|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONSTRUESTRO SOLNESSAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Simple ekipita laborĉambro ĉe konstruestro Solness. Duflugila pordo en la muro maldekstre kondukas al la antaŭĉambro. Dekstre estas la pordo al la internaj ĉambroj de la domo. En la fonmuro estas malferma pordo al la desegnejo. Antaŭe maldekstre estas pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraŭe al la pordo estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj seĝoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo kaj balancseĝo kaj apogseĝo en la antaŭo dekstre. Eklumigitaj laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo kaj sur la pupitro.)
(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri konstruaĵoj kaj kalkuloj. Ĉe la pupitro en la laborĉambro staras Kaja Fosli skribante en la ĉeflibron. Knut Brovik estas maljuna, maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj blankan, iom flaviĝintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, sed de malsaneca aspekto. Ŝi havas verdan ŝirmilon super la okuloj. — Ĉiuj tri laboras iom da tempo en silento.)
KNUT BROVIK
(subite, kvazaŭ en timo, rektigas sin ĉe la desegnotablo, suspiras peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldaŭ ne plu eltenos!
KAJA
(iras al li) Ĉu estas pli malbone ĉi-vespere, onklo?
BROVIK
Ho, ŝajnas al mi, ke plimalboniĝas tagon post tago.
RAGNAR
(ekstaris kaj proksimiĝas) Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete dormi —
BROVIK
(senpacience) Enlitiĝi, ĉu? Ĉu vi deziras, ke mi tute sufokiĝu!
KAJA
Sed faru almenaŭ etan promenadon.
RAGNAR
Jes, faru. Mi akompanos vin.
BROVIK
(impete) Mi ne foriros antaŭ ol li venas! Ĉi-vespere mi alparolos lin rekte — (subpreme kolera) al li — la ĉefo.
KAJA
(en timo) Ho ne, onklo, — nepre atendu pri tio!
RAGNAR
Jes, atendu do, patro!
BROVIK
(spiras pene) Hah, — hah —! Mi, mi vere ne havas tempon atendi multe pli longe.
KAJA
(aŭskultante) Tŝ! Jen mi aŭdas lin malsupre sur la ŝtuparo!
(Ĉiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.)
(Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antaŭĉambra pordo. Li estas iom aĝa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo, malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan, butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj larĝaj refaldaĵoj. Sur la kapo li havas molan, grizan feltĉapon, kaj sub la brako kelkajn paperujojn.)
KONSTRUESTRO SOLNESS
(ĉe la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre) Ĉu ili eliris?
KAJA
(mallaŭte, skuante la kapon) Ne. (Ŝi deprenas la okulŝirmilon.)
(Solness iras antaŭen sur la planko, ĵetas sian ĉapelon sur seĝon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove proksimiĝas al la pupitro. Kaja senhalte skribas, sed aspektas nerve maltrankvila.)
SOLNESS
(laŭte) Kion vi tie enskribas, fraŭlino Fosli?
KAJA
(ekskuiĝas) Ho, estas nur io, kio —
SOLNESS
Vidigu, fraŭlino. (klinas sin super ŝin, pretendante rigardi en la ĉeflibron, kaj flustras) Kaja?
KAJA
(skribante; mallaŭte) Jes?
SOLNESS
Kial vi ĉiam deprenas tiun ŝirmilon, kiam mi venas?
KAJA
(kiel antaŭe) Ĉar mi aspektas malbele kun ĝi.
SOLNESS
(ridetas) Kaj tion do ne volas, Kaja?
KAJA
(ekrigardas al li) Por nenio en la mondo. Ne en viaj okuloj.
SOLNESS
(karesas milde ŝian hararon) Kompatinda, kara, eta Kaja —
KAJA
(klinas la kapon) Tŝ, — ili povas aŭdi vin!
(Solness paŝadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas apud la pordo de la desegnejo.)
SOLNESS
Ĉu iu venis por konsulti min?
RAGNAR
(ekstaras) Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon ekstere sur Løvstrand.
SOLNESS
(grumblante) Nu ili? Ili devas atendi. Mi ankoraŭ ne sufiĉe pripensis la planon.
RAGNAR
(pli proksime, iom hezitante) Urĝas por ili ekhavi la desegnaĵojn.
SOLNESS
(kiel antaŭe) Jes, je Dio, — tion volas ja ĉiuj!
BROVIK
(ekrigardas) Ĉar ili forte sopiras transloĝiĝi en propran domon, ili diris.
SOLNESS
Nu ja; jes ja. Tion ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn. Kontentaj pri tia aŭ tia loĝejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo. Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru tion al ili, kiam ili revenos.
BROVIK
(puŝas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin surprizite) Al iu alia? Ĉu vi volus fordoni tiun laboron?
SOLNESS
(senpacience) Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu —. Prefere tio ol konstrui sencele en la aero. (ekkrie) Ĉar mi ja apenaŭ konas tiujn homojn!
BROVIK
La homoj estas sufiĉe solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la familion. Tre solidaj homoj.
SOLNESS
Ho, solidaj, — solidaj! Ne temas ja pri tio. Je Dio, — ĉu eĉ ne vi komprenas min? (impete) Mi ne volas implikiĝi en io kun tiuj fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn!
BROVIK
(ekstaras) Ĉu tio estas via sincera opinio?
SOLNESS
(moroze) Jes, estas. — Definitive. (Li paŝadas antaŭen tra la ĉambro.)
(Brovik interŝanĝas ekrigardon kun Ragnar, kiu faras avertan geston. Poste li iras en la antaŭan ĉambron.)
BROVIK
Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi?
SOLNESS
Bone.
BROVIK
(al Kaja) Eniru tien dume, vi.
KAJA
(timeme) Ho, sed onklo —
BROVIK
Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi.
(Kaja iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete al Solness, kaj fermas la pordon.)
BROVIK
(iom mallaŭte) Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas pri mi.
SOLNESS
Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe.
BROVIK
Pri mi estas baldaŭ finite. La fortoj malkreskas — de tago al tago.
SOLNESS
Sidu iomete.
BROVIK
Dankon, — se mi rajtas?
SOLNESS
(tiras la apogseĝon pli konvena) Jen. Bonvolu. — Nu?
BROVIK
(kun peno eksidas) Jes, estas tio pri Ragnar. Estas tio, kio estas la plej premiga. Kio fariĝos el li?
SOLNESS
Via filo, li kompreneble restos ĉi tie ĉe mi tiom longe, kiom li deziras.
BROVIK
Estas ja ĝuste tio, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas — nun ne plu.
SOLNESS
Nu, li havas ja bonajn kondiĉojn, mi opinius. Sed se li postulus pli, mi ne estus malinklina al —
BROVIK
Ne, ne! Tute ne temas pri tio. (senpacience) Sed li devas iam havi okazon labori memstare, ankaŭ li!
SOLNESS
(ne lin rigardante) Ĉu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn necesajn por tio?
BROVIK
Ne, jen la teruraĵo — ke mi komencis dubi pri la knabo. Ĉar vi ja neniam diris eĉ — eĉ unu solan kuraĝigan vorton pri li. Sed tamen ŝajnas al mi, ke nenio alia eblas. Devas esti talentoj en li.
SOLNESS
Nu, sed li ja nenion lernis — tiel funde. Escepte desegni.
BROVIK
(rigardas lin kun kaŝa malamo kaj diras raŭke:) Ankaŭ vi ne multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis ĉe mi. Sed vi tamen ekkomencis, vi. (spiras peze) Kaj progresis. Kaj superis min kaj — kaj multajn aliajn.
SOLNESS
Jes, vidu, — fariĝis tiel por mi.
