La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


JOHN GABRIEL BORKMAN

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA AKTO

(Malferma korto ekster la ĉefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de tiu kun enireja pordo kaj plataĵo de ŝtonŝtuparo elstaras. Laŭ la fono, proksime al la korto, streĉas sin abruptaj deklivoj kun picea arbaro. Komencanta maldensa arbetaĵo maldekstre. La neĝado ĉesis; sed la tero estas dike kovrata de la ĵus falinta neĝo.)

(Borkman, sinjorino Borkman kaj Ella Renthejm staras ekstere sur la ŝtuparo. Borkman apogas sin, senforta kaj laca, al la doma muro. Li havas malmodan pelerinon ĵetita sur la ŝultroj, tenas molan, grizan feltĉapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la alia. Ella Renthejm portas sian mantelon sur la brako. La granda tuko de sinjorino Borkman estas glitinta malsupren sur la nukon, tiel ke ŝia hararo montriĝas.)

ELLA RENTHEJM

(estas sin stariginta antaŭ sinjorino Borkman) Ne iru post lin, Gunhild!

SINJORINO BORKMAN

(en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li ne devas forvojaĝi de mi!

ELLA RENTHEJM

Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin.

SINJORINO BORKMAN

Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii laŭte post lin malsupren laŭ la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe aŭdos!

ELLA RENTHEJM

Li ne povas aŭdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo —

SINJORINO BORKMAN

Ne, ne, — li jam ne povas sidi en la veturilo!

ELLA RENTHEJM

Li jam sidas en la veturilo, kredu min.

SINJORINO BORKMAN

(en malespero) Se li sidas en la veturilo, — li sidas tie kun ŝi, kun ŝi, — ŝi!

BORKMAN

(ridas aĉe) Kaj tiel lokigite li ne aŭdas la kriojn de sia patrino.

SINJORINO BORKMAN

Ne, — do li ne aŭdas. (aŭskultas) Tŝŝ! Kio estas tio?

ELLA RENTHEJM

(ankaŭ aŭskultanta) Aŭdiĝas kvazaŭ sono de sonoriloj —

SINJORINO BORKMAN

(kun mallaŭta ekkrio) Estas ŝia veturilo!

ELLA RENTHEJM

Aŭ eble tiu de aliulo —

SINJORINO BORKMAN

Ne, ne; ĝi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la arĝentajn sonorilojn! Aŭdu! Nun ili veturas ĝuste preter tie ĉi — malsupre de la deklivo!

ELLA RENTHEJM

(rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu nun! Eble ke li tamen —!

(La sonoriloj aŭdiĝas proksime, ene en la arbaro.)

ELLA RENTHEJM

Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni!

SINJORINO BORKMAN

(staras momenton nedecide; jen ŝi rigidiĝas, malmilda kaj malvarma) Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min. Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la feliĉon.

(La sonorigado perdiĝas en la foro.)

ELLA RENTHEJM

(iom poste) Nun la sonoriloj ne plu aŭdiĝas.

SINJORINO BORKMAN

Ŝajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj.

BORKMAN

(kun seka, mallaŭta rido) Hoho, — ankoraŭ ne sonoriĝas super mi!

SINJORINO BORKMAN

Sed super mi. Kaj super li, kiu forvojaĝis de mi.

ELLA RENTHEJM

(kapsignas penseme) Kiu scias, ĉu ili ne tamen sonorigas al li la vivon kaj la feliĉon, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN

(ekrektigas sin; rigardas ŝin akre) La vivon kaj la feliĉon, vi diras!

ELLA RENTHEJM

Almenaŭ por mallonga tempo.

SINJORINO BORKMAN

Ĉu vi volus malenvii al li la vivon kaj la feliĉon, — kun ŝi?

ELLA RENTHEJM

(varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus!

SINJORINO BORKMAN

(malvarme) Do vi eble estas pli riĉa pri amoforto, vi, ol mi.

ELLA RENTHEJM

(rigardas longe foren el si) Eble estas la manko de amo, kiu subtenas tiun forton.

SINJORINO BORKMAN

(fiksas la okulojn sur ŝin) Se tiel estas, — tiam ankaŭ mi baldaŭ fariĝos same riĉa kiel vi, Ella. (Ŝi turnas sin kaj iras en la domon.)

