La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
JOHN GABRIEL BORKMANAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2024 Geo |
La Enhavo |
(La sidĉambro de sinjorino Borkman, ekipita de malnovmoda, paliĝinta gloro. Malferma ŝovpordo kondukas malsupren en ĝardena ĉambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra ĝi estas elvidaĵo al la ĝardeno, kie la neĝa vetero bloviĝas en la krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la antaŭĉambro. Pli antaŭe estas granda, malnova ferforno en kiu estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantaŭe, estas unu pli malgranda pordo. Antaŭe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun ĉevalhara kovraĵo kaj kun tapiŝkovrita tablo antaŭe. Sur la tablo estas eklumigita lampo kun ŝirmilo. Apud la forno estas altdorsa apogseĝo.)
(Sinjorino Gunhild Borkman sidas sur la kanapo kun sia kroĉtrikaĵo. Ŝi estas iom aĝa virino kun malvarma, distingita aspekto, kun rigida staturo kaj neŝanĝiĝantaj vizaĝtrajtoj. Ŝia densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en dika, malhela silkvestaĵo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas uzita. Lana ŝalo sur la ŝultroj.)
(Ŝi sidas momenton rekta kaj senmova kun la kroĉaĵo. Jen aŭdiĝas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)
SINJORINO BORKMAN
(ekaŭskultas; brilas ĝojo en ŝiaj okuloj, kaj senpere ŝi flustras:) Erhart! Fine!
(Ŝi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)
(La ĉambristino iom poste envenas de la enireja ĉambro kun vizitkarto sur pleto.)
SINJORINO BORKMAN
(rapide) Ĉu la studento tamen venis?
ĈAMBRISTINO
Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino —
SINJORINO BORKMAN
(flankenmetas la kroĉaĵon) Nu, do sinjorino Wilton —
ĈAMBRISTINO
(proksimiĝas) Ne; estas fremda sinjorino —
SINJORINO BORKMAN
(etendas manon por la karto) Ke mi vidu — (legas; rapide ekstaras kaj rigardas la knabinon rigide) Ĉu vi estas certa, ke estas por mi?
ĈAMBRISTINO
Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.
SINJORINO BORKMAN
Ĉu ŝi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?
ĈAMBRISTINO
Jes ja, tion ŝi faris.
SINJORINO BORKMAN
(abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme.
(La ĉambristino malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj mem eliras.)
(Fraŭlino Ella Renthejm venas en la ĉambron. Ŝi similas al la fratino laŭ ekstero; sed ŝia vizaĝo havas pli suferan ol akran esprimon. Ĝi ankoraŭ portas stampon de granda, karakterplena beleco de pasintaj jaroj. La riĉa hararo estas kombita en naturajn buklojn de la frunto, kaj estas tute arĝentoblanka. Ŝi estas vestita en nigra veluro kun ĉapelo kaj mantelo kun pelta subŝtofo el la sama materialo.)
(Ambaŭ fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu la alian. Ĉiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.)
ELLA RENTHEJM
(kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en surprizo, vi, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
(staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la fingropintojn sur la tapiŝo.) Ĉu vi ne iras erare? La administranto ja loĝas en la flanka domo, vi scias.
ELLA RENTHEJM
Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaŭ.
SINJORINO BORKMAN
Ĉu estas al mi, ke vi ion volas?
ELLA RENTHEJM
Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi.
SINJORINO BORKMAN
(venas antaŭen sur la planko) Nu, — do eksidu.
ELLA RENTHEJM
Dankon; mi bone povas stari dume.
SINJORINO BORKMAN
Tute kiel plaĉas al vi. Sed tamen iom malligu la supervestaĵojn.
ELLA RENTHEJM
(malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme ĉi tie —
SINJORINO BORKMAN
Mi ĉiam frostas.
ELLA RENTHEJM
(staras momenton ŝin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso de la brakseĝo) Jes, — Gunhild, estas nun baldaŭ ok jaroj post kiam ni laste vidis unu la alian.
SINJORINO BORKMAN
(malvarme) Almenaŭ post kiam ni interparolis.
ELLA RENTHEJM
Ĝuste dirite, interparolis, jes. — Ĉar vi certe foje vidis min, — kiam mi devis fari mian jaran vojaĝon ĉi tien al la administranto.
SINJORINO BORKMAN
Unu aŭ du fojojn, mi opinias.
ELLA RENTHEJM
Ankaŭ mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro tie.
SINJORINO BORKMAN
Estus malantaŭ la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj ŝire) Sed la lastan fojon kiun ni kunparolis, — tio okazis ĉi tie en la ĉambro ĉe mi —
ELLA RENTHEJM
(deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
— la semajnon antaŭ ol li, — antaŭ ol li liberiĝis.
ELLA RENTHEJM
(iras trans la planko) Ho, ne tuŝu do tion!
SINJORINO BORKMAN
(firme sed mallaŭte) Estis la semajno antaŭ ol li, — la bankestro denove liberiĝis.
ELLA RENTHEJM
(antaŭen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Eĉ nur en pensoj resti momenton je tio — oh!
SINJORINO BORKMAN
(obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesiĝas turniĝi ĉirkaŭ ion alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en la mondo! Mi ne komprenas, ke tiaĵo, — io tiel terura povu trafi solan familion! Kaj imagu, — nian familion! Altrangan familion, kiel la nian! Imagu ke tio trafis ĝuste ĝin!
ELLA RENTHEJM
Ho Gunhild, — estas ja pli, pli multaj ol nia familio, kiujn tio frapis.
SINJORINO BORKMAN
Nu jes; sed pri ĉiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Ĉar estis ja nur iom da arĝento — aŭ kelkaj paperoj, — kiuj perdiĝis por ili. Sed por ni —! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute ruinigata!
ELLA RENTHEJM
(singarde) Diru al mi, Gunhild, — kiel li portas tion?
SINJORINO BORKMAN
Erhart, vi aludas?
