La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI NOVELOJ

Aŭtoro: Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin

©2026 Geo

La Enhavo

NEĜBLOVADO

Fine de la 1811a jaro, dum memorinda por ni epoko, loĝis en sia bieno „Nenaradovo“ la bonkora Gavrilo Gavriloviĉ R***. Li estis fama en la ĉirkaŭaĵo pro sia gastameco kaj afableco; la najbaroj tre ofte vizitadis lin por manĝi, trinki, ludi bostonon je kvin kopekoj kun lia edzino Praskovja Petrovna, kaj kelkaj – por vidi ilian filinon Maria Gavrilovna-n, gracitalian, palvizaĝan deksepjaran fraŭlinon. Oni sciis ŝin riĉa fianĉino, kaj multaj homoj esperis edziĝi kun ŝi aŭ edzigi siajn filojn.

Maria Gavrilovna estis edukita pere de francaj romanoj kaj, sekve, estis enamiĝinta. Ŝia elektitulo estis neriĉa armea subleŭtenanto, sin trovanta forpermese en sia apuda bieneto. Memkompreneble, la juna homo ardis per sama pasio; sed la gepatroj de lia amatino, rimarkinte ilian reciprokan inklinon, malpermesis al sia filino eĉ pensi pri li, kaj oni akceptadis lin pli malafable ol la eksigitan asesoron.

Niaj geamantoj interkorespondadis kaj ĉiutage renkontiĝis sen ĉeestantoj en betularbareto aŭ apud malnova kapelo. Tie ili ĵuris unu al alia eternan amon, plendis kontraŭ la sorto kaj faris diversajn projektojn. Korespondante kaj interparoladante tiamaniere, ili alvenis (kio estas tute natura) al jena rezonado: se ni ne povas vivi unu sen la alia, sed la volo de la senkompataj gepatroj kontraŭstaras nian feliĉon, ĉu ni ne povus agi memstare? Certe, la bontrafa ideo venis unue en la kapon de la juna homo, sed ĝi tre plaĉis al la romaneca imagemo de Maria Gavrilovna.

Vintro ĉesigis iliajn intervidiĝojn, sed la korespondado fariĝis des pli vigla. La oficiro, Vladimir Nikolajeviĉ, petegis en ĉiu letero, ke ŝi konsentu geedziĝi sekrete, dum kelka tempo sin kaŝi, poste sin ĵeti al la piedoj de la gepatroj, kiuj certe estos fine kortuŝitaj per la heroa konstanteco kaj kompatindeco de la geamantoj kaj nepre diros al ili: „Infanoj niaj, venu, por ke ni ĉirkaŭbraku vin!“

Maria Gavrilovna dumlonge hezitis; multego da forkurplanoj estis rifuzitaj. Fine ŝi konsentis: la fiksitan tagon ŝi devos ne partopreni vespermanĝon kaj foriri en sian ĉambron, pretekstante kapdoloron; ŝia servistino partoprenis la komploton; ili ambaŭ estis elirontaj en la ĝardenon per malantaŭa dompordo; post la ĝardeno ili trovos pretan glitveturilon, sidiĝos en ĝin kaj veturos kvin verstojn[7] de Nenaradovo en vilaĝon Ĵadrino, rekte en preĝejon, kie Vladimir Nikolajeviĉ ilin atendos.

