La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


ETA EYOLF

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA AKTO

(Arbetaĵaro sur altaĵeto en la ĝardeno de Allmers. Kruta deklivo kun baraĵo kontraŭ la fono; ŝtuparo suben maldekstre. Vasta elvidaĵo super la fjordo, kiu kuŝas profunde sube. Flagstango kun ŝnuroj, sed sen flago staras ĉe la baraĵo. Antaŭe dekstre estas pavilono, kovrata de grimpantaj plantoj kaj ampelopsoj. Benko ekstere. Estas malfrua somervespero kun klara ĉielo. Kreskanta krepusko.)

(Asta sidas sur benko kun la manoj sur la genuoj. Ŝi portas supervestojn kaj ĉapelon, havas sian sunŝirmilon apud si kaj malgrandan vojaĝsakon pendanta per rimeno de la ŝultro.)

(Borghejm suprenvenas de la fono maldekstre. Ankaŭ li havas vojaĝsakon pendanta de la ŝultro. Sur la brako li portas kunruligitan flagon.)


BORGHEJM:

(ekvidas Asta ) Ho, ĉi supre vi do sidadas.

ASTA:

Mi sidas rigardante fjorden la lastan fojon.

BORGHEJM:

Do estas bone, ke mi vizitetis ankaŭ ĉi tie.

ASTA:

Ĉu vi min serĉadis?

BORGHEJM:

Jes, mi faris. Mi volis adiaŭi vin – ĉi tiun fojon. Ne la lastan, mi esperas.

ASTA:

(ridetas preskaŭ nevideble) Vi estas fervora, vi.

BORGHEJM:

Vojkonstruisto tia devas esti.

ASTA:

Ĉu vi vidis Alfred? Aŭ Rita?

BORGHEJM:

Jes, ambaŭ mi vidis.

ASTA:

Kune?

BORGHEJM:

Ne. Ili ambaŭ iris sian apartan flankon.

ASTA:

Kion vi faros pri tiu flago?

BORGHEJM:

Sinjorino Rita petis min suprenlevi ĝin.

ASTA:

Suprenlevi flagon nun?

BORGHEJM:

Duonstange. Ĝi flirtu noktojn kaj tagojn, ŝi diris.

ASTA:

(ekĝemas) Kompatinda Rita. Kaj kompatinda Alfred.

BORGHEJM:

(okupata pri la flago) Ĉu via koro permesas al vi forvojaĝi de ili? Jes, mi demandas. Ĉar mi vidas, ke vi estas vojaĝvestita.

ASTA:

(kun malforta voĉo) Mi devas forvojaĝi.

BORGHEJM:

Nu ja, ĉar vi devas, do –

ASTA:

Kaj ankaŭ vi ja forvojaĝos ĉi-nokte.

BORGHEJM:

Ankaŭ mi devas? Mi iros per la trajno. Ĉu ankaŭ vi?

ASTA:

Ne, mi iros per la vaporŝipo.

BORGHEJM:

(ekrigardas al ŝi) Ĉiu sian apartan vojon do.

ASTA:

Jes.

(Ŝi sidas rigardante, dum li suprenlevas la flagon duone sur la stangon. Fininte li iras al ŝi.)

BORGHEJM:

Fraŭlino Asta, – Vi ne povas imagi kiom mi funebras pro eta Eyolf.

ASTA:

(suprenrigardas al li) Jes, mi certiĝas, ke vi faras.

BORGHEJM:

Sentiĝas dolorige. Ĉar funde ne konvenas por mi funebri.

ASTA:

(rigardas al la flago) Kun la tempo ĉio fordrivas, – ĉio. Ĉiuj sentoj de funebro.

BORGHEJM:

Ĉiuj? Jenon vi opinias?

ASTA:

Kiel pluvondo. Kiam vi nur estas sufiĉe foren veninta, tiam –

BORGHEJM:

Devus esti ege fora, jeno.

ASTA:

Kaj vi ja ankaŭ ja havas la grandan, novan vojkonstruadon.

BORGHEJM:

Sed neniun por helpi min en ĝi.

ASTA:

Nu jes, certe vi havas.

BORGHEJM:

(agitas la kapon) Neniun. Neniun kun kiu dividi la ĝojon. Ĉar plej ofte temas pri ĝojo.

ASTA:

Kaj ne la peno kaj embarasoj?