ELLA RENTHEJM
Ne, — li mem. Kiel li portas tion?
SINJORINO BORKMAN
(spirblovas moke) Ĉu vi imagas, ke mi demandas pri tio?
ELLA RENTHEJM
Demandas? Vi do ne bezonas demandi —
SINJORINO BORKMAN
(mire rigardas ŝin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li? Estas kune kun li? Foje serĉas lin?
ELLA RENTHEJM
Eĉ ne tio!
SINJORINO BORKMAN
(kiel antaŭe) Li, kiu devis sidi enŝlosata kvin jarojn! (frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho, kia frakasanta honto! (ekrektigas sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! — Ne, ne, ne, — neniam plu vidi lin! — Neniam!
ELLA RENTHEJM
(rigardas ŝin momenton) Vi havas malmolan animon, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Kontraŭ li, jes.
ELLA RENTHEJM
Li tamen estas via edzo.
SINJORINO BORKMAN
Ĉu li ne diris en la tribunalo, ke estis mi, kiu komencis ruinigi lin? Ke mi disipis tro da mono —?
ELLA RENTHEJM
(singardeme) Sed ĉu ne estis ia vero en tio?
SINJORINO BORKMAN
Sed ĉu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Ĉio devus ja esti tiel sensence abunda —
ELLA RENTHEJM
Tion mi ja scias. Sed ĝuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion vi ja ne faris.
SINJORINO BORKMAN
Ĉu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al mi por disponi? Kaj kiun li ankaŭ mem disponis? Dek fojojn pli disipe ol mi!
ELLA RENTHEJM
(silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. Grandparte tamen.
SINJORINO BORKMAN
(rikane) Jes, diriĝis ja ĉiam, ke ni devis “reprezenti”. Kaj sekve li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro — kvazaŭ li estus reĝo. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antaŭ li kvazaŭ antaŭ reĝo. (ridas) Kaj ili nomis lin per antaŭnomo, — tra la tuta lando — ĝuste kvazaŭ li estus la reĝo mem. “John Gabriel”, “John Gabriel”. Ĉiuj sciis kia grandegulo “John Gabriel” estas!
ELLA RENTHEJM
(firme kaj varme) Tiam li ja estis grandegulo.
SINJORINO BORKMAN
Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min, kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la rimedojn.
ELLA RENTHEJM
Ne, ne, — tion scietis ankaŭ ne aliuloj.
SINJORINO BORKMAN
Ne gravis pri la aliuloj. Sed al mi li devis diri la veron. Sed tion li neniam faris! Li nur mensogis, — mensogis tiel senfunde por mi —
ELLA RENTHEJM
(interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis. Sed li certe ne mensogis.
SINJORINO BORKMAN
Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. — Sed fine renversiĝis la tuto. Ĉio. La tuta gloro.
ELLA RENTHEJM
(antaŭ si) Jes, ĉio renversiĝis — por li — kaj por aliuloj.
SINJORINO BORKMAN
(rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi, Ella, — mi ankoraŭ ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu!
ELLA RENTHEJM
(streĉita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri tio?
SINJORINO BORKMAN
Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve, mi, vi sciu. — Iun, kiu lavu pura ĉion, kion — kion la bankestro ĵetis en la koton.
ELLA RENTHEJM
Gunhild! Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
(kreskante) Vivas venĝanto, sciu! Iu kiu rebonigos ĉion, pri kio lia patro estas kulpa al mi!
ELLA RENTHEJM
Do Erhart.
SINJORINO BORKMAN
Jes, Erhart, — mia mirinda knabo! Li scios restarigi la parencaron, la domon, la nomon. Ĉion, kio eblas restariĝi. — eble ankoraŭ pli.
ELLA RENTHEJM
Kaj laŭ vi kiel tio okazus?
SINJORINO BORKMAN
Tio venu kiel ĝi povos. Mi ne scias kiel tio venos. Sed mi scias, ke ĝi venos kaj devos iam veni. (rigardas ŝin demande) Ĉu — Ella, — ĉu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de post kiam li estis etulo?
ELLA RENTHEJM
Ne, tion mi vere ne povas diri.
SINJORINO BORKMAN
Ĉu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la ŝtormo estis ekfuriozinta super — super ĉi tiu domo.
ELLA RENTHEJM
Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Ho ne, — mi ja ne povis. Kaj lia patro, — li estis leĝe ekskuzita, — tie kie li sidis, — tiel bone gardata —
ELLA RENTHEJM
(en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn —! Vi!
SINJORINO BORKMAN
(kun venena esprimo) Kaj ke vi povus decidigi vin zorgi pri iu, — iu infano de John Gabriel! Tute kvazaŭ tiu infano estus via propra — Forpreni ĝin de mi, — kaj vojaĝi hejmen kun ĝi. Kaj reteni ĝin ĉe vi, jaron post jaro. Ĝis la knabo preskaŭ estis plenkreska. (rigardas ŝin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella? Kial vi retenis lin?
ELLA RENTHEJM
Okazis ke mi tre kore ŝatis lin —
SINJORINO BORKMAN
Pli ol mi, — lia patrino!
ELLA RENTHEJM
(evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la kreskado —
SINJORINO BORKMAN
Erhart — malforteca!
ELLA RENTHEJM
Jes, ŝajnis al mi, — almenaŭ tiam. Kaj la aero tie fore ĉe la okcidenta marbordo estas multe pli milda ol ĉi tie, vi ja scias.
SINJORINO BORKMAN
(ridetas amare) Hm. Ĉu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe farinta por Erhart, vi. (ŝanĝas tonon) Nu, estas ja kompreneble; vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonŝanca, vi, Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via.
ELLA RENTHEJM
(ofendita) Por tio mi ne faris paŝon, — povas mi certigi al vi. Mi ne havis — antaŭ longe longe poste — iun suspekton, ke la paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, — ke ili estis netuŝitaj —
SINJORINO BORKMAN
Nu ja; tiaĵon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonŝanca. (rigardas ŝin demande) Sed kiam vi tiel meminiciate komencis prizorgi Erhart por mi —? Kiu do estis via celo pri tio?
