La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IDOJ DE ORFEO

Aŭtoro: Hendrik Jan Bulthuis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Enkondukaj paroloj
Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Dua Parto
1 2 3 4 5 6
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7
Kvara Parto
1 2 3 4 5 6
Kvina Parto
1 2 3 4 5 6 7

KVINA PARTO

Idoj de Orfeo

Unua Ĉapitro

En Brej – Ĉe la mutulino – Moseo, vera ido de Orfeo – Kovács ekpromenas en la lumo de la luno – Maltrankvileco en la dometo de Rika – Malfrua vizito ĉe la pastro – Terura nokto – Stranga trovaĵo de leterportisto – La farmisto Klomp – Ido de Orfeo kaj ... de Marso – Pri tio, kion revadas la mutulino.

Kara leganto, botvestu vin per imagaj sepmejlaj botegoj, kaj sekvu min al la vilaĝeto Brej, kiun ni forlasis antaŭ kvin jaroj. La domareto kuŝas tie ankoraŭ tiel same kiel en tiu tempo, ĉar vilaĝetoj kiel Brej preskaŭ neniam ŝanĝiĝas. La tieaj homoj ne loĝoŝanĝas, ĉar kiu en tia vilaĝeto posedas aŭ luis hejmon, tiu preskaŭ ĉiam restas tie, ĝis kiam la morto vokas lin al la komuna loĝejo, el kiu ankoraŭ neniu revenis.

Brej tute ne ŝanĝiĝis. La rektaj longfosoj duone plenaj je purega, kvankam senmove staranta akvo, kie nenio maltrankviligas la grasajn ranojn, portadas sur siaj deklivoj ankoraŭ la same aspektantan verdaĵon de antaŭe, ĉar neniam falĉisto forfalĉis la longan herbon, nek la malbonherbojn, kreskantajn tie en plena abundo. Sur la vojo sterniĝanta inter tiuj longfosoj ankoraŭ ĉiam kuŝas la sama griza makadamo, sur kiu aŭtunon post aŭtuno veturadis la farmejaj veturiloj, pezaj pro la riĉa rikoltaĵo, kiu estas la fonto de la prospero karakterizanta ĉiujn vilaĝojn kaj vilaĝetojn en la norda parto de la provinco Groningen.

La pinta tureto elstaras ankoraŭ super la arboj ĉirkaŭantaj la silentan mortintejon, kaj ĝia koko, turniĝanta mil fojojn ĉiutage de nordo al nordokcidento, de nordokcidento al nordo kaj cetere, ankoraŭ ĉiam klopodas aŭdigi al la Brejanoj sian unutonan grincadon, kiun tamen aŭdas nur la birdo, kiu okaze fariĝis sufiĉe kuraĝa por eksidi sur ĝia kapo, dorso aŭ vosto. La pastrejo same kiel la preĝejo portas la saman grizan koloron, kiun vidis sur ili jam multajn jarojn la malmultaj preterpasantoj. La samaj nestoj, kiujn jam antaŭ multaj printempoj konstruis la birdoj sub la elstarantaj tegmentaj tegoloj, ankoraŭ troviĝas sur la samaj lokoj, ĉar neniu ruinigis ilin. La laboristaj dometoj ĉiuloke semitaj trafe maltrafe kvazaŭ de giganta mano transe de la longfosoj kaj ĉe la bordo de la sablaj vojoj kondukantaj al multaj farmejoj, estas preskaŭ la samaj, kiujn ni vidis antaŭ kvin jaroj, ĉar eble unu ruiniĝis pro malnoveco kaj eble unu nova ĝin anstataŭis, sed kun escepto de tiu ne en la okulojn falanta ŝanĝo ĉio estas ankoraŭ kiel en la tempo, kiam ni forlasis Brejon.

Estas en aŭtuno kaj la oka horo en la vespero. La vetero estas belega, kvankam iom malvarma kiel multfoje en la nordo de la provinco Groningen, post kiam la somero estas pasinta.

