La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ADVOKATO PATELIN

Aŭtoroj: Brueys kaj Palaprat

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AKTO DUA

SCENO I

GUILLAUME (sola); poste PATELIN.

GUILLAUME. Ordema homo devas resumi ĉiumatene ĉion, kion li intencas fari dum la tago. Mi pripensu iom. Unue, mi estas ricevonta je la kvina horo de sinjoro Patelin tricent skudojn, kiujn ŝuldis lia mortinta patro; plue, tridek skudojn por ses ulnoj da drapo, kiujn hieraŭ li kunportis el ĉi tie; item, tagmanĝi ĉe li anseron, kuiritan de lia edzino; poste, prezentiĝi pro juĝa voko antaŭ la juĝiston kontraŭ Agnelet, pri cent dudek ŝafoj, kiujn li forŝtelis de mi. Mi pensas, ke mi forgesas nenion? (Ekrigardas sian poŝhorloĝon.) Diablo! la horo jam pasis de longe, kaj mi ne vidas la atendaton. Mi iru al li.... Ne, homo tiel akurata ne forgesos siajn vortojn.... Tamen li havas mian drapon, kaj mi scias nenion pri li. Kion mi faros? Mi ŝajnigu, ke mi vizitas lin, kaj mi eksciu tion, kio okazas (aŭskultas ĉe la pordo de Patelin). Mi aŭdas, ke li kalkulas mian monon.... (Flaras.) Mi flaras la kuiradon de l’ ansero.... Mi frapu!

PATELIN (en la domo.) Mia edzino! mi-a ed-zi-no!!....

GUILLAUME (al si.) Ĝi estas li mem.

PATELIN. Mal-fer-mu la por-don!... Jen estas l’ a-po-te-kis-to!....

GUILLAUME. L’ apotekisto?

PATELIN. Li alportas vomilon!.... vo-mi-lon!!

GUILLAUME. Vomilon? Iu estas malsana ĉe li; eble mi ne rekonis lian voĉon tra la pordo. Mi frapu pli forte! (frapegas.)

PATELIN. Mal-bo-nu-li-no! Mask-ha-van-ti-no!! Ĉu vi tuj malfermos?

SCENO II

GUILLAUME, SINJORINO PATELIN.

SINJORINO PATELIN, mallaŭte. Ha! ĉu estas vi, sinjor’ Guillaume?

GUILLAUME. Jes, ĝi estas mi; vi estas kredeble sinjorino Patelin?

SINJORINO PATELIN. Jes, via servantino. Senkulpigu, sinjoro, ke mi timas paroli laŭte.

GUILLAUME. Ho! parolu laŭ via plaĉo! Mi venas al sinjoro Patelin.

SINJORINO PATELIN. Pli mallaŭte, sinjoro!

GUILLAUME. He! kial mallaŭte? Mi venas viziti lin.

SINJORINO PATELIN. Eĉ pli mallaŭte, mi petas!

GUILLAUME. Tiel mallaŭte, kiel plaĉos al vi; sed estas necese, ke mi lin vizitu.

SINJORINO PATELIN. Ho ve! ĉu la mizerulo estas vizitebla?

GUILLAUME. Kial? kio okazis al li de hieraŭ?

SINJORINO PATELIN. De hieraŭ? Ho ve! sinjor’ Guillaume, jam ok tagojn li ne ekmoviĝetis el la lito!

GUILLAUME. El la lito? tamen hieraŭ li venis al mi.

SINJORINO PATELIN. Li? al vi?

GUILLAUME. Jes, li al mi! kaj li estis gajema kaj sanega.

SINJORINO PATELIN. Ha! sinjoro, la lastan nokton vi certe sonĝis tion!

GUILLAUME. Je Dio! vi ŝercas! mi sonĝis? Ĉu mi sonĝis ankaŭ pri la ses ulnoj da drapo, kiujn li forportis?

SINJORINO PATELIN. Ses ulnoj da drapo?

