La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
JOHN GABRIEL BORKMANAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2024 Geo |
La Enhavo |
(La sidĉambro de sinjorino Borkman. La lampo daŭre lumas antaŭ la kanapotablo. Ene en la ĝardena ĉambro estas estingite kaj mallume.)
(Sinjorino Borkman, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa, interna impeto tra la antaŭĉambra pordo, iras al la fenestro kaj tiras la kurtenon iom flanken; poste ŝi iras al la kahelforno kaj eksidas, sed baldaŭ eksaltas kaj iras por tiri la sonorigŝnuron. Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste ŝi denove sonorigas; ĉi tiun fojon pli impete.)
(Iom poste envenas la ĉambristino el la antaŭa ĉambro. Ŝi aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte ŝi vestis sin en tuta rapideco.)
SINJORINO BORKMAN
(senpacience) Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du fojojn!
ĈAMBRISTINO
Jes, sinjorino, mi ja aŭdis.
SINJORINO BORKMAN
Kaj vi tamen ne venas.
ĈAMBRISTINO
(malgajhumora) Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestaĵojn, mi scias.
SINJORINO BORKMAN
Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por serĉi mian filon.
ĈAMBRISTINO
(rigardas ŝin en surprizo) Ĉu mi serĉu la studenton?
SINJORINO BORKMAN
Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, ĉar mi volas paroli kun li.
ĈAMBRISTINO
(acide grumblante) Do pli bone ke mi veku la veturigiston ĉe la administranto.
SINJORINO BORKMAN
Kial tio?
ĈAMBRISTINO
Por ke li jungu antaŭ la sledo. Tia terura, neĝa vetero kia estas ĉi-vespere.
SINJORINO BORKMAN
Ho, tio ne gravas. Nur rapidiĝu! Estas ja tute proksime trans la angulo.
ĈAMBRISTINO
Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj ĉe la angulo, tio.
SINJORINO BORKMAN
Jes, efektive estas. Ĉu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato Hinkels?
ĈAMBRISTINO
(moke) Ho ĉu, estas tie, ke la studento estas ĉi-vespere?
SINJORINO BORKMAN
(ekmiras) Jes, kie li alie estus?
ĈAMBRISTINO
(formas iun rideton) Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas, mi.
SINJORINO BORKMAN
Kie, vi pensas.
ĈAMBRISTINO
Ĉe tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas ŝin.
SINJORINO BORKMAN
Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn tie.
ĈAMBRISTINO
(duone murmurante) Ŝajne ili diras, ke li venas tien ĉiutage.
SINJORINO BORKMAN
Estas nur babilaĵo, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj serĉu lin.
ĈAMBRISTINO
(rektigas la nukon) Jes, je Dio; mi do iros.
(Ŝi volas eliri tra la antaŭĉambro. En la sama momento tiu pordo malfermiĝas. Ella Renthejm kaj Borkman aperas sur la sojlo.)
SINJORINO BORKMAN
(ŝancelas paŝon malantaŭen) Kion tio ĉi signifu!
ĈAMBRISTINO
(timigita, senpere plektas la manojn) Ho Jesuo do!
SINJORINO BORKMAN
(flustras al la ĉambristino) Diru, ke li venu tujtuje!
ĈAMBRISTINO
(mallaŭte) Jes ja, sinjorino.
(Ella Renthejm kaj, post ŝi, Borkman venas en la ĉambron. La ĉambristino ŝteliras malantaŭ ili tra la pordo kaj fermas post si.)
(Mallonga paŭzo.)
SINJORINO BORKMAN
(denove sinrega, turnas sin al Ella) Kion li volas ĉi tie malsupre ĉe mi?
ELLA RENTHEJM
Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Tion li neniam antaŭe provis.
ELLA RENTHEJM
Ĉi-vespere li volas.
SINJORINO BORKMAN
La lastan fojon kiam ni staris vidalvide — estis en la tribunalo. Tiam mi alvokiĝis por doni klarigon —
BORKMAN
(proksimiĝas) Kaj ĉi-vespere estas mi, kiu volas doni klarigon.
SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin) Vi!
BORKMAN
Ne pri tio, kion mi krimis. Ĉar tion konas ja la tuta mondo.
SINJORINO BORKMAN
(tiras amaran sopiron) Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas tion.
