu li do taŭgas?

SOLNESS

Jes, estu certa, ke li taŭgas! Li estas la junulo, kiu staras preta por frapi la pordon al mi. Kaj forpeli la tutan konstruestron Solness.

HILDE

(rigardas lin en silenta riproĉo) Kaj vi tamen volis bari lin ekstere. Fi, konstruestro!

SOLNESS

Ĝi postulis sufiĉe da sango, la batalo, kiun mi luktis. — Kaj mi timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min.

HILDE

Vi do antaŭeniru memstare. Nenio alia eblas.

SOLNESS

Senespere, Hilde. La ŝanĝiĝo venos. Frue aŭ malfrue. La venĝo, ĝi estas senindulga.

HILDE

(en timo, kovras siajn orelojn) Tiaĵon do ne diru! Ĉu vi volas preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la vivo!

SOLNESS

Kaj kio tio estas?

HILDE

Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur preĝeja turo. (denove trankvila) Nu, prenu la krajonon. Ĉar krajonon vi certe havas?

SOLNESS

(elprenas ujeton) Jen mi havas.

HILDE

(metas la dokumentujon sur la tablon ĉe la sofo) Bone. Kaj nun ni eksidu, ni du, konstruestro. (Solness eksidas ĉe la tablo)

HILDE

(malantaŭ li, klinas sin super la seĝodorson) Kaj ni skribu sur la desegnaĵojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar — aŭ kiel li nomiĝas.

SOLNESS

(skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas ŝin) Diru al mi ion, Hilde.

HILDE

Jes?

SOLNESS

Ĉar vi nun atendadis min dum dek jaroj —

HILDE

Kio do?

SOLNESS

Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi.

HILDE

(rapide) Ne, ne, ne do! Estis ja ĝuste tio kion mi ne deziris.

SOLNESS

Kial ne?

HILDE

Mi timis, ke tiam rompiĝus por mi. — Sed ni devis ja skribi sur la desegnaĵojn, konstruestro.

SOLNESS

Ni ja devis.

HILDE

(klinas sin antaŭen kaj inspektas, dum li skribas) Tiel bone kaj korvarme. Ho, kiel mi malamas — kiel mi malamas tiun Roald —

SOLNESS

(skribante) Ĉu vi neniam vere amis iun, vi Hilde?

HILDE

(akre) Kion vi diras?

SOLNESS

Ĉu vi neniam amis iun.

HILDE

Amis iun alian, vi sugestas?

SOLNESS

(ekrigardas ŝin) Amis iun alian, jes. Ĉu neniam? Dum ĉi tiuj dek jaroj? Neniam?

HILDE

Ho jes, foje. Kiam mi forte koleriĝis, ĉar vi ne venis.

SOLNESS

Tiam vi interesiĝis pri aliuloj?

HILDE

Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiaĵo okazas.

SOLNESS

Hilde, — kial vi venis ĉi tien?

HILDE

Ne perdigu la tempon per babilaĵo. La bedaŭrinda maljunulo povus ja morti dume.

SOLNESS

Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi?

HILDE

Mi volas havi mian reĝlandon.

SOLNESS

Hm —

(Li ĵetas rigardon al la pordo maldekstre kaj daŭras skribi sur la desegnaĵojn.)

(Sinjorino Solness envenas sammomente. Ŝi kunportas iujn pakaĵojn.)

SINJORINO SOLNESS

Jen mi kunprenis ion por vi, fraŭlino Wangel. La grandaj pakoj sendiĝos poste.

HILDE

Ho, kiel kore afable de vi tamen!

SINJORINO SOLNESS

Nur simpla devo. Nenio alia.

SOLNESS

(tralegas kion li skribis) Aline!

SINJORINO SOLNESS

Jes?

SOLNESS

Ĉu vi vidis ĉu ŝi — la librotenistino estas tie?

SINJORINO SOLNESS

Jes, kompreneble ke ŝi estas tie.

SOLNESS

(metas la desegnaĵojn en la ujon) Hm —

SINJORINO SOLNESS

Ŝi staris apud la pupitro, kiel ŝi kutimas — kiam mi iras tra la ĉambro.

SOLNESS

(ekstaras) Mi do donos ĝin al ŝi. Kaj diros al ŝi, ke —

HILDE

(prenas de li la ujon) Ho ne, lasu min havi tiun ĝojon! (iras al la pordo, sed turnas sin) Kiel ŝi nomiĝas?

SOLNESS

Ŝi nomiĝas fraŭlino Fosli.

HILDE

Iŝ, aspektas malvarme! La baptonomon, mi petas?

SOLNESS

Kaja, — mi kredas.

HILDE

(malfermas la pordon kaj vokas eksteren) Kaja! Envenu! Rapide! La konstruestro volas paroli kun vi.

(Kaja venas internen de la pordo)

KAJA

(rigardas lin timigite) Jen mi estas —?

HILDE

(donas al ŝi la dokumentujon) Jen vidu, Kaja! Vi povas kunpreni tion ĉi. Ĉar nun la konstruestro surskribis.

KAJA

Ho, fine do!

SOLNESS

Donu ĝin al la maljunulo plej eble rapide.

KAJA

Mi tuj iros hejmen kun ĝi.

SOLNESS

Jes, faru. Kaj nun Ragnar povos eble konstrui.

KAJA

Ho, ĉu li rajtas veni por danki vin pro ĉio —?