BROVIK
Vi pravas. Ĉio fariĝis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi min iri tombejen — sen vidi por kio Ragnar taŭgas. Kaj mi ankaŭ dezirus vidi ilin geedziĝintaj — antaŭ ol mi forpasos.
SOLNESS
(akre) Ĉu estas ŝi, kiu tion volas?
BROVIK
Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion ĉiun tagon. (pete) Vi devas, — vi devas helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi devas vidi ion, kion la knabo faris. Ĉu vi aŭdas?
SOLNESS
(kolere) Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la luno!
BROVIK
Ĝuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron.
SOLNESS
(maltrankvila, ekmire) Ĉu li?
BROVIK
Se vi donus vian konsenton.
SOLNESS
Kia laboro estas tiu?
BROVIK
(iom hezite) Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Løvstrand.
SOLNESS
Tiun! Sed ĝin mi ja mem konstruos!
BROVIK
Ho, vi ja ne vere emas.
SOLNESS
(ekkoleras) Ne emas! Mi! Kiu kuraĝas diri tion?
BROVIK
Vi ja mem ĵus diris.
SOLNESS
Ho, ne atentu kion mi tiel — diras. — Ĉu ili petis al Ragnar konstrui la vilaon?
BROVIK
Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, — nur pro amuziĝo — faris desegnaĵojn kaj kalkulon kaj la kromon —
SOLNESS
Kaj pri la desegnaĵoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj loĝos tie?
BROVIK
Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili —
SOLNESS
Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si?
BROVIK
Ege plaĉis al ili, kion li prezentis. Ŝajnis al ili ke estas io tute nova. Jen kion ili diris.
SOLNESS
Hoho! Nova! Ne tia eksmoda senvaloraĵo, kian mi kutimas konstrui!
BROVIK
Ŝajnis al ili, ke estas io alia.
SOLNESS
(en subpremata kolero) Do estis pro Ragnar, ke ili venis — dum mi estis for!
BROVIK
Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, ĉu vi estus volema retiri vin —
SOLNESS
(ekkoleras) Retiri min! Mi!
BROVIK
Se vi trovus, ke la desegnaĵoj de Ragnar —
SOLNESS
Mi! Retiri min por via filo!
BROVIK
Retiri vin de la interkonsento, ili pensis.
SOLNESS
Ho, tio ja estas la sama. (ridas kolere) Nu, ĉu tiel! Halvard Solness, — li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon!
BROVIK
Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola —
SOLNESS
Ho, ne estas tiel ege sufiĉa loko ĉi tie. Nu, pri tio estu kiel estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam libervole. Neniam je mia vivo mi tion faros!
BROVIK
(ekstaras pene) Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen ĝojo? Sen fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Ĉu tion mi faru?
SOLNESS
(duone turnas sin flanken kaj murmuras) Hm, — ne plu demandu.
BROVIK
Jes, respondu pri tio. Ĉu mi eliru el la vivo tute mizera?
SOLNESS
(aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallaŭta, sed firma voĉo) Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laŭ eblecoj scias kaj povas.
BROVIK
Do, tiel estu. (li paŝas trans la plankon)
SOLNESS
(postiras, duone malespera) Mi ja ne povas alie, komprenu! Mi ja estas kia mi estas! Kaj rekrei min mem mi ja ne povas!
BROVIK
Ne, ne, — vi eble ne povas. (ŝancelas kaj haltas apud la sofotablo) Permesu al mi glason da akvo?
SOLNESS
Bonvolu. (verŝas kaj etendas al li la glason)
BROVIK
Dankon. (trinkas kaj demetas la glason)
(Solness iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.)
SOLNESS
Ragnar, — vi devas akompani vian patron hejmen.
(Ragnar ekstaras rapide. Li kaj Kaja venas en la laborejon.)
RAGNAR
Kio estas, patro?
BROVIK
Prenu min sub la brako. Kaj ni iru.
RAGNAR
Jes bone. Vestu vin ankaŭ vi, Kaja.
SOLNESS
Fraŭlino Fosli devas resti. Nur momenton. Mi havas leteron skribendan.
BROVIK
(rigardas al Solness) Bonan nokton. Dormu bone — se vi povos.
SOLNESS
Bonan nokton.
(Brovik kaj Ragnar eliras tra la antaŭĉambra pordo. Kaja iras al la pupitro. Solness staras kun klinita kapo dekstre apud la apogseĝo.)
KAJA
(necerta) Ĉu estas letero —?
SOLNESS
(mallonge) Ne, kompreneble ne. (rigardas ŝin severe) Kaja!
KAJA
(timeme, mallaŭte) Jes?
SOLNESS
(montras ordone per la fingro al la planko) Venu ĉi tien! Tuj!
KAJA
(hezite) Jes.
SOLNESS
(kiel antaŭe) Pli proksimen!
KAJA
(obeas) Kion vi volas?
SOLNESS
(rigardas ŝin momenton) Ĉu estas vi, kiun mi devas danki por tio ĉi?
KAJA
Ne, ne, tion ne kredu!
SOLNESS
Sed edziniĝi, — tion vi ja nun volas.
KAJA
(mallaŭte) Ragnar kaj mi estas gefianĉoj kvar — kvin jarojn, kaj tial —
SOLNESS
Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Ĉu tiel estas?
KAJA
Ragnar kaj onklo diras, ke mi devas. Kaj tial mi ja devas cedi.
SOLNESS
(pli indulge) Kaja, ĉu vi ne tamen iomete amas Ragnar?
KAJA
Mi foje multe amis Ragnar. — Antaŭ ol mi venis al vi.
SOLNESS
Sed nun ne plu? Tute ne?
KAJA
(pasie, plektas la manojn antaŭ li) Ho, vi ja scias, ke nun mi nur amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos aliulon!
SOLNESS
Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola kun ĉio!
KAJA
Sed ĉu mi ne povus resti ĉe vi, eĉ se Ragnar —?
SOLNESS
(rifuzante) Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin.
KAJA
(tordas la manojn) Ho, ŝajnas al mi, ke mi ne povas disiĝi de vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas!
SOLNESS
Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edziniĝu al li se vi volas — (ŝanĝas tonon) persvadu lin resti en sia bona ofico ĉe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaŭ vin, kara Kaja.
KAJA
Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel aranĝiĝi!
SOLNESS
(kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉe la kapo kaj flustras) Ĉar mi ne povas esti sen vi, komprenu. Devas havi vin ĉe mi ĉiun tagon.
KAJA
(nervoze ravita) Ho Dio! Ho Dio!
SOLNESS
(kisas ŝian hararon) Kaja, — Kaja!
KAJA
(genuas antaŭ li) Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble bona!
SOLNESS
(impete) Ekstaru! Ekstaru do, je diab—! Ŝajnas al mi, ke iu venas! (helpas ŝin ekstari. Ŝi ŝancelas al la pupitro.)
(Sinjorino Solness aperas ĉe la pordo dekstre. Ŝi aspektas magre kaj kun ĉagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj, pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj per plendanta voĉo.)
SINJORINO SOLNESS
(ĉe la pordo) Halvard!
SOLNESS
(turnas sin) Ho, ĉu vi, kara —?
SINJORINO SOLNESS
(kun rigardo al Kaja) Mi venas al ĝeno, mi komprenas.
SOLNESS
Tute ne. Fraŭlino Fosli nur skribos ankoraŭ letereton.
SINJORINO SOLNESS
Jes, tion mi vidas.
SOLNESS
Kion vi do volas de mi, Aline?
SINJORINO SOLNESS
Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en la angulĉambro. Ĉu eble ankaŭ vi envenos, Halvard?
SOLNESS
(rigardas ŝin suspekteme) Hm, — ĉu la doktoro nepre volas paroli kun mi?
SINJORINO SOLNESS
Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj kompreneble li deziras saluti vin samtempe.
