La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


MIA KONTRABANDULO

Aŭtoro: Louisa May Alcott

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kontrabandulo[1] 1

D-ro Franko eniris dum mi flikis la ŝiraĵojn de malnova ĉemizo por ke Toĉjo dece pasu en sian tombon. Novajn ĉemizojn ni konservis por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino, priskribante la bonan funebran ceremonion kiun ŝi okazigis por sia filo kontraŭ ĝenega monkosto.

"Fraŭlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed plaĉus al mi ke vi ĝin anticipu."

"Kion mi faru por helpi vin?"

"Fidavorte, malplaĉas al mi ĝin devi proponi, sed vi povas jes ja helpi min, mi petas."

"Tial vi nur bonvolu nomi ĝin."

"Vidu, oni ĵus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere malbona kazo ĉiusence. Ebriiĝinta kanajla kapitaneto kiun oni penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas plenaj, la flegistinoj estas ĝismorte surŝarĝitaj kaj volonte konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas endanĝerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsaniĝis de la febro, plaĉas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona helpanto. La ulo ne daŭre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin en la kvara etaĝo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu fako kaj faros mian plejon por vin helpi ĉiumaniere. Nu, tial, ĉu vi bonvolas konsenti?"

"Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato. Kelkaj el ĉi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino mi estas ankaŭ paganino. Iom plaĉus al mi komprenigi al ili ke, kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas prizorgi."

"Bonege. Mi antaŭopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu troviĝis entombigante sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis ĉar li estis severe tranĉita sur la kapo. Ĉu vi deziras lin utiligi?"

"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri ĉi tiu afero same kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataŭ esti helpata de ili. Sed ĉu la viro sufiĉe bonsanas?"

"Jes, almenaŭ por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li plaĉos al vi. Laŭŝajne li estis tre belaspekta antaŭ ol oni tranĉis al li la vizaĝon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kuraĝas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fieraĉa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed ĵuris preferi morti en la strato ol loĝi ĉe la nigruloj malsupre. Tial mi loĝigis lin en la okcidenta alo por ke li restu eksterdanĝere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?"

"Tuj post kiam Toĉjo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masaĝita, Daŭnzo suprenportita, Uphamo enlitigita kaj ĉiuj kvardek nutritaj."

Ni ridis ambaŭ, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon ke gajeco estas savo, ĉar en etoso de suferado kaj morto, peziĝo de koro baldaŭ paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la benita kapablo rideti.

Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante disipiĝintaspektan knabon deknaŭ- aŭ dudekjaran delirantan en la soleca ĉambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo atendanta en la apuda ĉambro. Interesiĝante nepre pli pri la nigra viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li estas "aroganta kaj fieraĉa", mi rigardetis lin sekrete dum mi ĉirkaŭaspergis la ĉambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj aranĝis laŭguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn sed neniam tiel belaspektan specon. Ĉiujn nigrajn virojn oni nomas "knaboj" eĉ se ili estas grizharaj. Ĉi tiu "knabo" estis almenaŭ dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur sia lito farante nenion. Vidiĝis nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur ĉiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontraŭan muron, tiel sorĉite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia ĉeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj. Lia vizaĝo duone forturniĝis sed mi aprobis la guston de la kuracisto ĉar la profilo kiun mi vidis disponis ĉiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan haŭtkoloradon malheligitan pro malŝirmo, rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj ŝajnas ĉiam starigi mutan proteston kontraŭ la malobservita leĝo ilin kondamninta ekde ilia naskiĝhoro. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis tien kaj tien; paŝsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj la konstanta muĝado de armeaj ĉaregoj suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmoviĝis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomas "la nigra paŭtado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apenaŭ manĝetis. Sed ĉi tio estis pli ol tio ĉar la viro ne meditadis pasive pri iu eta malĝojo. Li ŝajnis vidi ĉioabsorbigan fakton aŭ fantazion registritan sur la muro restinta blankaĵo por mi. Mi scivolis ĉu temas pri iu profunda misfaro aŭ malĝojo vivtenita per memorado kaj senpova bedaŭro? ĉu li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala ĝis la fino? ĉu forrabas duonon el la dolĉeco de tiu libereco nun lia, la scio ke iu karulo de li ankoraŭ kuŝas malĝoje en la infero el kiu li mem eskapis? Mia koro varmiĝis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi eniris kaj tuŝis al li la ŝultron.

Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis tro nova beno por jam efektivigi siajn feliĉajn ŝanĝojn. Dum li salte stariĝis, kun la mano ĉe la tempio kaj dirante obeeme, "Jes, S'jorino," forfuĝis ĉia romantikeco kolektiĝinta ĉirkaŭ li, postlasante la plej malĝojan el ĉiuj malĝojaj faktoj en vivanta formo antaŭ mi. Ne nur la vireco ŝajnis formorti el li sed ankaŭ la belaspekto min unue alloginta, ĉar, kiam li alturniĝis, mi vidis la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone resanigite, ĝi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti en la menso rapidajn memoraĵojn pri la scenoj al kiuj ĝi rilatas. Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskaŭ fermiĝis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotranĉaĵo tiel difektis tiun parton de lia vizaĝo ke, kiam mi ĝin vidis, mi spertis la senton ke belega medalo subite renversiĝis, vidigante al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto ol la bronza malliberulo de Mikel-Anĝelo. Subitege, pere de unu el tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni nin komprenas, mia celo ŝanĝiĝis. Tial, kvankam unue mi eniris dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino.

"Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero."

Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprenŝovis la malbonvolan klapon, la belaspekta profilo denove turniĝis ĝis mi kaj denove ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris:

"Mi dankas vin."

Eble estis fantazio mia, sed ŝajnis al mi ke la rigardon de kunmiksitaj surprizo kaj riproĉo kiun li direktis al mi enestis ankaŭ spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de senanima humileco kiun lernas tiel baldaŭ tiuj kompatinduloj:

"Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas."

"Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi tutkore gratulas."

Tio plaĉis al li. Lia vizaĝo ekbrilis, liaj ŝultroj kvadratiĝis. Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li diris vigle:

"Dank' al vi, S'jorino. Ĉu 'stas pluaĵo por fari por vi?"

"D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, ĉar estas multaj pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aŭ helpantoj. Ĉu vi jam havis la febron?"

"Ne, S'jorino."

"Ili devintus antaŭpensi pri tio kiam ili alportis lin ĉi-tien. Ne taŭgas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi."

Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi, eble mi devintus juĝi ĝin nur impertinenta aŭ almenaŭ maldeca.

"Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti ĉi-supre kun la febro ol malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi."

Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti kaj lin enlitigi apud la plej mizeraĉa blankhaŭta paciento. Same kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis en soleca ŝvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por superombri la tutan landon.

"Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Joĉjon. Sed ĉu vi sufiĉe bonsanas kaj fortikas?"

"M' opinias povi taŭgi, S'jorino."

Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaŭ gravus nur iomete se li malkapablus kaj se li kapablus tio ĝojigus preskaŭ neniun.

"Jes, ankaŭ mi samopinias. Kiel mi nomu vin?"

"Boĉjo, S'jorino."

Ĉiu virino havas aparte ŝatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme. Toĉjo, Riĉjo kaj Heĉjo taŭgus inter viroj kiujn feliĉigas tiaj mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn sufiĉe aĝajn por esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco. Tiu "Boĉjo" neniam taŭgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon "Guĉjo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel forte kunligita al kajtovosto.[2]

"Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Plaĉas al mi nomi miajn helpantojn per iliaj familinomoj anstataŭ per iliaj baptonomoj."

"Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj mastroj. Alie ni sennomiĝas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi sur mi n'nion de li."

"Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu ĉi tiun kruĉon por mi, se vi bonvolas."

Li foriris. Tamen malgraŭ la tuta malsovaĝa obeado kiun antaŭe lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraŭ ne venkiĝis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li ĉar la rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro de la kvara de julio.[3]


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.