La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ALIAJ TEMPOJ

Aŭtoro: Edith Wharton

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III

Laŭlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris al ŝi dum ilia kvarhora fuĝado al la montetaro, tiu peto de Ido ade revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Ŝi ankoraŭ ne sciis kion senti rilate al ties influo sur ŝian apartan sorton, sed la peto estis io sur kion ŝiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da novaj efektoj kaj ŝi estis nedireble ĝoja ke li diris kion li diris kaj ĝin diris en tiu aparta momento. Tio helpis ŝin alkroĉi solide al sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj kiujn elverŝis sur ŝin la parolado de ŝia kuzino.

Laŭ la progreso de la vojaĝo la komunikaĵoj de Fraŭlino Suferno pli kaj pli eksterordinariĝis. Ŝi kondutis kiel ĉiĉerono pretiganta la menson de sensperta vojaĝanto por la mirindaĵoj baldaŭ eksplodontaj sur ĝin.

"Vi ne rekonos Leilino. Ŝi remuntigis siajn perlojn. Johano Sarĝento pentros ŝin. Ho, kaj ŝi petis ke mi diru al vi ke ŝi esperas ke vi ne maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis la patro de Vilburo, vi scias, kaj ĝi estas iom malnovmoda – ĝi havas nur dek porgastajn dormĉambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la nunan domon kiel alon. Ŝi petis ke mi klarigu – ŝi ege bedaŭras la malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos sian komision. Ho, ĉu ŝi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras Romon, vi scias – la duan sekretariecon. Aŭ, anstataŭe, li deziris Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, ŝi postulas esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion ŝi diras havas leĝan forton. Ho, ili ege deziras ricevi ĝin. Vi komprenu, la onklo de Horaco estas en Kabineto – ia adjunkta sekretario – kaj miaopinie li disponas ege influajn rilatojn – "

"Ĉu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo," interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la frivola lingvouzado de Fraŭlino Suferno.

"Ĉu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontraŭstarigas ilin, mi certigu vin. Ekde la anonco pri la fianĉiĝo de Horaco – ĉu vi ne sciis ke Horaco fianĉiĝis? Nu, li edziĝas kun unu el la filinoj de Episkopo Torburjo: la ruĝharulino verkinta la romanon kiun ĉiuj priparolas: Ĉi Tiu Karno Mia. Ili geedziĝos en la katedralo. Kompreneble, Horaco rajtas, ĉar estis Leilino kiu – sed, kiel mi diras, ne estas la plej eta rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo."

La pensadoj de S-rino Lidkoto refuĝis al tio kion ŝi diris al Ido la antaŭan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antaŭe mi ne okupis grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj ŝanĝoj kaj pelmelaj realĝustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezaĵoj, estis spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, ŝi ekvidis la ĥaoson laŭ nova angulo kaj ordo ŝajnis ekmoviĝi sur la malplenon. Se la malnovaj procedoj ŝanĝiĝis, ŝia kazo ŝanĝiĝis kun ili. Ankaŭ ŝi estis parto de la ĝenerala realĝustigo, eta ero de la nova kondutmodelo evoluigita en pli aŭdacaj, pli liberaj akordoj. Ĉar ŝia filino havis nenian punon por pagi, ĉu ankaŭ ŝi mem ne liberiĝis pro la sama influo? La riĉaj postlasitaĵoj de juneco kaj ĝojo jam foriris. Sed ĉu ne restis sufiĉe da tempo por kunigi novajn provizojn da feliĉo? Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke ŝi sentu. Li jam tuj vidis kiel la ŝanĝo en la situacio de la filino estigos ŝanĝon en la koncepto de la patrino pri ŝia aparta situacio. Preskaŭ ŝajnis – sufiĉe mirinde! – ke la malsaĝeco de Leilino fariĝis rimedo por senkulpigi la malsaĝecon de ŝi mem.

Ĉion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina ĉirkaŭbrako. Malnature estis, preskaŭ terure, ekstari sur stranga sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentraĵoj, floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima konfuzo ekvidi Leilinon, senĉapelan, ridantan, aŭtoritatan, dum stranga juna viro ĝoje eĥadis ŝian saluton kaj transkomunikis ŝiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon kontraŭbrusten kaj aŭdis la filinon diri kontraŭorelen "Ĉio en ordo, vi maljuna karulino!", ĉiu cetera sento perdiĝis en la profunda efekto de bonfarto kiun estigis la nura ĉirkaŭbrako de Leilino.

