La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


AL MIA FRATINETO

Aŭtoro: Felix Ortt

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

Nu, fratineto mia, mi kredas ke, kiam vi legos libron kaj renkontos en tiu malnoblajn situaciojn, pri kiuj mi tie skribis, vi ne dubos.

Kompreneble la intenco, kial tiuj situacioj estas priskribitaj, diferencas. Povas esti skribita kun ĉasta, nobla intenco, por sentigi al nesciantoj kaj supraĵuloj la malnoblon de malboneco kaj malĉasteco kaj averti ilin por tio—kaj tiam vi povas havi utilon de tio, kvankam ĝi doloros vin.

Sed bedaŭrinde ankaŭ multaj el tiuj libroj estas plenaj de malĉastaĵoj por inciti la malaltajn inklinojn de la homo en la espero esti multlegataj.

Vi kun via delikata sento sufiĉe baldaŭ rimarkos, kiam tio estas la kaŭzo, kaj tial mi ankaŭ scias, ke vi subite forĵetos tian libron, kaj tio ankaŭ estas vere bona, ĉar, kiu marŝas en la koto, tiu estas makulata de tio, kaj kiu sin movas en morala koto, tiu spertos, eble tro malfrue, kaj en granda mizero, ke algluas malpuraĵo al lia animo.

Ekzistas feliĉe ankaŭ bonaj kaj belaj libroj sen malĉastaĵo, kaj mi demandos al kelkaj geamikoj, kiujn mi tute konfidas, helpi min kolekti liston de ili, kiun mi tiam enfermos en mia letero.

Adiaŭ, fratineto mia, Dio benu vin!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.

>