La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


AL TORENTO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

I.

Estis sabata vespero.

La taga laboro estis finita, kaj la trankvilo de ripozo eniĝis en animojn kaj lacajn korpojn en la malgranda bieno sur la montdeklivo. Kaj al la homoj, kiuj nun povis rigardi la mondon sen tuja penso pri postulata laboro, estis kvazaŭ la tuta naturo kvietiĝis kiel laborinto, kies rigidaj membroj malstreĉiĝas post peza laboro. La varmeta aero estis senmova, plena de frusomeraj bonodoroj, el la floramasoj de la ĉerizarboj venis mallaŭta zumado de burdoj kaj abeloj. Ĉasantaj hirundoj tranĉis la aeron sub la serena ĉielo, kaj iliaj movoj estis molaj kiel revoj de laciĝinto. Okcidente ripozis la suno en kuŝejo de purpuraj, senmovaj nubetoj.

Karlo envenis en la kuirejon. Hezite li haltis ĉe la pordo kaj turnis la rigardon al la patro, kiu sidis apud la tablo.

– Ĉu vi povus prunti al mi du kronojn? li demandis mallaŭte. La patro rigardis lin silente, kvazaŭ pripensante, kaj la filo je tiu rigardo sentis iom da ĝeno pro sia dimanĉa kostumo kaj la ĵus cirumitaj ŝuoj.

– Por kio? – li fine diris.

La filo iom ruĝiĝis.

– Ĉu tio koncernas vin? Mi nur demandas.

– Eble ne. Mi nur demandas.

La filo iom kuntiris la brovojn.

– Nu ... sed vi ja scias same bone kiel mi, kien mi volas iri. Ĉu vi volas prunti la monon al mi?

– La sumeto ne tre gravas. Kaj mi ne estas avara. Sed ĉu vi ne povus uzi la monon pli bone ol por viziti dancejon? Mi nur demandas.

La filo iom deturnis la vizaĝon kaj faris movon kvazaŭ por foriri.

– Faru laŭplaĉe, mi ne postulas ... Sed cetere ... ĉu mi postulas tro multe, kiam mi volas iri al dancejo? Tagon post tago mi laboras por vi, same bone kiel iu ajn, kaj krom vestoj kaj manĝo mi ricevas preskaŭ nenion. Mi ne diras tion pro malkontento. Sed ĉu ŝajnas al vi tro postuleme, se mi volas ankaŭ iomete amuziĝi?

– Bone, bone. Vi pravas. Kaj mi ne avaras. Sed ĉu vi ne povus uzi la monon por pli bona amuzo?

– Volonte. Kion vi konsilas al mi?

– Kion? – Hm.

– Ĉu vi donos la monon aŭ ne?

– Volonte mi donos. Tamen ...

– Nu, kiel vi volas. Dio nutras la birdojn, kaj mi ne volas disputi kun vi pri afereto.

Li eliris, sed aŭdis la patron diri:

– La birdojn ja. Sed la homo devas mem zorgi pri la nutrado. Alie ... Post momento de silento la patro turnis sin al la edzino:

– Kion vi diras? Ĉu la bubo pravas aŭ ne?

– Estas malfacile diri. Sed certe la junularo bezonas iom da plezuro, ni ne devas prijuĝi el nia vidpunkto.

– Certe. Tamen estas strange. Ĉu ni en niaj junaj tagoj bezonis monon por danci kaj amuziĝi? Sed nun? Nenia amuzo, kiu ne kostas monon; kaj amuzo, kiu ne kostas iom, ne estas amuzo plu.

