La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PATROLO EN SAHARO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3

La patrolo ekiris. Kiel ili priparolis, ili sukcesis aranĝi la aferon kun la kaporalo, ke ili estu en la patrolo samtempe. Ilia difinita marŝdirekto estis vilaĝo Urdal, revenante ili devis tuŝi la fervojnodon Azumbar.

Puŝkin tiam jam estis la trian semajnon ekzercata.

Vernin gvidis la patrolon, kiu jam atingis la unuan gradon de la ragon. Vernin servis du jarojn, li estis tre bonkvalita soldato, kaj ankaŭ populara. Liaj superuloj rekonis lian kuraĝon, la kamaradoj ŝatis lin pro liaj ĉiamaj ŝercoj, kaj ia mistera nombo ŝvebis ĉirkaŭ lia persono, kio ne estas malgrava avantaĝo en la legio: laŭdire iam li estis sinjoro. Oni flustradis tion pri li. Ĉi tie en la legio li amikiĝis kun tiu malgaja Dormand, kiu estis fortepian-humuristo en fama Pariza amuzejo. Liaj maldika, eleganta staturo, delikata, pala vizaĝo faris lin taŭga al tio, ke li rolu kiel elmigrinta, rusa grafo, sed Dormand estis laca kaj indiferenta al ĝi. Lia historio estas unu-linea dramo: li mortpafis sian malfidelan amatinon, kaj li sukcesis fuĝi en la legion de antaŭ la malliberigo.

– Mi opinias – diris Vernin, – unue ni ekiru al Azumbar, kaj nur revenante ni tuŝu Urdal-on, por ke ni ne estus tro lacaj kapti rabistojn.

– Sufiĉas, se ni kvinope kaptos tri friponojn – diris Pugaĉev.

– Kiel vi komprenas la kvinopon? – demandis Puŝkin agreseme. – Ĉu vi pensas, ke ankaŭ mi partoprenos tion, ke mi ricevu honormedalon? Mi donos okmilionojn, kaj vi akiros honormedalon. Se ankaŭ mi partoprenus en ties akiro, tiam mi ricevos kvinonon el la okmilionoj.

– Kia stultaĵo ĝi estas?! – kriis Pugaĉev, la ekzekutisto, kun profunda morala indigno.

– Kial?! – replikis Puŝkin kolere. – Se dum pendumo via helpanto malsanetos, ĉu vi faros senpage lian laboron?!

Pugaĉev ne respondis. Li estis malcerta pri la afero.

– Puŝkin pravas – diris Vernin. – Ni mem faros ĉion, kaj li restos en Azumbar ĝis la fino de la entrepreno.

– Bonvolu kredi, ke mi ne volas trompi vin, sed mi ne povas elĵeti la milionojn tra la fenestro.

– Precipe, ĝis oni ne enportos tiujn tra la pordo – grumblis Borck, kaj li ŝanceliĝis kolere sur siaj kurbaj kruroj.

La malgranda patrolo marŝis ritme en la varmega Saharo. Ili havis konstante multan problemon nur pri Puŝkin. Kvankam la ekzercigo mildigis multe lian ĝisostan, civilan karakteron. Sed oni jam ne povas fari soldaton el neŝanĝebla etburĝo en lia aĝo. Li prenis la fusilon foje ĉe la tubo, foje ĉe la kolbo, por ke li povu teni ĝin pli facile. La tornistro glitis sur lian nukon, kaj li stertoris konstante, ke li ne eltenas la varmegon. Nokte laŭdire li ŝrikadis pro cerastoj kaj petis konstante antaŭdonon el la sekvonttaga akvoporcio, kiun portis post lin mulo, provizita per felsako, kaj ili devis porciumi ĝin laŭ la ordono de Vernin. Ofte estis aŭdeblaj ekzemple tiaj dialogoj:

– Mi postulas doni akvon al mi, ĉar mi faros protokolon, kaj se mi mortos pro soifo, la respondeco ŝarĝos vin.

