La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UNUETAĜA USONO

Aŭtoroj: Ilja Ilf, Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Antaŭparolo
La Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
La Dua Parto
10 11 12 13 14
15 16 17 18
La Tria Parto
19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29
La Kvara Parto
30 31 32 33 34
35 36 37 38 39
La Kvina Parto
40 41 42 43 44
45 46 47

La tria ĉapitro: Tion oni povas vidi el hotela fenestro

La unuaj horoj en Nov-Jorko, promenado tra la nokta urbo kaj reveno en la hotelon, por ĉiam restos en nia memoro kiel tre grava evento.

Ni eniris sufiĉe vastan hotelan vestiblon ornamitan per marmoro. Dekstre post glata ligna bariero staris du junaj kontoristoj. Ambaŭ havis palajn, glate razitajn vangojn kaj etajn nigrajn lipharojn.

Apude sidis kasistino ĉe aŭtomata kalkulilo. Maldekstre situis tabaka butiko. Ĝiaj vitrinoj prezentis malfermitajn cigarujojn. Ĉiu cigaro estis envolvita per diafana, brila papero kun ruĝoraj ringetoj.

Sur blankaj, brilaj supraĵoj de kovriloj estis pentritaj malmodernaj beluloj kun grandaj lipharoj, oraj kaj arĝentaj medaloj, verdaj palmoj kaj negrinoj rikoltantaj tabakon. En anguloj de kovriloj vidiĝis prezoj: kvin, dek aŭ dekkvin cendoj pro unu peco. Aŭ dekkvin cendoj pro du, aŭ dek cendoj pro tri pecoj. Pli dense ol cigaroj kuŝis paketoj kun cigaredoj same envolvitaj per diafana papero. Usonanoj preferas fumi “Lucky Strike” en malhelverda paketo kun ruĝa cirklo centre, “Chesterfield” en blanka paketo kun oritaj literoj kaj “Camel” en flava paketo kun bruna kamelo (NB. fakte dromedaro).

Tutan muron situantan kontraŭ portalo okupis kelkaj vastaj liftoj kun oritaj pordoj, kiujn malfermis servistoj kaj informis gastojn pri tio, ke liftoj funkcias kun nepra halto en la deksesa etaĝo. Iom poste ni komprenis tiun ĉi artifikon de l' administracio, kiu volis tiamaniere pliigi nombron da vizitantoj de restoracio kaj kafejo troviĝantaj tie.

Ni eniris lifton kaj ĝi rapide komencis leviĝi. En etaĝaj haltoj servisto malfermis pordon kaj kriis: ”Up!” (Supren). Post eniro de virino ĉiuj viroj deprenis siajn ĉapelojn kaj ni faris samon. Tiel ni konatiĝis kun la unua usona kutimo. Sed konatiĝo kun kutimoj de la fremda lando ne estas tute facila afero kaj preskaŭ ĉiam ĝi okazigas iun konfuzon. Post kelkaj tagoj dum vizito al eldonejo ni same demetis niajn ĉapelojn post eniro de virino en lifton. Tamen ceteraj viroj troviĝantaj kune kun ni tie ne faris samon kaj rigardis nin mire. Fakte ĉapelojn viroj demetas nepre en loĝejaj kaj hotelaj liftoj, sed aliloke tio ne estas deviga.

En la dudeksepa etaĝo ni eliris el la lifto kaj laŭ malvasta koridoro direktis nin al nia ĉambro. Grandegajn duaklasajn hotelojn situantajn en centro de Nov-Jorko oni konstruas tre ŝpareme, – koridoroj estas mallarĝaj, ĉambroj estas karaj, sed malgrandaj kun nealtaj plafonoj. Investantoj komisias al entreprenistoj jenan taskon: enigi kiel eble multajn ĉambrojn en ĉielskrapanton. Tamen ĉambretoj rezulte aspektas tre alloge kaj tute komforte. Ili enhavas ĉion necesan: varman kaj malvarman akvon, duŝejon, poŝtpaperon, telegrafajn blankedojn, poŝtkartojn kun bildo de l' hotelo, paperajn ujojn por malpura vesto kun formularoj, en kiujn necesas nur enskribi kvanton de vesto bezonanta lavadon. Ĝenerale en Usono oni lavas ĉion rapide kaj tre bone.

