La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UNUETAĜA USONO

Aŭtoroj: Ilja Ilf, Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Antaŭparolo
La Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
La Dua Parto
10 11 12 13 14
15 16 17 18
La Tria Parto
19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29
La Kvara Parto
30 31 32 33 34
35 36 37 38 39
La Kvina Parto
40 41 42 43 44
45 46 47

La naŭa ĉapitro: Ni aĉetas aŭton kaj forveturas

Dum veturado al Sing-Sing kaj ankoraŭ pli frue dum matenmanĝo, ni admonis s-ron Adams vojaĝi tra Usono kune kun ni. Ĉar ni havis neniujn argumentojn, do ni monotone ripetadis jenan frazon:

– Nu, veturu kune kun ni! Tio estos tre interesa!

Ni admonis lin, samkiel junulo admonas fraŭlinon ami lin. Li havas neniun bazon, sed tre deziras esti amata. Jen li sekve ĝemas.

S-ro Adams nenion respondis, kiel tiu sama fraŭlino, aŭ provis ekparoli pri alia temo.

Tiam ni komencis petegi lin plie. Ni elpensis torturon, kiu turmentis la bonkoran, maljunan ĝentlemanon tutan semajnon.

– Konsideru, s-ro Adams, vi estos kialo de nia pereo. Sen vi ni pereos en tiu ĉi lando, superplenigita per gangsteroj, benzinstacioj kaj ovoj kun ŝinko. Ni malsaniĝos antaŭ viaj okuloj en Nov-Jorko kaj mortos.

– Ne, ne, ĝentlemanoj, – parolis s-ro Adams, ne! Ne eblas tiel agadi. Jes, jes, jes! Vi tion ne komprenas, s-ro Ilf kaj s-ro Petrov.

Sed ni senkompate repetis lin sentante, ke nia amiko hezitas kaj necesas, kiel plej baldaŭ, forĝi tiun ĉi diketan, enigitan en akuratan, grizan kostumon, feron, dume ĝi estas inkandeska. Geedzoj Adams estis reciproke amantaj kaj bonege komprenantaj unu la alian. En okuloj de sia edzino li povus tralegi: “Mi scias, ke vi tre deziras veturi kaj vi malfacile detenas sin de tio, por ke tuj komenci vojaĝon kune kun ne tro konataj personoj. Tio estas via karaktero. Por vi ne gravas, restigi min sola kune kun bebo. Vi estas scivolema kiel negrido, kvankam vi jam estas sesdektrijara. Rememoru, kiom da fojoj vi veturis tra Usono per aŭto kaj trajno? Vi konas la landon samkiel vian loĝejon. Se vi deziras revidi ĝin ankoraŭfoje, tiam veturu. Por vi, mi ĉiam estas oferema.

Nur unu demando ne estas komprenebla por mi – kiu direktos aŭtomobilon? Cetere, faru ĉion ajn laŭ via deziro. Pri mi mem vi povas tute ne pensi”.

“Ne, ne, Bekio! – ŝi povus tralegi en la edzaj okuloj. Nekorekte kaj iom antaŭtempe opinii tiel malgaje pri mi. Mi absolute ne volas veturi ien ajn. Mi simple deziras helpi al la homoj. Kaj krome, mi ruiniĝos sen vi. Kiu razos mian kapon? Estos pli bone, se vi veturos kune kun ni. Vi estas ankoraŭ pli scivolema ol mi. Tion ĉiuj scias. Veturu! Samtempe vi direktos aŭton.”

“Kaj bebo?” – respondis okuloj de s-ino Adams.

“Ho, jes! Bebo! Tio estas terura: mi tute perdis la atenton!”

Kiam senvorta konversacio alvenis tiun ĉi punkton, s-ro Adams turnis sin en nian flankon kaj ekkriis:

– Ne, ne, ĝentlemanoj! Tio ĉi ne eblas!

– Kiel do ne eblas? – lamentis ni. – Ĉio eblas kaj estos bona. Dum veturo ni haltos kaj noktos en hoteloj.

– Nu, kiu noktos en hoteloj? – ekkriis subite s-ro Adams. – Ni pasigos noktojn en gastejoj aŭ kampadejoj.

