La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AL TORENTO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III.

Nova vivo komenciĝis. En la unuaj momentoj la brua kaj plenvive pulsanta vivo en kaj ekster la uzinoj iomete timigis lin. Rapide turniĝantaj radoj, klakantaj transmisioj, tondra bruo de gigantaj lameniloj kaj ĉiea tintego de fero kontraŭ fero vekis en li ian senton de danĝero. Sed post kelkaj tagoj li plene hejmiĝis inter la fulgonigraj viroj de la Torentaj uzinoj, kaj la impresoj el la silentaj arbaroj forviŝiĝis aŭ senrimarke kaŝiĝis en lia submemoro.

Stranga, kreviga ĝojo plenigis lian bruston, kiam li post du semajnoj ricevis sian unuan salajron. Neniam li ricevis tiom da mono por tiom da laboro. Kun preskaŭ febra ĝojo li rapidis al la ekipejo kaj aĉetis helan somerĉapelon, belkoloran kravaton kaj kelkajn aliajn necesaĵojn. Ĉe la muro malantaŭ la vendotablo pendis longa vico da helaj someraj kostumoj, kiuj sorĉe altiris al si lian rigardon. La komercisto rigardis lin kun afabla rideto, duone malfermis la palpebrojn kaj iomete klinis sian kapon al la flanko.

– Belaj kostumoj, supera kvalito kaj malaltaj prezoj. Ĉu vi permesas, ke mi elserĉu unu por vi? Li demandis pri la prezoj, sed je la respondo li skuis la kapon.

– Poste, sed ne nun. Mi ne havas monon. Sed la mieno de la vendisto fariĝis ankoraŭ pli afabla.

– Ne tre gravas. Vi pagu, kiom vi povas kaj volas poste vi laŭplaĉe depagos posemajne. Estas tre facile aranĝi la aferon. – Mi ne ŝatas tiun sistemon, – respondis Karlo, sed li sentis, ke li duone mensogas. – Kiam mi aĉetas objekton, mi volas, ke ĝi ankaŭ fariĝu mia, entute kaj ne nur parte.

– Mi komprenas vin. Estas ja tute natura penso sed tamen naiva. Vidu, la mondo nun estas alia ol antaŭ dudek jaroj, ho, tute alia ol antaŭ dek jaroj. La mondo estas plena de bonaj kaj benindaj aferoj, objektoj kiuj parte ekzistis jam pli frue, sed kiuj tiam estis haveblaj nur por la riĉuloj. Sed ĉu ne malpli riĉaj homoj aŭ eĉ malriĉaj ankaŭ rajtas posedi la nuntempajn benindaĵojn? Kompreneble, jes! Sed kiamaniere? Mi deziris havi aŭtomobilon. Sed mi estis malriĉa same kiel vi, kaj devus ŝpari dek, dek-kvin jarojn por havigi ĝin. Kaj se mi provus ŝpari, mi certe malsukcesus, disdonante la monon por mil aliaj malgrandaĵoj. Nu, mi aĉetis depage, kaj mi tute ne bedaŭras tion, sed kontraŭe benas la bonan sistemon. Unue, mi havas la aŭton jam nun; due, mi estas devigita ŝpari monon por la fiksitaj depagoj.

Kaj same la laboristoj. Verdire, ili akiras relative bonan salajron. Sed tiom kaj tiom la junuloj devas lasi en la hejmo aŭ en loĝejo kaj restoracio, tiom kaj tiom por aliaj bezonataj aferoj. Kiom poste restas? Se juna laboristo volus aĉeti kostumon per ŝparita mono, li en plej bona okazo povus aĉeti la someran kostumon aŭtune kaj la vintran – printempe. Ĉu vi vizitis, ekzemple, la popolan parkon? Tie vi povas vidi tre bone kaj dece vestitajn junulojn. Ĉu vi kredas, ke la kostumoj plene apartenas al la junuloj? Se jes, vi tre eraras. Jes, verdire kelkaj; sed multaj, multaj estos plene pagitaj nur venontan kristnaskon aŭ eĉ pli poste. Kaj mi tute ne riproĉas ilin pro tio. Ili estas honestaj homoj, kaj mi ricevos mian monon. Kaj ili, siaflanke, tre gaje dancas kaj amuzas sin kaj tute ne pensas pri tio, ke la kostumoj ne estas plene pagitaj. Ĉu ne? La mono cirkuladas rapide, kaj la ĉefa afero estas, ke oni povu iomete ĝui de la benindaĵoj de nia tempo.

