La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AL TORENTO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V.

Matene kaj vespere li preteriras la dometon, kie ŝi loĝas. Ĝi kuŝas nur cent paŝojn flanke de la ŝoseo, kaj li do povas vidi ĝin sufiĉe bone, kelkafoje eĉ distingi vizaĝojn malantaŭ la fenestretoj, jen ŝian, jen tiun de la frato, jen tiun de la patrino. Preterpasante li vole-nevole turnetas siajn rigardojn tien, kvazaŭ li ankoraŭ estus plena je atendo kaj juna espero. Sed postan momenton la okuloj malleviĝas, kaj frosteca, preskaŭ nerimarkebla rideto ekludas ĉirkaŭ liaj kunpremitaj lipoj. Kial rigardi malantaŭen? Tie estas nur la ruba grundo de frakasitaj revoj kaj polvigita ĝojo. Tie kreskos nenio krom la kardoj kaj urtikoj de amaraj memoroj.

Kelkafoje li vidas ŝin iranta trans la korteton aŭ staranta antaŭ la pordo, okupita de iu laboreto. Se ŝi ekvidas lin, ŝi alrigardas al li dum momento kaj subite estas al li, kvazaŭ ŝi vokus lin kaj etendus siajn manojn al li. Sed baldaŭ ŝi forturnas la vizaĝon, kvazaŭ ŝi ne konus lin aŭ li nur estus unu el la centoj da ĉiutagaj preterpasantoj, al kiuj ŝi neniel rilatas. Tiam li eksentas piketon en la interno, kvazaŭ li estus perdinta ŝin denove. Sed lia penso tuj diras: Devas ja esti tiel. Ĉu ŝi povus agi alie? Kaj vi – ĉu vi povus akcepti ŝin, se ŝi volus reveni al vi kaj fariĝi via? Ĉu vi povus akcepti la infanon de ŝia estinta amanto? Sed liaj sentoj intervenas. Tamen vi amis ŝin, tamen vi amis ŝin, ili dolorige kantas en lia senluma interno. Kaj la pensoj respondas: Tio estis, sed ne estas plu.

Li provas dispartigi kaj analizi siajn sentojn kaj pensojn kaj paroli racie al si mem por tiamaniere forigi ŝin el sia konscio kaj samtempe forigi sian doloron. Tio ne sukcesas. Kiam li volas kapti siajn sentojn, ili tuj disfluas kiel akvo inter la fingroj, kaj li ne povas difini kaj fiksi ilian enhavon. Unu estas certa: li ne koleras je ŝi. Kontraŭe, li tre kompatas ŝin. Sed ĉu li ankoraŭ amas ŝin, aŭ ĉu liaj maldolĉaj sentoj estas nur doloroj pro perditaj revoj? Al tiuj demandoj li ne povas aŭ ne kuraĝas klare respondi. Unu fojon li diras: Jes, mi ankoraŭ amas ŝin, kvankam mia amo estas sensenca kaj senespera. Kiel mi povus forgesi ŝin? Sed alian fojon li respondas tute male: Ne, mi ne amas ŝin, kaj por mia trankvilo mi devas forgesi ŝin kiel eble plej baldaŭ. Kiel mi povus ami tian knabinon? Kelkafoje li hontas pro si mem. Kial vi ne koleras je ŝi? li furiozetas kontraŭ si mem. Ŝi perfidis vin, ŝi estis malhonesta. Verdire ŝi estas kompatinda, sed tio ne estas via afero. Forgesu ŝin, kaj iom post iom la tempo forviŝos tiun makulon el via interna vivo. Vi devas fariĝi vireca kaj ne doni vin mem kiel ludilon al infanaj sentoj. Tia estas la vivo, tiaj estas la homoj. Komprenu tion, kaj agu laŭ ĝi. Ekzistas aliaj junulinoj, restas ankoraŭ belaj travivaĵoj. Sed ne revu. Adaptiĝu al la vivo, kia ĝi estas.

Tiel li parolis al si mem, sed la parolo ne havis grandan efikon. Senĉese kaj nehaltigeble la pensoj mueladis en lia kapo, kvazaŭ ili volus polvigi ĉiun ĝojon kaj eĉ la kapablon fariĝi ĝoja, lian tutan mensan vivon.

La semajnoj pasis limake malrapide. Estis al li, kvazaŭ li irus en aŭtuna nebulo, griza, trista kaj mortosilenta. Neniu vivosigno, neniu esperigo, pri suno kaj printempo oni ne povas eĉ revi. Kiel velkintaj folioj liaj esperoj je la vivo unu post alia disiĝis de lia animo, falis teren kaj dissolviĝis.