BORKMAN
Sed ĝi ne scias kial mi krimis. Kial mi devis krimi. La homoj ne komprenas, ke mi devis, ĉar mi estis mi mem, — mi estis John Gabriel Borkman, — kaj neniu alia. Kaj estas pri tio, ke mi provos doni al vi klarigon.
SINJORINO BORKMAN
(skuas la kapon) Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankaŭ ne.
BORKMAN
En propraj okuloj ili povas absolvi.
SINJORINO BORKMAN
(repuŝe svingas la manon) Ho, lasu tion! Mi sufiĉe pensis pri tiuj viaj sombraj aferoj.
BORKMAN
Ankaŭ mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la ĉelo — kaj aliloke — mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi havis ankoraŭ pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por nova traktado — por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis ĝin. Mi estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra juĝisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, — tion mi kuraĝas diri. Mi paŝadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis ĉiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antaŭe kaj malantaŭe same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la jura rezulto al kiu mi ĉiam revenas, estas tiu, ke la sola kontraŭ kiu mi krimis, — estas mi mem.
SINJORINO BORKMAN
Kaj ĉu do kontraŭ mi? Kaj kontraŭ via filo?
BORKMAN
Vi kaj li enteniĝas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi mem.
SINJORINO BORKMAN
Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi ruinigis?
BORKMAN
(pli impete) Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kuŝis dise en la lando, profunde en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el la aliuloj aŭdis tion. Nur mi sola.
SINJORINO BORKMAN
Jes, por brulstampo por la nomo Borkman.
BORKMAN
Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, ĉu ili ne agus ĝuste kiel mi?
SINJORINO BORKMAN
Neniu, neniu krom vi farus tion.
BORKMAN
Eble ne. Sed tiam estus tial, ĉar ili ne havus talentojn kiel mi. Kaj se ili estus tion farinta, ili ne tion farus kun miaj celoj. La ago tiuokaze fariĝus iu alia. — Bone kaj mallonge, mi absolvis min mem.
ELLA RENTHEJM
(mole kaj pete) Ho, sed ĉu vi kuraĝas diri tion tiel sekure, Borkman?
BORKMAN
(kapsignas) Absolvis min tiurilate. Sed jen venas la granda, premanta memkulpigo.
SINJORINO BORKMAN
Kiu estas ĝi?
BORKMAN
Mi pasigis tie supre forĵetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo! La saman tagon kiam mi liberiĝis, mi estus devinta eliri en la realan vivon, — elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la altejoj, — pli alten ol iam antaŭe, — spite al tio, kio kuŝas intermeze.
SINJORINO BORKMAN
Ho, fariĝus nur vivi la saman vivon denove, — kredu min.
BORKMAN
(skuas la kapon, kaj rigardas ŝin instrue) Nenio nova okazos. Sed tio kio estas okazinta, tio ankaŭ ne ripetiĝas. Estas la okulo, kiu ŝanĝas la agon. La renaskita okulo ŝanĝas la malnovan agon. (interrompante) Nu, tion vi ne komprenas.
SINJORINO BORKMAN
(mallonge) Ne, tion mi ne komprenas.
BORKMAN
Ne, tio estas ĝuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon ĉe unu sola homa animo.
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin) Neniam, Borkman?
BORKMAN
Escepte ĉe unu — eble. Antaŭ longe, longe. En la tagoj kiam mi pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam ĉe iu ajn! Neniun havis mi, por esti sufiĉe atentema por ekstari kaj voki min, — sonorigi por mi kiel matena horloĝo, — instigi min al memfida laboro denove —.Kaj ankaŭ presi en min, ke mi nenion neripareblan estas farinta.
SINJORINO BORKMAN
(ridas moke) Nu, tion vi tamen bezonas esti enpresinta de ekstere.
BORKMAN
(en ŝvelanta kolero) Jes, kiam la tuta mondo ĥore siblas, ke mi estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam mi mem estas proksima al tion kredi. (levas la kapon) Sed jen denove kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj ĝi absolvas min!
SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin malmole) Kial vi neniam venis al mi por demandi pri tio kion vi nomas kompreno?
BORKMAN
Ĉu utilus — se mi estus veninta al vi?
SINJORINO BORKMAN
(svingas la manon rifuzante) Vi neniam amis ion ekster vi mem, — tio estas la kerno en la tuto.
BORKMAN
(fiere) Mi amis la potencon —
SINJORINO BORKMAN
La potencon, jes!
