La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ETA EYOLF

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA AKTO

(Bela, riĉe ekipita ĝardena ĉambro. Multaj mebloj, floroj, plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaŭ flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom pli malantaŭa. Antaŭe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj kovriloj. Seĝoj kaj malgranda tablo ĉe la sofoangulo. Antaŭe maldekstre estas pli granda tablo kun apogseĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.)

(Sinjorino Rita Allmers staras apud la tablo, kun la dorso dekstren, elprenante el la kofreto. Ŝi estas bela, iom granda, ŝvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela matenrobo.)

(Iom poste fraŭlino Asta Allmers envenas tra la pordo dekstre, vestita en helbruna somerkostumo kun ĉapelo, jako kaj sunŝirmilo. Sub la brako ŝi havas sufiĉe grandan, ŝlositan tekon. Ŝi estas svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj. 25 jara.)


ASTA:

(enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita.

RITA:

(turnas la kapon kaj kapsignas al ŝi) Jen, – ĉu estas vi, Asta! Ĉu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni?

ASTA:

(metas la vestaĵojn sur seĝon apud la pordo) Jes, mi havis eĉ ne momentan kvieton. Ŝajnis al mi, ke mi nepre devis iri ĉi tien kaj vidi etan Eyolf hodiaŭ. Kaj ankaŭ vin. (metas la tekon sur la tablon ĉe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporŝipo.

RITA:

(ridetas al ŝi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aŭ alian bonan amikon? Tiel hazarde, mi pensas.

ASTA:

(trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la kofreton) Sed, Rita, – kio do tio estas?

RITA:

(daŭre elpakas) La valizo de Alfred. Ĉu vi ne rekonas ĝin?

ASTA:

(ĝoja, proksimiĝas) Ĉu! Alfred revenis hejmen?

RITA:

Jes, imagu, – li venis tute neatendite per la nokta trajno.

ASTA:

Ho, do estis tio , kion mi sentis! Estis tio , kio tiris min ĉi tien! – Kaj li nenion skribis antaŭe? Eĉ ne poŝtkarton?

RITA:

Eĉ ne unu vorton.

ASTA:

Eĉ ne telegrafis?

RITA:

Jes, horon antaŭ ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas) Ĉu ne kutimas al li, Asta?

ASTA:

Jes ja. Ĉion li faras tiel senemocie.

RITA:

Sed des pli ĝuinde estis, kiam mi havis lin reen.

ASTA:

Jes, mi ja komprenas.

RITA:

Eĉ dek kvar tagojn antaŭ ol mi atendis lin!

ASTA:

Kaj li fartas bone? Ne deprimata?

RITA:

(fermas la kofreton kaj ridetas al ŝi) Li aspektis kvazaŭ transformita, kiam li envenis tra la pordo.

ASTA:

Kaj eĉ ne laca, ĉu?

RITA:

Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Sufiĉe laca, jes. Sed, la kompatindulo, li ja iris piede preskaŭ la tutan vojon.

ASTA:

Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li.

RITA:

Ne, tion mi vere ne opinias. Mi aŭdis lin tusi eĉ ne unu fojon.

ASTA:

Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari tiun ekskurson.

RITA:

Jes, nun, kiam ĝi fine estas finita, jen –. Sed komprenu, ke estis terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja malofte vizitis min –

ASTA:

Jes, eble ne estis juste de mi. Sed –

RITA:

Nu, nu, nu, – vi havas ja la lernejon tie en la urbo. (ridetas) Kaj nia vojkonstruisto – li estis ja forvojaĝinta, ankaŭ li.

ASTA:

Ho, lasu nun tion, Rita!

RITA:

Nu ja do. Ni lasu la vojkonstruiston. – Sed kiom mi sopiris por Alfred! Tia malpleneco! Forlasita, en dezerto! Hu, aspektis kvazaŭ iu estus enteriĝinta en la domo –!

ASTA:

Nu, bona Dio, – nur ses aŭ sep semajnojn –

RITA:

Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antaŭe estis for de mi. Eĉ ne tagnokton. Neniam en ĉiuj tiuj dek jaroj –

ASTA:

Ne, sed tial mi opinias, ke vere ne tro frue estis, ke li ĉi-jare iom elvenis. Li devus fari montaran ekskurson ĉiun someron. Tion li estus devinta.

RITA:

(duone ridetante) Ak do, vi facile parolas, vi. Se mi estus tiom – tiom saĝa kiel vi, mi eble lasus lin libera pli frue – eble. Sed ŝajnis al mi, ke mi ne povis, Asta! Aspektis al mi, kvazaŭ mi neniam plu revidus lin. Ĉu vi tion ne komprenas?

ASTA:

Ne. Sed eble estas pro tio, ke mi mem havas neniun por perdi.

RITA:

(kun ŝercema rideto) Vere neniun – ĉu?

ASTA:

Ne laŭ mia scio. (interrompante) Sed diru, Rita, – kie estas Alfred? ĉu li ankoraŭ dormas?

RITA:

Ho, ne. Li ellitiĝis same frue hodiaŭ, kiel li kutimas.

ASTA:

Nu, kaj do li verŝajne ne estis tro laca.

RITA:

Jes, ĉi-nokte. Kiam li venis. Sed nun li havis Eyolf ene ĉe si pli ol unu horon.

ASTA:

La kompatinda, eta, pala knabo! Ĉu li nun denove komencu lernadi kaj lernadi?

RITA:

(levante la ŝultrojn) Vi scias, ke estas kiel Alfred deziras.

ASTA:

Jes, sed mi opinias, ke vi devus tion kontraŭstari, Rita.

RITA:

(iom senpacienca) Ne, – kiel do vi pensas, – en tio mi vere ne povas min enmiksi. Tiujn rilatojn Alfred pli bone komprenas ol mi. – Kaj pri kio vi opinias ke Eyolf sin okupigu? Li ja ne povas ĉirkaŭkuri kaj ludi, li, – kiel aliaj infanoj.

ASTA:

(decidite) Mi parolu kun Alfred pri tio ĉi.

RITA:

Jes, kara, tion faru. – Nu, jen vidu –

(Alfred Allmers , en somerkostumo, permane kondukante Eyolf , envenas tra la pordo maldekstre. Li estas svelta, belstatura viro de 36-37 jaroj, kun plaĉaj okuloj, maldensa hararo kaj barbo. Lia vizaĝo aspektas serioze kaj penseme. – Eyolf havas vestaĵon de fasono kiel uniformo kun oraj ŝnuroj kaj leonbutonoj. Li lamas kaj havas lambastonon sub la maldekstra brako. La gambo estas lama. Li estas malaltkreska, aspektas malsane, sed havas belajn, saĝajn okulojn.)

ALLMERS:

(lasas Eyolf ; ĝoja aliras kaj donas al Asta ambaŭ manojn) Asta! Karega Asta! Jen vi ĉi tie en nia forejo! Kaj ke mi baldaŭe vin vidus!

ASTA:

Ŝajnis al mi ke mi devus –. Bonvenon ree hejmen!

ALLMERS:

(agitas ŝiajn manojn) Dankon.

RITA:

Ĉu li ne aspektas admirinde?

ASTA:

(fiksrigardas lin) Aminde! Vere aminde! Kun brilaj okuloj! Nu, do vi certe multe skribis dumvoje. (ĝoje ekkriante) Ĉu eble la tuta libro estas preta, Alfred?

ALLMERS:

(ŝultrotiras) La libro –? Ho, ĝi –

ASTA:

Jes, mi imagis, ke por vi pli facile fariĝus, kiam vi elvenus.

