La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA NIGRA GALERO

Aŭtoro: Wilhelm Raabe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V. Febraj sonĝoj

La trian fojon post la nokto, en kiu la garnizono de la fortikaĵeto Liefkenhoek estis aŭdinta la kanontondron de la Nigra Galero kaj de la Immacolata Concezione kaj la aerenĵeton de tiu ĉi ŝipo, la vespero malsupreniĝis senventa kaj nekutime varma. Veterospertuloj pretendis, ke plej baldaŭ estos multa neĝo, kaj verŝajne ili estis pravaj. Post kiam la suno frumatene estis leviĝinta hele al la ĉielo sufiĉe klara, ĝi estis kaŝinta sin ĉirkaŭe je tagmezo en grava griza nubaro. Tiu nubaro estis pli kaj pli kuntirinta sin, kaj dum la vespero ĝi pli kaj pli malalteniĝis sur la urbon Antverpeno, sur la teron, riveron kaj maron.

Ree ni trovas nin sur la ĝenova ŝipo Andrea Doria en la kajuto de la estro.

La plafona lampo ĵetas la ruĝetan lumon tra la kajuto, sur la armilojn, kartojn al la parioj, sur la plankon, sur kiu la sangaj tukoj kuŝas, sur la kuŝejon, sur kiu Antonio Valani ĝemas en la vundfebro kaj fantazias, sur Myga van Bergen genuantan apud la malsupera parto de la kuŝejo, sur la leŭtenanton Leone della Rota, kiu staras apud la kuŝejo de la mortanta amiko kaj vagigas rigardojn sovaĝajn kaj strangajn de la vundito al la rabita junulino.

Je tagmezo Leone della Rota akceptis kun indiferenteco la vortojn de la admiralo Spinola kaj de la guberniestro de Antverpeno, ke la forkuro de la margeŭzo estas diabla faro, kaj li – Leone –  estas kulpa pri tio. Kun indiferenteco iomete pli malgranda li aŭdis, ke – pro manko de iu pli bona – la supera komando de la galeono Andrea Doria estos konfidata al li por la entrepreno de la sekvanta mateno.

Pri la knabino sin trovanta je la bordo nek la guberniestro nek la admiralo estis sin informintaj. – 

Kun multaj laboroj sur la ŝipo kaj sur la tero por la leŭtenanto estis pasinta la tago, nur malmultajn momentojn li estis povinta dediĉi al la mortanta amiko. Sed sur la ŝipo kaj sur la tero –  ĉie sekvis la junan ĝenovanon la portreto de la bela flamlanda knabino, kiun li tenis kaptita sur sia ŝipo, kiu negardita kaj nedefendita estos fordonita al lia arbitro, kiam – la amiko estos mortinta. Kvankam komence li penadis forĉasi ĉiujn tiajn pensojn, tamen ĉiam denove ili sin trudis al li; neniamaniere li povis forkuri de ili, kaj baldaŭ li tute ĉesis batali kontraŭ ili. En sia malespero la ĉarma knabino ŝajnis al li nur des pli dolĉa, inter liaj ŝipanoj kaj militistoj, en la armilejo, en la antaŭĉambro de la admiralo, en la stratetoj de la urbo ŝi estis en lia animo, genuanta kun torditaj manoj en la kajuto sur la Andrea Doria. La pasio plej sovaĝa ekbrulis en helaj flamoj kaj per la plej sovaĝaj sofismoj li penadis subpremi la kontraŭstarantan konsciencon.

Kiom ankaŭ utilus al Antonio, se li, Leone, resendus la knabinon de la ŝipo al la tero?

Nun Leone della Rota revokis al si la momentojn, kiam li estis tenanta la gracian korpon de la knabino en la brakoj, kiam li estis portanta la svenantan knabinon tra la fumo, tra la stratetoj. La vento tiam blovis en lian vizaĝon la blondajn buklojn de la junulino. – 

"Ne, ne, ne, Antonio Valani, via rajto pri la bela rabaĵo finiĝas kun via vivo! Milita rajto, Antonio Valani, deprenu la flagon kaj malleviĝu – al mi nun la feliĉo destinita al vi, kaj morgaŭ – morgaŭ al mi la pereo kaj al iu alia la venko! Milita rajto, milita feliĉo, bedaŭrinda Antonio!"

