La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IDOJ DE ORFEO

Aŭtoro: Hendrik Jan Bulthuis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Enkondukaj paroloj
Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Dua Parto
1 2 3 4 5 6
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7
Kvara Parto
1 2 3 4 5 6
Kvina Parto
1 2 3 4 5 6 7

Tria Ĉapitro

Mi serĉkolektas ovojn kun filozofo – La nigraj manoj kaj la blankaj – La ĉarpentistedzino de Gaŭda Filozofo, kiu perdas sian egalpezon – Kial mi ne povis dormi – Por la unua fojo mi ne dormas ĉe bestoj.

Ĉu estas strange, ke mi sonĝis tiun nokton? Mi sonĝis, ke nia Insulo ŝanĝiĝis en grandan urbon kaj tiu urbo estis Hamburgo. La herbejo estis malaperinta, kaj ĉiuloke staris multaj malaltaj domoj. Bovinoj kaj kaprinoj iris libere en la stratoj kaj la stratoj estis tiom homplenaj, ke la promenantoj sin interpuŝadis. Meze de ili mi vidis mian longkruran amikon. Li portis la vestojn de mia patro kaj sub lia mentono pendis longaj brunaj haroj, kiujn mi tre admiris. Li parolis al si mem kaj fine rimarkante min, li ekkaptis mian manon kaj premis ĝin forte dum li diris:

– Jam estas malfrue, mia knabo, malsupreniru.

Mi tre miris pro tiu “malsupreniru”, ĉar kiel mi malsuprenirus, starante en strato inter tiom da homoj kaj bestoj?

– Kiel malsupreniri? – mi demandis.

Refoje li premis mian manon, ektiregis kaj... mi vekiĝis. La urbo estis for, ankaŭ la homoj kaj la bestoj, sed jen antaŭ mi staris Johano, kiu estis eltironta min el mia lito. Estis la unua fojo, ke iu vekis min. Miaj gepatroj lasis min ĉiam dormadi, ĝis kiam mi vekiĝis mem, tute egale ĉu tio estis frue aŭ malfrue, kaj se okaze mi estus restinta tutan tagon sur mia lito, mia patro eĉ ne tion ekrimarkus. Min tre tuŝis la pruvo, ke Johano jam tiel frue en la mateno ekpensis pri mi.

– He! ĉu estas vi? – mi demandis, larĝe malfermante la okulojn. – Mi sonĝis, ke mi estas en Hamburgo kaj ke vi havis mentonharojn. – La maristo laŭte ridegis.

– Ĉu mentonharojn, kaj en Hamburgo!? – li diris. – Ho ne, mi estas ankoraŭ sur via Insulo... Kio estas tio? – li subite diris, fingre montrante mian litkovrilon sub kio io ekmoviĝis.

– Tio estas Sam –, mi diris. Samtempe la kapo de mia kato ekaperis kaj tuj poste la tuta besto, kiu, vidante fremdan viron, al kiu ĝi ne kutimis, kurbigis alte sian dorson kaj per laŭta siblado anoncis sian malamikecon. Tiam ĝi saltis de la lito, sur la ŝtuparon kondukantan al la tegmento kaj malaperis tra la nefermita aperturo. Johano ridis.

– Jen ankoraŭ unu, kiu timas, ke mi ĝin manĝos –, li diris. Jafet tute ne ektimis. Ĝi salutis la mariston per moviĝanta vosto kaj lekis liajn manojn.

– Jafet ne min timas –, li diris. La hundo saltis el la lito, mi sekvis ĝian ekzemplon kaj ni iris malsupren por matenmanĝi. Apenaŭ mia patro la duan fojon estis metinta sian ĉapon sur la dikan hartavolon, kiam mi ekstaris. Jafet, divenante mian intencon, kuris bojante eksterdomen. Mi prenis la korbon kaj atendis, ĝis Johano ekstaris por iri kun mi al la dunoj.

– Ho jes! – li diris, ni serĉos ovojn.

– Nu bone! – diris la patrino.

Mia patro silentadis kaj eklegis gazeton, kiel kutime.

– Mi iras! – mi diris.

– Nu, bone! – refoje diris mia patrino kaj ni eliris.

– Ĉu via patro neniam serĉas ovojn? – demandis Johano.

– Li?... Ho ne, li legas gazeton kaj poste iras al la maro por vidi, ĉu bareloj aŭ kestoj aŭ io alia alnaĝis sur la Insulon.

– Ĉu tio estas ĉio, kion li faras?

– Ne; li melkas aŭ iras sur la herbejon.

– Por kion fari?

– Por fari fojnon aŭ por kapti talpojn.

Je kelka distanco sin paŝtis Sim. La kaprino ankoraŭ ne ekvidis nin, sed aŭdante nin paroli, ŝi turnis sin kaj rimarkante nekonatulon, ŝi rigardis lin kun videbla surprizo, ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, faris la plej strangajn saltegojn kaj klinante la kapon faris mienon, kvazaŭ ŝi volus ataki mian kamaradon. Johano ridis.

– Nur venu! – li diris al la kaprino. – Nur venu, ni baldaŭ amikiĝos. – Sim tamen ŝajne ne samopiniis, ĉar ŝi ne venis, sed ĉiam rigardante nin, laŭiris grandan duoncirklon, ĝis kiam ŝi estis post ni, kaj sekvinte nin kelkajn paŝojn, subite turnis sin kaj kviete sin ekpaŝtis, kvazaŭ la entrudulo tute ne tuŝus ŝin plu.

Ĉiam babilante, la longkrura maristo daŭrigis sian vojon kaj mi marŝis ĉe lia flanko atente aŭskultante ĉion, kion li rakontis aŭ diris, ĉar tre interesa ĉio estis por mi, kiu ankoraŭ nenion interesan aŭdis antaŭ la alveno de Johano. En la dunoj ni serĉadis ovojn, sed mi tre miris, ke mi sola trovis ilin, ĉar kiel ajn Johano klopodis, li malsukcesis kaj trovis eĉ ne unu. Per tio li tamen ne perdis sian bonan humoron.