ALLMERS:

Tion ankaŭ mi opiniis. Sed vidu, – fariĝis tute alie, kara. Mi vere eĉ ne skribis linion en la libro.

ASTA:

Vi ne skribis –!

RITA:

Nu tiel! Mi ne komprenis, kial la amaso da papero kuŝas netuŝita en la valizo.

ASTA:

Sed, kara Alfred, pri kio vi do okupiĝis dum tiu longa tempo?

ALLMERS:

(ridetas) Nur promenadis kaj pensis kaj pensis kaj pensis.

RITA:

(metas sian brakon ĉirkaŭ lian ŝultron) Iomete pensis pri tiuj, kiuj hejme sidis?

ALLMERS:

Jes, kompreneble. Eĉ multe. Ĉiun opan tagon.

RITA:

(lasas lin) Nu, do ĉio estas ja en bona ordo.

ASTA:

Sed nenion skribis en la libro? Kaj tamen vi jen povas aspekti tiom ĝoja kaj kontenta? Tia vi ne alie kutimas esti. Ne kiam la laboro estas peza, mi opinias.

ALLMERS:

Jen vi pravas. Ĉar mi vere estis stulta antaŭe, komprenu. La pensado, ĝi entenas la plej bonan en la homo. Kio skribiĝas sur la paperon, ne multe taŭgas.

ASTA:

(ekkriante) Ne multe taŭgas!

RITA:

(ridas) Sed ĉu vi freneziĝus, Alfred!

EYOLF:

(fideme suprenrigardas al li) Ho jes, paĉjo, – kion vi skribas, tio taŭgas.

ALLMERS:

(ridetas kaj glittuŝas liajn harojn) Ja, ja, ĉar vi tion diras, do –. Sed kredu min, – iu venos poste, kiu eĉ pli taŭgos.

EYOLF:

Kaj kiu li do estus? Ho, diru!

ALLMERS:

Paciencu. Li certe venos kaj prezentos sin.

EYOLF:

Kaj kion do vi jen faros?

ALLMERS:

(serioze) Tiam mi denove iros en la montaron –

RITA:

Fi, hontu, Alfred!

ALLMERS:

– supren sur la altejojn kaj la altajn vastejojn.

EYOLF:

Paĉjo, ĉu vi ne kredas, ke mi baldaŭ estos tiom forta, ke mi povos akompani vin?

ALLMERS:

(dolorige tuŝata) Ho jes, eble, mia knabeto.

EYOLF:

Ĉar al mi aspektas tiom grande, ke ankaŭ mi povus grimpi la montojn.

ASTA:

(deturnante) Jen, kiel bela kaj belvestita vi estas hodiaŭ, Eyolf!

EYOLF:

Jes, ĉu ne, onklino?

ASTA:

Jes ja. Ĉu estas pro paĉjo, ke vi metis la novajn vestaĵojn?

EYOLF:

Jes, mi petis panjon pri tio. Ĉar mi volis ke paĉjo vidu min tia.

ALLMERS:

(mallaŭte al Rita ) Vi ne devus doni al li tian kostumon.

RITA:

(mallaŭte) Ho, li tiom longe petegis min. Ege petis. Li ne lasis min en paco.

EYOLF:

Kaj aŭdu, paĉjo, – Borghejm aĉetis al mi pafarkon. Kaj ankaŭ trejnigis min pafi.

ALLMERS:

Jen, jes, vere estas io por vi, Eyolf.

EYOLF:

Kaj kiam li venontfoje revenos, mi ankaŭ petos lin instrui al mi naĝi.

ALLMERS:

Naĝi! Ho, sed kial vi do tion volas!

EYOLF:

Jes, ĉar ĉiuj knaboj malsupre sur la marbordo, ili scipovas naĝi. Estas nur mi, kiu ne scipovas.

ALLMERS:

(kortuŝita, metas la brakojn ĉirkaŭ lin) Estas permesite lerni ĉion kion vi volas! Ĉion kion vi mem deziras lerni.

EYOLF:

Jes, ĉu vi scias kion mi pleje deziras, paĉjo?

ALLMERS:

Nu? Diru?

EYOLF:

Pleje mi deziras lerni fariĝi soldato.

ALLMERS:

Ho, eta Eyolf, estas multaj aliaj okupoj, kiuj estas pli bonaj ol tiu.

EYOLF:

Jes, tamen kiam mi estos granda, tiam mi ja devas esti soldato. Tion vi ja scias.

ALLMERS:

(premegas la manojn) Jes, jes, jes; ni vidos –

ASTA:

(eksidas ĉe la tablo dekstre) Eyolf! Venu al mi, kaj mi ion al vi rakontos.

EYOLF:

(iras al ŝi) Kio estas, onklino?

ASTA:

Imagu, Eyolf, mi vidis la Rato-fraŭlinon.

EYOLF:

Ĉu! Vi vidis la Rato-fraŭlinon! Ho, vi nur ŝerctrompas min!

ASTA:

Ne, estas vero. Mi vidis ŝin hieraŭ.

EYOLF:

Kie vi do vidis ŝin?

ASTA:

Mi vidis ŝin sur la vojo, ekster la urbo.

ALLMERS:

Ankaŭ mi vidis ŝin ie en la kamparo.

RITA:

(kiu sidas en la sofo) Eble ankaŭ ni vidos ŝin, Eyolf.

EYOLF:

Onklino, ĉu ne estas strange, ke ŝi estas nomita Rato-fraŭlino?

ASTA:

La homoj nur nomas ŝin tiel, ĉar ŝi iras tra kamparo kaj laŭ bordoj forpelante ĉiujn ratojn.

ALLMERS:

Efektive ŝi laŭdire estas nomita fraŭlino Lup, mi kredas.

EYOLF:

Lup? Tio ja signifas lupo.

ALLMERS:

(Frapetas lin sur la kapon) Jen, ankaŭ tion vi scias, Eyolf!

EYOLF:

(pensema) Do eble estas vero, ke ŝi estas lup-fantomo dum la nokto. Ĉu vi tion kredas, paĉjo?

ALLMERS:

Ho ne, tion mi ne kredas. – Sed nun vi devus iri eksteren kaj iom ludi en la ĝardeno.

EYOLF:

Ĉu vi ne opinias, ke estas pli bone ke mi kunportu kelkajn librojn?

ALLMERS:

Ne, de nun neniujn librojn. Prefere iru malsupren al la aliaj knaboj sur la bordo.

EYOLF:

(ĝenata) Ne, paĉjo, mi ne volas malsupreniri al la knaboj hodiaŭ.

ALLMERS:

Kaj kial ne?

EYOLF:

Ne, ĉar mi surhavas ĉi tiujn vestaĵojn.

ALLMERS:

(sulkas la frunton) Ĉu ili mokridas – mokridas viajn belajn vestaĵojn!

EYOLF:

(eviteme) Ne, tion ili ne kuraĝas. Ĉar tiam mi batus ilin.

ALLMERS:

Nu ja, – kion do –?

EYOLF:

Sed ili estas tiom malbonkondutaj, tiuj knaboj. Kaj ili diras, ke mi neniam povos fariĝi soldato.

ALLMERS:

(kun subpremata kolero) Kial ili do tion diras?

EYOLF:

Eble ili estas enviemaj. Ĉar, paĉjo, ili estas ja tiom malriĉaj, ke ili devas iri nudpiede.

ALLMERS:

(mallaŭte, kun sufokata voĉo) Ho, Rita, – kiom jeno turmentas mian koron!

