|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AL MIA FRATINETOAŭtoro: Felix Ortt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mia kara Fratineto.
Vi certe iomete miros, ricevante tiel longan leteron de via fratego, kaj ne komprenos, kio estas la kaŭzo. Eble vi pensas, ke nepre ekzistas tre serioza kaj grava motivo, ĉar vi ja ne estas dorlotata per miaj leteroj; kaj se vi pensas tion ĉi vi estas prava.
Tamen, se mi diras al vi, kio estas la kaŭzo, kiu min decidigis babili dum kelkaj horoj kun vi, kredeble tio ŝajnos al vi ne tiel grava.
Ĉu vi memoras, ke vi antaŭ ne longe traserĉis la libroŝrankon de via patro en la volumoj de Van Lennep. Vi jam estis leginta kelkajn: „De Roos van Dekema”, „Ferdinand Huyck”, kiuj tre plaĉis al vi, kaj nun vi denove prenis volumon nome: „Klaasje Zevenster”. Vi jam estis komencinta kaj precipe vi trovis la komencon sufiĉe amuza; tiuj sep studentoj, kiuj ricevas kiel donacon de Sankta Nikolao tiun infaneton, tiam via onklino venis en la ĉambron kaj demandis, pri via legaĵo. Kaj kiam vi diris ĝin al ŝi, ŝi ordonis ke vi remetu la libron, ĉar ĝi ne estis deca por vi.
Ĉu vi ankoraŭ memoras la tutan interparoladon kiun vi tiam havis? Vi tiam trovis ĝin iomete malagrabla, esti devigata remeti tian ĉarman libron en la ŝrankon kaj demandis, kial tiu libro ne estis bona; kial via patro havas malbonajn librojn en sia libroŝranko, kial la homoj verkas malbonajn librojn?
Via onklino respondis, ke la libro, entute ne estis malbona, sed ke ĝi enhavas detalojn, kiujn fraŭlineto de via aĝo ne ankoraŭ bezonas scii.
Tion vi trovis ankoraŭ pli malagrabla, esti konsiderata kiel infaneto, kaj vi diris, ke vi ne komprenis, kial vi ne povis scii la veron, kaj ke estas ĝuste bona, ke vi scias diversajn aferojn, kiuj okazas en la mondo, sed ĉio ne sukcesis ŝanĝi la opinion de via onklino.
Poste vi ambaŭ priparolis aliajn librojn, vi demandis, kiuj estis bonaj libroj, vi citis kelkajn, kiujn viaj amikinoj estis legintaj kaj trovintaj belegaj! „Hilda v. Suylenburg”, „Het Jongetje”, „Het Zusje”, ktp.
Ĉu estis permesate al vi legi tiujn?
Sed via onklino skuis nee la kapon ĉe la nomo de ĉiu libro, kiun vi citis kaj diris, ke tiuj ĉiuj ne estas decaj libroj por junaj fraŭlinoj. Aliajn librojn, de Marlitt kaj samspecajn, ŝi trovis tro romantikaj, kaj vi denove ne komprenis, kial romantikaj libroj estas maldecaj por vi.
Tiam vi demandis, kion vi do fine povis legi; via onklino ne sciis montri multajn Holandajn librojn kaj la Anglajn de Louise Alcott kaj Miss Yonge vi jam konis.
Ne necesas ke mi precize ripetu la tutan interparoladon, sed vi memoras tamen, ke vi fine iomete koleriĝis, kaj ĉagreniĝis. Vi tute ne povis kompreni, kial onklino ne aprobis ke vi legas diversajn romanojn, kiujn kelkaj amikinoj viaj tamen kun permeso estis legintaj, kaj trovintaj belaj, kaj en kiuj ili malkovris neniun malbonaĵon kaj vi poste murmuretis al mia orelo, ke estis tiel malafable de onklino tiamaniere uzurpi, ĉar vi kiel fraŭlineto de dekses jaroj ne estis plu malgranda infano, kaj ke vi ankaŭ en la estonteco ne intencos ĉiam konsulti la onklinon kaj volos legi tion, kio al vi plaĉas.
En tio vi ne estis tre kompleza, ĉar vi bone scias, ke onklino vin tre amas kaj faras ĉion, kion ŝi povas, por kiel eble plej bone anstataŭi vian panjon, kiun vi ne havas plu.
Kaj vi ankaŭ scias, ke via patro konfidas vian tutan edukadon al onklino, ĉar li konscias ke ŝi volas vere nenion ol la bonon por vi kaj ĉar ŝi estas tia ĉarma kaj saĝa virino.
