La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA KONTRABANDULO

Aŭtoro: Louisa May Alcott

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kontrabandulo 3

Kiam alvenis la novaĵo ke ni estas bezonataj, neniu estis pli feliĉa ol mi pro la devo ĉesi instrui kontrabandulojn, la nova laboro kiun mi entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn", kiel mia malhelhaŭta grego tiel fiere nomumis la vunditojn de la Kvindek-Kvara. Sentante pli da kontentiĝo, dum mi surmetis mian grandan antaŭtukon kaj suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi vestiĝus por la matena ellitiĝo de la Prezidento, mi komencis deĵori ĉe Malsanulejo Numero Dek ĉe Boforto. La sceno estis ege konata, tamen stranga, ĉar nur malhelaj vizaĝoj suprenrigardis min ekde siaj litaĉoj sternitaj tiel dense laŭ la planko kaj mankis al mi la akra akĉento de miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli dolĉatonaj voĉoj ĝoje intervokantaj unu la alian aŭ respondantaj al miaj demandoj per solida: "Ni rezignos n'niam, S'jorino, ĝis kiam mortos la lasta Sudulo," aŭ "Se nia gento 'stas libera, ni povas toleri l' devon morti."

Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron de almenaŭ tri, iompostiome, lavante, manĝigante, vindante laŭ la longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton mi rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel eluzite, tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen ekvidi la profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kuŝis supre kaj tuj altiris mian rigardon. Tamen eĉ tiam mi dubis, tiel aĉe li ŝanĝiĝintis, ĝis kiam mia rigardo atingis la identigilon super lia kapo kaj legis la nomon: "Roberto Dano". Tio kaj trankviligis kaj afekciis min ĉar, memorante ke antaŭe li havis nenian nomon, mi konsciis ke li prenis la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li rakontu al mi kiel li fartis ekde eliri mian vidkampon kaj permesu ke mi alportu al li kelkajn etajn servojn interŝanĝe de la multaj servoj kiujn li jam alportis al mi. Sed laŭŝajne li dormis. Dum mi staris respertante denove tiun strangan nokton, viglamensa knabo kuŝanta sur apuda lito kaj mildageste svinganta malnovan ventumilon super la du litoj min rigardis kaj diris:

"Ŝajnas ke vi konas lin, ĉu ne, S'jorino?"

"Vi pravas. Ĉu konas lin vi?"

"Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino."

"Kial vi diras 'eblis', kvazaŭ li jam mortis kaj forpasis?"

"Mi s'pozas ĉar mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan vundon en la brusto kaj sangas i'terne, laŭ l' kuracisto. Li n' suferas n'niel, nur pli kaj pli malplifortiĝas ĉiun momenton. Mi jam vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun li n' plu rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskaŭ finforirinta."

Vidiĝis en la vizaĝo de la knabo tiom da malĝojo kaj kareco ke mi memoris ion kaj demandis kun duobligita interesiĝo:

"Ĉu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis al mi pri knabo kiu preskaŭ perdigis la vivon savante tiun de sia kamarado."

Mi kuraĝas supozi ke la junulo ruĝiĝis, same kiel farintus iu ajn modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi aŭdis lian kontentan ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako ĝis la pala kontraŭflanka figuro.

"Laŭ Ĉ'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj ĉiam nin apogas unu l' alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke daŭre torturu lin tiuj damnotaj Suduloj. Li jam 'stis sklavo kvankam li havas duoble malpli la aspekton ol mi, kaj mi naskiĝis en Bostono."

La parolinto pravis ĉar li estis tiel nigra kiel la pika aso. Pro tio ke li estis tiel fortika specimeno, eble pli ĝuste estus lin kompari al la pika fanto. Sed la malhelhaŭta civitano rigardis la blankhaŭtan sklavon kun la kompatinda sed mistifikita mieno kiun jam tiel ofte mi vidis sur la vizaĝoj de niaj plej saĝaj homoj kiam ajn anonciĝis tiu implikita sklavecotemo, postulante ke oni ĝin tratranĉu aŭ pacience ĝin malimpliku.

"Diru al mi kion vi scias pri tiu viro. Ĉar eĉ se li maldormus, li estas tro debila por paroli."

"Mi n'niam vidis lin ĝis m' aliĝis al l' regimento kaj laŭŝajne n'niu iam sukcesis eligi de li multe d' informaĵoj. Li 'stis speco de buŝfermulo kaj ŝajnis interesiĝi pri n'nio krom ataki la Sudulojn. Iuj diras k' li sin rekrutigis antaŭ ni ĉiuj. Mi scias k' li ĉagreniĝis ĝis nia survojiĝo kaj kiam ni atakis malnovaĉan Vagneron li batalis diablovigle."

"Ĉu vi estis kun li kiam li vundiĝis? Kiel la afero okazis?"