– Morgaŭ mi trovos ĉiujn, kaj vi neniujn –, li diris ŝerce. Jafet serĉis tiel diligente kiel mi, kaj post unu horo mia korbo estis preskaŭ plena. Pli ol unu plenan korbon mi neniam kolektis en unu tago, ĉar se oni forprenas tro multe da ovoj, la mevoj tro malmultiĝas sur la Insulo aŭ eble estus fortimigataj; mi sekve devis esti singarda kaj ne serĉi kun tro granda fervoro.

– Ni ripozu momenton –, diris Johano, kaj li eksidis. Memkompreneble mi ankaŭ eksidis kaj Jafet tuj sekvis mian ekzemplon. Ni sidis unu flanke de la alia kun nia nova amiko en la mezo, kaj tiel, kiel tri bonaj kamaradoj, ni ripozis post laciga marŝado tra la mola sablo. Mi rakontis al Johano pri miaj arĝentaj moneroj kolektitaj de mi kaj kiel mi ludadis kun ili dum la longaj vintraj vesperoj.

– Kion vi poste aĉetos per ili? – li demandis.

– Mi neniam pensis pri tio. Kion mi povos aĉeti?

– Tio dependas de la kvanto –, li diris ridetante pro mia naiveco, kaj li diris plue:

– En “la Urbo” vi povas aĉeti vestojn, poŝhorloĝon aŭ vi povas iri per via mono en teatron; vi povas vojaĝi per la vagonaro kaj cetere kaj tiel plu.

– Kiom da mono mi devas doni por iri teatron?

– Tio dependas; kiam mi havas multan monon, mi kutimas aĉeti enirbileton por bona sidloko, kiam mi havas malmultan monon, mi kontentiĝas kun malpli bona sidloko, sed en realo ĉiuj sidlokoj estas egale bonaj. Mi vidis riĉajn sinjorojn kaj sinjorinojn, kiuj enuis sur la plej bonaj sidlokoj kaj samtempe mi vidis malriĉulojn sur la malplej bonaj sidlokoj, kaj ili sin amuzadis treege. Sekvas el tio, ke ĉio dependas de cirkonstancoj.

– Ĉu mi devas multon pagi por vojaĝi vagonare al Hamburgo?

– Al Hamburgo? Ho ne; sed diru, kiom da tiaj moneroj vi havas.

– Tricent tridek du.

– Nu, per tiom da mono vi povas vagonare vojaĝi eĉ pli malproksimen ol Hamburgo.

– Mi neniam vidis vagonaron.

– Kompreneble, vi neniam ĝin vidis.

– Ĉu estas amuze vojaĝi en vagonaro?

– Tio dependas de cirkonstancoj.

– Ĉu tio ankaŭ dependas de cirkonstancoj?

– Jes, mia knabo; ĉio dependas de cirkonstancoj.

– Mi ne komprenas.

– Vi komprenos poste.

– Ĉu vi multfoje vojaĝis vagonare?

– Se mi havas monon, mi vojaĝas tiel nur por alveni pli baldaŭ al la celo de mia vojaĝo, sed en realo nenio estas pli agrabla ol promenadi.

– Ĉu vi do ne povas promenadi al Hamburgo?

– Mi povas, sed estas pli malmultekoste iri tien per vagonaro.

Mi larĝe malfermis la okulojn pro surprizo, ĉar al mi estis tre malklare, ke promenadi kostas monon.

– Vi miras pri tio?

– Jes, mi pensis, ke marŝadi kostas nenion.

– Mi klarigos. Se vi volas promenadi al Hamburgo, vi devas marŝadi multajn tagojn kaj survoje vi devas manĝi, kaj la noktojn vi devas pasigi en hotelo, kaj tio kostas kune multe pli da mono ol unu bileto de vagonaro, per kiu vi vojaĝas al Hamburgo en kelkaj horoj.

– En kelkaj horoj?

– Jes, ĉar la vagonaro iras dekfoje pli rapide ol piediranto.

– Ĉu dekfoje?

– Jes, vagonaro iras per vaporo same kiel vaporŝipo.

– Ĉu vi povas klarigi, kiel vaporo povas movi ŝipojn kaj vagonaron?

– Mi ne povas.

– Nu bone! – mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino, kaj mi diris plue:

– Eble mi spertos tion poste?

Johano ne respondis al tiu demando, sed ridetis momenton kaj ekludis kun Jafet. Mi interrompis lin dirante:

– Vi promesis al mi rakonti fabelon.

– Jes, mi promesis.

– Pri kio vi rakontos?

– Mi pripensu –, li diris, kaj pripensinte momenton, li rakontis:

La nigraj manoj kaj la blankaj (Ĉerpita el “Les Belles Images” no. 466, jarkolekto 1913).