Nur rigardu la knabinojn, nian propran Anjon ekzemple! Kiom da mono kostas la plej etaj amuzoj al ŝi! Ŝi volas danci aŭ kunesti kun gejunuloj, same kiel Karlo. Bone, mi ne kontraŭdiras tion. Sed por povi tion, ŝi devas havi vestojn kaj ŝuojn kiel grafino. Kial? Ĉar alie la buboj ne volas danci kun ŝi! Alie ili ne invitas ŝin al kino aŭ dancejo, alie ili ne volos edziĝi al ŝi, kiam tiu tempo venos. Kaj same la junuloj rilate al la knabinoj! Junulojn, kiuj ne povas elspezi multe da mono, la knabinoj ne volas vidi. Ĉe la sovaĝuloj svatanto, laŭdire, devas pagi por la edzino. Ĉe ni ambaŭ partoj devas pagi, kaj en la daŭro multe pli ol la sovaĝuloj. Diable, kia estas la mondo! – De la malgranda bieno sur la montdeklivo la rigardo havas vastan, liberan spacon antaŭ si al okcidento kaj sudo. Okcidente estas valo kun kampetoj kaj ruĝaj dometoj en la malhela pinglarbaro. Pli malproksime oni vidas pecon da lago kun malhele blua surfaco kaj, post ĝi, arbarkovritajn montojn – monton post monto ĝis la malproksima loko, kie estas la pordoj de la sunsubiro. Sed en sudo la aspekto de la pejzaĝo ŝanĝiĝas. La valo tie larĝiĝas, kaj la malgranda rivero, kiu brue kaj ŝaŭme elfluas la lagon pli supre, fariĝas profunda kaj trankvila. Arbaro de betuloj kaj aliaj foliarboj kovras la deklivojn, la kampoj en la valo estas pli vastaj, la domoj pli grandaj kaj belaj. Post kelkaj kilometroj la valo tute forpuŝas la altrudemajn montojn kaj fariĝas vastega ebeno kun riĉaj teroj, kie somere la greno ondadas sur senfinaj kampoj.

Ĝuste ĉe la fino de la valo estas domplena loko kun grandaj konstruaĵoj kaj altegaj fumtuboj, kiuj staras tie meze en la valo kvazaŭ gigantaj postenantoj ĉe la enirejo al la montoj kaj arbaroj. Nigraj fumnuboj ŝvebas super la loko, kaj la bruegon el la uzinoj oni aŭdas je distanco de multaj kilometroj, falantan kaj altiĝantan laŭ la forto de la vento. – Per rapidaj kaj facilaj paŝoj Karlo malsupreniris la vojon al la valo. Nubeto de malkontento iom malheligis la vizaĝon, kaj li fajfis iun sovaĝan marŝon, laŭ kies takto estis facile iri kaj per kiu li samtempe forblovis iom de la momenta incito.

Laŭ la vojo floris padusaj densejoj, brilantaj kiel blanka neĝo en la juna verdaĵo. Ili eligis akran, kapturnigan odoron, kiu miksiĝis kun tiu, preskaŭ same akra, kiu venis de la freŝaj, helverdaj folioj de la betuloj. Kaj el la ombro sub arboj kaj arbustoj la aero portis pli delikatan odoron de violoj kaj konvaloj. Ĝi estis plene satigita de mil miksitaj odoroj de frusomero, de mil miksitaj sonoj de kvazaŭ en freneza ĝojo pepantaj kaj trilantaj birdetoj.

La sentoj de la junulo ensorbis la sonojn, odorojn kaj kolorojn de la vivplena naturo, kaj lia malkontento baldaŭ forflugis.

La afereto pri la du kronoj ja ne gravas, li diris al si. Ili estos haveblaj ie ajn, tutegale kie. Dio nutras la birdojn, kaj kiam printempo floras kaj sabatvespera ripozo kaj libereco donas al la tuta mondo tiun dolĉan, paradizsimilan aspekton, estus malsaĝe malheligi la humoron pro kelkaj aĉaj moneroj. Liaj trajtoj heliĝis, plenpulme li ensorbis la spicitan, vivigan aeron. La sovaĝa marŝo iom post iom mallaŭtiĝis kaj baldaŭ fariĝis moltona, gracia valso. Kaj lia rigardo, plena de junaj, printempaj revoj, direktiĝis al Torento, al fumnuboj, ĝisĉielaj fumtubegoj kaj gigantaj konstruaĵoj.