Antaŭnokte de la decidiga tago Maria Gavrilovna tute ne dormis: ŝi enpakadis tolaĵon kaj vestojn, skribis longan leteron al sentimentala fraŭlino, sia amikino, alian – al siaj gepatroj. Ŝi adiaŭis ilin per plej kortuŝaj esprimoj, senkulpigis sian agon per nevenkebla forto de pasio kaj fine aldonis, ke la plej feliĉa minuto de sia vivo estos, kiam estos permesite al ŝi sin ĵeti ĉe la piedojn de siaj karaj gepatroj. Sigelinte ambaŭ leterojn per fabrikita en Tula[8] sigelileto, sur kiu vidiĝis du flamantaj koroj kun konvena surskribo, ŝi enlitiĝis je mateniĝo kaj ekdormetis; tamen terurigaj sonĝoj ĉiuminute vekis ŝin. Jen ŝajnis al ŝi, ke en la momento, kiam ŝi sidiĝis en glitveturilon por rapidi al la geedziĝceremonio, la patro haltigis ŝin, kun suferiga rapideco ŝin trenis sur la neĝo kaj ĵetis en malluman, senfundan subteraĵon ... kaj ŝi flugrapide falis kun neesprimebla korpremo. Jen ŝi vidis Vladimir-on kuŝanta tere, pala, sangekovrita; mortante li petegis per akrelaŭta voĉo, ke ŝi rapidu al li por geedziĝi... Aliaj abomenaj, sensencaj vizioj aperadis antaŭ ŝi unu post alia. Fine ŝi ellitiĝis, pli pala ol kutime kaj kun ne ŝajnigita kapdoloro. La patro kaj patrino rimarkis ŝian ekscitiĝon; ilia amoplena zorgemo kaj senĉesaj demandoj: „Kio estas al ci, Manjo? Ĉu eble ci malsanas, Manjo?“ rompis ŝian koron. Ŝi penis trankviligi ilin, ŝajni gaja, sed ne sukcesis.

Vesperiĝis. La penso, ke ŝi pasigas la lastan tagon meze de sia familio, premis ŝian koron. Ŝi estis apenaŭ viva; fundanime ŝi adiaŭis ĉiujn personojn, ĉiujn aĵojn ŝin ĉirkaŭantajn. Oni pretigis la vespermanĝon. Ŝia koro forte ekbatis. Ŝi diris tremvoĉe, ke ŝi ne volas manĝi, kaj adiaŭis sin de la gepatroj. Ili kisis kaj laŭkutime krucesignis ŝin: ŝi apenaŭ ne ekploris. Veninte en sian ĉambron, ŝi ĵetis sin en apogseĝon kaj ekploregis. La servistino admonpetis, ke ŝi kvietiĝu kaj estu kuraĝa. Ĉio estis preta. Post duonhoro Manjo estis forlasonta por ĉiam la gepatran domon, sian ĉambron, kvietan virgulinan vivadon...

Ekstere blovis neĝvento; ĝi muĝis, la fenestrokovriloj skuiĝis kaj bruis. Ĉio ŝajnis al ŝi minacoplena kaj malĝoja antaŭsigno. Baldaŭ en la domo ĉio mallaŭtiĝis kaj ekdormis. Manjo envolvis sin per ŝalo, survestis varman mantelon, prenis en la manojn sian skatoleton kaj eliris tra la malantaŭa dompordo. La servistino portis post ŝi du pakaĵojn. Ili eniris la ĝardenon. La neĝblovo ne kvietiĝis; la vento blovegis renkonte, kvazaŭ penante haltigi la junan krimulinon. Apenaŭ ili sukcesis atingi la finon de la ĝardeno. Sur la vojo ilin atendis glitveturilo. La malvarmiĝintaj ĉevaloj ne volis stari surloke; la veturigisto de Vladimir paŝadis antaŭ la timonstangoj, retenante la malpaciencajn. Li helpis la fraŭlinon kaj ŝian servistinon oportune sidiĝi kaj lokigi la pakaĵojn kun la skatoleto, manprenis la kondukilojn, kaj la ĉevaloj ekgalopis. Lasante la junulinon al la zorgoj de la sorto kaj al la lerteco de la veturigisto Terenĉjo, nin ni turnu al la juna amanto.