ELLA RENTHEJM
(rigardas ŝin) Mia celo —?
SINJORINO BORKMAN
Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari el li, mi pensas?
ELLA RENTHEJM
(malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por fariĝi feliĉa homo en nia mondo.
SINJORINO BORKMAN
(spirblovas) Puh, — homoj en nia ekonomia stato havas sufiĉe por pripensi ol pensi pri feliĉo.
ELLA RENTHEJM
Kion do, — vi pensas?
SINJORINO BORKMAN
(rigardas ŝin malferme kaj serioze) Erhart devas antaŭ ĉio atenti, ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la lando plu videtas la ombron, kiun lia patro ĵetis super min — kaj super sian filon.
ELLA RENTHEJM
(esplore) Diru al mi, Gunhild, — ĉu tio estas postulo, kiun Erhart mem metas por sia vivo —?
SINJORINO BORKMAN
(mire) Jes, tion ni do esperu!
ELLA RENTHEJM
— aŭ ĉu ĝi pli estas postulo, kiun vi metas al li?
SINJORINO BORKMAN
(mallonge) Mi kaj Erhart ĉiam metas la samajn postulojn al ni mem.
ELLA RENTHEJM
(peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
(kaŝe triumfe) Jes, laŭdo kaj danko al Dio, — mi estas. Pri tio vi fidu!
ELLA RENTHEJM
Vi sekve funde tamen devas senti vin feliĉa. Spite al ĉiuj aliaĵoj.
SINJORINO BORKMAN
Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, — ĉiun momenton, vidu, — venas drivanta tiu aliaĵo kiel kruda vetero super min.
ELLA RENTHEJM
(kun ŝanĝita tono) Diru al mi —. Pli bone tuj. Ĉar vere estas pro tio, ke mi venis ĉi tien al vi —
SINJORINO BORKMAN
Kion?
ELLA RENTHEJM
Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, — Diru al mi, Erhart ja ne plu loĝas ĉi tie ĉe — ĉe vi aliuloj.
SINJORINO BORKMAN
(malmole) Erhart ja ne povas loĝi ĉi tie ĉe mi. Li devas loĝi en la urbo —
ELLA RENTHEJM
Tion li skribis al mi.
SINJORINO BORKMAN
Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon ĉiun vesperon.
ELLA RENTHEJM
Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li?
SINJORINO BORKMAN
Li ankoraŭ ne venis. Sed mi atendas lin ĉiun momenton.
ELLA RENTHEJM
Jes, Gunhild, — li certe estas veninta. Ĉar mi aŭdas lin supre.
SINJORINO BORKMAN
(kun rapida okulĵeto) Supre en la granda salono?
ELLA RENTHEJM
Jes. Mi ja aŭdas lin paŝadi tie supre de post kiam mi venis.
SINJORINO BORKMAN
(turnas la okulojn for de ŝi) Ne estas li, tio, Ella.
ELLA RENTHEJM
(surprize) Ĉu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu do estas?
SINJORINO BORKMAN
La bankestro.
ELLA RENTHEJM
(malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John Gabriel Borkman!
SINJORINO BORKMAN
Tiel li paŝadas tien kaj reen. Antaŭen kaj malantaŭen. De mateno al vespero. Tagon post tago.
ELLA RENTHEJM
Mi vere aŭdis iun aludeton pri io —
SINJORINO BORKMAN
Kredeblas. Aludiĝas certe ĉiaĵoj pri ni en la distrikto.
ELLA RENTHEJM
Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje ĉe si mem, — tie supre. Kaj vi ĉe vi mem ĉi tie malsupre.
SINJORINO BORKMAN
Jes, — tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. — Dum ĉiuj tiuj longaj ok jaroj.
ELLA RENTHEJM
Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke estus ebla —!
SINJORINO BORKMAN
(kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos fariĝi alimaniera.
ELLA RENTHEJM
(rigardas ŝin) Tio ĉi tamen estas terura vivo, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Pli ol terura, sciu. Baldaŭ ne plu eltenebla.
ELLA RENTHEJM
Mi bone komprenas.
SINJORINO BORKMAN
Ĉiame aŭdi liajn paŝojn tie supre. Ek de la frua mateno ĝis malfrue en la nokto. — Kaj tiel aŭdeble kiel estas ĉi tie malsupre.
ELLA RENTHEJM
Jes, estas intense aŭdeble ĉi tie.
SINJORINO BORKMAN
Multfoje ŝajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon paŝadanta en kaĝo tie supre en la salono. Ĝuste rekte super mia kapo. (aŭskultas kaj flustras) Aŭdu nur, vi! Aŭdu! Tien kaj reen, — tien kaj reen iras la lupo.
ELLA RENTHEJM
(gardeme) Ĉu ne povus ŝanĝiĝi, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN
(rifuzante) Li neniam faris alpaŝon por tio.
ELLA RENTHEJM
Sed ĉu vi ne povus fari la unuan paŝon?
SINJORINO BORKMAN
(ekagitiĝas) Mi! Post ĉio kion li pekis kontraŭ mi! — Ne dankon! Prefere lasu la lupon daŭrigi sian paŝadon tie supre.
ELLA RENTHEJM
Fariĝas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por demeti la vestaĵojn.
SINJORINO BORKMAN
Jes, mi ja demandis al vi antaŭ —
(Ella Renthejm demetas de si mantelon kaj ĉapelon sur seĝon ĉe la enireja pordo.)
ELLA RENTHEJM
Ĉu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo?
SINJORINO BORKMAN
(ridas amare) En socia rondo, vi aludas?
ELLA RENTHEJM
Mi pensas kiam li eliras en la freŝan aeron. Ene sur la vojetoj en la arbaro, aŭ —
SINJORINO BORKMAN
La bankestro neniam eliras.