BORGHEJM:

Pa, – el tiaĵoj oni verdire eltiras sin sola.

ASTA:

Sed la ĝojo, – tiun oni devas dividi kun iu, vi opinias?

BORGHEJM:

Jes, kia feliĉo alie estus en tio esti ĝoja?

ASTA:

Nu ja, povas esti iu senco en tio.

BORGHEJM:

Kompreneble oni povas iradi dum tempo kaj esti ĝoja interne en si mem. Sed ne taŭgas longtempe. Ne, la ĝojo, ĝi estas por du kune.

ASTA:

Ĉiam nur du? Neniam pluraj? Neniam multaj?

BORGHEJM:

Nu, vidu, – jen kio estas alia afero. – Fraŭlino Asta, – ĉu vi do vere ne povas decidigi vin dividi feliĉon kaj ĝojon kaj – kaj penon kaj embarasojn kun unu, – sole unu sola?

ASTA:

Mi provis – fojon.

BORGHEJM:

Ĉu provis vi?

ASTA:

Jes, dum tiu tempo, kiam mia frato, – kiam Alfred kaj mi loĝis kune.

BORGHEJM:

Nu, kun via frato, jes. Tio estas ja io tute alia. Aspektas al mi pli kiel paco ol kiel feliĉo.

ASTA:

Ĝuinda tio tamen do estis.

BORGHEJM:

Jen vidu, – eĉ tio aspektis por vi ĝuinda. Sed jen imagu, – se li nun ne estus via frato!

ASTA:

(volas ekstari, sed restas sidanta) En tiu kazo ni neniam vivus kune. Ĉar tiam mi estis nur infano. Kaj ankaŭ li, preskaŭ.

BORGHEJM:

(iom poste) Ĉu ĝi vere estis tiom ĝuinda, tiu tempo?

ASTA:

Jes, kredu, ĝi estis.

BORGHEJM:

Ĉu vi do tiam travivis ion vere serenan kaj feliĉan?

ASTA:

Ho jes, multege. Nekredeble multege.

BORGHEJM:

Rakontu al mi iom pri tio, fraŭlino Asta.

ASTA:

Vere nur etaj okazaĵoj.

BORGHEJM:

Kiaj –? Nu?

ASTA:

Kiel tiam kiam Alfred plenumis sian ekzamenon. Kaj bone sukcesis. Kaj kiam li iom poste ricevis postenon en iu lernejo. Aŭ kiam li sidis skribante artikolon. Kaj laŭtlegis ĝin por mi. Kaj poste sukcesis presigi ĝin en periodaĵo.

BORGHEJM:

Jes, mi bone komprenas, ke estis bonega, paca vivo. Du gefratoj, kiuj dividas la ĝojon, (agitas la kapon) Kompreni mi ne kapablas, ke via frato rezignis pri vi, Asta!

ASTA:

(en subpremita emocio) Alfred ja edzigis sin.

BORGHEJM:

Ĉu ne estis dolorige por vi?

ASTA:

Jes; en la komenco. Ŝajnis al mi, ke mi tute perdis lin samtempe.

BORGHEJM:

Nu, feliĉe, tiel ja ne okazis.

ASTA:

Ne.

BORGHEJM:

Sed tamen. Sed ke li povis . Edzigi sin, mi sugestas. Ĉar li ja povus havi vin sola ĉe si!

ASTA:

(rigardas antaŭen) Li eble estis sub la leĝo de transformo, mi pensas.

BORGHEJM:

La leĝo de transformo?

ASTA:

Alfred nomas ĝin tiel.

BORGHEJM:

Pa, – kia stulta leĝo tiu estus! Tiun leĝon mi neniel fidas.

ASTA:

(ekstaras) Post tempo povos okazi ke vi fidos ĝin.

BORGHEJM:

Neniam en la mondo! (insiste) Sed jen aŭskultu, fraŭlino Asta! Estu saĝa – almenaŭ unu fojon. En tiu rilato, mi celas –

ASTA:

(interrompante) Ho ne, ne – ni ne rekomencu jenon!

BORGHEJM:

(daŭrigas kiel antaŭe) Ja, Asta, – mi nepre ne lasas vin tiel facile. Nun via frato ja havas por si ĉion kiel li pleje ŝatas. Vivas sian vivon sufiĉe kontenta sen vi. Tute ne bezonas vin. – Kaj krome tio – tio , kio ekŝanĝas vian tutan situacion ĉi tie fore –

ASTA:

(skuiĝas) Kion vi sugestas pri tio?