Gladitaj ĉemizoj aspektas pli bone ol la novaj en vitrinoj de vendejoj. Ĉiun oni enmetas en paperujon, ĉirkaŭigas per papera rubando kun informilo pri lavejo kaj akurate alpremas manikojn per pingletoj. Krome ĉiuj truoj estas plene ŝtopitaj. Komforto en Usono ne estas parto de troa lukso, ĝi efektive estas norma kaj tute akirebla.

Post nia eniro la ĉambron ni provis trovi ŝaltilon kaj longe ne sukcesis tion. En obskuro ni vagadis tra la ĉambro, bruligis alumetojn, ekzamenis ĉiujn murojn kaj pordojn, sed nenion trovis. Kelkfoje ni jam malesperiĝis kaj sidiĝis por ripozi. Finfine ni sukcesis lumigi la ĉambron. Ŝaltiloj troviĝis ĉe ĉiu lampo kaj estis fajnaj ĉenoj kun globetoj sur finoj. Alterno de tiroj pro globeto realigis lumon kaj mallumon. Litoj ne estis aranĝitaj por dormado kaj ni provis trovi butonon por alvoki ĉambristinon. La butono forestis.

Tiam ni konjektis, ke necesas alvoki ŝin aŭ ĉiun alian serviston per telefono. Alveninta ĉambristino estis negrino. Ŝi aspektis iom timeme kaj post nia peto aranĝi litojn por dormado ŝia timo videble pliiĝis. Finfine ŝi ordigis niajn litojn plurfoje ripetante “Yes, sir” (Jes, sinjoro). Iom poste ni eksciis, ke kutime litojn en hoteloj aranĝas klientoj mem kaj do nia nokta pretendo estis la unua precedento en historio de l' hotelo.

En la ĉambroj staris meblaro, kiun poste ni vidis senescepte en ĉiuj hoteloj de Usono situantaj en Oriento, Okcidento kaj Sudo de l' lando. Nordon ni ne vizitis. Sed ni estas certaj, ke tie ni trovus la saman novjorkan meblaron: brunan komodeton kun spegulo, metalajn litojn lerte farbitajn kaj sekve aspektantajn kiel lignaj, kelkajn molajn seĝojn, brakseĝon taŭgan por balancado kaj porteblajn elektrajn lampojn kun maldikaj longaj stangoj kaj grandaj kartonaj kloŝoj.

Sur komodo kuŝis dika libreto en nigra bindaĵo. Sur ĝia supraĵo vidiĝis orita stampo de l' hotelo. Tio ĉi estis Biblio. Ĝi estis adaptita por aferistoj, kiuj kutime ne havas sufiĉan libertempon. La unua paĝo entenis kroman liston preparitan de zorgema hotela administracio:

– Por trankviligo de animduboj, vidu la paĝon N, tekston tian;

– Por decidi familiajn malfacilaĵojn, vidu…;

– Kiam okazas monproblemoj, vidu…;

– Por prosperi en laboro, vidu… La indikita paĝo estis uzita pli ofte kaj sekve iomete malpuriĝis.

Ni malfermis fenestrojn. Ĉi tie ili malfermiĝas ankaŭ laŭ usona maniero, alie ol en Eŭropo. Ilin necesas suprenlevi, samkiel en trajnoj.

La fenestroj de niaj ĉambroj rigardis tri flankojn. Sube kuŝis la nokta Nov-Jorko dormanta ĉe bordo de Atlantiko. De la oceano blovis varmeta vento. Apude situis kelkaj ĉielskrapantoj kaj ŝajnis, ke ili estas facile atingeblaj permane. Iliajn fenestrojn oni povas kalkuli. Pli malproksime lumoj en fenestroj aspektis kiel horizontalaj linioj kaj ankoraŭ pli malproksime inter densa lumamaso estis nigra, kurba strio tute nelumigita. Ni supozis, ke tie fluis ĉu Hudsono, ĉu Orienta rivero (East River). La videbla lumigita mondo ne estis permanente senmova kaj iufoje ni rimarkis, ke iu lumeto estingiĝis. Verŝajne unu el sep milionoj da novjorkanoj enlitiĝis kaj sekve elŝaltis lumon. Kiu li estas? Kontoristo aŭ oficisto de metroo? Povas esti enlitiĝis juna vendistino sonĝanta pri unu miliono da dolaroj?

