La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ETA EYOLF

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA AKTO

(Malgranda, malvasta valo en la arbaro de Allmers malsupre ĉe la marbordo. Altaj, maljunaj arboj maldekstre klinas sin super la loko. Malsupren laŭ la deklivo en la fono fluegas rivereto, kiu malaperas inter la ŝtonoj ĉe la rando de la arbaro. Vojeto serpentumas apude laŭ la rivereto. Dekstre staras nur kelkaj opaj arboj, inter kiuj videtiĝas la fjordo. Antaŭe vidiĝas la angulo de boatejo kun surteren tirita boato. Sub la maljunaj arboj maldekstre staras tablo kun benko kaj kelkaj seĝoj, ĉio farita el maldikaj betultrunkoj. Estas peza, pluvema tago kun drivantaj nebulnuboj.)

(Alfred Allmers , vestita kiel antaŭe, sidas sur la benko apogante la brakojn sur la tablo. Lia ĉapelo kuŝas antaŭ li. Li fiksrigardas senmove kaj spirite forestante rekte antaŭen super la akvon.)

(Iom poste venas Asta Allmers malsupren laŭ la arbara vojeto. Ŝi portas malfalditan pluvŝirmilon.)


ASTA:

(proksimiĝas al li silente kaj gardeme) Vi ne devus sidi ĉi tie malsupre en la nuba vetero, Alfred.

ALLMERS:

(kapsignas malrapide sen respondo)

ASTA:

(kunfaldas la pluvŝirmilon) Mi iris longe por serĉi vin.

ALLMERS:

(senesprime) Dankon.

ASTA:

(translokigas seĝon kaj sidigas sin apud li) Ĉu vi longe sidis ĉi tie? La tutan tempon?

ALLMERS:

(ne respondas; post iom li diras:) Ne, mi ne povas tion imagi. Ŝajnas al mi, ke estas tute neebla, – tio ĉi.

ASTA:

(konsolante metas la manon sur lian brakon) Vi malfeliĉa Alfred.

ALLMERS:

(fiksrigardas ŝin) Estas do vero, ĉu, Asta? Aŭ ĉu mi fariĝis freneza? Aŭ mi nur sonĝas? Ho, se estus nur sonĝo! Imagu kiom feliĉege, se mi nun vekiĝus!

ASTA:

Ho, se mi vere povus vin veki.

ALLMERS:

(rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaŭ. Kuŝas peza kaj dormema. Plumbogriza, – kun flavaj ekflagroj, kaj spegulas la pluvnubojn.

ASTA:

(petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon!

ALLMERS:

(sen ŝin aŭskultante) La supraĵon, jes. Sed en la profundo, – tie fluas la forta subfluo –

ASTA:

(timeme) Ho, pro Dio en la ĉielo, – ne pensu pri la profundo!

ALLMERS:

(rigardas ŝin milde) Vi certe kredas, ke li kuŝas tie ĝuste eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru, kiel ĉi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron.

ASTA:

(ĵetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaŭ la vizaĝo) Ho, Dio, – ho Dio!

ALLMERS:

(peze) Tial nun eta Eyolf foriĝis tiom longe – longe for de ni, la liaj.

ASTA:

(rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiaĵon!

ALLMERS:

Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta –. En dudek ok – dudek naŭ – horoj. Konsideru –! Konsideru –!

ASTA:

(krias kaj kovras la orelojn) Alfred –!

ALLMERS:

(premegas la manon forte kontraŭ la tablon) Sed ĉu vi komprenas la sencon en io tia?

ASTA:

(rigardas lin) En kio?

ALLMERS:

En tio ĉi, farita kontraŭ mi kaj Rita.

ASTA:

La sencon en tio?

ALLMERS:

(senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Ĉar senco devas ja troviĝi en ĝi. La vivo, la ekzistado, – la sorto estu do ne tiel tute sensenca.

ASTA:

Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred?

ALLMERS:

(ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble ĉio iras tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita ŝipo sen stirilo. Vere povas esti tiel. – Almenaŭ tiel aspektas.

ASTA:

(pensema) Se nur aspektis –?

ALLMERS:

(impete) Nu? Ĉu vi povas klarigi por mi? Ĉar mi ne povas. (pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas en si senfinajn eblecojn. Riĉajn eblecojn, eble. Plenumus mian ekzistadon kun ĝojo kaj fiero. Kaj jen bezoniĝas nur freneza, maljuna virinaĉo venanta – montranta hundon en saketo –

ASTA:

Sed ni ja ne scias, kiel tio vere okazis.

ALLMERS:

Jes, ni scias. La knaboj vidis ŝin remanta foren sur la fjordo. Ili vidis Eyolf staranta sola sur la eĝo de la kajo. Vidis lin fiksrigardi post ŝin – kaj kvazaŭ sveni. (tremetanta) Kaj jen li ekfalis malsupren, – kaj malaperis.

ASTA:

Jes, jes. Sed tamen –

ALLMERS:

Ŝi tiris lin en la profundon. Pri tio estu certe, Asta.

ASTA:

Sed, kara, kial ŝi tion farus?

ALLMERS:

Jes, – jen estas la afero! Kial ŝi faris? Estas neniu venĝo kaŝita. Neniu pentofaro, mi pensas. Eyolf neniam faris al ŝi malbonon. Neniam fikriis post ŝin. Neniam ĵetis ŝtonon al ŝia hundo. Li eĉ ne vidis ŝin aŭ ŝia hundo antaŭ siaj okuloj antaŭ hieraŭ. Neniu venĝo do. Tiel senkaŭza ĉio. Tiel tute sensenca, Asta. – Kaj tamen la monda ordo tion bezonas.

ASTA:

Ĉu vi parolis kun Rita pri tiuj pensoj?