BORGHEJM:

La infano, kiu fortiriĝis. Kio alie?

ASTA:

(sinregas) Eta Eyolf estas for, jes.

BORGHEJM:

Kaj kio pli estas por vi ĉi tie farenda? Vi ne plu povas zorgi pri la kompatinda knabeto. Neniujn devojn, – neniujn taskojn ĉi tie en iu rilato –

ASTA:

Ho, mi petas vin, kara Borghejm, – ne insistu al mi tiom impete!

BORGHEJM:

Ja; mi estus freneza, se mi ne provis ĝis la ekstremo. Unu tagon mi forvojaĝos de la urbo. Eble ne renkontos vin tie. Eble ne revidos vin dum longa, longa tempo. Kaj kiu scias, kio povos okazi intertempe?

ASTA:

(ridetas serioze) Ĉu eble vi tamen timas la leĝon de transformo?

BORGHEJM:

Ne, certe ne. (ridas amare) Kaj estas ja ankaŭ nenio ŝanĝinda. Ne en vi, mi pensas. Ĉar vi ja ne sufiĉe ŝatas min, mi komprenas.

ASTA:

Vi bone scias, ke mi faras.

BORGHEJM:

Jes, sed mankas multe por esti sufiĉe . Ne tiel, kiel mi jenon deziras. (pli impete) Pro Dio, Asta, – fraŭlino Asta, – estas ja tiom malprudente de vi, ke ne eblas kompreni! Trans hodiaŭ kaj morgaŭ eble kuŝas la plena vivfeliĉo atendanta. Kaj jen vi lasas ĝin kuŝi! Ĉu ni ne tion pentos, Asta?

ASTA:

(silente) Ne scias. Sed ni tamen devas lasi kuŝantaj ĉiujn helajn eblecojn.

BORGHEJM:

(rigardas ŝin sinrege) Mi do konstruu miajn vojojn sola?

ASTA:

(varme) Ho, se mi vere povus sekvi vin en tio! Helpi vin en la peno. Dividi la plezuron kun vi –

BORGHEJM:

Ĉu vi volus, – se vi povus?

ASTA:

Jes. Tiam mi volus.

BORGHEJM:

Sed vi ne povas?

ASTA:

(rigardas malsupren antaŭ si) Ĉu vi kontentiĝus havi min duone?

BORGHEJM:

Ne. Tute kaj komplete mi volas vin.

ASTA:

(rigardas lin kaj diras kviete) Do mi ne povas.

BORGHEJM:

Adiaŭ do, fraŭlino Asta.

(Li volas foriri. Allmers supren venas al la altaĵeto de maldekstre el la fono. Borghejm haltas.)

ALLMERS:

(ankoraŭ ĉe la suprenirejo; mallaŭte; montras) Rita, ĉu ŝi sidas tie en la pavilono?

BORGHEJM:

Ne; neniu alia ol fraŭlino Asta ĉeestas.

(Allmers proksimiĝas.)

ASTA:

(al li renkonte) Mi malsupreniru por serĉi ŝin, ĉu? Eble kunpreni ŝin ĉi tien?

ALLMERS:

(deturnante) Ne, ne, ne, – ne faru. (al Borghejm ) Ĉu estas vi, kiu suprenlevis tiun flagon?

BORGHEJM:

Jes. Sinjorino Rita petis min fari. Tial mi ĉi tien supreniris.

ALLMERS:

Kaj ĉi-nokte vi ja forvojaĝos?

BORGHEJM:

Jes. Ĉi-nokte mi definitive forvojaĝos.

ALLMERS:

(kun ekrigardo al Asta ) Kaj akiris al vi bonan kunvojaĝanton, mi komprenas.

BORGHEJM:

(agitas la kapon) Mi vojaĝos sola.

ALLMERS:

(ekmire) Sola!

BORGHEJM:

Tiom komplete sola.

ALLMERS:

(distrite) Jen tiel?

BORGHEJM:

Kaj ankaŭ restos sola.

ALLMERS:

Estas io terura en tio, resti sola. Kvazaŭ frostas tra mi –

ASTA:

Ho sed, Alfred, vi ja ne estas sola, vi!

