La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UNUETAĜA USONO

Aŭtoroj: Ilja Ilf, Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Antaŭparolo
La Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
La Dua Parto
10 11 12 13 14
15 16 17 18
La Tria Parto
19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29
La Kvara Parto
30 31 32 33 34
35 36 37 38 39
La Kvina Parto
40 41 42 43 44
45 46 47

La dudekkvara ĉapitro: Tago de malfeliĉoj

Antaŭ forveturo el Santa-Feo al Albukerko geedzoj Adams prenis informon pri stato de vojo kunliganta ambaŭ urbojn. Ili vizitis lokan aŭtomobilan klubon, kelkajn gazolinajn staciojn, turistan buroon kaj revenis kun multaj mapoj. Sinjoro Adams mienis malgaje, sed lia edzino male estis plena per certeco. Ni atendis ilin en la limuzino, kaj jam el malproksimo ekaŭdis iliajn emociigitajn voĉojn.

– Ĝentlemanoj! – diris s-ro Adams solene. – Ni informiĝis pri tio, ke Albukerko distancas cent mejlojn kaj survoje nun pluvas. Ekzistas loko longa je unu mejlo, en kiu vojo malleviĝas mil futojn. Bonvolu, sinjoroj, nenion paroli. Tio estas terure!

– Kaj kio sekvas el tio? – demandis s-ino Adams trankvile.

– Bekio! Bekio! Ne parolu tiel – “kio sekvas el tio”. Vi mem ne scias, kion vi diras!

– Nu, bone, vi estas ĉiam prava. Tamen mi volas koni vian planon.

– Ne, ne, Bekio, ne eblas tiel paroli. Necesas esti prudentema. Ho, ne! Mi avertas vin, sinjoroj, ke danĝero minacas nin.

– Sed kion finfine vi deziras – demandis s-ino Adams mallaŭte. – Ĉu vi volas, ke ni turnu nin reen?

– Ho, Bekio! Ne parolu tiel “ni turnu nin reen”! Kiel vi povas elparoli tiujn vortojn?

– Nu, tiam ekveturu!

– Ne, ne, Bekio! Serioze! Malleviĝo mil futojn! Ne eblas tiel paroli – “ekveturu”! Jes, jes, Bekio, vi ne estas eta knabino.

– Bone. Tiuokaze ni restas en Santa-Feo. Ĉu ne?

– Vi ĉiam tiel kondutas, – ekĝemis s-ro Adams, – viaj vortoj dolorigas min. Kiel vi povas tiel paroli – “ni restas en Santa-Feo”! Ne, ne, sinjoroj, tio estas terure!

Sinjorino Adams silente ekfunkciigis motoron, kaj ni ekveturis. Tamen antaŭ nia forlaso de l' urbo, s-ino Adams ankoraŭ kelkfoje “prenis informon”. Tio estis sola malforteco de nia vireca ŝoforino (driver). Kiam ŝi proksimiĝis al benzinstacio, ŝi signalis, kaj tuj el budo alkuris vigla junulo en stria kepo. S-ino Adams demandis lin pri necesa vojo.

– La tria vojo dekstren, mem (NB. derivaĵo de “madam”, sinjorino)! – respondis la junulo, purigante manojn per ĉifono, – kaj post ĝirejo veturu rekten!

– Ĉu konstante rekten?

– Jes, mem.

La junulo ekprovis forkuri.

– Ĉu vojo estas bona? – demandis s-ino Adams, ekprenante rapidkomutilon.

– Jes, mem.

– Grandan, grandan dankon (thank you very, very match)! – kriis s-ro Adams.

– Veri (very), veri! – aldonis la edzino.

– Veri maĉ (very match)! – aldonis ni.

Ni deveturis kaj ĉe nova stacio haltis.

– Necesas konvinkiĝi, – zorgoplene parolis s-ino Adams.

– Konvinkiĝo neniam estas troa, – konfirmis s-ro Adams, frotante manojn.