ELLA RENTHEJM
Eĉ ne en la krepusko?
SINJORINO BORKMAN
Neniam.
ELLA RENTHEJM
(kortuŝata) Al tio li do ne povas devigi sin?
SINJORINO BORKMAN
Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la murŝranko. En la antaŭĉambro, vi scias —
ELLA RENTHEJM
(al si mem) — tiu ŝranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj —
SINJORINO BORKMAN
(kapsignas) Kaj foje, — malfrue vespere, — mi povas aŭdi lin malsuprenveni — por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze en la ŝtuparo, — kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la salono.
ELLA RENTHEJM
(silente) Ĉu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por viziti lin?
SINJORINO BORKMAN
Li ne havas malnovajn amikojn.
ELLA RENTHEJM
Li do havis multajn — foje.
SINJORINO BORKMAN
Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li fariĝis por siaj amikoj multekosta amiko, — li, John Gabriel.
ELLA RENTHEJM
Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
(impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte, malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li. Estis ja nur mona perdo. Nenio alia.
ELLA RENTHEJM
(ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute sola.
SINJORINO BORKMAN
Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciiĝas, ke maljuna kopiisto aŭ kromskribisto foje venas supren al li.
ELLA RENTHEJM
Nu tiel; certe estas iu, kiu nomiĝas Foldal. Ĉar mi scias ke tiuj du estis amikoj en la juneco.
SINJORINO BORKMAN
Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Ĉar li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun havis —
ELLA RENTHEJM
Sed nun li do venas al Borkman?
SINJORINO BORKMAN
Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio kompreniĝas; li nur venas en la krepusko.
ELLA RENTHEJM
Tiu Foldal, — ankaŭ li estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn, je la bankroto.
SINJORINO BORKMAN
(pase rimarkante) Jes, ŝajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom da mono, ankaŭ li. Sed certe estis tute bagatela —
ELLA RENTHEJM
(kun facila emfazo) Estis ĉio kion li posedis.
SINJORINO BORKMAN
(ridetas) Nu, sed pro Dio, — tio kion li posedis, estis do certe tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli.
ELLA RENTHEJM
Eĉ ne paroliĝis pri tio, — de Foldal, — dum la proceso.
SINJORINO BORKMAN
Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan rekompencon por tiu sensignifaĵo.
ELLA RENTHEJM
(mire) Ĉu Erhart? Kiel povus Erhart tion?
SINJORINO BORKMAN
Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis ŝin, — tiel ke ŝi eble povos fariĝi io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu, — tio certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta fari por ŝi.
ELLA RENTHEJM
Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi opinias.
SINJORINO BORKMAN
Kaj Erhart ankaŭ aranĝis, ke ŝi povas lerni muzikon. Ŝi jam estas tiel lerta, ke ŝi povas veni supren al — al li tie supre en la salono, kaj ludi por li.
ELLA RENTHEJM
Do li daŭre ŝatas muzikon?
SINJORINO BORKMAN
Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis — kiam li estis atendata —
ELLA RENTHEJM
Kaj sur tiu ŝi ludas por li?
SINJORINO BORKMAN
Jes, tiel foje. En la vesperoj. Ankaŭ tion Erhart aranĝis.
ELLA RENTHEJM
Sed ĉu la bedaŭrinda knabino devas iri tiun longan vojon ĉi tien? Kaj poste hejmen al la urbo?
SINJORINO BORKMAN
Ne, tion ŝi ne bezonas. Erhart aranĝis, ke ŝi povas esti ĉe sinjorino, kiu loĝas ĉi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton —
ELLA RENTHEJM
(vigle) Sinjorino Wilton!
SINJORINO BORKMAN
Iu tre riĉa sinjorino. Iu kiun vi ne konas.
ELLA RENTHEJM
Mi aŭdis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas —
SINJORINO BORKMAN
Jes, tute ĝuste.
ELLA RENTHEJM
Erhart plurajn fojojn skribis pri ŝi. — Ĉu ŝi loĝas ĉi tie nun?
SINJORINO BORKMAN
Jes, ŝi luprenis vilaon ĉi tie. Kaj nun ŝi transloĝis el la urbo antaŭ iom da tempo.
ELLA RENTHEJM
(iom hezitante) Laŭ onidiro ŝi eksedziĝis.
SINJORINO BORKMAN
La edzo eble mortis antaŭ pluraj jaroj.
ELLA RENTHEJM
Jes, sed ili eksedziĝis —. Li lasis sin eksedziĝi —
SINJORINO BORKMAN
Li forvojaĝis de ŝi, tion li faris. La kulpo certe ne estis ŝia.
ELLA RENTHEJM
Ĉu vi konas ŝin iom pli proksime, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN
Ho jes, certe. Ŝi loĝas ja tute proksime. Kaj ŝi foje faras etajn vizitojn.
ELLA RENTHEJM
Kaj vi eble iom ŝatas ŝin?
SINJORINO BORKMAN
Ŝi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia juĝo.
ELLA RENTHEJM
En sia juĝo pri homoj, vi aludas?
SINJORINO BORKMAN
Jes, pleje pri homoj. Ŝi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde, — la animon. Kaj tial ŝi vere adoras lin, — kiel kompreneble estas.
ELLA RENTHEJM
(iom ruze) Do ŝi eble konas Erhart ankoraŭ pli bone ol ŝi konas vin?
SINJORINO BORKMAN
Jes, Erhart ofte renkontis ŝin en la urbo. Antaŭ ol ŝi transloĝis ĉi tien.
ELLA RENTHEJM
(senpripense) Kaj ŝi tamen transloĝis el la urbo?
SINJORINO BORKMAN
(ekmiras kaj rigardas ŝin akre) Tamen! Kion vi pensas pri tio?
ELLA RENTHEJM
(evite) Nu, Dio, — pensas —?
SINJORINO BORKMAN
Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per tio, Ella!