ALLMERS:

(skuas la kapon) Ŝajnas al mi ke mi pli facile povas paroli kun vi pri tiaĵoj. (spiras pene) Kaj ankaŭ pri ĉio alia.

(Asta prenas kudraĵojn kaj paketon en papero el la poŝo. Allmers sidas spiritforesta kaj rigardas ŝin.)

ALLMERS:

Kion jen vi havas, Asta?

ASTA:

(prenas lian ĉapelon) Pecon da nigra krepo.

ALLMERS:

Ho, pro kio tiaĵo?

ASTA:

Rita petis min. Permesu?

ALLMERS:

Ho jes; volonte por mi. (Ŝi kudras la krepon sur la ĉapelon.)

ALLMERS:

(sidas ŝin rigardante) Kie estas Rita?

ASTA:

Ŝi iom promenadas supre en la ĝardeno, mi kredas. Borghejm estas kun ŝi.

ALLMERS:

(iom surprizita) Ĉu? Borghejm estas ĉi tie ankaŭ hodiaŭ?

ASTA:

Jes. Li venis per la meztaga trajno.

ALLMERS:

Tion mi ne atendis.

ASTA:

(kudras) Li tiom kore ŝatis Eyolf.

ALLMERS:

Borghejm estas fidela ulo, Asta.

ASTA:

(kun silenta varmo) Jes, fidela li vere estas. Tio certas.

ALLMERS:

(fiksas la rigardon sur ŝin) Funde vi vere ŝatas lin.

ASTA:

Jes, mi ŝatas.

ALLMERS:

Sed tamen vi ne povas decidigi vin –?

ASTA:

(interrompante) Ho, kara Alfred, ne parolu pri tio!

ALLMERS:

Jes, jes, – diru al mi nur kial vi ne povas –?

ASTA:

Ho ne, ne! Mi petas vin sincere. Ne demandu min. Ĉar estas malagrable por mi. – Jen. Nun la ĉapelo estas preta.

ALLMERS:

Dankon.

ASTA:

Kaj jen estas la maldekstra brako.

ALLMERS:

Ĉu ankaŭ tiu havu krepon?

ASTA:

Jes, tio estas konveneco.

ALLMERS:

Nu, – do faru kion vi volas.

(Ŝi proksimiĝas kaj komencas kudri.)

ASTA:

Tenu la brakon trankvila. Por ke mi ne piku vin.

ALLMERS:

(kun duona rideto) Tio estas kiel frue en antaŭaj tagoj.

ASTA:

Jes, ŝajnas al vi, ĉu?

ALLMERS:

Kiam vi estis malgranda knabino, vi ankaŭ sidis tiel pretigante miajn vestaĵojn.

ASTA:

Kiom eble bone, jes.

ALLMERS:

La unua aĵo, kiun vi kudris por mi, – ankaŭ ĝi estis nigra krepo.

ASTA:

Ĉu?

ALLMERS:

Ĉirkaŭ la studentan ĉapon. Kiam patro formortis de ni.

ASTA:

Ĉu mi tiam kudris? Imagu, tion mi ne memoras.

ALLMERS:

Ho ne; tiam vi ja estis malgranda.

ASTA:

Jes, tiam mi estis malgranda.

ALLMERS:

Kaj du jarojn poste, – kiam ni perdis vian patrinon, – vi kudris grandan brakkrepon ankaŭ por mi.

ASTA:

Mi opiniis ke tiel estu.

ALLMERS:

(frapetas ŝian manon) Jes, jes, estus ja ankaŭ tiel, Asta. – Kaj kiam ni jen staris solaj en la mondo, ni du –. Ĉu vi jam finis?

ASTA:

Jes. (kunmetas la kudraĵojn) Estis tamen feliĉa tempo por ni, Alfred. Ni du solaj.

ALLMERS:

Jes, estis. Eĉ se severe ni penegis.

ASTA:

Vi penegis.

ALLMERS:

(pli vivece) Ho, vi vere penegis viamaniere, ankaŭ vi, – (ridetas) vi, mia kara fidela – Eyolf.

ASTA:

Hu, – ne memorigu al mi tiun stultaĵon pri tiu nomo.

ALLMERS:

Nu, se vi naskiĝus knabo, vi nomiĝus Eyolf.

ASTA:

Jes, okaze se, jes. Sed kiam vi fariĝis studento –. (ridetas senpere) Imagu ke vi tamen povis esti tiel infaneca.

ALLMERS:

Ĉu estis mi, kiu estis infaneca!

ASTA:

Jes, vere ŝajnas al mi tiel nun, kiam mi rememoras. Ĉar vi hontis ĉar vi ne havis fraton. Nur fratinon.

ALLMERS:

Ne; vere estis vi, kara. Vi hontis.

ASTA:

Nu ja, iom, ankaŭ mi, eble. Kaj mi kvazaŭ bedaŭris vin –

ALLMERS:

Jes, vi certe faris. Kaj jen vi retrovis miajn malnovajn knabovestaĵojn –

ASTA:

La belajn dimanĉvestaĵojn, jes. Ĉu vi memoras la bluan bluzon kaj la genupantalonojn?

ALLMERS:

(liaj okuloj ripozas sur ŝi) Kiom bone mi memoras, kiam vi surtiris kaj portis ilin.

ASTA:

Jes, sed tion mi nur faris, kiam ni estis solaj hejme.

ALLMERS:

Kaj kiom seriozaj kaj gravaj ni estis, Asta. Kaj mi ĉiam nomis vin Eyolf.

ASTA:

Tamen Alfred, tion ĉi vi neniam rakontis al Rita, ĉu?

ALLMERS:

Jes, mi opinias, ke iam mi rakontis.

ASTA:

Ne do, Alfred, kiel povis vi fari!

ALLMERS:

Ho, jen vidu, – oni ja rakontas ĉion al sia edzino – preskaŭ.

ASTA:

Jes, oni ja eble tion faras, mi komprenas.

