La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ADVOKATO PATELINAŭtoroj: Brueys kaj Palaprat |
©2023 Geo |
La Enhavo |
PATELIN, sola. Tion mi decidis; hodiaŭ, kvankam tute sen mono, mi volas akiri novan veston. Ha! pravega estas la proverbo: avareco egalvaloras malriĉecon. Kiu do, vidante min tiel malbone vestitan, povus pensi, ke mi estas advokato? Ĉu ne ŝajnas kvazaŭ mi estus malriĉa instruisto en tiu ĉi urbeto? Antaŭ dek kvin tagoj foririnte de l’ vilaĝo, kie mi loĝis, kaj ekloĝinte tie ĉi, mi esperis, ke ĉi tie mi faros pli bonajn aferojn; sed ili estas pli kaj pli malprofitaj. Mia dekstra najbaro, mia baptano, estas la ĉi-tiea juĝisto; tamen neniu komisias al mi eĉ plej malgrandan proceson! Maldekstre loĝas riĉa drapisto, kaj mi ne havas monon por aĉeti malbelan veston! Ha! malfeliĉa, malfeliĉa Patelin! kiamaniere vi kontentigos vian edzinon, kiu postulegas, ke vi edzinigu vian filinon? ho ve! kiu volos edziĝi je ŝi, vidante tian ĉifonulon, kia vi estas? Devigate vi uzos artifikaĵon..... Jes, mi penu lerte por akiri senpage bonan drapan veston en la butiko de sinjoro Guillaume, nia najbaro. Se nur mi povus preni sur min la ŝajnon de riĉulo, anstataŭ malakcepti mian filinon, oni..... (ekvidas sian edzinon) Jen estas mia edzino kun sia servistino; ili interbabilas pri mia ĉifonvesteco; mi aŭskultu nevidate (sin kaŝas).
PATELIN, SINJORINO PATELIN, COLETTE.
SINJORINO PATELIN. Nu, Colette, mi ne volis paroli kun vi hejme, timante ke mia sentaŭgulo edzo subaŭskultos nin.
PATELIN (al si). Jen pri mi!
SINJORINO PATELIN. Sciigu al mi, de kie mia filino ricevas monon por sin vesti tiel orname.
COLETTE. Kredeble via edzo donas al ŝi.....
SINJORINO PATELIN (interrompas). Mia edzo! li ne havas eĉ monon por vesti sin mem!
PATELIN (al si). Estas vere!
SINJORINO PATELIN. Mi fordankos vin, kaj vi ne edziniĝos je Agnelet, via fianĉo, se vi ne tuj konfesos al mi la plenan veron.
COLETTE. Nu, Sinjorino, devigate mi ĉion eldiros. Valère, la sola filo de Sinjor’ Guillaume, la riĉa drapisto, kiu loĝas tie proksime, amindumas fraŭlinon Henriette, kaj de tempo al tempo faras donacojn al ŝi.
PATELIN (al si). Mia filino ĉerpas el la butiko, kien mi mem intencas iri.
SINJORINO PATELIN. De kie Valero ricevas monon por tiel donaci? Lia patro estas riĉa malspritulo, kiu ne donas monon al li.
COLETTE. Ha! Sinjorino, kiam la patroj nenion donas al siaj filoj, la filoj ŝtelas ilin! tiel estas ordinare; Valère faras same kiel la aliaj: estas regule.
SINJORINO PATELIN. Kial do li ne sciigas al ni, ke li volas edziĝi je mia filino?
COLETTE. Li farus tion; sed li timas, ke lia patro ne konsentos je tio, ĉar (pardonu al mi) nia dommastro estas ĉiam malbonege vestita; tial oni juĝas malfavore pri liaj aferoj.
PATELIN (al si). Tion mi plej baldaŭ korektos.
SINJORINO PATELIN. Mi aŭdas iun; deiru. (Colette eniras domen.)
PATELIN, SINJORINO PATELIN.
(Patelin eliras el sia kaŝejo)
SINJORINO PATELIN. Ha! jen estas vi?
PATELIN. Jes.
SINJORINO PATELIN. Kiel ĉifonvestita!
PATELIN. Ĉar..... mi..... ne estas fiera.