– La akcia societo, kiel patrolo submetas sin al la statuto de la armeo – respondis Vernin.

– Se mi ricevos tiun honormedalon, mi tutcerte lasos vin en la dezerto. Je mia honorvorto!

Kelkajn kilometrojn antaŭ Azumbar, li jam ĉiuminute diris al siaj kamarado, ke li estas sur la sojlo de la morto. Ili sciiĝis relative kun vireca rezigno la proksimiĝantan katastrofon kaj cigaredis.

Trans la dezerto jam videbliĝis la plilongaĵoj de la montaro Atlaso. Ĝi estis la lasta oazo en Saharo: Azumbar. Stacidomo, puto kaj kelkaj kabanaĉoj el argilo montris, ke tiu loko estas fervojnodo. La Sahara ferjo staris en ĉiu sesa semajno tutan duonhoron ĉi tie, sed neniu scias, kial? Zanzar, la berbera ribelulo, kiu ruze vendas siajn malbonkvalitajn razilklingojn kaj malmultekostajn cigaredingojn al la soldatoj de la proksimaj garnizonoj, nun li rikanis kun afabla vizaĝo al la alvenintoj.

– Mi havas bonegan viskion en mia duaro. Mi pensas, ke la eŭropaj soldatoj ŝatas ĝin.

– Ni aĉetos la viskion de vi, Zanzan – diris Vernin. – Ni bezonos ĝin, ĉar ni venis viziti Hopkins-on la Belan, se li ja estas ĉi tie.

– Hazarde li estas ĉi tie, sinjoro. La restoraciestro de la stacidomo revenos per la vespera trajno, kaj Hopkins volas bati lin.

Ili do aĉetis la viskion kaj vizitis la faman personon, nomatan Hopkins la Bela, en lia konstanta restadejo, inter du relparoj, en la societo de tre maljuna kapro.

Kial oni nomis Hopkins-on bela, neniu scias tion, Hopkins plie meritis ĉiun ajn epiteton. En la mezo de lia ovala, variolcikatra vizaĝo, lia plata, ruĝa nazo estis entute misforma. Li kunigis en si ĉiun karakterizaĵon de sovaĝulo, kiel eŭropano. Li vivis nomadan vivon, li faris interŝanĝan komercon, kaj fine li vere estis sovaĝa, ĉar se oni kolerigis lin, li batis senhezite, kaj se li batis, tio ĝenerale restis longtempe en ties postsignoj sur la korpo kaj animo de la insultita homo. Rilate lian profesion, oni opiniis pri li, ke li estas ekskluzive alkoholisto. Ankaŭ la alkoholaĵon li akiris pere de interŝanĝa komerco. Kie oni drinkis, tie Hopkins la Bela aperis, kaj interŝanĝe por la alkoholaĵo li batis neniun.

Hopkins la Bela estis preskaŭ du metrojn alta, tute maldika, larĝbuŝa, hel-blonda, simile al albino, palokula kaj ostoza homo. Lia ŝiriĝinta vetaĵo ne kontentigis eĉ la pretendon de birditimigilo. Momente li sidis inter la reloj kaj rigardis sian tute bonan ŝuon sur sia dekstra piedo. Lia alia piedo estis nuda, ĉar li lasis sian maldekstran ŝuon antaŭ du jaroj en la pitoreska Cape-Town ĉe unukrura hundkaptisto por unu litro da bonega arako. Nun li atendis pacience, sidante sur la relo por bati la restoraciestron, alvenontan per la vespera trajno, al kiu li vendis la militistan mapon de la ĝendarm-patrolo, provizitan per celofanujo por unu paro da kokino. De tiam iu kokino mortis, kaj laŭ Hopkins la Bela la restoraciestro manĝigis la kortbirdon per ia speciala grajno, por ke ĝi aspektu vigla en la momento de la aĉet-vendo, same, kiel certaj ĉevaloj, kiujn oni stimulas per drogoj antaŭ la vetkurado. Tiam okazas tiel nomata apelacio sur la gazono, kaj la ĵurio neniigas la rezulton. Ĉar ankaŭ Hopkins la Bela preparis sin al sama apelacio kaj neniigo, kaj tiucele li kunportis framon de viandomuelilo por speciale emfazi sian rajtan indignon.