La luno, staranta plendiske sur la ĉielo, palhele lumigas sub si la tutan vilaĝeton kaj ĉirkaŭaĵojn. Nur de tempo al tempo sole ŝvebanta nubo por momento ĵetas vastan antaŭen rapidiĝantan ombron sur la belan domareton, sed tuj poste la arĝenta lumo de la luno disverŝiĝas sur la tutan pejzaĝon. Ĉio estas kvieta kaj silenta. La birdoj jam longe dormas, kaj nur kelkaj strigoj, sidantaj sur la arboj de la mortintejo aŭ sur la preĝeja tegmento, interrompas ĝin per siaj tirtonaj u-krioj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj dormas, ĉar jam frue la sekvantan matenon ili devos leviĝi por eklabori ĉe la farmistoj. Nur la fenestroj de la pastrejo estas lumigitaj, ĉar la pastro ankoraŭ ne kuŝiĝis.

Ni laŭiras la sablan vojon al la dometo de la mutulino. Jam de malproksime ni vidas ĝin konturiĝantan kontraŭ la lumigita ĉielo. Ankaŭ en tiu dometo la loĝantoj ne dormas ankoraŭ, ĉar ankaŭ tie brulas lampo en la ununura ĉambro kaj ĵetas siajn flavajn striojn tra la fenestroj sur la strateton kondukantan de la pordo al la vojeto.

Ni eniras. Post la tablo sidas Rika. La kavetoj de ŝiaj vangoj kaj la brilo de ŝiaj okuloj plibeligas ankoraŭ ŝian vizaĝon. Ŝiaj manoj rapidmove aŭdigas mallaŭtan tiktakadon de tri trikiloj, ĉar Rika trikas ŝtrumpojn por sia Moseo.

Moseo sidas inter la fenestro kaj la fajrujo, kie brulas gaja fajro, kaj antaŭ liaj disstarigitaj kruroj li tenas belan violonĉelon, sur kiu li ludas. Rika aŭdas nenion de la belaj tonoj, kiujn li triligas tra la ĉambro; tamen ŝi konscias, ke tiu sur la kordoj moviĝanta arĉo povas ravi tiujn, kiuj estas kapablaj senti per la oreloj.

De tempo al tempo la mutulino ĵetas rigardon al la pordo, sur kies sojlo staras Kovács. Li tenas la manojn sur la dorso kaj Rika rimarkas, ke la ludado de Moseo kontentigas lin, ĉar tion ŝi legas sur liaj trajtoj, tion ŝi vidas je la kapmovadoj, kiujn li faras ĉe belaj melodioj de la muziko.

Moseo ludas sian amatan Kol-Nidrej de Max Bruch, tiun saman muzikaĵon, kiu logis lin de la subtegmenteja lito, kiam li kiel knabo por la unua fojo aŭdis la violonĉelon de Kovács. Li ĝin ludas ĝis la fino kaj Kovács diras:

– Brave, Moseo, brave! vi trafis la ĝustan tonon, neniu povas plibonigi vian ludadon, ĝi estas perfekta.

Moseo, kiu nun estas dekokjarulo, la plej bela junulo de la tuta ĉirkaŭaĵo, modeste ripozigas la arĉon kaj diras:

– Mi tamen timos ludi ĝin por la publiko.

– Kompreneble; komence ĉiu iom timas, sed baldaŭ oni kutimas, fine eĉ la ludanto jam ne plu atentas la publikon, ĉar tiam li ludas nur kvazaŭ por si mem, forgesante, ke antaŭ li sidas aŭdantaro.

Moseo ne respondas; tuŝetante per la fingroj kelkajn kordojn, li ludas antaŭludadon de alia verko kaj denove la maljuna artisto aŭskultas, kaj Rika, ekzamenante lian vizaĝon, legas sur liaj trajtoj, ke la ludado al li plaĉas.

– Bonege! – li diras, kiam la juna violonĉelisto finis; – bonege! ... mi ne povus ludi tion pli bele kaj pli ĝuste.

