La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ALIAJ TEMPOJ

Aŭtoro: Edith Wharton

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian interparoladon. Ĝi ne daŭris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris ĉar meze de ĝi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan mesaĝon de la urbo kaj sendis informaĵon al la patrino pri sia maleblo reveni ĵus tiam ĉar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan alvokon kaj oni devis aranĝi ŝian foriron. Sed patrino kaj filino pasigis preskaŭ unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis feliĉa. Neniam ŝi vidis Leilinon en tiel dolĉa, tiel atenta animstato. La nura maltrankviligaĵo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro de la ĝeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto difektis la ĉeesto de nekonatoj.

"Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, ĉar ili estas amikoj de vi," la patrino ŝin certigis.

"Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovaĝa patrino. Mi scias kiel ekde ĉiam vi malamas homojn." (Ĉu malamas homojn? Ĉu Leilino forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi preferas aliri Riĝfildon kun ŝi en dimanĉo, mi nepre komprenos kaj atendos pacience nian bonan ĉirkaŭbrakon. Sed vi ne sentis veran ĝenon inter ili dum la tagmanĝhoro, ĉu ne, karulino?"

S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia filino. "Ne plu ĝenas min tiaĵoj," ŝi respondis simple.

"Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la ĝeno de tio, por esti permesinta vin alveni ĉi tien kiam mi devintus postuli ke vi iru al Riĝfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultiĝintis, ŝi kunirigintus vin tien kun ŝi. Malplaĉegas al mi pripensi vin ĉi-supre en tuta soleco."

Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en la brilega rigardo de sia filino. "Mi ĝojas povinte malstreĉiĝi hodiaŭposttagmeze, karulino. Kaj poste – "

"Ho, jes, poste, kiam ĉi tiu tuta aferaĉo finfiniĝos, ni kompensos ĝin duoble, ĉu ne, vi ŝatata karulino?" Kaj en tiu momento oni alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter ŝiaj konjektoj.

Tiuj ankoraŭ ŝvebis antaŭ ŝi en nuba malcerteco kiam Fraŭlino Suferno frapetis ĉe ŝia pordo.

"Ĉu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis.

Fraŭlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararanĝo kaj akordiĝema rideto, nervoze alĝustigis la pendantajn klarionbidojn de sia komplika nigra robo. Fraŭlino Suferno estis ĉiam en funebra lamentado kaj ĉiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj parencoj ŝi surportis la forĵetitajn vestaĵojn de iliaj intimaj familianoj. "Ĝi ne estas precize funebra," ŝi kutimis diri, "sed ĝi estas la ununura nigra vestaĵero kiun posedis la kompatinda Ĝulino – kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia patrino."

Dum la fraŭlino antaŭenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante humure ĉu la virino lamentas la eksedziĝon de Horaco Purŝo surportante unu el la malnovaj nigraj satenaĵoj de lia patrino.

"Ho, ĉu vi deziris malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno fiksrigardis ŝin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti apud vi. Ŝi opiniis ke vi estos pli komforta restante ĉi tie. Ŝi timis ke vi vin sentu iom laca."

"Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallaciĝi. Kaj ĉi tiun mirindan sofon por min helpi."

"Leilino petis ke mi diru al vi ke ŝi suprenhastos dummomente antaŭ la vespermanĝo post la alveno de ĉiuj. Sed la trajno ĉiam alvenas terure malfrue. Ŝi bedaŭregas la maleblon disponigi al vi apartan sidĉambron. Ŝi deziris ekscii ĉu mi opinias ke tio vin ĝenas."

"Kompreneble, tio spertigas al mi nenian ĝenon. Strange estas ke Leilino povus supozi la kontraŭon." S-rino Lidkoto sin apartigis por liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante tableton sur kiu sterniĝis perpleksiganta variaro da tekuketoj.

"Leilino mem aranĝis tion," murmuretis Fraŭlino Suferno dum la pordo fermiĝis. "Ŝia ununura deziro estas ke vi vin sentu feliĉa ĉi tie."

S-rino Lidkoto juĝis unu plua indikaĵo pri la subfosita aferstato tion ke la prizorgo de ŝia filino elmontriĝas en la multobleco da sandviĉoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen ĉio okazinta ekde ŝia alveno ŝajnis pligrandigi ŝian konfuzon.

Veturilkorno soninta sur la eniraleo ŝanĝis la direkton de ŝiaj pensadoj. "Ĉu jam alvenas la novaj gastoj?" ŝi demandis.

"Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaŭ la sepa horo." Fraŭlino Suferno streĉis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti Ĉarlotino en forirado."

"Ĉu estis la Vin-familia knabino kiun oni urĝe forvokis? Mi esperas ke ne temas pri malsano."

"Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Ŝia patrino telefonis dironte ke oni atendas ŝin ĉe Staplejo-familio de Fiŝkilo kaj oni devis veturigi ŝin haste al Albanio por ke ŝi tie entrajniĝu."

S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedaŭras. Ŝi estas ĉarmulineto. Mi esperis ekpovi paroleti kun ŝi denove hodiaŭvespere post la vespermanĝo."