Nov-Jorko dormis. Same dormis ĝiaj loĝantoj, kies praŭloj aŭ ili mem venis ĉi tien el Skotlando, Irlando, Hamburgo kaj Vieno, Kovno kaj Belostoko, Napolo kaj Madrido, el Latina Ameriko, Ĉinio, Aŭstralio kaj Afriko. Dormis homoj kun diverskolora haŭto: blanka, nigra aŭ flava. Ni rigardis malproksimen kaj meditis pri okupoj kaj kutimoj de tiuj ĉi loĝantoj. Ni tre deziris kiel plej baldaŭ tion ekscii.

Finfine ni enlitiĝis tute lacaj. Por la unua tago impresoj estis tre multaj. Malutile tiel konatiĝi kun tia urbego kiel Nov-Jorko. Ni samtempe sentis plezuron pro kvieta kuŝado en oportunaj usonaj litoj kaj ĥaoson en niaj kapoj, en kiuj kvazaŭ miksiĝis balancado en “Normandio”, veturado en taksio, promenado laŭ Broadway.

Matene ni rigardis tra la fenestro kaj ekvidis la urbon kovritan per maldensa nebulo. Pejzaĝo similis la saman vilaĝan. Kelkaj blankaj fumetoj leviĝis supren. Al pinto de iu dudeketaĝa dometo eĉ oni aligis idilian metalan koketon. Sesdeketaĝaj ĉielskrapantoj, kiuj hieraŭ ŝajnis tiel proksimaj, nun estis disigitaj de nia hotelo per pluraj ruĝaj tegmentoj kaj cento da altaj kamentuboj kaj lukoj, inter kiuj vagis ordinaraj katoj. Sur kontraŭincendiaj brikaj muroj vidiĝis reklamoj.

Ĝenerale Nov-Jorko konsistas kvazaŭ el kelkaj tavoloj. Plej altan tavolon okupas supraĵoj de ĉielskrapantoj, pli altaj ol la nia. Ili havas pintojn, vitrajn aŭ oritajn kupolojn brilajn sub la suno, aŭ turetojn kun grandaj horloĝoj. Ampleksoj de turetoj preskaŭ egalas kvaretaĝan domon. La sekvan tavolon okupas plataj tegmentoj kun kamentuboj, lukoj kaj katoj, jam menciitaj. Sur unu tegmento troviĝas unuetaĝa dometo kun ĝardeneto, arbetoj, brikaj padoj, fontaneto kaj kelkaj pajlaj brakseĝoj. Tie oni povas plezure ripozi spirante benzinan odoron de floroj kaj aŭdante melodian brulegon de supergrunda fervojo. Ĝi okupas la trian tavolon de la urbo situantan plejparte en nivelo de la duaj-triaj etaĝoj, ie ĝi troviĝas pli alte. Tiu ĉi unika konstruaĵo havas metalajn apogilojn kaj dum trajna veturado ĝi terure tondras.

Por vidi plej lastan tavolon necesas elŝovi sin el fenestro kaj rigardi ĝuste malsupren. Ĉio troviĝanta tie aspektas samkiel en renversa binoklo: vojkruciĝo kun aŭtetoj, piedirantoj kaj pasejo.

El alia fenestro oni povas vidi riveron Hudsonon, kiu estas limo inter usonaj ŝtatoj Nova Jorko (New York) kaj (Nova Ĵerzejo). Konstruaĵoj situantaj ĉe unu bordo de l' rivero apartenas al Nov-Jorko urbo (New York City) kaj sur la mala bordo al Jersey City (Ĵerzejo urbo). Oni eksplikis al ni, ke tiu kvazaŭ stranga administra disigo havas certajn oportunojn. Oni povas labori en unu ŝtato kaj loĝi en la alia, spekuli en Nov-Jorko kaj pagi impostojn en Nova Ĵerzejo (tie ili estas malpli grandaj), edziĝi en Nov-Jorko kaj divorci en Nova Ĵerzejo aŭ male, konsiderante lokajn leĝojn kaj prezojn. Iom poste ni aĉetis aŭton por vojaĝo tra Usono kaj ŝparis kelkajn dolarojn, asekurinte ĝin en Nova Ĵerzejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.