La tutan tagon Vladimir pasigis veturante tien kaj ĉi tien. Matene li vizitis la pastron kaj apenaŭ sukcesis interkonsentiĝi kun li. Poste li serĉadis la necesajn atestontojn meze de najbaraj bienhavantoj. La unua, al kiu li sin turnis, kvardekjara iama kavaleria subleŭtenanto Dravin, tre volonte konsentis. Tia aventuro – li diris – remorigis lin pri pasinta tempo kaj husaraj petolaĵoj. Li konsentigis Vladimir-on resti ĉe li por tagmanĝo kaj certigis lin, ke la du ceteraj atestontoj ne mankos. Efektive, tuj post la tagmanĝo alvenis la termezuristo Schmidt[9], kun lipharoj kaj spronoj, kaj filo de la distrikta policestro, deksesjara knabo, ĵus fariĝinta ulano. Ili ne nur akceptis la proponon de Vladimir, sed eĉ ĵuris, ke ili estas pretaj oferi al li sian vivon. Vladimir ĉirkaŭbrakis ilin kun ravo kaj forveturis hejmen por prepari ĉion bezonan.

Jam de longe vesperiĝis. Li forsendis sian fidindan Terenĉjon en Nenaradovo-n kun ĉevaltrio kaj detala kaj zorge pripensita instrukcio; por si mem li jungigis glitveturileton kun unu ĉevalo kaj sola, sen veturigisto, veturis Ĵadrino-n, kien post du horoj estis alvenonta Maria Gavrilovna. La vojon li bone konis, – ĝi postulis ne pli ol dudek minutojn.

Sed apenaŭ Vladimir forlasis sian vilaĝon kaj troviĝis meze de kampoj, forte ekventis kaj fariĝis tia neĝblovo, ke li nenion povis vidi. Post unu minuto la vojo estis superŝutita de neĝo kaj ne plu rekonebla; la ĉirkaŭaĵo malaperis en ia nebuleca, flavnuanca mallumo, tra kiu flirtis blankaj neĝflokoj; la ĉielo kaj la tero kunfluiĝis. Baldaŭ Vladimir perdis la vojon kaj vane klopodis ĝin retrovi. La ĉevalo paŝis trafe-maltrafe kaj ĉiuminute jen surrampis neĝmonteton, jen falruliĝis en kavon; la glitveturilo ĉiuminute renversiĝadis. Vladimir precipe zorgis ne perdi la ĝustan direkton. Tamen al li ŝajnis, ke forpasis pli ol duonhoro, sed li ne atingis ankoraŭ la Ĵadrin-an arbareton. Pasis pluaj dek-kelkaj minutoj, – la arbareto ne vidiĝis. Vladimir veturis tra iu kampo kun multaj profundaj krutkavegoj. La neĝblovado ne kvietiĝis, la ĉielo ne sereniĝis. La ĉevalo komencis laciĝi, kaj li mem estis ŝvitkovrita, malgraŭ ke li ĉiuminute estis devigata ĝiszone enneĝiĝi.

Fine li konvinkiĝis, ke li veturas ne laŭ ĝusta direkto. Li haltis, ekis pripensadi, rememoradi, konjekti kaj decidis, ke li devas veturi dekstren. Li faris tion. Lia ĉevalo apenaŭ marŝis. Pasis jam pli ol unu horo, de kiam li forlasis sian hejmon. Ĵadrino nepre devis esti proksima. Tamen li veturis, veturadis, sed la kampo ne havis finon. Ĉie – neĝamasoj kaj kavoj; ĉiuminute la glitveturilo renversiĝis, ĉiuminute li ĝin restarigis. La tempo pasadis. Vladimir komencis maltrankviliĝi.

Fine io eknigriĝis flanke. Vladimir direktis la ĉevalon tien. Proksimiĝinte, li ekvidis arbareton. „Dank’ al Dio,“ – li meditis, – „nun estas proksime.“ Li ekveturis laŭ la arbaretrando, esperante tuj trafi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino sin trovis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis mezen de arbaro, vintre senfoliigita. La vento ne povis furiozi tie, la vojo estis ebena, la ĉevalo ekvigliĝis, kaj Vladimir ĉesis agitiĝi.