De liaj plej fruaj jaroj Torento estis objekto de liaj junaj revoj kaj sopiroj. Li vidis ĝin de sia hejmo: ruĝajn kaj grizajn domegojn, multajn domojn, la eternan fumtavolon super ĝi, aŭdis la malproksiman, difuziĝan bruadon. Kiom da beleco kaj kiom da interesaj aferoj li atribuis al tiu loko, kiun li tiam ankoraŭ ne vizitis! En aŭtunaj kaj vintraj vesperoj, kiam karbonigra nokto volvis sin ĉirkaŭ kampoj, arbaroj kaj montoj, kaj eĉ la plej konataj lokoj fariĝis malgajaj, misteraj kaj timigaj, tiam lumis brilantaj lampoj kiel malgrandaj sunoj en la malproksima Torento, kaj el unu el la konstruaĵoj eliĝis grandaj, belaj flamoj, kontraŭ la nigregrizan ĉielon.

En tiaj vesperoj li kelkfoje elŝtelis sin el ĉambro, kie la dormetanta flamo de l’ petrola lampo dissendis malfortan, difuziĝan lumon. Li alpaŝis la angulon de la domo, kaj tie li staradis, longe, longe, rigardante al la miraklaj lumoj en la malproksimo, dum la malvarma aero rigidigis liajn vangojn.

Kaj li diris al si mem, kiel bone estus, se lampoj pendus tie kaj tie sur la pinoj kaj piceoj en la peĉonigra arbaro, kie la fantazio vidas fantomon en ĉiu arbusto kaj arbeto, kaj kie oni ne povas vidi la vojon en la mallumo.

Sed ne estas tiel, kaj kredeble ne povas esti. Ĉar la arbaro kaj la kamparo estas io alia ol tiu miriga loko tie en la sudo. Lia patro ne havas monon por meti lampojn apud la solecajn vojojn, la aliaj kamparanoj ankaŭ ne. Sed en Torento oni povas tion. Tie oni en lumo de miloj da malgrandaj sunoj priridas la vintran mallumon, kiu per timo kaj malĝojo plenigas la animon de kamparana etulo.

Li fariĝis pli aĝa; sed Torento same sorĉe altiris al si liajn rigardojn. Li vidis ĝin en plena sunlumo de l’ somero, tra la molaj, senkonturaj nebulvualoj de printempaj vesperoj. Kaj ĉiam ĝi estis same interesa, same sorĉe alloga.

Tie finiĝas la senhomaj arbaroj, la sovaĝaj montoj, la malriĉaj farmetoj. Tie komenciĝas la granda, nevidita mondo, pri kiu oni povas legi en gazetoj kaj libroj, kaj pri kiu rakontas la filmoj. La granda, vera mondo estas malproksima, post la senfina ebeno en la sudo, post maroj kaj montoj. Tamen Torento apartenas al ĝi, estas ĝia lasta malgranda urbeto ĉe la enirejo al vastegaj arbaroj, kie la homoj ankoraŭ vivas tutsame kiel iliaj geavoj.

Tie malproksime okazas tiom da interesaj kaj neordinaraj aferoj! Tie estis la granda milito, de kiu la junulo memoras nur nutraĵkartojn, karbidlampojn, gigantajn rubrikojn en la gazetoj kaj senfinajn diskutadojn de la plenaĝuloj. Tie estas urbegoj kun lukso kaj mirigaĵoj de la moderna tempo, tie ŝvebas flugmaŝinoj super landoj kaj maroj, tie naĝas gigantaj ŝipoj. Tie estas grandaj diskutoj inter grandaj sinjoroj, kiuj gvidas la popolojn, estas bataloj inter popoloj, bataloj inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tie estas plenplena vivo, interesaj okazoj. Sed tie ĉi, tie ĉi post la lasta posteno de la granda mondo ... Sed nun li ne pensis pri tiaj aferoj, preskaŭ tute ne pensis. Samtakte kun la melodioj, kiujn la lipoj formis, sen ke li mem rimarkis tion, neklaraj revoj kaj helaj, dolĉaj subsentoj kantis pli intensan kanton interne de li, la kanton de l’ atendo de tre juna homo. Ĝi plenigis lian tutan estaĵon per sia plensona melodio, kaj lia buŝo ridetis, kaj la okuloj briletis kvazaŭ de malforta ebrio.