Tiu mallonga prelego en moderna socia ekonomio iom mirigis Karlon. La ideoj ŝajnis al li iomete strangaj, kaj li ne aprobis ilin tute. Sed cetere li ne multe zorgis pri la diritaĵo. Pli grava estis la demando, ĉu li aĉetu la kostumon aŭ ne. Li ja povus fari tion, – sed kion dirus la patro? Eble tiom da novaj vestaĵoj estus tro multe al li en unu tago. Kaj li decidis atendi almenaŭ ĝis venonta sabato.

Li diris tion, kaj la komercisto same afable rigardis lin. – Bone, tute kiel vi deziras. Mi estos je via servo, kiam ajn vi deziros.

Li silentis dum momento kaj poste li diris, kvazaŭ liaj pensoj estus irintaj en alian direkton:

– Sentiĝas bone, kiam semajno da laboro finiĝis kaj sabata vespero proksimiĝas, ĉu ne? Tiam oni bezonas kaj meritas iom da ripozo, iom da amuzo. Vi iros al la popola parko vespere, ĉu ne? Aŭ ĉu vi ne ŝatas danci kaj amuziĝi? Karlo ne sciis, kion respondi al tiu demando, kiu ŝajnis al li iom tro intima.

– Eble, mi ne scias ...

– Malsaĝa estas tiu, kiu diras, ke la junularo ne devas amuziĝi! Sufiĉe frue venos la tempo de seriozeco. Ho, bela estas la vivo en junaj tagoj! Iri en gajan societon en la dancejo, gvidi la junajn, belvestitajn fraŭlinojn ĉe danco, akompani belulinon al la pordo de trankvile dormantaj gepatroj ... Malsaĝuloj riproĉas la junularon, sed laŭ mia opinio la gejunuloj plene pravas, kiam ili volas ĝui la printempon de la vivo. Tio ne estas peko, tio ne malbonigas ilin. Kontraŭe.

Ree li silentis, nun dum iom pli longa tempo. Sed subite li ŝajnis ekmemori pri siaj devoj kiel ĝentila komercisto.

– Sed mi babilas kaj forgesas mian devon. Pardonu! Kion vi do diris? Ĉu vi ne deziras, ke mi elserĉu kostumon por vi hodiaŭ? Karlo estis forgesinta la patron kaj pensis nur pri la vespera renkontiĝo en la parko, vidis antaŭ si la gajajn kaj belvestitajn gejunulojn, vidis sin mem apud Enjo ... kaj je la demando liaj revoj densiĝis je vortoj.

– Mi ne scias ... sed mi povus ja. Ĉu hodiaŭ, ĉu post semajno – povas esti egale ...

– Same pensas mi. Kion oni povas fari hodiaŭ, oni ne prokrastu ĝis morgaŭ, diras bona proverbo. – Li alrigardis Karlon bonkore, mezuris lian staturon per la okuloj kaj alportis kostumon. – Kun rideto de kontento la patro akceptis la monon, pri kiu ili pli frue interkonsentis. Kiam li vidis la novan kostumon, li grumbletis ion nekompreneblan, sed ne riproĉis. Lia mieno diris: Vi fariĝis sendependa kaj malŝatas mian konsilon. Mi ne volas disputi kun vi. Agu do, kiel plaĉas al vi! Karlo sentis lian penson, kaj iamaniere ĝi iomete doloris lin. Estis al li, kvazaŭ li de nun disiĝas de la patro kaj de la familio kaj staras tute sola en la mondo.