Sed dume li pensis: Vi estas juna kaj ankoraŭ havas la tutan vivon antaŭ vi. Estus naive rezigni kaj tute malesperi pro tiu afero. Forgesu la pasintecon kaj serĉu ion alian! Kelkafoje li vizitis la dancejon; sed tio ne donis plezuron al li. Li provis devigi sin proksimiĝi al la junulinoj por trovi amuzon kaj forgeson, sed li ne sukcesis. Kio komuna ligas min al ili kaj ilin al mi? li pensis. Nenio! Kiel antaŭe li vizitis la kunvenojn de la radikala societo, sed la paroladoj kaj diskutoj ne povis interesi lin plu. Kiel kaj kiom ĉio ĉi povus koncerni min? Ĉu tiuj alte ŝvebantaj kaj verdire belaj teorioj povus doni al mi feliĉon? Ĉu eĉ la realigo de tiuj teorioj povus fari tion? Unu afero estas la teorioj, alia la vivo. Mi vivas mian propran vivon, sola, unuopa; en la regno de teorioj ĉiuj estas egalaj, kaj diferencoj ne ekzistas. Povas esti, ke la teorioj estas taŭgaj por materia vivo, por ekstera vivo sed por la interna vivo ili havas neniun valoron.

Kaj tamen la anoj de tiu societo nomas sin individuistoj! Ĉu ili ne vidas la paradokson? Kaj ĉu povas ekzisti io pli individueca ol la sentoj kaj pensoj de individuo? Kaj ĉu tiuj sentoj kaj pensoj ne estas pli gravaj rilate al vivo de homo ol centoj da teorioj, eĉ pli gravaj ol la realigo de la teorioj? Andreo estas pli prava. Povas esti, ke li estas ekstrema, tamen estas senco en lia opinio.

Li demandis la gazetvendiston, la plej kleran en la grupo, pri tiuj aferoj, ĉar interesis lin scii, ĉu ili mem aŭ almenaŭ iuj el ili estas konsciaj pri la diferenco inter teorioj kaj vivo.

La malgranda homo rigardis lin momente, kaj liaj okuloj ekbriletis en sia profundaj kavoj.

– Vi faras grandan demandon. La homoj ankoraŭ ne komprenas tiujn aferojn. Ĉu ili iam komprenos, mi ne scias. Sed ni esperu. Vere la interna vivo de homo estas pli grava ol ĉiuj teorioj en la mondo, ĉar ĝi sola estas la vivo mem. La ekstera vivo, kutimoj, sociordo ktp. estas nur spegulbildo de la internoj de la homoj. Sed tion oni ne komprenas. Kontraŭe, oni plej ofte pretendas, ke eksteraj plibonigoj donos la feliĉon al la homoj. Kiel vi diras, la homoj ankoraŭ estas idolanoj. Ili pli konfidas al objektoj kaj eksteraj aferoj ol al si mem, al siaj propraj internoj. Veraj individuistoj ankoraŭ ne ekzistas. Jes, ekzistas, sed eble unu po dekmilo da homoj. Kaj vi demandas, ĉu restos tiel. Kiu povas diri? Tio estas demando, kiun nur la venonteco solvos.

Vi ankoraŭ estas juna, kaj viaj sentoj ankoraŭ estas plene vivaj. Tial vi demandas tiel. Sed post kelkaj jaroj vi eble ne demandos plu. La homoj plejparte ne havas multe da sentoj. Tial ni havas tiom da teorioj. La teorioj ne donas grandan profiton, sed aliflanke ili ankaŭ ne donas doloron. Ili estas tute konvenaj por senanima tempo ... Kaj dume ni laboru laŭpove!

– Sed via laboro koncernas ja nur eksterajn aferojn! Ĉu mi akiras du kronojn aŭ kvin aŭ dek potage, povas esti tute indiferente. Mi ne diras, ke ĝi estas, sed povas esti. Ĉar en homa vivo ekzistas ĉagrenoj kaj afliktoj, kiujn la plej alta salajro kaj la plej luksa vivo ne povas mildigi.

– Jes. Sed tion vi diras, ĉar vi ankoraŭ estas tre juna, ĉar viaj sentoj ankoraŭ ne velkis, ĉar vi eble estas tre bona homo.

Li silentis dum momento kaj rigardis Karlon serioze, kaj ree liaj profundaj okuloj ekbriletis kiel fosforo en mallumo.