Li venis sur la ŝoseon apud la rivero kaj daŭrigis suden. La aspekto de la ĉirkaŭaĵo ŝanĝiĝis. La vojon borderis kaŝtanarboj kun blankaj florkandeloj sur fingrosimilaj folioj. Vojeto post vojeto flankeniĝis al belaj domoj kaj dometoj kun florantaj kaj bone prizorgitaj ĝardenetoj.

Kaj baldaŭ li ne plu estis sola. Unuope kaj kelkope venis sur la vojon gejunuloj kaj aliaj homoj, ĉiuj bele vestitaj, ĉiuj kun sinteno kaj vizaĝa esprimo de sabatvespera libereco, ĉiuj irante en la sama direkto.

Kelkaj venis el apudaj domoj. Ili estis pli laŭmode vestitaj ol la aliaj, precipe la knabinoj, kaj el iliaj ŝercoj kaj liberaj ridoj, el ilia tuta sinteno oni povis tuj diveni, ke ili estas indiĝenoj kaj promenas sur hejma grundo.

Aliaj alvenis de arbaraj flankvojoj, plenaj de ŝtonoj aŭ ŝlimo, kiuj alkondukas de, Dio scias, kie. Kvankam ankaŭ tiuj estis sufiĉe bone vestitaj, oni je la unua rigardo vidis, ke ili ne apartenas al la loko. Iliaj movoj estas iom pezaj, sentenaj aŭ kvazaŭ timemaj, kelkafoje la ŝuoj portas postsignojn de dumhora marŝado trans montojn kaj marĉojn. El iliaj okuloj, el la tutaj vizaĝoj elrigardas la malriĉeco kaj subsopiro de grandaj sovaĝejoj.

Iom antaŭ la unuaj domoj de Torento ĉiuj forlasas la ŝoseon kaj suriras vojeton, kiu laŭŝajne kondukas arbaren.

Tie ĉi estas pli multe da homoj. Kelkaj iras, aliaj staras en malgrandaj grupoj kaj babilas. Tie kaj tie grupetoj da junuloj kaŝeme nestas post arbetoj kaj densejoj. Se oni alproksimiĝas, oni vidas botelon pasi el mano en manon, de buŝo al buŝo, kaj nebulecaj okuloj kaj balbutantaj voĉoj atestas pri la kaŭzo de la kaŝemo.

Subite la vojeto finiĝas antaŭ lata pordego. Super tiu estas granda ligna tabulo kun surskribo: “Popola parko”.

Karlo ekhaltis tie. Post mallonga atendo li trovis konaton, kiu pruntis al li iom da mono. Li aĉetis bileton kaj eniris.

En la mezo de la parko estas sufiĉe vasta ebeno, kiu laŭvide iam estis natura herbejeto. Nun la tero estas preskaŭ senherba, nudigita de centoj kaj centoj da piedoj, kiuj semajnon post semajno mortpremas la restantajn herbetojn. Dekstre staras granda dancpavilono, kie poluritaj blovinstrumentoj brilas kiel oro kaj eligas valson, kiu povus veki mortintojn. En la fono estas arbaro kun vojetoj, benkoj kaj tabletoj.

Iom hezite li daŭrigas iri antaŭen per mallongaj, malrapidaj paŝoj. Li havas la senton, ke centoj da okuloj rigardas lin, kaj ke ĉiuj nur tro bone vidas, ke li ne estas hejme en tiu ĉi societo sed venas de malriĉa bieno en la arbaro. Kaj certe ili vidas, ke lia kostumo estas el malkara ŝtofo kaj tute ne nova, ke lia kravato perdis sian freŝecon, ke li portas sian ĉapelon jam de unu jaro. La elegantaj junuloj de Torento vidas tion kaj eble ridetas. Tamen tio ne tre gravas. Ĉu li ne laboras same multe kiel ili? Ĉu estas lia kulpo, ke li ne akiras sufiĉe por esti dece vestita? Sed ankaŭ la elegantaj junulinoj vidas lin. Eble iliaj okuloj iom mokbrilas, eble iliaj rigardoj nur preterglitas lin senatente kaj poste restas ĉe iu, kies ekstero pli konvenas al ĝojo kaj festeno... Kaj li volas pensi la samon: Ne estas mia kulpo ... Sed li ne finas la penson. Li sentas, ke li iamaniere eraras pensante tiel. Aŭ onies ekstero permesas al oni alparoli knabinojn, danci kun ili, ŝerci, amindumi – aŭ ĝi ne permesas tion. La jako estas kia ĝi estas, la kaŭzo estas sen intereso.