Vespere li iris al la parko por renkonti Enjon. Post la promenado al la Martira fonto li kunestis kun ŝi ankoraŭ du fojojn. Ili iris la saman solecan vojon, same interparolis pri kelkaj ĉiutagaĵoj, kaj li pli kaj pli intimiĝis kun ŝi. Same ili flankeniĝis de la ŝoseo, atingis la fonton kaj tie eksidis. Tiam la vortoj mutiĝis, silente kaj senmove ili rigardis unu la alian. Kvazaŭ en sonĝo li vidis antaŭ si ŝiajn harojn, okulojn, buŝon. La ardo en lia juna koro reflamiĝis, kaj li volis levi sin por ĉirkaŭbraki tiun gracian, molforman kolon, karesi la abundan, blondetan hararon, kisi la briletantajn okulojn kaj la maldikajn, belajn lipojn.

Sed io retenis lin. Estis kvazaŭ ŝi vidus liajn pensojn kaj kvazaŭ ŝia mieno demandus, ĉu li ne rememoras sian promeson. Li vidis la seriozecon de ŝiaj rigardoj kaj respektis ĝin, ĉar li tro alte estimis ŝin por fari ion, kio ne plaĉus al ŝi. Tiel ili restis silentaj kaj senmovaj, kaj al li estis kvazaŭ inter ili stariĝus nevidebla muro, kiu senkompate disigas ilin unu de la alia. Liaj rigardoj serĉis ŝiajn, petis klarigon. Kaj ŝajnis al li, ke ŝiaj okuloj respondis: Mi komprenas vin, kaj mi tre ŝatas vin, sed tio ne povas esti. Estis kvazaŭ ili tra dika fera krado tuŝus kaj premus la manojn unu de la alia, kunigitaj kaj tamen disigitaj.

Larmoj aperis en iliaj okuloj, kaj senintence li ekstaris kaj proksimiĝis al ŝi. Kaj same kiel antaŭe ŝi provis rideti kaj diris sian: – Ni ne estu sentimentalaj! Estas tempo iri hejmen. Veninte hejmen li insultis sin, pro la malsprita afero kun tiu nekomprenebla knabino. Li ja volis ŝerci, gaji kaj amindumi kaj li ja sciis, ke ŝi ne volas tion. Aŭ ĉu ŝi artifikas? Sed ne povas esti. Sed kial li do iris kun ŝi, ĉu li tamen atendis ŝian favoron? Nu, alian fojon li trovos alian knabinon.

Sed la postan matenon li jam forgesis tiun decidon, kaj lia unua penso post la vekiĝo flugis al la dometo inter la siringaj arbustegoj, kie ŝi nun ellitiĝas por prepari kafon al la frato. Ree li sopiris kaj revis, kaj la estonta semajno ŝajnis al li senfine longa.

Li laboris en grupo de ŝarĝistoj, kaj dum la tagoj li ne trovis multan tempon por meditado. Sed kiam vesperiĝis kaj li forlasis la bruplenan Torenton por iri hejmen al la trankvila bieno en la arbaro, liaj pensoj koncentriĝis ĉirkaŭ ŝi, kaj la moviĝema fantazio de la revanta junulo kreis belajn konstruaĵojn por la estonteco. Ŝi jam fariĝis centro de lia interna vivo, io de kio li ne povis kaj ne volis plu liberiĝi. – Li alvenis al la parko, kaj kiel kutime li devis longe atendi ŝin. Dume li ĉirkaŭpromenis, tie kaj tie parolante kelkajn vortojn kun la novaj konatoj el Torento. La novaj vestoj donis al li senton de memstareco kaj egaleco kun ili, kaj por la unua fojo li sentis sin plene hejme en tiu ĉi societo.

Okaze li renkontis junulon, kun kiu li kelkafoje interparolis dum manĝopaŭzoj. Tiu junulo, Andreo, estis elektristo. Li estis tre inteligenta kaj legis multe. Kiam li parolis pri legitaĵo aŭ pri ideoj proponitaj de aliaj, li preskaŭ ĉiam kontraŭdiris kaj cetere ŝajnis havi proprajn opiniojn pri ĉiuj aferoj.

