La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA KONTRABANDULO

Aŭtoro: Louisa May Alcott

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kontrabandulo 2

Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian ĉambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberiĝis la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La febro sin forbruligis rapide ĉar enestis la feblan korpoframon de tiu maljuna junulo verŝajne malmulte da vitaleco por ĝin nutri. Laŭ la malkaŝaĵoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo nombriĝis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin silentigis aŭtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis kaj blasfemaj fantaziaĵoj aŭ fivortaj kantaĉoj ruĝigis miajn vangojn kaj alvenigis sur la vizaĝon de Roberto mienon de naŭzo. La kapitano estis ĝentlemano laŭ la ĝenerala mondotakso sed laŭ mia opinio la ĝentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas. Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie en li troviĝas punkto ankoraŭ tro dolora por toleri la plej etan tuŝadon. Pro liaj lingvaĵo, maniero kaj inteligenteco tamen mi inferencis ke lia haŭtkoloro akiris al li la kelkajn avantaĝojn atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; feliĉa pro la libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo aliigis tiel videble lian aspekton per tiel ĉiutage plipeziĝanta malĝojo. Sed mankis al mi kuraĝo kaj neniu alia havis la tempon nek la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de branĉo de la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4]

En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom la ĝenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano ĉar povus esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de la du antaŭaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, ĉar tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas laciĝon kaj malkonstatigas timon ĝis la forpaso de la krizo.

"Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo kiam okazos verŝajne kelkaj ŝanĝoj. Nenio krom dormado aŭ miraklo lin travivigos nun. Bonan nokton!"

Foriris la kuracisto kaj, manĝante tutan manplenon da vinberoj, mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano kaj sidiĝis sur malmolan tabureton por komenci mian vaĉon. La kapitano kuŝis kun lia varma marasma vizaĝo turnita ĝis mi, plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur malfacile povintus kompreni. Roberto kuŝis etendiĝinte sur sia lito en la interna ĉambro kies porto staris duonaperte por ke freŝa trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan figuron kaj pli helan vizaĝoprofilon kaj, havante nenion por fari en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu, verŝajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian urĝon ĝin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin antaŭensendi al pli sekuraj loĝejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon, S'joro," tiam foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis min perturbi ĉar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi. Dum mi sidis aŭskultante la horloĝojn de la nin ĉirkaŭantaj preĝejospajroj, mi distriĝis planante la estontecon de Roberto same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran manplenon da atutoj per kiuj entrepreni ĉi tiun vivoludon ĝis nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam raŭka sufokita voĉo alvokis:

"Lucino!"

Estis la kapitano kaj iu nova teruro ŝajnis lin esti provizore plifortiginta.

"Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi postsekvante lian fantazion, ĉar lian vizaĝon malsekigis la humidaĉa akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado ofte antaŭiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min, dilatiĝante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, ĝis li ekparolis feroce:

"Tio estas mensogo! Ŝi mortis. Kaj ankaŭ Boĉjo, damnu lin!"

Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan melodion ofte antaŭe mildigintan tian deliron, sed apenaŭ trapasis miajn lipojn la linio,

"Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon:

"Silentu! Antaŭe ŝi kantis tiumaniere al Boĉjo sed malkonsentis kanti al mi. Mi ĵuris vippeli la diablon el ŝi kaj mi plenumis la ĵuron. Sed, eksciu, ke antaŭ ol tranĉi al si la gorĝon ŝi promesis min hanti kaj tiun promeson ŝi nun plenumas!"

Li fingreindikis ion malantaŭ mi kun aspekto de tiel pala malĝojo ke senvole mi ekrigardis transŝultron kaj eksaltetis kvazaŭ vidinte veran fantomon; ĉar, elgvatantan la malhelon de tiu interna ĉambro, mi vidis ombran vizaĝon ĉirkaŭtan de nigra hararo kaj perceptis sube, ĉe-gorĝe, iun skarlataĵon. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur pri Roberto kiu antaŭenkliniĝis ekde la piedo de sia lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super ĝi parton de sia ruĝa ĉemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtaŭgite. Sed kia stranga mieno sursidis lian vizaĝon! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon ĝin observis—malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj disapartiĝis kiel tiuj de homo aŭskultanta per ĉiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri ĉashundo al kiu la vento alportis la odoron de ne antaŭe atendita predo.