GUILLAUME. Jes, da drapo kaŝtankolora. Kaj pri la ansero, kiu estas tagmanĝota, ĉu mi sonĝis ankaŭ?

SINJORINO PATELIN. La momento tute ne konvenas por ridi!

GUILLAUME. Por ridi? mil diabloj! mi ne ridas, mi tute ne volas ridi! Mi certigas, ke hieraŭ li forportis sub sia robo ses ulnojn da drapo.

SINJORINO PATELIN. Ho ve! la kompatinda! plaĉu al Dio, ke li estu povinta fari tion! Ha! sinjor’ Guillaume, li suferis hieraŭ pro cerba sangalfluo, kiu enĵetis lin en deliron, en kiu li estas ankoraŭ.

GUILLAUME. Mil tondroj! vi mem deliras, kaj mi decide volas paroli kun li.

SINJORINO PATELIN. Ho! estante tiel malsana, li ne povas havi interparoladon. Ni sidigis lin en brakseĝon apud la pordo, dum la repretigo de lia lito. Se vi vidus lin, vi kompatus.

GUILLAUME. Bone! mi kompatus! (Volas eniri domen.) Kiel ajn li estas, mi volas lin vidi, aŭ....

SINJORINO PATELIN (interrompas kaj stariĝas antaŭ la pordo). Ha! ne malfermu la pordon, vi mortigus mian edzon. Kelkfoje li volas forkuradi.... (Sinjoro Patelin aperas kaj alkuras kun ĉifonaĵoj ĉirkaŭ la kapo.) Ha! jen li ekforkuras!!

SCENO III

PATELIN, SINJORINO PATELIN, GUILLAUME.

SINJORINO PATELIN. Mi antaŭdiris tion. Nun helpu al mi, por ke mi lin rekaptu.... Mia malfeliĉa edzeto! Sidiĝu ĉi tien! (ŝi alŝovas brakseĝon).

PATELIN. Aj! Aj! mia kapo!

GUILLAUME. Efektive, jen estas homo kompatinda. Tamen li ŝajnas la sama, kiun mi vidis hieraŭ.... Mi vidu pli proksime.... Sinjor’ Patelin, mi vin salutas.

PATELIN. Bonan tagon, sinjor’ Anodin.

GUILLAUME. Sinjor’ Anodin?

SINJORINO PATELIN. Li imagas, ke vi estas l’ apotekisto. Foriru!

GUILLAUME. Mi ne volas foriri...... (Al Patelin). Sinjoro, ĉu vi memoras, ke hieraŭ....

PATELIN. Jes, mi ordonis, ke oni konservu por vi....

GUILLAUME. Bone! li rememoras!

PATELIN. Plenan glason da mia urino.

GUILLAUME. Urinon mi ne bezonas!!

PATELIN. Edzino, montru ĝin al sinjor’ Anodin.... Li vidos, ĉu mi havas ian malsaneron en miaj urintuboj.

GUILLAUME. Urintuboj!... Sinjoro, mi petas, ke vi pagu al mi.

PATELIN. Ĉu vi povus iom maldensigi miajn elpuraĵojn? Ili estas malmolaj kiel fero kaj nigraj kiel via barbo.

GUILLAUME. Ta, ta, ta! vi elpagas al mi per bela mono!

SINJORINO PATELIN. He! sinjoro, mi petas, ke vi eliru.

GUILLAUME. Bagateloj! Ĉu vi volas tuj elkalkuli mian monon? mi volas, ke vi pagu al mi!

PATELIN. Plu ne donu al mi tiajn malbongustajn pilolojn; ili preskaŭ eltiris la animon el mia korpo.

GUILLAUME. Ha! multe pli bone estus, se ili eltirus mian drapon el viaj manoj!

PATELIN. Edzino, edzino, forpelu tiujn nigrajn papiliojn, kiuj flirtas ĉirkaŭ mi! Vidu, kiel ili suprenflugadas!....

GUILLAUME. Mi vidas nenion.