ALLMERS:

Povas esti io terura ankaŭ en tio , Asta.

ASTA:

(timeteme) Ho, ne parolu tiel! Ne pensu tiel!

ALLMERS:

(sen ŝin aŭskulti) Sed ĉar vi ja ne vojaĝos kun –? Ĉar estas nenio, kio ligas vin, kial vi do ne restos ĉi tie ĉe mi – kaj ĉe Rita?

ASTA:

(maltrankvila) Ne, ĉar tion mi ne povas. Mi nepre devas al la urbo nun.

ALLMERS:

Sed nur al la urbo, Asta. ĉu?

ASTA:

Jes.

ALLMERS:

Kaj vi promesas al mi baldaŭ reveni.

ASTA:

(rapide) Ne, ne, tion mi ne kuraĝas promesi nun.

ALLMERS:

Bone. Kiel vi volas. Do ni renkontiĝos en la urbo.

ASTA:

(petante) Tamen, Alfred, vi ja devas resti hejme ĉe Rita nun!

ALLMERS:

(sen respondi, turnas sin al Borghejm ) Estus eble pli bone por vi, ke vi ankoraŭ ne havas kunvojaĝanton.

BORGHEJM:

(malema) Ho, kial vi povas diri tiaĵon!

ALLMERS:

Ja, ĉar vi neniam scias, kiun vi eble renkontos poste. Survoje.

ASTA:

(senpere) Alfred!

ALLMERS:

La ĝusta vojaĝkamarado. Kiam estos tro malfrue. Tro malfrue.

ASTA:

(silente, tremante) Alfred! Alfred!

BORGHEJM:

(rigardas ilin laŭvice) Kion tio signifas? Mi ne komprenas –

(Rita suprenvenas de maldekstre de la fono.)

RITA:

(plende) Ho, ne foriru de mi, ĉiuj!

ASTA:

(al ŝi renkonte) Vi ja preferis esti sola, vi diris –

RITA:

Jes, tamen mi ne kuraĝas. Komencas tiom malbele malheliĝi. Ŝajnas al mi, ke estas grandaj, malfermitaj okuloj, kiuj rigardas min!

ASTA:

(mole, kunsentanta) Se tiel do estus, Rita? Tiujn okulojn vi ne timu.

RITA:

Ke vi tion povas diri! Ne timu!

ALLMERS:

(petege) Asta, mi petas vin, – por ĉio en la mondo, – restu – ĉe Rita!

RITA:

Jes! Kaj ankaŭ ĉe Alfred! Restu! Restu, Asta!

ASTA:

(batalante) Ho, mi dezirus ege volonte –

RITA:

Nu, do jen tion faru! Ĉar Alfred kaj mi ne povas solaj travivi la funebron kaj aflikton.

ALLMERS:

(sombre) Prefere diru – tra la riproĉo kaj turmento.

RITA:

Jes, kion ajn vi preferas nomi jenon, – ni ne portas ĝin solaj, ni du. Ho, Asta, mi petas vin elkore! Restu, kaj helpu nin! Estu por ni en la loko de Eyolf –

ASTA:

(retiras sin) De Eyolf –!

RITA:

Jes, ĉu ne, ŝi povas, Alfred?

ALLMERS:

Se ŝi volas kaj povas.

RITA:

Antaŭe vi ja nomis ŝin via eta Eyolf. (prenas ŝian manon) De nun vi estu nia Eyolf, Asta! Eyolf kiel vi antaŭe estis.

ALLMERS:

(en kaŝata emocio) Restu – kaj dividu la vivon kun ni, Asta. Kun Rita. Kun mi. Kun mi, via frato!

ASTA:

(decide, retiras sian manon) Ne. Mi ne povas. (turnas sin) Borghejm, – kiam ekveturos la vaporŝipo?

BORGHEJM:

Nun baldaŭ.

ASTA:

Jen mi devas preni la ŝipon. Vi volas kuniri, ĉu?

BORGHEJM:

(mallaŭta ĝojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes!

ASTA:

Jen do venu.

RITA:

(malrapide) Ha, tiel. Jes, do vi ja ne povas resti ĉe ni.

ASTA:

(ĵetas sin ĉirkaŭ ŝian kolon) Dankon pro ĉio, Rita! (aliras kaptante la manon de Allmers) Alfred, adiaŭ! Mil, mil fojojn adiaŭ!

