La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


EL VIVO DE ĈUKĈOJ

Aŭtoro: Vasilij Eroŝenko

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Blindaj ĉukĉoj (du skizoj)

Unu el la taskoj, kiujn mi metis antaŭ min, vojaĝante al la lando de ĉukĉoj (aŭ ĉukotoj), estis ekkoni la vivmanieron de la blinduloj en tiuj malproksimaj arktaj regionoj.

Per la sama vaporŝipo, kiu portis min al la ĉukĉa kulturbazo, estis ĵus reveninta Vladivostokon fama okulkuracistino, pasiginta tutan jaron en la regiono ĉirkaŭ la markolo de Bering, kuracante kaj studante la okulmalsanojn de la loĝantaro de la Tundro. La statistika materialo kolektita de ŝi ne estis ankoraŭ prilaborita, sed eksciinte, ke mi estas membro de VOS[1], ŝi rakontis al mi jenon:

La stato de la tundra loĝantaro koncerne okulmalsanojn estas multe pli bona, ol oni pensas pri ĝi en centraregistaraj rondoj. Farinte individuan ekzamenon de okuloj al sesmil loĝantoj, ŝi diris, mi trovis du aŭ tri tute blindajn personojn. Teni ĉi tie konstantan okulkuracistan servon estus troa lukso por ni. Laŭ mia opinio, bona kuracisto por veneraj malsanoj estus ĉi tie multe pli utila.

Dum mia sesmonata restado en tiuj regionoj, mi ĉie kaj ĉiujn demandis pri la blinduloj en la Tundro, kaj kun du el ili mi konatiĝis persone. Kvankam la vilaĝetoj de la indiĝenoj estas disĵetitaj kun distancoj de cent, eĉ de mil kilometroj unu de la aliaj, la ĉukĉoj bonege konas siajn samtundranojn, multe pli bone ol ni konas niajn samvilaĝanojn. Ili do ĉiuj konas siajn blindulojn, kaj ekkriante sian «kakume; kakume» (ho, granda miro!) ili volonte rakontis al mi pri ili. 


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.