La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA NIGRA GALERO

Aŭtoro: Wilhelm Raabe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo

Wilhelm Raabe, la verkinto de "La Nigra Galero", estas la lasta el la eminentaj germanaj rakontistoj, naskiĝintaj ĉirkaŭ la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la deknaŭa jarcento. Li naskiĝis en la jaro 1831 kaj mortis en la jaro 1911. Tiuj ĉi okdek jaroj enhavas solecan poetan vivon. Kaj en la solecon gvidas ankaŭ la verkoj de Raabe: en etajn nestojn, al stranguloj kaj originaluloj, al ĉiuspecaj idealistaj izolituloj rigardataj kiel sensenculoj, al silentaj simpluloj, kiuj humile faras la devon, al kuraĝaj nefleksitaj, kiuj sin oferas, al bedaŭrindaj suferuloj, kiuj sindone plendas. – Raabe volonte ĉirkaŭŝpinas la leganton kaj postulas de li paciencon. Li volonte forvagas: li kaj la homoj de liaj verkoj havas tempon. Sed kiu kun li havigas al si la tempon, kiu havas paciencon, kiu vole sekvas, ties senton vekas la poeto por la ĉarmoj de la etuloj negravaj, neatentitaj, al tiu li montras, por paroli kun li mem, "en la plej malvasta rondo, en la plej silenta koro, filozofaĵojn". – Raabe komence estis pesimisto, sed pli kaj pli ĉio ĉe li fariĝis amo, varmo, idilio, bonhumoro, pli kaj pli li fariĝis majstro de la deviga forto bonhumora. Liaj rakontoj plejparte ludas en la nuntempo, sed ke ankaŭ en la historia rakonto li pruvas arton neatende devigan, ne malstreĉantan la leganton, por tio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona.

D-ro Fritz Wicke

Noto: Ĉiuj ne-esperantaj vortoj kaj ne-esperantigitaj nomoj estas prese distingitaj per kursivaj literoj.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.