SOLNESS
(ridas silente) Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete atendi.
SINJORINO SOLNESS
Kaj vi do venos al li iom poste?
SOLNESS
Eble poste, — poste, kara. Post iom.
SINJORINO SOLNESS
(kun denova rigardo al Kaja) Nu, ne forgesu do, Halvard. (retiras sin kaj fermas la pordon post si)
KAJA
(mallaŭte) Ho Dio, ho Dio, — la sinjorino certe pensas ion malbonan pri mi!
SOLNESS
Tute ne. Almenaŭ ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli bone, ke vi nun foriru, Kaja.
KAJA
Jes, jes, nun mi devas foriri.
SOLNESS
(severe) Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Ĉu vi aŭdas?
KAJA
Ho, se vere dependus nur de mi —
SOLNESS
Mi volas havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaŭ!
KAJA
(timeme) Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fianĉecon.
SOLNESS
(ekscite) Rompi la fianĉecon! Ĉu vi estas freneza! Vi volas rompi —?
KAJA
(malespere) Jes, prefere tion. Ĉar mi devas, — mi devas resti ĉe vi! Ne povas foriri de vi! Estas tiel — tiel tute neeble!
SOLNESS
(ekflamiĝas) Sed, je diablo, — kaj Ragnar! Estas ja ĝuste Ragnar kiun mi —
KAJA
(rigardas lin per timigitaj okuloj) Ĉu estas precipe pro Ragnar, ke — ke vi —?
SOLNESS
(regas sin) Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. (milde kaj mallaŭte) Kompreneble estas vi, kiun mi deziras havi. Unue vi, Kaja. Sed ĝuste tial vi devas persvadi ankaŭ Ragnar, ke li restu en la okupo. Nu, nu, — iru nun hejmen.
KAJA
Jes, jes, bonan nokton do.
SOLNESS
Bonan nokton. (kiam ŝi estas elironta) Aŭskultu! Ĉu la desegnaĵoj de Ragnar estas tie ene?
KAJA
Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin.
SOLNESS
Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi ilin.
KAJA
(ĝoja) Ho jes, faru tion!
SOLNESS
Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin!
(Kaja rapidas en la desegnejon, serĉas timeme en la tirkesto, eltrovas dokumentujon kaj alportas ĝin.)
KAJA
Jen ĉiuj desegnaĵoj.
SOLNESS
Metu ilin tien sur la tablon.
KAJA
(demetas la ujon) Bonan nokton, do. (pete) Kaj pensu bone kaj ĝentile pri mi.
SOLNESS
Ho, tion mi ja ĉiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja. (ekrigardas dekstren) Do foriru!
(Sinjorino Solness kaj doktoro Herdal venas tra la pordo dekstre. Li estas iom aĝa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizaĝo, senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.)
SINJORINO SOLNESS
(ankoraŭ ĉe la pordo) Halvard, mi ne povas plu reteni la doktoron.
SOLNESS
Nu, do venu ĉi tien.
SINJORINO SOLNESS
(al Kaja, kiu estingas la pupitran lampon) Vi jam finis la leteron, fraŭlino?
KAJA
(konfuzita) La leteron —?
SOLNESS
Jes, estis mallonga.
SINJORINO SOLNESS
Certe estis tre mallonga.
SOLNESS
Vi povas foriri, fraŭlino Fosli. Kaj revenu ĝustatempe morgaŭ.
KAJA
Mi faros. — Bonan nokton, sinjorino. (Ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo)
SINJORINO SOLNESS
Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun fraŭlinon.
SOLNESS
Jes, efektive. Ŝi estas uzebla por io el ĉio, ŝi.
SINJORINO SOLNESS
Laŭŝajne ŝi estas.
DOKTORO HERDAL
Ankaŭ lerta en librotenado, ĉu?
SOLNESS
Nu, — ioman sperton ŝi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj ŝi estas ĝentila kaj bonvolas fari kion ajn.
SINJORINO SOLNESS
Jes tio devas ja esti granda agrableco —
SOLNESS
Tiel estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato.
SINJORINO SOLNESS
(milde riproĉe) Ĉu tion vi povas diri, Halvard?
SOLNESS
Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon.
SINJORINO SOLNESS
Neniu kaŭzo. — Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon ĉe ni?
DOKTORO HERDAL
Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos.
SINJORINO SOLNESS
Tre afable. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)
SOLNESS
Ĉu urĝas, doktoro?
DOKTORO HERDAL
Ne, tute ne.
SOLNESS
Ĉu ni iomete interparolu?
DOKTORO HERDAL
Jes, bonvole.
SOLNESS
Ni eksidu.
(Li montras por la doktoro lokon en la balancseĝo kaj mem eksidas en la apogseĝon)
SOLNESS
(rigardas lin esplore) Diru al mi, — ĉu vi ion rimarkis pri Aline?
DOKTORO HERDAL
Nun, kiam ŝi estis ĉi tie, vi aludas?
SOLNESS
Jes. Rilate al mi. Ĉu vi ion rimarkis?
DOKTORO HERDAL
(ridetas) Jes, je diablo, — ne estis eviteble rimarki, ke via edzino, — hm —
SOLNESS
Nu?
DOKTORO HERDAL
— ke via edzino ne aparte ŝatas tiun fraŭlinon Fosli.
SOLNESS
Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis.
DOKTORO HERDAL
Kaj tio ja ne estas stranga.
SOLNESS
Kio?
DOKTORO HERDAL
Ke ŝi ne precipe ŝatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian virinon ĉe vi.
SOLNESS
Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaŭ Aline. Sed tiu afero, — ĝi ne povas esti alia.
DOKTORO HERDAL
Ĉu vi ne povas dungi oficiston?
SOLNESS
La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, — per tio mi ne povas kontentiĝi.
DOKTORO HERDAL
Sed ĉar via edzino —? Tiel malforta, kia ŝi estas —. Ĉar ŝi ne eltenas vidi tion ĉi?
SOLNESS
Jes, je Dio, devas esti kiel estas — mi dirus. Mi devas reteni Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol ĝuste ŝin.
DOKTORO HERDAL
Neniun alian?
SOLNESS
(mallonge) Ne, neniun alian.
DOKTORO HERDAL
(tiras la seĝon pli proksimen) Aŭskultu nun, kara sinjoro Solness. Permesu al mi fari demandon en plena konfido.
SOLNESS
Jes, bonvolu.
DOKTORO HERDAL
La virinoj, vidu, — en certaj aferoj ili havas damnite bonan spurflaron —
SOLNESS
Ili ja havas. Certe. Sed —?
DOKTORO HERDAL
Nu. Do, aŭskultu. Ĉar via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja Fosli —?
SOLNESS
Jes, kio do?
DOKTORO HERDAL
— ĉu ŝi ne havas ian — ian etan kaŭzon por tiu senvola maltoleremo?
SOLNESS
(rigardas lin kaj ekstaras) Hoho!
DOKTORO HERDAL
Ne ofendiĝu. Sed ĉu ŝi ne havas?
SOLNESS
(mallonge kaj decide) Ne.
DOKTORO HERDAL
Tute neniun kaŭzon do?
SOLNESS
Neniun alian kaŭzon ol sian propran suspektemon.
DOKTORO HERDAL
Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo.
SOLNESS
Jes, mi konis.
DOKTORO HERDAL
Kaj ankaŭ trovas kelkajn el ili allogaj.
SOLNESS
Ho jes, ankaŭ tio.
DOKTORO HERDAL
Sed en tio ĉi pri fraŭlino Fosli —? Do ne estas iu tiaĵo en tiu ĉi rilato?
SOLNESS
Ne. Nenio — de mia flanko.
DOKTORO HERDAL
Sed de ŝia?
SOLNESS
Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro.
