La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IDOJ DE ORFEO

Aŭtoro: Hendrik Jan Bulthuis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Enkondukaj paroloj
Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Dua Parto
1 2 3 4 5 6
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7
Kvara Parto
1 2 3 4 5 6
Kvina Parto
1 2 3 4 5 6 7

Kvara Ĉapitro

Meditado de Stanislas – Pri akrobatoj kaj patraĉo – Stranga bruado en kuirejo – Doktoro kaj paciento Teodoro – La staranta horloĝo kaj ĝia malnovmoda ciferplato – La ĉiam moviĝanta glavo, kiu tamen neniam trafas sian celon – Pri servistino, kiu estas scivola – Koleranta doktoro – La perditaj okulvitroj – Nova samhejmano kaj pri lia kono – Enterigo, kiun ĉeestas nenia parenco.

Tiun nokton Stanislas dormis bonege; lin jam ne turmentis la febro, kaj vekiĝante la sepan horon en la sekvanta mateno, li sin sentis multe pli bone. Malferminte la okulojn, li aŭdis la bruon de preterirantaj veturiloj kaj la paŝojn de piedirantoj eksterdome, sed interne regis ankoraŭ silento.

Li ĵetis la rigardon ĉirkaŭe kaj miris pri la bela salono, en kiu li kuŝis. Vole-nevole li ekpensis, kiel la cirka veturilo envenis en ĉi tiun porsinjoran domon, kiel mortis lia patro kaj kial tiu al li fremda doktoro tiel amike kondutis kun knabo, kiun li antaŭe neniam estis vidinta. Tiam lin ekfrapis la ekpenso, ke lia patro kuŝas surdorse kun larĝe malfermitaj buŝo kaj okuloj sub la tablo en la veturilo, kaj li pensis pri la momento, en kiu li vidis la kadavron, kiam la giganto forportis lin, kaj tremeto trakuris tra lia tuta korpo. Tiun tremeton ne kaŭzis ĉagreno, sed abomeno. Ĉiam li estis timinta tiun buŝon, ĉar neniam elvenis el ĝi amikaj vortoj. Nun ĝi por ĉiam silentados. Eble en ĉi tiu momento enkuris en ĝin longpieda araneo aŭ muŝo, ĉar tiuj abundis en la veturilo kaj la iama forta brako, kiu tiom da fojoj lin batis, nun eĉ ne estis kapabla forpeli la insektojn.

Stanislas fermis la okulojn por ne vidi plu la mortinton, sed tiam li vidis lin ankoraŭ pli klare. Li sekve refoje rigardis ĉirkaŭe por distriĝi, kaj image li venigis antaŭ sin la amindan palan kaj belan vizaĝon de sia patrino, kiu mortis antaŭ dek jaroj en malsanulejo ie en urbo, kies nomon li ne plu memoris. Tiam li estis sesjara knabeto, tiam la patro ne batis lin, ĉar la patrino ne toleris tion. Ŝi estis malforta virino, sed spite al tio regis la fortan edzon per sia nekontraŭstarebla energio. Tiam la patro nur malofte ebriiĝis, kaj se okaze li sin donis al tiu malvirto, li estis humila kaj obee sidiĝis en angulo de la cirka veturilo, ne batante, eĉ ne rigardante la junan knabeton. Antaŭ la morto de la patrino la patro kunlaboradis en la cirko, sed post kiam longdaŭra malsano faris finon al ŝia vivo, la gimnastikisto sentis sin libera kaj tute sin donis al la ebrieco. Dume li laboris nur, kiam la neceso devigis tion al li, kaj post kiam li en dujara instruado instruis al sia filo sian arton, ĉi tiu konstante prenis la lokon de la patro kaj la juna Stanislas Mareau fariĝis konstanta kunlaboristo de la cirka trupo. Li travivis malĝojajn jarojn, ĉar li devis perfektigi sin kiel gimnastikisto, akrobato kaj rajdisto en tro malmulta tempo, sed ĉar li estis vigla, forta kaj sana knabo, kaj ĉar lia facile regebla karaktero neniam kontraŭstaris, li baldaŭ faris grandajn progresojn, tiel ke li post tiuj du jaroj da ekzercado jam laboradis kiel lerta akrobato, rajdisto kaj gimnastikisto.