RITA:

(trankviligante, ekstaras) Nu, nu, nu!

ALLMERS:

(minacante) Sed tiuj knaboj, iam ili lernos, kiuj estas majstroj tie malsupre sur la bordo!

ASTA:

(aŭskultante) Iu frapas.

EYOLF:

Certe estas Borghejm!

RITA:

Envenu!

(La Rato-fraŭlino envenas silente kaj trankvile tra la dekstra pordo. Ŝi estas malalta, maldika, kurba estaĵo, maljuna, grizhara, kun akraj pikantaj okuloj. Vestita en malnovmoda, flordesegnita robo kun kufo kaj manteleto. Per la mano ŝi tenas grandan, ruĝan pluvŝirmilon, kaj sur la brako, en ŝnuro, nigran saketon.)

EYOLF:

(mallaŭte, tenante la robon de Asta ) Onklino! Eble estas ŝi!

RATO-FRAŬLINO:

(genufleksas ĉe la pordo) Mi humile petas permeson, – ĉu la gesinjoroj havas ion ronĝantan en la domo?

ALLMERS:

Ni? Ne, mi ne kredas.

RATO-FRAŬLINO:

Jes, ĉar alie mi volonte ŝatus helpi la gesinjorojn senigi sin de tio.

RITA:

Jes, jes, ni komprenas. Sed ni havas neniujn tiajn.

RATO-FRAŬLINO:

Estas vere malfeliĉe. Ĉar ĝuste nun mi faras rondvojaĝon. Kaj neniu scias, kiam mi revenos en tiu ĉi regiono. – Ho, kiom laca mi estas!

ALLMERS:

(montras al seĝo) Jes, vi tiel aspektas.

RATO-FRAŬLINO:

Oni devus ja neniam fariĝi laca bonfarante al la malfeliĉaj etuloj, kiuj estas malamataj kaj persekutataj tiom severe. Sed la fortoj elĉerpiĝas.

RITA:

Eble vi volas sidi kaj iom ripozi?

RATO-FRAŬLINO:

Multajn dankojn. (eksidas sur seĝon inter la pordo kaj la sofo) Ĉar la tutan nokton mi okupiĝis en aferoj.

ALLMERS:

Nu tiel?

RATO-FRAŬLINO:

Jes, sur la insuloj. (klukridas) La homoj vere bezonis sendi por mi. Nu, ili ege malemis. Sed estis la nura rimedo. Ili tamen devis ronĝi la acidan pomon. (rigardas Eyolf kaj kapsignas) Acidan pomon, sinjoreto. Acidan pomon.

EYOLF:

(senpere, iom timigita) Kial devis ili –?

RATO-FRAŬLINO:

Kion?

EYOLF:

Ronĝi ĝin?

RATO-FRAŬLINO:

Fakte ili ne povis sin plu nutri. Pro la ratoj kaj ĉiuj iliaj ratinfanoj; la juna sinjoro certe komprenas.

RITA:

Hu! La kompatinduloj, ĉu ili havas tiom da ili?

RATO-FRAŬLINO:

Jes, svarmegis. (ridas silente kaj kontente) En la litoj ili svarmadis kaj ĉirkaŭkuris la tutan nokton. En la laktujojn ili falis. Kaj trans la plankojn ili siblante kuradis ĉiudirekten.

EYOLF:

(mallaŭte, al Asta ) Tien mi neniam volas vojaĝi, onklino.

RATO-FRAŬLINO:

Kaj jen mi venis – kaj krome iu alia. Kaj ni kunprenis ilin, ĉiujn. La dolĉajn etulojn! Al ili ĉiuj ni du metis finon.

EYOLF:

(kriante) Paĉjo, – jen, jen!

RITA:

Bona Dio, Eyolf do!

ALLMERS:

Kio okazas?

EYOLF:

(montras) Estas io baraktanta en la saketo!

RITA:

(maldekstren; krias) Hu do! Elpelu ŝin, Alfred!

RATO-FRAŬLINO:

Ho, karega sinjorino, ne timu tian etan figuraĉon.

ALLMERS:

Sed kio do tio estas?

RATO-FRAŬLINO:

Estas nur Mopsulo. (malligas la saketon) Venu nun el la mallumo, vi karega amiko mia.

(Hundeto kun larĝa, nigra muzelo metas sian kapon el la saketo.)

RATO-FRAŬLINO:

(kape kaj mane signas al Eyolf ) Proksimiĝu nur fide, vi eta vundita batalanto! Ĝi ne mordas. Alvenu! Alvenu!

EYOLF:

(tenas sin al Asta ) Ne, mi ne kuraĝas.

RATO-FRAŬLINO:

Ĉu ne ŝajnas al la juna sinjoro, ke ĝi havas mildan kaj ŝatindan aspekton?

EYOLF:

(surprizita, montras) Tiu jena?

RATO-FRAŬLINO:

Jes, ĝuste ĝi.

EYOLF:

(duonlaŭte, fiksrigardas la hundon seninterrompe) Ŝajnas al mi ke ĝi havas la plej teruran – aspekton kiun mi iam vidis.

RATO-FRAŬLINO:

(fermas la saketon) Ho, ŝanĝiĝos, ŝanĝiĝos.

EYOLF:

(senpere proksimiĝas, tute proksime, kaj facile glitfrapetas la saketon.) Delikata, – delikata ĝi tamen estas.

RATO-FRAŬLINO:

(kun konsiderema voĉo) Sed nun ĝi estas tiom laca kaj elĉerpita, la kompatindulo. Tiom ege laca ĝi estas. (rigardas al Allmers ) Ĉar estas fortostreĉa, – tia ludo, sinjoro komprenu.

ALLMERS:

Kian ludon vi sugestas?

RATO-FRAŬLINO:

La allogado.

ALLMERS:

Aha, estas eble la hundo, kiu logas la ratojn.

RATO-FRAŬLINO:

(kapsignas) Mopsulo kaj mi. Ni du kunlaboras. Kaj tio iras glate. Almenaŭ aspekte . Ĝi ekhavas ŝnuron ligitan al la kolringo. Kaj jen mi kondukas ĝin tri fojojn ĉirkaŭ la domon. Kaj ludas buŝharmonikon. Kaj kiam tion ili aŭdas, tiam ili trudiĝas supren el la keloj kaj malsupren de la subtegmentejoj kaj el le truoj, – ĉiuj tiuj benindaj, etaj kreaĵoj.

EYOLF:

Ĉu tiam ĝi mortmordas ilin?

RATO-FRAŬLINO:

Ho, fore de tio! Ne, ni iras en la boaton, li kaj mi. Kaj ili sekvas post ni. La grandaj kaj iliaj etuloj.

EYOLF:

(streĉita) Kaj jen kio –? Rakontu!

RATO-FRAŬLINO:

Jen ni debordiĝas. Kaj mi julas kaj ludas buŝharmonikon. Kaj Mopsulo, ĝi naĝas malantaŭe (kun fajrer-ŝutantaj okuloj) Kaj ĉiuj tiuj kiuj svarmadis kaj ĉirkaŭkuris, ili sekvas, sekvas nin sur la profundan akvon. Jes, ĉar tion ili devas!

EYOLF:

Kial ili devas?

RATO-FRAŬLINO:

Ĝuste ĉar ili ne volas . Ĉar ili tiom timotremas antaŭ la akvo, – tial ili trudiĝas en ĝin.

EYOLF:

Ĉu tiam ili dronas?

