La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI NOVELOJ

Aŭtoro: Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin

©2026 Geo

La Enhavo

PIKREĜINO

I.

Foje oni ludis kartojn ĉe la rajdgvardiano Narumov. Longa vintra nokto forpasis nerimarkite; oni sidiĝis por vespermanĝi post la kvara matene. La gajnintoj manĝis kun granda apetito; la aliaj sidis distrite antaŭ malplenaj teleroj. Tamen, kiam aperis ĉampanvino, – la interparolado ekvigliĝis, kaj ĉiuj ĝin partoprenis.

– Kion ci estas farinta, Surin? – demandis la domomastro.

– Mi malgajnis, kiel kutime. Mi devas konfesi, ke malbonŝanco min persekutas: mi ludas singarde kaj neniam ardiĝas, nenio min konfuzigas, – tamen mi ĉiam malgajnas.

– Rigardu Herman-on! – diris unu el la gastoj, montrante junan inĝenieroficiron: – dum sia tuta vivo li ne eĉ unu fojon prenis kartojn en la manojn, tamen ĝis la kvina matene li sidas kun ni, observante nian ludon.

– Ludo min tre interesas, – rediris Hermano: – sed mi ne povas riski la neceson pro espero akiri superfluon.

– Hermano estas germandevena: do li estas prikalkulema, jen – la kaŭzo! – rimarkis Tomski. – Sed mian avinon, la grafinon Anna Fedotovna, mi tute ne komprenas.

– Kio? kial? – aŭdiĝis voĉoj.

– Mi ne povas koncepti, – daŭrigis Tomski: – kial mia avino ne ludas kartojn.

– Tute ne estas mirinde, – diris Narumov: – ke okdekjara maljunulino ne kartludas.

– Do vi nenion scias pri ŝi?

– Ne, vere, nenion.

– Aŭskultu do! Oni devas scii, ke mia avino, antaŭ ĉirkaŭ sesdek jaroj, veturis Paris-on kaj estis tie en granda modo. La homoj amase sekvis ŝin, por vidi „la Moskvan Venuson“; Richelieu ŝin amindumis, kaj mia avino asertas, ke li apenaŭ ne mortpafis sin pro ŝia senkoreco. Tiutempe la sinjorinoj ludis „faraonon“. Foje ĉe la reĝa kortego ŝi malgajnis al la duko de Orléans je honorvorto iun grandan sumon. Reveninte hejmen, dum senvestiĝado ŝi deklaris al mia avo pri sia malgajno kaj ordonis pagi ĝin. La mortinta avo, kiel mi memoras, estis kvazaŭ ŝia domadministranto. Li timis ŝin kiel fajron; tamen, aŭdinte pri tioma malgajno, li perdis la paciencon, ekkoleris, prenis kalkulilon, pruvis al ŝi, ke dum duonjaro ili elspezis duonmilionon, ke ili havas en Paris nek sian apudmoskvan, nek la saratovan bienon, kaj kategorie rifuzis pagi la monon. La avino lin vangofrapis kaj enlitiĝis sola, kiel signo de sia malfavoro. La morgaŭon ŝi venigis la edzon, esperante, ke la dirita hejma puno efikis, – tamen ŝi trovis lin neŝancelebla. La unuan fojon dum sia vivo ŝi malfieriĝis kaj finvenis al rezonadoj kaj klarigoj; ŝi esperis konsciencigi lin, pruvante, ke estas diferenco inter princo kaj veturigisto. Nenio farebla! La avo ribelis. Ne, ne, kaj nenion plu. La avino ne sciis, kion fari. Ŝi bone konis rimarkindan homon. Vi certe aŭdis pri la grafo de Saint-Germain, pri kiu oni rakontas multon miraklan. Vi scias, ke li afektis esti la „vaganta judo“, eltrovinto de viveliksiro kaj de filozofŝtono. Oni lin mokridis kiel ĉarlatanon, kaj Kazanova en siaj memorskriboj diras, ke li estis spiono; cetere Saint-Germain, malgraŭ sia mistereco, havis tre respektindan eksteraĵon kaj estis societema kaj kompleza homo. Mia avino ĝis nun ŝatas lin ĝis memforgeso kaj koleras, se oni parolas pri li senrespekte. La avino sciis, ke Saint-Germain povas disponi pri grandaj monsumoj. Ŝi decidis sin turni al li, sendis al li skribaĵeton kaj petis viziti ŝin senprokraste. La maljuna strangulo venis tuj kaj trovis ŝin en terura ĉagreno. Ŝi pripentris al li per plej nigraj koloroj la barbarecon de sia edzo kaj fine diris, ke sian tutan esperon ŝi fidas al lia amikeco kaj komplezemo. Saint-Germain enpensiĝis. „Mi povas servi al vi per tia sumo,“ li diris: „sed mi scias, ke vi ne estos trankvila, ĝis kiam vi ne elpagos vian ŝuldon, kaj mi ne volas kaŭzi al vi novajn klopodojn. Ekzistas alia rimedo, – vi povas regajni.“ – „Sed, kara grafo,“ respondis la avino: „mi diras ja al vi, ke mi tute ne havas monon.“ – „Mono ne estas bezona,“ rediris Saint-Germain: „bonvolu min aŭskulti.“ Kaj li malkovris al ŝi iun sekreton, pro kiu ĉiu el ni konsentus pagi tre kare...

La junaj kartoludantoj ekstreĉis la atenton. Tomski ekbruligis pipon, enspiris la tabakfumon kaj daŭrigis:

– Samvespere mia avino partoprenis „le jeu de la reine“[1] en Versailles. La duko de Orléans estis la kartbankisto; mia avino faciltone senkulpigis sin, ke ŝi ne alportis la ŝuldatan monon, pretekstinte iun elpensitan rakonteton, kaj komencis ludi. Ŝi elektis tri kartojn, – ĉiuj tri gajnis unu post la alia, kaj mia avino tute liberiĝis de sia ŝuldo.

– Bontrafa okazaĵo! – diris unu el la gastoj.

– Fabelo! – rimarkis Hermano.

– Eble falsitaj kartoj! – diris tria.

– Mi ne opinias tion, – respondis gravtone Tomski.

– Kiel! – ekkriis Narumov: – ci havas avinon, kiu divenas tri sinsekvajn gajnontajn kartojn, kaj ci ne profitas ŝian kabalistikon?!...

– He, je diablo! – respondis Tomski: – ŝi havis kvar filojn, inter ili mian patron, ĉiuj kvar – pasiaj kartludantoj, kaj al neniu ŝi malkovris sian sekreton, kvankam ĝi estus tre enspeziga por ili – kaj ankaŭ por mi. Tamen jen, kion rakontis al mi mia onklo, la grafo Ivan Iljiĉ, kaj kion li certigis per sia honoro. La mortinta Ĉaplicki, tiu sama, kiu mortis en plena mizero, malŝpareginte milionojn, foje en sia juneco malgajnis – se mi ne eraras, al Zoriĉ – ĉirkaŭ tricent mil rublojn. Li estis senesperega. Mia avino, kiu ĉiam estis severa al petolaĵoj de junaj homoj, ial ekkompatis Ĉaplicki-n. Ŝi konigis al li tri kartojn, por ke li ludu ilin unu post la alia, kaj igis lin ĵuri je sia honoro, ke li neniam plu kartludos. Ĉaplicki iris ĉe sian venkinton, kaj ili komencis ludi. Ĉaplicki metis sur la unuan karton kvindek mil kaj gajnis; li ludis „paroli“, „paroli-pe“[2], – regajnis la perditon kaj eĉ iom pli...

– Tamen, estas tempo por iri dormi: estas jam kvarono antaŭ la sesa.

Efektive, jam mateniĝis. La junuloj fintrinkis siajn glasojn kaj disiris.

II.