BORKMAN
— la potencon krei homan feliĉon vaste, vaste ĉirkaŭ mi!
SINJORINO BORKMAN
Vi iam havis potencon fari min feliĉa. Ĉu vi uzis ĝin por tio?
BORKMAN
(sen ŝin rigardante) Plej ofte kelkiuj subfalas — en ŝiprompiĝo.
SINJORINO BORKMAN
Kaj via propra filo! Ĉu vi uzis vian potencon — aŭ ĉu vi vivis kaj agis por fari lin feliĉa?
BORKMAN
Lin mi ne konas.
SINJORINO BORKMAN
Ne, tio estas vero. Vi eĉ ne konas lin.
BORKMAN
(malmole) Por tio vi, — vi, lia patrino, prizorgis.
SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin; kun alteco en la esprimo) Ho, vi ne scias, kion mi prizorgis.
BORKMAN
Vi?
SINJORINO BORKMAN
Jes, ĝuste mi. Mi sola.
BORKMAN
Do diru.
SINJORINO BORKMAN
Vian reputacion mi prizorgis.
BORKMAN
(kun mallonga, seka rido) Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja kvazaŭ mi jam estus morta.
SINJORINO BORKMAN
(akcentite) Tia vi ja estas.
BORKMAN
(malrapide) Jes, vi eble pravas en tio. (ekscite) Sed ne, ne! Ne ankoraŭ! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi vekiĝis. Saniĝis denove. Atendas ankoraŭ vivo antaŭ mi. Mi povas vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas — Kaj certe ankaŭ vi vidos tion.
SINJORINO BORKMAN
(suprenlevas la manon) Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie kie vi kuŝas!
ELLA RENTHEJM
(indigne) Gunhild! Gunhild, — kiel vi do povas voli —!
SINJORINO BORKMAN
(ne ŝin aŭskultante) Mi volas starigi la monumenton sur la tombon.
BORKMAN
La hontomonumenton vi certe pripensas.
SINJORINO BORKMAN
(kreskanta animskuiĝo) Ho ne, ne estu iu monumento el ŝtono aŭ metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribaĵon en la monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazaŭ aro da vivanta heĝo, el arboj kaj arbustoj dense, dense ĉirkaŭ via tomba vivo. Tie kovriĝos ĉio la malluma, kiu iam estis. Kaŝiĝos en forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman.
BORKMAN
(raŭke kaj tranĉe) Kaj tiun amoverkon vi volas plenumi?
SINJORINO BORKMAN
Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuraĝas pensi. Sed mi edukis helpanton por meti sian vivon sole en tion ĉi. Li trapasu sian vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo fariĝos kvazaŭ estingita ĉi tie supre sur la tero!
BORKMAN
(sombre kaj minace) Ĉu al Erhart vi aludas, do diru tuj.
SINJORINO BORKMAN
(lin rigardante firme en la okulojn) Jes, estas Erhart. Mia filo. Li, pri kiu vi volas rezigni — kiel pentofaro por viaj propraj agoj.
BORKMAN
(kun okulĵeto al Ella) Kiel pentofaro por mia plej peza peko.
SINJORINO BORKMAN
(rifuzante) Peko kontraŭ fremdulo nur. Memoru la pekon kontraŭ mi! (rigardas moke al ili ambaŭ) Sed li ne obeas vin! Kiam mi vokos lin en mia mizero, li venos! Ĉar estas ĉe mi ke li volas esti! Ĉe mi kaj neniam ĉe iu alia — (subite aŭskultas kaj krias) Jen mi aŭdas lin. Jen li estas, — jen li estas! Erhart!
(Erhart Borkman abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj venas en la ĉambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas ĉapelon sur la kapo.)
ERHART
(pala kaj timema) Panjo do, — kio je Dio —!
(Li vidas Borkman, kiu staras apud la pordo de la ĝardena ĉambro, skuiĝas kaj deprenas la ĉapelon.)
ERHART
(silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi, panjo? Kio okazis?
SINJORINO BORKMAN
(vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas havi vin ĉe mi — ĉiam!
ERHART
(balbutante) Havi min —? Ĉiam! Al kio vi aludas per tio?
SINJORINO BORKMAN
Havi vin, havi vin, mi volas! Ĉar estas iuj, kiuj volas preni vin for de mi!