RATO-FRAŬLINO:

Ĉiu kreita opulo. (pli mallaŭte) Kaj jen ĉio estas tiom trankvila kaj bona kaj malluma por la ŝatindaj etuloj, kiom ili nur povas deziri. Dormas tie malsupre en tia dolĉa kaj longa dormo. Ĉiuj tiuj kiujn la homoj malamas kaj persekutas. (ekstaras) Nu, en pli fruaj tempoj mi ne bezonis Mopsulon. Tiam mi mem allogis. Mi sola.

EYOLF:

Kion vi allogis?

RATO-FRAŬLINO:

Homojn. Precipe unu.

EYOLF:

(streĉita) Ho, diru al mi, kiu li estis!

RATO-FRAŬLINO:

(ridas) Estis mia amato, tiu, vi eta ĉarmulo!

EYOLF:

Kie li do nun estas?

RATO-FRAŬLINO:

(malmole) Malsupre ĉe ĉiuj tiuj ratoj. (denove milde) Sed nun mi devas denove eliri al la aferoj. Ĉiam survoje. (al Rita ) Ĉu la gesinjoroj tute ne bezonas min hodiaŭ? Ĉar tial mi povus finfari samtempe.

RITA:

Dankon ne; mi opinias, ke ne estas bezonata.

RATO-FRAŬLINO:

Nu-ja, plej kara sinjorino, oni neniam scias –. Se la gesinjoroj rimarkus, ke estas io kio ronĝadas, – kaj svarmas kaj ĉirkaŭkuras. – jen sendu por mi kaj Mopsulo. – Adiaŭ, adiaŭ milfoje. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)

EYOLF:

(mallaŭte triumfe al Asta ) Onklino, jen pensu, ke ankaŭ mi vidis la Rato-fraŭlinon!

(Rita eliras sur la verandon kaj ventumas sin per poŝtuko. Iom poste Eyolf gardeme kaj nerimarkite eliras dekstren.)

ALLMERS:

(prenas la tekon de la tablo ĉe la sofo) Ĉu estas via teko, tiu ĉi, Asta?

ASTA:

Jes, mi havas kelkajn malnovajn leterojn en ĝi.

ALLMERS:

Nu, la familiajn leterojn –

ASTA:

Ĉar vi ja petis min ordigi ilin por vi dum via foresto.

ALLMERS:

(frapetas ŝian kapon) Kaj jen por tio vi trovis tempon, vi!

ASTA:

Ho jes. Mi faris tion parte ĉi tie kaj parte en la urbo ĉe mi mem.

ALLMERS:

Dankon, kara –. Ĉu vi trovis ion apartan en ili?

ASTA:

(supraĵe aludante) Nu, – ion aŭ alian oni ja ĉiam trovas en tiaj malnovaj paperoj, vi scias. (mallaŭte, sincere) Tio en la teko, tio estas la leteroj de patrino.

ALLMERS:

Do, tiujn vi ja kompreneble mem retenos.

ASTA:

(kun sindevigo) Ne. Mi deziras, ke ankaŭ vi tralegu ilin, Alfred. Iam, – pli malfrue en la vivo. – Sed hodiaŭ mi ne kunprenis la ŝlosilon de la teko.

ALLMERS:

Ne estas bezonata, kara Asta. Ĉar mi tamen neniam legos la leterojn de via patrino.

ASTA:

(fiksrigardas lin) Do mi iam, – tiel en hejmeca vespera horo, rakontu al vi ion de tio, kio tie estas rakontita.

ALLMERS:

Jes, tion vi prefere faru. Sed gardu nur la leterojn de via patrino. Vi ne havas tro da memoraĵoj post ŝi.

(Li donas la tekon al Asta . Ŝi prenas ĝin kaj metas ĝin sur la seĝon sub la supervestaĵojn.)

(Rita reen venas en la ĉambron.)

RITA:

Hu, ŝajnas al mi, ke tiu maljuna, terura virinaĉo kvazaŭ kunportis kadavran odoron.

ALLMERS:

Jes, iom timiginda ŝi ja estis.

RITA:

Mi preskaŭ sentis min malsana, dum ŝi estis en la ĉambro.

ALLMERS:

Krome mi povas kompreni tiun trudan, logantan forton, pri kiu ŝi parolis. La soleco supre inter la montopintoj kaj sur la vastaj altebenaĵoj havas ion de la sama.

ASTA:

(rigardas lin atenteme) Kio vere okazis en vi, Alfred?

ALLMERS:

(ridetas) En mi?

ASTA:

Jes, io estas. Kvazaŭ metamorfozo. Ankaŭ Rita rimarkis tion.

RITA:

Jes, mi tion vidis tuj kiam vi revenis. Sed tio do nur estas por bono, tio, Alfred?

ALLMERS:

Devas esti por bono. Kaj estu kaj fariĝu por bono.

RITA:

(ekkrie) Vi ion spertis dum la vojaĝo! Ne neu! Ĉar mi vidas laŭ via aspekto!

ALLMERS:

(skuas la kapon) Eĉ nenion – ekstere. Sed –

RITA:

(streĉita) Sed –?

ALLMERS:

Interne en mi vere okazis eta metamorfozo.

RITA:

Ho Dio –!

ALLMERS:

(trankviligante, frapetas ŝian manon) Nur por bono, kara Rita. Pri tio vi senzorge fidu.

RITA:

(eksidas sur la sofon) Tion ĉi vi nepre al ni tuj rakontu. Ĉion!

ALLMERS:

(turnas sin al Asta ) Jes, ni eksidu, ankaŭ ni. Jen mi provos rakonti. Plej eble bone.

(Li eksidas sur la sofon apud Rita. Asta antaŭentiras seĝon kaj eksidas proksime apud li. Mallonga paŭzo.)

RITA:

(rigardas lin kvazaŭ esperante) Jen do –?

ALLMERS:

(rigardas antaŭen) Kiam mi pripensas mian antaŭan vivon – kaj mian sorton – dum la lastaj dek – dekunu jaroj, ĝi aspektas por mi kvazaŭ fabelo aŭ kvazaŭ revo. Ĉu ne ankaŭ al vi tiel aspektas, Asta?

ASTA:

Jes, multmaniere ankaŭ mi tion trovas.

ALLMERS:

(daŭrigante) Kiam mi pensas pri tio, kion ni du estis pli frue, Asta. Ni du kompatindaj, malriĉaj, orfoj –

RITA:

(senpacience) Nu do, tio okazis ja antaŭ longe.

ALLMERS:

(sen ŝin aŭskultante) Kaj nun mi sidas ĉi tie en riĉeco kaj pompo. Povis plenumi mian vivotaskon. Povis labori kaj studi, – ĉio laŭ propra emo. (etendas la manon) Kaj tiun tutan, nekompreneblan feliĉon – ĝin ni ŝuldas al vi, kara Rita.

RITA:

(duone ŝerce, duone senvole, ekfrapetas lin sur la manon) Nun vi bonvole ĉesu pri tiu babilado.

ALLMERS:

Mi ja nur tion mencias kiel ia enkonduko –

RITA:

Ho, transsaltu do tiun enkondukon!

ALLMERS:

Rita, – ne kredu, ke estis la konsilo de la kuracisto, kiu pelis min supren en la montaron.

ASTA:

Vere ne, Alfred?

RITA:

Kio do pelis vin?

ALLMERS:

Estis tio, ke mi ne plu trovis trankvilon ĉe mia labortablo.

RITA:

Ne trankvilon! Kara, kiu do ĝenis vin!