Malmultaj personoj scias, kiel oni fariĝas akrobato. Ordinare la publiko ŝatas kaj admiras la akrobatojn ne nur pro la lerteco, kiun ili montras, sed precipe pro la danĝero, ĉiam minacanta ilin aŭ pro la fantaziaĵoj, rakontataj pri la instruado de junaj akrobatoj. Pri tiuj fantaziaĵoj Stanislas nenion spertadis, neniam la patro rompis al li la spinon por fari lin fleksebla, neniam li pendigis lin per unu kruro, lasanta lin en tiu stato dum kelkaj horoj ĉiutage, ĉar ĉio tio estas nur fabeloj por infanoj.

Dum prezentado en cirko, antaŭ kelkaj tagoj li estis falinta de la trapezo pro rompiĝo de ŝnuro, kaj de post tiu tempo li ne povis plu labori. La patro bandaĝis mem la rompiĝintan kruron de la juna akrobato, kaj la leganto scias tion, kio el tio rezultis. Post tiu falo la tiraneco de la patro atingis sian plej altan gradon. Li senkaŭze insultis kaj batis la kompatindan knabon, kuŝantan sur mizera litaĉo en la veturilo, kaj nur la morto de la tirano liberigis lin de liaj malbonaj traktoj kaj kaŭzis lian neatenditan transporton en la veturilejon de fremda resanigisto. Tie, post mallonga dormado li vekiĝis kaj puŝmalferminte la pordetojn de la litŝranko, li subite vidis la patron, kuŝantan surdorse ĉe la veturila elirejo, dum fremda sinjoro staris antaŭ tiu elirejo kun tranĉilo en la mano. Li eksciis baldaŭ, ke la patro estis mortinta kaj ke li mem sin trovas ĉe homoj, kiuj ne kondutos kontraŭ li kiel tiranoj, kaj kun pacienco li atendis la estontecon. Kio okazos kun li kaj kun la ĉevalo? Jen demandoj, kiujn li faris al si, sed ne sciante, kion respondi, li denove rigardis la meblojn, la pentraĵojn, la plafonon kaj la tapiŝon de la salono, kaj komparis ĉion kun la interno de la cirka veturilo. Kia diferenco! Kaj kiel oportune kaj agrable li kuŝis sur la kanapo!

Li estis sidiĝonta, sed la plej malgranda movo kaŭzis malagrablan senton en la rompiĝinta kruro; li sekve refaligis la jam levitan kapon sur la kusenon kaj atendis.

Jam pli ol unu horon li estis vekiĝinta kaj de tempo al tempo li direktis la okulojn al la pordo..., fine iu ja ĝin malfermos!

En angulo de la salono staris alta horloĝo, kiu jam kvinfoje sonoris ĉe intertempoj; la unuan fojon per sep batoj, poste trifoje po unu sola bato kaj jen ĝi sonoris ok batojn. Stanislas sciis el tio, ke estas nun la oka horo.

La bruado sur la strato iom post iom pligrandiĝis, kaj ankaŭ en la domo, precipe malantaŭ la muro, kontraŭ kiu Stanislas kuŝis, li de tempo al tempo aŭdis paŝojn kaj poste bruadon, kvazaŭ iu verŝis akvon kaj frotpurigadis. Kelkfoje li aŭdis du voĉojn. Li kredis, ke tiuj voĉoj apartenas al la du virinoj, kiuj la antaŭan vesperon tiel ekterurigite enrigardis la salonon.

Super li iu ellitiĝis; klare li aŭdis, kiel tiu saltis sur la plankon, sin ŝovis kaj sin movis, kaj fine foriris. La formortintaj paŝoj tamen tuj ekaŭdiĝis refoje sur la ŝtuparo de la koridoro; ili malsuprenvenis rapide kun laŭta piedfrapado kaj ĉe ĉiu paŝo io forte ektuŝegis la ŝtupojn. La malsupreniranto tuj poste sin direktis al la loko, kie la du virinoj parolis, kaj Stanislas nun distingis, ke tiu nova veninto estas knabo. Tiu vokis, kantis, saltetis kaj neniu kontraŭstaris al tio.