Kaj la sento de malegaleco transformiĝas en neklaran senton de envio, sopiro kaj ribelemo.

Sed serĉante vojon inter la dense starantaj grupoj da homoj, li baldaŭ forgesas la malagrablon. Sencele li zigzagas tien kaj tien kaj fine atingas la arbaron ĉe la alia flanko, kie li sendecide restas, apogante la dorson kontraŭ trunko de arbo.

Tie li staras ekster la svarmanta aro, kaj la malmola arbotrunko iamaniere donas al li senton de sekureco, forto, memfido. Li pensas pri nenio. Liaj okuloj ensorbas kolorojn, liniojn, movojn, kaj liajn orelojn plenigas simfonio de mil difuziĝaj sonoj de vortoj, ridoj, flustroj, muziko, piedfrapado, kiujn li eĉ ne provas diferencigi. Kvazaŭ en sonĝo li rigardas kaj aŭskultas kaj dume forgesas sin mem kaj ĉion alian.

Kaj tiu rigardado estas lia ĉefa plezuro. Li ne tre emas danci, kaj li ne povas elspezi monon por konfitaĵoj aŭ io alia, eĉ ne deziras tion. Por li, kaj eĉ por multaj, kiuj loĝas en Torento, la nura kunesto en la popola parko estas sufiĉe da plezuro.

Sed por li, kiel por la plejmulto, la ĉefa kaŭzo de alveno estas io alia. En lia interno nestas dolĉaj-maldolĉaj sentoj de atendo, junaj, ardetantaj revoj pri renkonto. Ĉiun fojon, kiam li iris tien ĉi, li pensis: Hodiaŭ mi renkontos iun. Mi kaptos la bonan momenton. Mi ne estas knabo plu.

Kaj same nun. Iom post iom la kvazaŭ sonĝaj impresoj de l’ bolanta vivo antaŭ li pli kaj pli densiĝas en lia interno. Lia atendo, kiu dormis dum momento, revekiĝas kun nova forto. Liaj ŝvebantaj revoj revenas kaj kvazaŭ sieĝe insistas je lia atento, allogas, postulas.

La vido iom ŝanĝiĝas, fariĝas pli reala. Oni povas havi plezuron rigardante ĝin, sed tio estas plezuro de eksterulo. Ĝi kontentigas okulojn kaj orelojn, sed ne la altrudemajn revojn, ne la postulemon de juna sango. Finfine, kion valoras la nura alrigardo? La ludo de l’ vivo antaŭ li estas bela. Sed ĝi ekhavas sian plenan signifon kaj intereson nur, kiam oni mem fariĝas ano de la ludo.

Estas kvazaŭ li vidus antaŭ si riveron, kies junaj fortoj bolas kaj ŝaŭmas en printempa libero. Kiom da tremantaj atendoj kaj dolĉaj revoj briletas en knabinokuloj en la duonlumo de la frusomera nokto! Kiom da vekiĝantaj sentoj tremigas kaj batigas la junajn korojn, kiom da senmakula vivoĝojo en mole plaŭdantaj ridoj kaj en molaj movoj de junaj korpoj! Lampoj eklumas – bluaj, ruĝaj, verdaj. La homo plivigliĝas, la sentoj fariĝas pli intensaj. Ĉirkaŭe staras betularo en nokta trankvilo kaj silento, kaj tra verdaj kronoj brilas la luno kiel ora disko sur la helblua silko de la alta ĉielo.