– Sed ĉu estas indiferente al vi, ke milionoj el niaj samvivanoj ne povas kaj ne havas rajton trankviligi sian malsaton, ke milionoj da homoj sur la tero ne havas alian hejmon ol la vojojn, ke milionoj da homoj estas subpremitaj kiel sklavoj kaj al la tiel nomataj superuloj ne havas alian valoron aŭ ekzistrajton ol tiun, kiun donas la ciferoj en la kaslibroj? Mi pensas ne nur pri blankuloj, sed ankaŭ pri negroj, hindoj, ĉinoj kaj aliaj, kiuj ankaŭ estas niaj samvivanoj. Ĉu estas indiferente al vi, ke milionoj da homoj estas devigataj mortigi unu la alian per la plej bruta mortigado, kiu povas ekzisti? Ĉu estas indiferente al vi, se milionoj da infanoj venos en la mondon nur por esti maljuste traktataj kaj fariĝi tute similaj al la homoj de nia tempo? Li parolis mallaŭte kaj trankvile, sed kun iu interna ardo, kiu tamen ne povis esti nura revoluciemo. Karlo rigardis senmove la malgrandan homon, kaj subite li ekhavis strangan, nedifineblan senton, kiu preskaŭ venigis larmojn en liajn okulojn. – –

La somero pasis, kaj li estis sola kun siaj pensoj kaj perditaj revoj. Al neniu li parolis pri sia travivaĵo, kaj malmulte li parolis pri aliaj aferoj. La peza laboro plifortigis liajn muskolojn, lia korpo fariĝis fortika kaj tendena. Liaj trajtoj maturiĝis kaj malmoliĝis, la esprimo de la okuloj profundiĝis.

* * *

Iun aŭtunan matenon li sidis en vagonaro, kiu portis lin kaj kelkajn kamaradojn suden al la ĉefurbo.

Torento kaj la bluaj montoj estis malaperintaj ĉe la horizonto. Sur ambaŭ flankoj de la fervojo etendis sin la vasta ebeno.

Antaŭ liaj okuloj rapide preterglitas avenaj kampoj kun rikoltantoj, ĉevaloj kaj rikoltaj maŝinoj. Jen proksimiĝas verda ejo kun arego da bovinoj, kiuj flegme sin paŝtas aŭ ripozas en la matena trankvilo. Jen venas stoplejoj kun ĉevaloj kaj plugantoj aŭ peze kaj malrapide marŝantaj traktoroj. Tie kaj tie kuŝas ruĝaj domoj kaj vilaĝoj dissemitaj sur la vastaj teroj. Tie kaj tie vidiĝas por momento blankaj preĝejoj kun silentaj tombejoj kiel memorigoj pri la nenieco de homa laboro kaj penado. Sed ree venas kampoj kun homoj, kiuj salute svingas siajn manojn al la veturantoj kaj ridas kaj gajas, kvazaŭ preĝejoj kaj tombejoj nenie ekzistus. La blua strieto en la sudo proksimiĝas kaj grandiĝas, kaj baldaŭ li povas pli klare distingi tiun regionon, kiun li antaŭe vidis nur de malproksime.

De malproksime ... Li memoras la kvietan vesperon, kiam li sidis kun Enjo sub la betuloj apud la norda rando de la ebeno. Nur du monatoj pasis de tiam. Tamen kiel longa estis tiu tempo. Bone, ke ĝi fine estas pasinta. Sed la memoroj restas, restos. Li iras al la granda mondo, kiu troviĝas ie en la malproksimo, kaj ĉion hejman li jam forlasis, ĉion – krom la memoroj. Eble ili iom post iom paliĝos en la brua vivo de la kazerno, sur la stratoj de la granda urbo. Paliĝos sed ne foriĝos. La trajno trapasas grandajn vilaĝojn kaj grandajn urbojn kun belaj domegoj kaj aroj da fumantaj tubegoj. Kelkafoje li momente ekkaptas la vidon de larĝa strato kie homoj iras kaj intermiksiĝas kiel formikoj sur formikovojo en la arbaro. En la senĉese moviĝanta kaj fluanta homamaso la aŭtomobiloj glitas glate kaj rapide kiel glitbobenoj en giganta teksilo.

Tiam kaj tiam liaj pensoj returniĝas al la hejmo kaj al Torento, kiu ŝajnas pli kaj pli malgranda al li. Kiam li kiel infano unue iris al Torento, ĝi ŝajnis al li la plej granda kaj mirinda loko en la mondo. Nun ĝi jam fariĝis malgranda loko ĉe la limo de la mondo. Nun li iras al la vere granda mondo.