Rakonto por ĉiuj infanoj, sed precipe por la maldiligentaj. Iam estis knabeto, nomita Lazaroni, kiu, dum li dormadis, sentis, ke li estas lulata per stranga zumado, pleniganta la tutan domon. La postan matenon, kiam li estis leviĝonta, tiu knabeto trovis sur la tablo apud la lito blankan paneton, pli blankan ol la neĝo kaj pli bongustan ol la plej bongusta el ĉiuj kukoj. Unu tagon, vidinte belan ĉevalon el ligno ĉe unu el siaj kamaradetoj, Lazaroni enviis la posedaĵon de l’ amiketo. En la vespero tamen, li ne plu pensadis pri tio, sed dum lia dormado tiu stranga zumado, pri kiu mi parolis, estis tiel forta tiun nokton, ke la knabeto vekiĝis. Tiam ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus du strangajn ombrojn, kiuj antaŭen ŝoviĝis en la mallumo de la ĉambro. La knabeto ektimis kaj sin kaŝis sub la litkovrilo. La morgaŭan matenon Lazaroni trovis apud sia lito flanke de la ĉiutaga paneto, belegan ĉevalon el ligno, pli belegan ol tiu de lia kamaradeto. Kiel granda estis la ĝojo de la knabeto! Li ludadis la tutan tagon kun la ĉevalo, poste ĝi tedis lin kaj li deziris posedi alian ludilon. La mistera zumado en la sekvanta nokto aŭdiĝis pli forte en la domo, kaj la sekvantan matenon, kiam la juna Lazaroni vekiĝis, li trovis la novan ludilon, kiun li estis dezirinta. Tiam lia deziro pli kaj pli grandiĝis, kaj ĉiun tagon la trodorlotita infano deziris ion tute novan, kion ĉiam alportis la du strangaj ombroj de la nokto. La knabeto fariĝis knabo ... junulo, sed li ĉiutage esprimis novan deziron. Jen ĝi estis belega vestaĵo, jen multekosta juvelo aŭ belforma meblo. Nelacigeble kaj obeeme la du misteraj ombroj kontentigadis ĉiujn dezirojn de Lazaroni. Fine tio lin scivolemigis, kaj li decidis esplori, kio estas tiuj ombroj, kiuj fariĝis liaj submetitaj sklavoj. Tial unu nokton li restis sidanta en la lito kun brulanta kandelo en la mano. Subite li mirkonsterniĝis, vidante ke tiuj dumnoktaj vizitantoj estas du gigantaj manoj, sed tiel kalaj kaj nigraj, kaj kies fingregoj ŝajnis tiel maldelikataj, ke la junulo ekprenis kun abomeno la veluran mantelon broditan kun oro, kiun li estis dezirinta la antaŭan tagon, kaj kiun al li alportis la sklavaj manoj. Vidante tamen, kiel riĉa kaj bela estas tiu mantelo, li forgesis la abomenon, kiun al li inspiris tiuj nigraj manaĉoj, kaj dezirante scii, ĝis kie atingos ilia sorĉpovo, li ordonis al ili senprokraste alporti la plej belan ĉirkaŭkolon el oro, la plej belajn agrafojn el diamanto, kiujn ili povus trovi. La nigraj manoj malaperis momenton, sed revenis baldaŭ kun la deziritaj objektoj, kiuj estis milfoje pli belaj ol ĉio, kion Lazaroni povus imagi. Li sin kovris per tiuj belaj donacoj kaj trovis, ke ili estas tiel belegaj, ke li devas honti pro la ĉambro, en kiu li loĝas. Kaj li ordonis al la nigraj manoj mebloprovizi ĉambregon, indan je li. La sklavoj obeis kaj kelkajn sekundojn poste la junulo sin trovis meze de vastega salono subtenata de la plej delikataj kolonoj el marmoro, ornamitaj de dekoracio el oro kaj juveloj, kaj kiuj agrable harmoniis kun kelkaj mebloj, kiujn ĉiuminute alportis la misteraj manoj. Scivola kaj ravita, Lazaroni deziris vidi, kie prenis tiuj strangaj manoj ĉion, kion ili alportis al li. Tiam li vidis, ke ili fosas la teron per la viglaj fingroj kaj ke ili eltiras el profunda sulko la deziritajn objektojn. La miraklo estas tre simpla, diris la junulo, kaj sin amuzante, li mendis ordone la plej diversajn objektojn, kiujn la manoj eltiris el la tero, ĉiam kun la sama obeemeco. Tamen, malgraŭ la facileco, kun kiu laboradis tiuj manoj, vidiĝis klare, ke laceco ekpremis ilin. Ili estis kovritaj de ŝvito kaj ektremadis. Krom tio, ili pli kaj pli nigriĝis. – Diablo! – diris al si Lazaroni, – ŝajnas, kvazaŭ la sorĉopovo de miaj sklavoj elĉerpiĝas. Mi profitu de ili. – Kaj li ordonis, ke ili konstruu por li kastelon. Obeemaj, la manoj fosadis refoje la teron, sed kun multe da peno. Ili tamen eltiris el ĝi tiom da ŝtonoj, ke ili povis konstrui belegan kastelon, milfoje pli vastan kaj pli luksegan ol ĉiuj kasteloj el la ĉirkaŭaĵo. Lazaroni, vidante ke la sklavoj fariĝis pli kaj pli kvazaŭfebraj, laborigis ilin senhalte kun pli da vigleco. Li ĉirkaŭigis la kastelon per parko belbrilega, kie la floroj, la plej maloftaj konkuradis pri beleco kun la plej graciaj fontanoj, la plej elegantaj statuoj. Nesatigebla, Lazaroni ĉiam trovis image ion pli belan konstruotan, kiam subite la manoj streĉiĝis kaj falis senmove sur la tapiŝon de la salono. La juna homo komprenis, ke la sklavoj perdis la sorĉkapablon. – Mi faris bone, profitadi de ili –, li diris, – sed mi esperas, ke tiuj malbelaj manoj ne restadu tie! – En tiu momento la koko ekkantis kaj la misteraj manoj plimalgrandiĝis laŭ tio, kiel la tago alproksimiĝis; poste, iom post iom, ĉe la finoj de la manoj aperis la formo de homa korpo. Fine la silueto de viro montriĝis en la ombro, kaj kiam la matenruĝo plenigis per rozkoloraj radioj la salonon de Lazaroni, ĉi tiu kun mirego ekvidis, ke la viro kun la nigraj manoj estas lia patro...

Konsternita, li ne povis deturni la okulojn de tiuj manoj ankoraŭ grandaj, kvankam ili estis perdintaj sian gigantan formon, sed kiuj ŝajnis pli nigraj, pli kalaj kaj pli maldelikataj ol antaŭe. La kompatinda maljunulo movis ilin ĝemante kaj li diris: – Rigardu, la magia potenco, kiu aliigis ilin en du feojn, en du sklavojn de via deziro, tiu magia potenco faris ilin tiel lacaj, ke nun miaj kompatindaj manoj preskaŭ mortis. Ili pendas senfortaj ĉe la fino de miaj brakoj, ke nenio povas revenigi ilian iaman fervoron. Sed tio ne gravas, mi bedaŭras nenion, kaj mi estas feliĉega vidi vin tiel brilanta, tiel lukse bela –, kaj preskaŭ plorante pro ĝojo, la maljunulo estis ĉirkaŭbrakonta sian filon ..., sed ĉi tiu, vidante la nigrajn kalhavajn manojn alproksimiĝantaj al li, postenpaŝis senvole, protektante sian belan vestaĵon el silko, kaj diris al la maljunulo: – Atentu viajn malbelajn manojn, mia patro, vi estas malpurigonta min! – – Estas vere –, diris ĉi tiu ĝemante, kaj li sin retiris; sed kiam li estis malfermonta la pordon, Lazaroni revokis lin: – Mia patro!