Kaj ĉio ripetiĝis denove – "Jes, mem" kaj "Ne, mem".

Kiam ni lasis Santa-Feon, venis krepusko, kiu pliigis singardemecon de s-ro Adams. Li silentis tutan vojon. Verŝajne, lian sentrankvilan animon jam penetris antaŭsento pri danĝero.

Baldaŭ iĝis mallumo. Antaŭlanternoj de nia limuzino, faritaj en nana uzineto de Ford, malfacile tralumigis malhelon saturitan per pluvakvo.

Nur unufoje s-ro Adams rompis sian tragedian silenton.

– Bekio! – ekkriis li. – Ni forgesis viziti poŝton en Santa-Feo por preni mian ĉapelon, kiun probable oni jam sukcesis ricevi el Kansaso. Jes, jes, sinjoroj, la ĉapelo nepre frenezigos min.

– Nenio grava okazis, ni sendos el Albukerko karton kun peto pri tio, ke oni translokigu la ĉapelon en San-Franciskon, – replikis s-ino Adams.

Vojaĝo ĝis Albukerko estis tute normala. Ni eĉ ne rimarkis danĝeran vojparton, kie estis milfuta malleviĝo, kvankam kelkajn horojn nervoze kaj atente enrigardis mallumon.

Tamen, atinginte la urbon, ni komencis serĉi dormlokon, perdis veran vojon kaj trafis grandan kavon. Unufojon dum la vojaĝo, post kiam ni kutimiĝis veturadi laŭ oportunaj betonaj ŝoseoj kaj ĉie renkonti servejojn, ni eliĝis tuj en koton kaj, ĝemante, ekprovis puŝi nian limuzinon, kiu enŝlimiĝis ĝis bufro kaj sekve ne moviĝis.

– Jes, jes, sinjoroj, – ekkriis s-ro Adams, – vi simple nenion komprenas pri aŭta akcidento!

Tiutempe aliris ĝentlemano, diris “mem” al sinjorino Adams, okupis ŝian sidlokon kaj forte premis akcelilon. La limuzinon tuj penetris fetora fumo, ekaperis furioza zumado, s-ro Adams, timiĝinte, deflankiĝis, kaj la aŭto, disĵetante fluidan koton, atingis vojon.

Tio estis la unua ĉenero de kelkaj malfeliĉoj, trafintaj nin sekvonttage.

Ni forlasis Albukerkon terurmatene. Belajn argilajn domojn, kun elstarantaj eksteren plafonaj solivoj, panelojn kun reklamoj de “Koka-Kola”, monakejojn, farmaciejojn, antikvajn hispanajn misiejojn kaj gazolinajn staciojn – ĉion akvumis griza pluvo. Ĉe domenirejoj pendis lignaj jugoj de bova jungilaro (por memoro al la unuaj pioniroj – orserĉantoj). Sur tegmentoj de meksikiaj domoj sekiĝis, pli ĝuste, malsekiĝis, faskoj de papriko. Ankaŭ malsekiĝis afiŝoj pri ekskursoj al indianaj vilaĝoj kaj al hispanaj misioj (plej proksima distancis cent okdek mejlojn).

Hodiaŭ ni devas transpasi Rokmontaron (Rocky Mountains).

Subite pluvo ĉesis, kaj aperis la suno. Ni komencis admiri pitoreskan pejzaĝon kaj ĝuis, kiel tri fame konataj porkidoj, ne suspektintaj pri danĝero.

La limuzino suprenleviĝis pli kaj pli, kaj finfine atingis grandan platon. Vojon kovris degelantaj neĝo kaj glacio. Estis hele kaj malvarme, kiel dum printempo. La plata alteco egalis dekdu mil futojn.

– Rigardu, rigardu! – kriis s-ino Adams. – Kiaj rokoj vidiĝas ĉe horizonto. Kia beleco! Ombro! Ombro! Verda ombro de roko!