Mi ankaŭ scias, ke vi diris tion ĉi kolere kaj ne havis la intencon diri ĝin tiel akre, sed tamen mi rimarkis ke ĝi daŭre ĝenas vin, ĉar vi ne komprenis ĝin kaj ĉar kaŭzis disiĝo inter vi kaj la onklino. Post tiu tempo vi estas vere iom malpli afabla je ŝi, kaj mi vidis, ke onklino rimarkis ĝin kaj ĉagreniĝis pro tio, ĉar vere, ĝi ne estis ĉikanemo de ŝi kaj ŝi nur celis vian feliĉon.
Nu, kelkajn tagojn poste mi interparolis pri tio kun onklino. Mi diris al via onklino, ke mi sentas, kiel malagrabla estas tiu malkompreniĝo; mi opiniis, ke ŝi vere pravas, sed, ke mi ankaŭ tre bone povas imagi al mi bildon de viaj pensoj kaj komprenis, ke vi estis malbonhumora, ĉar vi ne povis percepti la intencojn de via onklino; kaj ke mi tial opiniis tre bone ke onklino iam malkaŝe parolos kun vi kaj konigos la motivojn kial ŝi estis tiel antaŭzorga pri la elektado de via legaĵo.
Sed tiam via bona onklino ankoraŭ pli ĉagreniĝis, kaj ŝi diris, senti tre bone, ke ŝi devus interparoli kun vi, sed bedaŭrinde, ne havi la kapablecon; ŝi ne sentis sin kapabla pritrakti ĉiujn tiujn malfacilajn, delikatajn kaj mizerajn aferojn.
Kaj ŝi daŭrigis, se vi realigis vian intencon por legi ĉiujn tiujn romanojn kiuj estas nuntempe eldonataj, precipe la francajn, vi en la estonteco eble malfeliĉiĝus. Vi konatiĝus la malnoblaĵon en la mondo en deloga formo, kaj se ĝi superregus vin, vi perdus tiam vian delikatan kaj ĉastan senton, kaj serĉus vian plezuron, feliĉon kaj ĝuon en malnoblaj anstataŭ noblaj aferoj, kaj per tio morale parte malaltiĝi; kio certe estus vere tre bedaŭrinda, aŭ, ĉu ĝi ne plaĉus al vi, sed elvokis vian abomenon, tiam vi eble konfuziĝus, vi konsiderus tion, kio estas vere bela en la mondo kiel malnobla kaj malbela kaj havi per tio gravan batalon kaj maloportunaĵon, kaj per tio malhavi multe da feliĉo, kiun la mondo proponas.
Ĉu vi nun vidas bone, ke onklino vere havis tre gravajn motivojn esti tiel zorgema pri via legaĵo, kaj la kaŭzo estis nur, ke ŝi estis tiel antaŭzorga por via estonta feliĉo, ke ŝi nun iomete maloportunigis al vi la vivon. Sed mi diris al onklino, ke ne daŭrus longe, ke ŝi estus ankoraŭ havanta la gvidadon pri via legaĵo; kaj ke vi ĉu baldaŭ, ĉu en la estonteco tamen renkontos tiujn malfacilaĵojn, kiujn onklino tiel deziregis malproksimigi de vi, kaj ke estas tial pli bone ke vi aŭdas pri la malĝojo kaj malnoblo, kio ekzistas en la mondo, kaj kion vi neeviteble baldaŭ devus koni, aŭdis de homoj, kiuj vin amas kaj celas vian feliĉon, ol se vi suĉas ĝin hazarde kaj nepreparite el pli aŭ malpli bonaj romanoj, poste demandante pri tio informojn al amikinoj kaj tiam eble tute konfuziĝus.
Se vi nun aŭdis tiom, kiom necesas pere homoj, kiuj vin amas, tiam ili povis zorgi, ke vi vidadus la belon kiel bela kaj lernas diferenci la malbonon kiel malbona, kaj tiam vi certe estus perdinta iom de via nescio, sed nenion de via animpureco kaj protektita kontraŭ la influo de diversaj libroj, kiujn ni tamen ne ĉiam povus malproksimigi de vi.
Pri tio onklino kaj mi interkonsentis, sed ŝi nekuraĝis priparoli la aferon kun vi, ĉar ŝi malfacile esprimas siajn pensojn kaj demandis ĉu mi bonvolus fari tion.
Kaj tio estas la kaŭzo, kial mi skribas al vi tian longan leteron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.