La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


PATROLO EN SAHARO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1

La alveno de la senranga soldato Gottfried Maria Puŝkin en la garnizonon de la fortikaĵo Lafayette, mi opinias, restos neforgesebla dum eterna tempo por la okulaj atestantoj. Oni vestis lin kun kvardek rekrutoj en Oran kaj sendis ilin en Saharon. Sed li perdis sian ĉapon veturante per trajno, ĉar li timis, ke li malsaniĝos pro sunfrapo, li serĉis en la pakaĵo sian malnovan, civilan, nigran, cilindran ĉapelon, kaj li marŝis tiel kun sia plotono malantaŭ la sensuspekta taĉmentestro, sur la ĉefstrato de Gondar.

La homoj haltis kaj ridis. Privata aŭtomobilisto surveturis la troruaron pro surprizo.

Vi povas imagi!

Bonvola, okulfrape oblongvizaĝa, ĉirkaŭ kvardek jara civitano, kun malankoliaj okuloj, kun peniksimila, malhelbruna, angla liphararo, ĝisoste sovaĝaspekta legiano… kaj sur la kapo kun nigra, cilindra ĉapelo! Krome li portis ankaŭ korno-kradajn okulvitrojn.

Oni alvicigis la rekrutojn en la mezo de la korto de la fortikaĵo. Preterrapidanto, bonvola kaporalo debatis la ĉapon de sur lia kapo, surpaŝante ĝin, li suprentiris tion ĝisgenue kaj rapidis plu. Gottfried Maria Puŝkin tre miris pri tio. La soldata vivo faras ĉiun apatia ĉe la Ekvatoro. Kiel eterna kloŝo, kontanta polvovualo korvas la urbon, nekredebla varmego streĉas la aeron, kaj frostiĝaj, noktaj malvarmiĝoj, muŝoj, insektoj, diboĉantaj uraganoj, krome serĝento Gouron faras neeltenebla la vivon en Gondar.

Oni plimalpli frue alkutimiĝas iel-tiel la polvon, la varmegon, la frostiĝan malvarmiĝon kaj la diboĉantan tempeston, sed la konstanta ĉeesto de serĝento Gouron eĉ la plej tenacajn soldatojn treege suferigas. Sed je la unua vido li aspektis relative afabla homo. Li ridetis kaj salutis instige la rekrutojn, alvenintajn por trejnigo.

– Alo, knaboj! Mi estas patro Gouron! Ekde nun ĉi tie vi vivos tiel, kvazaŭ hejme!

– Nu, dank’ al Dio! – ekparolis kontente Gottfried Maria Puŝkin. – Hejme ni havis tre bonan, familian vivon.

La vizaĝo de la serĝento mallumiĝis por sekundo, kiel la kamparo, kiam rapide flosanta nubo trapasas antaŭ la suno, dum cetere serena, somera posttagmezo. Sed poste li ridetis denove.

– Kiu interrompis mian parolon? – li demandis kun patra interesiĝo.

– Mi – li respondis kvazaŭ fanfaronante la nesperta rekruto.

– Nu?! Ĉu vi estis tiu?! – diris la serĝento ĝoje. – Kiel vi nomiĝas?

– Gottfried Maria Puŝkin.

– Ne menciu viajn gefratojn! Nur via nomo interesas min.

La oblong-vizaĝa rekruto venis unu paŝon antaŭen kaj metis la manplaton de sia dekstra mano sur la ŝultron de la serĝento kun pardonema rideto, poste li ekparolis jene:

– Gottfried, Maria kaj Puŝkin estas ekskluzive miaj nomoj.

– Ĉu vere: – interesiĝis la suboficiro kun raviĝo.

– Jes kompreneble! – kriis la rekruto entuziasme, kaj ŝajnis, ke ili tuj interkisiĝos, ekdancos aŭ alimaniere ili kontentigos sian senbridan simpation.

Sed tiam finiĝis la burleskaĵo, kaj sekvis la tragedio. La serĝento ekkriis aŭdigante tiel teruran viran ŝrikon, kvazaŭ li estus kugle trafita:

– Rektiĝu!