Baldaŭ Bertil aliĝis al la duopo, kaj ili eksidis ĉe tableto por trinki kafon. Karlo tempon post tempo rigardis al la enirejo kaj vivis en siaj propraj pensoj. Nur malmulte li atentis pri la interparolo de Andreo kaj Bertil. Sed iom post iom ĝi kaptis lian intereson.

– Vi tamen devas konsenti pri tio, ke la homoj estas la plej stultaj estaĵoj en la tuta mondo, – diris Andreo al Bertil. – Ili kredas sin prudentaj, sed verdire ili nur stultiĝas laŭ la grado de ilia pretendita prudentiĝo. Ili parolas pri frateco. Kio estas ĝi? Idolo farita el teorioj! La doktrino de frateco estas nova religio, kiu mistifikas la homojn same kiel la malnova. Frateco en kutima senco apartenas al la mondo de intelektaj fantazioj kaj tute ne korespondas al la reala vivo. Ĉiu deziras por si mem kiel eble plej grandan pecon da mono kaj pano, kiel eble plej grandan porcion da ĝuaĵoj. Tia estas la vero pri la homoj. Rigardu nin mem! Ĉu ni ne volontege akceptus dudek kronojn potage, aŭ kiom ajn pli, se ni povus akiri tiom? Ni farus tion; ĉiu homo farus tion, mi povas veti, kvankam ni ĉiuj tre bone scias, ke ekzistas multegaj fratoj, kiel oni tiel bele nomas la malriĉajn samvivanojn, kiuj devas vivteni sin kaj grandan familion per kvinono de tiu sumo. Mi povas veti, ke la plej multaj prenus la monon sen eĉ pensi pri la kompatindaj fratoj kaj tamen same serioze kiel antaŭe farus siajn litaniojn al la idolo de frateco. Jen! Same rilate la interpopolan paciĝon, kiu estas iu subidolo de frateco. oni faras belajn frazojn, kiujn oni ankaŭ sincere kredas. Sed la reala vivo estas io alia. Ĉu la pacemuloj ne faras militservon – pro timo de puno aŭ pro aliaj kaŭzoj – ĉu la tiamaj pacemuloj ne iris al la frontoj, kiam eksplodis la granda milito? Ĉu la pacemaj fratoj ne laboras tre volonte en la mortigilaj fabrikoj, kiam tio estas je ilia propra avantaĝo? Same en rilatoj inter la seksoj. Rigardu nur tien! Kial ili estas tiel belvestitaj, kial ili venis tien ĉi? La idolana regularo diras: ni portas belajn vestojn, ĉar tio estas klara rajto de ĉiu, kiu honeste plenumas sian oficon en la socio; esti bone kaj bele vestita – pri laboristoj, kompreneble – signifas nur efektiviĝon de la frateco. Ni iras al dancejo, ĉar estas nia plena rajto amuziĝi, ankaŭ la pli kaj pli komuna amuziĝo atestas pri la efektiviĝo de la frateco.

Tiel diras la regularo de la idolanoj. Sed kion diras la rea la vivo? Jene: Ni portas belajn vestojn, ĉar tio treege plaĉas al ni kaj niaj enspezoj ja permesas tion. Se kelkaj ne povas esti vestitaj kiel ni – ni bedaŭras, sed tio ja ne estas nia afero. Per niaj vestoj ni akiras la respekton de aliaj homoj, precipe de junaj homoj de la alia sekso. Por trovi ilin, ni venis tien ĉi. La amuziĝo estas ja sufiĉe gaja afero, sed ververe ĝi estas nur prologo al pli gravaj aferoj. Sed ĉar tiu prologo estas neevitebla, oni devas scii amuziĝi kaj precipe amuzi la kunulon aŭ kunulinon kun granda sperto kaj konvena gusto. Tial la belaj vestoj, tial la gajaj ridoj, tial la decaj vortoj, tial la lertaj paŝoj en la danco. Nur por akiri la plej bongustan pecon da ĝuaĵo! Kompreneble ne ĉiam, sed en la plej multaj okazoj.

