La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


ADVOKATO PATELIN

Aŭtoroj: Brueys kaj Palaprat

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AKTO TRIA

SCENO I

BARTOLIN, PATELIN.

BARTOLIN. Nun la procesantoj povas aperi.

PATELIN (mallaŭte al Agnelet). Al ĉiu ajn demando nur tiel respondu, kiel mi instruis vin.

BARTOLIN (al Patelin). Kiu estas tiu?

PATELIN. Paŝtisto elbatita de sia mastro; tuj post la juĝo, li iros al ĥirurgiisto por borigi sian kranion.

BARTOLIN. Ni atendu la kontraŭulon, lian konfidaton aŭ lian advokaton. Sed pri kio venas Sinjor’ Guillaume?

SCENO II

BARTOLIN, GUILLAUME, PATELIN, AGNELET.

GUILLAUME (al Bartolin). Mi venas por defendi mem mian aferon.

PATELIN (mallaŭte al Agnelet). Ha! perfidulo! ĉu kontraŭ Sinjor’ Guillaume?.....

AGNELET. Jes, kontraŭ mia bona mastro.

PATELIN (al si). Mi penu foriĝi.

GUILLAUME. Diablo! kiu estas ĉi tiu?

PATELIN. Sinjoro, mi paroladas nur kontraŭ advokato.

GUILLAUME. Advokaton mi ne bezonas..... (Al si mem) Ŝajnas, kvazaŭ li estus mia homo.

PATELIN. Mi eliras.

BARTOLIN. Restu kaj proparolu!

PATELIN. Sed, sinjoro.....

BARTOLIN. Mi ordonas, ke vi restu; mi volas, ke almenaŭ unu advokato ĉeestu en mia juĝa seanco. Se vi eliros, mi forstrekos vian nomon el la tabelo de l’ advokataro.

PATELIN (kaŝas sian vizaĝon per naztuko; al si). Mi kaŝu mian vizaĝon plej lerte.

BARTOLIN. Sinjor’ Guillaume, ĉar vi estas la plendanto, ekparolu.

GUILLAUME. Vi eksciu, Sinjoro, ke tiu malnoblulo....

BARTOLIN. Ne insultu!

GUILLAUME. Nu,.... ke tiu rabisto.....

BARTOLIN. Nomu lin per lia aŭ per la profesia nomo.

GUILLAUME. Unuvorte mi diros, Sinjoro, ke tiu malbonega paŝtisto ŝtelis de mi cent dudek ŝafojn.

PATELIN. Tio estas tute sen pruvo!

BARTOLIN. Ĉu vi suferas, advokato?

PATELIN. Jes, pro dentodoloro.

BARTOLIN. Des pli malbone. Daŭrigu!

GUILLAUME (al si). Dio! tiu advokato iom similas al mia drapamanto.

BARTOLIN. Kian pruvon vi havas pri la ŝtelo?

GUILLAUME. Kian pruvon? Mi vendis al li hieraŭ..... mi komisiis al li la gardon de ses ulnoj da..... de ses centoj da ŝafoj, kaj nun mia brutaro konsistas nur el kvarcent okdek ŝafoj.

PATELIN. Mi neas la fakton.

GUILLAUME (al si). Vere, se mi ne estus ĵus vidinta la alian en deliro, mi pensus, ke jen estas mia homo.

BARTOLIN. Forgesu vian homon, kaj pruvu la fakton.

GUILLAUME. Mi pruvas per mia drapo...., mi intencis diri: per mia spezlibro. Kio fariĝis el la ses ulnoj...., el la cent dudek ŝafoj, kiuj forestas el mia brutaro?

PATELIN. Mi neas, ne pri la persono: Non est quæstio de persona. Sed mi certigas, ke la ŝafoj mortis de infekta malsano. Kion vi respondas pri tio?

GUILLAUME. Mi respondas, kun via permeso, ke tio estas mensogo, ke li forprenis sub..... ke li buĉadis kaj vendadis ilin, kaj hieraŭ mi..... (Al si) Ĉielo! estas li mem! (Laŭte.) Jes, mi vendis al li ses.... ses.... Mi surprizis lin nokte, dum li buĉis ŝafon.

PATELIN (Al Bartolin). Li tute mensogas, Sinjoro, por ke li senkulpigu sin pri la bategado de tiu ĉi malfeliĉa paŝtisto, kiu tuj post la juĝo devos borigi sian kranion.

GUILLAUME. Nu, via juĝa Moŝto, nenio estas pli vera; estas li mem, jes; hieraŭ li forprenis el mia butiko ses ulnojn da drapo, kaj, hodiaŭ matene, anstataŭ pagi al mi tridek skudojn.....