– Jen, efektive, – daŭrigis ni, – vi ĉion scias. Nu, veturu! Vorton de honesto! Sinjorino Adams, veturu kune kun ni! Veturu kune kun la tuta familio!

– Kaj bebo? – samtempe ekkriis la geedzoj.

– La bebon vi povas lokumi en infanvartejon.

– Ne, ne, ĝentlemanoj! Ho, ve! Vi iluziiĝis! Tie ĉi ne ekzistas infanvartejoj. Vi nun estas ne en Moskvo.

Jes, tio estas vero. Ni estis ne en Moskvo. El fenestroj de apartamento de gesinjoroj Adams vidiĝis nudaj arboj de Centra parko kaj el Zoologia ĝardeno aŭdiĝis raŭkaj krioj de papagoj imitantaj signalojn de aŭtoj.

– Tiam vartu pri ŝi viaj konatoj, – diris ni.

La geedzoj ekhezitis. Sed la aferon malbonigis la filineto mem, kiu venis la ĉambron vestita je piĵamo kun brodita sur ĝia fronto musido Miki Maŭs (Mickey Mouse). Ŝi venis por diri “Bonan nokton” antaŭ enlitiĝo. La gepatroj kun ĝemado alkuris al sia filino. Ili brakumis kaj kisis ŝin kelkfoje turninte sin al ni. Nun en iliaj okuloj oni povas tralegi jenon: “Kiel? Interŝanĝi tiun ĉi etan belulinon je du fremduloj? Tio okazos neniam!”

Alveno de l' bebo forĵetis nin al elira punkto. Necesas ĉion rekomenci. Kaj ni reatakis.

– Kia ĉarma estas infano! Kiomaĝa ŝi estas? Ĉu efektive nur dujara? Ŝi aspektas kiel okjara. Ŝi mirinde estas memstara knabino kaj ŝi bezonas plian liberecon! Ĉu ŝajnas al vi, ke permanenta zorgado de gepatroj iom bremsas pluan inteligentecon de infano?

– Jes, jes, jes, sinjoroj! – parolis la feliĉa patro preminte la bebon al si. – Tio estas nur ŝerco viaflanke.

Post kiam la bebon oni enlitigis, ni kvin minutojn dece parolis pri nenio grava, kaj poste ni rekomencis admoni. Ni faris multajn proponojn okaze de l' bebo, sed neniu estis akceptita. Kiam ni absolute perdis esperon, subite elbuŝiĝis jena nia frazo:

– Kaj ĉu eble vi havas iun konatan matronon, kiu konsentus varti la bebon dum via foresto?

Okazis, ke, ŝajne, necesa damo ekzistas. Ni jam komencis pli detale evoluigi la ideon, sed neatendite s-ro Adams ekstariĝis. Liaj okulvitroj ekbrilis. Li iĝis tre serioza.

– Ĝentlemanoj! Ni bezonas du tagojn por decidi la taskon.

Dum du tagoj ni vagadis tra Nov-Jorko meditante pri tio, kio okazos, se gesinjoroj Adams rifuzos nian proponon veturi kune. Kie ni tiam trovos necesan idealulon? Ni delonge staris antaŭ vitrinoj de vendejoj prezentantaj akcesoraĵojn por vojaĝoj. Sakoj faritaj el skota ŝtofo kun zipoj, dorsosakoj el ŝipa veltolo, valizoj el mola ledo, plejdoj kaj termosoj – ĉio memorigis vojaĝon kaj allogis al ĝi.

Ĝustatempe en nian hotelan ĉambron venis s-ro Adams. Li aspektis absolute malsame. Li estis trankvila kaj triumfa. Lia veŝto estis plene butonumita.

– S-ro Ilf kaj s-ro Petrov, – diris la eta dikulo, spiregante kaj viŝante malvarman ŝviton de sur sia kalvaĵo, – ni decidis akcepti vian proponon.

Ni volis lin brakumi, sed li deflankiĝis, dirinte:

– Ĝentlemanoj, nun venis tre serioza momento. Ne eblas perdi tempon plu. Vi devas tion kompreni.

Dum la pasintaj du tagoj s-ro Adams ne sole akceptis la proponon, sed ankaŭ detale pripensis okazontan kurson. Ĝi kaŭzis turniĝon de niaj kapoj.