Tamen li veturis, veturadis, sed Ĵadrino ne estis videbla, – la arbareto ne havis finon. Vladimir kun teruro ekvidis, ke li venis en tute nekonatan arbaron. Malespero lin ekposedis. Li ekfrapis la ĉevalon; la kompatinda besto komence ektrotis, sed baldaŭ ĝi laciĝis kaj post kvaronhoro marŝis malrapidpaŝe, spite ĉiuj klopodoj de la malfeliĉa Vladimir.

Iom post iom la arboj komencis maldensiĝi. Vladimir elveturis el la arbaro, – Ĵadrino ne estis vidata. Kredeble estis ĉirkaŭ noktomezo. Larmoj elspruĉis el liaj okuloj; li ekveturis divenprove. La vetero mildiĝis, la nuboj disiĝis. Antaŭ li kuŝis ebenaĵo, kovrita per blanka ondeca tapiŝo. La nokto estis sufiĉe serena. Li ekvidis proksime vilaĝeton, konsistantan el kvar – kvin kabanoj. Vladimir sin direktis tien. Apud la unua dometo li elsaltis el sia glitveturilo, alkuris fenestron kaj komencis frapi. Post kelke da minutoj leviĝis ligna fenestrokovrilo, kaj maljunulo aperigis sian grizan barbon. – „Kion vi bezonas?“ – „Ĉu Ĵadrino troviĝas proksime?“ – „Ĵadrino?“ – „Jes, jes, – ĉu ĝi estas proksime?“ – „Jes, proksime, – je dek-kelke da verstoj.“ – Aŭdinte tian respondon, Vladimir ekkaptis senespere siajn harojn kaj restis senmova, kiel homo, kondamnita al morto.

– „El kie vi venas?“ – daŭrigis la maljunulo. Vladimir ne respondis la demandon. – „Ĉu vi povas, maljunulo, – li diris, – provizi min per ĉevaloj ĝis Ĵadrino?“ – „Ne, mi ne havas ĉevalojn,“ – respondis la vilaĝano. – „Ĉu mi povas havi almenaŭ gvidiston? Mi pagos, kiom li volos.“ – „Atendu, – respondis la maljunulo, mallevante la fenestrokovrilon: – mi sendos al vi mian filon, li vin akompanos.“ Vladimir komencis atendi. Apenaŭ forpasis unu minuto, li ree ekfrapis. La fenestrokovrilo leviĝis, aperis la barbo. – „Kion vi bezonas?“ – „Kie do estas via filo?“ – „Li tuj eliros, li piedvestas sin. Ĉu vi frostiĝis? Eniru kaj varmigu vin.“ – „Dankon, rapidigu vian filon.“

La pordego ekknaris. Eliris juna vilaĝano kun bastonego kaj iris antaŭen, jen montrante, jen serĉante la vojon, surŝutitan de neĝamasoj. – „Kioma horo estas?“ – demandis lin Vladimir. – „Baldaŭ mateniĝos,“ – respondis la vilaĝano. Vladimir diris ne eĉ unu vorton plu.

Kantis kokoj kaj estis jam hele, kiam ili atingis Ĵadrinon. La preĝejo estis fermita. Vladimir pagis la gvidiston kaj sin direktis al la pastra domo. En la korto lia ĉevaltrio forestis. Kia sciigo atendis lin?!...

Sed ni revenu al la bonkoraj Nenaradov-aj bienuloj kaj rigardu, kio okazas ĉe ili.

Nenio.

La gemaljunuloj vekiĝis kaj eliris en la salonon, Gavrilo Gavriloviĉ en noktoĉapo kaj varma jako, Praskovja Petrovna en vatita nokta negliĝo. Oni alportis samovaron, kaj Gavrilo Gavriloviĉ sendis knabinon ekscii, kiel fartas Maria Gavrilovna kaj kiel ŝi pasigis la nokton. La knabino revenis, dirante, ke la fraŭlino dormis malbone, sed nun ŝi sentas sin pli bone kaj tuj venos en la salonon. Efektive, la pordo malfermiĝis, kaj Maria Gavrilovna eniris kaj salutis paĉjon kaj panjon.