SINJORINO PATELIN. Ĉu vi ne komprenas, ke li deliras? Foriru!

GUILLAUME. Neniel! mi volas monon!

PATELIN. La kuracistoj mortigis min per siaj drogoj.

GUILLAUME. Li ne deliras plu! mi tuj parolos kun li. Sinjor’ Patelin?

PATELIN. Sinjoroj, mi paroladas por Homero!...

GUILLAUME. Por Homero?

PATELIN. Kontraŭ la nimfo Kalipso!

GUILLAUME. Kalipso? Je l’ diablo! Kio estas tio?

SINJORINO PATELIN. Li deliras, mi diras. Eliru, foriru, mi petas.

GUILLAUME. Mi volas resti.

PATELIN. La pastro de Kronido.... La Koribantoj.... Vidu!.. Li ĝin ekkaptis.... li forportas!... Katon! Katon!... Ĝi forprenas mian lardon!

GUILLAUME. Diru! kiam vi estos sufiĉe longe delirinta, ĉu vi elpagos miajn tridek skudojn?

PATELIN. Ŝia groto ne resonis plu per la dolĉa kanto de ŝia voĉo!

GUILLAUME (al si). Ĉu eble mi erarus pri la vera persono?

SINJORINO PATELIN. He! sinjoro, permesu, ke tiu malfeliĉulo ripozu.

GUILLAUME. Atendu iom, eble li trankviliĝos. Li rigardas min, kvazaŭ alparolonta.

PATELIN. Ha! Sinjor’ Guillaume....

GUILLAUME (al Sinjorino Patelin). Ho! li rekonas min! (al Patelin) Kio estas?

PATELIN. Senkulpigu min....

GUILLAUME. (al Sinjorino Patelin). Vi vidas, ke li ekrememoras!

PATELIN (al sinjoro Guillaume). Ĉar, estante dek kvin tagojn en tiu ĉi urbeto, mi ne faris ankoraŭ viziton al vi.

GUILLAUME (al si). Diablo! pli bone mi esperis.... (Laŭte) Tamen hieraŭ....

PATELIN. Jes, hieraŭ, por senkulpigi min, mi sendis al vi juĝoficiston el mia amikaro....

GUILLAUME (al si). Diablo! juĝoficisto forprenis mian drapon! Ho ve! mian drapon mi ne rehavos plu!... (Laŭte) Sed tio estas mensogo; vi mem havas mian drapon; la pruvo estas....

SINJORINO PATELIN. He! sinjoro, se vi parolos kun li pri aferoj, vi lin mortigos.

GUILLAUME. Ne maltrankviliĝu.... (al Sinjoro Patelin). La pruvo estas, ke via mortinta patro ŝuldis al la mia tricent skudojn. Per la diablo! mi ne foriros sen mia mono!

PATELIN. La juĝistaro rimarkos, mi petas, ke la piriko estas antikva danco.... tra la la! Ni dancu! (ĉirkaŭprenas kaj dancigas Sinjoron Guillaume.) Ni dancu! Baptanino mia, kiam mi dancas....

GUILLAUME. Ho! mi senfortiĝas! sed mi volas monon.

PATELIN (al si). Ha! mi fine forpelos vin! (Laŭte) Edzino, edzino, mi ekaŭdas ŝtelistojn, kiuj malfermas nian pordon; ĉu vi aŭdas? Ni aŭskultu! ni silentiĝu! ni aŭskultadu!... Jen estas ili.... Ilin mi vidas... Ha! friponoj, mi vin forpuŝos de tie ĉi! Halebardon! halebardon! (Li ekprenas halebardon apud la pordo kaj reiras.) Ŝtelistoj! ŝtelistoj!

GUILLAUME (al si). Je Dio! estas danĝere tie ĉi. Ho ve! ĉiuj ŝtelas de mi, unu drapon, alia ŝafojn. Nu, antaŭ ol mi venĝos min al unu, mi tuj penos pro la pendigo de l’ alia (foriras).