ALLMERS:

(kvazaŭ vekiĝanta, premas sian frunton kaj eksaltas) Ha, – ke mi povas sidi kaj –

ASTA:

(ekstaras, rigardas lin maltrankvile) Kio estas al vi?

ALLMERS:

Li preskaŭ malaperis de mi. Li tute foriĝis.

ASTA:

Eyolf!

ALLMERS:

Jen mi sidis vivante en la memoroj. Kaj li ne kunestis.

ASTA:

Jes do, Alfred, – eta Eyolf estis malantaŭ ĉio.

ALLMERS:

Li ne estis. Li forglitis el mia animo. El miaj pensoj. Mi vidis lin eĉ ne momenton dum ni kunparolis. Tute forgesis lin tiun longan tempon.

ASTA:

Ho, vi tamen devas iom ripozi el la funebro.

ALLMERS:

Ne, ne, ne, – ĝuste tion mi ne devas. Mi ne rajtas. – Ne rajtas. – Kaj eĉ ne koron por tio mi havas. (iras ekscitita dekstren) Al mi estu nur vizie vidi lin tie, kie li kuŝas drivanta en la profundo!

ASTA:

(post lin, lin kaptanta) Alfred, – Alfred! Ne al la fjordo!

ALLMERS:

Mi nepras al li! Lasu min, Asta! Mi prenos la boaton.

ASTA:

(teruriĝita) Ne al la fjordo, mi diras!

ALLMERS:

(cedante) Ne, ne, – mi ne iros. Lasu min nur.

ASTA:

(kondukas lin al la tablo) Vi devas lasi vian menson ripozi, Alfred. Jen venu, kaj sidiĝu.

ALLMERS:

(volas sidigi sin sur la benkon) Jes, jes, – kiel vi do volas.

ASTA:

Ne, vi ne sidu tie.

ALLMERS:

Jes, lasu min.

ASTA:

Ne; ne faru! Ĉar jen vi sidas nur rigardante sur la fjordon – (devigas lin sidi sur seĝo kun la dorso dekstren) Jen vidu. Nun vi sidas bone. (Ŝi mem sidigas sin sur la benkon.) Kaj nun ni daŭrigu iom kunparoli.

ALLMERS:

(spiras aŭdeble) Mildiĝis iom la sento de perdo kaj funebro momenton.

ASTA:

Vi devas, Alfred.

ALLMERS:

Sed ĉu ne ŝajnas al vi, ke mi estas terure laca kaj apatia, – povante forgesi?

ASTA:

Ho ne do. Ĉar certe neeblas ĉiam turnadi ĉirkaŭ unu sola penso.

ALLMERS:

Jes, por mi neeblas. Antaŭ ol vi venis malsupren al mi, mi sidis lamentante tiom nepriskribeble en ĉi pelanta, ronĝanta funebro –

ASTA:

Jes?

ALLMERS:

Kaj ĉu vi kapablas kredi, Asta – Hm –?

ASTA:

Nu?

ALLMERS:

Meze en la angoro mi kaptis min mem en la penso diveni kion ni havu por tagmanĝo hodiaŭ.

ASTA:

(trankviligante) Jes, jes, se nur estas ripozo en ĝi, do –

ALLMERS:

Jes, pensu kara, – mi trovis, ke estas kvazaŭ ripozo en ĝi. (etendas al ŝi la manon trans la tablon) Kiom bone estas, ke mi havas vin, Asta. Pri tio mi ĝojas, ĝojas – meze en la funebro.

ASTA:

(rigardas lin serioze) Unue vi estu ĝoja pro tio, ke vi havas Rita.

ALLMERS:

Jes, memkompreneble. Sed Rita ne estas parenca al mi. Ne estas kiel havi fratinon.

ASTA:

(atenta) Ĉu tion vi diras, Alfred?

ALLMERS:

Jes, nia parencaro estas io aparta. (duone ŝerce) Ĉiam ni elektis helajn antaŭliterojn en niaj nomoj. Ĉu vi memoras, kiom ofte ni parolis pri tio antaŭe? Kaj ĉiuj parencoj, – ĉiuj ili estas same malriĉaj. Kaj ĉiuj havas ni egalajn okulojn.

ASTA:

Ĉu vi trovas, ke ankaŭ mi havas –?

ALLMERS:

Ne, vi parencas ja tute al via patrino, vi. Tute ne similas al ni aliaj. Eĉ ne al patro. Sed tamen –

ASTA:

Tamen –?

ALLMERS:

Jes, mi kredas ke la kuna vivo tamen premis nin ambaŭ reciproke laŭ niaj bildoj. En la menso, mi sugestas.

ASTA:

(varme emocia) Ho, tion vi neniam diru, Alfred. Estas mi, kiu stampiĝis laŭ vi. Kaj estas al vi, ke mi ĉion ŝuldas, ĉion bonan en la mondo.

ALLMERS:

(skuas la kapon) Vi ŝuldas al mi nenion, Asta. Kontraŭe –

ASTA:

Ĉion mi ŝuldas al vi! Tion vi ja povas diri al vi mem. Neniu ofero estis tro peza por vi –

ALLMERS:

(interrompante) Ĉu do – ofero! Ne prezentu tiaĵon. – Mi nur amis vin, Asta. Ekde kiam vi estis infaneto. (post mallonga paŭzo) Kaj mi ĉiam pensadis, ke estas tiom da maljusteco, kiom mi devis kompensi.

ASTA:

(surprizita) Maljusteco! Vi?

ALLMERS:

Ne precize pro mi. Sed –

ASTA:

(atente) Sed –?

ALLMERS:

Pro patro.

ASTA:

(duone ekstaras de la benko) Pro – patro! (ree eksidas) Al kio vi aludas, Alfred?

ALLMERS:

Patro neniam estis vere bonvola kontraŭ vi.