ERHART
(cedas paŝon) Ah, — vi do scias!
SINJORINO BORKMAN
Jes. Ĉu ankaŭ vi scias.
ERHART
(ekmiras kaj rigardas ŝin) Ĉu mi scias? Jes, kompreneble —
SINJORINO BORKMAN
Aha, interkonsentita ludo! Malantaŭ mia dorso. Erhart, Erhart!
ERHART
(rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias!
SINJORINO BORKMAN
Mi scias ĉion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni vin de mi.
ERHART
Onklino Ella!
ELLA RENTHEJM
Ho, aŭskultu nun iomete min, Erhart!
SINJORINO BORKMAN
(daŭrante) Ŝi volas, ke mi cedu vin al ŝi. Ŝi volas esti por vi en la loko de patrino, Erhart! Ŝi volas, ke vi estu ŝia filo kaj ne la mia de nun. Volas ke vi heredu ĉion post ŝi. Demeti vian nomon, kaj anstataŭe preni la ŝian!
ERHART
Onklino Ella, ĉu tio ĉi estas vero?
ELLA RENTHEJM
Jes, estas vero.
ERHART
Mi sciis eĉ ne vorton pri tiaĵo antaŭ nun. Kial volas vi havi min reen al vi?
ELLA RENTHEJM
Ĉar mi sentas, ke mi perdas vin ĉi tie.
SINJORINO BORKMAN
(malmole) Pro mi vi perdas lin — jes! Kaj tio estas en ordo, tio.
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Ĉar sciu, ke mi estas soleca, — mortanta homo.
ERHART
Mortanta —?
ELLA RENTHEJM
Jes, mortanta. Ĉu vi volas esti kun mi ĝis la fino? Ligi vin tute al mi? Esti por mi, kvazaŭ vi estus mia propra infano —
SINJORINO BORKMAN
(interrompante) — kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaŭ vian taskon en la vivo? Ĉu vi tion volas, Erhart?
ELLA RENTHEJM
Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart.
ERHART
(varme; kortuŝite) Onklino Ella, — vi estis al mi nedireble bona. Ĉe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de feliĉo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano —
SINJORINO BORKMAN
Erhart, Erhart!
ELLA RENTHEJM
Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraŭ!
ERHART
— sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj plene fariĝi kiel filo por vi —
SINJORINO BORKMAN
(triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin, Ella!
ELLA RENTHEJM
(peze) Mi vidas. Vi regajnis lin.
SINJORINO BORKMAN
Jes, jes, — mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, — ĉu ne, filo, — ni du havas ankoraŭ iom da vojo por iri kune, ni.
ERHART
(luktanta kun si mem) Panjo, — mi tamen diru al vi malkaŝe —
SINJORINO BORKMAN
(streĉe) Nu?
ERHART
Fariĝos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi, panjo.
SINJORINO BORKMAN
(staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio?
ERHART
(prenante kuraĝon) Je Dio, panjo, — mi estas ja juna! Sentiĝas al mi, ke la ĉambra aero ĉi tie fine tute sufokus min.
SINJORINO BORKMAN
Ĉi tie — ĉe mi!
ERHART
Jes, ĉi tie ĉe vi, panjo!
ELLA RENTHEJM
Do venu kun mi, Erhart!
ERHART
Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone ĉe vi. Estas alimaniere tie. Sed tamen ne pli bone. Ne pli bone por mi. Estas rozoj kaj lavendoj, — ĉambra aero, ankaŭ tie!
SINJORINO BORKMAN
(skuita, sed kun batalakirita memrego) Ĉambra aero ĉe via patrino, vi diras!
ERHART
(en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion. Ĉiun tiun malsanecan zorgon kaj — kaj diigon — aŭ kio ĝi estas. Mi ne eltenas tion pli longe!
SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin profunde serioze) Ĉu vi forgesas al kio vi dediĉis vian vivon, Erhart?
ERHART
(ekkrie) Ho, diru prefere al kio vi dediĉis mian vivon! Vi, vi estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi ne povas plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun ĝentila, indulgema rigardo al Borkman) Mi ne povas dediĉi mian vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus.
SINJORINO BORKMAN
(kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu ŝanĝis vin, Erhart?
ERHART
(trafita) Kiu —? Ĉu ne povus esti mi mem, kiu —?
SINJORINO BORKMAN
Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas sub tiu de via patrino. Kaj ankaŭ ne sub tiu de via — via nutra patrino.