– Kiel fartas cia kapo, Manjo? – demandis Gavrilo Gavriloviĉ. – „Pli bone, paĉjo,“ – respondis Manjo. – „Ci certe haladzomalsaniĝis,“ – diris Praskovja Petrovna. – „Estas eble, panjo,“ – respondis Manjo.

La tago pasis bone, sed nokte Manjo grave malsaniĝis. Oni venigis urban kuraciston. Li alvenis vespere kaj trovis Manjon en deliro: fariĝis arda febro, kaj la kompatinda malsanulino dum du semajnoj sin trovis ĉe tomba sojlo.

Neniu en la domo sciis pri la intencita forkuro. La skribitajn antaŭtage leterojn Manjo bruligis; la servistino al neniu diris ion, timante la koleron de la maljunaj gesinjoroj. La pastro, la iama kavaleria subleŭtenanto, la lipharhava termezuristo kaj la juna ulano estis diskretaj – kaj ne senkaŭze... La veturigisto Terenĉjo neniam, eĉ ebria, diradis ion superfluan. Tiamaniere la sekreto estis gardita de pli ol duondekduo da komplotintoj. Sed Maria Gavrilovna mem, dum konstanta deliro, malkaŝadis sian sekreton. Tamen ŝiaj diroj estis tiom malkonformaj je ĉio, ke la patrino, ne forlasanta ŝian liton, povis sole kompreni, ke la junulino estis ĝismorte enamiĝinta je Vladimir Nikolajeviĉ, kaj ke tiu amo estas la verŝajna kaŭzo de ŝia malsano. Ŝi interkonsiliĝis kun la edzo, kun kelkaj genajbaroj, kaj fine oni decidis unuvoĉe, ke, videble, tiu estas la fatalo de Maria Gavrilovna, ke la sorte destinitan fianĉon oni ne sukcesos eviti, ke malriĉeco ne estas krimo, ke oni ja vivos ne kun mono, sed kun homo, kaj ĉion similan. Moralaj sentencoj estas foje tre utilaj en okazoj, kiam oni ne sukcesas elpensi ion alian por sia praviĝo.

Dume la fraŭlino komencis resaniĝi. Jam de longe oni ne vidis Vladimir-on en la domo. Do oni decidis lin venigi por anonci al li neatenditan feliĉon – konsenton je geedziĝo. Tamen kiom granda estis la mirego de la Nenaradov-aj bienuloj, kiam responde al ilia invito ili ricevis de li duonfrenezan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam transpaŝos la sojlon de ilia domo, kaj petis, ke oni forgesu pri malfeliĉulo, por kiu la morto restas lia sola konsolo. Post kelke da tagoj ili eksciis, ke Vladimir forveturis en la armeon. Estis la 1812a jaro!

Dum longa tempo oni ne kuraĝis sciigi la resaniĝantan Manjon pri tio. Ŝi mem neniam citis la nomon de Vladimir. Kelkajn monatojn poste, trovinte lian nomon en la listo de distingiĝintoj kaj grave vunditoj en la batalo de Borodino, ŝi svenis, kaj oni timis, ke la febrego revenos. Tamen, glor’ al Dio, la sveno ne havis sekvojn.

Alia malĝojego ŝin afliktis! Gavrilo Gavriloviĉ mortis, herede lasinte al ŝi sian tutan posedaĵon. Sed la heredaĵo ne konsolis ŝin: tutkore ŝi partoprenis la malĝojon de la kompatinda Praskovja Petrovna kaj ĵuris, ke ŝi neniam ŝin forlasos. Tamen ili forveturis el Nenaradovo, loko de malĝojigaj rememoroj, kaj ekloĝis en alia ilia bieno.