La junulo, kiu estas nelacigebla ludanto, daŭrigas sian studadon kaj la instruisto turnas al li la dorson; li malrapide eliras por aŭskulti eksterdome. Tion li faras ofte, precipe kiam la vetero estas bela. Kelkan tempon li restas staranta sur la strateto, rigardante la helan lunon kaj la pentrindan pejzaĝon ĉirkaŭe. Li pensas pri la sorto, kiu tiel strange lokis lin al ĉi tiu trankvila regiono; li pensas pri la jaroj, kiujn li pasigis tie ĉi, instruante la junan troviton, el kiu li faris veran artiston, kvankam la juna “Ido de Orfeo” ankoraŭ ne konscias tion mem. La talentoj de la juna artisto estis montriĝintaj super ĉiuj atendoj, kaj la rezultojn, kiujn li (Kovács) akiris post sia kvinjara instruado, estis tiaj, ke laŭ lia opinio neniu en la nuntempa muzikmondo superus lian lernanton. Moseo fariĝis artisto laŭ la vera signifo de tiu vorto, kaj baldaŭ venus la tempo, en kiu la juna violonĉelisto sin montrus antaŭ la publiko, unue por kunlabori en koncertoj por venki sian tro grandan timon, kiun li sentas pro la aŭdantaro, kaj poste kiel solludanto. Kovács jam estas korespondinta kun la orkestrestro de “Harmonio” en Groningen, sub kies gvidado la junulo baldaŭ komencus sian publikan muzikokarieron. Kovács, kiu estas certa, ke Moseo estos la plej lerta el ĉiuj membroj de la orkestro, jam antaŭe ĝuas la plezuregon, ke la junulo kiel astro brilos inter ĉiuj artistoj, kaj ke Moseo fine, kiam li aperos kiel solludanto, estos sama famulo, kia li estis mem antaŭ ol tiu terura malsano lin atakis. Revante pri ĉio tio ĉi, li forgesas pri sia malfeliĉo, ĉar lin kontentigas la penso, ke liaj lastaj jaroj ne estas pasintaj senfrukte; la celo, por kiu li estas travivinta siajn lastajn jarojn, estas trafita, li mem ne povos plu ravi la mondon per sia muziko, sed lin anstataŭos lia lernanto. Dum sia revado li malproksimiĝis tiom de la dometo, ke li ne plu aŭdas la ludadon de la junulo. Sed li ĝin aŭdas image tiel kiel ĝi sonis dum la solludado, kaj dum rideto kuras sur la vizaĝtrajtoj de Kovács, li marŝetas plue, ĉiam plue sur la sabla vojeto al Brej.

Kutime li neniam promenas sola, ĉar tion toleras nek Rika, nek Moseo. Ili scias, ke tiu terura malsano ĉiuloke kaj ĉiuminute povas refoje lin ataki, kaj en tiaj cirkonstancoj ili volas esti tuj apud li por eviti eventualajn malfeliĉaĵojn, kiuj daŭre minacadas apopleksiulon. Ili tamen kredas nun, ke li estas ankoraŭ proksime de la pordo, aŭskultante la ludadon, kaj tute ne maltrankviliĝas, tiom pli, ĉar la atakoj de la malsano revenis nur tre malofte en la lastaj jaroj.

Moseo ludas plue, Rika trikas plue kaj Kovács kviete promenas plue, revante kaj daŭrigante sian vojon al la domareto, kuŝanta tie antaŭ li en la arĝenta lumo de la luno.

Jen supre ekaperas refoje ŝvebpendanta nubego; ĝia granda ombro kiel nigra inkmakulo glitrapidas sur la tero, malaperigante sinsekve por mallonga momenteto arbojn, dometojn kaj parton de la vojo. Rapide ĝi alproksimiĝas, iras trans la revantan artiston kaj tuj poste ĝi estas jam malproksime..., sed kie sin trovas Kovács?... Ŝajnas, kvazaŭ tiu granda nigra makulo lin forbalais de la vojo, kaj kvazaŭ ĝi forprenis lin kun si per unu rapida ekkapto. La sabla vojo kuŝas tie tute kiel antaŭ unu sekundo, sed la artisto malaperis.