– Ĝentlemanoj! Tio estas majesta! – admiris s-ro Adams, kaj emocie turniĝis sur sia sidloko. – Jes, jes, ĝentlemanoj, tiuj vidindaĵoj nobligas animojn, kaj…

Li subite eksilentis kaj, eltirinte kolon, ekrigardis la vojon.

La aŭto komencis gliti laŭ malseka glacimiksaĵo. Ĝi ekŝanceliĝis, postaj radoj turniĝis flanken. Sinjorino Adams premis bremson, kaj la aŭto haltis laŭlarĝe de vojo.

Ho, kiel ni ne volis lasi la varmetan limuzinon kaj enigi niajn piedojn, metitajn en facilajn ŝuojn, en glaciplenan akvon! Ni decidis volvi radojn per ĉenoj. Kvankam s-ro Adams ne partoprenis laboron, tamen li ankaŭ eliĝis kaj same malsekigis siajn piedojn.

– Mi petas vin, – diris s-ino Adams, estrinta laboron, – ne enmiksiĝu.

– Sed, Bekio, – balbutis la malgaja edzo, – mi devas labori kune kun ĉiuj.

Rokmontaro restis en nia memoro, kiam la 27-an de novembro ni estis tie. Malantaŭe, malsupre situis Teksaso, Ĉikago, Nov-Jorko, Atlantiko, Eŭropo. Antaŭe, malsupre situis Kalifornio, Pacifiko, Japanio, Siberio, Moskvo. Ni staris en glacia miksaĵo kaj mallerte volvis purajn radojn per ĉenoj.

Post unu horo ĉenojn ni aligis, kaj s-ino Adams ekfunkciigis motoron. En plej alta loko de intermonto troviĝis malnova, ligna kabano kun elpendaĵo “Kafejo”. Kelnerino estis junulino, kiu urbamode aspektis kaj tute ne similis iun kamparaninon.

Ni eldrinkis po glaseto da ĝino, varmiĝis kaj daŭrigis la vojaĝon, forgesinte ĉiujn niajn malgajojn.

Sed, nur kiam ni denove ekadmiris belajn pejzaĝojn, okazis terura tondro, kaj s-ino Adams, haltigis la limuzinon, ekrigardis nin kaj poste sian edzon.

– Ho, Bekio, – trabalbutis li, – jen, mi ja avertis…

– Kion vi avertis?

– Ne, Bekio, serioze, demandu min pri nenio. Tio estas terura!

Tamen nenio terura okazis. Simple rompiĝis mallerte aligita ĉeno kaj difektis apogilon de maldekstra alo.

Ni malmuntis la ĉenon kaj singardeme ekveturis plu. La suno varmigis pli. Glacio tute malaperis, kaj ni, samkiel jam menciitaj porkidoj, revigliĝis. Al ni plaĉis belaj ĉirkaŭaĵoj kaj suna tago.

– Ni komforte veturas, ĝentlemanoj! – parolis s-ro Adams. – Kaj kion spertis pioniroj, kiuj dum semajnoj, eĉ dum monatoj, moviĝis laŭ ĉi tiu vojo kune kun siaj gefamilianoj, sen nutraĵoj kaj akvo! Jes, jes, ĝentlemanoj! Sen akvo, kune kun edzinoj kaj etaj gefiloj.

Sinjoro Adams subite eksilentis. Do ni ne sukcesis ekkoni detalojn de pionira marŝado. Eltirinte kolon, li terure rigardis antaŭen.

La vojon baris tabulo kun afiŝo: “La vojo estas riparata. Ĉirkaŭveturo (detour) distancas dek unu mejlojn”. Meze de ĉirkaŭveturo, kiun kovris rozkolora argilo, staris kliniĝinta blua, duetaĝa buso de kompanio “Griza Ĉashundo” (Grey Hound), kiu veturis al Losanĝelo. Ĝi similis ŝipon, trafintan rifojn. Al ĝi proksimiĝis helflava raŭpa traktoro.