ALLMERS:

(skuas la kapon) Neniu de ekstere. Sed mi havis senton en mi, ke mi rekte misuzis – aŭ – neglektis miajn plej bonajn talentojn. Ke mi malŝparis la tempon.

ASTA:

(grandokule) Dum vi skribis la libron?

ALLMERS:

(kapjesas) Ĉar mi havas ja ne nur por tio talentojn. Mi eble povus fari ankaŭ ion alian.

RITA:

Ĉu pri tio vi sidis cerbumante?

ALLMERS:

Jes, pleje tio.

RITA:

Kaj tial vi laste fariĝis nekontenta pri vi mem. Kaj ankaŭ pri ni aliuloj. Jes, ĉar tia vi estis, Alfred!

ALLMERS:

(rigardas antaŭen) Tie mi sidis kurbigita super la tablo kaj skribis tagon post tago. Multfoje ankaŭ duonan nokton. Skribis kaj skribis sur la granda, dika libro pri "La homa respondeco". Hm!

ASTA:

(metas sian manon sur lian brakon) Sed, kara, – tiu libro estu ja la verko de via vivo.

RITA:

Jes, tion vi ja sufiĉe ofte diris.

ALLMERS:

Tiel mi pensis. Ĝuste de la tempo kiam mi komencis fariĝi plenkreska. (kun varma esprimo en la okuloj) Kaj jen vi igis min kapabla ekkomenci ĝin, vi, kara Rita –

RITA:

Ho, bla, bla!

ALLMERS:

(ridetas al ŝi) – vi kun via oro kaj viaj verdaj arbaroj –

RITA:

(duone ridante, duone ĉagrenita) Se ankoraŭfoje vi elbuŝigas tiun stultaĵon, mi batos vin.

ASTA:

(rigardas lin maltrankvile) Sed la libro, Alfred?

ALLMERS:

Ĝi kvazaŭ komenciĝis foriĝi. Sed pli kaj pli altiĝis la penso pri pli superaj devoj, kiuj prezentis postulojn al mi.

RITA:

(radia, prenas lian manon) Alfred!

ALLMERS:

La penso pri Eyolf, kara Rita.

RITA:

(seniluziigita, malprenas lian manon) Nu ja, – pri Eyolf!

ALLMERS:

Pli kaj pli profunden eta Eyolf prenis lokon en mi. Post la fatala falo de la tablo –. Kaj pleje post kiam ni certiĝis, ke estas nekuraceble –

RITA:

(insiste) Sed vi ja zorgas pri li laŭ ĉiuj povoj, Alfred.

ALLMERS:

Kiel lerneja instruisto, jes. Sed ne kiel patro. Kaj patro estas kio mi de nun volas esti por Eyolf.

RITA:

(rigardas lin kaj skuas la kapon) Aspekte mi ne vere komprenas vin.

ALLMERS:

Mi celas, ke mi el ĉiuj miaj povoj volas provi igi lian nekuraceblan staton tiom milda kaj facila kiom elpenseble.

RITA:

Ho, sed, vi, – dank' al Dio, mi opinias, ke li ne sentas tion tiom profunde.

ASTA:

(kortuŝita) Ho jes, Rita, li sentas.

ALLMERS:

Jes, estu certa, ke li sentas tion profunde.

RITA:

(senpacience) Sed, kara, – kion pli povas vi do por li fari?

ALLMERS:

Mi volas provi lumigi ĉiujn tiujn riĉajn eblecojn, kiuj aperas en lia infana animo. Ĉio kion li havas en si de noblaj ĝermoj, mi volas instigi al kresko, – porti florojn kaj fruktojn. (pli kaj pli arde; ekstaras) Kaj mi volas pli ol tio ! Mi volas helpi lin harmoniigi siajn dezirojn kaj tion, kio kuŝas atingebla antaŭ li. Ĉar tia li ne estas nun. Lia tuta aspiro celas tion, kio lian tutan vivon restos por li neatingebla. Sed mi volas krei senton de feliĉo en lia animo.

(Li paŝas kelkajn fojojn tien kaj reen sur la planko. Asta kaj Rita sekvas lin per la okuloj.)

RITA:

Vi devus preni tiujn aferojn pli trankvilanime, Alfred!

ALLMERS:

(haltas apud la tablo maldekstre kaj rigardas ilin) Eyolf daŭrigu la verkon de mia vivo. Se li tion volas. Aŭ li povas elekti ion, kio estas plene lia propra. Plej eble tio. – Do, ĉiuokaze mi lasas mian resti.

RITA:

(ekstaras) Sed, plej kara Alfred, – ĉu vi ne povas labori por vi ambaŭ, vi kaj Eyolf?

ALLMERS:

Ne, tion mi ne povas. Neeble! Mi ne povas dividi min mem. Kaj tial mi cedas. Eyolf estu la superulo en nia parencaro. Kaj mi faros tion la verko de mia vivo fari lin la superulo.

ASTA:

(ekstaris kaj iras al li) Tio ĉi kostis por vi terure severan batalon, Alfred.

ALLMERS:

Jes, efektive. Ĉi-hejme mi ne estus reginta min mem. Neniam trudinta min mem al rezigno. Neniam ĉi-hejme.

RITA:

Tial vi do faris vojaĝon ĉi-somere?

ALLMERS:

(kun lumantaj okuloj) Jes! Kaj jen mi atingis supren en la senfinan solecon. Vidis la sunleviĝon lumi sur la pintojn. Sentis min pli proksima al la steloj. Kvazaŭ en kompreno kaj komunumo kun ili. Kaj jen mi kapablis.

ASTA:

(malĝoje) Sed neniam plu vi daŭrigos skribi la libron pri "La respondeco de la homo"?

ALLMERS:

Ne, neniam, Asta. Mi ne povas dividi min inter du taskoj, mi ja diras. – Sed mi volas realigi la respondecon de la homo – en mia vivo.

RITA:

(kun rideto) Ĉu vi vere kredas ke vi povas subteni tiajn altajn intencojn ĉi-hejme?

ALLMERS:

(prenas ŝian manon) Lige kun vi mi povas. (etendas la alian manon) Kaj lige ankaŭ kun vi, Asta.

RITA:

(retiras sian manon) Do kun du. Vi tamen povas vin dividi.

ALLMERS:

Sed plej kara Rita –!

(Rita foriras de li kaj haltas ĉe la pordo de la ĝardeno.)

(Iu frapas facile kaj rapide sur la pordon dekstre. Inĝeniero Borghejm rapide envenas. Li estas juna viro iom pli ol 30 jaroj. Hela kaj brava esprimo, Rekta staturo.)

BORGHEJM:

Bonan matenon, bonan matenon, sinjorino! (Haltas ĝoja je la vido de Allmers .) Ho ne, kion mi vidas! Jam reen hejme, sinjoro Allmers?

ALLMERS:

(skuas lian manon) Jes, mi revenis ĉi-nokte.

RITA:

(gaje) Li ne plu havis forpermeson, sinjoro Borghejm.

ALLMERS:

Ho ne, tio do ne estas vero, Rita –

RITA:

(venas pli proksimen) Jes, certe estas vero. Lia forpermeso finiĝis.

BORGHEJM:

Nu, vi tenas vian edzon per streĉaj bridoj, sinjorino?

RITA:

Mi subtenas miajn rajtojn. Kaj ĉio devas ja havi finon.

BORGHEJM:

Ho, ne ĉio, – mi esperas. – Bonan matenon, fraŭlino Allmers!

ASTA:

(eviteme) Bonan matenon.