Sed estas tutsama afero, li subite pensas. Li mem estas nur iom pli aĝa, la mondo fariĝis iom pli granda, la vojaĝo celas iom pli vastan kaj gigantan Torenton, kie la fluo de homaj vivoj ŝaŭmas kaj bruas pli intense ol alie.

Liaj kamaradoj ŝercas kaj ridegas, manĝas, fumas, kartludas kaj faras grandan bruon. Kompreneble ili ne tre ŝatas iri en la kazernojn, tio estas ja per si mem diabla afero. Sed aliflanke la grandurbo havos plezurojn, kiuj eble dum kelkaj horoj donos kompenson por la malagrablaĵoj dum tagoj kaj semajnoj. Do, kial ne? Antaŭe li mem pensis kun malŝato kaj abomeno pri tiu tempo, kiam oni sklavigos lin per uniformo kaj ordonoj. Sed nun estas iel alie. Dum la vintra sklaveco li eble povos iomete forgesi, eble la memoroj iomete paliĝos. Kaj cetere li ja havos okazon vidi, kia estas la granda mondo, al kiu li antaŭe tiel sopiris. Do, kial ne?

* * *

En malnovega, senluma kaj falema domaĉo en la plej malnova parto de la urbo loĝas lia kuzo kaj ties edzino. En sabataj vesperoj, kiam li ricevas forpermeson ĝis la dimanĉa noktomezo, li iras tien. Tra kurbaj kaj mallarĝaj mezepokaj stratoj kun grupoj da kriantaj kaj kverelantaj transportistoj kaj havenlaboristoj li hezite serĉas sian vojon al la strato kaj domo, kies nomon kaj numeron li zorge fiksis en sia memoro.

La loko plenigas lin per melankolio kaj neklara abomeno. Kiel kadukaj estas la domoj, kiel mallarĝaj kaj senlumaj la ĉambroj! Suno mankas, aero mankas, eble ankaŭ nutraĵoj, kaj ĉiuj ŝajnas vivi nur duonan vivon: la ludantaj infanoj sur la stratoj, la floroj kaj fantomaj vizaĝoj post la malgrandaj fenestroj, la vegetantaj arbetoj en la salonolarĝa pargeto. Plenvivaj estas nur la krudaj kaj raŭkaj voĉoj de la duonebriaj laboristoj. Kvazaŭ tondrado en la ĉielaj spacoj iliaj sonokaskadoj ruliĝas inter la grizaj domaĉoj kaj plenigas la tristajn stratetojn per la timiga, pratempe sovaĝa vivo.

La kuzo laboras en iu malproksima sukerfabriko, same lia edzino. Kiam unu venas hejmen, la alia jam foriris aŭ post ses-sep horoj foriros. Tiu, kiu estas hejme, dormas dum kelkaj horoj kaj preparas manĝon por si mem kaj por la alia. Tiel pasas ilia vivo.

Al Karlo ĝi ŝajnas kiel terura sonĝo. Kiamaniere homoj povas pasigi sian vivon tiel? li demandas sin mem. Se li estus devigita vivi tiel, li certe forkurus el la urbo. Sed strange, ili mem ne ŝajnas kompreni sian sorton, tiu vivmaniero laŭvide ŝajnas tute memkomprenebla al ili. Verdire ili estas fervoraj komunistoj, verdire ili kelkafoje plendas pri la mizera vivo. Sed tio estas nur momentaj kaj maloftaj erupcioj. Ĝenerale ili ŝajnas sufiĉe kontentaj, eĉ gajaj kaj vivavidaj, same kiel la laboristoj en Torento aŭ la lufarmetantoj en la profundaj arbaroj. Tuj kiam li alvenas, li forĵetas la uniformon en angulon kaj surmetas civilan kostumon, enbuŝigas iom da manĝaĵo kaj tason da kafo kaj poste iras en la urbon, Horon post horo ĝis malfrua nokto li iras sur la stratoj, aŭskultas, rigardas, meditas, ensorbas per ĉiuj sentoj la vivon de tiu monstra estaĵo, kiu estas la grandurbo.

La perfekta soleco en la senfine fluanta homotorento unue tre plaĉis al li. Cent miloj da homoj preterpasas onin, sed ĉiu zorgas nur pri si mem. Kion unu pensas kaj sentas, estas absolute indiferenta al la alia, kaj se iu vidas onin, oni estas al li nura ombro, kiu preterglitas sur lia vojo. Tian perfektan solecon li ne trovis eĉ en la arbaroj. Tiutempe li malŝatis la solecon. Nun ĝi ŝajnas al li bona afero.

