La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA NIGRA GALERO

Aŭtoro: Wilhelm Raabe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV. La atako

Ne nur en la "Blazono de Alcantara", ne, en ĉiuj tavernoj de la multtrinkeja urbo Antverpeno la luogotenente Leone della Rota estis hejme. Tiun vesperon li estis treninta kun si sian amikon kaj estron Antonio Valani en la trinkejon "Ora Leono", kaj nevole, kiel kutime, la kapitano lin estis sekvinta tien.

Sed kiu povis rezisti, se Leone della Rota volis atingi ion?

Pli senpripensa ol malbona, la juna leŭtenanto rigardis la mondon kiel grandan ludejon, la militon kiel belegan okazon por senmalhelpe fari petolaĵojn. Kiel gajan petolaĵon li rigardis la rabadon de la bedaŭrinda orfineto; – en lia sentaŭga petola kapo la plano de tio estis naskiĝinta; ĝin realigi, post kiam lia amiko kun penado estis konvinkita – estis honora devo por li. Kiom interesis la ĝenovan sentaŭgulon la afero de la ribelaj provincoj kaj la katolika moŝto de Hispanujo? Herezulinoj povis esti belaj kaj aninoj de la sole feliĉegiga eklezio malbelegaj. Leone preferis multe ĉarmajn herezulinojn al malbelaj katolikinoj, kaj penadis, ne pereigi la malnovan proverbon, kiu estis uzata en Italujo pri lia patro-urbo: Ĝenovo havas maron sen fiŝoj, landon sen arboj, virojn sen fido kaj kredo.

En la taverno "Ora Leono", kiel ni jam scias per la rakonto de Jan Norris, li estis farinta la lastajn interkonsentojn kun Antonio Valani pri la plano de rabado. Se ĝi estos havinta sukceson, kaj se la Andrea Doria feliĉe estos reveninta de sia entrepreno, se la Nigra Galero estos kaptita aŭ detruita, nun kiu riskus akuzi la venkintojn? Sed se la galeono ne revenos, tiam – tiam la lasta faro estis inda al la fino. Pripensi, ke ankaŭ io tria povos okazi, ke la Andrea Doria povos hejmveturi ne vidinte la malamikan ŝipon, Leone della Rota opiniis tute neinda al si. Sed la kapitano jam lasis sin konduki de li, kiel kaj kien li volis. – 

Al la persekutado de la maltimema akvogeŭzo la du ĝenovanoj tute ne estis partoprenintaj. Brako sub brako ili vagis tra la stratetoj, en kiuj la ekscitata popolo sin puŝis, al la kajo.

"Ni do estus malsaĝuloj ĉasi la friponon", ridis Leone. "Ni lasu la aliajn postkuri la frenezan almozulon. Pro la kolomboj de Afrodite, de kiam mi servas al la alie tiel senkora Antonio Valani kiel gvidisto en la ĉarma regno de la amo, mia animo flugas alte super tiu ĉi nebula lando. Ho Amoro, kordresisto, vian atakan standardon mi sekvas; ho Diino de Cythere, donu al ni vian ĉielan ŝirmon!"

"Mi petas vin, Leone, estu prudenta, ne estu malsaĝulo. Mia animo estas nedifinebla. En mia tuta vivo mi ne portis tian senton en la brusto, Leone, ŝajnas al mi – Leone, dum la tuta tago, la tutan vesperon mi havas antaŭsentojn tiel neklarigeblajn – Leone, kondutu bone, eble baldaŭ vi estos mia anstataŭanto, estro de Andrea Doria ..."

"Kaj vi viceadmiraglio de lia moŝto Don Federigo Spinola."

"Aŭ kadavro sur la mara fundo!" murmuris la kapitano.

"Kio? mortantaŭsentoj? mortantaŭsentoj sub la fenestro de la knabino amata?!" ridis la leŭtenanto. "Nu pro ĉio, kio okazas en la mondo, tio estas dia. Ho, ke mi estu Francesco Petrarca, por tuj fari soneton pri tiu belega humoro! Jen, revulo, ni ĵus estas sub la fenestroj de via innamorata; – ŝia lumeto brilas ankoraŭ; – hola, kia ideo! – Antonio Valani, amiko de mia junaĝo, por forĉasi viajn mortantaŭsentojn, ni – ni tuj, tuj en tiu ĉi momento faru viziton al la dolĉulino tie supre."