ASTA:

(ekscitita) Ho, tion do ne diru!

ALLMERS:

Jes, ĉar estas vero. Li ne amis vin. Ne tiel kiel li devus.

ASTA:

(evitante) Ne, eble ne tiel, kiel li amis vin. Estis ja tute kompreneble.

ALLMERS:

(daŭrigas) Kaj severa li ofte estis ankaŭ kontraŭ via patrino. Almenaŭ la lastajn jarojn.

ASTA:

(kviete) Patrino estis ja multege pli juna ol li. Memoru tion.

ALLMERS:

Vi ne kredas, ke ili interharmoniis, ĉu?

ASTA:

Eble ili ne tion faris.

ALLMERS:

Jes, sed tamen –. Patro, kiu alie estis tiel milda kaj molkora –. Tiel afabla al ĉiuj homoj –

ASTA:

(silente) Eĉ patrino ne ĉiam estis tia, kia ŝi devus.

ALLMERS:

Ĉu via patrino ne estis!

ASTA:

Eble ne ĉiam.

ALLMERS:

Kontraŭ patro, vi aludas?

ASTA:

Jes.

ALLMERS:

Tion mi ja neniam rimarkis.

ASTA:

(batalante kontraŭ la ploro, ekstaras) Ho, kara Alfred, – lasu ilin ripozi, tiuj, kiuj estas for. (Ŝi iras dekstren.)

ALLMERS:

(ekstaras) Jes, lasu ilin ripozi. (tordas la manojn) Sed tiuj kiuj estas for, – ili ne lasas nin ripozi, Asta. Nek tagon nek nokton.

ASTA:

(rigardas lin varme) Post daŭro de la tempo ĉio sentiĝos pli milde, Alfred.

ALLMERS:

(rigardas ŝin senhelpe) Jes, ankaŭ vi kredas tion, ĉu ne? – Sed kiel mi supervenku tiujn terurajn, unuajn tagojn –. (raŭke) Ne, tion mi ne komprenas.

ASTA:

(petante, metas la manojn sur liajn ŝultrojn) Iru al Rita. Ho, mi petegas vin –

ALLMERS:

(ekscitita, formoviĝas) Ne, ne, ne, – ne parolu al mi pri tio! Ĉar mi ne povas, komprenu. (pli trankvila) Lasu min resti ĉi tie kune kun vi.

ASTA:

Jes, mi ne foriros de vi.

ALLMERS:

(prenas ŝian manon kaj tenas ĝin firme) Dankon! (rigardas momenton sur la fjordon) Kie estas nun mia eta Eyolf? (ridetas al ŝi peze) Ĉu tion vi povas diri al mi, – vi, mia granda, saĝa Eyolf? (agitas la kapon) Neniu en la tuta mondo povas tion al mi diri. Al mi la nura scio estas, ke mi ne plu havas lin.

ASTA:

(rigardas supren maldekstren kaj retiras sian manon) Nun ili venas.

(Sinjorino Allmers kaj inĝeniero Borghejm venas promenante malsupren la arbaran vojeton; ŝi antaŭe; li malantaŭ ŝi. Ŝi estas nigre vestita, kun nigra vualo super la kapo. Li portas pluvŝirmilon sub la brako.)

ALLMERS:

(iras ŝin renkonte) Kiel statas pri vi, Rita?

RITA:

(preterpasas lin) Ho, ne demandu.

ALLMERS:

Kion jen vi volas?

RITA:

Nur serĉi vin. Pri kio vi okupetadas?

ALLMERS:

Nenio. Asta venis al mi.

RITA:

Jes, sed antaŭ ol Asta venis? Vi forestis de mi la tutan antaŭtagmezon.

ALLMERS:

Mi sidis rigardante eksteren sur la akvon.

RITA:

Hu, – ĉu vi eltenas!

ALLMERS:

(senpacience) Prefere mi nun estu sola!

RITA:

(maltrankvila paŝadas ĉirkaŭe) Kaj jen sidi trankvile! Sur unu kaj la sama loko!

ALLMERS:

Mi havas ja nenion en la mondo kion postsopiri.

RITA:

Mi eltenas nenie. Precipe ne ĉi tie, – kun la fjordo ĝuste antaŭe.

ALLMERS:

Ĝuste pro tio, ke la fjordo estas tiom proksima.

RITA:

(al Borghejm ) Ĉu ne ankaŭ vi trovas, ke li supreniru kun ni aliaj?

BORGHEJM:

(al Allmers ) Mi opinias, ke estus pli bone por vi.

ALLMERS:

Ne, ne, – lasu min do sidi, kie mi estas.

RITA:

Do mi restu ĉe vi, Alfred.

ALLMERS:

Nu ja, do faru tion. – Restu ankaŭ vi, Asta.

ASTA:

(flustras al Borghejm ) Lasu ilin solaj!

BORGHEJM:

(kun komprenema rigardo) Fraŭlino Allmers, – ĉu promenadon – laŭ la marbordo? La finan fojon?

ASTA:

(prenas sian pluvŝirmilon) Jes, venu. Ni iru iom pluen.

(Asta kaj Borghejm iras kune malantaŭ la boatejon.)

(Allmers iom paŝadas ĉirkaŭe. Poste li sidigas sin sur ŝtono sub la arboj antaŭe maldekstre.)

RITA:

(proksimiĝas kaj staras antaŭ li kun interplektitaj, pendantaj manoj) Ĉu vi eblas imagi, Alfred, – ke ni perdis Eyolf?

ALLMERS:

(rigardas peze malsupren antaŭ si) Al la penso ni kutimiĝu.

RITA:

Mi ne povas. Mi ne povas. Mi vidis tiun teruran vidaĵon, kiu staros antaŭ mi tra mia tuta vivo.

ALLMERS:

(suprenrigardas) Kiun vidaĵon? Kion vi vidis?