La patro returnis sin feliĉa, sed la filo diris plue: – Ne tuŝu tiel la pordon, ĝia koloro estas tiel delikata, vi povus nigrigi ĝin. – La maljunulo sin retiris konfuzita en sian ĉambron, sed kiam en la posttagmezo li vidis la riĉajn sinjorojn, kiuj vizitis lian filon, la patro estis tiel feliĉa pro la prospero de Lazaroni, ke li rigardadis lin kun ravego, ne rimarkante, ke la vizitantoj rigardadis siaflanke kun mirego la strangajn manojn de la bona viro.

Lazaroni ruĝiĝis pro honto kaj incitetite li flustris al sia patro: – Kaŝu do viajn manojn. – La kompatindulo obeis, sed larmoj rulis sur liaj vangoj. Tiam li sentis, ke la aspekto de la nigraj manoj fariĝis ĝenanta por lia filo. Ĉi tiu per tuko viŝis la meblojn, la tablotukon kaj la pordon, kiujn nesingarde la maljunulo tuŝis per la maldelikataj manoj. Li kun obeemo rigardis tiujn manojn, kiam ili alproksimiĝis al la liaj. Fine, unu tagon la maljuna viro decidis retiri sin en dometon, kiun li posedis malproksime sur la kamparo. Kaj la filo lasis lin foriri, ĉar nun li povos daŭrigi sian vivadon de granda sinjoro, ne plu bezonante honti pro la nigraj manoj de la patro. Unu nokton, li dormis trankvile, kiam li estis vekata de stranga zumado, kiu memorigis al li tiun, per kiu estis lulata lia juneco. Sed ĉi tiu bruo estis pli gajiga. Ĝi similis al tintado de oraj moneroj, kiuj kune dancas senbride. Lazaroni ne atentis tion, sed ŝajnis al li, ke ĉiun nokton malaperis el lia kastelo multvalora objekto. Surprizite, la juna homo unu nokton ne dormis, sed kaŝobservadis kaj vidis, ke refoje misteraj manoj lin vizitas. Sed tiuj ĉi, anstataŭ nigraj kaj maldelikataj, estis mirinde blankaj, delikataj kaj elegantaj. Ĉe tiuj manoj elŝiris ĉiujn florojn en la parko kaj sur ilia loko ekkreskis dornarbetoj. La blankaj manoj laboradis kun tia ĉarmo, ke Lazaroni trovis la vidaĵon alloga. Tamen, tiuj misteraj vizitantoj estis enirintaj en la salonojn kaj kaptante la meblojn kun apatia gesto, ili ĵetadis ilin el la fenestro, kaj ĉiuj ĉi tiuj multvaloraj objektoj tuj aliiĝis en rozan vaporon, kiu dismalaperis en la aero. Lazaroni estis tiel surprizita, ke li eĉ ne havis la forton forpeli la ruinigantajn manojn, kiuj senigis lin de liaj juveloj, de liaj riĉaj vestaĵoj; kiuj sammaniere ĉiuj forfandiĝis en rozan vaporon. Lia kastelo forflugis en gracia nubo kun la sama rapideco, kaj subite Lazaroni, vestita ĉifone, kuŝis sur mizera litaĉo. En tiu momento la koko ekkriis, anoncante la tagiĝon. La manoj malgrandiĝis, aliĝis al homa korpo kaj la juna viro kun teruro ekvidis, ke estas liaj propraj manoj, kiuj estis kaŭzintaj ĉi tiun ruinegiĝon. Tiam, freneza pro doloro kaj malespero, li kuris al la loĝejo de sia patro, kaj sin ĵetante antaŭ liaj piedoj, li petis pardonon, kaj rakontis al li ĉion, kio okazis. La bona maljunulo, kies malfortaj manoj nun estis vakskoloraj, benis lin dirante:

– Mia filo, vi povas reakiri vian perditan posedaĵon, se vi volas nur dediĉi viajn manojn al la magia ensorĉo, al kiu mi dediĉis la miajn, kaj vi spertos, kiajn rimedojn ĝi povas havigi al vi. – – Mia patro, mi estas inklina al ĉio. Kiel sin nomas tiu magia rimedo? – – La laboro –, respondis la maljunulo.

La juna viro komprenis; kaj liaj blankaj manoj komencis fosadi la teron. Komence li tiris el ĝi nur nigran panon, sed iom post iom liaj manoj bruniĝis sub la sunbrilo kaj la kolorŝanĝintaj manoj baldaŭ havigis al li blankan panon. Li ne ĉesis laboradi diligente, fariĝis riĉega kaj lia patro vivis neesprimeble feliĉa ĉe li ankoraŭ multajn jarojn.

– Kion vi opinias pri mia rakonto? – Johano demandis.

– Ĉu ĝi vere okazis?

– Jes kaj ne.

– Mi ne komprenas.

– Vi komprenos poste, kiam vi estos vivinta kelkajn jarojn inter la homoj.

– Lazaroni havis bonan patron –, mi diris.

– Jes, li havis –, diris la maristo; kaj mi demandis:

– Ĉu tiu patro estis pli bona ol la mia?

– Tion vi spertos poste –, li respondis. Mi ekpensis, ke ekzistas ankoraŭ tre multaj aferoj en la mondo, kiujn mi devus sperti.

– Kion vi rakontos nun? – mi demandis, tute ne pensante, ke oni povas esti tro scivola aŭ maldiskreta; mi ja ne sciis, ke diskreteco ekzistas.