Restos eterna enigmo, ke Vernin, kiu laŭdire estis pensiigita oficiro, kiel gajnis la koron de la sovaĝulo, kiu laŭ ĝenerala koncepto, en tiu simbola senco de la vorto tute ne ekzistis. Estas fakto, ke Hopkins la Bela ŝatis Vernin-on laŭ sia maniero.

– Alo, Hopkins! Ni aĉetis botelon da viskio. Vi povas trinki ĝin kun ni.

– Tio estos tre bona…

– Mi volas ekripozi ĉe vi – diris Vernin. – Ni povas temi ankaŭ pri negoco.

– Mi ne konas tiujn dubindajn homojn – li respondis kaj rigardis la soldatojn kun muta abomeno.

– Borck, la matroso, kuntiris siajn densajn, blankajn brovojn.

– Vi ne estas tre delikata homo – li diris kaj kraĉis longarke apud sia pipo. – Ankaŭ tio povas okazi, ke mi ekbatos vin, se vi daŭrigos tiel.

Hopkins la Bela turnis sin al Vernin.

– Tiu golil-mienulo povas veni al mi. Li aspektas sufiĉe honesta knabo.

– Se ĝi dependas nur de tiaĵo – diris Pugaĉev leĝere, la ekzekutisto, – vi povas ricevi kelkajn vangofrapojn ankaŭ de mi…

Vernin paŝis sur la viandomuelilo, kiun Hopkins la Bela uzis, kiel armilon, kaj li estus ĵetina ĝin al Pugaĉev, sed li staris inter ilin:

– Se vi estas stulta, Hopkins, kaj ne estas sufiĉe da garantiaĵo, ke tiuj homoj estas miaj amikoj, tiam mi fajfas pri vi, kaj ni lasos vin ĉi tie.

– Nu bone – diris la sovaĝulo pli milde, – nek vi devus estis tuj sur la sesa etaĝo. Mi ne ofendis viajn amikojn. Mi diris nur tion, ke ili ne plaĉas al mi. Mi estas nenies fianĉino, ke iu koleru pri mi. Ĉu ni iru en la duaklasan vagonon?

– Jes. Tiuj homoj konservos la sekreton. Mi garantios por ili.

– Kia idiotaĵo estas la duaklasa vagono? – demandis Dormand.

– La proprieta loĝejo de Hopkins – respondis Vernin enigme.

– Li estas idioto… – ekparolis Gottfreid Maria Puŝkin, kiu ĝis nun malsanetis silente ie en la fono.

– Tial ni bezonas la helpon de Hopkins la Bela – diris Vernin, – ĉar Puŝkin kaŝiĝos ĉe li, dum ni kaptos kelkajn rabistojn en la ĉirkaŭaĵo de In-Sallah. Tial ni devas aligi lin en nian akcian socion, kiel kontrolkomisiono.

– Vi faros tion per via parto, kion vi volas – diris Puŝkin. – Sed la altigo de la baza kapitalo ne eblas, ĉar ni malakceptas tion laŭ mia minoritata propono.

– Laŭ mi – diris Borck, la matroso, – ĉar Gottfried Maria Puŝkin estas la baza kapitalo, li devas almeti al nia okmilionoj da frankoj la koncernan parton de Hopkins. Miaj dumilionoj da frankoj tute ne estas ŝarĝeblaj.

Borck, la matroso estis tre nervoza. Ŝajnis, ke sur la maroj aŭ en la stratetaĉoj de la havenoj ĝis nun tre malofte okazis al li, ke li devis vagaĉi sen dumilionojn da frankoj.