Kun tiaj pensoj dum la vespera krepusko la leŭtenanto estis irinta en la kajuton, kaj nun li staris, kiel ni priskribis, inter la mortanto kaj la tremanta Myga, en la brileto de la malhela ŝipa lampo.

Oni estis intencinta porti la vunditan kapitanon sur la teron, sed kun ĉiu forto de estingiĝanta estaĵo Antonio Valani sin defendis; sur sia ŝipo li volas morti, ne en la hospitalo. En sia febra frenezeco li ne estis forgesinta, ke Leone kondukis la flamlandan knabinon, kiun li amas, al la bordo de la Andrea Doria. Ju pli proksimiĝas la morto, des pli li kroĉiĝas al tiu ĉi amo, des pli fortege ĝi publikiĝas. En la vivo li estus firme ŝlosinta ĝin en sia interno, sen la interveno de sia kunulo Leone della Rota. Mortante, febrafrenezante lia animo forĵetas ĉiujn ligaĵojn ĝenantajn; nenion de tio, kion li antaŭe sentis, Antonio Valani plu kaŝas.

Bedaŭrinda Myga! Kiel ŝi genuas apud la malsupera parto de la lito de la mortvundita ĝenovano kun disiĝantaj haroj, fantompala, kun manoj vundtorditaj. Nenia savo, nenia!

La ondoj de la Skeldo englutis la amikon, kiu senpove batalis kontraŭ la pereo de la amatino kaj sin ĵetis en la malvarmajn akvojn, por ne vidi ŝian malhonorigon.

Kaj Dio? Ve, tro malhela estas la nokto, troa mallumo en la cerbo de la malfeliĉulino, por memori la grandan savanton el ĉiuj danĝeroj. Neniu povo en la ĉielo kaj en la tero, por malhelpi la hontigon kaj malhonorigon; – ve al vi, Myga van Bergen!

Surde transsonoras de la katedrala turo la dekunua horo – malrapide la unuopaj batoj sekvas unu la alian kaj postsonas en la cerbo de la knabino.

Denove la bruo de la urbo iom post iom plimalgrandiĝas, denove estingiĝas unu lumo post la alia en la domoj malantaŭ la muro de Paciotti, de la itala inĝeniero.

De tempo al tempo pligrandiĝis la mallaŭteco. Nur iafoje eksonis sovaĝa krio, ĝojego; nur iafoje eksonis la raŭka kanto de bruta soldataro aŭ la voĉo de la noktgardistoj kaj patroloj.

Kaj denove bruis la horloĝa radaro en la turo de la katedralo de Nia Kara Virino; – noktmezo!

De siaj kusenoj leviĝis Antonio Valani kaj ĵetis frenezajn rigardojn el siaj febre ardantaj okuloj ĉirkaŭ si.

"Kie ŝi estas? Leone, Leone. – Vinon, lumojn kaj amon. Leone, kie vi estas, kie vi ŝin havas? Kie vi ŝin kaŝas? Mia ŝi estas –  ho perfidulo – perfida Leone – mia, mia estas la knabino! Hahaha, mi ne estas mortinta, kiel vi opinias, Leone; – mi vivas kaj tenas, kio estas mia propraĵo – "

La frunto de Myga van Bergen tuŝis la plankon de la kajuto; la leŭtenanto Leone della Rota repremis mole la frenezulon en la kuŝejon kaj provis ĉiumaniere lin trankviligi; sed ĉiuj fortoj kaj pasioj de la mortanto ŝajnis ankoraŭ unu fojon ekflami en ĉiu ardo, antaŭ ol li estingiĝis por eterne.

Ree kaj ree la furiozulo provis sin liberigi el la brakoj de Leono.

"Ĉiuj manoj sur la ferdekon! al la remiloj, al la remiloj! Vivu la reĝo! – Jen ili montras la flagon, – la almozuloflagon, pafu, pafu ĝin! Evviva Genova – jen la admiralo aeren estas krevigata – pafu, pafu – infero, infero, Leone, gardu la ŝipon! gardu la ŝipon, Leone! – Estas finite – ve, la geŭza flago – al la pafilego – perdita, perdita! Gardu la ŝipon, gardu la ŝipon, Leone!"