– Mi nun rakontos ion, kio vere okazis –, li diris.

– Nu, bone! – mi respondis, kaj Johano komencis la rakonton pri:

La ĉarpentistedzino de Gaŭda.

Gaŭda estas tre bela kaj purega urbeto en Holandujo. Ĉiuj ĝiaj stratoj kaj stratetoj estas zorge pavimitaj, kaj laŭlonge de ĉiu (kun escepto de nur unu) fluas kanaleto aŭ branĉo de la riveroj Gaŭe kaj Isel. Nun aŭskultu! Antaŭ pli ol tricent jaroj, la burĝoj de Gaŭda estis dividitaj en du religiaj partioj, kiuj sin malamis reciproke kaj seninterrompe batalis pro la potenco.

Okazis, ke la Nigra partio (mi volas nomi ĝin per tiu nomo) regis. La urbestro, la skabenoj, la policanoj, unuvorte ĉiuj personoj, kiuj estis salajrataj de la urbeto, apartenis al la Nigra partio, kaj ilin oni nomis la Nigruloj. Ĉiuj Blankuloj (la kontraŭpartianoj) estis persekutataj en terura maniero. Oni forpelis ilin eksterurben, aŭ ĵetis en malliberejon, aŭ eĉ mortigis ilin sen kompato. La teruro estis granda en la malfeliĉa Gaŭda kaj la komerco, la industrio kaj tiel plu malprosperis kiel neniam antaŭe. La urbestro, tre fanatika Nigrulo, diskurigis tra la urbeto soldatojn kaj policanojn, kiuj arestis ĉiujn danĝerajn kontraŭulojn.

Okazis, ke unu el tiuj persekutatoj, fervora Blankulo, sin savis, kaj kiel ajn oni serĉis, nenie oni povis trovi kaj aresti lin. La urbestro estis furioza. Li mem traserĉis kun helpantoj ĉiujn suspektajn domojn, sed sen dezirita rezultato. Supozante, ke la persekutato sin ne trovas en sia propra domo, la kolera urbestro unue traserĉis la domojn de liaj partianoj, sed ne trovinte lin tie, oni iris al la domo de la Blankulo mem. La pordo estis nefermita kaj la persekutantoj eniris. Suprenirinte la ŝtuparon, ili puŝmalfermis la pordon de la loĝoĉambro. La edzino de la Blankulo sidis sur sia seĝo, kaj ŝi tiel teruriĝis, vidante la kolerantan urbestron kaj liajn policanojn, ke preskaŭ ŝi svenis.

– Kie estas via edzo!? – demandis la koleranto.

La virino volis respondi, sed ne povis; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la lango gluiĝis al la palato, kaj ŝi eligis nur kelke da nekompreneblaj sonoj.

– Respondu tuj! – ekkriis la urbestro. – Via edzo sin kaŝas tie ĉi, se ni ne lin trovos, mi bruligos la tutan domon. – Dirante tion, li piedfrapis tiel forte sur la plankon, ke la mebloj ekdancis.

Ĉar la virino daŭrigis silenti, li ordonis al siaj kunuloj, ke ili serĉu. Tion ili faris, sed sen bona sukceso; la Blankulo ne estis trovebla. Intertempe la virino iom post iom rekonsciiĝis kaj kiam refoje demandis al ŝi la urbestro, kie ŝi kaŝis la “Blankulaĉon”, ŝi respondis per tremanta voĉo:

– Sinjoro, ne lin serĉu plu en ĉi tiu domo, vi jam traserĉis de la kelo ĝis la tegmento; kie do vi pensas, ke mi kaŝus lin? – La urbestro ordonis, ke oni gardu bone la domon ekstere, ĉar nepre la malbenita Blankulaĉo devus esti interne, aŭ baldaŭ li revenos en ĝin. La persekutantoj lasis la virinon sola, ili daŭrigis la serĉadon en la urbo, dum unu el ili zorge gardis la domon sur la strato.

Vi povas kompreni, kiel la virino ĝojis, kiam estis foririntaj la urbestro kaj liaj helpantoj, precipe, ĉar oni ne plenumis la minacon de la urbestro, nome ekbruligi la domon. Tamen la Blankulo estis en bona rifuĝejo. Vi do devas scii, ke li estis ĉarpentisto, kaj ke li estis farinta en sia domo kaŝejon tiel bonan, ke estis neeble trovi ĝin. Li konstruis tiun rifuĝejon en tempo, kiam liaj partianoj, la Blankuloj, regis la urbeton kaj kiam li antaŭvidis, ke la tempo povus veni, en kiu la kontraŭuloj estus “majstroj” en la urbeto.

Mi nun ne diras al vi, kie nia Blankulo sin trovis, ĉar se mi dirus tion, la intereso de mia rakonto fariĝus pli malgranda. Se iam vi vizitos Gaŭda, ĉiuj infanoj sur la strato povos al vi montri la domon kun la kaŝejo, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ; en memoro de la virino oni ne volas malkonstrui aŭ ŝanĝi la loĝejon. Eĉ la verda anaso, kiun antaŭ tricent jaroj oni vidis skulptita sur la fasado de la domo, ankoraŭ nun estas sur tiu sama loko, kaj la birdo ankoraŭ ĉiam rigardadas la saman direkton kiel antaŭe, tute ne laciĝante. Sed mi rakontu plue: Vespere de la tago, kiam la Nigruloj tiel terurigis la edzinon en la “Anasdometo”, la ĉarpentisto sidis kviete ĉe la tablo en ĉeesto de sia edzino kaj ili laŭdis Dion pro Lia helpo, ĉar neniu el la Nigruloj sukcesis trovi eĉ unu postsignon, kvankam du- aŭ trifoje la soldatoj revizitis kaj traserĉis la tutan domon. Kiam oni dum la semajno ankoraŭ vizitis la “Anasdometon” sen bona rezultato por la Nigruloj, ĉiuj supozis, ke la ĉarpentisto estis forkurinta eksterurben, kaj neniu soldato aŭ policano malkvietigis plu la loĝantojn de la Anasdometo.