Komence li malmulte pensis pri Enjo. La sennombraj kaj intensaj impresoj de ĉio nova ne lasis lokon al ŝi en lia interno. Sed iom post iom li kutimiĝis al la grandurbo, kaj ĝi ŝajnis al li kiel giganta maŝino, kiu unue imponegas, sed en la daŭro fariĝas seninteresa. Ree li komencis malŝati la solecon. Kio mi do estas en tiu homomaro? li kelkafoje demandis al si mem. Nura ombro, ombro kiu sencele kaj maŝine moviĝas inter miliono da aliaj ombroj.

Tiam la bildo de Enjo komencis reviviĝi en lia interno. Ree li sentis doloron pro sia perdita revo. Sed strange, samtempe ĝi estis kvazaŭ konsolo al li. Ekzistis tamen unu homo, kvankam por eterne disigita de li, kiu eble pensis pri li, kaj al kiu li estis pli ol nura ombro.

Li ekmemoris la promeson skribi al ŝi, sed hezitis plenumi ĝin. Ĉu ne estus sensence, sentimentale? Sed aliflanke ŝi estis kompatinda, sola, senespera. Eble signeto de kompato kaj kompreno donus iom da konsolo al ŝi.

En la komenco de la vintro li fine sendis al ŝi mallongan leteron. Post kelkaj tagoj li ricevis respondon. Estis sabata vespero, kaj li jam pretigis sin por foriro el la kazerno, kiam la letero atingis lin. Lia unua penso estis disŝiri la koverton kaj tuj legi ĝin, sed ĉirkaŭrigardinte en la homplena koridoro, kie duonvestitaj junuloj bruadis kaj kondutis kiel petolemaj bovoj, li metis ĝin en la poŝon kaj rapidis al la loĝejo de sia kuzo. Neniu estis hejme, kaj la malvasta ĉambreto ŝajnis al li kiel oazo de silento kaj trankvilo en la senĉesa bruado de la urbo. Ekstere eĥis la voĉoj de maristoj, havenlaboristoj kaj aliaj fortuloj, kaj tiam kaj tiam akra sono de frakasitaj boteloj tranĉis la aeron. Sed tamen estis relative trankvile.

Li bruligis sian pipon, eksidis apud la fenestro kaj malfermis la koverton. Li ekridetis preskaŭ petole kaj diris al si mem: “Nun mi imagu, ke ni sidas ĉe la Martira fonto, kaj ke vi parolas al mi pri viaj zorgoj kaj doloroj.” Kaj li komencis legi:

Amiko!

Mi dankas vin! Vi ne scias, kiom mi pensis pri vi dum la pasintaj monatoj, kiom mi deziris ricevi kelkajn vortojn de vi.

Post nia disiĝo mi fariĝis soleca ... Mi ja diris al vi, ke mi portos mian sorton. Jes, mi portis, portas kaj portos ĝin. Tamen ... Post via foriro mi komencis esperi. Hodiaŭ mi ricevos leteron, mi pensis ĉiumatene. Sed semajnoj pasis, monatoj pasis. Fine mi komencis honti pri mi mem. Kia mi do estas, ke mi povus atendi signon de amikeco de homo, al kiu mi tiamaniere kondutis? Mi soliĝis ankoraŭ pli kaj kredis, ke vi estas forgesinta min. Nu, kial vi ne forgesu? Estus ja nur bone por vi, kaj mi ne devus esti ĉagrenita pro tio.

Estis strange al mi, kiam mi legis viajn bonajn, fratajn vortojn. Mi ja neniel meritis ilin, kontraŭe, kaj mi demandis min, ĉu estas vere, ke ekzistas homo, kiu komprenas kaj kompatas, kvankam li devus malŝati. Pardonu, eble mi fariĝas sentimentala! Mia patrino nun scias ĉion. Fine mi ne povis silenti plu kaj parolis al ŝi. Ho, kiel mi timis ŝiajn larmojn, ŝian korŝiran doloron. Estis preskaŭ neeble eligi la vortojn. Sed ŝi ne ploris, ne ĝemis, nur rigardis min longe kaj iom kolere kaj poste diris: “Aĉa bubino, tion mi povis antaŭvidi jam de longe. Kaj kiu estas la patro? Ĉu li estas en tia stato, ke li povas pagi? Aŭ ĉu li edziĝos al vi?” Mi ne povis klarigi la aferon al ŝi, ŝi ja ne estus kompreninta min, kaj tial mi nur diris, ke li estas for kaj neniam revenos. Tiam ŝi komencis lamenti, sed ne pro mi kaj la naskiĝonto nek pro si mem. Nur pro la mono ŝi lamentis. Mi asertis, ke mi laboros kaj honeste vivtenos la infanon kaj min mem. Jes, jes, tion ŝi kredis. Sed tamen “estas terure perdi tiom da mono, kiun li laŭleĝe ŝuldas al vi, kaj kiun li devus pagi, se li ne estus en alia lando”.