Li ekmoviĝis kaj ree komencis zigzagi inter la homoj, tien kaj reen, kvazaŭ burdo inter floroj.

Liaj rigardoj kaŝeme serĉas iun signon de sekreta interkompreno en la okuloj de la knabinoj. Kelkafoje li renkontas iom primokan rideton el nigraj pupiloj, kiu kvazaŭ diras: Mi komprenas vian deziron, juna knabo. Sed vi estas tre juna ... Tiam li ekhontas kaj ŝajnigas nekomprenon kaj kun indiferenta mieno turnas la vizaĝon al alia flanko.

Kelkafoje rigardoj ekbriletas kvazaŭ de iu interna lumo, kaŝita sub mallevitaj okulharoj, kelkafoje renkontas lin infane klara rigardo, kiu rememorigas pri silenta fonto en dormanta arbaro. Tiam li ekhaltas, konfuziĝas, atendas. Ŝi komprenis lian senvortan demandon, li – ŝian neaŭdeblan respondon. Li restas, sed vane atendas novan rigardon de samsento. Kion ŝi do deziras? Ke li alparolu ŝin? Sed kion diri? Ke li petu pri danco? Kiamaniere danci kun tia gracia, molmembra estaĵo? Sendecide li movas la piedojn. Ĉu resti, ĉu foriri? Ankoraŭfoje li karesas ŝin per reva, petanta rigardo, deturnas sin kaj iras for ... Post kelka tempo li revenis al la rifuĝejo ĉe la arbo. La ĉirkaŭrigardado ne interesis lin plu. Lacamiene li plenŝtopis sian pipon, bruligis ĝin kaj ĉirkaŭvolvis sin per nubo de fumo.

Subite iu tuŝis lian ŝultron. Turninte la kapon, li rekonis bonan kamaradon, filon de najbaro.

– Kion vi primeditas? – tiu diris kun ŝerca seriozeco. Mi vidis vin tie ĉi jam antaŭ du horoj, kaj same vi staris kiel nun, senmova kaj silenta kaj tutsola kiel tomboŝtono de riĉulo. Ĉu estas la bubinoj, kiuj turmentas vin? Lasu ilin! Venos jam la tempo, kiam ili suĉos la medolon el viaj ostoj. Anstataŭe venu kun mi, ni sidas kelkaj ĉe tableto tute apude! Ni mendos kafon por varmigi nin; cetere ni havas guteton da fortigaĵo.

Vole-nevole Karlo ridetis kaj vole-nevole ekĝojis je la apero de tiu junulo, iom pli aĝa ol li mem. Li estis iom fortika sed samtempe lia vizaĝo esprimis elkoran bonecon. Kaj estis io alia ĉe li, kio forte ligis Karlon al li. Li havis la senton kaj ankaŭ spertis tion, ke Bertil estas homo, kiu scias stari sur propraj piedoj, kaj al kiu nenia situacio estas tute nesolvebla.

– Nu, ĉu vi venos?

– Volonte mi venus; sed statas malbone en la monujo, kaj ...

– Frenezulo! Kiu demandis pri mono? Mi demandis, ĉu vi volas trinki kafon kun ni. Ĉu mi ankaŭ devas respondi? Nu, venu do! Li metis sian brakon ĉirkaŭ la dorson de Karlo kaj ŝovis lin antaŭ si. Iom ĝenite sed kun sento de interna varmo Karlo akceptis la proponon.

Ili aliĝis al la atendantaj kamaradoj. Kafo estis alportata, kaj ili komencis trinki kaj manĝi kukojn. Post eltrinko ili kun silenta interkonsento replenigis la tasojn duone. Bertil dum momento ekzamenis la ĉirkaŭon kaj poste elpoŝigis botelon kaj rapide kaj lerte plenplenigis la tasojn per brando. Al Karlo la partopreno de malpermesita trinkado estis tute nova kaj vole-nevole li ĉirkaŭrigardis kun iom da maltrankvilo. Sed ekzamenante la apudajn tablojn, li vidis tie kaj tie duone kaŝitajn botelojn kaj vizaĝojn kun varma koloro, aŭdis voĉojn de nenormala vigleco.