ELLA RENTHEJM

(staras momenton zorgeme rigardante Borkman; poste ŝi metas la manon singardeme sur lian ŝultron.) John, venu kaj eniru, ankaŭ vi.

BORKMAN

(kvazaŭ vekiĝanta) Mi?

ELLA RENTHEJM

Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laŭ via aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas varme.

BORKMAN

(kolera) Supren en la salonon eble?

ELLA RENTHEJM

Prefere en la ĉambron al ŝi.

BORKMAN

(ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub tiun tegmenton!

ELLA RENTHEJM

Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John?

BORKMAN

(surmetas la ĉapelon) Antaŭ ĉio mi volas nun eliri por zorgi pri ĉiuj miaj kaŝitaj trezoroj.

ELLA RENTHEJM

(rigardas lin timeme) John, — mi ne komprenas vin!

BORKMAN

(en tusanta rido) Ho, ne estas kaŝita ŝtelaĵo pri kio mi pensas. Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon tie! Kiu estas li?

(Vilhelm Foldal, en malnova, neĝkovrita jako, kun la ĉapelo malsupren plektita kaj kun granda ŝirmilo en la mano, venas antaŭen de la angulo de la domo, peze irante tra la neĝo. Li forte lamas je la maldekstra gambo.)

BORKMAN

Vilhelm! Kion vi volas ĉi tie ĉe mi — nun denove?

FOLDAL

(ekrigardas) Ho je Dio, — ĉu vi staras ekstere sur la ŝtuparo, John Gabriel? (salutas) Kaj ankaŭ la sinjorino, mi vidas!

BORKMAN

(mallonge) Ne estas la sinjorino.

FOLDAL

Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la neĝon. — Tamen ke vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo —?

BORKMAN

(senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu fariĝi liberaera homo, komprenu. Preskaŭ tri jarojn en intertempa mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie supre —

ELLA RENTHEJM

(zorgeme) Borkman, — mi petas vin —!

FOLDAL

Ak ja, ja, ja —

BORKMAN

Sed kion vi do volas al mi, mi demandas?

FOLDAL

(daŭre staras malsupre antaŭ la ŝtuparo.) Mi volis supren al vi, John Gabriel. Ŝajnis al mi ke mi devis supren en la salonon. Je Dio, — tiun salonon!

BORKMAN

Ĉu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon?

FOLDAL

Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa.

BORKMAN

Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas?

FOLDAL

Jes, imagu, — mi surveturiĝis.

ELLA RENTHEJM

Surveturiĝis!

FOLDAL

Jes, de sleda veturilo —

BORKMAN

Hoho!

FOLDAL

— kun du ĉevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo sufiĉe rapide; kaj jen —

ELLA RENTHEJM

— kaj ili veturis sur vin?

FOLDAL

Ili veturis ĝuste sur min, sinjorino — aŭ fraŭlino. Ĝuste sur min ili veturis, tiel ke mi ruliĝis en la neĝo kaj perdis la okulvitrojn, kaj la ŝirmilo rompiĝis; (frotas sin) kaj ankaŭ la piedo ekhavis damaĝon.

BORKMAN

(ridas interne) Ĉu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm?

FOLDAL

Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto eĉ ne haltis momenton, kiam mi kuŝis tie ruliĝante —. Sed tio povas esti sensignifa, ĉar — (ekdire) Ho, mi estas tiel strange ĝoja, sciu!

BORKMAN

Ĝoja?

FOLDAL

Jes, mi ne ĝuste scias kiel nomi tion. Sed ŝajnas al mi, ke mi devas nomi tion ĝoja. Ĉar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi ne povis ion alian, — mi devis veni kaj partigi la ĝojon kun vi, John Gabriel.

BORKMAN

(akre) Nu, do partigu tiun ĝojon!

ELLA RENTHEJM

Ho, — sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman.

BORKMAN

(akre) Mi ne volas en la domon, mi diris.

ELLA RENTHEJM

Sed vi ja aŭdas, ke li estas surveturigita!

BORKMAN

Ho, surveturigitaj ni fariĝos ĉiuj — iun fojon en la vivo. Tamen tiam oni devas ekstari denove. Kaj ŝajnigi kvazaŭ nenio okazis.

FOLDAL

Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide rakonti ĉi-ekstere.