RITA:

Mi mem nenion vidis. Nur aŭdis la rakonton. Ho –!

ALLMERS:

Diru do prefere tuj.

RITA:

Mi iris kun Borghejm al la kajo –

ALLMERS:

Kion vi tie volis?

RITA:

Demandi al la knaboj, kiel tio okazis.

ALLMERS:

Tion ni ja scias.

RITA:

Ni eksciis pli.

ALLMERS:

Nu!

RITA:

Ne estas vero, ke li tuj tute malaperis.

ALLMERS:

Ĉu nun ili tion diras?

RITA:

Jes. Ili diras, ke ili vidis lin kuŝanta sur la fundo. Profunde malsupre en la klara akvo.

ALLMERS:

(dentgrincigante) Kaj ili ne savis lin!

RITA:

Eble ili ne povis.

ALLMERS:

Ili scipovas naĝi – ĉiuj –. Ĉu ili diris kiel li kuŝas, dum ili vidis lin?

RITA:

Jes. Ili diris, ke li kuŝas surdorse. Kaj kun grandaj, malfermitaj okuloj.

ALLMERS:

Malfermitaj okuloj. Sed tute trankvila?

RITA:

Jes, tute trankvila. Kaj jen io venis kondukante lin foren. Ili nomis ĝin marfluo.

ALLMERS:

(kapsignas malrapide) Tio do estis la lasta vido de li.

RITA:

(plorsufokite) Jes.

ALLMERS:

(kun apatia voĉo) Kaj neniam, – neniam ni plu vidos lin.

RITA:

(lamentante) Tagon kaj nokton li staros antaŭ mi tiel, kiel li kuŝis tie sube.

ALLMERS:

Kun la grandaj, malfermitaj okuloj.

RITA:

(ŝokita) Jes, kun la grandaj malfermitaj okuloj. Mi vidas ilin! Mi vidas ilin antaŭ mi!

ALLMERS:

(stariĝas malrapide kaj rigardas ŝin silente minace) La okuloj, ĉu ili estis malicaj, Rita?

RITA:

(paliĝas) Malicaj –!

ALLMERS:

(tute proksime al ŝi) La okuloj, kiuj fiksrigardis supren, ĉu ili estis malicaj? De tie profunde?

RITA:

(sin retirante) Alfred –!

ALLMERS:

(sekvas) Respondu al mi! ĉu estis malicaj infanokuloj?

RITA:

(krias) Alfred! Alfred –!

ALLMERS:

Nun estas por ni, – kiel vi deziris, Rita.

RITA:

Mi ! Kiel deziris mi?

ALLMERS:

Ke Eyolf ne estus ĉi tie.

RITA:

Neniam en la mondo mi tion deziris! Ke Eyolf ne starus inter ni du, – tion mi deziris.

ALLMERS:

Nu ja, – de nun li ja tion ne faros.

RITA:

(malrapide, rigardante antaŭen) Eble de nun ankoraŭ pli. (skuiĝas) Ho, tiu terura vidaĵo!

ALLMERS:

(kapsignas) La malicaj infanokuloj, jes.

RITA:

(timigita, retiriĝas) Lasu min, Alfred! Mi timas vin! Tia mi neniam vidis vin antaŭe.

ALLMERS:

(rigardas ŝin malmole kaj malvarme) Aflikto igas malica kaj abomena.

RITA:

(timigita sed tamen obstina) Jen kiel ankaŭ mi sentas.

(Allmers iras dekstren kaj rigardas foren sur la fjordon. Rita sidigas sin ĉe la tablo. Mallonga paŭzo.)

ALLMERS:

(turnas la kapon al ŝi) Vi neniam vere kaj sincere amis lin. Neniam!

RITA:

(malvarme, sinrega) Eyolf neniam lasis al mi gajni sin tute kaj komplete.

ALLMERS:

Ĉar vi ne volis.

RITA:

Ho jen do. Mi volis pli ol volonte. Sed iu staris bare. Eĉ de la komenco.

ALLMERS:

(turnas sin tute) Mi , mi staris bare, vi sugestas?

RITA:

Nu ne. Ne de la komenco.

ALLMERS:

(proksimiĝas) Kiu do?

RITA:

La onklino.

ALLMERS:

Asta.

RITA:

Jes. Asta, – ŝi kaptis lin – tuj post kiam okazis – la malfeliĉa falo.

ALLMERS:

Se ŝi lin kaptis, ŝi faris el amo.

RITA:

(impete) Ĝuste tio! Mi ne toleras dividi ion kun aliulo! Ne en amo.

ALLMERS:

Ni du devus dividi lin inter ni en amo.

RITA:

(rigardas lin moke) Ni? Ho, vi funde neniam vere amis lin, eĉ ne vi.

ALLMERS:

(rigardas ŝin surprizite) Mi ne, ĉu!

RITA:

Ne, vi lin ne amis. Unue vi estis ja tiom kaptita de tiu libro – pri la respondeco.

ALLMERS:

(forte) Jes, mi estis. Sed ĝuste ĝin, Rita, – ĝin mi oferis pro Eyolf.

RITA:

Ne pro amo al li.

ALLMERS:

Kial do, vi pensas?

RITA:

Ĉar vi vagis ĉi tie kaj mordiĝis de malfido al vi mem. Ĉar vi komencis dubi, ĉu vi havas iun grandan vivotaskon, por kiu vivi en la mondo.

ALLMERS:

(esplorante) Ĉu vi observis ion tian sur mi?

RITA:

Jes ja, – iom post iom. Kaj jen vi bezonis ion novan, kiu povus plenigi vin. – Mi , mi verŝajne ne plu estis por vi sufiĉe.

ALLMERS:

Estas la leĝo de transformo, Rita.

RITA:

Tial do vi volis fari mirindan infanon el kompatinda eta Eyolf.