Dume ili atingis la monton kaj iris sur vojeto, kiu serpentumis ne malproksime de la fervojo, en senlima foro, tra Atlaso. Ĉi tie jam kelkaj palmoj faris pli varia la pejzaĝon, kaj ankaŭ la relative larĝa, sezona rivero de la ravino Mellach torentis proksime de sur la monto, ondruliĝante de katarakto al katarakto kun laŭta bruego. Kiel la vojeto atingis la montofendon apud la grandarka fervoja ponto, Hopkins la Bela kaj Jozefin, la orgojla, altaĝa kapro malsupreniĝis en la valon inter densa vegetaĵo. La soldatoj sekvis ilin. Kiel ili penetris ĉiam pli profunden, pli kaj pli densa duonlumo ĉirkaŭis la malgrandan grupon, ĉar la abundkreska vegetaĵo tunelforme fermis la flankojn de la montofendo. Malsupre, ne malproksime de la fervoja ponto, ili ekvidis la proprietan loĝejon de Hopkins la Bela. Bonege! Preskaŭ glekom-simile ĉirkaŭvolvite per grimpoplantoj, staris vagono apogita al la muro de la montofendo. Grandega tabulo pendis sur ĝi:

KUPEO   POR   VIRINOJ

MAROKO – AZUMBAR – BRIMIDAD

DUAKLASA

– Ni alvenis – diris Vernin al siaj miregantaj kamaradoj, kun la superemo de iniciato.

Iu flanko de la kupeo iom rompiĝis pro ia grandega bato, sed cetere ĝi estis en sufiĉe bona stato. Hopkins la Bela loĝis ĉi tie, kaj nur tre malmulte da homoj konis tiun kaŝejon. La kunkreskinta, densa vegetaĵo kovris ĝin sur la supra rando de la montofendo, kaj neniam vagas vagabondo en ties profundo.

– Kiel vi akiris tiun kupeon por virinoj? – demandis Borck.

– Mi ŝteli ĝin – li respondis simple. – Ĝi estis stranga afero. Oni elvagonigis la pasaĝerojn ĉe El-Goléa, kaj ili estis provizitaj per nutraĵo en la stacidomo. La trajno daŭrigis sian vojon malplene. Aŭ la sola pasaĝero estis mi sur la tegmento. Ĝi longe atendis ĉe la semaforo antaŭ Azumbar, ĉi tie sur la ponto. Estis malluma nokto, kaj mi dekroĉis tiun vagonon, pensante, ke estas pli bone, se mi loĝos en mia propraĵo. La trajno veturis plu, kaj la duaklasa vagono restis ĉi tie, super la montofendo. Mi rulis kelkajn, grandajn rokojn antaŭ ĝin, kaj konata maŝinisto ekpuŝis ĝin per la lokomotivo por dudek frankoj. La vagono dereliĝis pro la ŝtonegoj, kaj ĝi falis ĉi tien. Poste mi venigis mian malnovan amikon, kiu estas tuarega bandestro, kaj ni subtenis la duaklasan vagonon helpe de liaj kvardek homoj. Ĝi estas la historio de mia proprieto.

Eblas, ke la fervoja kompanio trovis la spurojn de la falinta vagono, sed oni ne insistis pri denove alhavigi la rompiĝintan vagonon por altega sumo.

La duaklasa vagono estis sufiĉe hejmeca ejo. Per ledo tegitaj sidejoj viciĝis ambaŭflanke apud la fenestroj, ĝuste tiel, kiel en la malnovaj, belaj tempoj, kiam ankoraŭ tiu ĉi kupeo por virinoj kune kun siaj vagon-kamaradoj veturegis tra Atlaso, en Saharon. Nun la postsignoj de la nomada vivo de Hopkins la Bela, feloj, laboriloj kaj enkaviĝintaj, lad-vazoj kuŝis ĉie. Vernin elprenis la viskion, kaj ankaŭ Hopkins la Bela almetis botelon da brando en sia nomo, ĉar li sciis bone, kio decas. Ili eksidis vid-al-vide sur la sidejojn, kvazaŭ ili atendus la ekveturon de la trajno, kaj komenciĝis la drinkado.