ERHART
(kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo! Kaj ankaŭ sub mia propra volo!
BORKMAN
(antaŭen al Erhart) Do eble fine venis mi en la vico.
ERHART
(fremde kaj formale ĝentile) Kiel —? Kiel patro opinias?
SINJORINO BORKMAN
(moke) Jes, pri tio ankaŭ mi demandas.
BORKMAN
(daŭrigante seninterrompe) Aŭskultu, Erhart, — ĉu vi do volas iri kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi restarigon por sia falo. Tiaĵo estas nur vanaj revoj, pri kiuj fabeliĝis por vi — ĉi tie malsupre en la ĉambra aero. Eĉ se vi volus aranĝi vian vivon por vivi kiel ĉiuj la sanktuloj kune — tio nenion utilus al mi.
ERHART
(formale; respekte) Estas vero kiel dirite.
BORKMAN
Jes, estas. Kaj ankaŭ ne utilus, se mi min fordonus al velko en pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj kaj espero — en ĉiuj tiuj ĉi jaroj. Sed tiaĵo ne taŭgas por mi. Kaj nun mi volas elen el la revoj.
ERHART
(kapklinas facile) Kaj kion volas — kion volas do patro fari?
BORKMAN
Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la pasinteco. Tra laboro, — tra senĉesa laboro por ĉio tio, kio en la juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed nun milfojojn pli alte ol tiam. Erhart, — ĉu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu ĉi nova vivo?
SINJORINO BORKMAN
(averte levas la manon) Ne faru, Erhart!
ELLA RENTHEJM
(varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart!
SINJORINO BORKMAN
Kaj al tio vi konsilas? Vi, la soleca, — la mortanta.
ELLA RENTHEJM
Estu sensignife pri mi.
SINJORINO BORKMAN
Jes, se nur ne estas mi, kiu prenas lin de vi.
ELLA RENTHEJM
Ĝuste tiel, Gunhild.
BORKMAN
Ĉu vi volas. Erhart?
ERHART
(en embarasa ĝemo) Patro, — mi ne povas nun. Estas tute neeble!
BORKMAN
Sed kion vi do fine volas?
ERHART
(ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaŭ mi! Mian propran vivon volas mi vivi!
ELLA RENTHEJM
Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra, estingiĝanta homa vivo?
ERHART
Onklino, mi ne povas, eĉ se mi ege volus.
ELLA RENTHEJM
Ne por iu, kiu nedireble amas vin?
ERHART
Vere kiel mi vivas, onklino Ella, — mi ne povas.
SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin akre) Kaj eĉ via patrino ne plu ligas vin nun.
ERHART
Mi ĉiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas daŭre vivi por vi sola. Ĉar ne estas vivo por mi, tio ĉi.
BORKMAN
Do venu tamen ligi vin al mi! Ĉar vivo, tio estas laboro, tio, Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune!
ERHART
(pasie) Jes, sed mi ne volas labori nun! Ĉar mi estas juna! Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun mi tion sentas fluanta varme tra mi. Mi ne volas labori! Nur vivi, vivi, vivi!
SINJORINO BORKMAN
(kun scietanta ekkrio) Erhart, — por kio volas vi vivi!
ERHART
(kun brilaj okuloj) Por la feliĉo, panjo!
SINJORINO BORKMAN
Kaj kie vi pensas trovi ĝin?
ERHART
Mi jam trovis ĝin!
SINJORINO BORKMAN
(ekkrias) Erhart —!
(Erhart iras rapide kaj malfermas la antaŭĉambran pordon.)
ERHART
(vokas eksteren) Fanny, — nun vi povas enveni!
(Sinjorino Wilton en supervestaĵoj, aperas sur la sojlo.)
SINJORINO BORKMAN
(kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton —!
SINJORINO WILTON
(iom timema; kun demanda rigardo al Erhart) Ĉu mi do —?
ERHART
Jes, nun vi povas enveni. Mi ĉion diris.
(Sinjorino Wilton envenas en la ĉambron. Erhart fermas la pordon post ŝi. Ŝi klinas sin formale por Borkman, kiu mute resalutas.)
(Mallonga paŭzo.)
SINJORINO WILTON
(kun mallaŭta, sed firma voĉo) La vorto do estas dirita. Kaj sekve mi ja povas scii, ke mi staras ĉi tie kiel iu, kiu okazigis grandan malfeliĉon en la domo.