Vidu, la homoj vivas duone en la ŝajnmondo de intelektaj fantazioj, duone en la reala mondo de naturaj instinktoj. La lasta estas la sole vera, sed la homoj hontas pri siaj naturaj inklinoj kiel la unua virino pri sia nudeco. Ili kovras ilin per vestoj el fantaziaj, ne ekzistantaj ŝtofoj, kaj tiel adoras tiujn vestojn, ke ili fine kredas, ke la fantazio estas pli reala ol la realeco mem. La kredo de la homoj apartenas al la idoloj faritaj el teorioj, sed la instinktoj apartenas al la reala vivo. El tio devenas la konflikto inter diroj kaj agoj, la tuta hipokriteco de la nuna socio, la malfeliĉoj de ĉiuj specoj.

Karlo rigardis la bene tranĉitan profilon de la apude sidanta parolanto, miris kaj konsterniĝis.

– Mi kredis vin socialisto. Ĉu vi ne estas? Ĉu vi ne kredas, ke frateco estas ebla?

– Mi estis. Sed kiamaniere mi nun povus esti? Mi pli ŝatas la realecon ol mondon de fantomoj. En la socialismo estas tiom da sektoj kiom en la religioj. Kaj ĉiu pretendas, ke ĝi sola pravas. Laŭ mia opinio tute perfekta socialisto devus samtempe esti malriĉulo kaj kapitalisto, idealisto kaj materialisto, pacemulo kaj militisto, religiano kaj ateisto. Tia homo estus socialisto en la vera senco de la vorto. Sed kredeble tia homo ne estas ebla. Vere la homo estas salamandra, sed tio superas eĉ la plej altan kapablon. Mi malŝatas vortfantomojn, tial mi ne povas konfesi iun ajn religion.

Frateco ... ekzistas unu speco de frateco, kaj tiu estas la sole vera, ĉar ĝi apartenas al la realeco. Kiam vi renkontas ĉifonulon, al kiu ĉio mankas, kaj tiam diras al vi mem, ke tiu mizerulo estas kompatinda diablo, kiu bezonas tason da kafo aŭ pecon da pano, kaj pro tio donas al li iom da mano – tio estas frateco. Se vi kondutas bone al la homoj, ĉar ŝajnas al vi, ke tia konduto estas memkomprenebla afero – tio estas frateco. Sed tio estas io tute alia ol la idolana frateco. – La temoj estis iom fremdaj al Karlo kaj kelkaj vortoj sufiĉe novaj, sed li sukcesis kapti la sencon de la pensoj. Nun li iom hezite kaj necerte demandis:

– Ĉu vi do volas diri, ke tia frateco aŭ boneco – la vortoj estas ja egalaj – apartenas al tio, kion vi nomas naturaj instinktoj? Andreo ŝajnis iom surprizita je la demando, sed post momento da silento respondis:

– Povas esti. Alie oni ne povas klarigi ĝin. Verdire ĝi estas bela, sed sendube ĝi estas la plej malgranda kaj plej malforta el la homaj instinktoj. Ĉiuokaze ĝi havas neniun gravecon en la nuna tempo.

Vidu, la laboristoj nomas sin sklavoj, kaj verdire ili estas tiaj, – ne nur ili, sed la plej multaj el la homoj. Ne en ekonomia senco, tio estas duaranga demando, sed spirite. Rigardu la vizaĝojn de la homoj! Ĉu vi ne vidas, ke iliaj esprimoj estas teksitaj el plej pura sklaveco sub la idoloj, kiuj loĝas en libroj kaj gazetoj kaj antaŭ ĉio en la propraj cerboj de la homoj? Por renkonti unu vizaĝon, kiu esprimas liberecon kaj memstarecon, vi devas serĉi inter miloj da homoj.