Ĉu vi aŭdis iam la proverbon: Severaj mastroj ne regas longe? – Ne? – Nu, tio estas holanda proverbo kaj ĝi estas bona kaj bela, ĉar preskaŭ ĉiam ĝi veriĝas. Ankaŭ en mia rakonto ĝi veriĝas, ĉar kiam la Nigruloj estis regintaj ses monatojn, ilia regado estis renversita kaj anstataŭita de tiu de la Blankuloj. Vi eble diros, ke tio estis tre stranga tempo, en kiu okazis tiaj teruraĵoj kaj maltrankviligaj aferoj; vi estas prava, sed ni ne forgesu, ke la homoj de la nuna epoko estas pli saĝaj kaj ne tiel malamikaj unu kontraŭ la alia, kiel antaŭ tricent jaroj.

Sed mi rakontos plue. La Blankuloj siavice do tenis la kondukilojn de la regado, kaj ili komencis persekuti la Nigrulojn kaj ĉiuloke la iamaj mastroj sin savis. La urbestro ankaŭ volis forkuri, ĉar li sin trovis en granda danĝero esti kaptata kaj pendigata. Li mem ja ekzekutis antaŭe multe da kontraŭuloj, kaj la Blankuloj volis venĝi sin. Forkuri tamen estis malfacile, ĉar la pordegoj de la urbeto estis bone gardataj kaj nur tra ili oni povis forlasi la urbeton. Jam meznokte la eksigita urbestro estis forlasinta sian domon, timante, ke oni lin tie serĉus. Envolvita en larĝa nigra mantelo, li ŝteliris tra la stratoj por esplori, ĉu ie li povus vidi rifuĝejon. Ĉar li estis altkreska viro, li timis, ke liaj persekutantoj baldaŭ rekonus lin, kaj li ne sin trompis, ĉar kelkaj soldatoj, irantaj kun brulantaj torĉoj, ekvidis lin je la dua horo nokte kaj tuj komencis kuri post li. La forkuranto rapide sin kaŝis en strata angulo kaj rimarkis kun batanta koro, ke la soldatoj preterkuris ne ekvidinte lin. Por momento li estis refoje libera, sed antaŭvidante, ke oni returnos sin por serĉi en la apudaj stratoj, li ĉien direktis la rigardojn, esplorante, ĉu ie bona okazo sin prezentus por sin kaŝi. Okaze li sin trovis en tiu momento antaŭ la Anasdometo, kaj ne plu sciante, kion fari, li laŭte faligis dufoje la pordfrapilon. Li atendis dum unu, du minutoj, kaj ĵus kiam la persekutantoj reaperis apud la stratangulo, la pordo malfermiĝis, kaj la nigra figuro de la eksurbestro sin ŝovis internen, refermante senbrue post si la pordon. Supre sur la ŝtuparo staris malgranda virino. Ŝi pensis, ke ŝi malfermis por sia edzo, kiu ankoraŭ ne estis rehejmiĝinta, kaj ekvidante tiun nigran altkreskan figuron ĉe la pordo malsupre de la ŝtuparo, ŝi eligis mallaŭtan krion, tamen rekonsciiĝante, ŝi demandis: – Kiu vi estas?... Mi pensis, ke mia edzo...

– Sinjorino –, respondis la eksurbestro, – pro la amo de Dio, helpu min, oni persekutas kaj volas mortigi min. – La virino rekonis la voĉon de la iama urbestro kaj tuj ŝi komprenis ĉion.

– Ĉu vi scias, al kiu vi petas helpon? – ŝi diris; – ĉu vi scias, ke... – La eksurbestro, suprenirante la ŝtuparon, interrompis ŝin:

– Ne, sinjorino –, li diris, – en mia timo mi laŭhazarde frapis sur ĉi tiu pordo, sed kiu ajn vi estas, vi helpos al mi, se vi estas kristanino.

– Sekvu min –, respondis la virino, – sed rapide, ĉar mi aŭdas bruon de paŝoj sur la strato, eble oni vidis, ke vi eniris mian domon.

Unu minuton poste ili estis en la sama ĉambro, kie antaŭ kelkaj monatoj la urbestro estis serĉanta la ĉarpentiston, la edzon de ĉi tiu virino, al kiu li nun petis protekton. La virino ne konigis sin kaj ne dirante eĉ unu vorton, ŝi forŝovis la spegulon, puŝis sur najlon per la fingro kaj subite kaŝita pordeto malfermiĝis; tiam ŝi diris: – Eniru tien, sed precipe ne faru bruon, por ke neniu aŭdu vin, mi zorgos por ĉio.

La eksurbestro enrampis en la rifuĝejon, la sekreta pordeto refoje fermiĝis, kaj la spegulo estis ŝovata sur sian kutiman lokon.

Kiam je la sesa horo la ĉarpentisto rehejmiĝis, li rakontis detale, ke oni ĉie kaj dum la tuta nokto estis serĉinta la malbenitan eksurbestron, sed ke nenie oni povis lin trovi.

La virino nun havis en sia potenco la vivon de sia iama persekutanto, kaj kion vi pensas, ke ŝi faris?... Ĉu vi iam aŭdis pri la viro, kiu trovis sian dormantan malamikon sur la rando de alta ŝtonego? Mia patrino legis pri tio al mi, kiam mi estis okjara knabo, kaj mi memoras bone, ke grandaj larmoj rulis sur ŝiaj vangoj, kiam ŝi legis la finon de la rakonto..., “kaj la viro, ne vekante sian malamikon, fortiris lin de tiu danĝera loko kaj daŭrigis sian vojon.”

La edzino de la ĉarpentisto ne perfidis la forkurinton, kiun Dio estis konfidinta al ŝiaj zorgoj kaj protektado. Ŝi faris kvazaŭ tute nenio eksterordinara estus okazinta en ŝia domo. Kiam ŝia edzo estis ĉe sia laboro eksterdome, ŝi portis manĝaĵon kaj trinkaĵon al sia malliberulo ĝis la tempo, kiam neniu plu pensis pri li, ĝis la tempo, en kiu la ordo estis reveninta en la urbeto Gaŭda.