ALLMERS:

(Mallaŭte, streĉite) Kio estas tio ĉi, Asta? Aspektas ja kiel forkuro.

ASTA:

(en silenta timo) Jes, Alfred, – ja estas ankaŭ forkuro.

ALLMERS:

Forkuro de – mi!

ASTA:

(flustre) Forkuro de vi – kaj de mi mem.

ALLMERS:

(sin retirante) Ha –!

(Asta rapidas malsupren en la fono. Borghejm svingas la ĉapelon kaj sekvas ŝin.)

(Rita apogas sin al la enirejo de la pavilono. Allmers iras en forta ekscito al la baraĵo kaj staras tie rigardante malsupren. Paŭzo.)

ALLMERS:

(turnas sin kaj diras kun sinrego, batale akirita) Jen la vaporŝipo. Jen rigardu, Rita.

RITA:

Mi ne kuraĝas rigardi ĝin.

ALLMERS:

Vi ne kuraĝas?

RITA:

Ne. Ĉar ĝi havas unu ruĝan okulon. Kaj ankaŭ unu verdan. Grandajn ardantajn okulojn.

ALLMERS:

Ho, estas ja nur la lanternoj, vi scias.

RITA:

De nun ili estas okuloj. Por mi. Ili fikse rigardadas el la mallumo. – Kaj ankaŭ enen en la mallumon.

ALLMERS:

Nun ĝi albordiĝas.

RITA:

Kie ĝi albordiĝas ĉi-vespere?

ALLMERS:

(pli proksime) Ĉe la kajo, kiel kutime, kara –

RITA:

(rektigas sin) Ho, kiel ĝi do povas albordiĝi tie!

ALLMERS:

Ĝi ja devas.

RITA:

Sed estas ja tie , ke Eyolf –! Kiel do povas tiuj homoj albordiĝi tie?

ALLMERS:

Jes, la vivo estas senkora, Rita.

RITA:

La homoj estas senkoraj. Senkonsideraj. Al vivantaj kaj mortintaj.

ALLMERS:

Jen vi pravas. La vivo, ĝi antaŭen marŝadas, ĝuste kvazaŭ nenio okazis.

RITA:

(rigardas antaŭen) Okazis ja vere nenio. Ne por la aliuloj. Nur por ni du.

ALLMERS:

(en vekiĝanta doloro) Jes, Rita, – tiel senutile estis, ke vi naskis lin en doloro kaj plendo. Ĉar nun li ree estas for – sen postsigno.

RITA:

Nur la lambastono saviĝis.

ALLMERS:

(impete) Silentu do! Ne aŭdigu al mi tiun vorton?

RITA:

(Plendante) Ho, mi ne eltenas la penson, ke ni lin ne plu havas.

ALLMERS:

(malvarme kaj amare) Vi kontente senestis de li dum vi lin havis. Tutajn duontagojn vi ne vidis lin antaŭ viaj okuloj.

RITA:

Ne, ĉar tiam mi sciis, ke mi povis vidi lin, kiam ajn mi deziris.

ALLMERS:

Jes, tiel ni maluzis la mallongan kunvivon kun eta Eyolf.

RITA:

(aŭskultas, timeme) Ĉu vi aŭdas, Alfred! Denove sonoras!

ALLMERS:

(rigardas foren) Estas la vaporŝipo, kiu sonorigas. Ĝi debordiĝos.

RITA:

Ho, ne estas pri tiu sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi aŭdis sonoradon ĉe la oreloj. – Nun denove sonoradas!

ALLMERS:

(al ŝi) Vi misaŭdas, Rita.

RITA:

Ne, mi aŭdas ĝin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj. Malrapide. Malrapide. Kaj ĉiam la samajn vortojn.

ALLMERS:

Vortojn? Kiujn vortojn?

RITA:

(kapsignas la takton) "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-to-no flo-sas." Ho, ŝajnas al mi, ke ankaŭ vi povus tion aŭdi.

ALLMERS:

(agitas la kapon) Mi aŭdas nenion. Kaj eĉ nenio estas.

RITA:

Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion aŭdas tre klare.

ALLMERS:

(rigardas trans la baraĵon) Nun ili estas surŝipe, Rita. Ĉar nun la ŝipo veturas enen al la urbo.