"Leone?!"

"Traserĉu ŝian domon. Ĉiuj frenezaj ideoj estu laŭdataj! Antaŭen pro la nomo de la reĝo, antaŭen pro la nomo de la amo!"

"Leone, Leone!"

"Lasu min", ridis la leŭtenanto. "Mi petas vin, ĉu la geŭzo, kiun la mallertuloj serĉas tie, ne povas esti kaŝita same en la loĝejo de la knabino, kiel en iu de la aliaj domoj de tiu ĉi urbo? Antaŭen, antaŭsentema Antonio, antaŭen, ni traserĉu la domon de via ĉarma amatino kaj dume des pli bone konatiĝu kun la endomaj rilatoj por la sekvanta nokto."

Antaŭ ol la kapitano povis reteni la sovaĝan amikon, tiu ĉi estis kurinta al la pordo de Myga, kontraŭ kiu li frapis per la pugno, kriante per laŭta voĉo:

"Malfermu! malfermu en la nomo de lia katolika moŝto en Hispanujo! Malfermu! Perfiduloj kaj malamikoj estas kaŝitaj en tiu ĉi domo!"

Tuj de ĉiuj flankoj kunfluegis soldatoj, ŝipanoj, kaj urbanoj de Antverpeno al la pordo, kiu kondukis al la loĝejo de Myga. De momento al momento kreskis la amasoj. Duone malespere la kapitano Valani serĉis malhelpi la bruegon de la sovaĝa amiko; sed jam estis tro malfrue. La dompordo malfermiĝis, kaj la loĝantoj de la konstruaĵo, en kiu loĝis Myga, ĉarpentisto, ŝuisto, urba skribisto kun la familioj kaj kunuloj, vidvino kun multaj infanoj, sin kaŝis timeme en la anguloj, teruritaj per la penso, ke unu el la nederlandaj ribelistoj estis rifuĝinta sub ilia tegmento. Nur kurbigita maljunulino kuraĝe kun la lampo en la tremanta mano kontraŭiris la entrudulojn kaj certigis per krieganta voĉo, ke neniu rifuĝis en tiun ĉi domon; do malpleje nederlanda akvodiablo. "Dio malhelpu ŝin" – ŝi diris – "ŝirmi akvogeŭzon"; ĉu ne ŝia edzo, ŝia bedaŭrinda mortinta edzo estis ĵetata per la furiozaj monstroj de sia fiŝistboato en la akvon kaj mizerege pereis? Kion helpis al ŝi la certigoj? Neniu aŭskultis, la domo pleniĝis de hispanaj soldatoj, italaj ŝipanoj kaj la mizerularo de la stratetoj. Timaj kaj doloraj krioj baldaŭ penetris el la diversaj loĝejoj; oni batadis kaj turmentis iomete, oni rabadis iomete. – 

"Antaŭen, Antonio! ne malrapidu!" kriis Leone. "Antaŭen, supren la ŝtuparon en la ĉielon."

Li tenis la maljunulinon je la kolumo kaj per la plej ŝercaj minacoj devigis ŝin antaŭen lumigi per la lampo.

"Gaje, gaje, panjo! La aliaj serĉas sube, ni supre – antaŭen, kaj ne estu tiel ĝenema, mi ne rigardas vian tibikarnon. Ehe, Antonio, – ne restu malantaŭe – !"

"Leone, mi vin petas!"

"Ha ne, antaŭen, antaŭen, madonna! Haha, Antonio, kia leporo vi do estas dum tia dolĉa aventuro! Kio fariĝus de vi, se vi min ne havus? Jes – tiu ĉi ŝajnas esti la lasta ŝtuparo – venko! venko! mille gracie, maljuna sibilo. Tie ĉi, tie ĉi, Antonello – en la nomo de la reĝo; malfermu, malfermu! Perfiduloj kaj belaj knabinoj tie ĉi estas kaŝitaj; malfermu, malfermu en la nomo de la reĝo! En la nomo de la katolika moŝto de Hispanujo, venu el la nesteto, dolĉa birdeto, malfermu kaj eldonu la dolĉan ribelan koreton!"

Kun buŝo ridanta la sovaĝulo kaptis la kapitanon je la ŝultro kaj premis lin kontraŭ la pordo, kiun li vaste malfermis – rigide, dube staris la du ĝenovanoj.