La maljuna grafino N. sidis en sia tualetejo antaŭ spegulo. Tri junulinoj ĉirkaŭis ŝin. Unu tenis poteton kun ruĝigilo, la dua skatoleton kun harpingloj, la tria kufon kun fajrokoloraj rubandoj. La grafino tute ne pretendis je beleco, jam delonge velkinta, tamen ŝi konservis ĉiujn kutimaĵojn de sia junaĝo, severe sekvis la modojn de la sepdekaj jaroj[3] kaj vestadis sin same longe, same zorge, kiel antaŭ sesdek jaroj. Apud fenestro, antaŭ brodstablo, sidis fraŭlino, ŝia edukatino.

– Mi vin salutas, grand’maman! – diris enirinta juna oficiro. – Bonjour, mademoiselle Lise. Grand’maman, mi havas peton al vi.

– Kio estas, Paul?

– Permesu, ke mi povu prezenti al vi unu el miaj amikoj kaj venigi lin vendrede al via balo.

– Venigu lin simple al la balo kaj tiam ci prezentos lin al mi. Ĉu ci estis hieraŭ ĉe X.?

– Ho, jes! estis tre gaje; oni dancis ĝis la kvina matene. Kiom bela estis sinjorino Jelecki!

– He, mia kara! Kion belan ci trovas en ŝi? Ĉu tia estis ŝia avino, la princino Darja Petrovna!... Sed mi supozas, ke ŝi jam tre maljuniĝis, la princino Darja Petrovna?

– Kiel – maljuniĝis? – rediris distrite Tomski: – ŝi jam antaŭ sep jaroj mortis.

La fraŭlino levis la kapon kaj faris signon al la juna homo. Li ekmemoris, ke oni kaŝadis antaŭ la maljuna grafino la morton de ŝiaj samaĝulinoj, kaj ekmordis sian lipon. Sed la grafino akceptis la novan por ŝi sciigon kun granda indiferenteco.

– Ŝi mortis! – ŝi diris: – kaj mi ne sciis tion! Ni ricevis samtempe la oficon de kortegaj fraŭlinoj, kaj kiam ni estis prezentataj al la imperiestrino...

Kaj la grafino je la centa fojo rakontis al la nepo sian anekdoton.

– Nu, Paul, – ŝi diris poste: – helpu al mi leviĝi el la seĝo. Lizanjo, kie estas mia flartabakujo?

La grafino kun siaj servistinoj iris post la kurtenŝirmilon por fini sian tualeton. Tomski restis kun la fraŭlino.

– Kiun vi intencas prezenti al la grafino? – mallaŭtvoĉe demandis Lizaveta Ivanovna.

– Narumov-on. Ĉu vi konas lin?

– Ne. Ĉu li estas oficiro aŭ civilulo?

– Oficiro.

– Inĝeniero?

– Ne, – kavaleriano. Kial vi supozis, ke li estas inĝeniero?

La fraŭlino ekridetis kaj respondis nenion.

– Paul! – ekkriis la grafino malantaŭ la ŝirmilo: – sendu al mi iun novan romanon, sed ne el la modernaj, mi petas.

– Kion vi volas diri per tio, grand’maman?

– Tio signifas, romanon, en kiu la heroo ne premsufokas sian patron aŭ patrinon, kaj en kiu malestas dronintaj kadavroj. Mi terure timas dronintojn.

– Tiaspecaj romanoj ne ekzistas nuntempe. Eble vi deziras havi rusan romanon?

– Ĉu do ekzistas rusaj romanoj?... Sendu tian, karulo, sendu nepre, mi tre petas!

– Pardonu, grand’maman, – mi devas rapidi... Ĝis revido, Lizaveta Ivanovna! Kial vi pensis, ke Narumov estas inĝeniero?

Kaj Tomski eliris el la tualetejo.

Lizaveta Ivanovna restis sola; ŝi forlasis sian laboron kaj rigardis tra la fenestro. Baldaŭ ĉe la kontraŭa stratangulo aperis juna oficiro. Ruĝo kovris ŝian vizaĝon; ŝi denove sin turnis al la laboro kaj klinis la kapon super la kanvaso. Tiumomente eniris la grafino, tute vestita.

– Ordonu, Lizanjo, ke oni jungu kaleŝon, – ni veturos promeni.

Lizanjo forlasis la brodstablon kaj komencis ordigi sian laboraĵon.

– Ĉu, mia kara, vi estas surda? – ekkriis la grafino: – tuj jungigu la kaleŝon.

– Jes! – respondis nelaŭte la fraŭlino kaj ekkuris en la antaŭĉambron.

Eniris servisto kaj prezentis la librojn, senditajn de la princo Pavel Aleksandroviĉ[4].

– Bone! Oni danku, – diris la grafino. – Lizanjo, Lizanjo, kien do vi kuras?!...

– Min vesti.

– Vi havas ankoraŭ tempon. Sidiĝu tie ĉi. Malfermu la unuan volumon, legu laŭte...

La fraŭlino prenis la libron kaj tralegis kelke da linioj.

– Pli laŭte! Kio estas al vi? Ĉu vi perdis la voĉon?... Atendu... Alŝovu al mi piedbenketon... pli proksime... nu!...

Lizaveta Ivanovna tralegis ankoraŭ du paĝojn. La grafino ekoscedis.

– Forĵetu la libron, – ŝi diris: – kia sensencaĵo! Resendu ĝin al princo Pavel kaj diru, ke oni danku... Kaj la kaleŝo?

– La kaleŝo estas preta, – respondis Lizaveta Ivanovna, rigardinte en la straton.

– Kial do vi ne estas vestita? – rediris la grafino: – mi ĉiam devas vin atendi. Tio estas netolerebla!...

Lizanjo forkuris en sian ĉambron. Apenaŭ forpasis du minutoj, la grafino eksonorigis per ĉiuj fortoj. Tri servistinoj alkuris tra unu pordo kaj lakeo tra alia.

– Estas ja neeble venigi vin, kiam bezone! – diris al ili la grafino. – Diru al Lizaveta Ivanovna, ke mi atendas ŝin.

Lizaveta Ivanovna eniris en ĉapelo kaj mantelo.

– Fine, mia kara!... Kia belvestiĝo! Pro kio?... kiun vi volas ĉarmi?... Kia estas la vetero? videble ventas.

– Ne, via grafina moŝto! Estas tre milde, – respondis la lakeo.

– Vi ĉiam parolas trafe-maltrafe! Malfermu la fenestran pordeton. Jen ĝi estas, – malvarmega vento!... Maljungu la kaleŝon! Lizanjo, ni ne veturos: estis tute senbezone vin belvesti.

„Jen kia estas mia vivo!“ – ekmeditis Lizaveta Ivanovna.

