La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AL MIA FRATINETO

Aŭtoro: Felix Ortt

©2026 Geo

La Enhavo

III

Fratineto, mi dezirus, ke mi nun povus silenti.

Mi dezirus, ke vi povus konsideri la sferon de amo kaj edziĝo, la sindonado al amata viro, nur kiel perfekta harmonio. Sed tiu ne estas permesata. La vivo mem, kaj precipe la libroj montras bedaŭrinde al vi multan malnoblaĵon. Se ne ekzistis libroj, kiuj baldaŭ aŭ poste tamen venos en viajn manojn kaj tiel konatigos al vi tiun malnoblaĵon, ne ankaŭ necesos ke mi rakontu ĝin al vi. Sed, ĉar vi tamen aŭdos ĝin estas pli bone, ke vi aŭdas ĝin de mi, por ke vi ne estu tro ĉagrenita aŭ konfuzita.

Por komprenigi al vi, kion mi celas parolante pri la malnoblo en la interrilato de viro kaj virino, mi unue rakontos al vi ion pri la naskiĝigado kaj la funkcio de la seksorganoj.

Ĝenerale naskiĝas ĉe ĉiuj vivantaĵoj, ĉe la vegetaĵoj same kiel ĉe la bestoj kaj ĉe la homo, juna estaĵo per kuniĝo de duo de ĉeletoj—vira kaj virina ĉeleto.

Se tiuj ĉeletoj ne kuniĝas, tiam ili restas en sia stato; sed, se ili kuniĝas, tiam komencas tiu duobla kunigita ĉeleto sin dividi en du partoj, kiuj unue kreskas kaj tiam sin denove dividas en du partoj, k.t.p., ĝis elvenas centoj, miloj, milionoj da ĉeletoj per tiu dividado kaj kreskado.

Tiuj aranĝas sin konforme al la genro de la naturo, kaj tiel naskiĝas el la pariĝo de du originalaj ĉeletoj, nomitaj la vira kaj la virina, la juna estaĵo, kiu prezentas pli aŭ malpli la proprecon de la karaktero de la gepatroj.

Ambaŭ ĉeletoj havas diversan destinon aŭ taskon; unu el ili, kaj tiun ĉi ni nomas la vira, celas por kreskigi la virinan, aŭ kiel oni diras, por ĝin fruktigi.

Tiu lasta disvolviĝas kiel frukto (pri vegetaĵoj); parolante pri bestoj kaj homoj oni prefere nomas ilin ido aŭ infano.

Por okazigi tiun fruktiĝon, necesas ke la vira ĉeleto kontaktu la virinan.

Ĉe la plej multaj konataj vegetaĵoj tio okazas en la floroj, kiuj estas la seksorganoj de la vegetaĵoj.

La viraj seksorganoj estas la stamenoj, la viraj ĉeletoj estas la poleneroj; la virina seksorgano estas la pistilo, kiu en diversaj floroj troviĝas en la rondo de stamenoj kaj kiu konsistas el fruktkomenco, kiu troviĝas sube, pli supre kava tubo, trunketo, kaj la plej supre, sponga korpo, la stampilo. Tiu ĉi lasta kuntenas la polenerojn, kiuj per la vento aŭ per insektoj aŭ en alia maniero venas sur la stampilon kaj tiuj ĉi penetras tra la trunketo al la oveto, kie sekve fariĝas la kuniĝo kaj embriiĝo.

La floro velkas, la oveto kreskas ĝis frukto kun semoj, kiuj aperigas novajn vegetaĵojn.

Rilate al la bestoj en principo fariĝas la sama, esceptinte ke tie ĉi ne la vento aŭ la insektoj kunigas la virajn ĉeletojn (aŭ semetojn kiel oni ilin nomas) kun la virinaj, sed ke la viro faras tion konscie. Tiu tuŝado povas okazi interne aŭ ekstere de la virina korpo.