BORKMAN

(pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm.

FOLDAL

Jes, nun nur aŭdu! Imagu, vi — kiam mi ĉi-vespere revenis hejmen de vi, — mi trovas leteron. — Ĉu vi povas diveni de kiu?

BORKMAN

Eble de via eta Frida?

FOLDAL

Ĝuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa — sufiĉe longa letero de Frida, sciu. Servisto estis ĝin portinta. Kaj ĉu vi imagas pri kio ŝi skribas?

BORKMAN

Eble estus por diri adiaŭ al la gepatroj.

FOLDAL

Ĝuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, ŝi skribas, ke sinjorino Wilton tiom multe ŝatas ŝin. Kaj nun la sinjorino volas kunpreni ŝin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko, ŝi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaŭ havigis al ŝi taŭgan instruiston, kiu kunvojaĝos. Kaj legos kun Frida. Ĉar, bedaŭrinde, ŝi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas.

BORKMAN

(ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi komprenas ĉion tiel nedireble bone, Vilhelm.

FOLDAL

(daŭrigas fervore) Kaj imagu, ŝi nur sciiĝis pri la vojaĝo nun ĉi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen ŝi trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu ŝpuro de malestimo por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke ŝi volus diri adiaŭon skribe — antaŭ ol ŝi forvojaĝus. (ridas) Sed tiel ja ne okazos!

BORKMAN

(rigardas lin demande) Kiel tio?

FOLDAL

Ŝi skribas, ke morgaŭ frue ili forvojaĝos. Tute frue.

BORKMAN

Jen, jen, — morgaŭ? Ĉu ŝi tion skribas?

FOLDAL

(ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi, komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton —

BORKMAN

Nun ĉi-vespere?

FOLDAL

Jes je Dio, ankoraŭ ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus ŝlosite, mi sonorigos. Senpere. Ĉar mi volas kaj mi devas vidi Frida, antaŭ ol ŝi forvojaĝos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li volas foriri)

BORKMAN

Aŭskultu, mia bedaŭrinda Vilhelm, — vi povas ŝpari al vi la pezan vojdistancon.

FOLDAL

Ho, vi pensas pri la piedo —

BORKMAN

Jes, kaj ankaŭ ke vi tamen ne enlasiĝos ĉe sinjorino Wilton.

FOLDAL

Ho, efektive, mi enlasiĝos. Mi daŭre sonorigos, ĝis iu venos por malfermi. Ĉar Frida mi devas kaj volas vidi.

ELLA RENTHEJM

Via filino jam foriris, sinjoro Foldal.

FOLDAL

(staras kiel frapita) Frida, ĉu jam forvojaĝis! Ĉu vi scias tion certe? De kiu vi aŭdis tion?

BORKMAN

Ni informiĝis de ŝia estonta instruisto.

FOLDAL

Ĉu? Kaj kiu estas li?

BORKMAN

Estas iu studento Erhart Borkman.

FOLDAL

(brile ĝoja) Via filo, John Gabriel! Ĉu li kunvojaĝos?

BORKMAN

Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian etan Frida.

FOLDAL

Nu, laŭdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej bonaj manoj. Sed ĉu estas tute certe, ke ili jam forvojaĝis kun ŝi?

BORKMAN

Ili forvojaĝis kun ŝi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis vin.

FOLDAL

(kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa veturilo!

BORKMAN

(kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, — via filino estas bone instaligita por veturi. Kaj ankaŭ studento Borkman. — Nu, ĉu vi rimarkis la arĝentajn sonorilojn?

FOLDAL

Jes-ja. — Arĝentajn sonorilojn, vi diras? Ĉu estis arĝentaj sonoriloj, ĉu? Veraj arĝentaj sonoriloj?

BORKMAN

Tion vi povas konfidi. Ĉio estis vera. Ekstere kaj — kaj interne.

FOLDAL

(silente en emocio) Ĉu ne estas mirinde, kiel la feliĉo povas akomodi sin por homo! Estas mia — mia simpla poeta talento, kiu transformiĝis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto. Ĉar nun ŝi povas vojaĝi elen en la grandan vastan mondon, pri kiu mi foje revis tiel alloge por ĝin vidi. En fermita sledo-veturilo eta Frida povas vojaĝi. Kaj kun arĝentaj sonoriloj sur la jungilaro —

BORKMAN

— kaj surveturi sian patron —

FOLDAL

(ĝoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, — — se nur la infano —. Nu, mi do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli ŝian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante.