RITA:

(rigardas al Borghejm ) Ne ĉio, vi diras?

BORGHEJM:

Jes, mi plene kaj fide kredas, ke almenaŭ io en ĉi tiu mondo ne havas finon.

RITA:

Nun vi certe pensas pri amo – aŭ tiaĵo.

BORGHEJM:

(varme) Mi pensas pri ĉio tio, kio estas inda.

RITA:

Kaj kio neniam finiĝas. Jes, ke ni pensu pri tio. Ni ĉiuj esperu pri tio.

ALLMERS:

(proksimiĝas al ili) Nun vi baldaŭ finfaris la vojlaboron ĉi tie?

BORGHEJM:

Mi jam finfaris. Finfaris hieraŭ. Ĝi daŭris sufiĉe longe. Sed, dank' al Dio, tio do finiĝis.

RITA:

Kaj pri tio vi estas ĝojega?

BORGHEJM:

Jes, efektive mi estas!

RITA:

Nu, tion mi diru –

BORGHEJM:

Kion, sinjorino?

RITA:

Ne estas tute afable de vi, sinjoro Borghejm.

BORGHEJM:

Ĉu? Kial ne?

RITA:

Ne, ĉar tial vi poste ne ofte venos en niajn regionojn.

BORGHEJM:

Ne, tio estas vero. Pri tio mi ne pensis.

RITA:

Nu, foje kaj foje vi do certe povos tamen viziti nin.

BORGHEJM:

Ne, bedaŭrinde, tio neeblos por mi dum longa tempo.

ALLMERS:

Ĉu? Kial do?

BORGHEJM:

Jes, ĉar nun mi ricevis grandan, novan laboron, kiun mi devas tuj komenci.

ALLMERS:

Ĉu vere? (premas lian manon) Ĝojigas min kore.

RITA:

Gratulon, gratulon, sinjoro Borghejm!

BORGHEJM:

Tŝ, tŝ, – vere mi ne havas permeson paroli laŭte pri tio ankoraŭ! Sed mi ne povas reteni min! – Estas granda vojlaboro – supre en la nordo. Kun montaraj transpasejoj – kaj kun la plej nekredeblaj malfacilaĵoj por supervenki! (ekdire) Ho, vi granda, bela mondo, – kia feliĉo tio estas esti vojkonstruisto!

RITA:

(ridetas kaj rigardas lin ŝerce) Ĉu estas nur por tiu vojlaboro, ke vi venas ĉi tien tiel senrega pro ĝojo hodiaŭ?

BORGHEJM:

Ne, ne por tio sole. Sed por ĉiuj la helaj promesplenaj esperoj, kiuj malfermas sin por mi.

RITA:

(kiel antaŭe) Aha, eble estas io pli delikata malantaŭe!

BORGHEJM:

(ekrigardas al Asta ) Kiu scias! Kiam la feliĉo unue alvenas, ĝi kutimas veni kiel printempa inundo. (turnas sin al Asta ) Fraŭlino Allmers, ĉu ni du faru etan promenadon kune? Kiel ni kutimas?

ASTA:

(rapide) Ne, ne, dankon. Ne nun. Ne hodiaŭ.

BORGHEJM:

Ho, venu do! Nur etan promenadon! Mi pensas, ke mi havas multon por priparoli kun vi, antaŭ ol mi forvojaĝos.

RITA:

Eble estas io pri kio vi ankoraŭ ne povas paroli laŭte.

BORGHEJM:

Hm, nu dependas de –

RITA:

Jes, ĉar vi povas ja ankaŭ flustri (duone mallaŭte) Asta, kompreneble vi devas iri kun li.

ASTA:

Sed kara Rita –

BORGHEJM:

(petante) Fraŭlino Asta, – memoru, ke tio ĉi estus adiaŭa promenado – por longaj, longaj tempoj.

ASTA:

(prenas sian ĉapelon kaj sunŝirmilon) Nu do, ni iomete ĉirkaŭiru malsupre en la ĝardeno.

BORGHEJM:

Ho dankon, dankon por tio!

ALLMERS:

Kaj samtempe iomete atentu pri Eyolf.

BORGHEJM:

Jes, Eyolf, vere! Kie estas Eyolf hodiaŭ? Mi kunportis ion por li.

ALLMERS:

Li estas ludanta ie malsupre.

BORGHEJM:

Ĉu vere! Li do nun komencis ludi? Alie li kutimas nur sidi interne legante.

ALLMERS:

Tio havu finon. Vera liberaera knabo li fariĝu.

BORGHEJM:

Jen ĝuste! Elen en la liberan naturon ankaŭ li , la kompatindulo! Bona Dio, oni ne povas ja ion pli bonan fari ol ludi en ĉi tiu benita mondo. Ŝajnas al mi, ke la tuta vivo estas kiel ludo! – Do venu, fraŭlino Asta!

(Borghejm kaj Asta eliras sur la verandon kaj malsupren tra la ĝardeno.)

ALLMERS:

(staras postrigardante ilin) Vi, Rita, – ĉu vi kredas, ke estas io inter la du?

RITA:

Mi ne scias kion diri. Antaŭe mi tion kredis. Sed Asta fariĝis tiel neklarigebla, – tiel tute nekomprenebla dum la lasta tempo.

ALLMERS:

Nu? Ĉu tiel? Dum mi estis for?

RITA:

Jes, la lastajn kelkajn semajnojn, mi pensas.

ALLMERS:

Kaj vi kredas, ke ŝi ne plu iome pensas pri li?

RITA:

Ne serioze. Ne tute kaj plene. Neniel reteneme. Tion mi ne kredas. (rigardas lin esplore) Ĉu al vi estus kontraŭdezire, se ŝi farus?

ALLMERS:

Ne vere kontraŭdezire. Sed estus ja sendube maltrankviliganta penso –

RITA:

Maltrankviliganta?

ALLMERS:

Jes, ĉar memoru, ke mi havas respondecon por Asta. Por ŝia feliĉo en la vivo.

RITA:

Ho kion – respondeco! Asta do estas matura? Ŝi certe komprenas elekti mem, mi opinias.

ALLMERS:

Jes, tion ni esperu, Rita.

RITA:

Mi almenaŭ ne havas iun malfidon al Borghejm.

ALLMERS:

Ne, kara, – tion ankaŭ mi ne havas. Kontraŭe. Sed tamen –

RITA:

(daŭrige) Kaj mi volonte vidus, ke fariĝus paro de li kaj Asta.

ALLMERS:

(malkontenta) Jes, sed kial nu efektive tio?

RITA:

(en kreskanta animskuo) Jes, ĉar tiam ŝi devis longe foren vojaĝi kun li! Kaj tiam ŝi ne povus veni ĉi tien al ni kiel nun!

ALLMERS:

(rigardas ŝin surprize) Kion! Ĉu vi dezirus kvitiĝi de Asta!

RITA:

Jes, jes, Alfred!

ALLMERS:

Sed kial je la mondo –?

RITA:

(pasie ĵetas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Jes, ĉar tiam mi fine havus vin sola por mi mem! Tamen – eĉ ne tiam! Ne tute por mi! (ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, – mi ne povas malkapti vin.

ALLMERS:

(milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, – estu do prudenta!

RITA:

Ne, mi tute ne ŝatas esti prudenta! Mi nur ŝatas vin! Nur sole vin en la tuta mondo! (denove ĉirkaŭbrakas lian kolon) Vin, vin, vin!

ALLMERS:

Lasu, lasu, – vi sufokas min –!