DOKTORO HERDAL
Ni eliris de la spurflaro de via edzino.
SOLNESS
Ni ja faris. Kaj pri tio — (malaltigas la voĉon) La spurflaro de Aline, kiel vi diras, — ĝi en certa maniero eltenis la provon, ĝi.
DOKTORO HERDAL
Nu, — jen jen!
SOLNESS
(eksidas) Doktoro Herdal, — mi nun rakontos al vi pri stranga okazaĵo. Se vi do volas aŭskulti.
DOKTORO HERDAL
Mi volonte aŭskultas strangajn rakontojn.
SOLNESS
Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en mian servon, — kiam ege malprogresis por la maljunulo.
DOKTORO HERDAL
Pri tio mi estas ja informita, jes.
SOLNESS
Ĉar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn, ambaŭ siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fianĉiĝi. Sekve, kompreneble, li volis edziĝi, — kaj komenci konstrui mem. Ĉar tiel ja pensas ili ĉiuj, la junuloj.
DOKTORO HERDAL
(ridas) Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas kuniĝi.
SOLNESS
Nu. Sed pri tio mi ja ne povis esti kontenta. Ĉar mi ja mem bezonis Ragnar. Kaj ankaŭ la maljunulon. Li estas ja tre lerta por kalkuli porteblecon kaj volumon — kaj ĉiajn tiajn diablaĵojn, li.
DOKTORO HERDAL
Nu ja, ankaŭ tio ja apartenas al la metio.
SOLNESS
Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio malhelpis tion.
DOKTORO HERDAL
Sed li ja tamen restis ĉe vi.
SOLNESS
Jes, aŭdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon kun misio. Ŝi neniam antaŭe estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili ĉarmiĝis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi ŝin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaŭ li.
DOKTORO HERDAL
Estis ja komprenebla penso.
SOLNESS
Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris ŝin rigardante — kaj ege deziris havi ŝin ĉi tie. Mi iomete afable parolis kun ŝi, — tiel pri sensignifaĵoj. Kaj poste ŝi foriris.
DOKTORO HERDAL
Nu?
SOLNESS
Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis irintaj hejmen, ŝi revenis al mi kaj kondutis kvazaŭ mi estus farinta interkonsenton kun ŝi.
DOKTORO HERDAL
Interkonsenton? Pri kio?
SOLNESS
Ĝuste pri tio, kion kaŝe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne menciis eĉ per unu sola vorto.
DOKTORO HERDAL
Tre strange.
SOLNESS
Jes, ĉu ne? Kaj nun ŝi volis scii kion ŝi devus fari ĉi tie. Ĉu ŝi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu.
DOKTORO HERDAL
Ĉu vi ne opinias, ke ŝi tion faris por povi esti kune kun sia amanto?
SOLNESS
Ankaŭ mi havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De li ŝi kvazaŭ tute forglitis, — kiam ŝi estis establita ĉe mi.
DOKTORO HERDAL
Forglitis al vi do?
SOLNESS
Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke ŝi sentas mian rigardon al si de malantaŭe. Ŝi tremas, eĉ se mi nur proksimiĝas al ŝi. Kion vi pensas pri tio?
DOKTORO HERDAL
Hm, — estas ja klarigeble.
SOLNESS
Nu, sed jen tio alia? Ke ŝi kredis ke mi estis dirinta al ŝi tion, kion mi nur volis kaj deziris — tiel silente. Interne. Por mi mem. Kion vi diras pri tio? Ĉu vi povas klarigi al mi tiaĵon, doktoro Herdal?
DOKTORO HERDAL
Ne, pri tiaĵoj mi ne okupas min.
SOLNESS
Tion mi antaŭsentus. Tial ĝis nun mi ne volis paroli pri tio. — Sed estas diable embarase laŭlonge, komprenu. Jen mi devas ĉiun tagon ŝajnigi kvazaŭ mi —. Kaj estas ja bedaŭrinde por ŝi, la kompatindulino. (impete) Sed mi ne povas ion alian! Ĉar se ŝi forkuros de mi, — ankaŭ Ragnar foriros.
DOKTORO HERDAL
Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio ĉi?
SOLNESS
Ne.
DOKTORO HERDAL
Sed, je Dio, kial vi ne faras?
SOLNESS
(fiksrigardas lin kaj diras mallaŭte) Ĉar ŝajnas al mi ke estas kvazaŭ — kvazaŭ ia bonfara memturmentado por mi en tio, ke Aline rajtas esti maljusta al mi.
DOKTORO HERDAL
(agitas la kapon) El tio ĉi mi komprenas eĉ ne dian vorteron.
SOLNESS
Jen vidu, — estas ja kvazaŭ iu partopago por senlima, senmezura ŝuldo —
DOKTORO HERDAL
Al via edzino?
SOLNESS
Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom pli libere momenton, komprenu.
DOKTORO HERDAL
Je Dio, ĉu mi vorton komprenas —
SOLNESS
(interrompas; denove ekstaras) Jes, jes, jes, — do ni ne plu parolu pri tio.
(Li paŝadas sur la planko, revenas kaj haltas ĉe la tablo.)
SOLNESS
(rigardas la doktoron kun ŝercema rideto) Certe ŝajnas al vi, ke vi lerte ekigis min rakonti, doktoro?
DOKTORO HERDAL
(iom ĉagrenita) Igis vin rakonti? Ankaŭ el tio mi nenion komprenas, sinjoro Solness.
SOLNESS
Ho, diru nur tute malkaŝe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu!
DOKTORO HERDAL
Kion vi rimarkis?
SOLNESS
(mallaŭte, malrapide) Ke vi afablas ĉi tie tenante okulon sur min.
DOKTORO HERDAL
Ĉu mi! Diable, kial mi tion farus?
SOLNESS
Ĉar vi kredas, ke mi — (ekscite) Nu, je diablo, — vi kredas la samon pri mi kiel Aline!
DOKTORO HERDAL
Kaj kion do ŝi kredas pri vi?
SOLNESS
(denove sinrega) Ŝi komencas kredi, ke mi estas tiel — tiel — malsana.
DOKTORO HERDAL
Malsana! Vi! Pri tio ŝi neniam eligis vivan vorton al mi. Kio do estus al vi, kara?
SOLNESS
(klinas sin sur la seĝdorson kaj flustras) Aline kredadas, ke mi estas freneza. Jen kion ŝi kredas.
DOKTORO HERDAL
(ekstaras) Sed kara bona sinjoro Solness —!
SOLNESS
Jes, je mia eterna savo —! Tiel estas. Kaj tion ŝi ankaŭ kredigis al vi! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, — mi klare rimarkas tion el via sinteno. Ĉar tiel facile ne estas ruzi kontraŭ mi, vi sciu.
DOKTORO HERDAL
(rigardas lin en surprizo) Neniam, sinjoro Solness — neniam tian penson mi ekhavis.
SOLNESS
(kun malkredema rideto) Ĉu? Vere ne, ĉu?
DOKTORO HERDAL
Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi opinias, ke mi povus ĵuri.
SOLNESS
Nu, pri tio vi prefere rezignus. Ĉar iamaniere, vidu, ŝi — ŝi eble havus kaŭzon por kredi ion tian.
DOKTORO HERDAL
Ne, nun mi vere devas diri —!
SOLNESS
(interrompante, elsvingas la manon) Bone, bone, kara doktoro, — ni tion ĉi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke ĉiu tenas sin al la sia. (ŝanĝas al silenta gajeco) Sed aŭskultu nun, doktoro — hm —
DOKTORO HERDAL
Jes?
SOLNESS
Ĉar vi tamen ne kredas, ke mi estas — tiel — malsana — aŭ freneza — kaj tiel plu —
DOKTORO HERDAL
Kion do, vi aludas?