SOLNESS

(akre) Mi volas neniun dankon! Salutu kaj diru tion de mi.

KAJA

Jes mi —

SOLNESS

Kaj diru al li, ke de nun mi ne bezonas lin. Kaj ankaŭ ne vin.

KAJA

(mallaŭte kaj treme) Ankaŭ ne min!

SOLNESS

Nun vi ja ekhavos aliajn aferojn por pripensi. Kaj prizorgi. Kaj tio estas ja nur bona. Do, iru hejmen kun la desegnaĵoj, fraŭlino Fosli. Rapide! Ĉu vi aŭdas!

KAJA

(kiel antaŭe) Jes, sinjoro Solness. (Ŝi eliras.)

SINJORINO SOLNESS

Je Dio, kiajn ruzajn okulojn ŝi havas.

SOLNESS

Ŝi! Tia azenino.

SINJORINO SOLNESS

Ho, — mi vidas kion mi vidas, mi, Halvard. — Ĉu vi vere maldungas ilin?

SOLNESS

Jes.

SINJORINO SOLNESS

Ankaŭ ŝin?

SOLNESS

Ĉu tiel ne estas laŭ via deziro?

SINJORINO SOLNESS

Sed ke vi povas malhavi ŝin —? Nu ja, vi certe havas iun rezerve, vi, Halvard.

HILDE

(gaje) Mi almenaŭ ne taŭgas por stari apud la pupitro.

SOLNESS

Nu, nu, nu, — ordiĝos, Aline. Nun vi nur pensu pri la transloĝado en la novan hejmon — plej eble rapide. Ĉi-vespere ni levos la florkronon supren — (turnas sin al Hilde) — tute supren sur la turpinton. Kion vi diras al tio, fraŭlino Hilde?

HILDE

(rigardas lin per brilaj okuloj) Estos ege ĝoje denove vidi vin tiel alte.

SOLNESS

Min!

SINJORINO SOLNESS

Ho Dio, fraŭlino Wangel, ne imagu al vi ion tian! Mia edzo —! Tiel kapturnema kiel li estas!

HILDE

Kapturnema! Ne, tia li vere ne estas!

SINJORINO SOLNESS

Jes, efektive li estas.

HILDE

Sed mi ja mem vidis lin tute supre sur alta preĝeja turo!

SINJORINO SOLNESS

Jes, mi aŭdas homojn paroli pri tio. Sed tute ne eblas —

SOLNESS

(impete) Ne eblas, — ne eblas, jes! Sed mi tamen staris tie supre, mi!

SINJORINO SOLNESS

Kiel vi do povas diri tiaĵon, Halvard? Vi ja eĉ ne toleras eliri sur la balkonon ĉi tie en la supra etaĝo. Tia vi ja ĉiam estis.

SOLNESS

Vi eble spertos ion alian ĉi-vespere.

SINJORINO SOLNESS

(timigita) Ne, ne, ne! Tion mi ja, je Dio, neniam vidos! Ĉar mi tuj skribos al la doktoro. Kaj li certe deturnos vin.

SOLNESS

Sed Aline do —!

SINJORINO SOLNESS

Jes, ĉar vi ja estas malsana, Halvard! Tio ĉi ne povas esti io alia! Ho Dio, — ho Dio! (Ŝi eliras rapide dekstre.)

HILDE

(rigardas lin atente) Ĉu estas tiel, aŭ ĉu ne?

SOLNESS

Ke mi estas kapturnema?

HILDE

Ke mia konstruestro ne kuraĝas, ne povas grimpi tiel alte kiel li mem konstruas?

SOLNESS

Ĉu tiel vi rigardas la aferon?

HILDE

Jes.

SOLNESS

Aspekte neniu angulo en mi povas esti sekura kontraŭ vi.

HILDE

(rigardas tra la orielfenestro) Tie supre do. Tute supre —

SOLNESS

(proksimiĝas) En la plej supra turĉambreto vi povus loĝi, Hilde. — Povus loĝi tie kiel princino.

HILDE

(nedifineble, inter seriozeco kaj ŝerco) Jes, tion vi ja promesis al mi.

SOLNESS

Ĉu mi vere faris?

HILDE

Fi, konstruestro! Vi diris, ke mi fariĝu princino. Kaj ke mi ricevu reĝlandon de vi. Kaj tiam vi — Nu!

SOLNESS

(konsidereme) Ĉu vi estas tute certa, ke ne estas ia revo, — ia imagaĵo, kiu fiksiĝis en vi?

HILDE

(akre) Ĉar eble vi ne faris?

SOLNESS

Mi apenaŭ mem scias —. (pli mallaŭte) Sed tion mi nun scias, ke mi —

HILDE

Ke vi —? Diru tuj!

SOLNESS

— ke mi estus devinta tion fari.

HILDE

(en brava ekkrio) Neniam en la mondo vi estas kapturnema!

SOLNESS

Ĉi-vespere ni do suprenlevos la florkronon, — princino Hilde.

HILDE

(kun amara trajto) Super via nova hejmo, jes.

SOLNESS

Super la nova domo, kiu neniam fariĝos hejmo por mi.

(Li eliras tra la ĝardenpordo)

HILDE

(rigardas antaŭen kun vualita okulo kaj flustras al si mem. Aŭdiĝas nur la vortoj:) — — — — terure ekscite — —


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.