Efektive, Lizaveta Ivanovna estis tre malfeliĉa estulino. „Fremda pano estas maldolĉa,“ diris Dante, „kaj malfacilaj estas la ŝtupoj de fremda perono.“ Sed kiu kapablas pli forte senti la maldolĉon de dependeco ol malriĉa edukatino de altranga maljunulino? La grafino N., certe, ne havis malbonan koron, tamen ŝi estis kaprica, kiel dorlotita mondumulino, avara kaj enprofundiĝinta en malvarman egoismon, kiel ĉiuj gemaljunuloj, ŝatantaj sian tempon kaj fremdaj al la nuna. Ŝi daŭrigis partopreni ĉiujn vantaĵojn de la grandmondo; ŝi vizitadis balojn, kie ŝi sidis en angulo, kun ruĝigilo sur la vangoj kaj vestita laŭ antikva modo, kiel naŭzaspekta, sed neevitebla ornamaĵo de la balsalonego. La venantaj gastoj aliradis ŝin kun profundaj salutoj, kvazaŭ plenumante iun riton, kaj poste neniu sin okupis pri ŝi. Ĉe si mem ŝi akceptadis la tutan urbon, observante plej severan etiketon kaj rekonante nenies vizaĝojn. Ŝia multenombra geservistaro, grasiĝinta kaj griziĝinta en ŝia antaŭĉambro kaj servistejo, agadis laŭ sia plaĉo, senhonte priŝtelante la mortpretan maljunulinon. Lizaveta Ivanovna estis hejma martirino. Ŝi verŝadis la teon kaj aŭskultis riproĉojn pro superflue uzita sukero; ŝi laŭtlegis romanojn – kaj estis kulpa pri ĉiuj mankoj de la aŭtoro; ŝi akompanis la grafinon dum ŝiaj promenadoj kaj estis responda pri la vetero kaj pri stratpavimo. Al ŝi estis fiksita ia salajro, kiun oni neniam pagis al ŝi plene; tamen oni postulis, ke ŝi estu vestita kiel ĉiuj, tio estas, kiel tre malmultaj. En la mondumo ŝi ludis plej mizeran rolon. Ĉiuj konis ŝin, kaj neniu ŝin rimarkis; dum baloj ŝi dancis nur, kiam mankis kontraŭdancantoj; la sinjorinoj prenis ŝin je la brako ĉiufoje, kiam ili bezonis iri en tualetejon por ordigi ion ajn en sia vestaĵo. Ŝi estis fiera, akre sentis sian situacion kaj atente rigardis ĉirkaŭ si, malpacience atendante liberigonton; sed la junaj homoj, prikalkulemaj kaj vante ambiciaj, ne indigis ŝin je sia atento, kvankam Lizaveta Ivanovna estis centfoje pli aminda ol la arogantaj kaj malvarmsangaj dotulinoj, kiujn ili amindumadis. Kiomfoje, forlasinte nerimarkite la enuigan kaj luksan salonon, ŝi foriradis plori en sia malriĉa ĉambreto, kie staris papertapetita ŝirmilo, komodo, speguleto kaj ligna lito, kaj kie mallume brulis seba kandelo en kupra kandelingo.

Foje – tio okazis du tagojn post la vespero, priskribita en la komenco de nia rakonto, kaj unu semajnon antaŭ la sceno, ĉe kiu ni haltis, – foje Lizaveta Ivanovna, sidante apud fenestro ĉe brodstablo, senintence ekrigardis en la straton kaj ekvidis junan inĝenieroficiron, starantan senmove kaj direktintan la okulojn al ŝia fenestro. Ŝi mallevis la kapon kaj daŭrigis sian laboradon; post kvin minutoj ŝi ree ekrigardis, – la juna oficiro staris samloke. Ne havante la kutimon koketi kun preterpasantaj oficiroj, ŝi ne plu rigardis tra la fenestro kaj dum ĉirkaŭ du horoj brodis, ne levante la kapon. Venis la tempo de tagmanĝo. Ŝi leviĝis, komencis ordigi la brodstablon kaj, senintence rigardinte en la straton, denove ekvidis la oficiron. Tio ŝajnis al ŝi iom stranga. Post la tagmanĝo ŝi proksimiĝis al la fenestro kun iom maltrankvila sento, sed la oficiro forestis, kaj ŝi forgesis pri li...

Post kelke da tagoj, elirante kun la grafino por enkaleŝiĝi, ŝi denove ekvidis lin. Li staris ĉe la perono mem, kaŝinte la vizaĝon per la kastorfela kolumo de sia mantelo; liaj nigraj okuloj brilis el sub la trikorna ĉapelo. Lizaveta Ivanovna ektimis, ne sciante kion, kaj eksidis en la kaleŝon kun neklarigebla korpremo.

Reveninte hejmen, ŝi proksimiĝis al la fenestro, – la oficiro staris samloke, fikse ŝin rigardante; ŝi foriris, turmentata de scivolo kaj emociita de sento tute nova por ŝi.

De tiam forpasis ne eĉ unu tago sen tio, ke la juna homo, je difinita horo, aperis sub la fenestroj de ilia domo. Inter li kaj ŝi fariĝis neinterkonsentitaj interrilatoj. Sidante sur sia kutima loko kaj laborante, ŝi sentis lian proksimiĝon, levis la kapon, rigardis lin en ĉiu plua tago pli kaj pli longe. La juna homo, laŭŝajne, estis danka al ŝi pro tio: ŝi vidis, per la akra rigardo de juneco, ke rapida ruĝo kovris liajn palajn vangojn ĉiufoje, kiam iliaj rigardoj renkontiĝadis. Post unu semajno ŝi ekridetis al li...

Kiam Tomski petis la permeson prezenti al la grafino sian amikon, la koro de la junulino ekbatis. Sed eksciinte, ke Narumov estas ne inĝeniero, sed rajdgvardiano, ŝi ekbedaŭris, ke per sia maldiskreta demando ŝi malkovris sian sekreton al la ventanima Tomski.

Hermano estis filo de rusiĝinta germano, kiu postlasis al li malgrandan kapitalon. Firme konvinkita pri neceso firmigi sian sendependecon, Hermano ne tuŝadis eĉ la procentojn, vivis sole per sia salajro, permesis al si nenian elspezigan kapricon. Cetere, li estis kaŝema kaj ambicia, kaj liaj kamaradoj havis malofte okazon mokridi lian troan ŝparemon. Li havis fortajn pasiojn kaj flaman imagkapablon; tamen lia solida karaktero savis lin kontraŭ kutimaj eraroj de juneco. Jen ekzemplo: estante fundanime pasia kartludanto, li neniam prenis kartojn en la manojn, ĉar li konjektis, ke lia monhavo ne permesas al li (kiel li diradis) „riski la neceson por akiri superfluon“, – tamen li pasigis tutajn noktojn apud kartludaj tabloj kaj kun febra kortremo sekvis la diversajn peripetiojn de la ludado.

La anekdoto pri la tri kartoj forte impresis lian imagon kaj dum la tuta nokto ne forlasis lian kapon. „Ho, se la maljuna grafino, – li meditis la morgaŭan vesperon, vagante tra la peterburgaj stratoj, – malkaŝus al mi sian sekreton kaj konigus al mi la tri certajn kartojn! Kial ne ekprovi sian bonŝancon?... Min prezenti al ŝi, atingi ŝian favoron... eĉ fariĝi ŝia amanto... Sed ĉi ĉio postulas longan tempon, kaj ŝi estas okdeksepjara: ŝi povas morti post unu semajno, post du tagoj!... Kaj la anekdoto mem, – ĉu estas eble ĝin fidi?... Ne!... Kalkulemo, moderemo kaj laboremo – jen estas miaj tri certaj kartoj, jen kio triobligos, sepobligos mian kapitalon kaj donos al mi animkvieton kaj sendependecon!“ Rezonante tiamaniere, li ektroviĝis en unu el la ĉefaj stratoj de Peterburgo, antaŭ domo de antikva arĥitekturo. La strato estis plenplena je veturiloj; kovritaj kaleŝoj unu post alia rulis al la lumigita perono. El la kaleŝoj ĉiuminute montriĝis jen gracia piedeto de juna belulino, jen sprontintanta boto, jen silka ŝtrumpo kaj diplomata ŝuo. Peltoj kaj manteloj sinsekve aperadis antaŭ gravaspekta pordisto. Hermano haltis.

– Kies domo ĝi estas? – li demandis apudan policanon.

– De la grafino N., – respondis la policano.

Hermano ektremis. La mirinda anekdoto reaperis antaŭ lia imago. Li komencis paŝadi apud la domo, pensante pri ĝia mastrino kaj pri ŝia mirakla kapablo. Nur malfrue li revenis al sia modesta hejmanguleto; dumlonge li ne povis ekdormi, kaj post kiam la dormo fine lin ekposedis, li sonĝis pri kartoj, kovrita per verda tuko tablo, amasoj da bankbiletoj kaj ormoneroj; li ludis karton post karto, gajnis senintermanke, alŝovadis al si la oron kaj enpoŝigadis la biletojn. Vekiĝinte jam malfrue, li eksopiris pri perdo de siaj fantaziaj riĉaĵoj, denove iris vagadi tra la urbo kaj denove ektroviĝis antaŭ la domo de grafino N. Ŝajnis, kvazaŭ iu nekonata forto lin altirus tien. Li haltis kaj ekis rigardi la fenestrojn. En unu el ili li ekvidis nigraharan kapeton, klinitan, verŝajne, super libro aŭ manlaboro. La kapeto leviĝis. Hermano ekvidis freŝan vizaĝon kaj nigrajn okulojn. Tiu ĉi minuto decidis pri lia destino.

