La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


TRI NOVELOJ

Aŭtoro: Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO

p

A. S. Puŝkin naskiĝis en Moskvo 26. V. 1799. Li devenis el antikva nobela familio, kies anoj estas plurfoje menciataj en la historio de Ruslando. Ĝuinte brilan instruadon, li jam en sia junaĝo, estinte ankoraŭ lernanto de la imperiestra Aleksander-liceo, komencis verki versaĵojn, kiuj vidigis neordinaran talenton kaj trovis grandan sukceson. Tamen monduma vivmaniero malhelpis plenan disvolviĝon de lia talento. Spite tio Puŝkin apartenas al la nombro de plej famaj rusaj poetoj de la komenco de la XIXa jarcento, kaj oni povas plenrajte egalvalorigi lin kun korifeoj de la mondliteraturo Schiller, Byron, V. Hugo k. a.

Puŝkin postlasis pli ol 500 verkojn de plej diversa enhavo kaj amplekso: lirikajn versaĵojn, epigramojn, gazetartikolojn, grandajn romanojn-poemojn (Ruslan kaj Ludmila, Eŭgenio Onegin), historiajn dramojn en versoj (Boris Godunov), prozajn romanojn kaj rakontojn (kies specimenojn ni donas en tiu ĉi volumeto), historiajn verkojn (Historio de la Pugaĉov-a ribelo) ktp.

Puŝkin estas unu el la plej meritoplenaj kreintoj de nuntempa rusa literatura lingvo. Li forlasis la pseŭdoklasikan manieron, kiu superregadis en tiutempa rusa literaturo, kaj sin turnis al temoj de reala vivo.

Kelkaj el liaj verkoj kaŭzis al li cenzurajn malagrablaĵojn kaj eĉ ekzilon el Peterburgo: li estis devigata dum kelke da jaroj loĝi en suda Ruslando kaj poste en sia bieno en Pskov-a gubernio.

Puŝkin mortis 38jara (29. I. 1837) en la plej brila disvolviĝo de sia talento, estinte mortvundita en duelo kun oficiro G. Hekkern-Dantes. En Moskvo staras lia monumento, solene inaŭgurita en la 1880a jaro.

A. F.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.