La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PATROLO EN SAHARO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5

Sekvan tagon aperis serĝento Gouron ĉe la puto, kiu venis el la fortikaĵo Lafayette kun patrolo, rajdantaj sur kamelo. La ĝendarm-serĝento ĵus estis senfabra, sed li ankoraŭ ne povis ekmoviĝi.

– Vi estis en granda danĝero ĉi tie. La friponoj militvagas en malgrandaj trupoj en la ĉirkaŭaĵo – diris Gouron, kiam li esploris ĉion detale. – Tiu bela birdo, kiel venis ĉi tien?

Hopkins la Bela (ĉar li estis la bela birdo) eklevis sian ĉapelon humile kaj elprenis la viandomuelilon.

– Ne incitu min, ĉar mi batos vin je la kapo forte – li diris trankvile.

– Sinjoro serĝento – raportis Vernin, – Hopkins la Bela gvidis nin por trovi la vunditojn, kaj li estis preta eĉ batali kun ni en okazo de bezono.

La serĝento murmuris ion, poste li tamen konsideris la milde pendolantan viandomuelilon en la grandega mano.

– Kie estas la kvina homo?! – li demandis de Vernin. Li ne rajtis mensogi, ĉar la araba ĝendarmo vidis bone, ke alvenis nur kvar soldatoj kaj unu civilulo.

– Li lasis senrangulon Puŝkin en Azumbar, kiel ariergardo, kiam ni informiĝis pri la atako – respondis Vernin kuraĝe.

– Prave – diris Hopkins la Bela. – Ŝia sinjorina moŝto restis en mia domo, en la societo de mia dombesto Jozefin.

Sur la vizaĝo de la serĝentoj aperis sulkoj, similaj al tiuj de Mefisto.

– Ĉu vi lasis tiun ĝisostan, rekrimantan, patologian civilulon tie, por ke okaze de atako Azumbar ne estu sendefenda? Ĉu Maria restis tie, ke viro tamen estu ĉemane okaze de problemo? Hm… Nu, en ordo… Ĝi estas bela.

Poste li aŭskultis la raporton de la ĝendarm-serĝento pri la alveno de divizia generalo Darincourt, pri la misio de la mortinta kapitano, ĉar dume la patrolo trinkigis la bestojn kaj plenigis la akvo-felsakojn, li ordonis ekiron, poste li turnis sin al Vernin:

– Vi iru kvardek unu kilometrojn okcidenten, en la fortikaĵon Bu Zenib, raportu la morton de la kapitano, kaj petu, ke oni antaŭpreparu la alvenon de divizia generalo Darincourt. Tiu blonda fripono (la malgaja, delikata Dormand estis en la vortaro de Gouron la blonda fripono, tradukite laŭ la legiano lingvo) iros en El-Golea-on kaj raportos al lia ekscelenco, kio okazis. Tiu sinjora idioto flegos la serĝenton, ĝis alvenos la sanitara taĉmento.

La sinjora idioto estis Pugaĉev, la ekzekutisto, kiu ŝmiradis sian palokoloran, blondan, densan liphararon per bonodora graso, kaj tial li fariĝis eksfavorato ĉe serĝento Gouron por-ĉiam.

– Unu vorton, sinjoro serĝento – diris Vernin al la serĝento, sidanta en la selo. – Ĉu multe da kamaradoj mortis?

– Dek kvar homoj – diris la serĝento. – Je mia vorto, la friponoj batalis mirinde! Ĝi estis grava tago en la historio de la legio! Sinjoro gubernatoro sendis salut-telegramon el Maroko kaj promesis, ke ĉiu soldato de la garnizono ricevos la honormedalon!

La buŝo de la kvar membroj de la patrolo restis malfermita. Hopkins la Bela ektremetis tiel, ke la viandomuelilo preskaŭ falis de sur lia kapo. Ĉar li portis ĝin tie, sub sia ĉapelo.

– Ĉu nur… tiuj ricevos ĝin… kiuj ĉeestis la batalon?… – demandis Pugaĉev balbutante.

– Ankaŭ la patrolo ricevos la honormedalon – respondis Gouron. – Ĝi estis aparta entrepreno, ke vi devojiĝis de la difinita direkto, kaj vi eltenis apud la mortanta kapitano en tiu ĉi danĝera loko. Mi volas tion, ke ĉiu ricevu la distingon. La soldatoj de la fortikaĵo de Lafayette faris grandan aferon!

La kmeloj leviĝis sur siajn antaŭajn poste sur la malantaŭajn hufojn je el-gorĝa sono, kaj la akcia societo, atingite sian celon, plej volonte estus ekdancinta pro ĝojo. Maria Puŝkin ricevos la honormedalon, kaj tiel ankaŭ la heredaĵon!