SINJORINO BORKMAN
(malrapide; rigardas ŝin rigide) Vi frakasis la lastan restaĵon de tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio ĉi, — estas ja tamen tute neebla!
SINJORINO WILTON
Mi bone komprenas, ke ĝi aspektas al vi neeble, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN
Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aŭ ĉu —?
SINJORINO WILTON
Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas.
SINJORINO BORKMAN
(turnas sin) Ĉu tio ĉi estas tute serioza, Erhart?
ERHART
Tio ĉi estas por mi la feliĉo, panjo. La tuta, granda, rava feliĉo de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian.
SINJORINO BORKMAN
(al sinjorino Wilton; premante la manojn) Ho, kiel vi sorĉis kaj logis mian malfeliĉan filon!
SINJORINO WILTON
(kun fiera postĵeto de la kapo) Tion mi ne faris.
SINJORINO BORKMAN
Vi ne faris, ĉu vi diras!
SINJORINO WILTON
Ne. Mi nek sorĉis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj libervole mi renkontis lin duonvoje.
SINJORINO BORKMAN
(rigardas ŝin moke de supre malsupren) Jes vi, jes! Tion mi vere kredas.
SINJORINO WILTON
(sinrege) Sinjorino Borkman, — ekzistas potencoj en la homa vivo, kiujn vi aspekte ne precipe konas.
SINJORINO BORKMAN
Kiuj potencoj, se mi kuraĝas demandi?
SINJORINO WILTON
La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble — kaj senkonsidere kunligi siajn vivovojon.
SINJORINO BORKMAN
(ridetas) Mi kredis, ke vi jam estas nerompeble ligita — al iu alia.
SINJORINO WILTON
(mallonge) Tiu alia forlasis min.
SINJORINO BORKMAN
Sed li tamen vivas, oni diras.
SINJORINO WILTON
Por mi li estas morta.
ERHART
(insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja tute ne koncernas min!
SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin severe) Vi do scias, — tion pri la aliulo?
ERHART
Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, ĉion!
SINJORINO BORKMAN
Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras!
ERHART
(en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la feliĉo, kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi!
SINJORINO BORKMAN
Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio ĉi.
SINJORINO WILTON
(firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi diris al li la samon. Ĉiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi malkaŝe metis antaŭ lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep jarojn pli ol li —
ERHART
(interrompante) Ho Fanny, — tion mi ja sciis antaŭe.
SINJORINO WILTON
— sed nenio, — nenio helpis.
SINJORINO BORKMAN
Nu? Ĉu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por li? Jen vidu, tion vi estus devinta fari entempe!
SINJORINO WILTON
(rigardas ŝin kaj diras mallaŭte) Tion mi efektive ne povis, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN
Kial vi ne povis?
SINJORINO WILTON
Ĉar la feliĉo ankaŭ por mi nur estis en tio sola.
SINJORINO BORKMAN
(moke) Hm, — la feliĉo, la feliĉo —
SINJORINO WILTON
Mi neniam antaŭe sciis, kio feliĉo en la vivo estas. Kaj mi do ne povas rifuzi la feliĉon, kvankam ĝi venas tiel malfrue.
SINJORINO BORKMAN
Kaj kiom longe pensas vi ke tiu feliĉo daŭros.
ERHART
(interrompante) Longe aŭ mallonge, panjo, — tio nenion signifu.
SINJORINO BORKMAN
(en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Ĉu vi ne vidas kien tio ĉi kondukiĝas?
ERHART
Mi ne ŝatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaŭ mi!
SINJORINO BORKMAN
(dolore) Kaj tion ĉi vi nomas la vivon, Erhart!
ERHART
Jes, ĉu vi ne vidas kiel ĉarma ŝi estas!
SINJORINO BORKMAN
(tordas la manojn) Kaj tiun ĉi frakasantan honton mi do ankaŭ devos porti!
BORKMAN
(en la fono; malmole kaj akre) Ho, — vi ja kutimiĝis porti tiaĵon, vi, Gunhild!
ELLA RENTHEJM
(petante) Borkman —!
ERHART
(same) Patro —!
SINJORINO BORKMAN
Jen mi devos iri kaj ĉiutage antaŭ miaj okuloj vidi mian propran filon kune kun iu — iu —
ERHART
(interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi! Mi ne restos longe ĉi tie.