Tuj kiam mia frato venis hejmen, ŝi sciigis ĉion al li. Li rigardis min scivoleme, preskaŭ iom rikane, sed diris nenion.

Do – vi komprenas. Se ili ĉagreniĝas, ili ĉagreniĝas pro mono. Kiam mi ekkomprenis tion, mi liberiĝis de peza ŝarĝo kaj preskaŭ gajiĝis interne. Sed samtempe ili fariĝis plene fremdaj al mi. Kaj mi estas fremdulino en tiu ĉi domo. Eble estis tiel jam antaŭe, estis ĉiam, kvankam mi ne kredis aŭ ne volis kredi tion. Kaj same la filo al la patrino, kaj ŝi al li.

Strange. Ĉu la homoj ĝenerale vivas tiel?

Tamen estas multe pli facile nun ol antaŭe. Se mi nur restos sana, ĉio ordiĝos. – –

Li enpoŝigis la leteron kaj meditis pri ĝia enhavo. Ĝi ja ne estis ĝojiga, kontraŭe. Tamen ĝi iamaniere kuraĝigis kaj fortigis lin. Finfine ŝi estas brava knabino. Kvankam juna kaj malforta, ŝi scias porti sian sorton. Vere, ŝi mem estis kaŭzo de la malfeliĉo. Sed kiom da homoj estas sufiĉe kuraĝaj kaj honestaj por porti la malfeliĉojn, kiujn ili kaŭzis al si mem? Ordinare ili malesperas, lamentas kaj kulpigas aliajn homojn aŭ la vivon aŭ eĉ Dion pri siaj ĉagrenoj kaj doloroj.

La kuzo envenis kun envolvita botelo en la mano. Karlo rapide ŝanĝis kostumon kaj volis foriri. Sed la kuzo haltigis lin.

– Restu momenton, – li diris, kaj la tuta vizaĝo heliĝis de bonvolemo. – Mi aĉetis botelon da brando. La kafo tuj estos preta, kaj ni trinkos guteton.

Karlo restis. La elkora bonvolemo de lia kuzo la unuan fojon efikis je li, kaj li komencis babili kun li, eĉ iomete gajiĝis. En la daŭro de duona horo ili pli intimiĝis ol dum la tuta antaŭa tempo.

– Sed mi ne komprenas, kiamaniere vi povas vivi tiel, – diris Karlo, kiam ili sidis trinkante. – Vi laboras manĝas, dormas kaj kuras sur la stratoj. Tio estas ja via tuta vivo. Vi ambaŭ same. Ĉu vi ne havas la senton, ke io mankas, ke via hejmo estas nur duona hejmo, nura loĝejo. Eble mi ne komprenas la urban vivon, sed al mi tio ŝajnas stranga.

Lia kuzo ekridetis.

– Povas ŝajni stranga al vi. Sed kion fari? Eble ni povus vivteni nin per mia salajro. Sed neniom restus. Kaj la homo ne povas vivi nur de pano. Oni devas adaptiĝi al la cirkonstancoj. Ĉar mia edzino ankaŭ laboras, ni povas akiri iom pli. Ni aĉetis iom da mebloj, aĉetis bonan gramofonon, ni povas kelkafoje iri en kinon, kaj printempe ni espereble sukcesos aĉeti motorbiciklon. Kiam oni loĝas meze en la urbo, oni volas kelkafoje vidi iom da vera naturo kaj enspiri iom da pura aero. Pro tio ni aĉetos ĝin. Kelkafoje ni povas inviti amikojn por kelkhora kunesto. Kaj tiel plu. Ĉion ĉi ni ne povus nur per mia salajro, aŭ almenaŭ nur post longa tempo. Verdire estas ja malgrandaĵoj. Sed iel la homoj bezonas tiajn malgrandaĵojn, kiuj tamen donas iom da lumo al la vivo. – Tiu ĉi mallonga kaj ne tre grava interparolo donis novan nutraĵon al la pensoj de Karlo, kaj li komencis rigardi la urbanojn en iel alia maniero ol antaŭe. Ili ne nur laboras, manĝas, dormas kaj kuras sur la stratoj sed ili havas sentojn, pensojn kaj dezirojn kiel aliaj homoj. Kaj ĉiu el tiuj centmiloj da ombroj sur la bulvardoj portas sian propran sorton, sian ŝarĝon da malfeliĉoj kaj zorgoj, eble ankaŭ iom da ĝojo kaj feliĉo. Eterne, senĉese fluanta torento el homsortoj. Ili do ne estas nuraj ombroj. Tamen, ĉu ne ombroj unu al la alia?