"Ĉu vi konas lin, Roberto? Ĉu li parolas pri vi?"

"Mia Ĉ'elo, ne, S'jorino. Ĉiuj ili posedas duondekduon da Boĉjoj. Mi nur vekiĝis ĉar mi aŭdis mian nomon. Temas nur pri tio."

Li parolis tre nature kaj rekuŝiĝis dum mi revenis al mia zorgato, supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis esperigan ŝanĝon. La tremo moderiĝis, la malvarma ŝvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin aŭ lin forkonduki delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondiĉon je noktomezo, petis ke mi tenu la ĉambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton tuj post lia vekiĝo. Ege senzorgigite, mi kuŝigis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj juĝis min preta plenumi unu el tiuj heroaĵoj kiujn scipovigas longa ekzercado—"unuokulan dormadon"—kiel ni kutimas diri: duondormetadon dum kiu dormas ĉiuj sensoj krom la aŭdo. La plej minimuma murmuro aŭ movo ĝin interrompos kaj revigligos onian intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis ĉar antaŭaj gvatdevoj, izoliĝo kaj multaj maltrankviligaĵoj faris siestojn danĝeraj entreprenoj. Ekvekiĝinte duondekduon da fojoj en unu horo kaj trovinte ĉion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekiĝi post dek kvin minutoj, profunde ekdormis.

La batsono de malaltvoĉa horloĝo vekis min eksalte. "Estas la unua horo," pensis mi. Tamen mi ege konsterniĝis aŭdinte du pluajn batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstariĝis por ekscii ĉu mia longa forgesado okazigis iun difektaĵon. Forta mano kontraŭpremis min sur mian seĝon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute laŭlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado antaŭ-anoncanta nevideblan danĝeron. Li estis ege pala; lia buŝo, kruela; ambaŭ okuloj plenis je sombra fajro, ĉar eĉ la vundita okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj sube de ĝi. Sed lia tuŝo estis stabila, lia voĉo mallaŭta, dum li diris:

"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al mi, sed vi vekiĝis tro frue."

"Delasu min, Roberto. La kapitano moviĝetas. Mi devas dozi medikamenton al li."

"Ne, S'jorino. Vi n' moviĝu 'nunuran colon. Rigardu!"

Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi antaŭe lasis la medikamenton. Ĝi estis malplena.

"Ĉu li jam trinkis ĝin?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite.

"Mi ĝin forĵetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je ĝi."

"Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?"

"Ĉar ke mi malamegas lin."

Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizaĝo elmontris tion dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lanĉis fajran rigardon en la direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paliĝis, kiel virinoj stulte kutimas fari kiam subita danĝero ilin alfrontas, ĉar Roberto liberigis mian brakon, sidiĝis sur la randon de la lito min antaŭstaranta kaj diris kun misaŭgura kvieteco kiu malvarmigis min dum mi vidis kaj aŭdis ĝin:

"Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri ĉar ke l' pordo 'stas ŝlosita kaj la ŝlosilo 'stas en mia poŝo. N' ekkriu, ĉar ke necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via buŝo, antaŭ ol k' oni aŭdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi 'stas faronta."

"Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta maniero, kaj lia kapo sencerbumiĝas. Mi devas indulgi lin ĝis kiam alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri, tute trankvile:

"Mi restos senmove kaj aŭskultos vin. Sed bonvolu malfermi la fenestron. Kial vi ĝin fermis?"

"Mi b'daŭras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi trasaltus ĝin aŭ ekkriegus kaj m' ankoraŭ ne pretas. Mi fermis ĝin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera rimedo mia."

La kapitano moviĝetis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi stariĝis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian ŝultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris:

"L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi."

"Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas prizorgi lin."

"Li mortu! Kaj vi n' enmiksiĝu en l' aferon, S'jorino, mi petas!"