"Jes, S'jorino. L' afero havas ion strangan. Ĉar ŝajnis k' li konas la ulon kiu lin mortigis kaj k' l' ulo konas lin. Mi n' kuraĝas pridemandi, sed mi su'pektas k' iaman pasintan tempon unu mastris l' alian. Ĉar kiam ili alkroĉiĝis kune, l' ulo ekkriis: "Boĉjo!" Kaj Dano respondis ekkrie: "Mast'o Nedo!" Tiam ili kune ekluktis."

Mi sidiĝis subite ĉar la malnovaj kolero kaj kompato interbatalis en mia koro kaj samtempe mi deziregis kaj timegis aŭdi la sekvontan raporton.

"Vi vidu, kiam la Kolonelo—nia Ĉ'ela S'joro konservu lin kaj lin rev'nigu al ni!—ankoraŭ ne certas, vi scias, S'jorino, kvankam 'stas jam antaŭ du tagoj k' ni lin perdis—nu, kiam la Kolonelo kriegis 'Antaŭenhastu, 'naboj, hastu antaŭen!', Dano forrapidegas kvazaŭ li celas kapti la fuorton solapersone. Mi apudas lin kaj restas proksime al li dume k' ni trairas la ringfosaĵon kaj surgrimpas la muron. Ho! ĉu ĉi tio ne 'stis hastegaĵo?" Kaj la knabo suprensvingis la sanan brakon kun sovaĝa kriego, kvazaŭ la nura memoraĵo pri tiu vigliga momento lin denove superverŝus en eka ventego de nebridebla ekscitiĝo.

"Ĉu vi sentis timon?" mi diris, starigante la demandon kiun virinoj ofte starigas, kaj ricevante la respondon kiun preskaŭ ĉiam ili ricevas.

"Ne, S'jorino!"—emfazo sur la vorto 'S'jorino'—"mi pripensis n'nion krom la damnotaj Suduloj kiuj senkapigas nin, strektranĉas nin, forigas al ni l' orelojn kiam ili nin kaptas. Mi celegis enirigi taglumon en almenaŭ unu el ili kaj tion mi faris. 'Speras ke plaĉis al li."

"Evidentas ke tion vi faris. Nu daŭre parolu pri Roberto ĉar mi devus esti en deĵorado."

"Li atingis la supron inter l' unuaj. Mi venis tuj post li kaj, kvankam la tut' afero finfariĝis en ununura momento, mi m'moras kiel ĝi okazis, malgraŭ mia kriegado kaj fr'neza ĉirkaŭbatado. Ĵus tie kie ni 'stis, iuspeca oficiro ĉirkaŭsvingadis sian glavon kaj kuraĝigadis kriege siajn virojn. Dano lin ekvidis en granda pafbrilo kiu preterpasis. Li forĵetis sian pafilon, efektivigis saltegon kaj 'takis l' ulon kvazaŭ tiu 'stus Ĝefo, Borigardo kaj Lio unuiĝintaj en solan personon. Mi grimpaĉis post li kiel eble plej rapide sed atingis la supron nur s'fiĉe frue por vidi lin ricevi trakorpan glavoŝovegon kaj forfali malsupren en la fosaĵon. Ne n'cesas demandi kion mi faris en la sekvinta momento, S'jorino, ĉar 'penaŭ scias tion mi mem. Mi m'moras nur esti iel sukcesinta forĵeti tiun Sudulaĉon, tiel mortintan kiel Moseo, en la fuorton, kaj manpreni Danon kaj lin forporti el l' fosaĵo. Kompatinda maljuniĝinta ulo! Ni ceteraj diris k' ni eniras la fuorton por vivi aŭ morti. Li diris k' li eniras ĝin por morti kaj li 'tingis la celon."

Mi ege atentis la ekscititan parolanton, sed kiam li bedaŭratone eldiris tiujn lastajn vortojn mi returniĝis kaj la rigardo de Roberto renkontis la mian. Tiuj melankoliaj okuloj, tiom plenaj je inteligenteco pruvanta ke li ĵus aŭdis, rememoris kaj meditis kun tiu preternatura potenco ofte postvivanta ĉiujn ceterajn sentopovojn. Li rekonis min, tamen eldiris nenian salutvorton. Li kontentiĝis vidante virinan vizaĝon, tamen salutis ĝin kun nenia rideto. Li sentis sin esti mortonta, tamen aŭdigis nenian adiaŭon. Li jam tro foren transiris la riveron por reveni aŭ lanti nun. Vivofinaj pensado, fizika forto kaj spirado elĉerpiĝis en unu dankema rigardo, unu murmuro de konsento pri la lasta doloro kiun li povus iam senti. Liaj lipoj moviĝis kaj, kiam mi antaŭenkliniĝis por aŭskulti ilian mesaĝon, flustro malvarmigis mian vangon, konsistigante la interrompatajn vortojn:

"Mi 'stus farinta tion—sed pli bone 'stas tiel—mi 'stas kontenta."

Ho! Tia li plenrajtis esti. Ĉar dum li forturnis la vizaĝon el la ombro de la finestinta vivo, sur ĝin la sunlumo de la estonta vivo sternis belegan kontentiĝon, kaj entirante sian lastan spiradon mia kontrabandulo atingis edzinon, hejmon, eternan liberecon kaj Dion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.