La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ALIAJ TEMPOJ

Aŭtoro: Edith Wharton

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

S-rino Lidkoto, kvankam ŝi iniciatis geston por alvoki la ĉambroservistinon, ne ĝin finfaris.

Kiam la pordo fermiĝis, ŝi daŭre staris senmove meze de la dolĉaluma grandspaca ĉambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis sur la brileco de arĝento kaj speguloj kaj sobraj oraĵoj. Kaj la sofo ĝis kiu urĝis ŝin Fraŭlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita proksimeco al tablo ŝarĝita je novaj libroj kaj ĵurnaloj. Ŝi ne memoris esti iam antaŭe pli lukse loĝata aŭ spertinta tiel strangan senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita ebenaĵo. Ŝi sidiĝis apud la fajro kaj meditadis.

Ĉeporda frapeto instigis ŝin levi la kapon kaj ŝi vidis sian filinon sur la sojlo. La komplika aranĝo de la bela hararo de Leilino kaj la flugantaj faldaĵoj de ŝia tualetrobo komprenigis ke ŝi interrompis sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la ĉambron ŝi paŭzis momenton, ridetante malcerte, kvazaŭ forgesinte la celon de sia hasto.

S-rino Lidkoto stariĝis. "Ĉu estas la vestiĝhoro, karulino? Ne min riproĉu. Mi ne malfruos."

"Ĉu la vestiĝhoro?" Leilino staris antaŭ ŝi kun mistifikita rigardo. "Nu, mi supozis, karulino – mi volas diri, mi esperis ke vi decidiĝis resti ĉi tie en trankvila ripozado."

Ŝia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan posttagmezon!"

"Jes, tamen – vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino ĵus diris al mi ke vi intencas klopodi – "

"Ĉu vi alvenis por haltigi min?"

"Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon – "

"Efektive. Tion mi komprenas."

Okazis paŭzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la simetrion de la brosiloj kaj boteloj aranĝitaj sur ĝi. "Ĉu viaj vizitantoj scias ke mi estas ĉi tie?" S-rino Lidkoto subite daŭrigis.

"Ĉu ili – kompreneble – nu, efektive," Leilino respondis, tute absorbite per siaj klopodoj turni la ŝtopilon de botelo da salo de Epsomo.

"Tial ili ne surpriziĝos se mi ne aperos, ĉu?"

"Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke ĉiuj komprenos." Leilino demetis la botelon kaj returniĝis al sia patrino dum ŝia vizaĝo ekbrilis je retrankviliĝo.

S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu tempo ŝiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Ĉu ili opinios tion stranga se mi jes ja aperos?"

Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi. Dum ŝi paŭzis, ruĝo ŝtelfarbetis ŝian nudan kolon, atingis balailmove ŝian gorĝon, ekflamiĝis en ŝiaj vangoj. De tie la koloro suprensendis sian katastrofan karmezinon ĝis ŝiaj tempioj mem, ĝis ŝiaj orelloboj, ĝis la randoj de ŝiaj palpebroj, pulsante sur la tuta vizaĝo en fajraj ondoj, kvazaŭ ventumate far iu neperceptebla vento.

S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam ŝi forturnis la rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malĉeesto difektos la sidaranĝon de via manĝtablo. Se vi povas certigi al mi ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos al tiu nerezistebla sofo." Ŝi paŭzis, kvazaŭ atendante ke ŝia filino parolu. Tiam ŝi etendis la brakojn. "Forkuru kaj vin vestu, karulino. Kaj ne maltrankviliĝu pri mi." Ŝi ĉirkaŭbrakis Leilinon intime, premis longan kison sur la lastan postbrilaĵon de ŝia malpligrandiĝanta ruĝiĝo. "Efektive, mi sentas min iomete laca, kaj se ne ĝenos vin ke mi malĉeestu la aferon, mi opinias preferi malbonkondute enlitiĝi kaj resti tie ĝis via kompanio disiĝos. Kaj nun forkuru, se ne, vi malfruos, kaj pardonpetu por mi al ĉiuj."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.