Malgraŭ lia mallaŭta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon en lia rigardo kaj malfortiĝis pro timo. Tamen la timo instigis min kaj, apenaŭ konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min malliberigintajn kaj ekkriis:

"Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial vi malamas lin? Li ne estas via mastro."

"Li estas mia frato."

Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun svaga sed senerara antaŭscio la baldaŭ anoncotan informaĵon. Restis al mi ununura petego kaj ĝin mi faris.

"Roberto, diru al mi la signifon de ĉio tio. Ne estigu krimon kaj duonrespondecigu min pri ĝi. Estas pli bona rimedo por ĝustigi malĝuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri ĝin."

Mia voĉo tremetis dum mi parolis kaj mi aŭdis la timigitan batetadon de mia koro. Ankaŭ li aŭdis ĝin kaj se iam fareto mia gajnis karecon aŭ respekton de li, lia memorado pri ĝi helpis min tiam. Li malsuprenrigardis, ŝajnis starigi demandon al si. Mi ne scias kio ĝi estis, sed la respondo min favoris ĉar kiam la rigardo denove leviĝis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj.

"Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne ŝanĝos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia S'joro la ŝancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos mi."

"Ho, ne! Memoru ke li estas via frato."

Malsaĝa eldiraĵo. Tion mi konsciis jam dum ĝi trairis miajn lipojn ĉar nigra malrideto kunamasiĝis sur la vizaĝo de Roberto kaj liaj fortaj manoj fermiĝis en fiaspekta speco de retengesto. Sed li ne tuŝis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaŭ li, kontentiĝante, ŝajne, lasi ĉesigi la vivon al tiu la malrapidan sufokadon de la senaera ĉambro.

"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam multe antaŭ nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie 'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiaŭvespere. Kaj nun necesas k' li finvivu."

"Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur iu ajn malmurda pensadvojo.

Kun unu el la rapidaj ŝanĝoj komune ekzistantaj en miksita temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj de Roberto pleniĝis, la fikstenitaj manoj sterniĝis antaŭ lia vizaĝo, kaj mi aŭdis nur la hezitantajn vortojn:

"Mia edzino. Li forprenis ŝin."

En tiu momento ĉiu timemo glutiĝis en brulanta indigno pri la misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata ekvenĝi ofendon por kiu nur tio ĉi ŝajnis la sola kompenso. Ne plu estis sklavo aŭ kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis lin alfronte al mia taksado. Anstataŭe senlima kompato en mi sopiris lin savi, helpi, konsoli. Vortoj ŝajnis tiel senpovaj ke neniajn mi proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan, senhejman, subenkliniĝintan pro malĝojo kiun mi ne scipovis kuraci kaj delikattuŝe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun bonkoran viron.

La kapitano ĝemis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne ekmoviĝis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraŭ fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia buŝo aspektis senĝoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli longe." Kaj li rakontis, ĉar kompato estas donaco kiun povas havigi la plej malriĉaj, kiun povas antaŭenkliniĝi por ricevi la plej fieraj.

"Vi komprenu, S'jorino, lia patro—mi rajtus diri nia patro se mi n' hontus pr' ili ambaŭ—lia patro mortis antaŭ du jaroj kaj postlasis nin ĉiujn al S'joro Nedo—tie li nun kuŝas, tiam li 'stis dekokjara. Ĉiam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn haŭton kaj hararon de li. Olda Mast'o 'stis bonvola por ni ĉiuj, precipe por mi, kaj aĉetis Lucinon de ĉe l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam l' eksciis ke ŝi plaĉas al mi. M' edziĝis kun ŝi kiel eble plej bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia ĝis kiam S'joro Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni ambaŭ. Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' ŝi eluziĝu tie en lia rizmarĉo. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k' Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis ŝin kaj—ŝin prenis."

"Ho, kion vi faris?" mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj pasio.

Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en lian vizaĝon kaj profundigis la tonojn de lia impeta voĉo dum li etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto:

"Mi duonmortigis lin tiam kaj ĉi-nokte mi finplenumos la taskon."

"Jes, jes, sed daŭrigu nun. Kio okazis poste?"

Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankhaŭtulo povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante tiujn lastajn farojn de frata opresado.