Komence ni transiras longan kaj malvastan ŝtaton Novan Jorkon laŭlonge kaj haltos en Skenektedio (Schenectady) – urbo de elektra industrio. Posta granda halto okazos en Baffalo (Buffalo).

– Eble, estas tre triviala rigardado de Niagara akvofalo (Niagara Falls), sed, ĝentlemanoj, tion vi devas nepre vidi.

Poste ni veturos laŭ bordoj de lagoj Ontario kaj Erio kaj atingos Detrojton (Detroit). Tie ni observos uzinojn de Ford kaj poste ni trafos Ĉikagon (Chicago). Plue nia celo estos urbo Kansaso (Kansas City).

Tra Oklahomo ni trafos Teksason. El Teksaso ni atingos urbon Santa Feon, en ŝtato Nova Meksikio. Tie ni vizitos indian teritorion. Lasinte Albukerkon (Albuquerque) ni transpasos Rokan montaron (Rocky Mountains) kaj trafos Grandan kanjonon. Poste estos Las Vegaso kaj fame konata digo sur rivero Kolorado (Colorado Boulder Dam).

Kaj jen ni okazas en Kalifornio post transpaso de montoĉeno Sierra Nevado, kie ni vizitos San-Franciskon, Losanĝelon, Holivudon (Hollywood) kaj San-Diegon. Post atingo de bordoj de Pacifiko ni veturos reen laŭ meksikia limo, tra El Paso, San Antonio kaj Hjustono. De tie ni moviĝos laŭ Meksikia golfo kaj atingos nigrajn ŝtatojn: Luiziano, Misisipo kaj Alabamo. Ni haltos en urbo Nova Orleano kaj tra norda parto de ŝtato Florido tra Talagasio (Tallahassee), Savano (Savannah) kaj Ĉarlstono (Charleston) ni aŭtos al Vaŝingtono, la ĉefurbo de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Nuntempe estas facile skribi pri tio, sed tiam… Kiom da krioj, disputoj, reciprokaj persvadoj okazis! Ni ĉie volis troviĝi, sed tempolimon de la vojaĝo geedzoj Adams determinis tre konkretan – du monatojn kaj neniu tago plu. Ili firme deklaris, ke ili povas forlasi la bebon nur dum sesdek tagoj.

Nun restis aĉeto de aŭto. Kaj kion aĉeti?

Kvankam jam ĝis tiam ni sciis, ke ni aĉetos plej malkaran aŭton troviĝantan en Usono, sed ni tamen decidis viziti aŭtomobilan eksponejon de la jaro 1936, kvankam nun estas novembro de 1935.

Ekspozicio situis en du etaĝoj kaj kolektis, kiel en fokuso, ĉiujn brilajn atingojn de aŭtomobila Usono. Forestis orkestroj, palmoj kaj bufedoj, – ĝenerale neniuj kromaj ornamaĵoj. La aŭtoj mem estis tiel belaj, ke bezonis nenion. Perfekta, usona teknika stilo konsistas el tio, ke esenco havas nenion troan. Aŭto estas celo de via vizito kaj do tie ĉi ekzistas nur ĝi. Vi rajtas tuŝi ĝin permane, eniĝi ĝin, turni stirilon, funkciigi antaŭlanternojn, detale ekzameni motoron.

Longaj korpoj de multekostaj “pakardoj” (packard), “kadilakoj” (cadillac) kaj “rols-rojs”-oj (rolls-royce) staris sur spegulaj podioj. Sur apartaj placetoj rotaciis speciale poluritaj ĉasioj kaj motoroj. Turniĝis kaj saltis nikelitaj radoj prezentante elastecon de risortoj kaj amortiziloj.

Ĉiu kompanio demonstris sian unikan teknikaĵon, por ĝisfine allogi aĉetanton kaj maltrankviligi lin (ĉefe lian edzinon).