SOLNESS
Tial vi certe imagas, ke mi estas treege feliĉa viro?
DOKTORO HERDAL
Ĉu tio do estus nura imago?
SOLNESS
(ridas) Ne, ne, — komprenu min! Je Dio! Imagu, — esti konstruestro Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon!
DOKTORO HERDAL
Jes, mi devas konfesi, ke al mi ŝajnas kvazaŭ la feliĉo sekvis vin en vere nekredebla grado.
SOLNESS
(subpremas sombran rideton) Ĝi faris. Mi ne povas plendi pri tio.
DOKTORO HERDAL
Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo por vi. Kaj tio estis ja granda bonŝanco.
SOLNESS
(serioze) Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis. Memoru tion.
DOKTORO HERDAL
Jes, por ŝi tio certe estis peza aflikto.
SOLNESS
Ĝis hodiaŭ ŝi ne liberiĝis el ĝi. Eĉ ne post tiuj dek du — dek tri jaroj.
DOKTORO HERDAL
Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por ŝi.
SOLNESS
Io kun la alia.
DOKTORO HERDAL
Sed vi, — vi mem, — vi progresis pro tio. Komencis kiel malriĉa knabo el la kamparo, — kaj staras nun kiel la unua en via branĉo. Ho jes, sinjoro Solness, vi ja vere estis bonŝanca.
SOLNESS
(ekrigardas lin eviteme) Jes, sed estas ja ĝuste tio, kion mi tiel forte timas.
DOKTORO HERDAL
Timas? Ĉar la sukceso sekvas vin?
SOLNESS
Frue kaj malfrue mi timas, — timas. Ĉar iam la ŝanĝiĝo ja venos, komprenu.
DOKTORO HERDAL
Babilaĵo! De kie venus la ŝanĝiĝo?
SOLNESS
(firme kaj certe) Venos de la junularo.
DOKTORO HERDAL
Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi opinius. Ho ne, — Vi staras ja nun tiel solide ĉi tie, kiel neniam antaŭe.
SOLNESS
La ŝanĝiĝo venos. Mi antaŭsentas. Kaj mi vidas ĝin proksimiĝi. Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj ĉiuj la aliaj sturmas post li kaj minacas kaj krias: spacon — spacon — spacon! Jes, atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon —
DOKTORO HERDAL
(ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve?
SOLNESS
Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness.
(Iu frapas la maldekstran pordon.)
SOLNESS
(skuiĝas) Kio estas? Ĉu vi aŭdis??
DOKTORO HERDAL
Iu frapis.
SOLNESS
(laŭte) Envenu!
(Hilde Wangel envenas tra la antaŭĉambra pordo. Ŝi estas meze alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj maristĉapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa montar-bastono.)
HILDE WANGEL
(iras kun brilantaj, ĝojaj okuloj al Solness) Bonan vesperon!
SOLNESS
(rigardas ŝin necerte) Bonan vesperon —
HILDE
(ridas) Aspekte vi ne rekonas min!
SOLNESS
Ne, vere mi devas diri, ke — tiel en la momento —
DOKTORO HERDAL
(proksimiĝas) Sed mi rekonas vin, fraŭlino —
HILDE
(kontente) Ho, ĉu estas vi, kiu —!
DOKTORO HERDAL
Jes, certe estas mi. (al Solness) Ni renkontiĝis ĉi-somere supre en montodometo. (al Hilde) Kio do okazis pri la aliaj virinoj?
HILDE
Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili.
DOKTORO HERDAL
Certe ne plaĉis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero.
HILDE
Ne, certe ili tion ne ŝatis.
DOKTORO HERDAL
(minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis kun ni.
HILDE
Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante ŝtrumpojn kune kun tiuj virinoj.
DOKTORO HERDAL
(ridas) Mi tute samopinias kun vi!
SOLNESS
Ĉu vi venis al la urbo nun-vespere?
HILDE
Jes, mi ĵus venis.
DOKTORO HERDAL
Tute sola, fraŭlino Wangel?
HILDE
Jes!
SOLNESS
Wangel? Ĉu vi nomiĝas Wangel?
HILDE
(rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja tiel nomiĝas.
SOLNESS
Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger?
HILDE
(kiel antaŭe) Jes, kies filino mi alie estus?
SOLNESS
Nu, ni do renkontiĝis tie. La someron, kiam mi konstruis turon sur la malnova preĝejo.
HILDE
(pli serioze) Jes, kompreneble tiam estis.
SOLNESS
Nu, estas longe de tiam.
HILDE
(rigardas lin firme) Estas nun precize tiuj dek jaroj de tiam.
SOLNESS
Kaj tiam vi estis nur infano, mi pensas.
HILDE
(pase rimarkante) Tamen dek du — dek tri jarojn.
DOKTORO HERDAL
Ĉu estas la unua fojo, ke vi vizitas ĉi tiun urbon, fraŭlino Wangel?
HILDE
Jes, vere estas.
SOLNESS
Kaj vi eble neniun konas ĉi tie?
HILDE
Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon.
SOLNESS
Nu, ankaŭ ŝin vi konas?
HILDE
Nur iomete. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio —
SOLNESS
Nu tie.
HILDE
Ŝi diris, ke mi venu viziti ŝin, se mi venus ĉi tien en la urbon. (ridetas) Cetere inviti ne estus necese.
SOLNESS
Kaj ŝi neniam tion priparolis —
(Hilde metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj metas ĝin kaj la plejdon sur la sofon. Doktoro Herdal volas helpi ŝin. Solness staras ŝin rigardante.)
HILDE
(iras al li) Nu, do mi petas permeson resti ĉi tie ĉi tiun nokton.
SOLNESS
Tio certe bone eblas.
HILDE
Ĉar mi ne havas aliajn vestaĵojn ol tiujn, kiujn mi nun surhavas. Jes, kaj kompleton de subvestaĵoj en la dorsosako. Sed tiu bezonas lavadon. Ĉar ĝi estas tre malpura.
SOLNESS
Ho jes, tio eblas. Mi nur informu mian edzinon —
DOKTORO HERDAL
Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu malsanulo.
SOLNESS
Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos.
DOKTORO HERDAL
(ŝerce, kun ekrigardo al Hilde) Jes, pri tio vi povas ĵuri! (ridas) Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness!
SOLNESS
Kiel?
DOKTORO HERDAL
La junuloj tamen venis frapante vian pordon.
SOLNESS
(vivigita) Jes, sed tamen alimaniere.
DOKTORO HERDAL
Jes. Sendube!
(Li eliras tra la antaŭĉambra pordo. Solness malfermas la pordon dekstre, kaj vokas en la apudan ĉambron.)
SOLNESS
Aline! Bonvolu enveni. Venis iu fraŭlino Wangel, kiun vi konas.
SINJORINO SOLNESS
(aperas ĉe la pordo) Kiu estas, vi diras? (ekvidas Hilde) Ho, ĉu estas vi? (alproksimiĝas kaj etendas manon) Vi do tamen venis al la urbo.
SOLNESS
Fraŭlino Wangel ĵus alvenis. Kaj ŝi petas resti ĉi tie la nokton.
SINJORINO SOLNESS
Ĉe ni? Jes kompreneble.
SOLNESS
Por ordigi siajn vestaĵojn, vidu.
SINJORINO SOLNESS
Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur devo. Via valizo do postvenos?
HILDE
Mi ne havas valizon.
SINJORINO SOLNESS
Nu, tio ordiĝos, mi esperas. Sed nun vi devas kontentiĝi ĉi tie ĉe mia edzo. Kaj mi prizorgos ĉambron agrablan por vi.
SOLNESS
Ĉu ni ne povas preni unu el la infanĉambretoj? Ĉar ili ja staras tute pretaj.