SINJORINO PATELIN. Bone! jen li forestas! mi eliras. Sed restu ankoraŭ momenton, eble okaze li revenos.

PATELIN (imagas ke Sinjoro Guillaume revenas). Li revenas! Ŝtelistoj!! Ha! Ĝi estas sinjor’ Bartolin; li ekvidis min.

SCENO IV

BARTOLIN, PATELIN.

BARTOLIN. Kiu krias pri ŝtelistoj? Kia bruego antaŭ mia pordo! Kia konfuzo! Ĉu estas vi, baptano?

PATELIN. Jes, mi kiu....

BARTOLIN. Vi tiel bele vestita?

PATELIN. Mi imagis ke....

BARTOLIN. Advokato!.... kun bataliloj?

PATELIN. Mi ekaŭdis.....

BARTOLIN. Militant causarum patroni.

PATELIN. Mi aŭdis kvazaŭ ŝtelistoj perfortus mian pordon.

BARTOLIN. Perforti pordon coram judice?

PATELIN. Jes, mi imagis, ke ŝtelistoj.....

BARTOLIN. Oni devas esplori.....

PATELIN. Sed ne estis ŝtelistoj!

BARTOLIN. Alvoki atestantojn.....

PATELIN. Atestantojn? kontraŭ kiu?

BARTOLIN. Kaj ilin pendigi!

PATELIN. Kiun pendigi?

BARTOLIN. Nenia indulgo estu por la ŝtelistoj!

PATELIN. Mi ripetas, ne estis ŝtelistoj, kaj mi iluziis.

BARTOLIN. Ha! se estas tiel, cedant arma togæ. Deprenu tiun halebardon, surmetu vian robon, kaj venu en la juĝejon, kie mi prezidos post unu horo. (Deiras.)

PATELIN. Tion mi faros. Mi devas paroladi por ia paŝtisto, pri kiu Colette parolis kun mi. Jen li venas. Mi ellasu tiun ĉi armilaron, kaj mi revenu rapide. (Eniras hejmen.)

SCENO V

COLETTE, AGNELET.

COLETTE. Vi bezonas advokaton lertegan kaj ruzegan, kiu per artifikaĵo gajnos vian proceson; en la tuta urbeto nur Sinjor’ Patelin povas tion plenumi.

AGNELET. Mi elprovis lian lertecon kune kun mia mortinta frato, antaŭ kelke da tempo. Sed mi ne scias, kiel mi faros nun, forgesinte pagi al li.

COLETTE. Eble li ne rememoros pri tio; plie, ne diru al li, ke vi servas al Sinjor’ Guillaume; eble li rifuzus paroladi kontraŭ li.

AGNELET. Mi parolos nur pri mia mastro, ne dirante lian nomon, kaj li pensos, ke mi servas ankoraŭ al la mastro, ĉe kiu mi loĝis, kiam ni gefianĉiĝis.

COLETTE (vidas Patelin’on revenantan). Jen via advokato, adiaŭ. (Ŝi eliras.)

SCENO VI

PATELIN, AGNELET.

PATELIN. Ha! mi konas ĉi tiun sentaŭgulon. Ĉu vi ne estas la fianĉo de mia servistino Colette?

AGNELET. Jes, Sinjoro, jes.

PATELIN. Vi estis du fratoj, kiujn mi savis de l’ punlaboroj: unu el du ne pagis al mi.

AGNELET. Mia frato!

PATELIN. Vi ambaŭ malsaniĝis elirante el la malliberejo: unu el vi ambaŭ mortis.

AGNELET. Ne mi!

PATELIN. Kredeble!

AGNELET. Tamen mi estis pli malsana ol mia frato. Nun mi petas vin, ke vi proparoladu por mi kontraŭ mia mastro.

PATELIN. Ĉu via mastro estas la apuda farmisto?

AGNELET. Li ne loĝas malproksime; mi pagos al vi multe.

PATELIN. Nepre! Nu, rakontu vian aferon, nenion kaŝante.