BARTOLIN. Kial do, per la diablo! vi nun parolas pri ses ulnoj da drapo kaj tridek skudoj? La afero estas, ĉu ne vere? pri ŝafoj ŝtelitaj.

GUILLAUME. Prava vi estas, Sinjoro, dirante, ke ĝi estas alia afero; pri ĝi ni parolos poste. Tamen mi tute ne trompiĝas. Eksciu do, ke mi estis kaŝita en la ŝafejo..... (Al si) Ho! Jen estas li, sen ia dubo! (Al Sinjoro Bartolin.) Mi ja estis kaŝita en la ŝafejo. Mi ekvidis tiun sentaŭgulon enirantan, li sidiĝis tien, li prenis dikan ŝafon..... kaj..... per belaj vortoj li tiel lerte ĉirkaŭlogis min, ke li forportis ses ulnojn.....

BARTOLIN. Ses ulnojn da ŝafo?

GUILLAUME. Ne, da drapo!.... Li!.... La homon forportu la diablo!

BARTOLIN. Forlasu la drapon kaj la homon, kaj revenu al viaj ŝafoj.

GUILLAUME. Mi revenas. Tiu do sentaŭgulo, elpreninte el sia poŝo sian tranĉilon.... mi intencas diri mian drapon, jes? mian.....; ne, elpreninte sian tranĉilon...., li..... li..... ĝin metis tiamaniere sub sian robon, kaj ĝin forportis en sian domon; kaj hodiaŭ matene, anstataŭ elpagi miajn tridek skudojn, li neas al mi drapon kaj monon.

PATELIN (ridegas). Ha! ha! ha!

BARTOLIN. Revenu al viaj ŝafoj! al viaj ŝafoj!!

PATELIN. Ha! ha! ha!

BARTOLIN. Vi tute malsaĝiĝas, Sinjor’ Guillaume. Ĉu vi ne sonĝas?

PATELIN. Vi aŭdas, ke li parolas sensence!

GUILLAUME. Mi parolas tre sence, Sinjoro. Li ŝtelis de mi cent dudek ŝafojn, kaj, hodiaŭ matene, anstataŭ pagi al mi tridek skudojn por ses ulnoj da drapo kaŝtankolora, li elpagis al mi per nigraj papilioj..... nimfo Kalipso..... tra la la!..... mia baptanino, kiam mi dancas..... Ĉu mi memoras, per la diablo, kiajn absurdaĵojn li ankoraŭ kantadis?

PATELIN. Ha! ha! ha! li frenezas! li frenezas!

BARTOLIN. Efektive. Aŭskultu, Sinjor’ Guillaume, ĉiuj juĝistaroj en la regno kunigitaj ne komprenus ion el via afero. Vi kulpigas tiun ĉi paŝtiston pro la ŝtelo de viaj cent dudek ŝafoj, kaj vi intermiksadas ses ulnojn da drapo, tridek skudojn, nigrajn papiliojn, kaj cent tielajn sensencaĵojn. Nu! ankoraŭ mi la lastan fojon ripetas: revenu al viaj ŝafoj, aŭ mi tuj liberigos tiun ĉi paŝtiston. Sed, por ke ni ŝparu iom da tempo, mi mem demandados lin. Proksimiĝu! kiel vi estas nomata?

AGNELET. Bee!.....

GUILLAUME. Li mensogas! li estas nomata Agnelet!

BARTOLIN. Agnelet aŭ Bee, tute egale. Respondu; ĉu vere tiu sinjoro komisiis al vi la gardon de sescent ŝafoj?

AGNELET. Bee!.....

BARTOLIN. Kio! Ĉu eble la timo antaŭ la juĝisto konfuzas viajn pensojn? Aŭskultu! ne timu! Ĉu vere Sinjor’ Guillaume surprizis vin nokte, dum vi buĉis ŝafon?

AGNELET. Bee!.....

BARTOLIN. Ho! Kion signifas ĉi tio?

PATELIN. Elbatite sur la kapon, li perdis iom la saĝon.

BARTOLIN. Ha! tre kulpa vi estas, Sinjor’ Guillaume.

GUILLAUME. Mi, kulpa? Ho ve! unu ŝtelas mian drapon, la alia miajn ŝafojn, ĉi tiu pagas al mi per bagateloj, tiu per ŝafblekoj, kaj plie, per la diablo, mi estos kulpa!

BARTOLIN. Jes, kulpa. Estas malpermesate bati, precipe sur la kapon.

GUILLAUME. He! mil diabloj! estis nokte; kiam mi frapas, mi frapas ĉien ajn!

