La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL VIVO DE ĈUKĈOJ

Aŭtoro: Vasilij Eroŝenko

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La ĉukĉa elegio

Mi kuŝas ĉe l' maro. Apude dormas mia Kolima-hundo.

Surmare dormetas mia bajdaro. Super ni estas blua ĉielo, sub ni – belkoloraj ŝtonetoj, antaŭ ni – maro netransnaĝebla, malantaŭ ni – Tundro netranskurebla. Delikate murmuras malgranda rivereto, premante sin al la sino de la granda maro. Senfina estas la tago somera; la suno aŭgusta varmigas la arktan teron, varmigas min, la Kolima-hundon, la dormetantan bajdaron.

Ĉio dormetas sub la ĉielo karesplena sur la varma tero. Sed ne! Tiel nur ŝajnas. Jen de ie ekaŭdiĝas pafo, ankoraŭ pafo! La homa avido maldormas, nur ĝi. Surmare ekkrias kun timo anasoj; kun granda ekscito aroj da gagaroj leviĝas; malĝoje ekploras marmevo. Ie, proksime, ekgrakas korvo. – Korvo, ho korvo, kial vi vokas malbonon surborden?

Dormeme spiradas la maro, sonĝeme sopiras la Tundro-patrino.

Ho homa avido, ĉu iam VI ekdormos ankaŭ?

Zumadas moskitoj, sidiĝas surmanen al mi, suĉas la sangon. – Sen sango ne povas ja vivi moskitoj, – sen sango ne vivas la homo. – Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

Mi palpe karesas malgrandajn ŝtonetojn: vi estis ja iam rokego, vi baldaŭ iĝos marsablo, kaj poste vi iĝos nur polvo. – Ni ĉiuj iĝos ja polvo, mi, mia hundo, mia bajdaro. – Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

(El «Esperanta Ligilo», n-ro 3, 1933)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.