SINJORINO PATELIN. Ĉar vi estas ĉifonulo! Ĵus mi eksciis, ke via ĉifonuleco naŭzas ĉiujn aspirantojn, kiuj sin prezentas por nia filino.
PATELIN. Vi estas prava; la mondo ŝatas la homojn laŭ la vestoj. Mi konfesas, ke la miaj malutilas al Henriette, kaj mi intencas tuj hodiaŭ vesti min iom pli dece.
SINJORINO PATELIN. Iom pli dece? Per kia mono?
PATELIN (volas foriri). Ne maltrankviliĝu! Adiaŭ!
SINJORINO PATELIN. Kien vi iras, mi petas?
PATELIN. Aĉeti drapan veston.
SINJORINO PATELIN. Sen monero aĉeti veston?
PATELIN. Jes. Kian koloron mi devas elekti? Konsilu al mi: fergrizan aŭ duonnigran?
SINJORINO PATELIN. Ha! vi elektos kiel vi povos, se vi trovos iun tiel malsaĝan por doni ĝin al vi. Mi iras paroli kun Henriette; ĵus mi eksciis iajn aferojn, kiuj malmulte plaĉas al mi.
PATELIN. Se oni serĉos min, mi estos apude, en la butiko de nia najbaro.
(Sinjorino Patelin eniras domen.)
PATELIN, sola. La butiko ne estas ankoraŭ fermita..... Mi pensas, ke mi faros bone surmetante mian advokatan robon. La robo kovros miajn ĉifonaĵojn, kaj ankaŭ pligravigos miajn vortojn kun Guillaume, por ke mi plenumu mian artifikon..... Jen estas li kaj lia filo; mi iru vestiĝi in habitu, kaj mi revenu rapide.
GUILLAUME, portas pecon da drapo el la butiko; VALÈRE.
GUILLAUME, al si (li elmetas la pecon da drapo eksteren de sia butiko). Iom mallumiĝas en la butiko: mi elmetu tion ĉi al la vido de l’ pasantoj..... Nu! Valère, mi komisiis al vi, ke vi dungu paŝtiston por gardi la brutaron, el kies lano oni fabrikas miajn drapojn.
VALÈRE. Ĉu, mia patro, vi ne estas kontenta je Agnelet?
GUILLAUME. Ne, ĉar li ŝtelas min; kaj mi suspektas, ke vi partoprenas en la ŝtelado.
VALÈRE. Mi?
GUILLAUME. Jes, vi! Mi aŭdis, ke vi amindumas ian najbaran fraŭlinon, kaj ke vi faras donacojn al ŝi. Mi scias ankaŭ, ke tiu Agnelet fianĉiĝis je ia Colette, ŝia servantino. Tial mi suspektas vin.
VALÈRE, al si. Diablo! kiu do denuncis nin? (Laŭte) Mi certigas, mia patro, ke Agnelet estas por ni tre fidela servisto.
GUILLAUME. Jes, por vi, ne por mi. Antaŭ unu monato, foririnte de l’ farmomastro, ĉe kiu li loĝadis, li venis en mian servon, kaj en la daŭro de tiu tempo mankas de mia brutaro cent dudek ŝafoj. Ne estas eble, ke, en tiel mallonga tempo, tiom multe da ili mortis de malsano, kiel li certigas.
VALÈRE. La malsanoj kelkfoje kaŭzas multe da pereo!
GUILLAUME. Jes, per la kuracistoj; sed kuracistojn ne havas la ŝafoj. Cetere, tiu Agnelet ŝajnigas sin naivegulo: sed li estas la plej ruza fripono..... Unuvorte, mi surprizis lin nokte, ĝuste ĉe buĉado de ŝafo. Mi batis lin kaj enportis plendon al la juĝisto: tamen, antaŭ ol daŭrigi la aferon, mi volas ekscii, ĉu vi ne partoprenis en la ŝtelado, kiun li faris al mi.
VALÈRE. Ha! mia patro, mi tro respektas viajn ŝafojn!
GUILLAUME. Mi do persekutos lin antaŭ la juĝisto; sed mi volas pli atente esplori l’ aferon. Alportu mian spezlibron; alŝovu tiun seĝon (Valère alportas libron kaj seĝon.) Sufiĉas, foriru. Se juĝa persekutisto, kiun mi venigis, sin prezentos, alvokigu min. Mi restos iom dome, eble okaze ia aĉetanto venos.