PATELIN. Li konfesas sian kulpon! Sinjoro, habemus confitentem reum.

GUILLAUME. Ho! frue-malfrue, konfitareum’ulo, vi pagos por mia drapo, aŭ la diablo forprenos vin!

BARTOLIN. Ankoraŭ pri la drapo! Oni mokas la juĝistaron! La paŝtisto estu liberigita el la proceso, nenion pagante.

GUILLAUME. Mi plendos al pli alta juĝistaro.... Kaj vin, via fripona moŝto, mi rekaptos. (Foriras.)

PATELIN. Nun, vi danku lian juĝan moŝton.

AGNELET. Bee!... Bee!....

BARTOLIN. Sufiĉas! Rapidu al la ĥirurgiisto, malfeliĉegulo. (Eliras.)

SCENO III

PATELIN, AGNELET.

PATELIN. Nu, dank’ al mia lerteco mi vin elliberigis kaj savis de l’ pendigilo. Nun decas, ke vi pagu al mi, laŭ via promeso.

AGNELET. Bee!

PATELIN. Jes, vian rolon vi mirege ludis. Sed nun mi postulas monon. Ĉu vi aŭdas?

AGNELET. Bee!

PATELIN. He! forlasu vian beeon! Ne estas plu laŭtempe; ni ĉeestas nur ambaŭ. Ĉu vi tuj plenumos vian promeson kaj pagos al mi altpreze?

AGNELET. Bee!

PATELIN. Kio? fripono; ĉu min trompos ŝafo homvestita? Mil diabloj! vi pagu al mi, aŭ....

(Agnelet forkuras.)

SCENO IV

PATELIN, COLETTE.

(Colette eniras funebre vestita.)

COLETTE. He! lasu lin, sinjoro. Nun la afero estas tute aliigita.

PATELIN. Kiel do?

COLETTE. Pro la batoj, kiujn ŝajne li ricevis sur la kapon, ni elpensis nepran rimedon, por ke sinjor’ Guillaume permesu la edziĝon de sia filo kun via filino. Ĉu tiamaniere vi ne estus bone pagita?

PATELIN. Ĉu eble? sed pro kiu vi surmetis funebran veston?

COLETTE. Agnelet diris al la juĝisto, ke li iros al ĥirurgiisto: li mortis dum la operacio, kaj sinjoro Guillaume estas la mortiginto.

PATELIN. Ha! mi ekvidas la artifikon. Jes, mi komprenas.

COLETTE. Nur helpu nin; mi tuj plendos al la juĝisto. (Eliras.)

PATELIN (sola). Efektive; ĵus vidinte Agnelet’on tiel batvunditan, la juĝisto konvinkiĝos senpene, ke li mortis; kaj feliĉe sinjoro Guillaume kulpigis sin mem. Mi konfesas, ke tiu paŝtisto estas ruza fripono: li trompis eĉ min, kiu kelkfoje trompas la aliajn. Sed mi pardonos al li, se dank’ al lia lerteco mi povos edzinigi je riĉulo mian filinon.

SCENO V

BARTOLIN, PATELIN, COLETTE.

BARTOLIN (al Colette). Kion vi diras? la malfeliĉulon! Kiel rapidege li mortis!

PATELIN. Tion scias la tuta urbeto. Kiel unumomente okazas la malfeliĉaĵoj!

COLETTE (ŝajnigas sin plorkrii.) Hi! hi! hi!

PATELIN (al Bartolin). Kompatinda fraŭlino! Malbone estos al sinjoro Guillaume.

BARTOLIN. Mi punos la kulpulon; ne ploru tiom!

COLETTE. Li estis mia fianĉo! ho! ho! ho!

BARTOLIN. Konsolu vin, ĉar li ne estis ankoraŭ via edzo.

COLETTE. Se li estus mia edzo, mi ne tiom plorus! hu! hu! hu!

BARTOLIN. La kulpulo estos punata; jam, laŭ via plendo, mi ordonis, ke li estu arestita. Oni tuj alkondukos lin tien ĉi. Tamen pro la formo mi iros kaj vizitos la malvivulon. Vi diras, ke li kuŝas ĉe via onklo la ĥirurgiisto? Mi tuj revenos. (Eliras.)

PATELIN. Li divenos la artifikon, ne trovinte la malvivulon.

COLETTE. Ne timu, ĉar mia onklo interkonsentis kun ni, kaj Agnelet aranĝis sur lito ian kapegon, kiu forigos lin rapidege.

PATELIN. Sed iu en la urbeto renkontos eble Agnelet’on.