– Pri kio do temas? – interesiĝis la posedanto de la vagono.

– Unue ni trinku – proponis Borck.

– Pardonon – ekparolis nun Maria Puŝkin, – unue vi interŝanĝu lokon kun mi. Ĉar mi sentas konstante tiel, ke la veturdirekto estas malantaŭ mi. Kaj mi vertiĝas pro tio.

La matroso grumblis ion pri tio, ke Puŝkin ne intermiksu la veturdirekton kun la brando, tamen li ŝanĝis lokon kun li.

– Aŭskultu min, Hopkins – diris Vernin. – Ni iros en In Sallah-on por kapti kelkajn rabistojn el la hordo de Manzur.

– Kial vi bezonas rabistojn? Ĉu eble oni aĉetas ilin ie?

– Jes, tiu homo akiros monon por tio – diris Borck. – He, ne trinku! Nun ni ne kunportos vin hejmen, ĉar la fortikaĵo Lafayette troviĝas pli ol cent kilometrojn de ĉi tie!

– Se vi rigardas nin pli ekzakte – diris la ekzekutisto, – kvinope ni formas akcian societon. Tiu soldato ĉi tie efektive estas Maria Puŝkin, kiu valoras dekses milionojn da frankoj. Por akiri la monon, ni devus lasi lin ĉe vi.

Hopkins la Bela kapjesis aprobe.

– Mi komprenas. Vi kvarope rabis tiun nervomalsanan vivinon, kaj vi vestis ŝin per uniformo. Nun vi volas tion, ke mi restigu lin ĉi tie, ĝis la elaĉeta mono alvenos. En ordo.

Gottfried Maria Puŝkin salte leviĝis konsternite.

– Mi protestas kontraŭ tio nun kaj por-ĉiam! Sciu, ke…

– Trankviliĝu, sinjorina moŝto! – avertis la sovaĝulo Puŝkin-on.

– Mi petas silenton! – kriis Vernin. – Maria Puŝkin estas la baza kapitalo de la akcia societo, krome li estas soldato.

Gottfried Maria Puŝkin jam singultis ofte, eĉ kelkfoje li ploris iomete, ĝis la dommastro fine komprenis, pri kio temas. Li kapjesis post mallonga hezito.

– La ulo povas resti ĉu tie, sed mi iros kun vi. Se ĉio sukcesos, ankaŭ mi ricevos el la mono.

– Tiuokaze ni devas altigi la bazan kapitalon – diris la ekzekutisto, per zorgoplena voĉo pro juraj skrupuloj.

– La… la baza kapitalo… – murmuris Puŝkin – mi estas… Ne estos altigo… ni kantu!

– Se ne estos altigo, mi batos vin je la kapo forte – proponis Hopkins la Bela, sed anticipis lian planon la viskio, kiu pli frue ekbatis la kranion de Gottfried Maria Puŝkin, nome interne, tiel, ke la reprezentanto de la baza kapitalo glitis de sur la ledo-tegita benko sur la plankon kun milda faleto.

– Puŝkin devas konsenti! – diris Dormand.

– La ĝenerala kunveno decidas! – anoncis Pugaĉev stentore, kiu sentis tiel, ke li estas la plej taŭga al la solenaj kaj oficalaj funkcioj, kiel ekzekutisto. – Ni altigos la bazan kapitalon laŭ la decido!

– En ordo – diris Vernin. – Nun ni metu Gottfried Maria Puŝki-on de sur la planko sur la sidejon!

Poste la ĝenerala kunveno prenis la bazan kapitalon je la manoj kaj piedoj. La baza kapitalo ronkis mallaŭte.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.