Tie ankaŭ fianĉoj ĉirkaŭis la amindan kaj riĉan junulinon; sed neniun ŝi esperigis. La patrino kelkfoje admonis ŝin fari elekton, – Maria Gavrilovna nee skuis la kapon kaj enpensiĝadis. Vladimir ne plu ekzistis: li mortis en Moskvo ĵus antaŭ la enveno de la francoj. La memoro pri li ŝajnis sankta al Manjo; almenaŭ ŝi konservadis ĉion, kio povis rememorigi pri li: la iam legitajn de li librojn, liajn desegnaĵojn, muziknotojn kaj kopiitajn por ŝi versaĵojn. La najbaroj, sciiĝinte pri tio, admiris ŝian konstantecon kaj scivole atendis la heroon, triumfontan fine super la ĉagrenoplena fideleco de tiu virga Artemiso[10].

Intertempe la milito estis glore finita. Niaj regimentoj revenadis el fremdlando. La popolo kuris por renkonti ilin. La muzikistaroj ludis la militajn kantojn „Vive Henri-Quatre“, tirolajn valsojn kaj ariojn „Ĵokondo“. Oficiroj, foririntaj militi preskaŭ kiel knaboj, revenis maturiĝintaj kaj viriĝintaj en batalatmosfero, ornamitaj per ordenkrucoj. Soldatoj gaje parolis inter si, ĉiuminute miksante germanajn kaj francajn vortojn. Neforgesebla epoko! Epoko de gloro kaj entuziasmo! Kiom forte batis rusaj koroj ĉe la vorto „patrolando“! Kiom dolĉaj estis la larmoj de revidiĝo! Kiel unuanime ni kunigadis la sentojn de nacia fiereco kaj amo al la caro! Kaj por li – kia minuto!...

La virinoj, la rusaj virinoj estis tiutempe senkomparaj. Ilia kutima senemociemo malaperis. Ilia ekstazo estis vere ebriiga, kiam, salutante la venkintojn, ili kriis „hura!“.

Kiu el tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al rusa virino li ŝuldas sian plej valoran rekompencon?...

Dum tiu brila tempo Maria Gavrilovna loĝis kun sia patrino en la ***a gubernio kaj ne vidis, kiel ambaŭ ĉefurboj solenis la revenon de la militistaroj. Sed en provincaj distriktoj kaj vilaĝoj la ĝenerala entuziasmo, eble, estis ankoraŭ pli forta. Apero de oficiro en tiaj lokoj estis por li vera triumfo, kaj frake vestita amanto ne povis konkuri kun li.

Ni diris jam, ke malgraŭ sia indiferenteco Maria Gavrilovna kiel antaŭe estis ĉirkaŭata de aspirantoj. Sed ĉiuj estis devigitaj cedi lokon, kiam en ŝia kastelo aperis vundita husara kolonelo Burmin, kun kruco de St. Georgo sur la brusto kaj kun „interesa paleco“, kiel kutimis diri la tieaj fraŭlinoj. Maria Gavrilovna rimarkeble lin distingis. Dum lia ĉeesto ŝia kutima enpensiĝo vigliĝadis. Oni ne rajtis diri, ke ŝi koketus kun li; tamen poeto, rimarkinte ŝian konduton, dirus:

Se amor non è, che dunque?...[11]

Burmin vere estis tre aminda juna homo. Li havis ĝuste tiun saĝon, kiu plaĉas al virinoj: saĝon de konveneco kaj observemo, sen iaj pretendoj kaj sprite mokeman. Lia sintenado kontraŭ Maria Gavrilovna estis simpla kaj malrigida; sed, kion ajn ŝi diris aŭ faris, lia animo kaj rigardo ĉiam sekvis ŝin. Li ŝajnis diskreta kaj modesta, sed laŭ onidiroj li estis iam terura ventanimulo; tamen tio ĉi ne malutilis al li en la opinio de Maria Gavrilovna, kiu (same kiel ĉiuj junaj virinoj) kun plezuro senkulpigadis petolaĵojn, vidigantajn kuraĝan kaj flaman karakteron.