BORKMAN

Ĉu ŝi ploras?

FOLDAL

(ridade) Jes, imagu, vi, — ŝi sidis ege plorante, kiam mi eliris.

BORKMAN

Kaj vi, vi ridas, Vilhelm.

FOLDAL

Jes mi, jes! Sed ŝi, la povrulino, ŝi tion ne pli bone komprenas, ŝi, sciu. Nu, adiaŭ do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel proksime. Adiaŭ, adiaŭ, John Gabriel! Adiaŭ, fraŭlino!

(Li salutas kaj pene iras la saman vojon laŭ kiu li venis.)

BORKMAN

(staras momenton silente rigardante antaŭen) Adiaŭ, Vilhelm! Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturiĝis, malnova amiko.

ELLA RENTHEJM

(rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John —

BORKMAN

Devenas de la karcera aero tie supre.

ELLA RENTHEJM

Mi neniam antaŭe vidis vin tia.

BORKMAN

Ne, ĉar vi certe neniam antaŭe vidis elrompintan punaton.

ELLA RENTHEJM

Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John!

BORKMAN

Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi —

ELLA RENTHEJM

Tamen ĉar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem —

(La ĉambristino elvenas duone sur la ŝtuparon.)

ĈAMBRISTINO

Pardonu; la sinjorino diris, ke mi ŝlosu la stratan pordon nun.

BORKMAN

(mallaŭte al Ella) Aŭdu nur; nun ili volas denove enŝlosigi min!

ELLA RENTHEJM

(al la ĉambristino) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri iom da freŝa aero unue.

ĈAMBRISTINO

Jes, sed la sinjorino mem diris, ke —

ELLA RENTHEJM

Mi mem ŝlosos la pordon. Lasu la ŝlosilon en la seruro, kaj —

ĈAMBRISTINO

Jes, je Dio, mi do faros. (Ŝi reiras en la domon.)

BORKMAN

(staras momenton silente kaj aŭskultante; poste li rapidiĝas malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili neniam plu kaptos min!

ELLA RENTHEJM

(malsupre ĉe li) Sed vi estas ja libera homo ankaŭ tie interne, John. Povas iri kaj veni tute kiel plaĉas al vi.

BORKMAN

(mallaŭte, kvazaŭ en timo) Neniam denove sub tegmenton! Ĉi tie ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono, — plafono kaj muroj kunŝrumpiĝus. Premegus min. Premus min plata kiel muŝo.

ELLA RENTHEJM

Sed kien vi do volas?

BORKMAN

Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi ĉu mi denove povas atingi al libereco kaj al vivo kaj al homoj. Ĉu vi volas iri kun mi, Ella?

ELLA RENTHEJM

Mi? Nun?

BORKMAN

Jes, jes, — nun tuj!

ELLA RENTHEJM

Sed kiom longe do?

BORKMAN

Tiom longe kiom mi kapablas.

ELLA RENTHEJM

Ho, sed pripensu do. Ekstere en ĉi tiu malseka, malvarma vintra nokto —

BORKMAN

(kun raŭka, gorĝa sono) Hoho, — la fraŭlino estas zorgema pri sia sanstato? Jes-ja, — ĝi estas ja bedaŭrinda, ĝi.

ELLA RENTHEJM

Estas por via sanstato, ke mi estas zorgema.

BORKMAN

Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras pluen.)

ELLA RENTHEJM

(post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas?

BORKMAN

Mortinto, mi diris. Ĉu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur tenu min trankvila, tie kie mi kuŝas?

ELLA RENTHEJM

(decide ĵetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John.

BORKMAN

Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu do!

(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kaŝas ilin pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidiĝas. La domo kaj la korto malaperas el la vido. La pejzaĝo, kun deklivoj kaj altejoj, malrapide kaj daŭre ŝanĝiĝas, kaj fariĝas pli kaj pli sovaĝa.)

VOĈO DE ELLA RENTHEJM

(aŭdiĝas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi ne rekonas la lokon ĉi tie.

VOĈO DE BORKMAN

(pli alte) Tenu vin nur en la neĝaj spuroj post mi!