Ĉiuj aŭtoj, kiujn demonstris kompanio “Krajsler” (chrysler), estis orkoloraj. Pli ĝuste, ties koloro estis kafa-ora, kiun havas skarabo. Ĝemado aŭdiĝis ĉirkaŭ tiuj aŭtoj. Belaj, maldikaj usonaninoj kun helbluaj okuloj estis pretaj fari krimon por akiri tiun aŭton. Iliaj edzoj turmentis pro imago, ke hodiaŭ nokte ili estos sole kune kun siaj edzinoj kaj tiam okazos konversacio pri la ekspozicio.

Ĉiu el edzoj longe estos paŝanta apud geedza lito, sur kiu kuŝas, kiel katido, lia amatino kaj balbuti:

– Karulino, ja nia “plimut”-o (plymouth) veturis nur dudek mil mejlojn. Ĝi estas ideala aŭto. Sed lia edzino eĉ ne aŭskultos lian balbutadon kaj sole ripetos:

– Mi deziras orkoloran “krajsler”-on!

Kaj tiun nokton kutima geedza lito transformiĝos por malfeliĉa edzo je kuŝejo de hinda fakiro kun enigitaj najloj.

Tamen malaltaj, potencaj “kord”-oj (cord) kun kristalaj antaŭlanternoj troviĝantaj interne de aloj por pli oportuna ĉirkaŭblovado, devigas forgesi orajn skarabojn. Usonaninoj interniĝas en aŭtojn kaj sidas tie multajn horojn nedezirante eliri. En plena ekstazo ili premas butonon kaj antaŭlaternoj elrampas solene el aloj. Ili repremas la butonon kaj tiuj malaperas en siaj nestoj. Kaj denove elekstere oni povas vidi nenion – nur nudan, brilan alon.

Tamen oro kaj kvarcovitro perdas sian allogon apud luksaj kaj eksmodaj formoj de grandaj “rols-rojs”-oj (rolls-royce). Komence oni volas preteriri tiujn nigrajn, simplajn aŭtojn, ĉar ŝajnas iom stranga tio, ke ili staras apud pli modernaj ekzempleroj. Tamen dum atenta esplorado iĝas klara tio, ke ĝi estas ĉefa aŭto ĉi tie. Ĝi servados tutan vivon kaj sekve ĝin preferas aĉeti superriĉaj oldulinoj aŭ princoj. Krom tio, ĝi estas prestiĝa aŭto samkiel diamantoj aŭ karaj peltoj.

Ni ankaŭ interniĝis en saman aŭton kaj sentis sin en ĝi ne tro oportune, kiel lordo gardanta sigelon, sed perdinta ĝin kaj atendanta punon.

Post iom da tempo ni lasis ĝin kaj decidis aĉeti ion alian, ĉar ĝi ne taŭgis por nia tre malfacila vojaĝo. Des pli, ke ĝi estis tro kara kaj kostis kelkajn mil dolarojn.

Ankaŭ ni esploris ceterajn specojn de aŭtoj. Ni sidis en helblua “bjuik”-o (buick) kaj en eta, malkara “ŝevrole”-o (chevrolet), funkciigis per butono antaŭlanternojn de “ford”-o (ford), tuŝis permane “plimut”-on (plymouth), “olsdmobil”-on (oldsmobile), “studebeker”-on (studebaker), “hudson”-on (hudson), “neŝ”-on (nashes) kaj eĉ premis sirenon de “kadilak”-o tiel, kvazaŭ pro tio dependis aĉeto de l' aŭto. Sed, eliginte el interno de l' mirinda aŭto potencan muĝon, ni deflankiĝis. Ne! Ne aĉetos! Mankas mono!

Ni vizitis ankaŭ aliajn aŭtajn eksponejojn. Ili situis ĉefe sub la libera ĉielo, sur senuzitaj terenoj de l' urbo. Ties lukson iom malbonigis granda afiŝo kun skribaĵo “Konsumitaj aŭtoj”. Tie ankaŭ estis diversaj aŭtoj, sed tempo videble maljunigis ilin kaj nenia riparo povus kaŝi ties estimindan aĝon.

– Tiujn aŭtojn preferas aĉeti tre riĉaj personoj, – neatendite diris s-ro Adams.

– Mi konsilas aĉeti novan “ford”-on. Konsumita aŭto kostas malpli, sed vi ja ne scias, kiom da benzino kaj oleo ĝi bezonas, kiom da fojoj vi riparos ĝin dum veturado. Ne, ne, sinjoroj, aĉeto de malnova aŭto estas stultaĵo.