Antaŭ ni, longatempe, veturis stranga veturilo simila al india vigvamo kun rusta tubo de forno. Ni estis surprizitaj, kiam aŭto-vigvamo kuraĝe ekmoviĝis laŭ mola koto. Ni sekvis ĝin. El fenestroj de l' buso “Griza Hundo” elrigardis enuantaj pasaĝeroj. Verŝajne, tiuj dek unu mejloj estis plej malbonaj en tuta Usono, almenaŭ ni poste nenie samon renkontis.

Ni kelkfoje fiksiĝis en grandaj flakoj, eliĝis kaj puŝis la limuzinon per ŝultroj. Ŝuojn, paltojn, kaj eĉ vizaĝojn – ĉion malpurigis rozkolora argilo.

Kiam ni atingis malmolan vojon, ni rimarkis, ke aŭto-vigvamo haltis, kaj el ĝi eliris multnombra familio, kiu tuj komencis kolekti lignaĵojn por aranĝi fajron. La familio, probable, intencis manĝi. Ni preterveturis kun envio, ĉar post multaj suferoj ni same ekvolis manĝi.

La suno tre varmigis, kaj do ni baldaŭ sekiĝis kaj nia humoro pliboniĝis.

– Rigardu! Rigardu! – ekkriis s-ino Adams, svinginte per brakoj. – Kiaj belaj rokoj!

– Bekio! Ne liberigu viajn brakojn kaj rigardu nur vojon, – diris s-ro Adams.

– Ne, rigardu tiun rokon, – rekriis Bekio, – ĝi similas kastelon.

– Kaj tiu – turon.

– Ĝentlemanoj! Rigardu urĝe! Tiu mirinda roko similas grandan pecon da fromaĝo.

– Ne, pli ĝuste – kukon.

– Kun vianda farĉo.

– Aŭ longan, longan kolbason… ĉu vi konas, sinjoroj, ekzistas tia milana kolbaso, tre bongusta.

Nia apetito plikreskis. Kiam ni preterveturis pitoreskajn rokojn, kiuj, laŭ opinio de s-ro Adams similis teleron da supo, ni komprenis, ke baldaŭ mortos pro malsato.

Tamen nova evento abstraktis niajn pensojn. Sinjoro Adams hazarde malfermetis pordon, kaj lin apenaŭ ne eltiris el la limuzino turnoblovo.

Kiam ni veturis laŭ ĉefa strato de urbo Gallono, serĉante taŭgan restoracion, ekaŭdiĝis krako, kompare al kiu, jam okazinta sono de rompiĝinta ĉeno, ŝajnis kiel melodia ĉirpado de lokusto.

Nia aŭto ektremis kaj haltis. Komence ni komprenis, ke ni estas vivaj kaj do ekĝojis. Poste ni konkludis, ke okazis akcidento, ĉar flankon de nia nova aŭto enpuŝiĝis malnova, verda duonkamioneto.

Ĉirkaŭ niaj aŭtomobiloj tuj aperis trafikŝtopiĝo. Ni malgaje rigardis difektitajn alon kaj ŝtupon. Kulpulo de la akcidento eliĝis el duonkamioneto, murmurante pardonojn.

– Sinjoro! – diris s-ro Adams, surkoksiginte la manojn. – Vi enpuŝigis nian aŭton.

Li pretis ekbatali.

Sed batalo ne okazis. Nia kontraŭulo konfirmis sian kulpon kaj diris, ke ĉion kaŭzis “malbenitaj bremsoj”. Li tiel sincere konfuziĝis, kaj difektoj okazis ne tro gravaj, do ni decidis ne informi policon, sed adiaŭiĝi kiel amikoj.

En urbeto Gallopo ni pli bone komprenis Usonon. Reale ĝi neniel distingiĝis de ceteraj usonaj urbetoj kaj havis neniun unikecon. Ĝia rezidantaro ne interesiĝas pri aferoj en Eŭropo, Azio kaj Afriko. Eĉ usonajn aferojn ili malmulte konas. Tamen ses mil loĝantoj fieras pri tio, ke ili havas endome varman kaj malvarman akvon, bankuvon, duŝon, fridujon kaj paperon en necesejo, entute saman komforton, kiun havas loĝantaro de Kansaso aŭ Ĉikago.