VOĈO DE ELLA RENTHEJM

Sed kial ni do devas iri tiel alten!

VOĈO DE BORKMAN

(pli proksime) Ni devas supreniri la turniĝan vojeton.

ELLA RENTHEJM

(daŭre kaŝita) Ho, sed mi baldaŭ ne plu kapablas.

BORKMAN

(ĉe la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la elvidejo. Tie staris benko en antaŭa tempo —

ELLA RENTHEJM

(venas el inter la arbetoj) Ĉu vi memoras ĝin?

BORKMAN

Tie vi povos ripozi.

(Ili atingis antaŭen sur etan, altan, malferman ebenaĵon en la arbareto. La vojeto altiĝas abrupte malantaŭ ili. Maldekstre, profunde malsupre, estas vasta pejzaĝo kun fjordo kaj altaj foraj montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenaĵo maldekstre estas morta pino kun benko sube. La neĝo kuŝas dike sur la ebenaĵo.)

(Borkman kaj post li Ella Renthejm de dekstre pene vadas tra la neĝo.)

BORKMAN

(haltas ĉe la profundeĵo maldekstre) Venu jen, Ella, kaj vi vidos.

ELLA RENTHEJM

(apud li) Kion vi volas montri al mi, John?

BORKMAN

(montras eksteren) Vidu kie la lando kuŝas libera kaj malferma por ni — vaste etende?

ELLA RENTHEJM

Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, — kaj rigardis ankoraŭ pli kaj pli foren.

BORKMAN

Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis.

ELLA RENTHEJM

(kapsignas peze) La reva lando de nia vivo ĝi estis, jes. Kaj nun tiu lando estas neĝkovrata. — Kaj la maljuna arbo estas morta.

BORKMAN

(ne ŝin aŭskultante) Ĉu vi povas videti la fumon de la grandaj vaporŝipoj tie sur la fjordo?

ELLA RENTHEJM

Ne.

BORKMAN

Mi povas. — Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da hejmoj. Estas tio, kion mi revis krei.

ELLA RENTHEJM

(silente) Kaj fariĝis nur revo.

BORKMAN

Fariĝis nur revo, jes. (aŭskultas) Kaj aŭskultu, vi, el tie malsupre ĉe la rivero! La fabrikoj funkcias! Miaj fabrikoj! Ĉiuj tiuj, kiujn mi volis starigi! Aŭdu nur kiel ili laboras. Ili havas noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Aŭdu, aŭdu! La radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas — turne, turne! Ĉu vi ne aŭdas, Ella?

ELLA RENTHEJM

Ne.

BORKMAN

Mi povas aŭdi.

ELLA RENTHEJM

(time) Mi kredas ke vi eraras, John.

BORKMAN

(pli kaj pli ekflamigata) Ho, sed la tuto tie ĉi — estas nur la eksteraĵo ĉirkaŭ la regno, vi sciu!

ELLA RENTHEJM

Regno, vi diras? Kiu regno —?

BORKMAN

Mia regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por ekposedi tiam kiam — tiam kiam mi mortis.

ELLA RENTHEJM

(silente; skuita) Ho, John, John!

BORKMAN

Kaj nun ĝi kuŝas tie — sendefenda, senmastra, — minacata de atakoj de rabistoj, — Ella! Ĉu vi vidas la montodorsojn tie tre fore? Unu malantaŭ alia. Ili altiĝas, kreskas kiel turoj. Tio estas mia profunda, senlima, neelĉerpebla regno!

ELLA RENTHEJM

Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John!

BORKMAN

Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj streĉas siajn serpentumantajn, branĉiĝantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis ilin antaŭ mi kiel vivigitaj ombroj — tiun nokton, kiam mi staris en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis liberiĝi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis en la profundon. (kun etenditaj manoj) Sed mi volas flustri al vi ĉi tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kuŝas ŝajne mortaj en la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj — kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas, amas, amas vin!

ELLA RENTHEJM

(en silenta, kreskanta ekscito) Jes, tie malsupre vi daŭre havas vian amon. John. Ĉiam havis ĝin tie. Sed ĉi tie supre en la tago, John, — estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone! Vi vendis ĝin por — por —

BORKMAN

(skuiĝa; fluas kvazaŭ malvarmo tra li) Pro la regno — kaj la potenco — kaj la honoro, vi opinias?