RITA:

(malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi scius, kiom mi estas vin malaminta –!

ALLMERS:

Malaminta –!

RITA:

Jes, – kiam vi sidis tie ene ĉe vi mem. Kovante sur via laboro. Ĝis longe – longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, – tiel malfrue, Alfred. – Ho, kiel mi malamis vian laboron!

ALLMERS:

Sed nun estas ja finite pri tio.

RITA:

(ridas tranĉe) Jes, certe! Nun vi ja estas okupata pri tio, kio estas pli malinda.

ALLMERS:

(ekscite) Pli malinda! Ĉu vi nomas la infanon tio, kio estas pli malinda?

RITA:

(impete) Jes, mi faras. En la rilato inter ni du, mi ĝin tiel nomas. Ĉar la infano, – la infano, ĝi aldone estas viva homo, ĝi. (en kreskanta ekscitiĝo) Sed mi tion ne toleras, Alfred! Mi ne toleras, – mi jenon diras al vi!

ALLMERS:

(rigardas ŝin fikse kaj diras mallaŭtete) Multajn fojojn mi preskaŭ timas vin, Rita.

RITA:

(sombre) Mi foje ankaŭ timas min mem. Kaj ĝuste tial vi ne devas veki la malicon en mi.

ALLMERS:

Jes, sed je la nomo de Dio, – ĉu tion mi faras?

RITA:

Jes, vi faras, – kiam vi pecen ŝiras la plej sanktan inter ni du.

ALLMERS:

(emfaze) Sed pripensu do, Rita. Estas ja via propra infano, – nia sola infano pri kiu temas.

RITA:

La infano estas nur duone mia propra. (denove en eksplodo) Sed vi estu sole mia! Tute mia vi estu! Tion mi rajtas postuli de vi!

ALLMERS:

(ektiras la ŝultrojn) Ho kara Rita, – ne utilas ion postuli. Ĉio devas esti donata libervole.

RITA:

(rigardas lin streĉe) Kaj tion vi de nun eble ne povas?

ALLMERS:

Ne, mi ne povas. Mi devas dividi min inter Eyolf kaj vi.

RITA:

Sed se Eyolf neniam estus naskita? Kiel tiaokaze?

ALLMERS:

(cedante) Nu, tiaokaze estus alie. Tiam mi ja havus nur vin por ami.

RITA:

(malrapide; tremante) Do mi esperus, ke mi neniam estus lin naskinta.

ALLMERS:

(eksaltas) Rita, vi ne scias mem kion vi diras!

RITA:

(skuiĝas de eksciteco) Mi naskis lin en la mondon sub nedirebla turmento. Sed mi portis ĉion kun ĝojego pro vi.

ALLMERS:

(varme) Ho jes, jes, tion mi ja scias.

RITA:

(decide) Sed per tio ĝi havu finon. Mi volas vivi la vivon. Kune kun vi. Tute kun vi. Mi ne povas ekzisti nur kiel la patrino de Eyolf. Nur tio. Nenio pli. Mi ne volas , mi diras! Mi ne povas! Mi volas esti ĉio por vi! Por vi, Alfred!

ALLMERS:

Sed tio vi ja estas , Rita. Tra nia infano –

RITA:

Ho, naŭzigaj, tepidaj parolturniĝoj –. Nenio alia. Ne do, tiaĵo ne estas por mi . Mi estis taŭga por fariĝi patrino al la infano, sed ne por esti patrino de ĝi. Vi devas preni min kiel mi estas, Alfred.

ALLMERS:

Vi tamen kore ŝatis Eyolf antaŭe.

RITA:

Mi kompatis lin. Ĉar vi malzorgis lin. Nur igis lin legi kaj muele lerni. Preskaŭ neniam vidis lin.

ALLMERS:

(kapsignas malrapide) Ne; mi estis blinda. La tempo ne estis por mi alveninta –

RITA:

(rigardas lin) Sed nun ĝi do estas veninta?

ALLMERS:

Jes, nun fine. Nun mi vidas, ke la plej alta, kion mi havas por fari en la mondo, estas esti vera patro por Eyolf.

RITA:

Kaj por mi ? Kion vi volas esti por mi?

ALLMERS:

(milde) Vin mi daŭrigos ami. En silenta intimeco. (Li provas kapti ŝiajn manojn.)

RITA:

(evitas lin) Mi ne ŝatas vian silentan intimecon. Mi volas havi vin tute kaj plene! Kaj sola! Tiel kiel mi havis vin en la unuaj, ravaj, ŝvelantaj tagoj. (impete kaj malmole) Neniam en la mondo mi lasas min regali per restaĵoj kaj postlasaĵoj, Alfred!

ALLMERS:

(kvietanima) Ŝajnas al mi, ke povus esti sufiĉe riĉe da feliĉo ĉi tie por ĉiuj tri, Rita.

RITA:

(moke) Sekve vi estas malpostulema. (eksidas ĉe la tablo maldekstre) Aŭskultu nun jenon.

ALLMERS:

(alproksimiĝas) Nu? Kio estas?

RITA:

(rigardas lin per okulo perdinta la brilon) Kiam mi ricevis vian telegramon hieraŭ vespere –

ALLMERS:

Jes? Kaj kion?

RITA:

– mi vestis min blanke –

ALLMERS:

Jes, mi vidis ke vi estas blanke vestita, kiam mi venis.

RITA:

Libere faligis la harojn –

ALLMERS:

Vian riĉe odorantan hararon –

RITA:

– tiel ke ĝi ondis malsupren laŭ la nuko kaj la dorso –

ALLMERS:

Mi vidis. Mi vidis. Ho kiel delikata vi estis, Rita.

RITA:

Estis rozkoloraj ŝirmiloj super ambaŭ lampoj. Kaj ni estis solaj, ni du. La solaj maldormaj en la tuta domo. Kaj estis ĉampana vino sur la tablo.

ALLMERS:

El ĝi mi nenion trinkis.

RITA:

(rigardas lin amare) Ne, estas vero. (ridas akre) "Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin ", – kiel estas skribite.

(Ŝi ekstaras de la apogseĝo kaj iras kvazaŭ laca al la sofo, kaj eksidas duone kuŝanta.)

ALLMERS:

(iras trans la planko kaj haltas antaŭ ŝi) Mi estis tiel plena de sinceraj pensoj. Mi estis decidinta paroli kun vi pri nia estonta vivo, Rita. Kaj unue kaj ĉefe pri Eyolf.

RITA:

(ridetas) Tion vi ja ankaŭ faris, kara –

ALLMERS:

Ne, mi ne atingis. Ĉar vi komencis malvesti vin.

RITA:

Jes, kaj dume vi parolis pri Eyolf. Ĉu vi ne memoras tion? Vi demandis kiel statas pri la stomako de eta Eyolf.

ALLMERS:

(rigardas ŝin riproĉe) Rita –?

RITA:

Kaj vi kuŝigis vin en via lito. Kaj dormis tiel ege bone.

ALLMERS:

(skuas la kapon) Rita, – Rita!

RITA:

(kuŝigas sin tute plate kaj rigardas lin) Vi? Alfred?

ALLMERS:

Jes?

RITA:

"Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin ".

ALLMERS:

(preskaŭ malmole) Ne, mi ne tuŝis ĝin.

(Li foriras de ŝi kaj starigas sin ĉe la ĝardena pordo. Rita dum tempeto kuŝas senmova kun fermitaj okuloj.)

RITA:

(subite eksaltas) Sed unu aferon mi volas diri al vi, Alfred.