ELLA RENTHEJM
(rigardas ŝin firme en la okulojn) Jes, efektive estis, Gunhild. Vere estis io, kion mi pensis pri tio.
SINJORINO BORKMAN
Nu, do diru malkaŝe!
ELLA RENTHEJM
Unue mi volas diri tion al vi, ke mi trovas, ke ankaŭ mi kvazaŭ havas rajton al Erhart. Aŭ ĉu vi tion ne trovas?
SINJORINO BORKMAN
(rigardas aeren) Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li, ja —
ELLA RENTHEJM
Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed ĉar mi ŝatas lin —
SINJORINO BORKMAN
(ridetas moke) Mian filon? Ĉu vi povas? Vi? Spite el ĉio?
ELLA RENTHEJM
Jes, mi povas. Spite al ĉio. Kaj mi faras. Mi ŝatas Erhart. Tiom, kiom mi entute povas ŝati homon — nuntempe. En mia aĝo.
SINJORINO BORKMAN
Nu jes, jes, tiel estu; sed —
ELLA RENTHEJM
Kaj tial, vidu, mi fariĝas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io minacas lin.
SINJORINO BORKMAN
Minacas Erhart! Jes, sed kio minacas lin? Aŭ kiu do minacas lin?
ELLA RENTHEJM
Tion faras unue vi, — en via maniero —
SINJORINO BORKMAN
(ekkrie) Mi!
ELLA RENTHEJM
— kaj jen ankaŭ tiu sinjorino Wilton, — mi timas.
SINJORINO BORKMAN
(momenton rigardas ŝin konsternite) Kaj tiaĵon vi povas kredi pri Erhart! Pri mia propra filo! Li, kiu havas sian grandan mision por plenumi!
ELLA RENTHEJM
(supraĵe pasante diri) Ho kion, mision —!
SINJORINO BORKMAN
(ekscitite) Kaj tion vi kuraĝas diri tiel moke!
ELLA RENTHEJM
Ĉu vi opinias ke juna homo en la aĝo de Erhart, — sana kaj ĝoja, — ĉu vi opinias, ke li akceptas oferi sin por tiaĵo kiel “misio”!
SINJORINO BORKMAN
(forte kaj firme) Erhart faras! Tion mi certe scias!
ELLA RENTHEJM
(agitas la kapon) Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Ĉu mi ne kredas!
ELLA RENTHEJM
Estas nur io, kion vi prirevadas. Ĉar se vi ne havis tion por alkroĉi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.
SINJORINO BORKMAN
Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas tio, kion vi pleje atendus, vi, Ella!
ELLA RENTHEJM
(kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus — se vi ne povas liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.
SINJORINO BORKMAN
(minace) Vi volas enpremi vin inter ni! Inter patrino kaj filo! Vi!
ELLA RENTHEJM
Mi volas liberigi lin el via potenco, — via superrego.
SINJORINO BORKMAN
(triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj — Ĝis lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!
ELLA RENTHEJM
Do mi volas regajni lin de vi! (raŭke; duone flustre) Ni du, ni luktis antaŭe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
(rigardas ŝin triumfe) Jes, kaj mi venkis.
ELLA RENTHEJM
(mokride) Ĉu vi daŭre opinias, ke tiu venko fariĝis gajno por vi?
SINJORINO BORKMAN
(sombre) Ne; — pri tio vi sange pravas.
ELLA RENTHEJM
Eĉ ne ĉi tiun fojon fariĝos gajno por vi.
SINJORINO BORKMAN
Ĉu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart!
ELLA RENTHEJM
Ne; ĉar estas nur la potenco super li, kiun vi volas havi!
SINJORINO BORKMAN
Kaj nun vi!
ELLA RENTHEJM
(varme) Mi volas havi lian internan animon, — lian menson, — lian tutan koron —!
SINJORINO BORKMAN
(ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu ĉi mondo!
ELLA RENTHEJM
(rigardas ŝin) Ĉu vi eble prizorgis tion?
SINJORINO BORKMAN
(ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Ĉu vi ne povis legi tion el liaj leteroj?
ELLA RENTHEJM
(kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj.
SINJORINO BORKMAN
(incite) Mi profitis de tiuj ĉi ok jaroj — kiam mi havis lin sub miaj okuloj, vidu.
ELLA RENTHEJM
(sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Ĉu eblas rakonti tion al mi?
SINJORINO BORKMAN
Jes, tio bone eblas.
ELLA RENTHEJM
Do faru!
SINJORINO BORKMAN
Mi nur diris al li tion, kio estas vero.
ELLA RENTHEJM
Nu?
SINJORINO BORKMAN
Mi ripete kaj ĉiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni faras. Ke ni entute kapablas vivi.
ELLA RENTHEJM
Ne pli ol tio!
SINJORINO BORKMAN
Ho, tiaĵo mordas, sciu. Tion mi mem sentas.
ELLA RENTHEJM
Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antaŭe.
SINJORINO BORKMAN
Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris ĉion el bona koro. (rigardas ŝin en malica ĝojo) Nun li ne plu kredas tion, Ella.
ELLA RENTHEJM
Kion li do nun kredas?
SINJORINO BORKMAN
Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al si, ke onklino Ella neniam vojaĝas ĉi tien por viziti nin —
ELLA RENTHEJM
(interrompante) Tion li sciis antaŭe!
SINJORINO BORKMAN
Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi min kaj — kaj tiun paŝadanton tie supre en la salono —
ELLA RENTHEJM
Tiel ankaŭ estis.
SINJORINO BORKMAN
El tio Erhart nun ne kredas eron.
ELLA RENTHEJM
Kion vi do nun igis lin kredi pri mi?
SINJORINO BORKMAN
Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin. Aŭ ĉu eble vi ne faras? Ĉu vi ne iam kovis penson tiri lin tute for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras.
ELLA RENTHEJM
(repuŝante) Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero estis antaŭ la tribunalo. — Mi ne plu nutras tiujn pensojn.