III.

Apenaŭ Lizaveta Ivanovna havis tempon por demeti la mantelon kaj ĉapelon, la grafino ree venigis ŝin kaj ordonis, ke oni alperonigu la kaleŝon. Ili iris sidiĝi en la veturilon. Sammomente, kiam du lakeoj enŝovis la maljunulinon tra la kaleŝpordeto, Lizaveta Ivanovna ekvidis apud la rado mem sian inĝenieron; li ekkaptis ŝian manon; ŝi povis apenaŭ rekonsciiĝi pro timo, la juna homo malaperis, – kaj en ŝia mano restis letero. Ŝi kaŝis ĝin en sia ganto kaj dum la tuta vojiro ŝi nenion vidis nek aŭdis. La grafino kutimis en la kaleŝo ĉiuminute fari demandojn: kiun ni ĵus renkontis? kiel estas nomata ĉi tiu ponto? kio estas skribita sur tiu elpendaĵo? Ĉi-foje Lizaveta Ivanovna respondadis trafe-maltrafe kaj tute malĝuste; la grafino ekkoleris.

– Kio fariĝis al vi, mia kara? Ĉu eble tetano vin ekposedis? Ĉu vi min ne aŭdas aŭ ne komprenas? Tamen, dank’ al Dio, mi nek kartavas, nek perdis ankoraŭ la saĝon?

Lizaveta Ivanovna ne aŭskultis ŝin. Reveninte hejmen, ŝi kuris en sian ĉambron, elprenis el sub la ganto la leteron, – ĝi ne estis sigelita. Lizaveta Ivanovna ĝin tralegis. La letero entenis amkonfeson; ĝi estis karesplena, samtempe respekta kaj ... laŭvorte ĉerpita el sentimentala germanlingva romano; bonŝance Lizaveta Ivanovna ne sciis la germanan lingvon kaj restis kontenta.

Tamen ŝia akcepto de la letero treege ŝin maltrankviligadis. Estis la unua fojo, ke ŝi eniris en kaŝitajn, intimajn rilatojn kun juna viro. Lia aroganteco terurigis ŝin. Ŝi riproĉis sin mem pro nesingarda konduto kaj ne sciis, kion fari: ĉu ĉesi la sidadon apud la fenestro kaj per sia malatento malardigi la junan oficiron en liaj pluaj persekutadoj? ĉu respondi malvarme kaj decide? Ŝi havis neniun, de kiu ŝi povus peti konsilon: nek amikinon, nek instruantinon. Lizaveta Ivanovna decidis respondi.

Ŝi sidiĝis antaŭ skribotablo, prenis plumon, paperon – kaj enpensiĝis. Multfoje ŝi komencis sian leteron – kaj ŝiris ĝin: la vortoj ŝajnis al ŝi aŭ tro malseveraj, aŭ tro kruelaj. Fine ŝi sukcesis skribi kelkajn liniojn, kiuj ŝin kontentigis. „Mi estas certa, – ŝi skribis, – ke vi havas honestajn intencojn, ke vi ne volas ofendi min per senpripensa ago, sed nia konatiĝo ne devus esti komencata tiamaniere. Mi resendas al vi vian leteron kaj esperas, ke estonte mi ne havos kaŭzon por plendi pro nemeritita malrespekto.“

La morgaŭon, ekvidinte Hermanon iranta en la strato, Lizaveta Ivanovna leviĝis de sia brodstablo, iris en la salonon, malfermis fenestran pordeton kaj ĵetis sian skribaĵeton en la straton, fidante rapidmovecon de la juna oficiro. Hermano alkuris, eklevis ĝin kaj eniris en apudan sukeraĵejon. Rompinte la sigelon, li trovis sian leteron kaj la respondon de Lizaveta Ivanovna. Li atendis tion kaj revenis hejmen tre kontenta.

Post tri tagoj juneta, rapidokula komizino el moda magazeno alportis al Lizaveta Ivanovna skribaĵeton. Ŝi malfermis ĝin kun maltrankvila sento, supozante monpostulon, sed subite rekonis la skribmanieron de Hermano.

– Vi eraris, mia kara, – ŝi diris: – la letero ne estas por mi.

– Ne, certe por vi! – rediris la sentima knabino, ne kaŝante malican rideton: – bonvolu legi.

Lizaveta Ivanovna trakuris la skribaĵon: Hermano postulis rendevuon.

– Estas ne eble, – ŝi diris, ektiminte la trorapidecon de la postulo kaj la uzitan farmanieron: – ĝi estas certe skribita ne por mi. – Kaj ŝi disŝiris la leteron en pecojn.

– Se la letero ne estas por vi, kial vi ĝin disŝiris? – respondis la knabino: – mi estus redononta ĝin al la sendinto.

– Mi petas vin, karulino, – diris Lizaveta Ivanovna, ekruĝiĝinte pro ŝia rimarko: – neniam plu alportu al mi tiajn leterojn kaj diru al la sendinto, ke li devus honti.

Tamen Hermano ne ĉesis. Lizaveta Ivanovna ĉiutage ricevadis de li leterojn jen per tiu maniero, jen per alia. Ili jam ne estis tradukitaj el germana lingvo. Hermano skribis ilin en sia propra esprimmaniero, inspirite de pasio: ili entenis samtempe sindekliniĝon de liaj deziroj kaj malordon de senbrida imagemo. Lizaveta Ivanovna jam ne pensis resendi ilin: ŝi ĝuegis ilin kaj komencis respondi, – kaj ŝiaj leteroj de tago al tago fariĝis pli kaj pli longaj kaj amoplenaj. Fine ŝi ĵetis al li tra la fenestro jenan leteron: „Hodiaŭ okazos balo ĉe la ***a ambasadoro. La grafino ĉeestos ĝin, kaj ni restos tie ĝis la dua. Jen okazo por vi vidi min sen ĉeestantoj. Post kiam la grafino forveturos al la balo, la servistaro, kredeble, disiros; en la vestiblo restos sole la pordisto, kaj eĉ li kutime foriras en sian ĉambreton. Venu je duono post la dekunua. Supreniru la ŝtuparon. Se vi trovos iun ajn en la antaŭĉambro, vi demandos, ĉu la grafino estas hejme; oni diros al vi, ke ne, kaj – nenio farebla! – vi devos foriri. Sed, verŝajne, vi renkontos neniun. La servistinoj sidas ĉe si, ĉiuj en unu ĉambro. El la antaŭĉambro iru maldekstren, ĉiam rekte ĝis la grafina dormoĉambro; tie, malantaŭ kurtenŝirmilo, vi vidos du pordetojn: dekstre – en kabineton, kiun la grafino neniam eniras; maldekstre – en koridoron, el kie mallarĝa spiralforma ŝtuparo kondukas en mian ĉambron.“