Dume Moseo daŭrigas ludadi kaj fantaziadi, kaj la mutulino trikadas, ĝis kiam ŝiaj fingroj laciĝas; tiam forigante la duone trikitan ŝtrumpon, ŝi subite estas kaptata de la penso, ke “la sinjoro” ne revenis, kaj ke pasis longa tempo post lia foriro. Rapidmove ŝi ekstaras kaj eligas ekkrion por altiri al si la atenton de la junulo. Li interrompas sian ludadon kaj rigardas al la virino, kiu faras gestojn per manoj kaj buŝo. Moseo tuj komprenas, metas la violonĉelon flanken kaj eliras la ĉambron.

Kovács ne staras en la koridoro, nek sur la strateto, nek estas videbla sur la sabla vojo transe de la longfoso, kaj la junulo reiras hejmen por komuniki, ke la onklo (li jam longe nomis Kovácson sia onklo) estas for; sed li ne bezonas tion komuniki, ĉar la mutulino jam estas sur la strateto. Moseo, timante ke malfeliĉaĵo trafis la artiston, rigardas ĉiuloken, kion kutime oni faras, kiam oni serĉas; sed nenie li ekvidas la onklon. Li ekpaliĝas, kaj lia koro ekbatas...; neniam la onklo tutsola promenas, ĉiam lin akompanas Moseo, kaj nun en ĉi tiu vespero li ekpromenis sen la junulo. Moseo ekkuras sur la sablovojon, ekzamene esploras, sed la onklo restas for. Moseo kuras en la direkto al la farmejo de Klomp, sed baldaŭ revenas. La mutulino kuris en la direkto al Brej, sed ankaŭ ŝi revenas post momento kaj renkontas la junulon apud sia dometo, kaj ili komprenigas sin reciproke per gestoj, ke la serĉado estis vana. Rika eligas laŭtajn ekkriojn, sed Moseo silente laŭiras la dekstran longfoson, ĉar li timas, ke la onklo enfalis tien post subita atako de tiu terura malsano.

Rika esploras, laŭirante la maldekstran longfoson, kaj ŝiaj okuloj penadas penetri la akvon, kiu sin etendas sen movo, parte tute nigra pro la ombro de la longfos-deklivo kaj parte brile hela pro la lumo de la luno. Ili ne trovas la artiston, nek en la longfosoj al Brej, nek en tiuj al la farmejo. Aliajn vojojn Kovács kutime ne elektis por siaj promenadoj; spite tion, la duo daŭrigas sian serĉadon en ĉiuj direktoj, sed vane. Kovács estas malaperinta. Post pli ol du horoj ili kune iras al Brej por informiĝi, ĉu la malaperinto eble estas ĉe la pastro.

Estas nun la dekunua horo; la pastro sidas en sia studejo, kiam Moseo kaj Rika staras antaŭ la pordo de lia domo. En la vespera silento li tuj aŭdas iliajn paŝojn kaj ekstaras por iri renkonte al la malfruaj vizitantoj. Rika ĵus malfermas la pordon, kiam la pastro enpaŝas en la koridoron. Li estas vestita per sia longa ĉambra jako, la argilan pipon li tenas de la buŝo al la mano, kaj li blovas dikajn fumnubojn. La lampo de lia studejo hele lumigas la postan parton de la koridoro, kie li staras, kaj konturigas klare lian tutan figuron. Fumante li movadas supren kaj malsupren la antaŭstarantan malsupran makzelon, kaj profundaj sulkoj sidas sur lia frunto, ĉar li klopodas trabori per la miopaj okuloj la malhelan parton de la koridoro, ĉe kies fino staras la du vizitantoj sur la sojlo de la pordo. Li ne povas distingi, kiuj ili estas, kaj prenante la pipon el la buŝo, li ekblovas lastan nubon, kaj surŝultrigante la pipon, kvazaŭ ĝi estus pafilo, li aliras al la pordo.