SINJORINO SOLNESS
Ho jes. Tie ni havas pli ol sufiĉe da loko. (al Hilde) Eksidu nun kaj iomete ripozu. (Ŝi eliras dekstren)
(Hilde, kun la manoj sur la dorso, paŝadas en la ĉambro kaj ekrigardas ion aŭ alian. Solness staras antaŭ la tablo, ankaŭ li kun la manoj surdorse, kaj ŝin sekvante per la okuloj.)
HILDE
(haltas kaj rigardas lin) Ĉu vi havas plurajn infanĉambretojn?
SOLNESS
Estas tri infanĉambretoj en la domo.
HILDE
Oho, multe. Vi do havas ege multajn infanojn, ĉu?
SOLNESS
Ne. Ni havas neniun infanon. Sed nun vi ja povas esti infano ĉi tie.
HILDE
Ĉi tiun nokton, jes. Mi ne krios. Mi provos dormi kiel ŝtono.
SOLNESS
Jes. Vi certe estas tre laca, mi pensas.
HILDE
Ho ne! Sed tamen —. Ĉar estas terure bonege kuŝi tiel sonĝante.
SOLNESS
Vi ofte sonĝas nokte, ĉu?
HILDE
Ho jes! Preskaŭ ĉiam.
SOLNESS
Pri kio vi pleje sonĝas?
HILDE
Tion mi ne diras ĉi-vespere. Alian fojon — eble.
(Ŝi denove paŝadas sur la planko, haltas apud la pupitro kaj foliumas iomete inter la libroj kaj la paperoj.)
SOLNESS
(iras pli proksimen) Ĉu vi ion serĉas?
HILDE
Ne, mi nur staras rigardante tion ĉi. (turnas sin) Eble mi ne rajtas?
SOLNESS
Jes, bonvolu.
HILDE
Ĉu estas vi, kiu skribas en tiun grandan protokolon?
SOLNESS
Ne, tion faras la librotenistino.
HILDE
Virino?
SOLNESS
(ridetas) Jes, kompreneble.
HILDE
Tia, kian vi tenas ĉe vi tie ĉi?
SOLNESS
Jes.
HILDE
Ĉu ŝi estas edziniĝinta?
SOLNESS
Ŝi estas fraŭlino.
HILDE
Nu tiel.
SOLNESS
Sed ŝi eble baldaŭ edziniĝos.
HILDE
Estas bone por ŝi, tio.
SOLNESS
Sed ne precipe bone por mi. Ĉar tiam mi havos neniun por helpi min.
HILDE
Ĉu vi ne povas havigi iun alian, kiu estas same taŭga?
SOLNESS
Eble vi volus resti ĉi tie kaj — kaj skribi en la protokolon?
HILDE
(rigardas lin de supre malsupren) Nu, tion vi kredus! Ne dankon, — tio ne okazu.
(Ŝi denove paŝadas trans la plankon kaj eksidas sur la balancseĝon. Ankaŭ Solness iras al la tablo.)
HILDE
(kvazaŭ daŭrigante) — ĉar ĉi tie certe estas aliaj eblecoj por okupiĝi ol tiaĵoj. (rigardas lin ridete) Ĉu ne ankaŭ vi tion opinias?
SOLNESS
Kompreneble. Unue vi eble volas viziti la butikojn por provizi vin per bezonaĵoj.
HILDE
(ŝerce) Ne, tion mi ne intencas!
SOLNESS
Ĉu?
HILDE
Jes, ĉar mi jam plene elspezis mian monon.
SOLNESS
(ridas) Do, nek valizo kaj nek mono!
HILDE
Nenio el ambaŭ. Sed ĉit, — ne gravas nun.
SOLNESS
Jen, pro tio mi ŝatas vin!
HILDE
Nur pro tio?
SOLNESS
Pro diversaj kialoj. (eksidas sur la apogseĝon) Ĉu via patro ankoraŭ vivas?
HILDE
Jes, patro vivas.
SOLNESS
Kaj nun vi eble intencas studi ĉi tie?
HILDE
Ne, pri tio mi ne ekpensis.
SOLNESS
Sed vi do restos ĉi tie dum ioma tempo, mi pensas?
HILDE
Laŭ la okazaĵoj.
(Ŝi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze, duone kun subpremata rideto. Ŝi deprenas sian ĉapelon, kaj metas ĝin antaŭ sin sur la tablon.)
HILDE
Konstruestro Solness?
SOLNESS
Jes?
HILDE
Vi estas tre forgesema, ĉu?
SOLNESS
Forgesema? Ne, ne laŭ mia scio.
HILDE
Sed ĉu vi nepre ne volas paroli kun mi pri tio tie norde?
SOLNESS
(ekmiras) Norde en Lysanger? (indiferente) Nu, pri tio ne estas multe direnda, mi pensas.
HILDE
(rigardas lin riproĉe) Kial vi nun sidas tie dirante tiaĵon!
SOLNESS
Nu, do vi parolu al mi pri tio.
HILDE
Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenaĵo en la urbo.
SOLNESS
Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos.
HILDE
(ridetas) Ĉu ne? Estas afable de vi, tio!
SOLNESS
Afable?
HILDE
Estis muziko en la preĝeja placo. Kaj multaj, multaj centoj da homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni ĉiuj portis flagojn.
SOLNESS
Ho jes, la flagojn, — tiujn mi ja efektive memoras!
HILDE
Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon vi pendigis tute supre sur la ventomontrilo.
SOLNESS
(mallonge, interrompante) Tiel mi tiam faris. Ĉar estis malnova kutimo.
HILDE
Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu se li falus! Li, — la konstruestro mem!
SOLNESS
(kvazaŭ deturnante) Jes, jes, jes, povus okazi. Ĉar unu el tiuj blanke vestitaj diablidoj, — ŝi kondutis tiel freneze kaj kriis supren al mi —
HILDE
(brile ĝoje) “Hura por konstruestro Solness”! Jes!
SOLNESS
— kaj svingadis tiel per la flago, ke mi — ke mi preskaŭ kapturniĝis rigardante.
HILDE
(pli mallaŭte, serioze) Tiu diablido, — tiu estis mi.
SOLNESS
(fiksas rigide la okulojn sur ŝin) Pri tio mi nun certas. Devas esti vi.
HILDE
(denove vigla) Ĉar estis terure loge kaj incite. Mi ne povis kredi, ke troviĝas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre ĉe la plej alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptiĝis de vertiĝo! Tio estis ja la pli — pli — vertiĝanta imago.
SOLNESS
Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertiĝis —?
HILDE
(repuŝante) Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Ĉar alie vi ne estus povinta stari tie supre kantanta.
SOLNESS
(rigardas ŝin mire) Kantanta? Ĉu mi kantis?
HILDE
Jes, vi efektive faris.
SOLNESS
(agitas la kapon) Mi neniam dum mia vivo kantis strofon.
HILDE
Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero.
SOLNESS
(penseme) Estas iom stranga, — tio ĉi.
HILDE
(silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallaŭte) Sed jen, — poste, — tiam sekvis la ĝusta.
SOLNESS
La ĝusta?
HILDE
(brile vigle) Jes, pri tio mi ja ne bezonas memorigi vin?
SOLNESS
Ho jes, memorigu min iomete ankaŭ pri tio.
HILDE
Ĉu vi ne povas memori, ke oni aranĝis grandan bankedon por vi en la klubo?
SOLNESS
Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Ĉar la sekvan matenon mi forvojaĝis.
HILDE
Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la vespermanĝo.
SOLNESS
Tute ĝuste, fraŭlino Wangel. Strange, kiel bone vi memoras ĉi tiujn bagatelaĵojn.