SINJORINO WILTON
(rapide kaj decide) Ni forvojaĝos, ni, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN
(paliĝas) Ĉu ankaŭ vi forvojaĝos! Kune eble?
SINJORINO WILTON
(kapsignas) Mi vojaĝos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna knabino. Kaj Erhart akompanos nin.
SINJORINO BORKMAN
Kun vi — kaj juna knabino?
SINJORINO WILTON
Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi deziras, ke ŝi elvenu por lerni pli da muziko.
SINJORINO BORKMAN
Kaj vi prenas ŝin kun vi?
SINJORINO WILTON
Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie eksterlande.
SINJORINO BORKMAN
(subpremas rideton) Kion vi diras al tio, Erhart?
ERHART
(iom embarasita, skuas la ŝultrojn) Jes, panjo, — ĉar Fanny fine volas tion tiel havi, —
SINJORINO BORKMAN
(malvarme) Kaj kiam forvojaĝos la gesinjoroj, se oni kuraĝas demandi?
SINJORINO WILTON
Ni forvojaĝos nun tuj, ĉi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre sur la vojo, — ekster la domo de Hinkels.
SINJORINO BORKMAN
(rigardas ŝin malsupren) Aha, — tio do estis la vespera societa kunestado.
SINJORINO WILTON
(ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaŭ eta Frida, kompreneble.
SINJORINO BORKMAN
Kaj kie ŝi nun estas?
SINJORINO WILTON
Ŝi sidas en la veturilo atendante nin.
ERHART
(en ĝena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas —? Mi volus ŝpari vin — kaj ĉiujn por tio ĉi.
SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojaĝi de mi sen diri adiaŭ?
ERHART
Jes, ŝajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaŭ partoj. Ĉio estis ja plene pretigita. La vestaĵoj pakitaj. Sed kiam sendiĝis por mi, do —. (volas etendi al ŝi la manojn) Adiaŭ, panjo.
SINJORINO BORKMAN
(rifuzante mansvingas kontraŭ lin) Ne tuŝu min!
ERHART
(cedeme) Ĉu tio estas via lasta vorto?
SINJORINO BORKMAN
(malmole) Jes.
ERHART
(turnas sin) Adiaŭ do vi, onklino Ella.
ELLA RENTHEJM
(premas liajn manojn) Adiaŭ, Erhart! Kaj vivu vian vivon, — kaj fariĝu tiel feliĉa, tiel feliĉa, kiel por vi eblas!
ERHART
Dankon, onklino. (kapsalutas antaŭ Borkman) Adiaŭ, patro. (flustras al sinjorino Wilton) Ke ni foriru plej eble tuje.
SINJORINO WILTON
(mallaŭte) Jes, ni faru.
SINJORINO BORKMAN
(kun malica rideto) Sinjorino Wilton, — ĉu vi kredas fari vere saĝe kunpreni ĉi tiun junan knabinon?
SINJORINO WILTON
(ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart finis pri mi, kaj mi pri li, estos bone por ni ambaŭ, ke li, la bedaŭrindulo, havas iun sur kiu apogi sin.
SINJORINO BORKMAN
Sed vi mem do?
SINJORINO WILTON
Ho, mi certe min aranĝos, vi sciu. Adiaŭ ĉiuj!
(Ŝi salutas kaj eliras tra la antaŭĉambra pordo. Erhart staras momenton kvazaŭ ŝancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas ŝin.)
SINJORINO BORKMAN
(kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana.
BORKMAN
(kvazaŭ vekiĝanta al decido) Do elen en la veteraĉon sola! Mian ĉapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.)
ELLA RENTHEJM
(en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas?
BORKMAN
Elen en la veteraĉon de la vivo, vi aŭdas. Lasu min, Ella!
ELLA RENTHEJM
(tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi vidas laŭ via aspekto.
BORKMAN
Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la antaŭĉambron.)
ELLA RENTHEJM
(ĉe la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
(malvarme kaj malmole; staras meze en la ĉambro) Mi retenos neniun homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, ĉiuj. Kaj iu kaj alia! Tiel foren, — tiel foren kien ili nur volas. (subite kun tranĉanta krio) Erhart, ne forvojaĝu!
(Ŝi ĵetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. Ella Renthejm haltigas ŝin.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.