RITA:

Ĉu vere, ke vi ne tion aŭdas! "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-ton– –".

ALLMERS:

(iras antaŭen) Ne staru aŭskultante ion, kio ne ekzistas. Mi diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas surŝipe. Jam survoje. – Asta estas for.

RITA:

(rigardas lin eviteme) Jen do ankaŭ vi baldaŭ estos for, Alfred?

ALLMERS:

(rapide) Al kio vi aludas?

RITA:

Ke vi sekvos vian fratinon.

ALLMERS:

Ĉu ŝi ion diris?

RITA:

Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke – ke ni du trovis unu la alian.

ALLMERS:

Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado.

RITA:

Ho, por via animo mi ne plu estas – ne plu tia – rave delikata.

ALLMERS:

La leĝo de la transformo tamen povus eble kunteni nin.

RITA:

(kapsignas malrapide) Okazas transformo en mi nun. Tion mi dolorige sentas.

ALLMERS:

Dolorige?

RITA:

Jes, ĉar estas kvazaŭ ia nasko ankaŭ en tio.

ALLMERS:

Jes estas. Aŭ releviĝo. Transiro al pli supera vivo.

RITA:

(rigardas senkuraĝe antaŭ si) Jes, – sed pereo de la tuta, tuta feliĉo de la vivo.

ALLMERS:

Tiu pereo, ĝi estas ja vere la gajno.

RITA:

(impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj.

ALLMERS:

Ni iom parencas ankaŭ al maro kaj ĉielo, Rita.

RITA:

Eble vi. Ne mi.

ALLMERS:

Ho jes. Vi pli ol vi mem scietas.

RITA:

(paŝon pli proksimen) Aŭskultu, Alfred, – ĉu vi ne volus pensi rekomenci vian laboron?

ALLMERS:

Tiun laboron, kiun vi malamis?

RITA:

Mi fariĝis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun la libro.

ALLMERS:

Kial?

RITA:

Nur por reteni vin ĉi tie ĉe mi. Proksime.

ALLMERS:

Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita.

RITA:

Sed eble mi povus helpi vin.

ALLMERS:

Pri la laboro, vi celas?

RITA:

Ne. Pri la vivado.

ALLMERS:

(agitas la kapon) Ŝajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan.

RITA:

Nu, do por subporti la vivon.

ALLMERS:

(sombre, antaŭen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaŭ, ke ni rompus la geedzecon.

RITA:

(rigardas lin esplore) Kien vi rifuĝus? Eble tamen al Asta?

ALLMERS:

Ne. De nun neniam al Asta.

RITA:

Kien do?

ALLMERS:

Supren en la solecon.

RITA:

Supren inter la montojn? Ĉu tion vi sugestas?

ALLMERS:

Jes.

RITA:

Sed jeno estas ja nur fantaziaĵoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas vivi.

ALLMERS:

Tamen tien mi nun tiriĝas.

RITA:

Kial? Diru al mi!

ALLMERS:

Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi.

RITA:

Ion, kio okazis al vi tie supre?

ALLMERS:

Jes.

RITA:

Kaj pri kio vi silentis antaŭ Asta kaj mi?

ALLMERS:

Jes.

RITA:

Ho, vi silentas pri ĉio. Vi ne devus.

ALLMERS:

Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi.

RITA:

Jes, jes, – mi aŭskultos! (Ŝi sidigas sin sur la benkon ĉe la pavilono.)

ALLMERS:

Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi ne povis. Ĉar troviĝis nek boato nek homoj.

RITA:

Nu? Kaj sekve kio?

ALLMERS:

Jen mi iris sola en flankan valon. Ĉar tie, mi opiniis, ke mi venus trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la alia bordo de la lago.

RITA:

Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred!

ALLMERS:

Jes; mi misprenis pri la direkto. Ĉar vojo aŭ vojeto tie ne troviĝis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaŭ la tutan sekvantan nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj.

RITA:

Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni.

ALLMERS:

Ne, – ili tion ne faris.

RITA:

Ĉu ne?

ALLMERS:

Ne. Estis strange. Ŝajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaŭ fariĝis tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaŭ Asta.

RITA:

Sed pri kio vi do pensis?

ALLMERS:

Mi ne pensis. Mi tiradis min laŭ la deklivoj, – kaj ĝuis la pacon kaj plaĉan senton de la percepto de morto.