"Ili vipbatis min ĝis kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkontiĝo vi s'pozis min blankulo. Rigardu ĉi-tien!"

Kun subita tordiĝo li apartigis sian ĉemizon ŝirgeste de kolo al talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj ŝultroj profunde plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la kompatinda digno kiun granda malĝojo disponigas al la plej humila suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur:

"Tio 'stas ĉio, S'jorino. Ekde tiam mi n'niam revidis ŝin nek n'niam revidos ŝin en la nuna mondo. Eble eĉ n' en la venonta."

"Sed, Roberto, kial vi supozas ke ŝi estas morta? La kapitano deliradis kiam li parolis tiel. Eble li kontraŭdiros sian malfeliĉan diraĵon kiam lia menso resaniĝos. Ne senesperiĝu. Ankoraŭ ne rezignu."

"Ne, S'jorino, mi s'pozas ke li pravas. Ŝi 'stis tro fiera por toleri tion dum multe da tempo. Sin mortigi 'stas ago konformanta al ŝia k'raktero. Mi diris al ŝi k' ŝi tiel agu se ne 'stus alia rimedo kaj ĉiam Lucino obeis al mi, jes ja. Mia kompatinda knabino! Ho, ne 'stis ĝusta! Ne, nome de Dio, ĝusta ne 'stis!"

Dum la memoraĵo pri tiu malĝoja maljusto, tiu duobla funebrigo brulis en lia vundita koro, stariĝis eksalte la diablo kaŭranta en la sango de ĉiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorĝon kaj, rigardante la blankan vizaĝon antaŭ si, murmuris mallaŭte interdente:

"Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en ĉio tio. Ni ne 'stas ankoraŭ egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o Nedo, jen estas Boĉjo. Kie 'stas Lucino?"

Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallaŭta suspiro. Nur eta palpebrumado indikis ke li ankoraŭ vivas. Stranga silento plenigis la ĉambron dum la pli aĝa frato tenis la vivon de la pli juna frato pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga abomeno. En la ŝtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu el ili estis sufiĉe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun mortanto kaj frenezulo? Ĉar ĉiu menso konsentinta neprege al iu ajn maljusta impulso estas freneza dum la impulso ĝin regas. Fortikon mi ne havis, nek multan kuraĝon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon, kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaŭ ol la horo tro malfruus. Sed almenaŭ unu armilon mi disponis—langon—ofte la plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo, naskigis en mi la potencon ĝin uzi. Kion mi diris nur la Ĉielo scias—sed certe la Ĉielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj, larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara anĝelo instigis min uzi la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia aŭskultanto kaj mildigi lian koron. Ĉar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino daŭre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon.

Li aŭskultis kun la minaca mieno de homo ĉe kiu provizore regas bruta instinkto—mieno kiu malnobligas la vizaĝon de eĉ la plej grava altrangulo. Li estis simpla viro—malriĉa, seneduka, elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn ĝojojn. La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj kial li sinsenigu je tiu dolĉa, kvankam akra, mordaĵo nomiĝanta venĝo? Kiom da blankuloj, ĝuante la liberecon, kulturon kaj Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn kiujn li spertis tiam? Ĉu mi devintus lin riproĉi pri homa angoro, pri homa saŭdado al kompenso, ununuraĵoj nun restantaj al li el la ruinaĵoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj kaj ilin pliproksimigontaj al Ĉielo? Ĉu mi devintus prediki la belecon de pardonemo, la devon de pia submetiĝo? Li havis nenian religion, estis nenia sanktuleca "Onklo Toĉjo" kaj la nigra ombro de sklaveco ŝajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion. Ĉu mi devintus lin averti pri punoj kaj juĝoj kaj juraj potencoj? Kion li sciis pri justeco aŭ la kompato devanta mildigi tiun severan virton kiam ĉiun leĝon, homan kaj dian, oni rompis sur lia fajrejoŝtono? Ĉu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila devo aŭ frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn memoraĵojn povantajn ilin nun favori patro aŭ frato antaŭe staplis en lia koro? Ne. Ĉiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montriĝintus ege pli ol senutilaj se mi estintus sufiĉe trankvila por klopodi ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun ĉagrenitan animon el la labirinto en kiu ĝi palpiradis kaj preskaŭ terenfalis. Kiam mi paŭzis, senspire, Roberto turniĝis al mi, demandante, kvazaŭ homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia Ĉiopovo:

"Ĉu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon daŭre vivi, S'joro Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?"

"Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos ŝin tie-ĉi aŭ en tiu bela post-tie-ĉi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek mastro nek sklavo."

Li forigis la manon de sur la gorĝo de sia frato, levis la rigardon ekde mia vizaĝo ĝis la pretera vintra ĉielo, kvazaŭ serĉante tiun benitan landon, pli feliĉan eĉ ol la feliĉa Nordo. Ho ve! estis la plej malhela horo antaŭ la tagiĝo! Supre estis nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo elmontranta la fraton lin senĝojigintan. Kiel blindulo kredanta ke suno ekzistas sed ne povanta ĝin vidi, li ŝancelis la kapon, faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone, starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversiĝis kaj vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la kirloakvon en kiu ĝi preskaŭ perdiĝis.

"Mi aŭskultis vin, Roberto. Aŭskultu min nun kaj aŭdu tion kion mi diras, ĉar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi foriru disde ĉi tie, disde la tento de ĉi tiu loko kaj la malĝojaj pensadoj kiuj ĝin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio mi vin estimegas ĉar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj ĉi tiu viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin al bona kara Masaĉuseco por komenci novan vivon tie kiel libera homo—jes, kaj feliĉa homo. Ĉar kiam la kapitano resaniĝos, mi ekscios de li kie estas Lucino kaj movos ĉielon kaj teron por ŝin trovi kaj ŝin revenegi al vi. Ĉu vi bonvolas konsenti pri tio, Roberto?"

Malrapide, ege malrapide estiĝis la respondo, ĉar la celo de unu semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasiĝis en unu horo.

"Jes, S'jorino, mi bo'volas."

"Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi ankoraŭ evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu, Roberto, nome de Lucino."

Ni danku Ĉielon pro la senmorteco de la amo! ĉar kiam ĉiuj aliaj rimedoj de savo malsukcesis, ero de ĉi tiu vivesenca fajro moligis la feran volon de la viro ĝis kie virina mano povus ĝin fleksi. Li permesis ke mi forprenu de li la ŝlosilon, ke mi lin forkonduku mildageste ĝis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian ĉambreton, li falis sur sian liton kaj restis tie kvazaŭ lacigite per la plej malfacila konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malŝlosis la mian, suprenŝovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero, tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj ĝis nova tagiĝo ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno leviĝis tiel ĝoje kvazaŭ ĝi brilus nur por feliĉaj hejmoj, la kuracisto iris ĉe Roberto. Dum unu horo mi aŭdis la murmuradon de iliaj voĉoj. Unu fojon mi subaŭdis la sonon de pezaj ploregoj, tiam, dum intervalo, pian silenton, kvazaŭ en la sensoneco tiu bonfara viro prizorgis ne nur korpon sed ankaŭ animon. Kiam li foriris, li forkondukis Roberto kun si, paŭzante por sciigi al mi sian intencon lin survojigi kiel eble plej baldaŭ sed ne antaŭ ol ni denove renkontiĝos.

Ili ne plu vidiĝis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi la kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan deĵorejon. Mi klopodis ripozi sed ne sukcesis ĉar pensadoj pri la kompatinda Lucino ŝancelis mian koron kaj baldaŭ mi staris denove ĉepostene, esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste forŝtelis. Ĵus kiam la nokto sin anoncis aŭdiĝis frapetsono kaj, malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, laŭvorte "vestitan kaj en ĝusta mensostato". La kuracisto jam anstataŭis la ĉifonan kompleton per netaj vestaĵoj kaj postrestis de tiu ŝtorma nokto nenia indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema mieno de rimorsosenta infano. Li ne transpaŝis la sojlon, ne prezentis al mi la manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun perfida hezito en la voĉo:

"Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta."

Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn.