Sed pli ol ĉio ajn alia (pli ol lia amemo, pli ol agrabla konversacio, pli ol „interesa paleco“, pli ol bandaĝita brako), la silento de la juna husaro pleje instigis ŝian scivolan imagemon. Ŝi ne povis ne konscii, ke ŝi tre plaĉis al li; li siavice, kun sia saĝo kaj vivosperto, povis ankaŭ rimarki, ke ŝi distingis lin inter la aliaj. Kial do ĝis nun ŝi ne vidis lin ĉe siaj piedoj kaj ne aŭdis lian amkonfeson? Kio retenis lin? Ĉu timemo ne disigebla de vera amo, ĉu fiereco kaj koketemo de ruza amindumulo? Ĝi estis por ŝi enigmo. Multe pripensinte, ŝi decidis, ke timemo estis la sola kaŭzo, kaj intencis plikuraĝigi lin per plia atento kaj, laŭ cirkonstancoj, eĉ dorlotemo. Ŝi pretigadis malplej atendatan findisvolvon kaj senpacience antaŭvidis la momenton de la romaneca interparolo. Sekreto, kia ajn ĝi estu, ĉiam pezas sur virina koro. Ŝiaj ruzaj manovroj sukcesis: almenaŭ Burmin fariĝis tiel enpensa, liaj okuloj tiel flame haltis sur Maria Gavrilovna, ke la decidiga minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj parolis pri geedziĝo kvazaŭ pri demando senrevene solvita, kaj la bonkora Praskovja Petrovna ĝojis, ke ŝia filino trovis fine indan fianĉon.

La maljunulino sidis foje sola en salono, dismetante paciencludon, kiam Burmin eniris la ĉambron kaj tuj demandis pri Maria Gavrilovna. „Ŝi estas en la ĝardeno: iru al ŝi, kaj mi atendos vin tie ĉi.“ Burmin eliris. La maljunulino faris krucosignon kaj ekmeditis: „Eble la afero hodiaŭ decidiĝos!“

Burmin trovis Manjon apud lageto, sub saliko, kun libro en la manoj, en blanka robo, – kiel veran romanheroinon. Post la unuaj demandoj ŝi intence ĉesis daŭrigi tiamanieran konversacion, pliigante reciprokan embarason, el kiu oni povus eliri nur per subita kaj decidiga interparolo. Tiel okazis. Burmin, sentante la konfuzigan embarason de sia situacio, diris, ke li jam de longe serĉas okazon por malkovri al ŝi siajn korsentojn, kaj petis unu minuton de atento. Maria Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn, kiel signo de konsento.

– Mi amas vin, – diris Burmin: – mi amas vin pasie... (Manjo ruĝiĝis kaj ankoraŭ plie klinis la kapon). Mi agis nesingarde, fordonante min al la agrabla kutimiĝo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage. Nun estas jam tro malfrue por kontraŭstari mian sorton. La rememoro pri vi, via ĉarma, alloga bildo estos de nun la turmento kaj samtempe la konsolo de mia vivo. Sed mi devas ankoraŭ plenumi malfacilan ŝuldodevon, malkaŝi al vi teruran sekreton kaj starigi inter ni nevenkeblan baron...

– Ĝi ĉiam ekzistis, – vivece interrompis lin Maria Gavrilovna: – mi neniam povus fariĝi via edzino...

– Mi scias, – li rediris mallaŭtvoĉe: – mi scias, ke iam vi estis aminta, sed morto kaj tri jaroj da ĉagrenbedaŭroj... Kara, amata Maria Gavrilovna, ne penu senigi min je mia lasta konsolo: la penso, ke vi konsentus estigi mian feliĉon, se...

– Silentu, pro Dio, silentu. Vi turmentas min!

– Jes, mi scias, mi sentas, ke vi fariĝus la mia, sed mi estas la plej malfeliĉa homo: mi estas edzigita!...

Maria Gavrilovna kun miro ekrigardis lin.

– Mi estas edzigita de kvar jaroj, – daŭrigis Burmin: – kaj mi eĉ ne scias, kiu estas mia edzino, kie ŝi nun sin trovas, kaj ĉu mi iam revidos ŝin!...

– Kion vi diras?! – ekkriis Maria Gavrilovna. – Kiom stranga ĝi estas! Daŭrigu ... mi rakontos al vi poste ... daŭrigu, mi petas.