RITA:

(eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu teruraĵo!

ALLMERS:

Tiel mi sentis. Tute ne timo. Ŝajnis al mi, ke mi kaj la morto kuniris kvazaŭ du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, – tiom simple, ĉio, ŝajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne kutimas fariĝi maljunaj –

RITA:

Ho, silentu pri tiaĵoj, Alfred! Ĉar vi ja tamen sekure elvenis.

ALLMERS:

Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la lago.

RITA:

Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas konfesi tion por vi mem.

ALLMERS:

Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj iris rekte hejmen. Al Eyolf.

RITA:

(mallaŭte) Tro malfrue.

ALLMERS:

Jes. Kaj kiam jen – la kamarado venis kaj prenis lin –. Jen blovaĉis teruro de li. De la tuto. De ĉio , – kion ni tamen ne kuraĝas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaŭ estas, Rita.

RITA:

(kun brileto de ĝojo) Jes, ĉu ne vere! Ankaŭ vi! (pli proksime) Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe!

ALLMERS:

(levas la ŝultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj eĉ nenion havi por ĝin plenigi. Dezerto kaj malpleneco ĉio. Kien ajn mi rigardas.

RITA:

(timigita) Ho, frue aŭ malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion sentas! Kaj mi ankaŭ vidas laŭ via aspekto! Vi foriros de mi!

ALLMERS:

Kun la vojkamarado, vi aludas?

RITA:

Ne, mi aludas tion, kio ankoraŭ pli aĉa estas. Libervole vi foriros de mi. Ĉar estas nur ĉi tie, ĉe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas vivotaskon. Respondu al mi! Ĉu ne tiel vi pensas?

ALLMERS:

(rigardas ŝin firme) Kaj se nun mi pensis –?

(Bruo kaj kriado kvazaŭ de koleraj, ekscititaj voĉoj aŭdiĝas de fore malsupre. Allmers iras al la baraĵo.)

RITA:

Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis!

ALLMERS:

Li neniam estos trovata.

RITA:

Sed kio do estas?

ALLMERS:

(antaŭeniras) Nur interbatado, – kiel kutime.

RITA:

Malsupre sur la marbordo?

ALLMERS:

Jes. La tuta marborda vilaĝo devus esti forigata. Nun la edzoj venas hejmen. Ebriaj kiel kutime. Draŝas la infanojn. Aŭdu kiel la knaboj ululas! La virinoj kriaĉas pri helpo por ili –

RITA:

Jes, ĉu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin?

ALLMERS:

(malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin perei, – kiel ili lasis Eyolf perei!

RITA:

Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel!

ALLMERS:

Mi ne povas alimaniere pensi. Ĉiuj tiuj domaĉoj devus esti malkonstruataj.

RITA:

Kaj kio do fariĝus de tiuj multaj malriĉaj homoj?

ALLMERS:

Ili rifuĝu aliloken.

RITA:

Kaj la infanoj?

ALLMERS:

Ĉu gravas, kie ili pereas.

RITA:

(silente, riproĉe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred.

ALLMERS:

(impete) De nun mi rajtas esti malmola! Estas ankaŭ mia devo!

RITA:

Via devo?

ALLMERS:

Mia devo al Eyolf. Li ne kuŝu senvenĝita. Jen, mallonge, Rita! Mi al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, – kiam mi estos for.

RITA:

(rigardas lin profunde) Kiam vi estos for?

ALLMERS:

Jes, ĉar jen vi almenaŭ per io plenigos vian vivon. Kaj taskon vi havu.

RITA:

(firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed ĉu vi povas diveni, per kio mi okupos min – kiam vi estos for?

ALLMERS:

Nu, kio tio do estos?

RITA:

(malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la marbordo kaj kunprenas ĉiujn tiujn malriĉajn, malsatajn infanojn supren al nia hejmo. Ĉiujn tiujn petolaĉajn knabojn –

ALLMERS:

Kion vi faros kun ili ĉi tie!

RITA:

Mi volas adopti ilin.

ALLMERS:

Vi , vi volas?

RITA:

Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojaĝinta, ili estu ĉi tie, ĉiuj, – kvazaŭ ili estus miaj propraj.

ALLMERS:

(ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf!

RITA:

Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili loĝu en la ĉambroj de Eyolf. Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj aĵoj. Ili laŭvice sidu en lia seĝo ĉe la tablo.