VALÈRE, al si. Mi tuj diros al Agnelet, ke li venu al mia patro por konsentiĝi kun li.
PATELIN, GUILLAUME.
PATELIN (al si). Bone! li estas sola, mi alproksimiĝu.
GUILLAUME, al si, tralegante sian libron. Kalkulo de l’ ŝafoj. k.t.p.; sescent brutoj, k.t.p.....
PATELIN, al si (palpebrumas al la drapo). Jen peco da drapo, kiu tre taŭgus por mi. (Laŭte.) Sinjoro, mi estas via servanto.
GUILLAUME (ne rigardas). Ĉu estas la persekutisto, kiun mi venigis? Li atendu.
PATELIN. Ne, sinjoro; mi estas.....
GUILLAUME (ekrigardas). Robon! Ĉu juĝoficisto? (Laŭte.) Via servanto!
PATELIN. Ne, sinjoro; mi havas la honoron esti advokato.
GUILLAUME. Advokaton mi ne bezonas. Mi vin salutas.
PATELIN. Mian nomon, sinjoro, vi konas eble: advokato Patelin.
GUILLAUME. Mi tute ne konas vin, sinjoro.
PATELIN, al si. Mi devas konatiĝi. (Laŭte.) Mi eltrovis, sinjoro, en la spezlibroj de mia mortinta patro, ŝuldon ne pagitan, kaj mi.....
GUILLAUME. Tiaj aferoj ne koncernas min; mi ŝuldas nenion.
PATELIN. Tute kontraŭe, sinjoro. Mia mortinta patro ŝuldis al la via tricent skudojn (Itale: scudo; france: écu; valoris ĉirkaŭ tri frankojn); kaj, estante honora homo, mi venas por pagi al vi.....
GUILLAUME. Pagi al mi? Atendu, sinjoro, mi petas; mi ekrememoras vian nomon. Jes, mi de longe konas vian familion. Vi loĝis en la proksima vilaĝo: ni kune interrilatis iam. Senkulpigu min, mi estas via tre humila kaj obeema servanto. (Prezentas al li sian seĝon.) Sidiĝu, mi petas; sidiĝu ĉi tien.
PATELIN. Sinjoro!....
GUILLAUME. Sinjoro!....
PATELIN (sidiĝas). Se ĉiuj miaj ŝuldantoj pagus siajn ŝuldojn tiel akurate kiel mi, mi estus multe pli riĉa ol mi estas; sed mi ne scias konservadi la monon de aliaj.
GUILLAUME. Tamen tion multe da homoj nun faras volonte.
PATELIN. Mi opinias, ke la ĉefa indo de honesta viro estas elpagi siajn ŝuldojn, kaj mi venas demandi, en kia momento vi povos plej oportune ricevi viajn tricent skudojn.
GUILLAUME. Tuj!
PATELIN. Mi havas hejme vian monon tute pretan kaj elkalkulitan; sed mi devas doni tempon al vi, por ke la notario skribu kvitancon. Tiuj necesaĵoj devenas de heredo, kiu koncernas mian filinon, kaj pri tio mi devos redakti kalkulan raporton.
GUILLAUME. Estas juste. Nu!... morgaŭ matene, je la kvina.
PATELIN. Je la kvina, ĝi estu! Eble mi venis maloportune, sinjoro Guillaume? Mi timas ĝeni vin.
GUILLAUME. Neniel! Ho ve! mi havas tro da libera tempo; mi vendas neniom!
PATELIN. Tamen vi sola vendas pli multe ol ĉiuj ĉi-tieaj vendistoj.
GUILLAUME. Ĉar multe mi penadas!
PATELIN. Vi estas, je l’ honoro, la plej lerta homo el la tuta lando..... (Rigardas la drapon) Jen beleta drapo!
GUILLAUME. Belega!
PATELIN. Vi komercadas tiel inteligente!.....
GUILLAUME. Ho! sinjoro.....
PATELIN. Tiel lertege!.....
GUILLAUME. Ho! ho! sinjoro.....
PATELIN. Per manieroj tiel noblaj kaj senartifikaj, kiuj altiras al vi ĉiujn korojn.