ALLMERS:

(turnas sin ĉe la pordo) Nu?

RITA:

Vi ne sentus vin tiel sekura, vi!

ALLMERS:

Ne sekura?

RITA:

Ne, vi ne devus esti tiel senzorga! Ne tiel sekura, ke vi havas min!

ALLMERS:

(proksimiĝas) Kion vi aludas per tio?

RITA:

(kun tremantaj lipoj) Neniam per penseto mi estis malfidela al vi, Alfred! Neniam momenton.

ALLMERS:

Ne, Rita, tion mi ja scias. Mi, kiu konas vin tiel bone.

RITA:

(kun fulmantaj okuloj) Sed se vi rifuzas min –!

ALLMERS:

Rifuzas –! Mi ne komprenas kien vi celas!

RITA:

Ho, vi ne scikonas ĉion tion, kio elmergus en mi, se –

ALLMERS:

Se –?

RITA:

Se mi iam observis, ke vi ne plu ŝatus min. Ne plu ŝatus min kiel antaŭe.

ALLMERS:

Sed, vi mia karega Rita, – la homa ŝanĝiĝo tra la jaroj, – ĝi devas ja iam okazi ankaŭ en nia kunvivo. Kiel en tiu de aliuloj.

RITA:

Neniam en mi! Kaj mi ne akceptas iun ŝanĝon eĉ en vi. Mi tion ne eltenus, Alfred. Mi volas havi vin por mi mem sola.

ALLMERS:

(rigardas ŝin zorgoplene) Vi havas terure ĵaluzan animon –

RITA:

Mi ne povas krei min alia ol mi estas. (minacante) Se vi pecigas vin inter mi kaj iu alia –

ALLMERS:

Kio jen –?

RITA:

Tiam mi venĝas min kontraŭ vi, Alfred!

ALLMERS:

Per kio vi venĝus vin?

RITA:

Mi ne scias. – Ho jes, mi tamen scias!

ALLMERS:

Nu?

RITA:

Mi iros forĵeti min –

ALLMERS:

Vi iros forĵeti vin, vi diras!

RITA:

Jes, mi tiel faros. Mi ĵetos min rekte inter la brakojn de – de la unua venanta!

ALLMERS:

(rigardas ŝin varme kaj skuas la kapon) Tion vi neniam faros, – vi mia sincera, fiera, fidela Rita.

RITA:

(metas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Ho, vi ne scias, kion mi povus fariĝi, se vi, – se vi ne plu ŝatus min.

ALLMERS:

Ne plu ŝatus vin, Rita? Imagu ke vi povus diri tiaĵon!

RITA:

(duone en rido malkaptas lin) Mi povus ja elĵeti miajn retojn por li, – tiu vojkonstruisto, kiu vagas ĉi tie.

ALLMERS:

(malpezigita) Ah, dank' al Dio, – vi do ŝercas.

RITA:

Tute ne. Kial ne same bone li, kiel kiu ajn alia?

ALLMERS:

Ne, ĉar li jam estas sufiĉe ligita!

RITA:

Des pli bone! Ĉar tiaokaze mi prenus lin de iu alia. Estas ja la sama kion Eyolf faris kontraŭ mi.

ALLMERS:

Ĉu vi diras, ke nia eta Eyolf tion faris?

RITA:

(kun la montrofingro streĉita al li) Jen vidu! Jen vidu! Tuj kiam vi nur mencias la nomon de Eyolf, vi fariĝas mola, kaj vibras la voĉon! (minacante pugnigas la manojn) Ho, mi preskaŭ tentiĝus deziri ke – nu!

ALLMERS:

(rigardas ŝin time) Kion vi dezirus, Rita –

RITA:

(impete foriras de li) Ne, ne, ne, – tion mi ne diras al vi! Neniam!

ALLMERS:

(proksimiĝas al ŝi) Rita, mi petegas al vi, – pro vi kaj pro mi, ne lasu vin tenti al io malbona.

(Borghejm kaj Asta venas de la ĝardeno. Ambaŭ estas en regata animskuo. Aspektas serioze kaj timigitaj, Asta restas staranta ekstere sur la verando. Borghejm eniras la ĉambron.)

BORGHEJM:

Jen vidu. Nun fraŭlino Allmers kaj mi iris nian lastan promenadon kune.

RITA:

(ekmire) Ah! – Kaj ne sekvas iu pli longa vojaĝo post la promenado?

BORGHEJM:

Jes, por mi.

RITA:

Por vi sola?

BORGHEJM:

Jes, por mi sola.

RITA:

(ekrigardas sombre al Allmers ) Ĉu vi aŭdas tion, Alfred? (turnas sin al Borghejm ) Mi kuraĝas veti, ke estas malicaj okuloj, kiuj ludis ruze pri vi.

BORGHEJM:

(rigardas ŝin) Malicaj okuloj?

RITA:

(kapsignas) Malicaj okuloj, jes.

BORGHEJM:

Ĉu vi kredas pri malicaj okuloj, sinjorino Allmers?

RITA:

Jes, mi komencis kredi pri malicaj okuloj nun. Pleje pri malicaj infanokuloj.

ALLMERS:

(agitigita, flustras) Rita, – kiel povas vi, –!

RITA:

(duonlaŭte) Estas vi kiu faras min malica kaj malbela, Alfred.

(Fora, eturdita kriado aŭdiĝas de malsupre ĉe la maro.)

BORGHEJM:

(iras al la vitra pordo) Kia bruo estas tio –?

ASTA:

(ĉe la pordo) Vidu kiom da homoj, kiuj kuras malsupre sur la kajo!

ALLMERS:

Kio tio povas esti? (Momenton li elrigardas.) Certe la stratbuboj, kiuj petolas.

BORGHEJM:

(vokas elen trans la barilon) Aŭdu vi knabetoj tie sube! Kio okazas?

(Pluraj aŭdiĝas respondi malklare samtempe.)

RITA:

Kion ili diras?

BORGHEJM:

Ili diras ke estas infano, kiu dronis.

ALLMERS:

Infano dronis?

ASTA:

Eta knabo, ili diras.

ALLMERS:

Ho, ili povas ja ĉiuj naĝi.

RITA:

(krias en timo) Kie estas Eyolf!

ALLMERS:

Nur trankvile. Trankvile. Eyolf estas ja ludanta en la ĝardeno.

ASTA:

Ne, en la ĝardeno li ne estas –

RITA:

(kun supren etendataj brakoj) Ho, ke ne estas li!

BORGHEJM:

(aŭskultas kaj vokas malsupren) Kies infano estas, vi diras?

(Malklaraj voĉoj aŭdiĝas. Borghejm kaj Asta eligas sufokitan krion, kaj ekkuras malsupren tra la ĝardeno.)

ALLMERS:

(en anima timo) Ne estas Eyolf! Ne estas Eyolf, Rita!

RITA:

(sur la verando, aŭskultante) Tŝ; silentu! Lasu min aŭdi kion ili diras! (Rita fuĝas kun tranĉanta krio enen en la ĉambron.)

ALLMERS:

(post ŝin) Kion ili diris?

RITA:

(glitfalas apud la apogseĝo) Ili diris: La lambastono flosas!

ALLMERS:

(preskaŭ lamigita) Ne! Ne! Ne!

RITA:

(raŭke) Eyolf! Eyolf! Ho, ili devas savi lin!

ALLMERS:

(duone freneza) Aliaĵo ne eblas! Tia kara vivo! Tia kara vivo!

(Li kuregas malsupren tra la ĝardeno.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.