"Jes. Ege domaĝe estas!" La rigardo de Fraŭlino Suferno svagiĝis. "Vi aspektas ja lace, vi sciu," ŝi daŭrigis, sidiĝante ĉe la tetablo kaj pretiĝante disdoni ties bongustaĵetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu min servi al vi. La ĉirkaŭhastado estigis en vi pli grandan efikon ol vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontraŭbaraktu ĝin. Vi nur restu trankvile ĉi-supre kaj malstreĉiĝu. Vi disponos pri Leilino tute sole en lundo."

S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis ŝia kuzino sed elmontris nenian ceteran emon obei al ŝiaj ordonoj. Dummomente ŝi kulerumis sian teon silente. Tiam ŝi demandis: "Ĉu estas via opinio ke mi restu trankvile ĉi-supre ĝis lundo?"

Fraŭlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke ĝi endanĝerigis apudan teleron da skonoj. Kiam ŝi sin certigis pri la bonfarto de la skonoj, ŝi suprenrigardis kun tremetanta rido. "Karulino, eble morgaŭ vi sentos vin en alia stato. La aero ĉi tie, vi scias – "

"Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antaŭenkliniĝis por servi skonon al si. "Kiu alvenos hodiaŭvespere?" ŝi demandis.

Fraŭlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia bedaŭrinda kapaĉo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed estas tiom multaj – "

"Ĉu tiom multaj? Ŝi ne diris al mi ke ŝi atendas multhoman gastaron."

"Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan ŝian intiman amikorondeton. Kaj, kompreneble, ĉar estas la unua fojo, ŝi iom ekscitiĝas pri la alveno de la pliaĝularo."

"Ĉu la pliaĝularo? Ĉu vi aludas niajn samaĝulojn?"

"Nu, jes." Fraŭlino Suferno paŭzis, kvazaŭ dezirante sin kunigi por eksalti. "La Aŝtono Ĝilesoj," ŝi eligis.

"Ĉu la Aŝtono Ĝilesoj? Ĉu vere? Plaĉos al mi revidi Marnjon Ĝileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis ŝin," diris S-rino Lidkoto konstantaritme.

"Jes," Fraŭlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason.

"La Aŝtono Ĝilesoj. Kaj kiuj aliaj?"

"Nu, la Samĉjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas S-rino Lorino Bulĝero."

"Ĉu S-rino Bulĝero? Leilino ne diris al mi ke ŝi alvenas."

"Ĉu ne? Mi supozas ke ŝi ĉion forgesis kiam ŝi vidis vin. Sed la festenon oni estigis por S-rino Bulĝero. Vidu, estas tre grave ke ŝi – nu, ke ŝi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiiĝo al Romo nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti proksima al vi. Tial ŝi demandis al Marnjo Ĝileso, kiu estas intima amikino de la Bulĝeroj, ĉu eble oni ne povus aranĝi la viziton? Kaj la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulĝeron ĉe Ĉerburgo. Ŝi pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi ŝin ĉi-tien estis vera triumfo."

"Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto.

"Vi scias, ŝi estas iom – iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema ĉu – "

"Ĉu ŝi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto.

"Nu, jes. Pro ŝia oficiala posteno. Sed feliĉe ŝi estas amikino de la Barklejoj. Kaj renkonti ĉi tie la Ĝilesojn kaj la Fresbijojn ĝustigos la aferon. La tempoj ŝanĝiĝis!" Suzino Suferno indulge resumis.

S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antaŭ kelkaj jaroj ŝajnintus malprobable ke iam denove mi vespermanĝu kun Marnjo Ĝileso kaj Harjetino Fresbijo kaj S-rino Lorino Bulĝero."

Fraŭlino Suferno dummomente ne ŝajnis voli ellabori la temon kaj post intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, ĉu ili scias ke mi estas ĉi tie?"

La efiko de ŝia demando estis estigi ĉe Fraŭlino Suferno troigitan atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Ŝi rearanĝetadis la teaĵojn, tuŝetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horloĝon, diris mirege: "Laŭkompate! Ĉu estas jam la sepa?"

"Mi supozas ke estas tute egale," daŭrigis S-rino Lidkoto. "Sed ĉu Leilino diris al ili ke mi alvenas?"

Fraŭlino Suferno rigardis ŝin dolore. "Nu, vi ne povas supozi, karulino, ke Leilino farus ion ajn – "

S-rino Lidkoto daŭrigis. "Ĉar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras, ke S-rino Lorino Bulĝero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la plej bonajn ŝancojn atingi Romon."

"Mi diris al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas ĉefe nome de vi – por obteni postenon proksiman al vi – ke Leilino invitis S-rinon Bulĝeron."

"Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte stariĝante, direktis sian rigardon al la horloĝo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Ĉu ni ne ekvestiĝu por la vespermanĝo?"

Ankaŭ Fraŭlino Suferno, reage al la propono, stariĝis, tuŝante nervoze siajn klarionbidojn. "Ege plaĉus al mi povi konvinki vin resti ĉi-supre ĉi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli feliĉa se vi ja restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni."

"Kia stultaĵo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro, etendante la mano ĝis la sonorilo. "Kiam ni vespermanĝos? Ĉu je la oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia aĝo oni bezonas tempon por vestiĝi."

Fraŭlino Suferno, tiel propulsite ĝis la sojlo, lantis tie por ripeti: "Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed S-rino Lidkoto ridetis al ŝi senresponde kaj la glacia lum-ondo ŝin forpelis tra la pordo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.