HILDE
Bagatelaĵojn! Ho, vi parolas! Ĉu eble estis bagatelaĵo ankaŭ tio, ke mi estis sola en la ĉambro, kiam vi venis?
SOLNESS
Vi do vere estis?
HILDE
(ne lin respondante) Tiam vi ne nomis min diablido.
SOLNESS
Ne, tion mi eble ne faris.
HILDE
Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi aspektas kvazaŭ eta princino.
SOLNESS
Vi certe tiel aspektis, fraŭlino Wangel. Kaj krome — kiom mi sentis min libera kaj vigla tiun tagon —
HILDE
Kaj vi diris, ke kiam mi fariĝos granda, mi estos via princino.
SOLNESS
(ridas iomete) Jen, jen, — ĉu ankaŭ tion mi diris?
HILDE
Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi, vi diris ke vi revenos post dek jaroj, — kiel trolo, — por forrabi min. Al Hispanio aŭ ien. Kaj tie vi aĉetus reĝlandon por mi, vi promesis.
SOLNESS
(kiel antaŭe) Jes, post bona tagmanĝo oni ne precize nombras la monerojn. Sed ĉu mi vere diris ĉion tion?
HILDE
(ridas silente) Jes. Kaj vi ankaŭ diris la nomon de tiu reĝlando.
SOLNESS
Nu?
HILDE
Ĝi nomiĝus Oranĝosinio, vi diris.
SOLNESS
Nu, estas ja apetitodona nomo.
HILDE
Ne, al mi ĝi tute ne plaĉis. Ĉar aspekte vi mokis min.
SOLNESS
Sed tio certe ne estis mia intenco.
HILDE
Ne, tion oni ja ne kredus. Laŭ tio, kion vi faris poste —
SOLNESS
Kion mi do poste faris?
HILDE
Jes, mankis nur ke vi ankaŭ tion forgesis! Ĉar tiaĵon oni devas ja memori, mi opinias.
SOLNESS
Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble —. Nu?
HILDE
(fiksrigardas lin) Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro Solness.
SOLNESS
(gapante ekstaras de la seĝo) Ĉu faris mi!
HILDE
Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambaŭ manoj kaj klinis min malantaŭen kaj kisis min. Multajn fojojn.
SOLNESS
Ho, sed kara, bona fraŭlino Wangel —!
HILDE
(ekstaras) Vi do ne volas tion nei?
SOLNESS
Jes, tion mi vere neas!
HILDE
(rigardas lin malestime) Nu tiel.
(Ŝi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie ŝi restas staranta forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga paŭzo.)
SOLNESS
(iras singardeme al ŝi malantaŭe) Fraŭlino Wangel —?
HILDE
(silentas kaj ne movas sin)
SOLNESS
Ne staru tie kiel ŝtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io, kion vi sonĝis. (metas la manon sur ŝian brakon) Aŭskultu nun —
HILDE
(faras senpaciencan movon per la brako)
SOLNESS
(kvazaŭ penso eklumas en li) Aŭ —! Atendu! — Kaŝas sin io pli profunda sube, vidu!
HILDE
(ne movas sin)
SOLNESS
(mallaŭte sed intense) Mi eble estis pensinta tion ĉi. Mi eble volis tion. Deziris tion. Emis fari tion. Kaj —. Ĉu ne povus esti tiel?
HILDE
(daŭre silentas)
SOLNESS
(senpacience) Nu ja, jes, je diablo, — do mi faris!
HILDE
(iomete turnas la kapon, sen lin rigardi) Vi do nun konfesas?
SOLNESS
Jes, ĉion kion vi volas.
HILDE
Ke vi ĉirkaŭbrakis min?
SOLNESS
Jes jes!
HILDE
Kaj klinis min malantaŭen?
SOLNESS
Tre profunde malantaŭen.
HILDE
Kaj kisis min?
SOLNESS
Jes, mi faris.
HILDE
Multajn fojojn?
SOLNESS
Tiom da fojoj kiom vi volas.
HILDE
(rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile ĝojan esprimon) Nu vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi!
SOLNESS
(ekridetas) Jes, imagu nur, — ke mi povis forgesi tion.
HILDE
(denove iomete malgajhumora, iras for de li) Ho, vi certe kisis tiom multajn dum via vivo, mi kredas.
SOLNESS
Ne, tion vi do ne kredu pri mi.
(Hilde eksidas en la apogseĝon. Solness staras sin apogante al la balancseĝo.)
SOLNESS
(rigardas ŝin esplore) Fraŭlino Wangel?
HILDE
Jes?
SOLNESS
Kiel do estis? Kio do okazis poste, — tio inter ni du?
HILDE
Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Ĉar venis ja la aliaj gastoj, kaj — iŝ!
SOLNESS
Jes ĝuste! La aliuloj venis. Ke mi povis ankaŭ tion forgesi.
HILDE
Ho, vi ja efektive nenion forgesis. Nur hontis iomete. Tiaĵon oni ne forgesas, mi scias.
SOLNESS
Ne. Aspektus ja tiel.
HILDE
(denove vigla, rigardas lin) Aŭ eble vi ankaŭ forgesis kiun tagon tio okazis?
SOLNESS
Kiun tagon —?
HILDE
Jes, kiun tagon vi metis la florkronon sur la turon? Nu? Diru tuj!
SOLNESS
Hm, — la ĝustan tagon mi vere forgesis. Mi nur scias, ke estis antaŭ dek jaroj. Tiel dum la aŭtuno.
HILDE
(kelkfoje kapjesas malrapide) Estis antaŭ dek jaroj. La 19an de Septembro.
SOLNESS
Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankaŭ tion vi memoras, vi! (haltas) Sed aŭdu —! Jes, — hodiaŭ estas ankaŭ la 19a de Septembro.
HILDE
Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, — kiel vi promesis al mi.
SOLNESS
Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas?
HILDE
Mi opinias, ke tio ne estas io timiga.
SOLNESS
Nu, moketis vin do.
HILDE
Ĉu estis nur tio, kion vi volis? Moki min?
SOLNESS
Nu, aŭ nur ŝerci iomete kun vi. Je Dio, mi ne ĝuste memoras. Sed io tia certe estis. Ĉar vi estis ja nur infano tiam.
HILDE
Ho, mi eble ne estis tiel nura infano. Ne tia knabineto, kian vi opinias.
SOLNESS
(rigardas ŝin esplore) Ĉu vi vere tute serioze pensis, ke mi revenus?
HILDE
(kaŝas duone ŝercan rideton) Jes vere! Tion mi atendis de vi.
SOLNESS
Ke mi revenus al vi por preni vin kun mi?
HILDE
Ĝuste kiel trolo, jes.
SOLNESS
Kaj fari vin princino?
HILDE
Tion vi ja promesis.
SOLNESS
Kaj ankaŭ donaci al vi reĝlandon?
HILDE
(rigardas al la plafono) Kial ne? Ĉar ne devus ja nepre esti ia tia ordinara, reala reĝlando.
SOLNESS
Sed iu alia, same bona?
HILDE
Jes, almenaŭ same bona. (rigardas lin iomete) Se vi kapablis konstrui la plej altajn preĝejturojn en la mondo, vi ja certe ankaŭ povus trovi eblecon por iu reĝlando, — mi pensis.
SOLNESS
(skuas la kapon) Mi vere ne kapablas kompreni vin, fraŭlino Wangel.
HILDE
Ĉu ne? Ŝajnas al mi tre simple.
SOLNESS
Ne, mi tute ne komprenas ĉu vi vere imagas, kion vi diras. Aŭ ĉu vi nur sidas tie ŝercante —
HILDE
(ridetas) Eble mokas? Ankaŭ mi?