ALLMERS:

Aŭdi tion estas ja kompleta frenezaĵo! Mi ne konas homon en la tuta mondo, kiu estas malpli taŭga por tiaĵo ol vi.

RITA:

Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min.

ALLMERS:

Se estas via sincera decido, – ĉion kion vi jen diras, okazigis transformo en vi.

RITA:

Vere okazigis, Alfred. Pri tio vi zorgis. Vi kreis malplenan lokon ene en mi. Kaj ĝin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al ia amo.

ALLMERS:

(staras momenton pensante; rigardas ŝin) Funde ni ne faris multe por la povruloj tie malsupre.

RITA:

Ni faris nenion por ili.

ALLMERS:

Apenaŭ pensis pri ili.

RITA:

Neniam pensis pri ili en kunsento.

ALLMERS:

Ni, kiuj havis "la oron kaj la verdajn arbarojn" –

RITA:

Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaŭ fermitajn korojn.

ALLMERS:

(kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por savi etan Eyolf.

RITA:

(silente) Pripensu, Alfred. Ĉu vi estas certa, ke – ke ni mem tion kuraĝus?

ALLMERS:

(maltrankvile repuŝante) Sed ne dubu pri tio , Rita!

RITA:

Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du.

ALLMERS:

Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj?

RITA:

Mi eble devus provi, se mi povus mildigi – nobligi ilian vivosorton.

ALLMERS:

Se tion vi povos, Eyolf ne naskiĝis senutile.

RITA:

Kaj li ne estas senutile de ni forprenita.

ALLMERS:

(rigardas ŝin firme) Sed komprenu la kialon, Rita. Ne estas amo, kiu igas vin tion fari.

RITA:

Ne, tute ne. Almenaŭ ne ankoraŭ.

ALLMERS:

Nu, kaj jen kio do estas?

RITA:

(duone cedante) Vi ja ofte parolis kun Asta pri la homa respondeco –

ALLMERS:

Pri la libro, kiun vi malamis.

RITA:

Mi malamas tiun libron eĉ nun. Sed mi sidis aŭskultante, kiam vi rakontis. Kaj nun mi volas mem pluen provi. En mia maniero.

ALLMERS:

(agitas la kapon) Ne estas pro la nefinita libro –

RITA:

Ne, mi havas kroman kialon.

ALLMERS:

Jen kiun?

RITA:

(silente, pezanime ridetante) Mi volas akiri la pardonon de du grandaj malfermitaj okuloj, vidu.

ALLMERS:

(frapite, fiksas la rigardon sur ŝin) Eble vi permesus al mi kunlabori? Kaj helpi vin, Rita?

RITA:

Ĉu vi volus?

ALLMERS:

Jes, – se mi nur scius, ke mi povus.

RITA:

(hezitante) Sed tiuokaze vi devus ja resti ĉi tie.

ALLMERS:

(silente) Ni provu, ĉu tio sukcesos.

RITA:

(preskaŭ neaŭdeble) Ni provu, Alfred.

(Ambaŭ silentas. Poste Allmers iras al la stango kaj levas la flagon tute supren. Rita staras apud la pavilono kaj rigardas lin silente.)

ALLMERS:

(revenas antaŭen) Estos peza labortago por ni, Rita.

RITA:

Vi vidos, – tiam foje falos dimanĉtrankvilo super nin.

ALLMERS:

(silente, tuŝita) Tiam ni perceptos viziton de la spiritoj, eble.

RITA:

(flustrante) La spiritoj?

ALLMERS:

(kiel antaŭe) Jes. Tiam ili eble ĉirkaŭas nin, tiuj kiujn ni perdis.

RITA:

(kapsignas malrapide) Nia eta Eyolf. Kaj ankaŭ via granda Eyolf.

ALLMERS:

(fiksrigardas antaŭen) Eble ni ankoraŭ foje – sur la vivovojo – kvazaŭ ekvidos ilin.

RITA:

Kien ni rigardu, Alfred –?

ALLMERS:

(fiksas la okulojn sur ŝin) Supren.

RITA:

(kapsignas konsente) Jes, jes, – supren.

ALLMERS:

Supren, al la pintoj. Al la steloj. Kaj al la granda kvieto.

RITA:

(etendas al li la manon) Dankon!

FINO