COLETTE. Li estas kaŝita en la fojnejo de najbaro, kaj li eliros nur post la plenumo de l’ edziĝo.

SCENO VI

BARTOLIN, PATELIN, COLETTE.

BARTOLIN (al Patelin.) Neniam en mia vivo mi vidis homan kapon tiel kontuzitan; ĝi estas tute difektita per la batoj aŭ la kranioborado, kaj tute ne konservas la homan formon. Mi ne povis elporti tian vidon, ne deturnante la okulojn.

COLETTE (ŝajnigas sin plorkrii). Ha! ha! ha!

PATELIN (al Bartolin). Mi domaĝas la malfeliĉan sinjoron Guillaume. Kia bonulo li estis! Kiel agrable estis komercadi kun li!

BARTOLIN. Mi ankaŭ domaĝas lin. Sed kion fari? Jen estas homo mortinto, kies fianĉino postulas, ke mi kondamnu la mortiginton.

PATELIN. Colette, ĉu utilos al vi, ke li estu pendigita? Ĉu ne estus pli bone por vi....?

COLETTE. Ho ve! sinjoro, mi estas nek profitama nek venĝema; kaj se estus ia honesta rimedo.... Vi scias, kiom mi amas mian mastrineton, vian filinon, la baptofilinon de sinjoro Bartolin.

BARTOLIN. Mia baptofilino? Nu, ĉu tio koncernas ŝin?

COLETTE. Valère, la sola filo de sinjoro Guillaume, ŝin amindumas; sed lia patro malpermesas la edziĝon. Tiel lertaj vi estas ambaŭ! Ĉu ne estus ia artifiko, por ke ĉiuj estu kontentigitaj?

BARTOLIN (al Patelin.) Jes, tiu fraŭlino forlasu sian persekuton, kondiĉe ke sinjoro Guillaume permesu la edziĝon.

COLETTE. Kiel mirige elpensite!

PATELIN. Tio estas la indulga metodo.

BARTOLIN. Antaŭ ol li malliberiĝos, li estos alkondukita al mi; mi parolos kun li pri tio. Ĉu vi konsentas, sinjor’ Patelin?

PATELIN. He! mi ne intencis ankoraŭ edzinigi mian filinon.... tamen.... por savi sinjoron Guillaume de l’ morto.... Fine mi permesos, mi kunhelpos; mi bedaŭrus, se homo estus pendigita pro mi.

BARTOLIN. Jen, oni alkondukas lin.... (Al Colette.) Vi rapidu enterigi sekrete la malvivulon, ĉar oni kulpigus min pro manko al mia juĝa devo.

PATELIN. Mi pro la formo redaktigos kontrakteton, kiun vi igos lin subskribi, mi petas. (Eliras.)

SCENO VII

BARTOLIN, GUILLAUME, DU POLICANOJ.

(Du policanoj enkondukas Guillaume’on.)

BARTOLIN. Jen vi alvenas! Nu, ĉu vi scias, sinjor’ Guillaume, kial vi estas arestita?

GUILLAUME. Jes, ĉar tiu fripono Agnelet diras, ke li mortis.

BARTOLIN. Efektive li mortis. Mi vidis la malvivulon, kaj vi konfesis mem vian kulpon.

GUILLAUME. La diablo min forportu!

BARTOLIN. Nu, mi havas proponon por fari al vi. Dependas nur de vi, ke vi tute liberiĝu kaj revenu en vian domon.

GUILLAUME. Nur de mi? Adiaŭ do!

BARTOLIN. Ho! atendu! Antaŭe mi devas ekscii, ĉu vi preferas la edziĝon de via filo ol la pendigilon.

GUILLAUME. Bela propono! Mi preferas nek unun nek la alian.

BARTOLIN. Mi tuj klarigos miajn vortojn. Vi mortigis Agnelet’on, ĉu ne vere?

GUILLAUME. Mi batis lin. Ke li mortis, li estas kulpa!

BARTOLIN. Vi mem estas kulpa! Aŭskultu; Sinjoro Patelin havas filinon belan, virteman....

GUILLAUME. Kaj tiel malriĉegan kiel li!

BARTOLIN. Ŝin amindumas via filo.

GUILLAUME. Tio ne tuŝas min!

PATELIN. La fianĉino de l’ mortigito forlasos sian persekuton, se vi permesos ilian edziĝon.

GUILLAUME. Mi ne permesas!

BARTOLIN (al la policanoj). Forkonduku lin en la malliberejon!

GUILLAUME. En la malliberejon? Diablo! Permesu almenaŭ, ke mi iru hejmen, kaj mi diru, ke oni ne atendu min.