ALLMERS:

Tion mi ne volis. Mi volis fari el li feliĉan kreaĵon. Sole tion mi volis.

RITA:

Sed ne pro amo al li. Esploru vin mem! (kun ĝenataj okuloj) Kaj esploru ĉion, kio kuŝas sube – kaj malantaŭe.

ALLMERS:

(evitas ŝiajn okulojn) Estas io, kion vi volas ignori.

RITA:

Ankaŭ vi.

ALLMERS:

(rigardas ŝin penseme) Se estas kiel vi pensas, ni du vere neniam posedis nian propran infanon.

RITA:

Ne. Ne en profunda amo.

ALLMERS:

Kaj tamen ni nun lamentadas lin tiom amare.

RITA:

(amare) Jes, ĉu ne estas strange tion pensi? Lamentadi tiel pri eta, fremda knabo.

ALLMERS:

(ekkriante) Ho, ne nomu lin fremda!

RITA:

(peze agitas la kapon) Ni neniam al ni gajnis la knabon, Alfred. Ne mi. Nek vi.

ALLMERS:

(tordas la manojn) Kaj nun estas tro malfrue. Tro malfrue!

RITA:

Kaj komplete malkonsolebla – ĉio.

ALLMERS:

(subite ekkolerema) Jen vi kulpas!

RITA:

(ekstaras) Mi!

ALLMERS:

Jes, vi! Estas via kulpo, ke li fariĝis, – tia kia li fariĝis! Estas via kulpo, ke li ne povis savi sin el la akvo.

RITA:

(deturnante) Alfred, – ne ĵetu la kulpon sur min!

ALLMERS:

(pli kaj pli ekster si mem) Jes, jes, mi faras! Estis vi kiu lasis la bebon kuŝi sur la tablo sen atento.

RITA:

Li kuŝis tiom mole en la kusenetoj. Kaj dormis senriske. Kaj vi ja promesis varti la infanon.

ALLMERS:

Jes, mi promesis. (malaltigas la voĉon) Sed jen vi venis, vi, vi, – kaj logis min enen al vi.

RITA:

(rigardas lin obstine) Ho, diru prefere, ke vi forgesis kaj infanon kaj ĉion alian.

ALLMERS:

(en subpremita kolero) Jes, vero. (pli trankvile) Mi forgesis la infanon – inter viaj brakoj!

RITA:

(ekscitita) Alfred! Alfred, – estas abomene de vi!

ALLMERS:

(mallaŭte, pugnigas la manojn kontraŭ ŝi) En tiu momento vi kondamnis al morto la etan Eyolf.

RITA:

(sovaĝe) Ankaŭ vi! Ankaŭ vi; – se tiel estas!

ALLMERS:

Nu jes, – postulu ankaŭ de mi respondecon, – se vi jen volas. Ambaŭ ni krimis. – Kaj tial tamen vere estis venĝo en la morto de Eyolf.

RITA:

Venĝo?

ALLMERS:

(pli sinrega) Jes. Juĝo super vi kaj mi. Nun ni iras ĉi tie laŭ merito. En kaŝita, malkuraĝa pento ni lasis nin fortimigi de li, dum li vivis. Ne eltenis vidi tiun, – tiun, kiun li devis kuntreni –

RITA:

(mallaŭte) La lambastonon.

ALLMERS:

Jes, ĝuste ĝin. – Kaj tio, kion ni nun nomadas funebro kaj aflikto, – tio estas ronĝanta konscienco, Rita. Nenio alia.

RITA:

(rigardas lin konfuzite) Ŝajnas al mi ke tio portos nin en malesperon, – rekte en frenezon por ni ambaŭ. Ĉar ni povas ja neniam, – neniam ripari.

ALLMERS:

(kaptita de silenta animstato) Mi sonĝis pri Eyolf ĉinokte. Ŝajnis al mi, ke li venas supren de la kajo. Li povis kuri, kiel aliaj knaboj. Nenio estis do al li okazinta. Nenio. La sufokanta realo do estas nur sonĝo, mi pensis. Ho, kiom mi dankis kaj benis – (haltas) hm –

RITA:

(rigardas lin) Kiun?

ALLMERS:

(eviteme) Kiun –?

RITA:

Jes; kiun vi dankis kaj benis?

ALLMERS:

(repuŝante) Mi kuŝis dormante, vi aŭdas –

RITA:

Iun, je kiu vi mem ne kredas?

ALLMERS:

Ĝi tamen hantis min. Mi ja dormis –

RITA:

(riproĉante) Vi ne devus igi min dubema, Alfred.

ALLMERS:

Ĉu estus ĝuste de mi se mi lasus vin travivi kun malplenaj iluzioj?

RITA:

Estus pli bone por mi. Ĉar jen mi havus ion por konsolo. Nun mi vagas nesciante ĉu elen ĉu enen.

ALLMERS:

(rigardas ŝin akre) Se vi nun povus elekti –. Se vi povus sekvi Eyolf tien, kie li nun estas –?

RITA:

Jes. Jen kio?

ALLMERS:

Se vi estus tute konvinkita, ke vi retrovus lin, – konus lin, – komprenus lin –?

RITA:

Jes, jes; jen kio?

ALLMERS:

Ĉu vi libervole volus fari la salton transen al li? Libervole forlasi ĉion jenan? Rezigni pri la tuta tera vivo? Ĉu vi tion volus, Rita?

RITA:

(silente) Nun tuj?

ALLMERS:

Jes; hodiaŭ. En ĉi horo. Respondu al mi. Ĉu vi volus?

RITA:

(hezitante) Ho, mi ne scias Alfred. – Ne; mi kredas, ke unue mi volus resti iom da tempo ĉi tie ĉe vi.

ALLMERS:

Pro mi?

RITA:

Jes, nur pro vi.

ALLMERS:

Sed jen poste? Ĉu tiam –? Respondu!