Rigardu la gejunulojn tie ĉi! Vi ja scias, kial ili alvenis, t. e. la plej multaj, ĉar kredeble la sama deziro loĝas en via propra brusto. Sed ili hontas pro la natura instinkto, ĉar ili havas idolon, kies nomo estas moralo. Pro tio ili provas kaŝi siajn pensojn kaj dezirojn, kvazaŭ ili estus krimuloj. Supozu, ke ĉiuj iliaj pensoj kaj deziroj subite prenus materian formon kaj fariĝus videblaj! La tuta societo en sama momento neniiĝus pro honto! Kaj tamen ili kuraĝas paroli pri rajtoj! Ba! Nur sklavoj parolas pri rajtoj. Libera homo ne konas rajtojn, li konas nur la vivon kaj siajn proprajn dezirojn. – Tiuj ideoj, tute novaj al Karlo, konsternis lin. Li volis kontraŭdiri kaj demandi, sed ne havis sufiĉe klaran koncepton pri la pensoj de Andreo, nek pri sia propra opinio. Tial li silentis kaj enpensiĝis. Sed la vortoj restis en lia memoro kaj donis al li objekton por meditado dum tagoj kaj semajnoj.

Kiam Bertil subite ekparolis, li levis la okulojn al li. Hazarde lia rigardo dum momento ripozis ĉe la vestoj de tiu, kaj subita penso frapis lin. Bertil ne estis vestita kiel la plimulto el la junuloj. Li estis bone vestita, tamen estis iu diferenco, eble eleganteco mankis. Karlo ne povis tute klarigi al si la diferencon sed konstatis ke, vidante la amikon, li vidis preskaŭ nur la personon kaj nur hazarde rimarkis la kostumon. Certe li impresus bone, eĉ se li portus malbonan kostumon. Kaj la elegantaj junuloj kaj junulinoj tute apude? Rigardante ilin, li preskaŭ ne rimarkis la personojn, nur belkolorajn robojn kaj mantelojn, zorge gladitajn kostumojn, kolorajn, atentopostulantajn tuketojn en la brustpoŝoj de la sinjoroj. Se oni forprenus de ili tiujn vestojn kaj anstataŭe surmetus pli ĉiutagajn ... kio tiam restus? Kredeble la memcerteco de junuloj kaj junulinoj tiam forflugus, kaj poste ili estus nur ... nu, kio? En la uzinoj ili estas laboristoj, labormaŝinoj; sed kio ili estus tie ĉi? Kaj subite li sentis skueton de ekhonto. Ĉu ankaŭ li mem estas preskaŭ nur kostumo? Antaŭe li sentis sin fremda kaj timema kaj timis la okulojn de rigardantoj. Hodiaŭ tiu sento estis for, kaj li rigardis sin egalulo de la aliaj. Ĉu ankaŭ lia valoro kiel homo konsistas plejparte nur el la kvalito de la kostumo? – Ŝajnigante distrecon, li prenis la krie verdkoloran tuketon el sia brustpoŝo, viŝis la buŝon kaj poste kaŝis ĝin en la fundo de flanka poŝo. – – Hodiaŭ ili iris suden, preterpasis Torenton kaj la stacidomon kaj sekvis la ŝoseon, ĝis ili atingis la randon de la granda ebeno. Tie ili eksidis sur la herbo sub kelkaj betuloj apud la vojo.

Norde kuŝis Torento kvazaŭ duone dormanta en la nokta trankvilo. Malrapide kaj ombrosimile la fumo eliĝis el la brikaj tubegoj kaj iom post iom disiĝis en la senventa aero, restanta en la alto kiel maldensa travidebla vualo. Oriente de la uzinoj kuŝis la kvartaloj de laboristaj domoj kiel unutone pentritaj kaj plensimetrie metitaj lignaj kubetoj de tute samaj formo kaj grandeco. Tiam kaj tiam ekaŭdiĝis malforta brueto, kiam porcio da ferŝtono estis deŝarĝita ĉe la supro de la rostfornoj kaj la vagoneto poste rapidis malsupren sur sia relparo. Griza kaj fulgokolora kuŝis Torento kontraŭ la fono de bluetaj montoj kaj helverdaj betularoj. Vidita en medio de plensomera abundeco ĝi nun ŝajnis al Karlo iomete ĉiutageca kaj teda.