GUILLAUME. Ho! neniel, sinjoro.
PATELIN. Je Dio! la koloro de tiu ĉi drapo ĉarmas la okulojn!
GUILLAUME. Estas vere!... Ĝi estas kaŝtankolora.
PATELIN. Kaŝtankolora! Kiel bele! Mi vetas, sinjor’ Guillaume, ke vi elpensis mem tian koloron!
GUILLAUME. Jes, jes, kune kun mia kolorigisto.
PATELIN. Mi ĉiam diris: enestas pli da sprito en via kapo sole, ol en ĉiuj cerboj de l’ urbeto.
GUILLAUME. Ha! ha! ha!
PATELIN (palpas la drapon). Tiu ĉi lano ŝajnas el bona fabrikado.
GUILLAUME. Pura lano el Anglujo!
PATELIN. Mi pensis tiel; pri Anglujo..., mi pensas, sinjoro, ke iam ni estis kunlernantoj.
GUILLAUME. Ĉe sinjoro Nikodemo?
PATELIN. Ĝuste! Vi estis tiel bela kiel Amoro!
GUILLAUME. Mia patrino kutimis tion diri.
PATELIN. Kaj vi ellernis ĉion, kion oni volis ke vi lernu.
GUILLAUME. Estante dekokjara, mi sciis legi kaj skribi.
PATELIN. Domaĝe vi ne dediĉis vin al grandaj aferoj! Mi certigas, sinjoro, ke vi estus bona regnestro!
GUILLAUME. Kial ne?
PATELIN. Aŭskultu; mi ĝuste ekdeziris drapon de tiu sama koloro. Mi memoras, ke mia edzino volas, ke mi farigu al mi veston; mi pensas, ke, morgaŭ matene, je la kvina, alportante viajn tricent skudojn, mi prenos eble iom da tiu ĉi drapo.
GUILLAUME. Mi ĝin konservos por vi.
PATELIN (al si). Konservi? ne profite por mi! (Laŭte.) Aĉetonte renton, mi rezervis hodiaŭ matene mil ducent frankojn, kiujn mi ne volis tuŝi; sed mi pensas, sinjoro, ke vi partoprenos en ili.
GUILLAUME. Kial vi ne aĉetus renton? Vi havus tamen pecon da mia drapo.
PATELIN. Sendube; sed mi malamas aĉeti kredite. Kiel mi ĝojas, vidante vin tiel freŝa kaj gajema! Kiel sanema kaj longaviva mieno!
GUILLAUME. Jes, mi fartas bone.
PATELIN. Kiom da tiu ĉi drapo vi kredas, ke mi bezonos? Tiamaniere, kun la tricent skudoj mi alportos ankaŭ monon por pagi la drapon.
GUILLAUME. Vi bezonos..... Vi volas kredeble la plenan veston?
PATELIN. Jes, plenegan! jakon, pantaloneton, veŝton, kun subaĵo el tiu sama ŝtofo; ĉion longegan kaj larĝegan.
GUILLAUME. Vi bezonos..... jes..... ses ulnojn..... Ĉu vi volas, ke mi detranĉu ilin, atendante?
PATELIN. Atendante?... Ne, sinjoro, ne;.... kun la mono sur mia mano, se vi permesos;... kun la mono sur mia mano, tia estas mia maniero pagi.
GUILLAUME. Tre bona maniero..... (Al si mem.) Jen homo akuratega!
PATELIN. – Ĉu vi memoras, sinjor’ Guillaume, tagon kiam ni kune vespermanĝis en la restoracio «Ŝildo de Francujo»?
GUILLAUME. En la festotago de l’ urbeto?
PATELIN. Ĝuste; ni diskutadis ĉe la postmanĝo pri la tiamaj aferoj: kiajn belaĵojn vi paroladis!
GUILLAUME. Ĉu vi memoras ilin?
PATELIN. Ĉu mi memoras! Vi tiam profetis ĉion, kion poste ni legis ĉe Nostradamus.
GUILLAUME. Mi antaŭvidas la estontaĵojn de longe.
PATELIN. Po kiom, sinjor’ Guillaume, vi vendos al mi ĉiun ulnon da tiu ĉi drapo?