Unu vesperon ŝi elvenigis la eksurbestron el la kaŝejo kaj donante al li vestojn por fari sin nekonebla al la urbanoj kaj la pordega gardisto, ŝi parolis al li:

– Sinjoro, la danĝero, kiu ĝis nun minacadis vin, tute pasis, iru kun Dio, forlasu la urbon, neniu rekonos kaj atentos vin, fartu bone!

La iama urbestro tiris grandan monujon el sia poŝo kaj prezentante ĝin al la virino, li diris:

– Sinjorino, vi savis mian vivon, prenu ĉi tiun monujon kun la enhavo kiel rekompencon por via nobla konduto je mi, sed diru, kiel vi povis kaŝi min tiel bone, ke eĉ via edzo ne eksciis tion?

La virino respondis:

– Sinjoro, gardu vian monon, vi bezonos ĝin mem dum via forkurado; sed mi diros al vi, kiel mi povis kaŝi vin tiel bone. Tiun kaŝejon, kie vi pasigis tiom da tagoj, mi ankaŭ uzis por kaŝi mian edzon, kiam vi kiel urbestro de Gaŭda serĉis lin por pendigi. Vi faris al ni multe da malbono, sed ĉar mi penadas esti vera kristanino, mi pardonis al vi, ĉar mi legis en tiu sankta libro (ŝi ekkaptis la manon de la konsternita eksurbestro kaj kondukis lin al malgranda bretaro, de kiu ŝi prenis religian libron): “Pardonu al viaj malamikoj kaj amu ilin!”

La pala eksurbestro, rekonante la virinon de la ĉarpentisto, fariĝis ankoraŭ pli pala; liaj genuoj fleksiĝis sub lia korpo kaj li estis tiel emociita, ke li ne povis respondi. Honte li mallevis la kapon kaj dum la virino refermis la kaŝejon kaj ŝovis la spegulon sur la ordinaran lokon, li malaperis el la ĉambro kaj senbrue forlasis la Anasdometon.

Johano silentis kaj mi pripensis pri la nobla konduto de tiu virino.

– Pri kio vi pensas? – fine li demandis.

– Pri tiu ĉarpentistedzino.

– Kiel vi opinias pri ŝi?

– Ho, ŝi estas tiel bona kiel la patro de Lazaroni.

– Kion, laŭ via opinio, dirus via patrino, se tiu urbestro venus ĉe vin por aresti vian patron?

Mi pripensis refoje.

– Nu? – li demandis plue. – Kion ŝi dirus?

– Ho, ŝi dirus: Nu bone! – mi respondis, – ĉar ŝi ĉiam respondas tiel –, kaj ne atendante, kion respondos al tio la maristo, mi daŭrigis:

– Ĉu vi nun rakontos pri Hamburgo?

– Jes, sed tio ne estos fabelo nek rakonto –, kaj li rakontis pri tiu granda urbo; ke ĝi estas tiel malnova, ke ĝi kuŝas apud la larĝaj riveroj Elbe kaj Alster, ke la haveno estas tiel granda kaj preskaŭ plenplena je ŝipoj; ke la urbo konsistas el du partoj, unu nova, alia malnova; ke antaŭe la urbo estis fortikaĵo, sed ke de post cento da jaroj la muregoj estis forigitaj kaj ke sur ilia loko estas belegaj promenadejoj, kaj tiel plu. Li rakontis pri la soldatoj, pri preĝejoj, pri teatroj kaj ke li sentus sin feliĉa refoje esti en Hamburgo.

– Mi dezirus, ke vi ĉiam restu tie ĉi –, mi subite diris.

– Neeble!

– Tion ankaŭ ĉiam diras mia patro..., aŭ ke vi restu almenaŭ unu jaron.

– Kial do?

– Ĉar vi povas tiel bele rakonti.

– Nur tial?

– Ne, ĉial! – mi diris. – Mi estis ĝis nun tiel sola sur la Insulo, sed tion mi ne sentis; tamen, post kiam vi estos for, mi eble enuos tie ĉi.

– Kuiru viajn pizojn, mia knabo!

– Mi klopodos, sed kial mi ne povos iri kun vi al Londono, kaj poste al Hamburgo? – Mi preskaŭ ekploris.

La maristo rigardis min kaj la samaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj al mi nekonataj esprimoj de kompato, kiun li sentis por mi, refoje glitis sur lia vizaĝo. Li tiam frapetis amike mian ŝultron kaj diris refoje:

– Kuiru ilin, mia amiketo, kaj ĉio fariĝos bona.

Mi ne respondis, sed ekstaris por plue serĉkolekti ovojn. Ĉiam rakontante kaj parolante Johano helpis al mi, sed ovojn li trovis neniujn. Mia korbo estis preskaŭ plena, kaj ĵus mi trovis novan neston kaj klinis min por elpreni la ovojn. Flanke de mi sin klinis la maristo; liaj kruroj disstaris, ili estis tiel longaj, ke mi facile povus rampi sub ili kaj mi ekmiris pri tiaj longaj kruroj, kiam subite per neatendita kaŭzo la maristo perdis la egalpezon kaj rulfalis antaŭ mi sur la sablon. Liaj botoj priskribis rapide duoncirklon tra la aero kaj jen mia amiko kuŝis momenton kun etendita korpo sur la sablo. Mi estis mirkonsternita, sed feliĉe la maristo tuj ekstaris kaj, plengorĝe ridegante, montris la pugnon al io, staranta post mi. Turnante min, mi vidis Jafet. La kaprino estis sekvinta nin kaj atendante bonan okazon por montri sian malamikecon al mia amiko, ŝi estis per siaj kornoj tiel forte puŝtuŝeginta lian postaĵon, ke la surprizita maristo estis ĵetata kelkajn paŝojn antaŭen. Vidante ke tio ne multe doloris Johanon, mi ankaŭ ridegis. La kaprino tamen jam estis je kelka distanco, eble por refoje ataki sian malamikon, sed vidante, ke tiu estas singarda, ŝi turnis al ni la voston kaj malrapide iris for. Ni plue serĉis ovojn kaj dum Johano rakontis fabelojn pri “La malbela anasido”, pri “La najtingalo”, (ŝajnis al mi, ke li estas neelĉerpebla rilate al fabeloj), la tempo pasis rapidege.