Sed sude etendiĝis la vastega ebeno, en preskaŭ nevidebla malproksimo borderita de montoj aŭ arbaroj, kiuj aspektis kiel etaj strioj de blua fumo ĉe la rando de la ĉielo. Tie kaj tie vilaĝoj aŭ solecaj domoj dormis inter la senfinaj kampoj de verda greno, tie kaj tie en malproksimo preĝejaj turoj leviĝis el la verdaĵo de ĉirkaŭaj arboj. En la mezo de la ebeno kuŝis la rivero kiel helgriza rubando sur verda robo.

Liaj okuloj ensorbis la vidon de la vasta tero kaj provis penetri ĝis la bluaj strietoj ĉe la horizonto. Unuafoje Torento ŝajnis al li malgranda kaj enuiga. Jes, kiel malgranda ja estas Torento! Kiel vasta kaj riĉa la mondo! Kaj kvazaŭ respondon al siaj propraj pensoj li aŭdis apud si la voĉon de Enjo:

– Ho, kiel vasta estas la mondo! Kaj tamen oni devas resti en tiu ĉi loko, resti kaj iom post iom sufokiĝi. Se mi nur povus flugi for ... Li elreviĝis kaj rigardis al ŝi. Ŝi ŝajnis laca kaj ĉagrenita, kaj li eksentis kompaton al ŝi, sed samtempe sentis ŝian doloron kiel sian propran.

– Kaj mi akompanus vin ... Ĉu vi ne volus foriri kune kun mi? Ŝi rigardis lin kvazaŭ demande kaj diris per mallaŭta voĉo:

– Ĉu vi estas mia amiko?

– Kial vi demandas tion? – li flustris kun iom da riproĉo en la tono. Vi ja scias, ke mi estas via amiko, ke mi amas vin. Ŝiaj lipoj ektremetis kaj ŝi mallevis la okulojn, sed subite kaptis lian manon kaj forte premis ĝin.

– Mi kredas vin kaj konfidas je vi. Sed ne parolu pri amo! ... Mi ĝojas, ke mi renkontis vin ... kaj samtempe bedaŭras. Via amikeco havas por mi pli grandan valoron ol vi povas kompreni. Se vi iam estos tutsola en la mondo, senamika, senforta, tiam vi eble komprenos min. Sed samtempe mi sentas, ke mi misuzas vian amikecon, ke mi estas malhonesta, ke mi trompas vin. Vidu, vi donas tiom al mi, la nura kunesto kun vi estas al mi la plej granda feliĉo, ĉar vi sentas kiel mi kaj eble povus kompreni min. Sed kiom mi donas al vi? Neniom. Mia feliĉo estas en la momentoj de trankvila kunesto kun vi, en la negrava babilado kaj en la sento de via bonkoreco. Sed vi esperas venontan feliĉon ... kiu ne venos. Mi ŝatas vin pli ol vi kredas, kaj mi kredas, ke viaj vortoj kaj pensoj estas pli ol momenta ludo de sentoj. Tial mia kunesto kun vi estas malhonesta, trompa! Ĉar neniam mi povos fariĝi via. Neniam ... Ĉu vi povas pardoni min? Li rigardis ŝin konsternite kaj tuŝite, kaj la lastaj mallaŭtaj vortoj trafis lin kiel frapo, sed li ne povis kredi, ke ili estas sinceraj.