Kvankam ankoraŭ ne venis la tria, s-ro Adams admonis nin resti en la urbeto.

– Hodiaŭ estas terura tago, – diris li, – tago de malfeliĉoj. Jes, jes, estus stulte ne kompreni tion. Ĝentlemanoj! Ni trompu faton. Morgaŭ ĝi ne kapablos malhelpi nian vojaĝon.

Kaj li foriris al servejo, por informiĝi pri kosto de riparo de la limuzino. Li petis nin resti ene. Dudek minutojn ni diskutis kun s-ino Adams pri hodiaŭaj malfeliĉoj.

– Nu, hodiaŭ nin jam nenio minacos. Pasis ankoraŭ dek minutoj, sed s-ro Adams ne alvenis.

– Mi scias, ke lin ne eblas restigi sola. Mi estas certa pri tio, ke li nun sidas kune kun vendisto kaj diskutas pri Ligo de Nacioj, tute forgesinte, ke ni lin atendas.

Ankoraŭ post dek minutoj al ni alkuris knabo kaj diris, ke s-ro Adams petas nin urĝe veni en la vendejon. Sinjorino Adams ekblankiĝis.

– Ĉu io okazis kun li? – demandis ŝi rapide.

– Ne, mem, – respondis la knabo, rigardante flanken.

Ni ekkuris al la vendejo kiel plej rapide. Stranga vidaĵo aperis antaŭ niaj okuloj. Ni supozis, ke neniu rezidanto de la urbeto Gallopo vidis antaŭe ion saman. Ŝajnis, ke peza bombaviadilo “Kaproni” (Caproni) elĵetis ĉiun kolekton da bomboj, antaŭdifinitan por abisena reĝo (negus) Haile Selassie. Granda vitrina vitro kuŝis sur trotuaro, tute rompita. En malplena kadro, surfone de du plej novaj “ford”-oj, staris s-ro Adams, prenante enmane arketon de okulvitroj. Fingro de lia dekstra brako estis tranĉita, sed li tion ne rimarkis kaj ion eksplikis al konfuzita vendisto pri Ligo de Nacioj.

– Kion vi faris! – ekkriis s-ino Adams, malfacile spirante.

– Ne, Bekio! Nenio serioza. Mi nenion faris. Mi iris tra vitrina vitro. Kiam mi estis diskutanta kun la vendisto, mi ne rimarkis, ke mi iras ne tra pordo, sed tra vitrino. Nu, mi ja ne estas kulpa pri tio, ke vitrino estas tiel granda kaj komenciĝis tuj de grundo.

Sinjorino Adams ekprovis palpi sian amatan edzon. Tio estis tute nekredeble, ke li havis neniujn vundojn. Nur liaj okulvitroj rompiĝis.

– Ĉu vi spertas doloron? – demandis s-ino Adams. – Ja vi enpuŝiĝis en dikan vitron!

– Sed, Bekio, mi estis tiom surprizita, ke nenion sentis.

Sinjoro Adams donis monon al la konsternita vendisto kaj gaje diris:

– Vi ne devas opinii, ke mi perdis vane tempon ĉi-tie. Mi plene informiĝis pri riparo de nia aŭto. Mi proponas prokrasti riparon, ĉar ni nepre ankoraŭfoje trafos akcidenton. Kiam ni revenos Nov-Jorkon, tiam ni ĉion riparos kaj refarbos. Ne hastu, sinjoroj, elspezi viajn dolarojn.

Ni tiel timis tion, ke hodiaŭaj malfeliĉoj ankoraŭ ne finiĝis, ke paŝis laŭ strato singardeme kaj ofte turniĝis. Nur kiam ni enlitiĝis, ni komprenis, ke tago de malfeliĉoj jam pasis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.