Hermano tremegis kiel tigro, atendante la fiksitan horon. Je la deka vespere li jam staris antaŭ la domo de la grafino. La vetero estis terura: muĝis ventego, malseka neĝo falis floke; la stratlanternoj lumis malhele; la stratoj estis senhomaj; nur de tempo al tempo preterpasis veturigisto kun sia malgrasa ĉevalaĉo, rigardesplorante eblan malfruiĝintan pasaĝeron. Hermano staris vestita sole per surtuto, sentante nek venton, nek neĝon. Fine oni alperonigis la kovritan grafinan kaleŝon. Hermano vidis, ke du lakeoj elportis la kurbiĝintan maljunulinon, envolvitan en zibelpelto, kaj post ŝi facilmove eniris la kaleŝon ŝia edukatino en malpeza mantelo, kun la kapo ornamita per freŝaj floroj. La pordeto fermiĝis, kaj la kaleŝo peze ekruliĝis sur la malkompakta neĝo. La pordisto fermis la dompordon. Hermano komencis paŝadi antaŭ la domo. Li proksimiĝis al stratlanterno, rigardis sian poŝhorloĝon: ĝi montris dudek minutojn post la dekunua. Li restis sub la lanterno, okulfiksante la horloĝmontrilon kaj atendante la interkonsentitan templimon. Precize je duono post la dekunua Hermano eniris la hele lumigitan vestiblon. La pordisto forestis. Hermano suprenkuris la ŝtuparon, malfermis la pordon de la antaŭĉambro kaj ekvidis serviston, dormantan sub lampo en antikva eluzita apogseĝo. Per facilmovaj kaj firmaj paŝoj Hermano preterpasis lin. La salonego kaj gastoĉambro estis mallumaj. Nur la antaŭĉambra lampo iom lumigis ilin. Hermano eniris la dormoĉambron. Antaŭ ikonarujo, plena je antikvaj sanktobildoj, flagretis ora lucerno. Kolorperdintaj silkoŝtoftegitaj seĝegoj kaj kanapoj kun lanugaj kusenoj, kun foriĝinta orumaĵo, staris en malgaja simetrio laŭ la muroj, tegitaj per ĥinaj tapetoj. Sur unu el la muroj pendis du portretoj, pentritaj en Paris de sinjorino Lebrun; sur unu de ili vidiĝis viro ĉirkaŭ kvardekjara, rozvanga kaj korpulenta, en helverda uniformo kaj kun ordenstelo sur la brusto; sur la alia – juna belulino kun agla nazo, kun alte kombitaj, pudritaj kaj ornamitaj per rozo haroj. En ĉiuj anguloj de la ĉambro sin trudis al la rigardo porcelanaj paŝtistinoj, surtabla horloĝo farita de la fama Leroy, skatoletoj, ventumiloj kaj diversaj sinjorinaj ludiloj, elpensitaj en la fino de la pasinta jarcento, kune kun la Montgolfier-a aerostato kaj Mesmer-a animala magnetismo. Hermano sin direktis post la kurtenŝirmilon. Tie staris malgranda ferlito; dekstre sin trovis pordo, kondukanta en kabineton; maldekstre – alia, en koridoron; Hermano malfermis ĝin, ekvidis mallarĝan spiralforman ŝtuparon, kiu kondukis en la ĉambron de la edukatino. Sed li revenis kaj eniris la malluman kabineton. La tempo pasadis malrapide. Ĉio estis senlaŭta. En la gastoĉambro eksonoris la dekdua; en ĉiuj ĉambroj la horloĝoj faris la samon, – kaj ĉio ree eksilentis. Hermano staris sin apogante al malvarma kameno. Li estis kvieta; lia koro batis egalmezure, kiel ĉe homo, decidinta ion danĝeran, sed necesan. La horloĝoj eksonigis la unuan kaj poste la duan matene, – li ekaŭdis malproksiman bruon de kaleŝo. Nevola emocio ekposedis lin. La kaleŝo alveturis kaj haltis. En la domo oni ekmoviĝis. La servistoj kuris, aŭdiĝis voĉoj, la domo eklumiĝis. La dormoĉambron enkuris tri maljunaj ĉambristinoj, kaj la grafino, apenaŭ viva, eniris kaj sidiĝis en seĝegon. Hermano rigardis tra fendeto en la pordo. Lizaveta Ivanovna preterpasis lin. Hermano aŭdis ŝiajn rapidajn paŝojn laŭlonge de la ŝtuparo. En lia koro resonis io simila al konsciencriproĉo kaj ree eksilentis. Li kvazaŭ ŝtoniĝis.

La grafino komencis senvestiĝi antaŭ spegulo. Oni senpinglis ŝian rozornamitan kufon, demetis la pudritan perukon de ŝia griza kaj tondita kapo. Pingloj pluve ŝutiĝis ĉirkaŭ ŝi. Flava, arĝentbrodita robo falis ĉe ŝiajn ŝvelintajn piedojn. Hermano estis atestanto de naŭzaj misteroj de ŝia tualeto; fine la grafino restis en dormokamizolo kaj noktokufo; en tia vestaĵo, pli konvena al ŝia maljuneco, ŝi ŝajnis malpli teruriga, malpli malbela. Kiel ĉiuj maljunuloj ĝenerale, la grafino suferis pro sendormeco. Senvestiĝinte, ŝi sidiĝis apud fenestro en apogseĝo kaj forsendis la ĉambristinojn. Oni forportis la kandelojn; la ĉambro denove restis lumigata nur per lucerno. La grafino sidis tute flava, movetante la lipojn, balanciĝante jen dekstren, jen maldekstren. En ŝiaj malserenaj okuloj pentriĝis kompleta foresto de ia ajn penso; rigardante ŝin, oni povis opinii, ke la balanciĝado de la teruraspekta maljunulino devenis ne de ŝia volo, sed pro efiko de kaŝita galvanismo.

Subite tiu ĉi mortaspekta vizaĝo ŝanĝiĝis neklarigeble. La lipoj ĉesis moviĝi, la okuloj vigliĝis: antaŭ la grafino staris nekonata viro.

– Timu nenion, mi petas, ne alarmiĝu! – li diris per klaraŭdebla, sed ne laŭta voĉo: – mi neniel intencas malutili al vi; mi venis por petegi vin pri iu favoro.

La maljunulino silente lin rigardis kaj, laŭŝajne, ne aŭdis lin. Hermano ekimagis, ke ŝi estas surda, kaj kliniĝinte al ŝia orelo mem, li ripetis la samon. La grafino silentis kiel antaŭe.

– Vi povas, – daŭrigis Hermano, – estigi la feliĉon de mia tuta vivo, kaj ĝi kostos al vi neniom: mi scias, ke vi povas diveni tri sinsekvajn kartojn...

Hermano haltis. La grafino, videble, komprenis, kion li volis de ŝi; ŝajnis, kvazaŭ ŝi serĉus vortojn por sia respondo.

– Tio estis ŝerco, – ŝi diris fine: – mi ĵuras al vi, ke tio estis ŝerco!

– Tio ne estas ŝercinda, – rediris kolere Hermano: – rememoru Ĉaplicki-n, al kiu vi estis helpinta regajni.

La grafino okulvideble konfuziĝis. Ŝia mieno vidigis fortan emocion; sed tuj poste ŝi enprofundiĝis en antaŭan sensentecon.

– Ĉu vi povas, – daŭrigis Hermano, – difini al mi tri certe gajnontajn kartojn?

La grafino silentis. Hermano daŭrigis:

– Por kiu vi konservas vian sekreton? Ĉu por viaj nepoj? Ili estas riĉaj; ili eĉ ne konas la valoron de mono. Al malŝparemulo ne helpos viaj tri kartoj. Kiu ne scipovas gardi patran heredaĵon, tiu mortos en mizero spite ĉiaj demonecaj penadoj. Mi ne estas malŝparemulo; mi konas la valoron de mono. Viaj tri kartoj ne perdiĝos por mi. Nu?!...

Li haltis kaj kortreme atendis ŝian respondon. Ŝi silentis. Hermano ekstaris surgenue.

– Se iam ajn, – li diris, – via koro konis amsenton, se vi memoras ĝiajn ravojn, se vi eĉ nur unufoje ekridetis al ploro de novenaskita filo, se io homa batiĝis iam ajn en via brusto, – mi petegas vin per sentoj de edzino, de amatino, de patrino, per ĉio plej sankta en la vivo, ne rifuzu mian peton, malkaŝu al mi vian sekreton, ĝi ja neniom valoras al vi!... Eble ĝi estas ligita kun terura peko, kun perdo de poreterna feliĉego, kun diabla kontrakto... Pripensu: vi estas maljuna, al vi restas malmultaj vivojaroj, – mi estas preta preni sur min vian pekon. Malkovru al mi vian sekreton!... Pripensu, ke feliĉo de homo sin trovas inter viaj manoj, ke ne sole mi, sed miaj infanoj, nepoj kaj pranepoj benos vian memoron kaj honoros ĝin kiel sanktaĵon...