Rilate al la fiŝoj okazas tiu lasta. La virinaj fiŝetoj eligas fluidaĵon, nomata la frajno, en kiu troviĝas la ovetoj; la viraj fiŝetoj faras ion similan en tiu loko, kie la frajno ŝvebas en l’ akvo, kaj ĉe la miksado de tiuj ambaŭ substancoj, kuniĝas ankaŭ ovetoj kaj semetoj kaj disvolviĝas la junaj fiŝetoj ekster la korpo de la patrinbesto.

Rilate al la mambestoj, ekzemple hundoj aŭ katoj, okazas tio iom alie. Tie la seksorganoj de la virbesto estas tiel aranĝitaj, ke la semetoj per tio estas transportataj en la korpo de la virinabesto, kies seksorgarnoj estas tiel aranĝitaj, ke la vira organo povas enmeti en ĝin tiujn semetojn.

La kuniĝo de semetoj kaj ovetoj havas lokon en la korpo de la virino, en organo, nomata utero.

Tie kreskas la juna ido (ofte ankaŭ pli ol unu) kaj estas nutrata en tiu utero per la sango de la patrino, kaj certe konservata tiel longe, ĝis kiam ĝi fariĝas matura por ekzisti memstare.

Tiam la flanko de la utero sin kuntiras kaj eligas la junan estaĵon laŭ la sama vojo eksteren tra kiu la vira semeto estis enmetita, kaj tiel la juna ido estas naskita.

Kaj kion mi rakontis pri la mambestoj, kion vi eble jam scias, okazas sammaniere ĉe la homo.

En la besta korpo (kaj ankaŭ ĉe la homo) kaŭzas tiu fruktigo, kiun oni ankaŭ nomas pariĝo aŭ seksfaro, ĉe la viro nervinciton, kiu kaŭzas specialan korpsenton, kiun oni nomas „voluptsento”.

Rilate al la virino tio ankaŭ ekzistas ĝis certa grado, kvankam ordinare en pli malalta grado. Rilate al la homo kaj precipe por la virino en la komenco tiu faro estas doloriga, kaj plie la nasko de infaneto estas terura suferado.

Virino do devas tre ami sian edzon, perfekte senti kun li la animunuecon kaj ĉion elporti, por tiel fordoni sin kaj suferi tiel multe. Viro ankaŭ devas ami tre multe virinon kaj tute senti la animunuecon, por elekti ŝin kiel la patrinon de la infano kiun li esperas venigi en la mondon.

Nur, se ambaŭ tiel amas sin reciproke, kaj tiel perfekte sentas la unuecon, la ago, kiu laŭ la aranĝo de la naturo estas destinata por naskigi infaneton, estas bela kaj sankta. Estas granda respondeco, naski infanon, kiu eble en la mondo devos kontraŭstari tian malfacilan vivon, kaj nur granda animunueco de la gepatroj kaj granda amo al tiu infaneto, kiu naskiĝis el ilia unueco, povas ĉirkaŭi la junan, delikatan estaĵon kun la amo, kiun ĝi bezonas por ĝia feliĉo.

Se vere la gepatroj perceptas la seriozecon kaj la respondecon de ilia faro, kaj el ilia amo kaj unueco la natura inklino de la korpo venas per si mem, tiu estas kompreneble bona kaj bela.

Tiel fariĝas la dia-sankta-misterio de la naskiĝo kaj la kreskado de la infaneto en plena pureco.

Tiel okazas la faro, kiel volo de Dio en normala, natura maniero, kaj estas malsaĝa voli esti pli saĝa ol la Naturo, trovi en tiu faro ion maldecan aŭ pekan.

Sed mi ĵus diris al vi, ke tiu ago precipe rilate la viron enhavas specialan nervinciton. Tiu certe devas esti tiel por antaŭzorgi, ke la homo fine ne malaperu.