BARTOLIN (al la policanoj). Vi atentu, ke li ne forkuru.

SCENO VIII

PATELIN, BARTOLIN, GUILLAUME, VALÈRE, HENRIETTE, COLETTE, DU POLICANOJ.

PATELIN (al Bartolin). Jen la kontrakto (Al Guillaume.) Sinjoro, pro via malfeliĉo, mia tuta familio venas proponi al vi siajn servojn.

GUILLAUME (al si). Kiom da Patelin’anoj!

BARTOLIN. Nu, jen estas ĉiuj procesantoj; interklarigu vian aferon. Ĉu vi deziras eliri el implikaĵo?

GUILLAUME. Sendube!

BARTOLIN. Subskribu tiun ĉi kontrakton.

GUILLAUME. Mi tute rifuzas.

BARTOLIN (al la policanoj). En la malliberejon, kun ĉenoj sur liajn piedojn!

GUILLAUME. Ĉenoj sur miajn piedojn! Diablo! kiel severege!

BARTOLIN. Ĉi tio estas ankoraŭ nenio; mi tuj igos turmentegi vin.

GUILLAUME. La turmentego!

BARTOLIN. Jes, turmentego ordinara kaj eksterordinara; kaj poste vi estos nepre pendigita.

GUILLAUME. Pendigita! Kompaton!

BARTOLIN. Subskribu do! se vi prokrastos eĉ unu momenton, vi pereos; mi ne povos plu vin savi de l’ morto.

GUILLAUME. Ĉielo! (Li subskribas la kontrakton.) Al kio mi estas devigata!

BARTOLIN. Mi aŭdis faman kuraciston dirantan, ke la batvundoj sur la kapon estas ege danĝeraj... (Post la subskribo.) Bone estas: mi ĵetos fajren la procesan skribaĵaron, kaj pri tio mi tre gratulas vin.

GUILLAUME. Ha! mi faris hodiaŭ belegajn negocojn!

PATELIN. La honoro de nia parenciĝo....

GUILLAUME. Al vi kostas malmulte!

VALÈRE. Mia patro, mi certigas....

GUILLAUME. Iru al la diablo!

HENRIETTE. Sinjoro, mi tre bedaŭras....

GUILLAUME. Mi ankaŭ bedaŭras!

COLETTE. Kion vi donos al mi anstataŭ mia fianĉo?

GUILLAUME. La ŝafojn, kiujn li ŝtelis de mi!

SCENO IX

La samaj, AGNELET, KAMPARANO.

(Eniras Kamparano kun Agnelet.)

KAMPARANO (al Agnelet). Marŝu! marŝu! laŭ ordono de l’ reĝo!

AGNELET. Kompaton!

GUILLAUME. Ha! perfidulo! vi do ne mortis? Mi vin sufoku! ĝi ne kostos plie al mi!

BARTOLIN. Atendu! El kie venas tiu fantomo?

KAMPARANO. Mi trovis tiun ŝteliston en mia fojnejo; tial, mi alkondukas lin en la malliberejon.

BARTOLIN (al Agnelet). Kio? la batvundoj sur la kapon tute malaperis?

AGNELET. Efektive.

BARTOLIN. Kion do oni vidigis al mi en lito, ĉe la ĥirurgiisto?

AGNELET. Bovidan kapon, sinjoro.

GUILLAUME (al Bartolin). Nu, ĉar li ne mortis, redonu al mi la kontrakton, ke mi disŝiru ĝin.

BARTOLIN. Estas juste.

PATELIN (al Guillaume). Jes, kondiĉe ke vi repagos al mi dekmil skudojn pro la repreno de via promeso.

GUILLAUME. Dekmil skudojn! Devigate mi forlasas la aferon. Sed ĉu vi pagos al mi la tricent skudojn de via mortinta patro?

PATELIN. Jes, se vi prezentos lian ŝuldan bileton.

GUILLAUME. Lian bileton?..... Kaj pri la ses ulnoj da drapo?

PATELIN (ridas). Tio estos la edziĝa donaco.

GUILLAUME. Edziĝo? Ĉu almenaŭ mi gustumos la anseron?

PATELIN. Ni ĝin tagmanĝis.

GUILLAUME. Vi ĝin tagmanĝis? Ho! tiu krimulo pagos anstataŭ aliaj kaj estos pendigita!

VALÈRE. Mia patro, fine mi devas konfesi, ke Agnelet faris ĉion laŭ mia ordono.

GUILLAUME. Ho ve! ho ve! bone ja oni pagis al mi por mia drapo kaj miaj ŝafoj!

FINO


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.