* * *

Kara Enjo!

Jam pasis la novjara festo, kaj post kelka tempo mi liberiĝos. Kion mi tiam faros, mi ankoraŭ ne scias. Mi ne tre emas reveni hejmen. Estas al mi, kvazaŭ mi ne plu apartenus al la lokoj de mia junaĝo, kvazaŭ ĉiuj ligiloj estus tranĉitaj kaj mi devus resti fremdulo, se mi revenus. Aliflanke mi ankaŭ ne ŝatas la urbon, ĉar ankaŭ ĝi estas fremda al mi kaj kredeble restos tia. Sed iamaniere ĝi altiras min. Ne la urbo per si mem, sed tiu giganta rivero de homoj kaj homsortoj. Ankaŭ mi estas ja akvero en la granda fluo. Kaj – ĉu ne ĉiuj apartenas al ĝi, kvankam pli malpli? Eĉ la loĝantoj en la malproksimaj, profundaj arbaroj kaj intermontaj valoj! Almenaŭ ŝajnas al mi, ke devus esti tiel. Mi volas rigardi tiun riveron kaj mediti pri ĝi. Tial mi restos, se mi trovos laboron. Kiel fremdaj la homoj estas unu al la alia! Kiel etaj kaj kutimecaj iliaj pensoj kaj sentoj! En tiu ĉi regimento estas momente ĉirkaŭ mil junuloj. Kun kiom el ili mi povus paroli, kiel mi parolas kun vi? Eble kun du aŭ tri. Kompreneble mi ne konas ĉiujn kaj ne povas certe diri, sed oni ja renkontas unu la alian, aŭskultas diskutojn kaj babilojn, rigardas vizaĝojn. La plej multaj certe estas sufiĉe bonaj homoj. Se mi volas pruntepreni moneron, ili volonte donas al mi, se ili povas. Se mi parolas al ili pri sporto, amuzoj, vetero kaj aliaj ĉiutagaj aferoj, ili montras intereson kaj respondas kun bonkora mieno. Sed tie estas ilia limo. Aŭ ĉu ili ne kuraĝas paroli pri aliaj aferoj, hontetas pro sentoj kaj pensoj, kiuj ne apartenas al la kutimoj? Ekzistas kelkaj dekoj da socialistoj de diversaj partioj. Kun ili mi povas paroli pri forigo de la militoj, pri plibonigo de la socio, pri popolklerigo kaj aliaj tiaj aferoj. Ĉiuj estas sufiĉe inteligentaj kaj viglaj. Sed nur teorioj kaj pli malpli komunaj sentoj rilate la sociajn aferojn ligas unu al la alia. Teorie ili estas fratoj, reale ili estas fremduloj unu al la alia. Kaj mi komencas kredi, ke la malfeliĉoj de la homaro, militoj kaj interbataloj de diversaj specoj pleje dependas de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. Mi iam diris tion, kiam mi diskutis kun kelkaj el tiuj junuloj. Ili diris, ke mi estas naiva, kaj klarigis al mi, ke ĉiuj sociaj malfeliĉoj dependas de la ekonomia sistemo. Mi povus kompreni tion, se homa feliĉo konsistus nur el bona salajro, bona loĝejo, bonaj vestoj, bonaj lernejoj ktp. Kompreneble ĉio ĉi estas bonaj kaj atingindaj aferoj. Tamen, ili ne povos multe proksimigi la homojn unu al la aliaj. Aŭ ĉu la homoj estas tiaj, ke tiaj aferoj signifas al ili plenan feliĉon, ĉu ili ne deziras ion alian? Se estas tiel, mi restos izolulo. Se estas tiel, mia amiko Bertil estas la plej saĝa homo en la mondo. Sed bedaŭrinde mi ne povas kaj ne povos rigardi la mondon kiel li.