GUILLAUME (rigardas la markon). Mi vidu...... alia pagus po ses skudoj; sed al vi..... mi ĝin donos po kvin.
PATELIN (mallaŭte). Kia hebreo! (laŭte) Moderega prezo! Sesoble kvin faros ĝuste.....
GUILLAUME. Tridek skudojn.
PATELIN. Jes, tridek; ĝusta estas la kalkulo..... Per Dio! por ke ni rekonatiĝu kune, necese estas, ke ni kunmanĝu, morgaŭ tagmeze, anseron, kiun procesanto donacis al mi.
GUILLAUME. Anseron! treege mi amas anserviandon!
PATELIN. Des pli bone! Donu la manon! Morgaŭ do ni tagmanĝos kune. Anserojn mia edzino kuiras mirige. Vorton de honoro, mi deziregas, ke ŝi vidu sur mia korpo veston el tiu ĉi drapo! Ĉu vi pensas, ke, eklaborante de morgaŭ matene, oni povos fini la veston antaŭ la tagmanĝo?
GUILLAUME. Se vi ne donos sufiĉe da tempo al la tajloro, li ĝin fuŝos.
PATELIN. Estus domaĝe!
GUILLAUME. Faru pli bone: vi diras, ke via mono estas tute preta?
PATELIN. Sen mono preta mi ne ekvolus aĉeti.
GUILLAUME. Mi tuj portigos la drapon en vian domon per servisto. Mi memoras, ke la ĝusta mezuraĵo estas tie jam detranĉita.
PATELIN. Des pli bone! (Prenas la drapon.)
GUILLAUME. Atendu! Antaŭe mi devas mezuri dum via ĉeesto.
PATELIN. Kial? ĉu mi ne tute konfidas al vi?
GUILLAUME. Lasu, lasu; mi tuj sendos ĝin, kaj ree vi sendos al mi la....
PATELIN. Ree? tute ne! ne malhelpu viajn servistojn; nur du paŝoj estas hejmen.... Kiel vi diris, la tajloro havos pli da tempo por labori.
GUILLAUME. Permesu, ke vin akompanu servisto, kiu reportos al mi la monon.
PATELIN. Neniel! Mi ne estas fiera; vesperiĝas, kaj sub mia robo la drapo elŝajnos sako da procesoj.
GUILLAUME. Tamen, sinjoro, mi volas kunsendi serviston, kiu....
PATELIN. Ho! mi malamegas ceremoniojn! Je la kvina horo batanta la tricent skudojn, kaj la anseron sur la tablo. Nu! malfruiĝas; adiaŭ, mia kara najbaro; via servanto mi estas,... via servanto!
GUILLAUME. Via servanto, sinjoro, via servanto.
(Patelin eniras hejmen.)
GUILLAUME, sola. He! li foriras, kun mia drapo; sed baldaŭ estos la kvina de l’ mateno. Morgaŭ mi devas tagmanĝi ĉe li, li pagos al mi, jes, li al mi pagos.... Certe, jen la advokato plej honesta kaj konscienca, kiun mi vidis iam; mi bedaŭretas, ke mi vendis al li tiun drapon iom tro kare, ĉar li volas elpagi tricent skudojn, kiujn mi ne esperis: mi tute ne scias, el kie devenas tiu ŝuldo.... sed bone estas.... Ho! noktiĝas; nenion plue mi enspezos hodiaŭ. (Al servisto.) Enfermu zorge ĉiujn komercaĵojn.... Sed jen estas Agnelet, tiu fripono, kiu ŝtelis miajn ŝafojn.
GUILLAUME, AGNELET.
GUILLAUME. Ha! rabisto! kion utilas, ke mi enspezas multe en la butiko? tiu krimulo forprenas la tutan profiton!
AGNELET. Bonan vesperon, sinjoro, kaj bonan nokton!
GUILLAUME. Vi kuraĝas ankoraŭ aperi antaŭ mi?
AGNELET. Permesu, bona mastro, ke mi diru, ke ia sinjoro prezentis al mi skribaĵon, en kiu oni parolas nur pri ŝafoj, juĝoj kaj vokoj al juĝejo.
GUILLAUME. Vi ŝajnigas vin naivegulo! sed mi certigas, ke neniam plu vi buĉos ŝafojn, sen grava puno.