SINJORINO BORKMAN
Eĉ ne utilus al vi. Ĉar kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon al vi! Estas mi, kiun Erhart bezonas, — ne vi. Ĉar tial li estas kvazaŭ morta por vi! Kaj vi por li!
ELLA RENTHEJM
(malvarme, decide) Ni vidos. Ĉar nun mi restos ĉi tie.
SINJORINO BORKMAN
(fiksrigardas ŝin) Ĉi tie en la bieno?
ELLA RENTHEJM
Jes, ĉi tie.
SINJORINO BORKMAN
Ĉi tie — ĉe ni? Tute tranokte?
ELLA RENTHEJM
Ĉi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu.
SINJORINO BORKMAN
(regas sin) Jes, jes, Ella, — la bieno estas ja via.
ELLA RENTHEJM
Ho jeno —!
SINJORINO BORKMAN
Ĉio estas ja via. La seĝo sur kiu mi sidas, estas via. La lito en kiu mi turnas min sendorma, ĝi apartenas al vi. La manĝaĵo kiun ni manĝas, ĝin ni ricevas pere de vi.
ELLA RENTHEJM
Tio ne povas esti alimaniere aranĝita. Borkman ne povas havi propran posedaĵon. Ĉar tuj iu venus forpreni ĝin de li.
SINJORINO BORKMAN
Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj indulgo.
ELLA RENTHEJM
(malvarme) Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Ne, tion vi ne povas. — Kiam vi deziros, ke ni forloĝiĝu?
ELLA RENTHEJM
(rigardas ŝin) Forloĝiĝu?
SINJORINO BORKMAN
(ekscitite) Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti loĝanta sub la sama tegmento kiel vi! — Ne, do prefere al la malriĉulejo aŭ eksteren sur la vojon!
ELLA RENTHEJM
Bone. Do sendu kun mi Erhart —
SINJORINO BORKMAN
Erhart! Mia propra filo! Mia infano!
ELLA RENTHEJM
Jes, — ĉar tiam mi tuj revojaĝos hejmen.
SINJORINO BORKMAN
(post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni.
ELLA RENTHEJM
(rigardas ŝin dube kaj necerte) Li elektu? Jes, — ĉu vi tion kuraĝas, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN
(kun malmola rido) Ĉu mi kuraĝas! Igi mian filon elekti inter sia patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuraĝas.
ELLA RENTHEJM
(aŭskultante) Ĉu iu venas? Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas —
SINJORINO BORKMAN
Do certe estas Erhart —
(Iu frapas rapide sur la antaŭĉambra pordo, kiu poste senpere malfermiĝas. Sinjorino Wilton, festene vestita kaj kun supervestaĵoj, envenas. Malantaŭ ŝi la ĉambristino, kiu ne ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo restas duone malferma. Sinjorino Wilton estas iu frapante bela, ŝvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Larĝaj, ruĝaj, ridantaj lipoj. Viglaj okuloj. Riĉa, malhela hararo.)
SINJORINO WILTON
Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman!
SINJORINO BORKMAN
(iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la ĉambristino; montras al la ĝardena ĉambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu ĝin. (La ĉambristino serĉas la lampon kaj eliras kun ĝi.)
SINJORINO WILTON
(vidas Ella Renthejm) Ho, pardonu, — ĉeestas ja vizitanto —
(Erhart Borkman forte malfermas la duone fermitan antaŭĉambran pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj. Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.)
ERHART BORKMAN
(gaje sur la sojlo) Kio do! Ĉu onklino Ella venis? (al ŝi; kaptas ŝiajn manojn) Onjo, onjo! Ĉu estas vero! Ĉu vi ĉi tie?
ELLA RENTHEJM
(ĉirkaŭbrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel granda vi fariĝis! Ho, kiel bone estas revidi vin!
SINJORINO BORKMAN
(akre) Kion tio signifu, Erhart, — ĉu vi staras vin kaŝante en la antaŭa ĉambro?
SINJORINO WILTON
(rapide) Erhart — Borkman venis kune kun mi.
SINJORINO BORKMAN
(mezuras lin per la okuloj) Ĉu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via patrino?
ERHART
Mi nur devis enrigardi momenton ĉe sinjorino Wilton, — por serĉi etan Frida.
SINJORINO BORKMAN
Ĉu ankaŭ tiu fraŭlino Foldal kunestas?
SINJORINO WILTON
Jes, ŝi staras ekstere en la enirejo.
ERHART
(parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida.
(Paŭzo. Ella Renthejm atente rigardas Erhart. Li aspektas ĝenite kaj iom senpacience; lia vizaĝo alprenas streĉitan kaj pli malvarman aspekton.)
(La ĉambristino portas la lumigitan lampon en la ĝardenan ĉambron, eliras kaj fermas la pordon post si.)
SINJORINO BORKMAN
(kun deviga ĝentileco) Jes, sinjorino Wilton, — se vi do volas pasigi la vesperon ĉi tie, vi —
SINJORINO WILTON
Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels.
SINJORINO BORKMAN
(rigardas ŝin) Ni? Pri kiuj ni vi aludas?
SINJORINO WILTON
(ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, — se mi okaze vidus lin.
SINJORINO BORKMAN
Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas.
SINJORINO WILTON
Jes, feliĉe. Ĉar li estis tiel bonvolema enrigardi ĉe mi, — pro eta Frida.
SINJORINO BORKMAN
(seke) Vi Erhart, — mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion, — tiujn Hinkels.
ERHART
(incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi konas aŭ ne konas.
SINJORINO WILTON
Ho pa! En tiu domo oni rapide konatiĝas! Ĝojaj, gajaj, gastamaj homoj. Sufiĉe da junaj virinoj.
SINJORINO BORKMAN
(kun akcento) Se mi konas mian filon ĝuste, tio vere ne estas societo por li, sinjorino Wilton.
SINJORINO WILTON
Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaŭ li!