– Pastro –, tiel al li diras Moseo, – ĉu eble onklo estas ĉe vi?

La junulo parolis nerveme, kaj la bonkora pastro tuj konjektas, ke io ne estas en ordo.

– Onklo!?... Ne, Moseo, li ne estas ĉe mi, kaj ne estis...

Rika, kiu havas penetrantajn okulojn, legas la respondon sur la buŝo de la pastro. Ŝi komprenas, eligas raŭkan ekkrion kvazaŭ por paroli; tiam ŝi faras movojn per la brakoj, kiuj diras, ke onklo malaperis kaj estas for.

– Jam longe? – demandas la pastro.

– Li ekpromenis ĉirkaŭe je la oka; mi estis ludanta, sed mi pensis, ke li staras eksterdome por aŭskultadi, kiel kelkfoje li faras. Li tamen forrestis longe, kaj ni maltrankviliĝis; ni do eliris kune por lin serĉi. Ni serĉis ĉiuloke, laŭ ĉiuj vojoj kaj en ĉiuj longfosoj, sed nenie lin trovis. Ni timas, ke malfeliĉaĵo lin trafis.

– Kiam vi estis hejme la lastan fojon?

– Antaŭ du horoj ĉirkaŭe.

– Eble li rehejmiĝis en tiuj du horoj.

– Mi kredas ke ne, pastro –, respondas Moseo, kaj lia voĉo tremetadas, – mi tre maltrankviliĝis, mi timas, ke refoja atako lin ektrafis.

La pastro pripensas... Kion fari!?... Volonte li akompanus Moseon kaj Rikan por denove serĉadi, sed li estas tiel miopa, ke lia helpo estos sen valoro. Fine li diras:

– Mi iros kun vi al via domo; povas ja esti, ke li jam rehejmiĝis.

Moseo ellasas profundan malesperan ĝemon; li antaŭsentas ion teruran, fine li diras:

– Jes, ni reiru hejmen, povas esti, ke onklo revenis tien kaj ke li malkvietiĝas pro ni.

La pastro, vestita per la longa ĉambra jako kaj surhavanta sian veluran ĉapon, sekvas Moseon kaj Rikan, kaj triope, la pastro en la mezo, ili iras laŭ la sabla vojeto al la loĝejo de la mutulino. Senparole ili eniras ... paŝante mallaŭte pro la mistera timo, kiu premas la koron de ĉiu. Morta silento regas ĉie... Kovács ne estas en la dometo.

Rika altigas la manojn en malespero kaj refoje ŝiaj raŭkaj krioj interrompas la silenton. Ŝi restas staranta momenton meze de la ĉambro, ne sciante kion fari; ŝi rigardas sur la liton, sed ankaŭ tie ne estas Kovács. Ŝi svingadas la brakojn, iras tien kaj reen, supreniras la ŝtuparon en la koridoro por esplori, ĉu li eble estas sur la subtegmentejo, sed vane, ankaŭ tie li ne estas. Ŝi revenas en la ĉambron, eksidas, refoje ekstaras, iras ĉiuloken en la domo, ĉirkaŭiras ĝin, sed ĉiu serĉado restas sen rezultoj. Kovács estas malaperinta.

Moseo kaj la pastro, kiuj pli bone povas estri sian maltrankvilon, sidas kune ĉe la fajrujo kaj silentas, dum ĉiu enpense diras al si, ke la artisto neniam revenos viva.

Kaj dum la muta virino senlace daŭrigas sian serĉadon en la domo kaj poste ekstere, kaj Moseo kaj la pastro atendas ĉe la fajrujo, pasas kaj pasas horo post horo... Pasas la unua ... la dua ... la tria ... la kvara horo, kaj ankoraŭ ĉiam oni atendas la revenon de Kovács.