"Ĝis la revido, Roberto! Restu kuraĝkora kaj kiam mi hejmenrevenos al Masaĉuseco, ni renkontiĝos en pli ĝoja loko ol ĉi tiu. Ĉu vi tute pretas, ĉu vi bone komfortas por via vojaĝo?"

"Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro ĉion aranĝis. Mi 'stas forironta kun amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi 'stas kiel eble plej f'liĉa ĝis kiam mi trovos..."

Li paŭzis, tiam daŭre parolis, enrigardetante la ĉambron:

"Mi f'liĉas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro ke vi malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'daŭras devi konfesi tamen ke mi n' ĉesas lin malamegi."

Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankaŭ mi. Ĉar tiuj eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektiĝi en ununokta tempodaŭro. Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturiĝi kaj sin pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian pensadon, mi metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la magion de iu speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron de ĝi, sur kies malhela kovraĵo brilis blanklume la Virga Patrino kaj la Infano, de kies vivo la libreto enhavis la grandan historion. Roberto enigis la monon en sian poŝon kun dankema murmurado, la libreton en sian bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado:

"Mian bebon mi n'niam vidis, S'jorino."

Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro malsekaj por vidi, mi sentis liptuŝadon kontraŭ miajn manojn, aŭdis la sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam foriris.

Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon, des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis kaj post iom da tempo interŝanĝiĝis kaj ke kiu ajn estis la koncerna interŝanĝito, mi certas ke la Registaro akiris la plej bonan marĉandaĵon. Sed longe antaŭ ol tio okazis mi jam plenumis mian promeson al Roberto, ĉar tujege kiam mia malsanulo reakiris sufiĉan memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen ĉirkaŭparolado:

"Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?"

Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita aŭ malsincera, li tuj respondis:

"Mortinta, Fraŭlino Dano."

"Kaj ŝi sin mortigis kiam vi vendis Boĉjon, ĉu?"

"Kiel diablonome vi eksciis tion?" li demandis kun mieno duonrimorsa, duonmira. Sed mi kontentiĝis kaj diris nenion pluan.

Kompreneble, mi sendis la novaĵon al Roberto, atendanta tie for en soleca hejmo—atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La alsendo preskaŭ rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti, malice estus trompi. Tial mi sendis la pezan novaĵon kaj baldaŭ revenis la respondo: nur tri linioj. Sed mi juĝis ke la viro jam perdis la subtenpovon de sia vivo.

"M'opiniis ke mi n' plu vidos ŝin. Mi ĝojas ekscii ke ŝi n' plu spertas ĝenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi batalos por vi ĝis ke mi mortos, kio baldaŭ okazu, m' esperu."

Ses monatojn poste lia espero realiĝis kaj li plenumis sian promeson.

Ĉiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne ankoraŭ laciĝu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite pro tri sendormaj noktoj, senmanĝa tago kaj marŝado sub julia suno, sturmis la fuorton kiam la ĉielo jam noktiĝis, alfrontante multforman morton, sekvante siajn kuraĝajn ĉefojn tra fajra pluvumo da kugloj kaj obusoj, luktante heroe por "Dio kaj Provincestro Andreo"—kiel la regimento enirinta la batalon sepcenthome ĝin eliris perdinte preskaŭ duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj aŭ vunditaj, postlasinte sian junan komandanton enterigotan, same kiel en antaŭaj epokoj, ĉirkaŭatan de sia korpogardistaro, lojala ĝis la morto. Certe, la insulto fariĝas honoro kaj la larĝa tombo bezonas nenian monumenton krom la heroeco ĝin konsekranta antaŭ nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj la plej forte vidas tra siaj larmoj la ŝajne malfeliĉan perdon aliiĝintan en respektindan venkon. Kaj certege, aljuĝiĝis la beno de Dio kiam lia lojala animo respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen mi estas, kune kun la fratoj kiujn vi havigis al mi."

La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektiviĝis; ĉar kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antaŭjuĝo nun moderiĝas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de la kolora raso brilas antaŭ multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas en multaj oreloj malvolintaj aŭdi, venkas multajn korojn antaŭe malvolintaj kredi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.