La maljunulino respondis ne eĉ unu vorton.

Hermano leviĝis.

– Maljuna sorĉistino! – li diris, kunpreminte la lipojn: – do mi devigos vin respondi al mi!...

Sammomente li elpoŝigis pistolon. Ekvidinte ĝin, la grafino duafoje elmontris fortan emocion: ŝi ekbalancis la kapon kaj levis la manon, kvazaŭ ŝirmante sin kontraŭ pafo; poste ŝi ekruliĝis surdorsen ... kaj restis senmova.

– Ĉesu viajn infanaĵojn, – diris Hermano, prenante ŝian manon: – mi vin demandas lastfoje, – ĉu vi volas komuniki al mi viajn tri kartojn? jes aŭ ne?

La grafino ne respondis. Hermano konvinkiĝis, ke ŝi estis morta.

IV.

Lizaveta Ivanovna sidis en sia ĉambro, ankoraŭ ne demetinte la balkostumon, enprofundiĝinta en meditadojn. Reveninte hejmen, ŝi rapidis forpermesi la duondorman servistinon, proponantan al ŝi siajn servojn, diris, ke ŝi mem sin senvestis, kaj kortreme eniris sian ĉambron, atendante trovi tie Herman-on kaj dezirante ne trovi lin. Unuarigarde ŝi certiĝis pri lia foresto kaj dankis la sorton pro la malhelpo, malebliginta ilian rendevuon. Ŝi sidiĝis kaj, ne senvestante sin, ekis rememoradi ĉiujn cirkonstancojn, kiuj forlogis ŝin dum tiom mallonga tempo tiom malproksimen. Apenaŭ pasis tri semajnoj de la tago, kiam ŝi unuafoje ekvidis tra fenestro la junan oficiron, – kaj ŝi jam korespondas kun li, kaj li sukcesis igi ŝin difini al li noktan rendevuon. Ŝi sciis lian nomon nur tial, ke kelkaj el liaj leteroj estis subskribitaj de li; ŝi neniam parolis kun li, neniam aŭdis lian voĉon, nenion aŭdis pri li ... ĝis la hodiaŭa vespero. Stranga afero! tiun ĉi vesperon, dum la balo, Tomski, ofendita de la juna princidino Paŭlino Y., kiu kontraŭ sia kutimo koketis ne kun li, intencis sin venĝi, montrante al ŝi sian indiferentecon: li invitis Lizaveta Ivanovna-n kaj dancis kun ŝi senfinan mazurkon; dumdance li ŝercadis pri ŝia inklino al inĝenieroficiroj, certigis, ke li scias pli, ol ŝi povus supozi, kaj kelkaj el liaj ŝercoj estis tiom celtrafaj, ke Lizaveta Ivanovna kelkfoje pensis, ke li scias ŝian sekreton.

– De kiu vi scias ĉion ĉi? – ŝi demandis ridante.

– De iu amiko de via konatulo, – respondis Tomski: – tre rimarkinda homo.

– Kiu do estas la rimarkinda homo?

– Lia nomo estas Hermano.

Lizaveta Ivanovna respondis nenion, sed ŝiaj manoj kaj piedoj glaciiĝis...

– Hermano estas, – daŭrigis Tomski, – vere romaneca persono; li havas profilon de Napoleono kaj animon de Mefistofelo. Mi supozas, ke sur lia konscienco pezas almenaŭ tri krimoj. Kiel, vi paliĝas?

– Mi havas kapdoloron... Kion do diris al vi Hermano ... aŭ ... kia estas lia nomo?...

– Hermano estas malkontentega pri sia amiko: li diras, ke lialoke li agus tute alimaniere... Mi eĉ opinias, ke Hermano mem interesiĝas pri vi; almenaŭ li aŭskultas tre neindiferente la amajn interjekciojn de sia amiko.

– Kie do li vidis min?

– Eble en preĝejo, dum via promeno!... Dio ĝin scias! Eble en via ĉambro, dum via dormo, – li ĉion kapablas...

Proksimiĝintaj al ili tri sinjorinoj kun kotiljona demando: „oubli ou regret?“[5] interrompis la konversacion, kiu fariĝis por Lizaveta Ivanovna turmente scivoliga.

La dancantino, elektita de Tomski, estis la princidino Paŭlino mem. Ŝi sukcesis sin pravigi antaŭ li, dancante plian rondon kaj turniĝante plifoje antaŭ sia seĝo. Tomski, reveninte al sia sidloko, ne pensis plu pri Hermano, nek pri Lizaveta Ivanovna. Ŝi volis nepre daŭrigi la interrompitan interparoladon; tamen la mazurko estis finita, kaj baldaŭ poste la grafino forveturis.

La diroj de Tomski estis nenio alia ol dummazurka babilado; sed ili profunde eniĝis en la animon de la juna revemulino. La portreto, skizita de Tomski, similis la bildon, kunmetitan de ŝi mem; dank’ al samtempaj romanoj tiu banala personaĵo timigis kaj ĉarmis ŝian imagon. Ŝi sidis, kruciginte la nudajn brakojn, klininte sur la nekovritan bruston sian florornamitan kapon... Subite la pordo malfermiĝis, kaj eniris Hermano. Ŝi ektremis...

– Kie vi estis? – ŝi demandis timoflustre.

– En la dormoĉambro de la maljuna grafino, – respondis Hermano: – mi ĵus venas de tie. La grafino mortis.

– Dio mia!... kion vi diras?!...

– Kaj kredeble, – daŭrigis Hermano, – mi estas kaŭzo de ŝia morto.

Lizaveta Ivanovna ekrigardis lin, kaj en ŝia animo resonis la vortoj de Tomski: „sur la konscienco de tiu homo pezas almenaŭ tri krimoj!“ Hermano sidiĝis sur fenestrobreto apud ŝi kaj rakontis ĉion.

Lizaveta Ivanovna aŭskultis lin kun teruro. Sekve la pasiaj leteroj, la flamaj postuloj, la aroga, persista persekutado – ĉio ĉi ne estis amo!... Mono, – jen pri kio soifis lia animo!... Ne ŝi estus povonta kontentigi liajn dezirojn kaj lin feliĉigi!... La malriĉa edukatino estis sole blinda helpantino de rabisto, de mortiginto de ŝia maljuna bonfarantino!... Ŝi ekploris maldolĉe en sia tro malfrua, doloriga ekpento. Hermano rigardis ŝin senvorte; lia koro ankaŭ suferis. Tamen ne la larmoj de la kompatinda junulino, ne la mirinda ĉarmo de ŝia malĝojego emociigis lian senindulgan animon. Li ne sentis konsciencriproĉojn, pensante pri la mortinta maljunulino. Lin terurigis nur senrevena perdo de la sekreto, de kiu li atendis sian riĉegiĝon.

– Vi estas monstro! – diris fine Lizaveta Ivanovna.

– Mi ne intencis ŝian morton, – rediris Hermano, – mia pistolo ne estas ŝargita.

Ili ambaŭ eksilentis.

Jam mateniĝis. Lizaveta Ivanovna estingis la finbrulontan kandelon. Pala lumo ekheligis ŝian ĉambron. Ŝi viŝis siajn plorruĝajn okulojn kaj eklevis ilin al Hermano; li sidadis sur fenestrobreto, kunmetinte la manojn kaj minace sulkiginte la frunton. En tia pozo li mirige rememorigis portreton de Napoleono. Tia simileco impresis eĉ Lizaveta Ivanovna-n.

– Kiamaniere elirigi vin el la domo? – diris fine Lizaveta Ivanovna: – mi projektis konduki vin tra flanka elirejo, – sed estus necese preterpasi la dormoĉambron, kaj mi timas tion.