SINJORINO BORKMAN
Jes, feliĉe li estas juna. Ne estus bone alimaniere.
ERHART
Nu ja ja, patrino, — estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj Hinkels hodiaŭ vespere. Kompreneble mi restos ĉi tie ĉe vi kaj onklino Ella.
SINJORINO BORKMAN
Mi ja certe sciis, mia kara Erhart.
ELLA RENTHEJM
Ne, Erhart, — pro mi vi tamen ne rezignu —
ERHART
Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas necerte al sinjorino Wilton) Sed kiel vi tion aranĝu? Ĉu vere konvenas? Vi ja jam respondis jes — en mia nomo.
SINJORINO WILTON
(gaje) Babilaĵo! Ĉu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn, festenajn salonojn, — sola kaj forlasita — pensu nur! jen mi respondos ne — en via nomo.
ERHART
(longege) Jes, ĉar vi opinias, ke konvenas, mi —
SINJORINO WILTON
(facile kaj forviŝante) Mi ofte en bonaj okazaĵoj respondis kaj jes kaj ne — en mia nomo. Kaj ĉu vi forlasus vian onklinon nun, kiam ŝi ĵus venis? Fi do, monsieur Erhart, — ĉu tio estus ago konvena al filo?
SINJORINO BORKMAN
(malbone tuŝata) Filo?
SINJORINO WILTON
Nu, eduka filo do, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN
Jes, tion vi do devas aldoni.
SINJORINO WILTON
Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al la propra, vera patrino.
SINJORINO BORKMAN
Ĉu vi mem spertis tion?
SINJORINO WILTON
Ho, je Dio, — mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus havinta tian bonan nutropatrinon, ankaŭ mi, — mi eble ne estus fariĝinta tiel — tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas. (turnas sin al Erhart) Do oni bele restas hejme ĉe panjo kaj onjo — trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiaŭ, adiaŭ, kara sinjorino! Adiaŭ, fraŭlino! (La sinjorinoj salutas mute. Ŝi iras al la pordo.)
ERHART
(postiras) Ĉu mi ne akompanu vin ioman distancon —?
SINJORINO WILTON
(ĉe la pordo; averte) Eĉ ne paŝon vi akompanu min. Mi bone kutimiĝis iri mian vojon sola. (haltas ĉe la pordo, rigardas lin kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman; — tion mi diras al vi!
ERHART
Kial mi gardu min?
SINJORINO WILTON
(gaje) Jes, ĉar kiam mi iras malsupren laŭ la vojo, — sola kaj forlasita, kiel dirite, — mi provos ĵeti runojn post vin.
ERHART
(ridas) Nu, tiel! Ĉu vi nun volas provi tion denove.
SINJORINO WILTON
(duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi diros interne, — vere el mia plej interna volo mi diros: Studento Erhart Borkman, — prenu tuj vian ĉapelon!
SINJORINO BORKMAN
Kaj jen li ĝin prenos, vi kredas?
SINJORINO WILTON
(ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian ĉapelon. Kaj jen mi diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la galoŝojn! Je ĉio ne forgesu la galoŝojn! Kaj tiam postsekvu min! Obee, obee, obee!
ERHART
(kun devigita ŝercemo) Jes, je tio fidu.
SINJORINO WILTON
(kun levita montrofingro) Obee! Obee! — Bonan nokton!
(Ŝi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon post si.)
SINJORINO BORKMAN
Ĉu ŝi vere faradas tiajn sorĉaĵojn?
ERHART
Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur ŝerce. (interrompe) Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun.
(Li devigas Ella Renthejm eksidi en la apogseĝon ĉe la forno.)
ERHART
(staras iomete ŝin rigardante) Ho, ke vi estas farinta tiun longan vojaĝon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo?
ELLA RENTHEJM
Fine fariĝis necese por mi nun, Erhart.
ERHART
Ĉu? Kial do?
ELLA RENTHEJM
Mi devis veni ĉi tien por fine paroli kun la kuracistoj.
ERHART
Nu, estas ja bone!
ELLA RENTHEJM
(ridetante) Ĉu vi trovas tion bona?
ERHART
Ke vi fine ekdecidis, mi pensas.
SINJORINO BORKMAN
(en la kanapo; malvarme) Ĉu vi estas malsana, Ella?
ELLA RENTHEJM
(rigardas ŝin akre) Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana.
SINJORINO BORKMAN
Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj —
ERHART
Dum la tempo kiam mi estis ĉe vi, mi ofte diris ke vi devus paroli kun la doktoro.
ELLA RENTHEJM
Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere ne sentiĝis tiel malbone tiam.
ERHART
Ĉu do estas pli malbone pri vi nun, onklino?
ELLA RENTHEJM
Ho jes, mia knabo; nun fariĝis iom pli malbone pri mi.
ERHART
Jes, sed do ne danĝere?
ELLA RENTHEJM
Ho, estas kiel oni prenas tion.
ERHART
(vigle) Jes, sed sciu, onklino Ella, — do vi ne devas revojaĝi hejmen tiel frue.
ELLA RENTHEJM
Ne, tion mi do certe ne faros.
ERHART
Vi devas resti ĉi tie en la urbo. Ĉar ĉi tie vi ja povas elekti inter la plej bonaj kuracistoj.
ELLA RENTHEJM
Jes, estis mia penso, kiam mi forvojaĝis de hejme.
ERHART
Kaj vi ankaŭ devas trovi vere bonan loĝejon, — iun hejmecan, trankvilan pensionon.
ELLA RENTHEJM
Mi enloĝiĝis ĉi-matene en la malnovan, kie mi antaŭe loĝis.
ERHART
Nu jes, tie estos hejmece por vi.
ELLA RENTHEJM
Jes, sed mi tamen ne restos tie.
ERHART
Ĉu? Kial ne?
ELLA RENTHEJM
Ne, mi redecidiĝis, kiam mi venis ĉi tien.