Sed nun venas la danĝero, ke la homo, kaj precipe la viro, iras serĉi tiujn korpsentojn kiel ĝuon, kiel la frandemulo komencas rigardi la manĝadon por si mem kiel ĝojrimedon. Tiu danĝero estas granda kaj estas la fonto de tre multa malnobla kaj peka rilate la seksvivon per kio la bela kaj natura estas trouzata kaj malnobligata. Kaj nun, ĉiuj tiuj malnoblaĵoj, ĉiu fuŝado de tio, kio, laŭ natura, devus esti bela, formas la neelĉerpeblan temon de la plej multaj romanoj. Tial ni tiel bedaŭras, ke vi konatiĝas kun tiuj; ĉar vi tiam ne nur vidus la naturan konsekvencon de intenca amo inter viro kaj virino kiel bela, sed ankaŭ en malnobla formo.

Kiam vi vidas belan artaĵon, ekzemple pentraĵon, kaj iu malbonigas tion, ĵetas makulon sur ĝin aŭ entranĉas ĝin, tiam tio ĉagrenas vin.

Kaj tial ankaŭ ĉagrenos vin, se la plej intenca sentado, kiun vi poste kiel virino povos senti por amata viro, kaj la plej delikataj kaj intimaj esprimoj, kiuj estos la sekvo de tiu, estos en via imago malsanktigataj kaj makulataj per malnoblaj agoj de aliaj.

Mi ne diros al vi pri tiu malnoblaĵo pli ol necesas.

Ĉar tiu nervincito ĉe la viro povas esti forta, precipe se kunestas mallaborema kaj luksa vivado en abundeco de incitaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj plie la imago estas incitata ankaŭ ree per malnoblaj libroj aŭ interparoladoj aŭ per malbona plaĉemeco de koketaj virinoj, multaj junaj viroj imagas al si ke ili devas kontentigi tiun inciton, kaj ke ili alie ne restas sanaj. Ili tial serĉas ia interrilaton kun virinoj, kiuj oferis sian senton de virina indeco kaj kiuj volonte akceptas monon aŭ donacojn de tiaj viroj.

Tiaj virinoj nomiĝas „demi monde”.

Kelkaj vivas en granda riĉeco kaj lukso, aliaj kontraŭe estas malriĉaj fraŭlinoj, kiuj uzas tion kiel vivrimedon. Tiu okazas en specialaj domoj, nomitaj malĉastulinejoj (publikaj domoj), kie loĝas tiuj fraŭlinoj. Ĉiuj tiuj ĉi virinoj kaj fraŭlinoj fordonas sin laŭ maniero, kiu nur estas bona kaj deca se vera amo ekzistas.

Ili ŝajnigas amon celante la monon.

Tiu vendado de virina ĉasteco por mono nomiĝas: „prostituo”.

Kvankam tiu ago estas malnobla de tiuj fraŭlinoj, tamen oni rajtas juĝi tro severe ilin, ĉar kelkaj vere fine vivas tiel, ĉar ili alie estis mortintaj pro malsato, kaj aliaj per la kulpo de viro, kiu antaŭe, kiam ŝi ankoraŭ estis ĉasta virino, ŝajnigis, ke li vere amis ŝin, kaj ŝi donis sian korpon en amo al tiu viro, kiu poste, eble kiam ŝi havis infanon, forlasis ŝin por ĉiam. Sed pli kulpe kaj malnoble estas, kiam viroj, per inklino al tiu sento, humiligas tiajn fraŭlinojn kaj faras ilin malfeliĉaj.

Ekzistas ankaŭ fraŭlinoj kaj virinoj, kiuj sin vendas ŝajne en pli konvena maniero por materiala profito aŭ mono.

Tio okazas, kiam fraŭlino edziĝas viron, kiun ŝi ne amas, sed nur, ĉar li estas riĉa aŭ de alta rango. Rilate la mondon tiu edziĝo estas same kiel ĉiu alia, sed fakte ŝi faras la saman kiel la malĉastulino; ŝi hipokritas amon kaj fordonas la plej grandvaloran, kiun ŝi havas kaj nur povas esti fordonata en vera amo, por mono.