SOLNESS
Jes ĝuste. Mokas. Nin ambaŭ. (ekrigardas ŝin) Ĉu vi longe scias, ke mi estas edziĝinta?
HILDE
Jes, tion mi estas scianta la tutan tempon. Kial vi demandas pri tio?
SOLNESS
(pase) Ne, ne, mi nur ekpensis tiel. (rigardas ŝin serioze kaj diras mallaŭte) Kial vi venis?
HILDE
Ĉar mi volas havi mian reĝlandon. Forpasis la interkonsentita tempo.
SOLNESS
(ridas senvole) Vi estas ŝercemulino!
HILDE
(gaje) Prezentu mian reĝlandon, konstruestro! (frapas per la fingro) La reĝlandon sur la tablon!
SOLNESS
(ŝovas la balancseĝon pli proksimen kaj eksidas) Serioze dirite, — kial vi venis? Kion vi intencas fari ĉi tie?
HILDE
Ho, unue mi volas ĉirkaŭiri kaj rigardi ĉion, kion vi konstruis.
SOLNESS
Do vi havas sufiĉe por ĉirkaŭkuri.
HILDE
Jes, vi ja konstruis ege multe.
SOLNESS
Jes, mi faris. Pleje la lastajn jarojn.
HILDE
Ankaŭ multajn preĝejturojn? Tiajn ege altajn?
SOLNESS
Ne. Nun mi ne plu konstruas preĝejturojn. Kaj ankaŭ ne preĝejojn.
HILDE
Kion vi do nun konstruas?
SOLNESS
Hejmojn por homoj.
HILDE
(penseme) Ĉu vi ne povus fari ion, — ion similan al preĝejturoj ankaŭ sur tiuj hejmoj?
SOLNESS
(miras) Kion vi aludas per tio?
HILDE
Mi aludas ion, — ion montranta — kvazaŭ libere supren. Kun la ventomontrilo vertiĝe tute alte.
SOLNESS
(pripensas) Strange ke vi tion diras. Ĉar estas ja tio, kion mi pleje ŝatus fari.
HILDE
(senpacience) Sed kial vi tion ne faras?
SOLNESS
(agitas la kapon) Ne, ĉar la homoj ne volas ĝin havi!
HILDE
Imagu, — ke ili ne volas!
SOLNESS
(pli facile) Sed nun mi konstruas novan hejmon por mi. Jen, tute proksime.
HILDE
Por vi mem?
SOLNESS
Jes. Ĝi preskaŭ finiĝis. Kaj sur ĝi estas turo.
HILDE
Alta turo?
SOLNESS
Jes.
HILDE
Tre alta?
SOLNESS
Homoj certe diros, ke ĝi estas tro alta. Almenaŭ por hejmo.
HILDE
Tiun turon mi volas tuj rigardi morgaŭ matene.
SOLNESS
(sidas la mentonon apogitan sur la mano ŝin rigardante) Diru al mi, fraŭlino Wangel, — kiel vi nomiĝas? Baptonome, mi volas diri.
HILDE
Mi nomiĝas Hilde.
SOLNESS
(kiel antaŭe) Hilde? Ĉu?
HILDE
Ĉu vi tion ne memoras? Vi ja mem nomis min Hilde. La tagon kiam vi malbonkondutis.
SOLNESS
Ĉu ankaŭ tion mi faris?
HILDE
Sed tiam vi diris eta Hilde. Kaj tion mi ne ŝatis.
SOLNESS
Ĉu tion vi ne ŝatis, fraŭlino Hilde?
HILDE
Ne. Ne je tiu okazo. — Cetere — “princino Hilde” — Tio aspektos tre bone, mi opinias.
SOLNESS
Nu jes. Princino Hilde el — el —. Kiel do tiu reĝlando nomiĝus?
HILDE
Iŝŝ do! Mi ne volas aŭdi pli pri tiu stulta reĝlando. Mi volas havi iun tute alian, mi!
SOLNESS
(klinas sin malantaŭen en la seĝo, kaj daŭre rigardas ŝin) Ĉu ne estas strange —? Ju pli mi pensas pri tio nun, — estas por mi kvazaŭ mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por — hm —
HILDE
Por kio?
SOLNESS
Por memori ion — ion travivitan, kion aspekte mi forgesis. Sed neniam mi kaptis tion, kio ĝi estus.
HILDE
Vi devus fari nodon sur vian poŝtukon, konstruestro.
SOLNESS
Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus.
HILDE
Nu ja, troviĝas ankaŭ tiaj troloj en la mondo.
SOLNESS
(ekstaras malrapide) Bonege ke vi venis al mi nun.
HILDE
(rigardas lin profunde) Ĉu estis bone?
SOLNESS
Ĉar mi sidis ĉi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al ĉio. (pli malrapide) Mi diru al vi, — mi komenciĝis fariĝi timema, — ege timema pro la junuloj.
HILDE
(blovas) Pa, — la junuloj, ĉu ili estas timigaj!
SOLNESS
Jes, ĝuste ili. Tial mi ŝlosis kaj enfermis min. (mistere) Sciu, ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi!
HILDE
Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj.
SOLNESS
Malfermi?
HILDE
Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere.
SOLNESS
Ne, ne, ne! La junuloj, vidu — ili estas la venĝo. Ili venas fronte de la nova tempo. Kvazaŭ sub nova standardo.
HILDE
(ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko ĉe la buŝo) Ĉu vi povas uzi min por io, konstruestro?
SOLNESS
Jes, mi ja povas nun! Ĉar ŝajnas al mi ke ankaŭ vi venas — kvazaŭ sub nova standardo. Junulo kontraŭ junuloj do —!
(Doktoro Herdal envenas tra la antaŭĉambra pordo)
DOKTORO HERDAL
Nu, — ĉu vi daŭre sidas ĉi tie, vi kaj la fraŭlino?
SOLNESS
Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du.
HILDE
Kaj novaĵojn kaj malnovaĵojn.
DOKTORO HERDAL
Ĉu vere?
HILDE
Ho, estis ege amuze. Ĉar konstruestro Solness — li havas tian bonegan memorkapablon, li. Ĉiujn ajn bagatelojn li tuj memoras.
(Sinjorino Solness venas tra la pordo dekstre.)
SINJORINO SOLNESS
Nun, fraŭlino Wangel, la ĉambro estas preta por vi.
HILDE
Ho, kiel afabla vi estas al mi!
SOLNESS
(al la sinjorino) La infanĉambro?
SINJORINO SOLNESS
Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, ĉu ne?
SOLNESS
(kapsignas al Hilde) Hilde dormu en la infanĉambro, ŝi.
SINJORINO SOLNESS
(rigardas lin) Hilde?
SOLNESS
Jes, fraŭlino Wangel nomiĝas Hilde. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis infano.
SINJORINO SOLNESS
Ho, ĉu vi faris? Nu do, bonvolu. La tablo estas preta.
(Ŝi prenas la brakon de doktoro Herdal kaj iras dekstren)
(Dume Hilde kolektas siajn pakaĵojn)
HILDE
(mallaŭte kaj rapide al Solness) Ĉu estas vero, kion vi diris? Ĉu vi povas uzi min por io?
SOLNESS
(prenas ŝiajn aĵojn) Vi estas tiu, kiun mi plej kore sopiris.
HILDE
(rigardas lin per ĝoje mirantaj okuloj, kaj kunfrapas la manojn) Ho vi granda, ĝuinda mondo —!
SOLNESS
(ekscitite) Nu —?
HILDE
Tiel mi ja havas mian reĝlandon!
SOLNESS
(senvole) Hilde —!
HILDE
(denove kun la tremanta tiko ĉe la buŝo) Preskaŭ, — mi dirus.
(Ŝi eliras dekstren. Solness sekvas ŝin.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.