Ĉiu bazaro havis apartan lokon, en kiu sub baldakeno, staris aŭtomobilo ornamita per alloga afiŝo: “Hodiaŭa sensacio”, kaj ni ege ekdeziris ĝin aĉeti, des pli, ke la sensacio kostis malmulte kaj aspektis, kiel la nova. Sed Adams estis tiam necedema kaj haltigis nin de danĝera aĉeto.

Ni aĉetis novan “ford”-on.

Komence ni volis aĉeti ĝin kun radioricevilo. Sed al ni oni rakontis unu teruran eventon. Antaŭnelonge okazis aŭta akcidento en montaro. Kripligitaj homoj kelkajn horojn troviĝis en difektita aŭto kaj kontraŭvole aŭskultis sonojn de fokstrotoj el funkciinta radioricevilo. Post tio ni, certe, rifuzis ĝin aĉeti, des pli, ke ĝi kostis kvardek du dolarojn.

Ankaŭ ni rifuzis hejtilon, kiun ni dubinde uzos, ĉar pro ĝi ŝvitas venta vitro. Ni ŝparis dekdu dolarojn. Cindrujo kostis malmulte, sed mankis tempo por aĉeti ĝin.

Unuvorte, ni aĉetis plej ordinaran “ford”-on, sen radio, hejtilo, cindrujo, posta kofro, sed kun elektra fajrilo.

Vendis ĝin al ni komercisto (dealer) en malsupra parto de l' urbo, ie sur la Dua avenuo kaj angulo de la 1-a strato, areo ne por aristokratoj. Nia nova aŭto aŭ, kiel oni en Usono nomas ĝin “car”, staris en malplena remizo, en kiu estis duonlumo kaj koto. La komercisto aspektis kiel gangstero kaj kvazaŭ ne tro volis vendi la aŭton al ni. Se ni ĝin aĉetos estos bone, se ne – ankaŭ nenio grava okazos. Tamen ni tuj ekvidis ĝuste tion, kion ni serĉis. La aŭtomobilo estis tute nova, havis musan koloron, aspektis kiel kara, sed kostis malmulte. Kion plian oni povus deziri de aŭto? Ĉu senpagajn kukojn, kiel amis paroli Majakovskij (NB. Majakovskij, Vladimiro, granda rusa poeto, pli frue vizitinta Usonon)? Tiuj mirakloj ne ekzistas en la mondo! Kaj do ni tuj pagis monon.

Nia nova “car” tuj ekplaĉis al ni.Kaj post kiam ĉiuj klopodoj finiĝis: ni ricevis konduklicencon kaj flavan numeron 3C-99-74 kun skribaĵo “Nov-Jorko”, asekuris nin pro akcidentoj, ni unufoje veturis tra Nov-Jorko en sia aŭto, kiun direktis s-ino Adams kaj ŝia edzo sidis apude. Ni estis tre fieraj kaj absolute ne komprenis, kial la granda urbo neniel reagas. Por fari al ni komplimenton, olda Adams diris, ke dum sia vivo neniam vidis tiun perfektan, ekonomian kaj facile moviĝantan aŭton.

– Jes, tre oportune konduki ĝin. Vi devas esti feliĉaj pro sukcesa aĉetaĵo, – konfirmis s-ino Adams.

Ni ankaŭ sentis kontentigon pro tio, ke inter dudek kvin milionoj da usonaj aŭtomobiloj ni posedas la plej bonan.

Lastan nokton ni pasigis ĉe geedzoj Adams.

Ni decidis ellitiĝi kiel eble pli frue por forveturi, kiam la bebo estos dormanta. Sed tio ne sukcesis. La knabineto ekvidis nin portantajn valizojn. Ne eblas senkompate rigardi tiam la geedzojn. Ili per mensogaj voĉoj asertis la bebon, ke post unu horo ili revenos. La negrino ploris. Ni rimorsis.

La aŭto ekmoviĝis laŭ malseka asfalto de Ŭesto de Centra parko, rapidindikilo komencis dekalkuli mejlojn kaj ni forveturis en nian longan vojaĝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.