La viroj, kiuj akceptas tiun de la virinoj, ofte estas punataj en natura maniero, nome, ĉar ili per la trouzado de ilia korpo kaj la interrilato kun tiuj fraŭlinoj, kiuj ankaŭ ilia korpo trouzadis por mono, povas ricevi malsanon, iafoje infektajn malsanojn, kiuj ne ĉiam perfekte resaniĝas.

Kaj kiam tia viro poste edziĝas kun ĉasta fraŭlino, li povas transdoni tian malsanon al ŝi kaj ankaŭ al iliaj infanoj, kaj tiel lia antaŭa maldeca kaj diboĉa vivo povas iĝi la fonto de diversaj hejmaj mizeroj; tio estas malsano de lia edzino kaj infanoj.

Mi ne diras, ke la viro, kiu en la pasinteco eble en nekonscio kaj delogita per la malbona ekzemplo de aliaj, agis malbone, neniam povas edziĝi.

Sed, se vere poste inter li kaj la fraŭlino, kiun li deziras havi kiel edzinon ekzistas animunueco, tiam li ne havas la rajton kaŝi por ŝi liajn antaŭajn kulpojn kaj devas konfesi; kaj ŝi devos decidi, ĉu ŝi vere tiel perfekte sentas la unuecon, ke ŝi povas pardoni lian pekon kaj malpurecon kaj volas kunvivi kun li kiel li estas, kun la memoro al liaj pasintaj eraregoj, kaj kun la ebleco por malsano kaj mizero.

Nun evidentiĝas ankaŭ denove tio, kion mi antaŭe skribis—malfeliĉa estas la fraŭlino, kiu edziniĝas ne estante konvinkita de la perfekta animunueco kun la viro, kiun ŝi amas.

Sed mi kontraŭe opinias, ke fraŭlino ne povas esti indiferenta pri la pasinta konduto de la viro, kiu deziras ŝin kiel edzinon, kaj, ne devas senkulpigi lin, se li vivis malbone rilate la seksvivon, dirante, ke estas tiel ordinare kaj apartenas al la vivo de junulo. Ekzistas tiaj, kiuj parolas kaj pensas tiel, sed fraŭlinoj, kiuj rezonas tiel aŭ se aliaj kredigas ilin ke oni devas konsideri tiel, ne sentas, kiel altaj kaj sanktaj estas la plej intencaj faroj de perfekta amo kaj ke la viro, kiu malsanktigis kaj trouzis tiujn sentojn, neeble povas plu konsideri ilin kun tiu respekto, kiun ĉasta fraŭlino rajtas deziri.

Ĉio ĉi rilatas la grandan pekon de prostituo. La dua granda peko estas tiu de la adulto.

Tio okazas, se viro, kiel estas skribita en la biblio: „rigardas virinon por avidi ŝin”, aŭ kontraŭe, la virino, rilate al la viro.

Tiu dezirego de sentoj estas kaŭzo de multaj malfeliĉaj edziĝoj.

Se ne ekzistas vera amo, kaj la enamiĝo aŭ ĉarmo estas for, ofte okazas ke la edziĝinta viro eksentas tiun ĉarmon por alia virino aŭ male.

Tiam venas la trompo, kaj la maljustaj, malbonaj situacioj, kiuj estas la favora temo de la francaj romanoj, en kiuj preskaŭ ĉiam estas rakontata pri trompitaj edzoj, geamantoj, edziĝrompo, el kiuj rezultas, dueloj, k.t.p.

Tiuj estas mizeraj situacioj, kiuj ĉiuj estas kaŭzo ĉar la edziĝo ne estas fondita sur la fundamento de vera amo, kaj kiuj estis malbonigitaj, ĉar la leĝoj faris malfacile aŭ iafoje neeble ke personoj, kiuj geedziĝis laŭ la leĝo, kaj kiuj klare konsciiĝas ne plu ami unu la alian, disiĝas.

Ankoraŭ pri unu situacio mi volas diri ion, nome: pri tio, kion oni nomas „libera amo”.

Ekzistas, precipe en pli sudaj landoj, ekzemple Francujo, multaj junaj viroj, studentoj, kaj samspecaj, kiuj, ĉar sola vivo enuigas ilin, iras kunvivi kun fraŭlino, kiun ili amas, tiel, kvazaŭ ili geedziĝis, kvankam ne laŭ la leĝo.