AGNELET. He! mia dolĉa mastro, ne kredu al la kalumniantoj.
GUILLAUME. Kalumniantoj! fripono! Ĉu mi ne surprizis vin nokte, dum vi buĉis ŝafon?
AGNELET. Mi certigas, ke mi volis savi ĝin de l’ morto!
GUILLAUME. Mortigi por savi de l’ morto?
AGNELET. Jes, de l’ morto per malsano; ĉar (aŭskultu min), kiam ŝafoj mortas de tiu malbelega malsano, ili estas forĵetindaj; kaj mi buĉas ilin, antaŭ ol ili mortos.
GUILLAUME. Antaŭ ol ili mortos! Kia perfido! El la lano de tiuj ŝafoj mi farigas Anglajn drapojn, kies ĉiun ulnon mi vendas po kvin skudoj. For de tie ĉi, krimulo! cent dudek ŝafojn vi buĉis en la daŭro de unu monato!
AGNELET. Ili malsanigis la aliajn, je l’ honoro!
GUILLAUME. Ni esploros tion morgaŭ, antaŭ la juĝisto.
AGNELET. He! mia dolĉa mastro, ĉu ne sufiĉas, ke vi elbategis min? ni konsentiĝu unu kun la alia, se estas agrable al vi.
GUILLAUME. Estas agrable, ke vi estu pendigita! ĉu vi aŭdas?
AGNELET. La Ĉielo ĝojigu vin! (Al si mem.) Mi do iros al advokato por defendi mian rajton.
VALÈRE, HENRIETTE, COLETTE, AGNELET.
HENRIETTE. Ellasu min, Valère. Miaj gepatroj venas poste; ni iras vespermanĝi ĉe mia onklino, kaj ili diris, ke mi antaŭpaŝu. Foriru!
AGNELET (Al Valère). Ĉu vi volas, sinjoro, ke mi estingu la kandelon?
VALÈRE. Ne, vi senigus min de la plezuro ŝin vidi... Bela Henriette, permesu, mi vin petas....
HENRIETTE. Ne, Valère, mi tremas....
VALÈRE. Ĉu vi timas tiun, kiu vin amegas?
HENRIETTE. Vi estas tiu, kiun mi pleje timas en la mondo, kaj vi scias la kaŭzon.... Ne forlasu min, Colette! (Agnelet tiras la brakon de Colette.)
COLETTE. Ĉi tiu kriplulo tiras mian brakon.
HENRIETTE. Se vi amas min, Valère, vi pensos al mi, nur kiam vi estos certa, ke via patro konsentos nian edziĝon.
COLETTE. Agnelet kaj mi intencas klopodi pri tio.
AGNELET. Mi jam elpensis honestan rimedon, kiu sukcesos, se Dio volos, kiam mi liberiĝos el la proceso.
VALÈRE. Kontraŭ ĉiu ajn malfeliĉo mi garantios al vi.
HENRIETTE. Jen mia patro! ni forkuru!
PATELIN, SINJORINO PATELIN.
PATELIN. Nu, edzino, ĉu mi bone elektis tiun ĉi drapon?
SINJORINO PATELIN. Jes, sed kiel vi pagos ĝin? Vi promesis alporti monon morgaŭ frumatene. Sinjoro Guillaume estas hebreo, kiu venos tien ĉi kaj faros inferan muzikon.
PATELIN. Kiam li alvenos, ne forgesu fari kion mi diris, kaj helpu min zorge.
SINJORINO PATELIN. Vole-nevole, mi devas helpi vin por eliri el implikaĵo; sed vi devus honti pro tia artifiko, kaj vi tute ne agas honeste.
PATELIN. Agi honeste, mia edzino? Nenio estas pli facila, al riĉulo; sed al malriĉulo la honesteco estas maloportuna. Sed ni forgesu tion, kaj ni iru tagmanĝi ĉe via fratino. Reveninte hejmen, ni, tuj hodiaŭ vespere, distranĉigos la drapon, timante ian malfeliĉaĵon.
SINJORINO PATELIN. Ni foriru! sed mi timas, ke morgaŭ matene fariĝos ĉi tie bela bruego.
Finiĝas la unua akto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.