La luno, kiu jam ekpaliĝis pro la alproksimiĝanta tagiĝo, staras malproksime sur la ĉielo kaj kvazaŭ mokridante rigardas malsupren al la serĉanta virino; sed ŝi ne rimarkas tion, ŝi daŭrigas sian iradon, ĵetante flanken nubeton post nubeto da sablo per siaj pezaj lignaj ŝuoj. Fine ŝi rehejmiĝas, pala kiel la morto; ankaŭ ŝi antaŭsentas, ke li neniam revenos viva, kaj ke io terura okazis kun li. Ŝi lasas sin fali sur seĝon, svingadas momenton la brakojn kvazaŭ por diri: Ĉiu espero perdiĝis! Tiam eligante sian lastan ekkrion de malespero, ŝi restas sidanta sen movo, rigardante antaŭ sin kiel statuo.

Refoje pasas kelkaj horoj, la luno malaperas iom post iom kaj la suno estas leviĝanta; la birdoj ekvekiĝas, ekkantas, la laboristoj forlasas siajn dometojn por iri al la laboro sur la kampoj, kaj la leterportisto (estas nur unu leterportisto en Warfum, kiu regule je la sepa horo en la mateno komencas sian disportadon en Brej) alproksimiĝas sur la sabla vojeto. Tion li faras ĉiumatene por alporti la gazeton al la farmejo de Klomp. Tiun gazeton kun du leteroj li portas en la mano. Mezvoje de Brej al la farmejo li subite ekhaltas. Ĉe lia dekstra flanko la verdaĵo kaj la alta nefalĉita herbo sur la longfos-deklivo kuŝas platigita en la direkto al la akvo. Ŝajnas kvazaŭ hundo estis tie por persekuti leporon, sovaĝan anason aŭ perdrikon. La leterportisto alpaŝas al la herbo por rigardi pli atente kaj jen antaŭ li sur la deklivo elstaras el la akvo du pantalone kovritaj kruroj kaj du piedoj. Ili elstaras supren el la akvo de la genuoj ĝis la ŝuplandoj. Ĉio cetera kuŝas en la longfoso sub la akvo.

La leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la letersakon pendantan ĉe lia flanko kaj flustras:

– Sankta Dio, kio estas tio?

Li sin klinas kaj rigardas ankoraŭ pli atente, preskaŭ ne kuraĝante tuŝi la elstarantajn piedojn, kiuj apartenas al viro, kies brusto kaj kapo kuŝas tie sub la akvo. Li tamen ektuŝas la ŝuojn, altiris al si la piedojn, sed ili estas tiel rigidaj, ke nur kun peno li povas ekmovi ilin. Kiu do dronis?... Lia rigardo estas alforĝita sur la piedoj kaj la plandoj de la ŝuoj, kaj li klopodas solvi la enigmon. Fine li kredas scii, al kiu apartenas tiuj kruroj, kaj tirante al si per ĉiuj siaj fortoj la malfeliĉulon, li post momento trenas el la akvo la kadavron de Kovács. La kapo de la droninto estas tute nigra pro la grasa ŝlima koto de la longfosa fundo. Tamen la akvo, fluanta el la vestoj, forglitigas parton de la malpuraĵo, kaj la trajtoj de la mortinta artisto iom post iom ekaperas.

La leterportisto eltiras sian poŝtukon, malsekigas ĝin per akvo kaj purigas la vizaĝon, la harojn kaj la barbon de la senviva viro. Tiam li kuras al la dometo de la mutulino kaj ĝin eniras.

Rika, Moseo kaj la pastro tuj ekstaras ĉe lia alveno, ĉar ili legis sur lia vizaĝo, ke li venas kun teruriga sciigo pri la malaperinto.

– Ĉu vi lin trovis? – demandas la pastro kun retenita spiro.

La leterportisto kapjesas, etendante la manon en la direkto, kie kuŝas la droninto; tiam ne parolante unu vorton, li kuras returnen al la montrita loko, kaj lin sekvas la tri aliaj.

