La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL VIVO DE ĈUKĈOJ

Aŭtoro: Vasilij Eroŝenko

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉukĉa idilio

(Rakonto de ĉukĉo) 

Sub la suno dormas granda maro; ĉe la maro dormas mi malgranda... La granda maro sonĝas – kaj ĝian sonĝon sonĝas ankaŭ mi.

La maro sonĝas: bajdaro[8] flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo. En la bajdaro sidas homo. Li fumas pipon kaj ridetas. Ne plaĉas al la maro – sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo, kaj la homo ridetas...

Ekplaŭdis ĝi per ondo kolera. La homo fumas kaj ridetas – ekmontras li perfingre dekstren, – bajdaro lia flosas dekstren; ekmontras li maldekstren, – maldekstren turniĝas ĝi, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo.

La maro ekkoleris: ĝi sendas ondon post ondo, ondegon post ondego. La homo fumas pipon kaj ridetas, bajdaro lia flosas pluen.

La maro sendas nun glacian monton. Premiĝas la bajdaro al la monto kaj kune ili flosas pluen, maldekstren, se maldekstren montras fingro estra, kaj dekstren, se ĝi montras dekstren.

Ekŝaŭmis, ekbolegis nun la maro, kaj jen aperas grandrosmaro. Buŝego ĝia estas malfermita, dentegoj estas pretaj disŝiri la bajdaron. La homo nur ridetas. Ekkraĉas li fumeton el la pipo kaj la rosmaro iras funden.

La maro nun ekfuriozis kaj el profundaj akvoj aperas balenego. Eksvingas ĝi terurvostegon, tuj subakviĝas la bajdaro...

Surfunde kuŝas la bajdaro, sed ĝia estro kie estas li?

Ne estas li surfunde, ne estas sur la akvo – nur dormas mi ĉe l' maro.

La maro ekspiris kaj vekiĝis; vekiĝis ankaŭ mi kaj ekĝemis: bajdaro mia ne vidiĝas plu ĉe l' bordo, libere flosas ĝi en la libera malproksimo kun veloj, kun remiloj, kun bona direktilo, nur mankas mi, la mastro.

Ektimis mi, ekkuris laŭ la bordo, antaŭen, malantaŭen, sed la bajdaro ĉiam flosas for.

Finfine mi decidis la maron alparoli.

Vi, maro, estas granda, mi, homo – nur malgrandulo; Vi, maro, estas forta, mi, homo, nur malfortulo; Vi, maro, estas riĉa, mi, homo, estas malriĉulo. Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? La tutan jaron tenis vi en glaciegoj viaj la rusan ŝipon «Kolima»[9], al la glacitranĉa ŝipgiganto «Litke»[10] la vojon baris Vi al la insulo Vrangel; al «Stavropol»[11] la vojon baris Vi al Niĵnekolimsk; la skunon de l' amerikano Svensen[12] Vi disrompis kaj forglutis kun ĉiuj ĝiaj komercaĵoj; Vi ĉiujare subakvigas multegon da kungasoj[13] kaj kateroj de la AKO[14]... Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? Por kio la granda devas neboni? Por kio la forta devas krueli? Por kio la riĉa devas avidi? Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon?..

La maro enpensiĝis. La maro meditas:

Jes, jes, Vi, homo, ŝajnas fine diri veron. Mi, maro, estas grandegulo, Vi, homo, estas malgranda; mi, maro, estas fortegulo, Vi, homo, malforta; mi, maro, estas riĉegulo, Vi, homo, malriĉa. Por kio mi bezonas vian bajdaraĉon?

Ekplaŭdis iomete – kaj jen, miraklo okazas: bajdaro mia flosas al la bordo. Jes, jes, miraklo el mirakloj: la granda estis bona, la forta ne estis kruela, la riĉa ne avidis. Bajdaro mia albordiĝas kaj flustras: «letti (saluton)!» Kaj ĉi ĉio okazis ne en sonĝo, ĉi ĉio estas realaĵo. Vi ridas, Vi ne kredas? Mi ĵuras al Vi per la beko de korvo, mi ĵuras per la blankursa kapo! Vi scias, ili pendas en jarango mia, ĉe la eniro mem, maldekstre.

(El «Esperanta Ligilo», n-ro 4, 1933)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.