Kun zorgo kaj timo kreskantaj Jan kaj Myga estis aŭskultintaj la bruegon en la stratetoj. Kiam la sovaĝa tumulto penetris eĉ en la domon, la fianĉino malespere petegis la fianĉon sin kaŝi.

Sed kio povis fariĝi por savi ilan ambaŭ?

En la sekvanta momento ĉio estis tro malfrua. Tro rapide Leone della Rota supren saltis la ŝtuparon.

En la maldekstra brako Jan Norris tenis la svenintan fianĉinon, konvulsie la dekstra mano kaptis la brilan armilon. Li ne sciis, kion komenci, ĉia anima agemo estis forlasinta lin en tiuj teruraj sekundoj. Kion ankaŭ estus helpinta al li ĉiu anima agemo? Perei devis Jan Norris kaj Myga van Bergen, almenaŭ laŭ homa saĝo.

"Pro ĉiuj diabloj, kio estas tio?" ekkriis la ĝenova leŭtenanto. "Nu, tio estas ne malbona! tio ja estas gajiga renkonto, – tion mi nomas frapi du muŝojn per unu frapo. Holla, Antonio Valani, nun akiru al vi vian ĉarman kolombineton! Havi tian rivalon vi do ne supozis? Teren la geŭzon! pendigu lin!"

El la ingo flugis la glavoj de la ĝenovanoj.

"Gardu vin Dio, Myga!" kriis Jan Norris, svingante la klingon. "Malantaŭen, vi italaj friponoj!"

Elpuŝante la sovaĝan geŭzan krion: Plivolonte turko ol fipapano! la direktilisto de la Nigra Galero subkuris la klingon de Leone della Rota, puŝo – kun krio sin turnis la estro de Andrea Doria kaj ŝanceliĝis; tintante la glavo falis el lia mano, teren falegis Antonio Valani. Super la korpo de la ĝenovano saltis la akvogeŭzo, sed dua bato tuŝetis nur la maldekstran ŝultron de la leŭtenanto. Ŝipanoj de la galeono Andrea Doria suprensaltis la ŝtuparon svingante la ŝiptranĉilojn. Sovaĝa sanga batalo fariĝis en la malvasta spaco; svenante Myga van Bergen kuŝis tere. Hispanaj kaj albanaj soldatoj pligrandigis la tumulton, lampoj kaj torĉoj estingiĝis, ardetis sur la planko, estis denove bruligataj. La plej malmultaj efektive sciis, kio okazis, kaj kiam subite la krio: fajro! fajro! sonis tra la domo, la konfuza bulo disiĝis pro panika teruriĝo kaj ree malsupren rapidis la ŝtuparon. Sufokanta fumo plenigis ĉiujn lokojn de la domo; tra ĝi la ĝenovaj ŝipanoj trenis la estron mortvunditan kaj la enkatenigitan akvogeŭzon Jan Norris! Tra la fumo Leone della Rota malsupren la ŝtuparon portis la senkonscian Mygan sur la straton, kie jam nova batalo minacis naskiĝi inter la ŝipanoj de Andrea Doria kaj la hispanaj soldatoj, kiuj volis forpreni de tiuj la kaptitojn. Sed tamburrulo anoncis la alvenon de estro pli altranga, al kiu Leone raportis, tiel bone kiel permesis al li la sveno, en kiu li sin trovis. La don gravamiene decidis, ke estas plej bone, alporti la vunditan kapitanon, la geŭzon kaj la knabinon sur la ŝipon, morgaŭ dum la aŭskultado ĉiuj estos bele kunigitaj; la kaptito kiel pirato ĉiuokaze devos esti pendigata al velstango, tial eĉ en tiu ĉi rilato estas plej konvene, lin forporti al la galeono. – 

Kontraŭ la kajo ruliĝis la amaso. Torĉoj lumigis la sovaĝan procesion kaj ĵetis la flagrantan brileton sur la vunditan Antonion, la senkonscian Mygan kaj la enkatenigitan Jan Norris, kiu lasis sin fortreni malsprite per siaj furiozaj malamikoj. Eĉ nun ankoraŭ Leone della Rota portis Myga’n en la brakoj nesciante, kiamaniere tio estis okazinta. Ĉio ruliĝis en lia cerbo – kiel en sonĝo li portis la malpezan ŝarĝon sur la galeonon.