Dormand, kvazaŭ li estus ludanta duspecan tonkuradon sur fortepiano, disetendis siajn brakojn kun tremantaj fingroj.

– Ĉi ĉiu ricevos la honormedalon?!

– Ĉiu! – kriis la serĝento, mansvingante adiaŭon – escepte tiun insolentan Gottfried Maria Puŝkin-on, tiun maldiligentan, friponan aeriergardanton, per la sep sakramentoj, sole li ne ricevos ĝin!

La serĝento forgalopis, kaj la membroj de la akcia societo inertiĝis, kiel figuro en pup-teatro, kiam oni subite lozigas la ŝnuron super ĝi.

Tuta mondo ruiniĝis en ili.

* * *

Serĝento Gouron estus tre mirinta, se li estus vidinta, ke la patrolo kiel plenumas lian ordonon. Vernin ne ekmarŝis al Bu-Zenib, kaj Dormand tute ne volis iri en El-Golea. Anstataŭe ili kredigis al la serĝernto, se li kuŝos apud la puton tute nuda, kaj li lasos sian korpon trafroti per malvarma akvo, poste ŝviti dum kelkaj horoj ĉirkaŭvindite per kovrilo, tiam li staros sur siajn piedojn tre rapide. La ĝendarmo estis kredema, tiel do li submetis sian al terapio en Saharo, kiun Dormand vidis antaŭ kelkaj jaroj en la germana sanatorio Lahmann, kie oni dungis lin, kiel fortepianiston en la sanigejo. Ili verŝis abunde la serĝenton per akvo, kaj Pugaĉev, la ekzekutisto, kiu sentis tiel, ke lia anatomia fakscio faros lin alvokiva al tia agado, li masaĝis la ĝendarmon per siaj plataj, grandaj manoj. La terapio tre agrablis al la malsanulo, precipe tial, ĉar li tute ne konjektis tion, ke ili dume ŝtelos liajn vestojn. Se li scius tion, eble li ŝvitus eĉ pli forte, ĉirkaŭvindite per kovrilo.

– Dankon – li diris al Pugaĉev langvore. – Vi povas agrable, tamen intense ekpremi la muskolojn. Ĝi estas malofta kapablo. Verŝajne vi jam okupiĝis pri kuracado de malsanuloj.

– Jam okazis, ke oni komisiis mi per la kuracado de kelkaj kompatinduloj.

– Tiuj povas esti dankemaj al vi…

– Ili ne menciis ĝn. Sed tio certas, kiu trafis en miajn manojn, tiu ankoraŭ ne plendis.

– Dume Dormand, Vernin, Borck kaj Hopkins la Bela jam arŝis malproksime. Kaj posttagmeze, kiam durada ĉaro aperis kun kelkaj sanitaraj soldatoj por kunporti la ĝendarm-serĝenton, li dormis profunde kaj dolĉe. La terapio laŭ Lahmann estis utila al li. Tiel fariĝas fia artifiko beno de dio, precipe nur tiam, se cetere bonintencaj homoj faras la trompon pro ia kaŭzo, kiel ĉifoje.

Ĉu la rekonsciiĝinta serĝento kiel donis kalkulon pri siaj vestoj, neniu scias tion, sed ili tute ne zorgis pri tiaj detaloj. Pugaĉev, la ekzekutisto, sekvis siajn kamaradojn al El-Golea, ĉar ili ĉiuj rapidis tien, kvankam serĝento Gouron sendis ilin ne en tiun oazon.

Atinginte El-Golea-on, komenciĝis la granda ludo.

Hopkins la Bela surprenis la uniformon de la ĝendarm-serĝento, kaj la rezolutaj soldatoj persvadis lin ankaŭ pri tio, direktante la bajoneton al li, ke li tuj forigu la viandomuelilon, fiksitan apud sian rimenzonon.

La akcia societo havis precize kvar horojn ĝis la alveno de la trajno, ili do eksidis en la restoracion de la stacidomo. Imagu kadukan, malpuran dometaĉon, apud la argilbrika kabanaĉo de la poŝtoficejo.

– Kie estas Dormand? – demandis Pugaĉev.

– Li tuj alvenos – respondis Vernin. – Ĝis tiam mi rakontos la planon al vi detale. Kiu opinias ĝin tro riska, tiu ankoraŭ povas retiriĝi.

– Idiotaĵo – diris Hopkins la Bela. – Ni ŝtelos divizian generalon kaj ĉiuspecajn dokumentojn. Nu kaj? Mi jam ŝtelis ankaŭ vagonon.