Klomp, kiu ĉiumatene jam frue faras la rondiradon sur siaj kampoj por ekzameni, ĉu ĉio marŝas bone, kaj ĉu la kamparaj laboristoj diligente laboras, eksaltas trans longfoson, trairas per siaj malgraciaj kruroj kelkajn kampojn kaj jen je centkelkaj metroj da distanco li ekvidas tri homojn, kiuj sin klinas super io kuŝanta en la herbo flanke de la sabla vojo. Scivola, kvieta kaj kun la manoj en la poŝoj de la pantalono li aliras tien. Kaj atinginte la tri homojn, li kviete ekhaltas...

Antaŭ li inter la pastro, la leterportisto kaj Moseo kuŝas la kadavro de Kovács, kaj la mutulino, eligante laŭtajn ekkriojn, genufleksis tuj apude, tirante al si la harojn, batante al si la bruston, kvazaŭ ŝi sola estus la kaŭzo de la malfeliĉego, kiu trafis la artiston. Klomp, ankoraŭ kvieta, trankvila kaj senkompata, rigardas dum momento la kadavron, kvazaŭ ĝi estus la kadavro de droninta hundo, tiam altigante la ŝultrojn, li diras kun indiferenteco:

– Hm! ... dronis, mortis, finita! – kaj sin turnante, li malproksimiĝas, saltas trans la longfoson, trairas refoje siajn kampojn por esplori, ĉu ĉio marŝas bone ... kaj malaperas.

Kvaronon da horo poste Kovács estas portita en la domon de Rika. La leterportisto estas helpinta porti lin tien, sed ekforironte al la farmejo de Klomp, li ekpensas pri tio, ke en lia letersako kuŝas du leteroj, kiuj ne estas adresitaj al la farmisto. Li elprenas kaj enmanigas ilin al Moseo. Ambaŭ estas el la urbo Groningen. Unu, skribita de la orkestrestro de “Harmonio”, estas adresita al Kovács, kaj la alia al Moseo mem.

Neniam Moseo ricevis leteron; kiu povus skribi al li, la trovito? Li tuj malfermas la leteron kaj konsternite montras ĝin al la pastro. Ĝi estas alvoko al la militservado.

Dank’ al la bonaj zorgoj de la pastro, la postan tagon en la vespero venas la nigra ĉerko. En la vilaĝoj de Groningen la ĉerkoj estas ĉiam nigraj. La du portantoj lokas ĝin meze de la ĉambro sur la kaheloj, kaj post kiam ili kun helpo de Moseo estas enmetintaj la mortinton, ili foriras flustrante inter si pri la tragika maniero, en kiu mortis la artisto, kaj lasis la mutulinon kaj Moseon solaj.

La junulo ne komprenigis ankoraŭ al sia adoptintino, ke li post du semajnoj devos forlasi ŝin pro la milita servado. Li intence prokrastis tiun sciigon, timante, ke lia foriro kaj la subita morto de Kovács estus tro grandaj batoj por la virino en unu fojo.

Silentante li nun sidas ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren aŭ iras eksterdomen por stari sur la strateto aŭ sur la sabla vojo. Tiel malĝoje pasas por li la tri tagoj antaŭ la enterigo de Kovács. Rika kontraŭe restas hejme. Kun premitaj lipoj, kaj ŝajne kvieta kaj kun rezignacio ŝi sidas tie tiujn tri tagojn, nur ekstarante por prepari manĝaĵojn kaj rigardas preskaŭ sen interrompo la ĉerkon. Strangaj pensadoj amasiĝas en ŝia cerbo.