ERHART
(mire) Ĉu —? Redecidiĝis —?
SINJORINO BORKMAN
(kroĉas; ne ekrigardas) Via onklino volas loĝi ĉi tie en sia bieno, Erhart.
ERHART
(rigardas ilin ambaŭ laŭvice) Ĉi tie! Ĉe ni! Ĉe ni aliuloj! — Ĉu estas vero, onklino?
ELLA RENTHEJM
Jes, mi nun faris la decidon.
SINJORINO BORKMAN
(kiel antaŭe) Ĉio ja apartenas al via onklino, vi scias.
ELLA RENTHEJM
Kaj mi restos ĉi tie, Erhart. Unue do. Ĝis plue. Mi instalos min por mi mem. Tie en la administra alo —
ERHART
Jes, en tio vi ĝustas. Tie vi ja ĉiam havas ĉambrojn pretaj. (subite vigle) Tamen ĉu ne, onklino, — ke vi estas tre laca post la vojaĝo?
ELLA RENTHEJM
Ho, iom laca mi ja estas.
ERHART
Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitiĝi frue.
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin ridetante) Mi ja faros.
ERHART
(vigle) Ĉar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgaŭ — aŭ iun alian tagon, vidu. Pri ĉio kaj kio ajn. Pri ĉio ajn. Vi kaj panjo kaj mi. Ĉu tio ne estus multe pli bona, onjo Ella?
SINJORINO BORKMAN
(ekblove; ekstaras de la kanapo) Erhart, — laŭ aspekto mi vidas, ke vi volas foriri de mi!
ERHART
(ekskuiĝas) Al kio vi aludas!
SINJORINO BORKMAN
Vi volas iri al — al advokato Hinkels!
ERHART
(senpere) Nu tiel! (sinrege) Jes, ĉu vi do opiniis, ke mi sidu ĉi tie tenante onklinon Ella vekita ĝis malfrue en la nokto? Ŝi kiu estas malsana, panjo. Pensu pri tio.
SINJORINO BORKMAN
Vi volas viziti Hinkels, Erhart!
ERHART
(senpacience) Jes, tamen je Dio, panjo, — ŝajnas al mi, ke mi ne povas rezigni. Aŭ kion vi diras, onjo?
ELLA RENTHEJM
Vi agu prefere en plena libereco, Erhart.
SINJORINO BORKMAN
(minace al ŝi) Vi volas disigi lin de mi!
ELLA RENTHEJM
(ekstaras) Jes, se mi vere tion povus, Gunhild!
(Muziko aŭdiĝas de supre.)
ERHART
(tordas sin kvazaŭ en veo) Ho, mi ne eltenas tion ĉi! (ĉirkaŭrigardas) Kie estas mia ĉapelo? (al Ella) Ĉu vi konas tiun muzikon tie supre en la salono?
ELLA RENTHEJM
Ne. Kiu tiu estas?
ERHART
Danse macabre ĝi estas. La danco de la mortintoj. Ĉu vi ne konas la dancon de la mortintoj, onklino?
ELLA RENTHEJM
(ridetas peze) Ankoraŭ ne, Erhart.
ERHART
(al sinjorino Borkman) Panjo, — mi petas vin bele — permesu al mi iri!
SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin malmole) De via patrino? Vi tion do volas?
ERHART
Mi revenos ĉi tien — eble morgaŭ!
SINJORINO BORKMAN
(pasie ekscitita) Vi volas for de mi! Volas esti kune kun la fremdaj homoj! Ĉe — ĉe —; ne, mi eĉ ne volas pensi tion!
ERHART
Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, ĝojaj vizaĝoj. Kaj tie estas muziko, panjo!
SINJORINO BORKMAN
(montras supren al la plafono) Ankaŭ tie supre estas muziko, Erhart.
ERHART
Jes, ĝuste jena muziko, — estas tiu, kiu pelas min el la domo.
ELLA RENTHEJM
Ĉu vi ne malenvias al via patro tiun iometon de memforgeso?
ERHART
Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias ĝin al li. Se mi nur mem evitas aŭskulti ĝin.
SINJORINO BORKMAN
(rigardas lin riproĉe) Estu forta, Erhart! Forta, mia knabo! Neniam forgesu, ke vi havas vian grandan mision!
ERHART
Ho, patrino, — ne elbuŝu tiujn parolmanierojn! Mi ne estas kreita por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo! (Li iras rapide tra la antaŭa ĉambro.)
SINJORINO BORKMAN
(post mallonga silento) Vi tamen baldaŭ estos lin repreninta, vi, Ella.
ELLA RENTHEJM
Dio donu ke mi povus kredi tion.
SINJORINO BORKMAN
Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos.
ELLA RENTHEJM
Pro vi, vi pensas?
SINJORINO BORKMAN
Pro mi aŭ — pro ŝi, la alia.
ELLA RENTHEJM
Do prefere ŝi ol vi?
SINJORINO BORKMAN
(kapsignas malrapide) Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere ŝi ol vi.
ELLA RENTHEJM
Neniel konsiderante kien li fine portiĝos —
SINJORINO BORKMAN
Ŝajnas al mi, ke tio estus indiferenta.
ELLA RENTHEJM
(prenas siajn supervestaĵojn sur la brakon) La unuan fojon kiam ni du ĝemelfratinoj samopinias. — Bonan nokton, Gunhild. (Ŝi eliras tra la antaŭa ĉambro.)
(La muziko aŭdiĝas pli forte de supre en la salono.)
SINJORINO BORKMAN
(staras momenton trankvile, skuiĝas, ŝrumpiĝas kaj flustras senpere.) La lupo denove hurlas. — La malsana lupo. (Ŝi staras momenton, kaj jen ĵetas sin sur la planktapiŝon, tordas sin vee kaj flustras plende:) Erhart! Erhart, — estu fidela al mi! Ho, revenu hejmen, kaj helpu vian patrinon! Ĉar mi ne plu toleras ĉi tiun vivon!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.