La efekto restis ankoraŭ ĉe ŝi, varmigante ŝiajn vejnojn kaj tremetigante plaĉe ŝian koron dum ŝi supreniris al sia ĉambro post la tagmanĝo. Iom limigite pro la ĉeesto de vizitantoj, kaj ne tro bedaŭrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan interparoladon" kun sia filino pri kiu ŝi sentis sin iel tremete malpreta, ŝi retiriĝis, pretekstante laciĝon, al la helluma luksa dormĉambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono ŝin kunpremi. La ĉambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el ŝia Florenca apartamenteto. Sed ĉefe imponis al ŝi ne la nivelo de riĉeco sugestita per la voĉtono de ŝia filino kiam ŝi aludis la ĉambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblaĵoj. Temis pri la aspekto kiun la ĉambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun la perspektivo de la subfenestraj ĝardenoj, tiu ŝajna apartenado al aparta "establaĵo" – al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo elmontris ion ajn sugestantan pasion aŭ danĝeron. Ilia interrilataro ŝajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia banksaldo.

Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon Lidkoton, kiu havigis al ŝi samtempe la plej profundan senton de sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antaŭtimo pro ŝi mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino io kiu premis. Ido pravis. Ŝia filino ne bezonis ŝin. Leilino, en la momento de sia unua ĉirkaŭbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la ĉapeloj. "Ĉio estas en ordo, vi maljuna karulino!" ŝi diris. Kaj ŝia patrino sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferaranĝon bildigitan de tia certeco.

Ŝia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia ŝanĝiĝo jam estis alvenonta, kial ĝi ne alvenis pli frue? Jen ŝi estis, virino ne ankoraŭ maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo la ŝtelprenon de la feliĉo kiun la samaĝulinoj de ŝia filino juĝis ilia meritaĵo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Ŝi havigis al si kion ŝi deziris sed la aĉetprezo estis tro alta. Necesis al ŝi pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke ĝi valoras tiom sed ne plu. Ŝi konis la angoron kiun sentas virino vidinte la viron amatan de ŝi malkovri tion pli frue ol ŝi kaj leginte la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de ŝia historio kiun dum longa pasinta tempo ŝi ne kuraĝis pripensi. Ĉiam ŝi ĉirkaŭiradis grandapaŝe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam ŝi vidis la junulon stratetaĝe, apartenantan tiel malferme kaj ĝoje al Leilino, stuporigis ŝin la sensenca malŝparo de ŝia aparta aventuro kaj tordis ŝin la ironia percepto ke la sukceso aŭ malsukceso de la plej profundaj homaj spertoj povas dependi de hazarda kronologio.

Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al ŝi. "Mi elektis opinii ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis ŝin tio. Por ĉiuj ceteraj ŝia kazo estis jam de longe fermita. Finita estis skribaĉita ĉie sur ŝi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis. Kaj kion fari se realiĝus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en ordo" de Leilino aŭgurus la "en ordo"-n de ŝi mem?

Ĝis nun, kompreneble, maleblis antaŭscii. Ŝi jam imagis, efektive, enirinte la manĝĉambron antaŭ la tagmanĝo, ke tro subita silento surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn junajn virinojn kaj la lantajn golfŝtrumphavajn junajn virojn. Ĉiuj akceptis ŝin dece, kun tiu speco de ŝtonigita deco kiu povas esti aŭ agnosko pri aĝo aŭ protesto pri sendisciplino. Sed laŭ ili, kompreneble, ŝi devas esti maljunulino ĉar ŝi estas la patrino de Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura ĉeesto de matureco estas retenilo.

Unu el la junulinoj tamen baldaŭ elvenis la aron kaj, sin apudigante al S-rino Lidkoto, ŝin aŭskultis kun blua rigardo de admiro kiu estigis en la pli aĝa virino subite feliĉan konscion pri ŝiaj de longe forgesitaj sociaj gracioj. Plaĉe estis konscii ke ŝi allogis tiun junan Ĉarlotinon Vinon kies patrino nombriĝis inter ŝiaj plej intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmanĝoanonco, sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion.

Ne, ankoraŭ ŝi ne komprenis kiel ŝia aparta kazo akordiĝos en la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj – "pli aĝaj homoj" diris Leilino – alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la vespermanĝhoro sendube ŝi scipovus fintaksi la situacion. Ŝi komencis scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al ŝi alfronti embarasajn renkontojn kun antaŭaj konatoj. Tamen strange estis ke ŝia filino menciis neniajn nomojn.

Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo ŝin veturigu en promenado. Ŝi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antaŭiru la promenadon ŝia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmanĝo, subaŭdis hazardajn aludojn pri okazonta tenismatĉo en kiu estas partoprenonta ŝia bofilo. Ŝia laciĝo estis sufiĉa pretekso por malakcepti la promenadinviton kaj ŝi petegis ke Leilino permesu ŝin ripozi trankvile en sia ĉambro ĝis ili povos ekĝui trankvilan kunbabilmomenton.

"Antaŭ la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidiĝis kun lasta kiso kaj baldaŭ S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, aŭdis la freŝajn laŭtajn voĉojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la ĝardenojn ekde la tenisejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.