Kiam ŝi estis juna knabino, kelkaj el ŝiaj gefratoj kaj poste la gepatroj mortis. Ankaŭ ilin ĉiujn oni metis en tian nigran keston. Ŝi pensas pri tiu misteraĵo. Ŝi konscias instinkte, ke por ĉiuj enĉerkigitoj ĉi tiu surtera vivo finiĝis. Ĉu tiuj senmove kuŝantaj homoj sonĝos tiam eternan sonĝon? Kiam ŝi sonĝas, tiam ankaŭ ŝi kuŝas sen movo, sed post la sonĝo ŝi ĉiam ekvekiĝis por fari sian kutiman laboron. Ŝi spertis tamen, ke enĉerkigitoj jam neniam revekiĝas, sed restas en la nigra kesto, kaj ke homoj venas por forporti ilin al profunda truo en la tero tuj apud tiu griza konstruaĵo, kie loĝas la blankbarbulo... Kial oni enterigas ilin?... Ĉu ili ne sentas tion?... Ĉu ili ankoraŭ sonĝos en tiu profunda truo?... Ho, tion ŝi volonte ekscius, ĉar ŝi mem ankaŭ kuŝos tie baldaŭ aŭ post longa tempo; ŝi spertis, ke neniu scias antaŭe, kiam venos tiu tempo... Ĉu aliaj homoj scias tion, kio poste okazos?... Ili sendube scias pri tio, ĉar ĝi estas nur mistero por ŝi, kiu ne kapablas senti kaj ekscii per la oreloj... Kial ŝi ne posedas tian kapablon?... Ho, se ŝi posedus ĝin, tiam oni povus komprenigi al ŝi pri ĉio, kio okazos post ĉi tiu surtera vivo... Ŝi pensas, ke post ĉi tiu vivo okazos io stranga, ĉar ĉiuj mortintoj estas bele kaj blanke vestataj, kaj kun zorgo kaj ceremonio oni forportas ilin al tiu ripozejo... Sur kelkajn oni metas pezajn ŝtonojn kun ĉizitaj literoj, sur aliajn oni starigas nigrajn tabulojn kun blankaj surskriboj, sur aliajn oni konstruas terajn tegmentformajn montetojn, kiujn oni poste forigas; sed la pezaj ŝtonoj kaj la starantaj tabuloj ĉiam restas... Kial ekzistas tiu diferenco? Ho, kial ŝi ne estas kiel la aliaj homoj, tiam ŝi ja tion scius... Kion oni metos aŭ starigos sur la truon, en kiu ripozos la kesto de tiu ĉi viro, kiu estis tiel bona al Moseo?... Kion li preferus?... Ho, se ŝi nur scius, tiam ŝi aĉetus ĝin por li... Iam venos la tempo, kiam ankaŭ Moseo estos portata al tiu ripozejo... Ĉu tio daŭros ankoraŭ longe?... Ĉu tio okazus, dum ŝi loĝas ankoraŭ en sia dometo? Ho, ke ŝi mem estu portata tien unua, ĉar ŝi ne povas toleri eĉ la ekpenson, ke oni metos ŝian knabon en tian keston... Ho, kial ŝi do scias nenion, kial do ŝi ne estas kiel aliaj homoj?... Feliĉe, Moseo estas sana kaj li amas ŝin tiom, ke li ĉiam restos ĉe ŝi kaj neniam foriros malproksimen kiel kelkfoje aliaj knaboj foriras... Jes, li restos sendube... Sed kiu donos al ŝi monon por aĉeti vestojn kaj cetere, ĉar la viro, kiu ĉiam donis ĝin, jam ne faros tion estonte... Nu, ŝi ja povos denove labori kiel antaŭe..., sed ne ĉe Klomp..., eble ĉe la blankbarbulo...

Dum ŝi tiel revis jam du tagojn kaj du noktojn ĉe la ĉerko de Kovács pri multaj al ŝi misterplenaj aferoj, ŝia kapo ekturniĝas. Neniam ŝi revis tiel longe kaj tiel multe kiel nun. Ŝi interfingrigas la manojn kaj penas forigi ĉiujn pensojn por tute jam ne revadi. Ŝi fermas la okulojn kaj fine pro laceco ekdormas flanke de la ĉerko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.