Ili tiel kunvivadas dum kelkaj jaroj. Iafoje ili restas fidelaj unu la alian kaj poste geedziĝas laŭ la leĝo. Sed tre ofte li same kiel ŝi scias senvorte ke ĝi nur estas por kelka tempo. Se la fraŭlino estas, kiel rilate al la studentoj ordinare, de malalta rango, tiam ŝi scias ke li post lia studenttempo forlasos ŝin kaj poste edziĝos kun fraŭlino el lia sama rango.

Sed tiel longe kiel li estas studento, ambaŭ en sia frivoleco ne pensas pri tio.

Ne necesas ke mi pli klarigas al vi ke junulo, kiu kunvivas kun „lia kunvivantino” kiel edziĝinta viro kaj virino, kaj poste povas forlasi ŝin, ne serioze amas ŝin.

Ne ekzistas tiam animunueco.

Kaj se li poste edziĝas kun fraŭlino el lia klaso, kaj silentas pri lia pasinta vivo, verŝajne ankaŭ ne ekzistos granda animunueco.

Tiaj situacioj estas tre bedaŭrindaj, ankaŭ pri la malsanktigo de la plej intenca rilato inter viro kaj virino kaj pri la forlaso de lia antaŭa amikino kaj en la trompado de lia leĝa edzino.

Tamen tiuj situacioj estas konsiderataj en Francujo kaj Belgujo kiel tolereblaj, malgraŭ ilia maldececo.

Sed vi ne konfuzu tiun „liberan amon”, kiu signifas ke oni sin konsideras kiel edziĝinta kun iu, en kiu oni enamiĝis, tiel longe kiel ĝi daŭras, por eble poste denove kun alia persono fari tiun ligon, kun „libera edziĝo”.

Tiu lasta estas io tute diferenca. Ekzistas personoj, kiuj amas unu la alian tre intence, kiuj deziras travivi kune la vivon kiel edziĝintaj personoj, kaj kiuj nur havas motivon jesigi ilian edziĝon laŭ la leĝo, en aliaj vortoj: edziĝi en la urbdomo.

La kaŭzo de tiu ĉi povas ekzemple esti ke la nunaj edziĝleĝoj estas tiel maljustaj por la virino ke ambaŭ havas motivon ne cedi por tiuj leĝoj.

En kia grado estas dezirinde sin submeti jes aŭ ne, alivorte, leĝe aŭ libere edziĝi, ĉiu por si mem konsiligu sian konscion kaj prudenton, sed tio ne rilatas la intencan valoron de la edziĝo.

Se la edziĝo kiel fundamenton vere havas fidelan amon, la libera edziĝo estas same morala kaj same respektinda kiel tiu, kiu estas kontraktita en la urbdomo.

Ĉu mi devas ankoraŭ diri al vi pli da naŭzigaĵoj kaj malbonaĵoj?

Ĉu mi devus ankoraŭ diri al vi ke la seksorganoj estas tiel gravegaj, ne nur por la homoj mem, sed ankaŭ por la infanetoj, kiujn ili naskos, ke estas do de la plej granda intereso, ke ili estas sanaj?

Tio estas memkomprenebla, kaj la sama rilatas tion, ke konservi kaj purigi la eksterajn partojn de la korpo estas saniga kaj fortiga, sed ke ĉiu alia tuŝado, precipe se ĝi okazigas incitan senton, estas malbona.

Tamen ekzistas multaj fraŭlinoj, kiuj ne scias tion kaj ne komprenas la malutilon, kaj per tuŝado, frotado aŭ incitado farigas sin mem malsanaj, korpe kaj morale.

Sed estas tiel memkompreneble ke por ĉiuj organoj de la korpo nur estas permesate uzi ilin konforme la destino de la naturo, ke, por fraŭlino kiu havas iometan sanan konscion kaj senton, ne necesas diri plu pri tio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.

>