– Ne parolu pri pardono! Mi ne havas rajtojn je vi, kaj la horoj kune kun vi donis al mi tiom da feliĉo kiom al vi. Sed ĉu vi do volas iri for de mi? Kial? ... Mi volis paroli al vi sed ne povis ... eble nun ... Kiam vi venis en mian vivon, ĉio aliiĝis kaj ekhavis novan sencon, pri kiu mi antaŭe tute ne sciis. Nur nun mi komprenas, kiel malplena mia vivo antaŭe estis, kial ĝi kelkafoje ŝajnis al mi teda kaj senenhava. Vi ne povas imagi, kiom mi dum la lastaj semajnoj pensis kaj revis pri vi, pri ni, pri estontaj tagoj de ĝojo kaj feliĉo. De miaj plej junaj jaroj mi ĉiam revis pri Torento kaj pri la granda mondo, kaj mi pensis ke, kiam mi estos pli aĝa, mi iros tien por trovi pli feliĉan vivon ol tiu de mia arbara hejmo. Ĉar mi kredis, ke tie ĉi kaj tie en la granda mondo troviĝos la vera feliĉo. Nun mi jam duone venis tien ĉi. Verdire estas pli bone, pli komforte ol en la sovaĝejo. Tamen, al la mondo de miaj junaj revoj la loko ne tute similas. Sed mi trovis vin, kaj vi fariĝis mia plej bela revo pri la vivo kaj la mondo. Dum la lastaj tagoj mi ofte diris al mi mem: la vivo ankoraŭ estas malbela kaj malbona. Do ni devas fari ĝin pli bela, pli bona, pli simila al niaj deziroj. Vidu, kiel riĉa estas la vivo! Ekzistas sufiĉe da materialo por konstrui novan kaj pli bonan homan vivadon. Ni faru tion, ni faru tion! Tiel mi pensis. Tia estis mia revo, sen kiu la vivo estus nenio ... Kaj vi diras, ke ĝi neniam realiĝos? Kial? ...

– Ĝi ne povas realiĝi. Pardonu, ke mi iam cedis je via peto pri renkonto! Sed tempo pasos, baldaŭ vi forgesos tiun ĉi revon, trovos novan, trovos la feliĉon. Sed diru, ĉu vi estas malkontenta je mi?

– Kiel mi povus esti? Sed mi ne kredas, ke vi diras la veron. Eble vi kredas, ke vi diras la veron; sed post kelka tempo vi trovos, ke vi eraris.

Ŝi skuetis la kapon, ridetis en fremda, stranga maniero, kaj ŝajnis enreviĝi. Ŝi nenion respondis kaj, ne sciante kion diri, Karlo ekkuŝis sur la herbo kaj bruligis sian pipon.

Dume li rigardis al ŝi, kaj subite la vortoj de Andreo reaperis en lia memoro. Ĉu li pravis? Kial ŝi estas tiel stranga, ĉu eble tio ankaŭ estas sklaveco sub iu idolo, kiun li ne konas? Se ŝi ne estus sklavino, sed nur sekvus la vokon de siaj deziroj – kiel pli simpla, kiel pli bona estus ĉio. La vivo estas simpla kaj facila, li pensis, sed la homoj malfaciligas ĝin, ŝatas kurbajn vojojn kaj kurbajn verojn.

Dum mallonga momento li kredis senti iom da malŝato al ŝi, kaj liaj lipoj malestime kurbiĝis. Kaj mallaŭte sed iom akrete li diris, kvazaŭ al si mem:

– Ni estas sklavoj ... Ŝi subite rektiĝis kaj rigardis lin kun stranga esprimo.

– Kion vi volas diri?

– Jes, sklavoj de niaj pensoj, de niaj opinioj. La vivo havas sufiĉe da feliĉo por ni. Ni nur bezonas etendi la manon kaj preni ĝin. Sed la homo estas malsaĝa. Li rifuzas etendi sian manon kaj poste plendas pri la krueleco de la vivo ... Li eksilentis kaj rigardis ŝin kaj provis rideti kun esprimo de viro, kiu konas la vivon.

– Mi komprenas, kion vi volas diri, kaj mi pardonas vin. Vi eraras. Certe mi estas sklavino, kaj certe vi estas sklavo, kaj sendube ni estas tio, eĉ en multe pli profunda senco ol tiu, pri kiu vi aludas. Sed vi eraras en via penso, ĉar vi ne komprenas. Karlo iomete ruĝiĝis, sed demandis:

– Mi ne komprenas. Bone. Kial vi do ne klarigas, por ke mi komprenu?

– Jes, mi klarigos kaj vi komprenos ... sed ne hodiaŭ, ne hodiaŭ. Iun venontan fojon. Aŭ ĉu ni ne renkontos nin plu?

– Jes ... Pardonu, mi estas malsaĝa! Kaj la ioma malestimo tuj malaperis kiel neĝo en printempa suno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.