– Diru al mi, kiamaniere mi povos trovi la flankan elirejon; mi foriros sola.

La junulino ekstaris, prenis el komodo ŝlosilon, donis ĝin al Hermano kun detala instrukcio. Li premis ŝian malvarman, senrespondan manon, kisis ŝian klinitan kapon kaj eliris.

Li malsupreniris la spiralforman ŝtuparon kaj reeniris la grafinan dormoĉambron. La mortinta maljunulino sidis ŝtoniĝinta; ŝia vizaĝo esprimis profundan kvieton. Hermano haltis antaŭ ŝi, dumlonge ŝin rigardis, kvazaŭ volante certiĝi pri la terura vero; fine li eniris la kabineton, ekpalpis post la tapetoj la pordon kaj malsupreniris malluman ŝtuparon, emociita per strangaj sentoj. „Laŭ tiu ĉi sama ŝtuparo, – li meditis, – eble antaŭ sesdek jaroj, en tiun saman dormoĉambron, je sama horo, en orbrodita vesto, premante al la brusto sian trikornan ĉapelon, laŭmode frizita, ŝteliris juna feliĉulo, nun jam de longe putriĝinta en sia tombo, – kaj hodiaŭ la koro de lia iama amatino ĉesis bati...“

Malsupre de la ŝtuparo Hermano ekvidis pordon, malfermis ĝin per la donita al li ŝlosilo, sin trovis en trapasa koridoro kaj eliris en la straton.

V.

Tri tagojn post la fatala nokto, je la naŭa matene, Hermano iris al la ***a monaĥinejo, kie estis okazonta la funebra diservo kaj enterigo de la mortinta grafino. Ne sentante penton, li ne povis tamen tute mallaŭtigi la voĉon de sia konscienco, ripetadanta al li: „ci mortigis la maljunulinon!“ Havante malfortan kredon, li havis multe da superstiĉoj. Li kredis, ke la morta grafino povis malfavore influi lian vivon, kaj decidis ĉeesti la enterigon por elpeti ŝian pardonon.

La preĝejo estis plena. Hermano nur pene sukcesis antaŭeniĝi tra la homamaso. La ĉerko staris sur pompa katafalko sub velura baldakeno. La mortintino kuŝis kun surbruste krucigitaj brakoj, en punta kufo kaj blanka atlasa robo. Ĉirkaŭe staris ŝiaj hejmanoj: servistoj en nigraj kaftanoj kun blazonrubandoj surŝultre kaj kandeloj enmane; parencoj en profunde funebraj kostumoj – infanoj, nepoj kaj pranepoj. Neniu ploris; larmoj estus afektado. La grafino estis tiom maljuna, ke ŝia morto neniun povis surprizi, kaj ŝiaj parencoj jam de longe atendis ĝin. Juna episkopo diris funebran paroladon. Per simplaj kaj kortuŝaj vortoj li priskribis la pacan transiron en alian mondon de virtulino, kies longaj vivojaroj estis trankvila pretiĝo al kristana morto. „La mortanĝelo trovis ŝin, – diris la oratoro, – sendorma kaj meditanta pri baldaŭa alveno de noktomeza fianĉo.“ La diservo pasis en deca malĝojo. La parencoj adiaŭis la unuaj la mortintinon; post ili proksimiĝis la multenombraj gekonatuloj, venintaj saluti lastfoje virinon, kiu dum longaj jaroj partoprenis iliajn vantajn amuzojn. Poste venis ĉiuj domanoj; finfine proksimiĝis maljunega vartistino, samaĝulino de la mortintino; du junaj knabinoj subtenis ŝin je la brakoj; ŝi estis tro kaduka por fari ĝisteran klinsaluton, – ĝi elverŝis kelkajn larmojn, kisante la malvarman manon de sia sinjorino. Post ŝi Hermano ekkuraĝis proksimiĝi al la ĉerko. Li klinis sin ĝisteren kaj dum kelke da minutoj restis kuŝanta sur la malvarma planko, kovrita per abibranĉoj; fine li leviĝis, same pala kiel la mortintino, supreniris la katafalkoŝtupojn kaj kliniĝis ... ĉi-momente al li ekŝajnis, ke la mortintino moke lin rigardas, duonmalferminte unu okulon. Hermano rapidmove malantaŭeniĝis, faris eraran paŝon kaj ekfalegis surdorsen. Oni eklevis lin. Samtempe oni forportis la svenintan Lizaveta Ivanovna-n en la preĝejan vestiblon. Tia epizodo difektis por kelka tempo la solenon de la funebra ceremonio. Meze de la ĉeestantoj aŭdiĝis obtuza murmuro; malgrasa ĉambelano, parenco de la mortinta grafino, flustris en la orelon de anglo staranta apud li, ke la juna oficiro estas ŝia eksteredzeca filo, al kio la anglo respondis malvarmtone: „Ho?“

La tutan tagon Hermano estis tre malbonhumora. Tagmanĝante en modesta restoracio, li kontraŭkutime tre multe trinkis por tiurimede mildigi sian internan agitiĝon. Tamen la vino ankoraŭ pli ardigis lian imagon. Reveninte hejmen, li sin ĵetis tute vestita sur la liton kaj profunde ekdormis.

Li vekiĝis nokte; la luno heligis lian ĉambron. Li rigardis la horloĝon: estis kvarono antaŭ la tria. Lia dormemo forpasis. Li eksidis sur la lito kaj meditis pri la grafina enterigo.

Tiumomente iu ekrigardis el la strato en lian fenestron kaj tuj foriris. Hermano neniel atentis tion. Post minuto li ekaŭdis, ke oni malfermas la antaŭĉambran pordon. Hermano pensis, ke lia servosoldato, ebria kiel kutime, revenis el nokta promenado. Sed li ekaŭdis fremdan paŝmanieron: iu marŝis, delikate ŝovante pantoflojn. La pordo malfermiĝis, – eniris virino blanke vestita. Hermano opiniis ŝin sia maljuna mamnutristino kaj miris, kiakaŭze ŝi venas tiel malfrue. Sed la blanka virino, glitinte, sin trovis subite antaŭ li, – li rekonis la grafinon.

– Mi venis al ci kontraŭ mia volo, – ŝi diris firmavoĉe: – estas ordonite, ke mi plenumu cian peton. Trio, sepo kaj aso gajnigos cin laŭvice, tamen kondiĉe, ke ci ne ludu ĉiutage pli ol unu karton, kaj ke ci ludu neniam plu en cia vivo. Mi pardonas al ci mian morton, sed ci devas edziĝi kun mia edukatino, Lizaveta Ivanovna...

Ŝi returnis sin malrapide, iris al la pordo, ŝovante siajn pantoflojn kaj malaperis. Hermano aŭdis frapfermon de la vestibla pordo kaj vidis, ke iu ree ekrigardis en lian fenestron.

Hermano dumlonge ne kapablis rekonsciiĝi. Li eliris en apudan ĉambron; lia servosoldato dormis profunde, kaj Hermano apenaŭ sukcesis lin veki. Li estis ebria laŭkutime kaj povis klarigi nenion. La ekstera pordo estis ŝlosita. Hermano revenis en sian ĉambron, ekbruligis kandelon kaj priskribis sur papero sian vizion.

VI.