La eltrovo iamaniere kontentigis lin.

– Ni ne estas la solaj, – li diris signife kaj iom gaje.

– Ĉu vi opiniis tion? – demandis Bertil kun brua rido. – La homoj estas kneditaj el unu pasto.

Post la unua gluto la humoro tuj pliboniĝis. Certe la brando sola ne efikis tion, pli kredeble la scio, ke ili sidas tie ĉi kaj trinkas brandon sur loko, kie tio estas malpermesita.

Ili trinkas, ŝercas, ridas. Bluaj, verdaj kaj ruĝaj lampoj lumas sur ridantajn vizaĝojn kaj profunde verdajn foliamasojn. Muziko tondras, homoj bruas. Tra la vualo de bonsentiga ebrieto la tuta vivo aspektas kiel paradiza estado.

Subite iu diras, ke oni dancu. La propono estas tuj akceptata. Oni pagas, kaj kune ili iras al la pavilono.

Sed tie Bertil iom posteniĝas kaj elpoŝigas sian pipon. Karlo rimarkas tion, kaj ĝi ŝajnas al li kvazaŭ rompeto de la bona humoro.

– Ĉu vi ne dancos?

– Pardonu! Mi havas tro pezajn piedojn. Sed mi atendos kaj dume alrigardos, kiel furiozas la junularo.

Karlo paŝis pluen. Ĝuste ĉe la enirejo al la pavilono li subite trovis sin antaŭ knabino, kiu staris tute sola kaj ŝajne enpensiĝinta. Sen pripensi, ĉu li kuraĝu aŭ ne, li tuj levis la ĉapelon kaj petis pri danco. Kaj ŝi levis la okulojn, klinetis la kapon senvorte kaj prenis lian brakon.

Ĉio okazis tiel rapide kaj senkonsidere, ke li konsciiĝis pri sia faro nur, kiam li estis paginta la eniron kaj ili jam staris sur la planko de la dancejo. Sed estis jam tro malfrue pripensi, ĉu li agis malsprite aŭ ne. Kaj ili enmiksiĝis inter la kirle moviĝantajn parojn.

Unue li iom miris pri sia neatendita kuraĝo, sed baldaŭ li interne priridetis sin mem. Kial li antaŭe estis tiel malsprite senkuraĝa antaŭ tiu unua paŝo de alproksimiĝo? Kvankam la afero havis la freŝecon de io tute nova, li jam rigardis ĝin kiel sufiĉe simplan kaj facilan entreprenon. Nu, ĉu liaj paŝoj estas sufiĉe lertaj kaj ĉu li gvidas ŝin kiel bona kavaliro, pri tio li ne kuraĝis pensi. Sufiĉos, se ŝi ne primokos lin.

Nur post la danco venis en lian kapon, ke li ankaŭ devas diri ion al ŝi. Li balbutis ion ne tre elektitan, kio ŝajne lasis ŝin tute indiferenta, eble eĉ fortimigis ŝin, ĉar ŝi diris, ke ŝi nun devas iri hejmen. Sed tiam ree eksonis la muziko, kaj li denove petis pri permeso, kaj post momento da hezito ŝi konsentis.

Sed poste ŝi diris “bonan nokton” kaj volis foriri.

– Jam ... ? – li diris malgaje. – Post tiuj mallongaj minutoj! ... Ĉu vi ne permesas, ke mi akompanu vin hejmen?

– Se vi bonvolas, jes.

Subite Karlo ekmemoris pri Bertil kaj la aliaj kamaradoj kaj ŝtele rigardis flanken. Bertil staris sur la sama loko, trankvile sorbante sian pipon. Ĉu li ne priridas? Karlo renkontis lian rigardon, seriozan kaj enpensiĝintan, kaj ŝajnis al li, ke Bertil klinetas la kapon kvazaŭ dirante. Iru vi! Mi jam trovos la vojon al la hejmo.