En la kajuto oni preparis kuŝejon por la vundita kapitano. Ĥirurgo venis, por ekzameni la vundon de Antonio eĉ nun ankoraŭ senkonscia, kaj skuis pri tiu la kapon. Myga van Bergen kaŭris en angulo de la kajuto – atentata de tute neniu. Al la granda masto oni ligis la direktiliston de la Nigra Galero, kaj insultante ĉirkaŭis lin la nekompatemaj malamikoj.

Nur malfrue ĉesis la tumulto en la urbo, post kiam oni estis estinginta la brulantan domon malantaŭ la havena muro. Pli frue mallaŭtiĝis sur la galeono Andrea Doria. Senmove kuŝis Antonio sur la kuŝejo, senmove sidis Leone apud li, senmove kaŭris Myga en la plej malhela, plej malproksima angulo. Sur la tuta ŝipo oni apenaŭ aŭdis ion alian ol la murmuron de la riverego, la bruadon de la rigilaro en la vento kaj la paŝon de la gardisto, kiu kun ŝargita pafilo kaj bruletanta meĉaĵo paŝis tien kaj reen antaŭ la kaptito apud la masto neniun momenton ĉesante observi lin.

Je la dua matene ĉesis la vento tute, tiel ke eĉ la grincado de la ŝnuregaro eksiĝis. Estis silentego, kiu subitege des pli terure estis interrompata per krio kaj pafa krakado.

El la kajuto rapidis la leŭtenanto Leone della Rota sur la ferdekon, el la hamakoj la ŝipanaro.

La loko de la kaptito apud la granda masto estis forlasita. Kun elpafinta pafilo staris la gardisto, ĵetante ĉirkaŭen konfuzajn rigardojn, inter la demandoj, la malbenoj de la oficiroj kaj de la taĉmento.

"Jen, jen! super la bordon!" fine eliĝis raŭka krio el la brusto de la viro surprizita.

"Kie? kie? kie?"

Al la ŝiprando ĉiuj rapidis.

"Malsupren la boatojn! rapide, rapide", ordonis la leŭtenanto.

Vivigata estis la Skeldo, lumoj brilis tra la nokto; sed la noktoj estas malhelaj en novembro. Vere oni kaptis kadavron naĝantan malsupren en la rivero, sed ne estis tiu de Jan Norris. Sur ambaŭ bordoj malsupren de la rivero flugis la alarmsignaloj; sed sensukcesaj estis ĉiuj penadoj de la boatoj elsenditaj de ĉiuj ŝipoj ankrigitaj antaŭ Antverpeno.

Ĉu Jan Norris estis savinta sin? Ĉu li mortis en la ondoj?

Kiu povis diri tion?

Sed kiom Myga van Bergen en sia angulo aŭskultante levis la kapon, aŭdante, ke la geŭzo estis disiginta la ligilojn kaj saltinta de la ŝipo!


La mateno krepuskis, sed ĝi ne donis sciigon pri la forkurinta akvogeŭzo.

Sur la ferdeko de Andrea Doria, Leone della Rota paŝis kaj repaŝis, la brakojn kruciginte super la brusto, kaj murmuretis:

"Se nur li ne estus dirinta ĝin! Li mortos per mia kulpo – ho Antonio, bedaŭrindulo! Li antaŭdiris ĝin: mi estro de la Andrea Doria, li – li kadavro sur la marfundo."

La leŭtenanto ekstaris.

"Sed Leone – ĉu ne eble baldaŭ – eble morgaŭ – postmorgaŭ la sama sorto estos certa al vi? Kiu timas la morton? Morto estas pereo! – vivu la vivo. – Jen venas la suno, libere mi denove spiras. – la sangaj nebuloj falas de miaj okuloj! Kun fajra sirakusa vino mi trinksalutos la matenon, eĉ se ĝi estos la lasta, kiun mi rigardos!"

La ŝipa knabo alportis plenan pokalon de la bonega trinkaĵo.

Leone della Rota levis ĝin kontraŭ la ardanta sunglobo, malplenigis ĝin per unu ektrinko kaj ĵetis la glason malproksimen en la riveregon: metante la piedon firme sur la plankon:

"Estro sur Andrea Doria!" li diris, kaj apenaŭ aŭdeble li daŭrigis: "Estro de Andrea Doria, kaj Myga – la krono de la virinoj de Flandrujo – mia – mia!" – 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.