– Mi jam parolis kun Dormand, li entreprenas fari la plej danĝeran parton de la plano.

La araba kelnero metis vinon antaŭ ilin. Nenio okulfrapa estis en tio, ke ĝendarm-serĝento drinkas kun kelkaj legianoj.

– Ni do aŭdu la planon – ekparolis Borck kaj ekfumis pipon. – Sed mi diras antaŭe, ke mi ne cedos eĉ unu frankon el miaj du-milionoj.

– La generalo certe alvenos al la ĉefstabo kun la militistaj dokumentoj. Nur speciale, per tute aŭdaca artifiko eblas provi, ke ni ŝtelu la paperojn.

Vernin estis nekutime serioza, kaj ankaŭ la aliaj sentis, ke nun jam temas ne ludo infana…

– Hazarde, ke mi havas la bezonatan sperton al grandioza artifiko, ĉar la ruzaĵon, kiun ni uzos, mi konas ĝin el mia propra vivo – diris Vernin tre malgaje. – Tiam ni konatiĝis ankaŭ kun Hopkins la Bela. Oni tenis ĉiujn pasaĝerojn de la trajno en kaptiteco du tagojn. Oni pridemandis, traserĉis min, kaj Hopkins portis manĝaĵon, cigaredojn kaj ceteraĵojn al mi. Mi estis fianĉo… Mi staris antaŭ bonega, militista kariero. Mi vojaĝis antaŭ kolonelon Tison por akcepti lin, kiun mi devis atendi ĉe la stacidomo ĉi tie. La kolonelo travojaĝis al Maroko. Oni konfidis al mi gravan dokumenton pro transdoni ĝin al la kolonelo. Dumvoje oni narkotikis lin, kaj iu alia aperis en lia uniformo. Mi ne konis la kolonelon persone… Kaj mi transdonis la aktujon al spiono… Mi tute ne pensis kontroli lian legitimilon, ĉar el-rapidis de ie homo en fervojista vestaĵo, en uniformo de staciestro, li longe premadis la manon de la spiono kaj parolis kelkajn vortojn kun li ridetante. Ĝi estis genie fia! Kun ŝajno de ĉitiea, oficiala persono deturni la eblon de suspekton. Poste evidentiĝis, ke ankaŭ la staciestro estis lia komplico. Oni eltrajnigis ĉiun en la sekva stacio. Mi estis veturigita tien per aŭto. La subkolonelo malaperis. Oni restigis la pasaĝerojn tie du tagojn. Oni traserĉis ĉiun kupeon, ĉiun poŝon, ĉiun pakaĵon. Sed la dokumento ne troviĝis.

– Oni ja ne povis kulpigi vin en tiu afero – diris Pugaĉev.

– Oni ne akuzis min per malfidelo, sed per la preterlaso de la devo. Ankaŭ tio eblas, ke oni estus absolvinta min… Sed okazis tiel, ke la verdikto dependis de ekspertizo de tre severa, puritana oficiro. Tiu severa homo diris, ke soldato ne rajtas erari.

– Tamen se la staciestro estis apud la trompisto – murmuris Borck, la matroso, – vi vere povis pensi, ke la kolonelo estas ĉitieulo.

– Mi defendis min tiel. Sed la oficiro diris, kies ekspertizo estis decida, se ni vidas arbokronojn ĉe la pozicioj de la malamiko, facile povas estis anstataŭ la trunkoj bateria pozicio, kamuflita. Do preterlasi singardemon pro evidenta ŝajno, ĝi nepre estas neplenumo de devo. Oni kondamnis min nur simbole, sed mi tuj estis pensiigita, kaj la belaj planoj pri la geedziĝo vaniĝis. Tiel mi lernis lertan artifikon. Ni devas kamufli trompiston, kiel baterion. Ni ne havas staciestron, sed taŭgos ankaŭ ĝendarmo…

– Ili ĉiuj rigardis al Hopkins la Bela… kaj silentis. Dika fumonubo leviĝis el la pipo de Borck, Hopkins la Bela verŝis la vinon, kaj en la malbonodora varmo, grase brilis la vaporo de la aero sur ilia vizaĝo.

Sed la idilio finiĝis en tiu momento, ĉar iu enpaŝis, kaj ili sentis tiel dum kelkaj sekundoj, ke la varmo degelis ilian cerbon. Bela, juna kapitano staris antaŭ ili.

Tiu kapitano estis Dormand, la fortepian-humuristo, kiu kunlaboris en malvarmakava-sanatorio, kiel muzikisto por amuzi la flegatojn dum kolaziono…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.