Kaj ili ekiris. Li komencis paroli, komence iom hezite, poste pli flue, kaj baldaŭ li mem miris pri sia parolpovo, pri kiu li antaŭe ne sciis. Verdire li parolis nur pri la plej ĉiutagaj aferoj, aferoj tiel ridinde malgravaj, ke neniam estus veninta en lian kapon paroli pri tiaj al iu kamarado almenaŭ ne tiel serioze, kiel li nun traktis ilin. Sed li havis la senton, ke la vortoj kaj frazoj per si mem ne tre gravas kaj ke ili havas iun tute alian signifon ol ordinare kaj mirige esprimas ĝuste tion, kion li interne sentas kaj volas diri.

Ŝi loĝis apud Torento, kaj baldaŭ ili staris antaŭ malnovega dometo, iom flanke de la vojo. Tute proksime leviĝis la altfornoj kiel grizaj, polvaj gigantoj ĝuste kie staris la lastaj kaŝtanarboj de la vojo. Ĉirkaŭ la griziĝinta trunkdometo staris kelkaj betuloj, plej proksime du-tri vegetantaj pomarboj kaj vera densejo de siringoj.

Ili ekhaltis, kaj ŝi donis al li la manon kaj dankis pro la akompano. Sed tio ne tre plaĉis al li.

– Kial eniri? Estos dimanĉo morgaŭ – hodiaŭ, mi volas diri – kaj vi havos tempon por ripozi. Restu ankoraŭ momenton! Kaj kun ŝia mano en la sia li daŭrigis la flustradon. Vidante benketon, kiu staris en laŭbo, kiun formis la siringoj, li milde kuntiris ŝin tien, sidigis ŝin kaj mem prenis lokon apud ŝi. Iom hezite li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion. Kvazaŭ en sonĝo li rigardis ŝian vizaĝon, ŝiajn grizverdajn okulojn kun ilia interna lumeto, ŝiajn belformajn, maldikajn lipojn, kiuj kvazaŭ altiris lin. Kaj lia kapo pli kaj pli proksimiĝis al ŝia.

Sed subite ŝi rektigis sin kaj kun milda perforto deligis lian brakon de sia talio.

– Lasu tion! – ŝi diris kaj rigardis lin kun serioza mieno. – Mi devas eniri.

Ili eliris el la laŭbo, kaj denove ŝi donis sian manon por adiaŭo.

– Ĉu vi koleras je mi? – Karlo demandis iom konfuzite. – Ne. Sed mi devas eniri.

– Se vi ne koleras je mi ... ĉu mi povos ree renkonti vin...? Ŝi rigardis lin kvazaŭ ekzamenante, kvazaŭ ŝi volas rigardi en lian animon, kaj poste la animo en ŝiaj okuloj ŝajnis malproksimiĝi kaj forfandiĝi, kvazaŭ ŝi ne rigardas plu eksteren sed en sin mem.

Post momento ŝiaj okuloj reviviĝis, kaj ŝajnis al li, ke estas esprimo de doloro en la vizaĝo.

– Estos pli bone, ke ni ne renkontos nin.

– Kial? Ĉu mi do malplaĉas al vi?

– Ne, tute ne. Tamen ... estos plej bone por vi, se vi ne renkontos min plu.

– Vi nur ŝercas. Aŭ mi tamen malplaĉas al vi? Mi tre ĝojus, se mi povus ree renkonti vin. Kial vi ne volas?

– Mi volus. Kaj vi ne malplaĉas al mi, mi asertas. Tamen mi ne povos.

Sed liaj rigardoj petegis kaj karesis kaj ne volis lasi ŝin sen promeso.

– Diru, kial!

– Se mi nur povus! Sed mi ne povas. Sed fine ŝi ŝajnis rezigni antaŭ liaj petantaj rigardoj, kaj je lia demando, ĉu li morgaŭ vespere revidos ŝin en la parko, ŝi klinis la kapon kaj movis la lipojn kiel por diri jes. Poste ŝi premis lian manon kaj senvorte forlasis lin.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.