– Komence de la 1812a jaro, – diris Burmin: – mi rapidis Vilnon, kie troviĝis nia regimento. Veninte malfruvespere al iu stacio, mi diris, ke oni rapidu jungi freŝajn ĉevalojn; sed fariĝis terura neĝblovo; la staciestro kaj la veturigistoj konsilis al mi atendi. Mi obeis; tamen nekomprenebla emocio ekposedis min; al mi ŝajnis, kvazaŭ iu puŝis kaj puŝis min. Dume la neĝblovado ne ĉesis. Mi perdis la paciencon, denove ordonis, ke oni jungu la ĉevalojn, kaj forveturis dum plej forta neĝventego. Al la veturigisto venis la ideo veturi sur glaciiĝinta rivero por malplilongigi la vojon je tri verstoj. La riverbordoj estis tute neĝekovritaj; la veturigisto preterpasis nerimarkinte la lokon, kie ni devus ree trafi la poŝtan vojon, kaj tiamaniere ni troviĝis en nekonata loko. La ventego ne kvietiĝis. Mi ekvidis iun lumeton kaj ordonis veturi en tiun direkton. Ni venis en vilaĝon; ligna preĝejo estis lumigita kaj malfermita; interne de la ĉirkaŭbarilo staris kelke da glitveturiloj; en la preĝejvestiblo paŝadis homoj. – „Tien ĉi, tien ĉi!“ – ekkriis voĉoj. Ni alveturis. – „Pro Dio, kial vi malfruiĝis? – diris al mi iu: – la fianĉino estas sveninta, la pastro ne scias kion fari; ni estis jam pretaj reveni hejmen. Eliru do rapide.“ Mi senvorte elsaltis el mia glitveturilo kaj eniris la preĝejon, apenaŭ lumigatan per du aŭ tri kandeloj. Junulino sidis sur benko en malluma angulo, alia frotis ŝiajn tempiojn. „Dank’ al Dio, – diris la dua, – fine vi venis; vi preskaŭ mortigis la fraŭlinon.“ Maljuna pastro proksimiĝis al mi kun demando: „Ĉu ni komencu?“ – „Jes, komencu, via pastra moŝto,“ – mi respondis distrite. Oni igis la fraŭlinon leviĝi. Ŝi ŝajnis al mi beleta... Nekomprenebla, nepardonebla ventanimeco ... mi ekstaris apud ŝi antaŭ la katedro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servistino subtenadis la fianĉinon kaj atentis nur ŝin... Ni estis geedzigitaj!... – „Kisu vin,“ – oni diris al ni. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaĝon. Mi estis preta ŝin kisi... Ŝi ekkriis: – „Ha, ne estas li! ne estas li!“ kaj svenis. La atestantoj direktis al mi siajn timigitajn rigardojn. Mi min returnis, eliris el la preĝejo sen ia malhelpo, ĵetis min en la glitveturilon kaj ekkriis: „Rapidu!“ – 

– Dio mia! – ekkriis Maria Gavrilovna: – kaj vi tute ne scias, kio fariĝis al via kompatinda edzino?

– Mi nenion scias, – respondis Burmin: – mi ne scias la nomon de la vilaĝo, kie mi edziĝis; mi ne memoras, el kiu stacio mi forveturis. Tiutempe mi opiniis mian kriman petolaĵon tiom malgrava, ke, forlasinte la vilaĝon, mi ekdormis kaj vekiĝis nur sekvintmatene ĉe tria stacio. La servisto, kiu akompanis min tiam, mortis dum la milito, – do mi havas neniun esperon retrovi la virinon, al kiu mi estis farinta tiel kruelan ŝercon, kaj kiu nun estas venĝita same kruele!...

– Dio mia, Dio mia! – diris Maria Gavrilovna, kaptante lian manon: – do tio estas vi! Kaj vi ne rekonas min?

Burmin paliĝis... kaj falis ĉe ŝiajn piedojn...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.