La neinformita loĝantaro de la urbo, kiam la serĝento la unuan fojon komandis rektiĝon en Gondar, ili vizitis la subterajn lokojn, ĉar ĉiu pensis tion, ke la sirenoj signalas la komencon de tri taga aerdefenda ekzercado.

La soldatoj, starantaj sur la korto rigidiĝis en rekta atentopozo, aŭdite la teruran kriegon. Sed Gottfried Maria Puŝkin kunfrapis siajn manojn kaj ekkriis:

– Sankta Dio, li fartas malbone!.. Akvon!

La serĝento paŝis senpere antaŭ lin kun timiga vizaĝo.

– Ĉu vi ne aŭdis, ke mi komandis?

– Ĉu ĝi estis komando? – miris la oblong-vizaĝa rekruto gaje. – Mi havas onklon en Thun, li agas same, kiam astmo atakas lin.

– Senrangulo! Kiel vi staras ĉi tie? Rektiĝu! Ŝanĝo de l’ front!

– Ni lasu tion – li respondis nervoze. – Se venos la malamiko, tiam mi ekzercos. Ni estas infanoj, ĉu ne?… Alo, sinjoro ĉefleŭtenanto!

Li mansvingis per sia fingro al preterrapidanta subkolonelo.

La vizaĝo de la serĝento ruĝiĝis, poste violkolora, baldaŭ tute malhelruĝa, kaj larmovualo kovris liajn okulojn. Dum sekundoj li estis en vere grava vivdanĝero. La subkolonelo haltis konsternite kaj rigardis tien.

– Mi petas vin, ĉefleŭtenanto, la suboficiro parolas per tia tono ĉi tie…

– Vi alvenis kun la rekrutoj, ĉu ne? Kaj vi neniam estis trejnita?

– Ĝi nun ne gravas… Mi volas diri tion…

– Silentu!

La subkolonelo rigardis sur lin tiel, kiel sur kvin piedan bovidon. Li ankoraŭ ne vidis tiaĵon. Li diris preskaŭ milde:

Vi estos tre malfeliĉa ĉi tie kun tiu karaktero. Kian profesion vi havis, kiel civilulo?

– Borsa komisiito en la servo de banko. Kian profesion havis sinjoro laŭtenanto, kiel civilulo?

– Soldto – respondis la subkolonelo per malestima frazmelodio. – Kiel vi nomiĝas?

– Gottfried Maria Puŝkin… kaj nun jam mi konfesas, ke iam mi uzas eĉ la nomon Ivan – li aldonis kun mallevitaj okuloj, ĉar ankaŭ li mem sentis, ke ĝi jam estas troigo.

La subkolonelo okulmezuris senkonsile la oblongan vizaĝan, penik-lipharan, okulvitran etburĝon, poste li eklevis sian ŝultron kaj turnis sin al la suboficiro:

– Serĝento! Konsideru, ke tiu homo estas nekutime ĝisosta civilulo, ĉar li ankoraŭ estas trenota, anstataŭ puno donu al li demonstran instruon pri la konduto de soldato.

La subkolonelo foriris. Serĝento Gouron ektiradis siajn lipharojn, lia dika kolo antaŭen-kliniĝis kaj rigardis sugestie la ŝuojn de Gottfried Maria Puŝkin – eĉ Ivan – dum kelkaj sekundoj. Poste li ekparolis jene:

– Nun mi donos lecionon al vi pri demonstra instruo. Ĝi okazas tiel, ke mi en la ombro instruos la rekrutojn, vi staros sub la suno kaj rigados. Se vi ekmoviĝos, mi katenigos vin, pal-mensa, melankolia kamelo.

Li diris tion je la dekunua horo antaŭtagmeze. Posttagmeze ĉirkaŭ je la kvara du junuloj portis la svene kuŝantan rekruton en la ĉambron. La militista kariero de la oblong-vizaĝa, okulvitra Maria Puŝkin komenciĝis tiel.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.