Du fiksaj ideoj ne povas kune ekzisti en psiĥa naturo, same kiel du korpoj en la fizika mondo ne povas okupi unu saman lokon. Trio, sepo kaj aso baldaŭ anstataŭis en la imago de Hermano la figuron de la mortinta maljunulino. Trio, sepo, aso ne forlasadis lian cerbon kaj ĉiam movetiĝis sur liaj lipoj. Renkontinte junulinon, li diradis: „Ŝi estas gracitalia kiel vera kertrio.“ Se oni demandis lin: „Kioma horo estas?“ li respondis: „Kvin minutoj antaŭ sepo!“ Ĉiu korpulenta homo rememorigis lin pri aso. Trio-sepo-aso persekutis lin en sonĝo, alprenante ĉiujn eblajn aspektojn: la trio floris antaŭ li en formo de luksa rozo, la sepo ŝajniĝis kvazaŭ gotika pordego, la aso – kiel monstra araneo. Ĉiuj liaj pensoj kunfluis en unu – utiligi la sekreton, kiu tiom multe al li kostis. Li komencis pripensadi sian eksiĝon el militservo kaj pri vojaĝo. Li projektis en publikaj ludejoj de Paris devigi la ensorĉitan fortunon cedi al li trezoron. Okaza cirkonstanco liberigis lin de superfluaj klopodoj.

En Moskvo organiziĝis societo de riĉaj kartludantoj sub prezido de la fama Ĉekalinski, pasiginta sian tutan vivon kun kartoj kaj akirinta iam milionojn, gajnante kambiojn kaj malgajnante kontantan monon. Multjara sperteco meritigis al li la konfidon de liaj kamaradoj, kaj larĝe malfermitaj pordoj de lia domo, bonega kuiristo, afableco kaj gajemo akiris la estimon de la publiko. Li venis Peterburgon. La junularo alfluegis ĉe lin, forgesante balojn pro kartoj kaj preferante la tentojn de ludado al la ĉarmoj de amindumado. Narumov enkondukis ĉe lin Hermanon.

Ili trapasis vicon da luksaj salonoj, kie staris bonmanieraj servistoj. Ĉiuj ĉambroj estis homplenaj. Kelke da generaloj kaj sekretaj konsilanoj ludis viston; junaj homoj sidis en senĝenaj pozoj sur ortegitaj kanapoj, manĝis glaciaĵojn kaj fumis pipojn. En la ĉefa salono, apud longa tablo, ĉirkaŭ kiu premiĝis dudek-kelkaj ludantoj, sidis la domomastro kiel ludbankisto. Li estis ĉirkaŭ sesdekjara homo de plej respektinda eksteraĵo; lia kapo estis kovrita de arĝentkoloraj haroj; la diketa freŝa vizaĝo esprimis bonkorecon; la okuloj brilis kaj estis vivigataj de ĉiama rideto. Narumov prezentis al li Hermanon. Ĉekalinski amike premis lian manon, petis, ke li estu sen ceremonioj, kaj daŭrigis ludi.

Post kiam la komencita ludo estis finita, kaj Ĉekalinski intencis rekomenci, Hermano proksimiĝis al la ludotablo.

– Permesu, ke mi metu karton, – li diris, etendante sian manon el post iu korpulenta ludanto.

Ĉekalinski ekridetis kaj senvorte kapjesis, kiel signo de kvazaŭ rezignacia konsento. Narumov ridante gratulis Hermanon pri absolvo de lia longedaŭra ludfasto kaj deziris al li bonŝancon.

– Jen estas! – diris Hermano, skribante la ludotan monsumon sub sia karto.

– Kiom? – demandis Ĉekalinski, miope duonfermetante la okulojn: – pardonu, mi ne bone vidas.

– Kvardek sep mil, – respondis Hermano.

Sammomente ĉiuj kapoj turniĝis, kaj la okuloj sin direktis al Hermano. „Li freneziĝis!“ ekpensis Narumov.

– Permesu atentigi vin, – diris Ĉekalinski kun sia ĉiama rideto, – ke via ludo estas iom forta: neniu ĉi tie metis sur simplan karton pli ol ducent sepdek kvin rublojn.

– Kio do? – rediris Hermano: – ĉu vi akceptas aŭ ne?

Ĉekalinski kapklinis kun ŝajno de sama obeema konsento.

– Mi volis nur diri al vi, – li daŭrigis, – ke, ĝuante la konfidon de miaj amikoj, mi povas ludi nur kontantmone. Miaflanke, mi nepre estas certa, ke sufiĉas via vorto, tamen, por ne malordigi la ludon kaj la kalkulojn, mi petas, ke vi metu la monon sur la karton.

Hermano elpoŝigis bankbileton kaj prezentis ĝin al Ĉekalinski, kiu, malatente ĝin rigardinte, metis ĝin sur la karton de Hermano kaj komencis ĵeti la kartojn. Dekstren falis naŭo, maldekstren – trio.

– Mi gajnis! – diris Hermano, montrante sian karton, trion.

Meze de ludantoj aŭdiĝis flustrado. Ĉekalinski sulkigis la frunton, sed tuj poste rideto reaperis sur lia vizaĝo.

– Ĉu vi volas havi la monon? – li demandis Hermanon.

– Jes, mi petas.

Ĉekalinski elpoŝigis kelke da bankbiletoj kaj tuj kvietiĝis. Hermano prenis la monon kaj foriris de la tablo. Narumov ne povis rekonsciiĝi. Hermano trinkis glason da limonado kaj foriris hejmen.

La morgaŭan vesperon li revenis al Ĉekalinski. La domomastro denove estis ludbankisto. Hermano proksimiĝis al la tablo; la ludantoj tuj cedis lokon al li. Ĉekalinski afable lin salutis. Hermano metis sur elektitan karton novajn kvardek sep milojn kune kun sia hieraŭa gajnaĵo. Ĉekalinski ĵetis la kartojn. Dekstren falis valeto, maldekstren – sepo.

Hermano malkovris sepon.

Ĉiuj ekkrietis: „ha!...“ Ĉekalinski videble konfuziĝis. Li transdonis al Hermano naŭdek kvar mil rublojn. Hermano prenis ilin indiferentmiene kaj tuj foriris.

La sekvintan vesperon Hermano denove aperis apud la ludotablo. Ĉiuj atendis lin; la generaloj kaj sekretaj konsilanoj forlasis sian viston, por vidi tian eksterordinaran ludon. La junaj oficiroj leviĝis de la kanapoj; ĉiuj servistoj kolektiĝis en la salono. Oni are ĉirkaŭis Hermanon. La ceteraj ludantoj interrompis sian ludon, senpacience atendante la rezulton. Hermano staris apud la tablo, pretiĝante ludi sola kontraŭ la pala, sed ridetanta Ĉekalinski. Hermano surkovris sian karton per pako da bankbiletoj. Tio similis duelon. Profunda silento regis ĉirkaŭe.

Ĉekalinski komencis ĵeti la kartojn; liaj manoj tremis. Dekstren falis kartreĝino, maldekstren – aso.

– Mia aso gajnis! – diris Hermano, malkovrante sian karton.

– Via reĝino malgajnis, – rediris kompleze Ĉekalinski.

Hermano ektremis: efektive, anstataŭ aso antaŭ li kuŝis reĝino. Li ne kredis siajn okulojn, ne komprenante, kiamaniere li povis erari en la elekto de sia karto.

Ĉi-momente al li ekŝajnis, ke la pikreĝino duonfermetis la okulojn kaj moke ekridetis. Mirinda simileco lin konsternis...

– La maljunulino! – li ekkriis terurigita.

Ĉekalinski proksimigis al si la malgajnitan de Hermano monon. Hermano staris senmove. Kiam li forlasis la tablon, komenciĝis laŭtvoĉa interparolado.

– Rimarkinda ludo! – parolis la ludantoj.

Ĉekalinski denove ekmiksis la kartojn, kaj la ludado estis daŭrigata.

EPILOGO

Hermano freneziĝis. Li sin trovas en la Obuĥova malsanulejo[6], en ĉambro n-ro 17, respondas neniujn demandojn kaj murmuretas tre rapide: „trio-sepo-aso! trio-sepo-reĝino!...“

Lizaveta Ivanovna edziniĝis kun tre afabla juna homo; li havas ian oficon kaj posedas sufiĉan monhavon: li estas filo de iama bienadministranto de la maljuna grafino. Lizaveta Ivanovna edukas malriĉan parencinon.

Tomski estas promociita kapitano kaj edziĝis kun princidino Paŭlino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.