RITA:

Ho, kion mi respondu al tiaĵo? Mi ja ne povus foriri de vi. Neniam! Neniam!

ALLMERS:

Sed okaze ke mi irus al Eyolf? Kaj vi estus plene konvinkita, ke tie vi renkontus kaj lin kaj min. Ĉu jen vi volus transiri al ni?

RITA:

Mi certe volus. Ho, volonte! Volonte! Sed –

ALLMERS:

Nu?

RITA:

(ĝemas mallaŭte) Mi ne povus, – mi sentas. Ne, ne; mi tute ne povus! Ne por ĉiuj gloroj de la ĉielo!

ALLMERS:

Eĉ mi ne.

RITA:

Ne, ĉu ne vere, Alfred! Eĉ vi ne povus!

ALLMERS:

Ne, ĉar ĉi tie, en la tera vivo, ni vivantaj havas hejmon.

RITA:

Jes, ĉi tie estas tia feliĉo, kian ni komprenas.

ALLMERS:

(sombre) Ho, la feliĉo, – la feliĉo, Rita –

RITA:

Vi do sugestas, ke la feliĉo – ĝin ni neniam plu retrovos. (rigardas lin demande) Sed okaze –? (impete) Ne, ne; mi ne kuraĝas tion diri! Eĉ ne pensi.

ALLMERS:

Jen diru. Diru do, Rita.

RITA:

(hezitante) Ĉu ni provu –? Ĉu eblus lin forgesi?

ALLMERS:

Forgesi Eyolf.

RITA:

Forgesi la penton kaj la riproĉon, mi sugestas.

ALLMERS:

Ĉu tion vi dezirus?

RITA:

Jes. Se estus eble. (ekkrie) Ĉar ĉi tiun staton, – mi ĝin ne longe eltenos! Ho, ĉu ne eblas ion elpensi, en kio estas forgeso?

ALLMERS:

(skuas la kapon) Kio tio do estus?

RITA:

Ĉu eblus provi vojaĝante tre foren?

ALLMERS:

De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie ĉi.

RITA:

Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Ĵeti nin en ion, kio mildigus kaj kvietigus.

ALLMERS:

Tia vivo ne konvenas al mi. – Ne, – mi prefere provus rekomenci mian laboron.

RITA:

(akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni?

ALLMERS:

(malrapide, rigardas ŝin fikse) De nun ĉiam estu vando kaj muro inter ni du.

RITA:

Kial estu –?

ALLMERS:

Kiu scias ĉu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte kaj tage.

RITA:

(silente; timotremanta) Alfred, – estas terure tion imagi!

ALLMERS:

Nia amo estis kiel konsumanta fajro. Nun ĝi estu estingita –

RITA:

(kontraŭ lin) Estingita!

ALLMERS:

(malmole) Ĝi jam estas estingita, – en unu el ni.

RITA:

(kiel ŝtonigita) Kaj tion vi kuraĝas diri al mi!

ALLMERS:

(pli milde) Ĝi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, – en tio mi kvazaŭ videtas releviĝon –

RITA:

(impete) Ho, mi ne interesiĝas pri iu releviĝo!

ALLMERS:

Rita!

RITA:

Mi estas varmkora homo, mi! Ne ĉirkaŭvagas dormetante, – kun fiŝsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita tutvive – en pento kaj riproĉo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas mia, mia, mia!

ALLMERS:

Tiel devis ja foje finiĝi, Rita.

RITA:

Ĉu tiel devus finiĝi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune akceptanta amo!

ALLMERS:

Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco.

RITA:

Kion vi do sentis por mi unue?

ALLMERS:

Timo.

RITA:

Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin?

ALLMERS:

(mallaŭte) Vi estis tiom rave delikata, Rita.

RITA:

(rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio?

ALLMERS:

(sindevige) Ne; flanke estis ankaŭ io alia.

RITA:

(ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis "oro kaj verdaj arbaroj", kiel vi diradas. Jen, ĉu estis, Alfred?

ALLMERS:

Jes.

RITA:

(rigardas lin profunde riproĉe) Kiel vi povis – kiel vi tion povis!

ALLMERS:

Mi devis pensi pri Asta.

RITA:

Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du.

ALLMERS:

Ŝi nenion sciis. Eĉ ne hodiaŭ ŝi suspektas.

RITA:

(repuŝante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okulĵeto flanken) Aŭ ne, – estis eta Eyolf. Eta Eyolf, jen vi!

ALLMERS:

Eyolf –?

RITA:

Jes, ĉu vi ne nomis ŝin Eyolf antaŭe? Ŝajnas al mi, ke vi iam tion diris, en intima momento. (proksimiĝas) Ĉu vi memoras ĝin – la tentantan, ravan momenton, Alfred?

ALLMERS:

(retiras sin kvazaŭ en teruro) Mi memoras nenion! Volas nenion memori!

RITA:

(sekvas lin) Estis en la momento, – kiam via alia Eyolf fariĝis kriplulo!

ALLMERS:

(obtuze, apogas sin al la tablo) La venĝo.

RITA:

(minacante) Jes, la venĝo!

(Asta kaj Borghejm revenas ĉe la boatejo. Ŝi portas kelkajn nimfeojn en la mano.)

RITA:

(sinrege) Nu, Asta, – jen, ĉu vi kaj sinjoro Borgstrom ekhavis okazon funde kunparoli?

ASTA:

Nu jes, – certagrade.

(Ŝi formetas la pluvŝirmilon kaj metas la florojn sur seĝon.)

BORGHEJM:

Fraŭlino Allmers estis tre parol-avara dum la promenado.

RITA:

Vere tia? Jen do, Alfred kaj mi kunparolis tiom profunde ke sufiĉas –

ASTA:

(rigardas ambaŭ streĉite) Kio estas –?