Kelkafoje mi hontas pri mi mem. Mi malbenas la militojn, malbenas la militservon. Kial mi do ne foriras, rifuzas lerni tiun sovaĝulan metion? Stranga afero, kiun mi mem ne povas kompreni. Mi deziras fari tion kaj havas neniujn skrupulojn; kontraŭe, mi scias, ke mia obeemo al la leĝo estas silenta konsento pri senfina mortigo. Kaj tamen ne foriras! Kial? ... Eble la aliaj sentas la samon. Almenaŭ ili diras same kiel mi. Sed ankaŭ ili restas. Se milito okazus, ili same dezirus rifuzi. Certe. Tamen ili ne rifuzus, sed irus en la militon. Kial? ... Tio certe ne dependas de ekonomia sistemo, sed de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. La homoj havas multajn komunajn aferojn, sed pri la komuneco de la homoj mem neniu pensas, eble revemaj izoluloj ...

* * *

Hazarde li trovis laboron tuj post la liberiĝo el la kazerno. Tiam li luis ĉambreton en urboparto, kiu limiĝis al la kamparo. Poste li nur malofte vizitis la hejmon de sia kuzo, kaj aliajn konatojn li ne havis. Vespere li legis aŭ promenadis sur la stratoj, rigardante kaj meditante. Kelkafoje kaptis lin sopiro al la kamparo, al la arbaroj. Kiam li en freŝaj, printempaj matenoj iris al sia laboro, li tiam kaj tiam subite ekpensis: Nun sonas la kantoj de ludantaj tetroj tra la arbara trankvilo, la neĝo degelis kaj la torento dancas kun blanka ŝaŭmo sur ĝia supro, la aeron plenigas odoro de vekiĝanta tero. Kial mi iras tie ĉi? Li ricevis leterojn de Enjo kaj skribis al ŝi, sed ne tre ofte. Ŝia infano naskiĝis, ŝi estas sana kaj brave laboras. Do, ĉio estas en ordo, kiel ŝi iom seke esprimas sin.

La somero pasis. En la aŭtuno ŝi skribis al li pri la morto de sia patrino. Estis longa letero, pli personeca ol la lastaj, kiujn ŝi skribis.

“ ... Kaj nun mi do estas sola kun mia knabeto kaj mia frato. Por kiom longa tempo, mi ne scias. Sed espereble mi sukcesos aranĝi la aferojn, eĉ se mi devos forlasi la domon.

Mi estas sola kun miaj pensoj; la sola, al kiu mi povas paroli, estas vi, kaj estas ja malofte, ke mi sendas kelkajn vortojn al vi. Sed ne, mi tamen mensogas. Mi ankaŭ parolas al mia knabeto. Eble estas naive, li ja ne povas kompreni miajn senvortajn parolojn, miajn revojn pri la vivo. Sed eble li iam komprenos. Strangaj sentoj kelkafoje ekkaptas min. Mi rigardas mian infanon, kaj subite mi demandas: Kio estas vi? Kio estas vi? Kaj mi ektremas de timeto kaj feliĉo, kiam mi respondas: Tie en la liteto dormetas la estonteco, kaj mi mem estas ĝia patrino kaj vartistino. Per mia sango, per miaj sentoj kaj pensoj mi nutros ĝin. Iom post iom ĝi vekiĝos. Venos nova tago. Kaj kia ĝi estos? Ho, mi ne scias, povas nur revi pri tio. Pro tio mi timetas kaj estas feliĉa. Sed mi nutros ĝin per miaj plej belaj revoj, miaj plej bonaj sentoj, miaj plej bonaj vortoj, miaj plej bonaj agoj. Kiel mi iam revis pri estonteco, pri liberiĝo kaj elĉeniĝo, kiu per si mem venos kaj donos al ni la sopiratan feliĉon! Jes, ĝi venos, sed ĝi estas infano, kiu ĵus naskiĝis, kaj kies gepatroj kaj nutrantoj ni mem estas. Ni estas ligiloj inter pasinteco kaj estonteco. Ni portis doloron pro pasintaj eraroj kaj malbonoj, pro propraj eraroj kaj nekomprenoj. Tial ni komprenas aŭ devus kompreni, kaj el vera kompreno devas kreski la estonteco, la elĉeniĝo... Eble mi ŝajnas al vi naiva, ja, eble mi estas. Tamen, mi ne povas alie. Iam mi kredis, ke mi komprenas la grandajn doktrinojn. Ne, mi ne komprenis nek komprenas.

Mi fariĝis fremdulino en la mondo. Mia mondo estas en mi mem, kaj ĝia estonteco estas infaneto, kiu ankoraŭ dormetas kaj atendas la tagiĝon ...”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.