La malsanulo refalis; la leŭtenanto pretigis al li la kusenon; poste li iris al la genuanta junulino.

"Kial vi maltrankviliĝas, signorina? Rektigu do vin; – kial vi tordas vin sur la planko? Dolĉa kolombineto, ne ĉagreniĝu; reĝino vi fariĝu, nelimigita estrino sur tiu ĉi bona ŝipo. Tio estas la milito – la unu devas malsuprenigi la flagon, kaj alte la alia igas ĝin flirti de la plej alta velstango. La bedaŭrinda Antonio! Li ĝin antaŭdiris – al li fariĝas la tombo, al mi la bela rabaĵo; – mi vin amas, mi vin amas, stelo de Flandrujo, blanka rozo de Antverpeno. Mi vin amas kaj vin tenas – ne obstinu – ne rigardu tiel sovaĝe – mia vi estas, kaj neniu rabos vin de mi!"

"Jan, Jan! Helpu! savu!" kriis la knabino, ne sciante, kion ŝi vokis.

"Lasu la geŭzon", murmuris Leone. "Ĉu li ne venĝis, ĉu ne la bedaŭrinda Antonio estos mortinta post unu horo? Kiom vin interesas la korpo de la geŭzo, lasu ĝin naĝi en la ondoj – leviĝu, leviĝu, mi diras, ne plu vi vundpremu vian blankan frunton sur la fundo. Kion vi volas? Mortinta estas la geŭzo, mortas Antonio Valani: nun ĉirkaŭbraku Leone’n, la vivan Leone’n kiel bela, fiera estrino."

"Kompatu, kompatu!" ĝemis la knabino; sed la leŭtenanto ridis:

"Aŭskultu, la unua horo! Je la kvina ni levos la ankrojn; ĝis tiam vi havos tempon por fini la ploradon; sed tiam ĉesigu la plendojn kaj ĝemojn! Ĝis la kvina estos sufiĉe da tempo por morti, bedaŭrinda Antonio, bedaŭrinda amiko; – ne leviĝu, viaj vundoj sangas denove – kuŝiĝu – kion vi ankaŭ deziras pri la knabino?"

"Leone, Leone, gardu la ŝipon! La Nigra Galero – gardu la ŝipon!" kriegis la mortanto febre sonĝante.

"Ha, la Nigra Galero!" murmuretis Leone della Rota, "nur je la kvina komenciĝos la ĉaso; – kvietiĝu, kvietiĝu, Antonio – ĉio estas laŭorda sur la ŝipo – ne zorgu, dormu – ekdormu!"

Denove la kapitano refalis kaj fermis la okulojn. Post la lasta sovaĝa emocio sekvis videble la lasta elĉerpiĝo. Finis la vivon Antonio Valani, estro de l’Andrea Doria.

La leŭtenanto ĝin bone rimarkis; li ĝemis kaj skuis la kapon:

"Bedaŭrinda Antonio! Bedaŭrinda amiko! Tiel baldaŭ vi devis mallevi la velojn? Sed pro kio plendi, kaj tamen – mi dezirus, ke jam la mateno krepusku, mi dezirus, ke tiu ĉi nokto jam estu pasinta! Nur sur la vasta maro – se – se la kadavro estos ĵetita super la bordon, mi plibonfartos. Mi vere dezirus, ke la mateno venu!"

Li paŝis kaj repaŝis en la mallarĝa kajuto, pli ol unu fojon li tuŝetis la malfeliĉan Myga, kaj ĉiufoje la bedaŭrindulino ektremis kaj sin pli dense premis al la muro.

"Morti, morti!" flustris Myga van Bergen – "ho, ke venu do la morto, por savi min – ke kaptu min la morto, kiel ĝi kaptis la amaton!" La lampo minacis estingiĝi, Leone della Rota denove postulis lumon, vinon. Li bezonis ilin ambaŭ en tiu nokto; lia animo prezentis sovaĝan kaj brutan aspekton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.