La lastajn tagojn dum lia ĉeesto mi sentis min tute alia knabo. Vekiĝis en mi subite la deziro ekscii ĉion, kio okazas en la mondo kaj precipe en Hamburgo. Mi deziris konatiĝi kun ĉiuj eksterinsulaj aferoj, al mi ĝis nun tute fremdaj. Sendube en tiu “mondo” mi estus feliĉa, ĉar laŭ mia imago ĉiuj homoj tie devus nepre esti kiel Johano; ili ridetus al mi kaj agus tute alie ol miaj gepatroj, kiuj lasis min nur fari, sed kiuj ne konsciis, ke fine mi ne povus kontentiĝi kun mia unutona vivo.

Kun korpremo mi atendis la lastan tagon de la monato, kiam mia amiko forirus por neniam reveni. Mi kalkulis la tagojn, kion mi antaŭe neniam estis farinta. Ĉiumatene mi ĝojis, ĉar nova tago alvenis por pasigi kun iu, kiu povis kompreni min kaj kiu volis ĉion, kion mi volis, kiu unuvorte tute samopiniis kun mi, kaj ĉiuvespere mi malĝojis, ke tago estis pasinta, ĉar ĉiu tago de tiu monato estis al mi kvazaŭ parto de trezoro, kiu iom post iom por mi perdiĝis. Kaj kio restus, post kiam mi estus perdinta tiun trezoron? Nur soleco, unutoneco kaj enuo. Tion mi klare antaŭsentis. Miaj bestoj, precipe la hundo, povus ludi kun mi kiel antaŭe, sed ĝi ja estis muta kaj ne kapablus forigi la misteran premadon, kiu subite kaptis mian koron, kiam mi pensis pri la venonta monato.

En la noktoj mi ne povis plu kviete dormi. Multfoje mi eksidis en mia lito kaj rigardante en la min ĉirkaŭantan duonlumon, mi ekploris. Se mi nur povus kuiri miajn pizojn, sed, ho ve! mi ne estis filozofo kiel Johano; krom tio, ili estus tro malmolaj, ili premus kaj dolorus min kaj neniu venus por forpreni ilin el miaj ŝuoj. Kiam ektagiĝis, mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi en la dunoj kun Johano; tie ni saltadis, kuradis, tie li rakontadis kaj mi amuzis min; sed tago post tago pasis senrevene, kaj fine venis la lasta. Meznokte, ne povante dormi, mi ellitiĝis kaj senbrue malsupreniris la ŝtuparon al la stalo, kie li dormis.

Mi aŭskultis... En la ĉambro mallaŭte ronkadis mia patro kiel mistera kaŝita segisto, escepte tion ĉio estis silenta. En angulo de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis. La lunlumo penetris tra la nefermita pordo kaj mi povis distingi la dormanton. Mi aliris kaj kaŭriĝis ĉe lia kuŝejo. Li kviete dormis kaj nur kun peno mi povis aŭdi lian regulan spiradon. Mi palpeserĉis lian manon kuŝantan sur la litkovrilo, kaj li vekiĝis. Mi ne povis vidi, ĉu li malfermis la okulojn, mi tamen vidis, ke li sin movas.

– Kio estas? – li diris kvazaŭ en sonĝo.

– Estas mi.

– Ĉu vi, mia knabo?... Kio estas al vi?... Kial vi ne dormas?

– Mi ne povas ... ĉar vi foriros morgaŭ. – Kaj mi ekploretis.

– Kvietiĝu! – li diris mallaŭte, – ne ploru, ĉio fariĝos bona.

– Ho ne..., vi ja foriras.

– Sed mi povas reveni.

– Kiam?

– Mi ne scias; tio dependos de cirkonstancoj.

– Ho, vi ne revenos... Kial mi ne povas iri kun vi kaj fariĝi maristo, kiel vi?

– Vi estas tro juna. Restu kviete ĉi tie, vi ja ne estos sola, ĉar viaj gepatroj restos.

– Sed ili tute ne min amas; ... ili eble ja eĉ ne estas miaj gepatroj.

– Silentu, knabo, ne diru tian sensencaĵon.

– Vi mem tion supozis.

– Jes, sed mi eraris. Ili diris al mi, ke vi estas ilia filo, vi ja naskiĝis tie ĉi. Ili estas simplaj kvietaj homoj kaj ne scias rakonti kaj ludi kun vi, kiel mi faris; tion vi devas kompreni.

– Vi diras tion por kvietigi min, sed ili tute ne min amas; mia hundo min amas pli multe.

– Ili tamen estas bonaj je vi.

– Ili neniam batis, eĉ ne riproĉas min. Ili lasas min ĉiam fari kion mi nur volas, sed io sekrete diras al mi, ke ili ne min amas, kaj ke mi tute ne amas ilin; mi pli amas mian hundon. Antaŭe mi ne sentis tion, sed post kiam vi venis sur la Insulon, mi amas nur vin kaj vi reciproke min amas, tion mi sentas; spite tion vi volas foriri kaj mi restos tute forlasita ... – Mi ploris denove.

– Se mi nur ne estus veninta! – li diris ĝemante, kaj post momento li diris plue: – Mi faris vin malfeliĉa.

– Ne diru ĝin!... Mi ja ĝojas, ĉar vi venis.

– Nu, se tio estas, ĉio fariĝos bona. Vi baldaŭ kutimos al via sorto ... Iru nun al via lito kaj dormu.

– Mi volas kuŝi ĉe vi tiun ĉi lastan nokton.

– Bone! – li diris, farante lokon por mi. Nur kuŝiĝu ĉe mia flanko kaj dormu.

Mi ekkaptis lian manon kaj kuŝante ĉe lia flanko, mi ekdormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.