ELLA RENTHEJM

Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue ĉi-vespere. Vi murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen amis. Tiom kiom vi kapablis ami iun do. (kun suprenlevita brako) Kaj tial mi aŭguras, John Gabriel Borkman, — vi neniam gajnos la premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan enmarŝon en vian malvarman, sombran regnon!

BORKMAN

(ŝancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaŭ timas, ke vi pravos en tiu aŭguro, Ella.

ELLA RENTHEJM

(apud li) Ne timu pro tio, John. Ĝuste tio estus la plej bona, kio okazus al vi.

BORKMAN

(kun krio; kaptas sin ĉe la brusto) Ah —! (senforta) Nun ĝi malkaptis min.

ELLA RENTHEJM

(skuas lin) Kio estis, John!

BORKMAN

(glitas malantaŭen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian koron.

ELLA RENTHEJM

John! Nun vi sentis la glacian manon! Ĉu!

BORKMAN

(murmuras) Ne. — Neniu glacia mano. — Mano de erco ĝi estis. (Li glitas tute malsupren sur la benkon.)

ELLA RENTHEJM

(deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kuŝanta, kie vi nun kuŝas! Mi serĉos helpon por vi. (Ŝi faras kelkajn paŝojn dekstren; jen ŝi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj lian vizaĝon.)

ELLA RENTHEJM

(trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel por vi.

(Ŝi streĉas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la neĝon antaŭ la benko.)

(Mallonga silento.)

(Sinjorino Borkman, en supervestaĵoj venas tra la arbaro de dekstre. Antaŭ ŝi la ĉambristino kun lumigita lanterno.)

ĈAMBRISTINO

(lumigas en la neĝon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj —

SINJORINO BORKMAN

(ĉirkaŭrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la benko. (vokas) Ella!

ELLA RENTHEJM

(ekstaras) Ĉu vi serĉas nin?

SINJORINO BORKMAN

(akre) Jes, tion mi ja devas fari.

ELLA RENTHEJM

(montras) Jen li kuŝas, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN

Dormas!

ELLA RENTHEJM

(kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas.

SINJORINO BORKMAN

(ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallaŭte) Ĉu okazis — libervole?

ELLA RENTHEJM

Ne.

SINJORINO BORKMAN

(malpezigita) Do ne per propra mano?

ELLA RENTHEJM

Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.

SINJORINO BORKMAN

(al la ĉambristino) Serĉu helpon. Venigu homojn el la bieno.

ĈAMBRISTINO

Jes, bone, sinjorino. (mallaŭte) En Jeĉja nomo do —

(Ŝi eliras tra la arbaro dekstren.)

SINJORINO BORKMAN

(staras malantaŭ la benko) La nokta aero do mortigis lin —

ELLA RENTHEJM

Do tiel estas.

SINJORINO BORKMAN

— lin, tiun fortan viron.

ELLA RENTHEJM

(iras al la antaŭo de la benko) Ĉu vi ne volas rigardi lin, Gunhild?

SINJORINO BORKMAN

(rifuzante) Ne, ne, ne. (mallaŭtigas la voĉon) Li estis filo de ministo, — li, la bankestro. Ne povis elteni la freŝan venton.

ELLA RENTHEJM

Pli ĝuste estis la frosto, kiu mortigis lin.

SINJORINO BORKMAN

(skuas la kapon) La frosto, vi diras? La frosto, — ĝi estis lin mortiginta antaŭ longe.

ELLA RENTHEJM

(kapjesas al ŝi) Kaj kreis nin du al ombroj, jes.

SINJORINO BORKMAN

Vi pravas.

ELLA RENTHEJM

(kun dolora rideto) Unu mortinto kaj du ombroj, tion efikis la frosto.

SINJORINO BORKMAN

Jes, la kora frosto. — Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia la manon, Ella.

ELLA RENTHEJM

Mi pensas, ke nun ni tion povas.

SINJORINO BORKMAN

Ni dunaskitoj — super li kiun ni ambaŭ amis.

ELLA RENTHEJM

Ni du ombroj — super la morta viro.

(Sinjorino Borkman malantaŭ la benko, kaj Ella Renthejm antaŭe, etendas unu al la alia la manojn.)



<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.