RITA:

– ke sufiĉas por la tuta vivo, mi diras. (interrompante) Sed jen venu, kaj ni iru supren, ĉiuj kvar. De nun ni devas havi homojn ĉirkaŭ ni. Alfred kaj mi ne eltenas solaj.

ALLMERS:

Jes, nur iru antaŭe vi aliaj. (turnas sin) Sed kun vi mi devas unue interŝanĝi kelkajn vortojn, Asta.

RITA:

(rigardas lin) Nu? – Jen jes, venu do vi kun mi, sinjoro Borghejm.

(Rita kaj Borghejm iras supren laŭ la arbara vojeto.)

ASTA:

(timeme) Alfred, kio okazis!

ALLMERS:

(sombre) Estas tio, ke mi ne plu eltenas ĉi tie.

ASTA:

Ĉi tie! Kune kun Rita, vi sugestas?

ALLMERS:

Jes. Rita kaj mi ne povas daŭrigi la kunan vivon.

ASTA:

(agitas lian brakon) Sed, Alfred, – ne diru do ion tiel teruran!

ALLMERS:

Estas vero, kion mi diras. Ni iradas ĉi tie kaj igas unu la alian malicaj kaj fiaj.

ASTA:

(vunde tuŝita) Ho, neniam, – neniam mi suspektus ion tian!

ALLMERS:

Eĉ mi ne tion vidis antaŭ hodiaŭ.

ASTA:

Kaj nun vi volas –! Jen, kion vi vere volas, Alfred?

ALLMERS:

Mi volas forvojaĝi de ĉio jena. Forege de ĉio.

ASTA:

Kaj jen stari tute sola en la mondo?

ALLMERS:

(kapsignas) Kiel iam antaŭe, jes.

ASTA:

Sed vi ne taŭgas por stari sola!

ALLMERS:

Ho jes. Antaŭe mi almenaŭ taŭgis.

ASTA:

Jes, antaŭe, jes. Tiam vi ja havis min ĉe vi.

ALLMERS:

(volas preni ŝian manon) Jes. Kaj estas hejmen al vi, Asta, ke mi nun rifuĝas.

ASTA:

(evitas lin) Al mi! Ne, ne, Alfred! Tute neeblas.

ALLMERS:

(rigardas ŝin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo?

ASTA:

(fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas.

ALLMERS:

Bone. Do mi venos al vi, – vi kara, kara fratino. Mi devas reveni al vi. Hejmen al vi por puriĝi kaj nobliĝi de la kunvivo kun –

ASTA:

(ekscitita) Alfred, – vi pekas kontraŭ Rita!

ALLMERS:

Mi estas pekinta kontraŭ ŝi. Sed ne en tio ĉi. Ho, pripensu do, Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Ĉu ne estis kiel nura alta, sankta tago de komenco ĝis fino?

ASTA:

Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla.

ALLMERS:

(amare) Ĉu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min?

ASTA:

(trankvile) Ne, tion mi ne opinias.

ALLMERS:

Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon.

ASTA:

(decide) Ni ne povas , Alfred.

ALLMERS:

Jes, ni povas. Ĉar amo de frato kaj fratino –

ASTA:

(streĉita) Kio pri ĝi?

ALLMERS:

Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la leĝo de transformo.

ASTA:

(malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne –

ALLMERS:

Ne –?

ASTA:

– ne estas nia rilato?

ALLMERS:

(rigardas ŝin fikse kaj surprizita) Ne nia ? Kara, kion vi per tio sugestas?

ASTA:

Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred.

ALLMERS:

Jes, jes, jen diru!

ASTA:

La leteroj de patrino –. Tiuj kiuj kuŝas en la teko –.

ALLMERS:

Nu jes?

ASTA:

Tiujn vi legu – kiam mi estos forvojaĝinta.

ALLMERS:

Kial mi faru?

ASTA:

(batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke –

ALLMERS:

Nu!

ASTA:

– ke mi ne rajtas porti – la nomon de via patro.

ALLMERS:

(ŝanceliĝante malantaŭen) Asta! Kion vi diras!

ASTA:

Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. – Kaj eble havu pardonon – por patrino, ankaŭ.

ALLMERS:

(manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la penson. Vi, Asta, – ne estus –

ASTA:

Vi ne estas mia frato, Alfred.

ALLMERS:

(rapide, duone obstine, rigardas ŝin) Nu, sed kion do vere tio ŝanĝas en la rilato inter ni du? Funde nenion.

ASTA:

(agitas la kapon) Ĉion ĝi ŝanĝas, Alfred. Nia rilato ne estas tia de frato kaj fratino.

ALLMERS:

Ne-ne. Sed tamen same sankta. Restos ĉiam same sankta.

ASTA:

Ne forgesu, – ke ĝi estas sub la leĝo de transformo, – kiel vi ĵus diris.

ALLMERS:

(rigardas ŝin esplore) Ĉu per tio vi sugestas, ke –?

ASTA:

(kviete, varme emociigita) Ne pliajn vortojn, – vi kara, kara Alfred. – (prenas la florojn de la seĝo) Jen vidu tiujn nimfeojn!

ALLMERS:

(kapsignas malrapide) Estas el tiuj, kiuj supren streĉas sin, – de la profundo.

ASTA:

Mi plukis ilin en la lago. Tie kie ĝi fluas en la fjordon. (streĉigas ilin antaŭen) Ĉu vi ilin volas, Alfred?

ALLMERS:

(prenas ilin) Dankon.

ALLMERS:

(rigardas ŝin) De Eyolf tie fore? Aŭ de vi?

ASTA:

(kviete) De ambaŭ. (prenas la pluvombrelon) Jen do venu supren al Rita. (Ŝi iras supren laŭ la arbara vojeto.)

ALLMERS:

(prenas sian ĉapelon de la tablo kaj flustras peze) Asta. Eyolf. Eta Eyolf –! (Li sekvas supren laŭ la vojeto.)