AGNELET. Eksciu do, ke mia bona mastro malmulte pagas al mi; tial, por plenigi mian salajron ne malutilante al li, mi faras negocetojn kun buĉisto, honesta homo.

PATELIN. Kiajn negocetojn?

AGNELET. Kun via permeso, mi antaŭgardas la ŝafojn de l’ morto per malsano.

PATELIN. Tio ne estas kulpo. Per kia rimedo?

AGNELET. Ĝi ne malplaĉu al vi, mi buĉas ilin, kiam ili estas tuj mortontaj.

PATELIN. Efika kuracilo! Sed ĉu vi ne buĉas ilin intence, por ke via mastro pensu: ili mortas de malsano kaj estas forĵetindaj; tiel, vendinte ilin, vi proprigas al vi ilian prezon.

AGNELET. Tion diras mia dolĉa mastro, ĉar ian nokton, post la enfermo de l’ ŝafoj, li vidis min prenantan unu.... Ĉu mi devas ĉion konfesi?

PATELIN. Jes, se vi volas, ke mi defendu vin.

AGNELET. Ian nokton do, li vidis, ke mi prenas ŝafon, dikan, sanegan, kvankam ne elektinte. Mi ne sciis, kion fari..... Mi submetis delikate mian tranĉilon al ĝia gorĝo... Mi ne scias, kiel tio fariĝis..... sed ĝi tuj mortis.....

PATELIN. Mi komprenas.... Ĉu estis okulvidanto?

AGNELET. Mia mastro estis kaŝita en la ŝafejo; li certigis, ke mi faris tiel same kun la cent dudek ŝafoj mankantaj. Kaj vi devas scii, ke tiu homo diras ĉiam la veron. Li elbategis min, kiel vi vidas, tiel forte, ke mi devos borigi mian kranion. Tial mi petas, ke vi, estante advokato, vi aranĝu la aferojn tiel, ke vi malpravigu lin kaj pravigu min, por ke mi havu nenian malprofiton.

PATELIN. Mi komprenas vian aferon. Estas du metodoj. Per la unua, vi ne elspezos eĉ unu moneron.

AGNELET. Ni elektu la unuan, mi petas.

PATELIN. Ĝi estu. Ĉu via propraĵo estas tute mona?

AGNELET. Jes.

PATELIN. Kaŝu ĝin zorgeme.

AGNELET. Mi tre kaŝos.

PATELIN. Via mastro devos vole-nevole pagi ĉiujn elspezojn de l’ proceso.

AGNELET. Des pli bone!

PATELIN. Kaj vi ne elspezos eĉ unu monereton.

AGNELET. Tion mi deziras.

PATELIN. Necese estos (se li volos) ke li pendigu vin.

AGNELET. Ni elektu la duan rimedon, mi petas.

PATELIN. Jen. Oni tuj alvokos vin antaŭ la juĝiston.

AGNELET. Estas vere.

PATELIN. Memoru bone pri tio ĉi.

AGNELET. Mi havas bonegan memoron.

PATELIN. Pri kio ajn vi estos demandita, ĉu de la juĝisto, ĉu de l’ advokato de via mastro, ĉu de mi mem, respondu nur per tio, kion ĉiutage blekadas viaj lanbestoj. Ĉu vi scios bone elparoli ilian lingvaĵon kaj imiti ŝafblekon?

AGNELET. Ne malfacile!

PATELIN. La batvundoj, kiujn vi ricevis sur la kapon, permesas al mi elpensi ian artifikaĵon, kiu eble senkulpigos vin; sed mi volas, ke poste vi bone pagu al mi.

AGNELET. Nepre al vi estos pagite!

PATELIN. Sinjoro Bartolin tuj venos pro la juĝa ofico; ne forgesu reveni tien ĉi; mi ankaŭ ĉeestos. Adiaŭ!...... kaj alportu la monon!

AGNELET. Servanto mi estas.... Kiel maloportune nun vivas la honestuloj!

Finiĝas la dua akto


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.