Refoje la alta horloĝo staranta ekaŭdigis sian baton, kaj la pordo de la salono malfermiĝis. Eniris la doktoro. Lia vizaĝo brilis, ŝajne pro bona humoro, ĉar li ridetis, dum li rigardis al Stanislas. Kun mallongaj, sed rapidaj paŝoj li alproksimiĝis, lia dika duobla mentono skuiĝis tremetante ĉe ĉiu paŝeto, kiun faris la dikventrulo.

– Oho, vi jam vekiĝis!?... Bonan matenon! – li diris afable, ekhaltante antaŭ la knabo. – Kaj kiel vi nun sentas vin?

– Multe pli bone, sinjoro; mi dankas.

La doktoro sidiĝis sur seĝangulon apud Stanislas kaj kaptis lian pulson.

– Bone! – li diris, – la febro estas for, ĉu la piedo doloras ankoraŭ?

– Nur malmulte, sinjoro.

– Bonege, mia bubo; mi gratulas –, kaj ellasante la pulson, li diris plue:

– Mi nun devas paroli kun vi dum kelkaj minutoj ... pri via patro kaj cetere... Vi scias, ke li mortis hieraŭ –. Li ĉesis momenton paroli, tiam li diris plue: – Ĉi tiun vesperon venos lia ĉerko, ĉu vi deziras foje revidi vian patron, antaŭ ol oni lin enĉerkigos?

– Ho ne, sinjoro.

Stanislas pensis pri la terura vidaĵo sub la tablo, kaj kontraŭvole lia vizaĝo montris la abomenon, kiun li eksentis, kiam la doktoro faris al li la demandon.

– Nu, vi ja ne bezonas lin vidi... Oni forportos lin tuj post la enĉerkigo... Sed, kion vi pensas fari kun la veturilo kaj kun la ĉevalo, kiujn al vi postlasis via patro?

Jen demando, kiu konsternis la knabon kaj la doktoro tion rimarkis.

– Ne konsterniĝu, ni ja povos aranĝi tion, ĉiuokaze ili nun estas via propraĵo, kaj vi povos ilin vendi, se vi ne havas fratojn aŭ fratinojn.

Stanislas rigardis la parolanton kun miro kaj diris:

– Fratojn aŭ fratinojn mi ne havas, tamen mi ne povos vendi la veturilon, nek la ĉevalon.

– Kial?

– Kiam mia kruro estos resaniĝinta, tiam mi ja denove devos loĝi en la veturilo kaj klopodi fari novan kontrakton kun direktoro.

– Ĉu vi tion deziras?

Stanislas kun grandaj okuloj rigardis la doktoron, dum li respondis:

– Ne, sinjoro, sed mi ja devos.

– Ĉu vi ne amas vian metion?

– Ho ne, mi ĝin tute ne amas.

– Kion do vi amas?

Stanislas estis respondonta, sed ĉar Teodoro engalopis sur sia balailo, li silentis kaj rigardis la knabon, kiu tuj alrajdis al la kanapo.

– Jen nia Teo! – diris la doktoro ridetante. – Nu Teo, ĉu vi ne devas konatiĝi kun Stanislas?

Teodoro ekstaris ĉe la fremda knabo kaj diris:

– Maria diris, ke aĉjo rompis al vi la kruron.

La doktoro ridis.

– Jes, tion mi faris –, diris li.

– Kial? – demandis Teodoro.

– Tion vi ja poste ekscios, kiam vi studados –, kaj sin direktante al Stanislas, li diris plue: – Ĉar Teodoro devos fariĝi doktoro, same kiel lia avo.

Teodoro ne atentis tiun klarigon, ĉar li demandis al Stanislas:

– Ĉu vi restos tie ĉi?

– Kiam mia kruro estos resaniĝinta, mi ja devos forveturi.

– Kien?

– Al cirko.

– Al cirko?... Kial?

– Por labori.

– Vi tamen povos labori ĉe aĉjo.

Stanislas mallevis la okulojn kaj eksilentis.

La doktoro ridetis, tiam li diris al Teodoro:

– Iru tuj diri al Maria, ke ŝi venu kun buljono kaj kun kelkaj biskvitoj. Stanislas ja devas matenmanĝi.

Teodoro galopis for sur la balailo.

– Nu! – diris la doktoro, – mi devas lasi vin momenton por finaranĝi kelkajn aferojn en mia laborejo. La servistino zorgos pri via matenmanĝo; mi revenos antaŭ ol eliri veturile, kaj intertempe vi povos babiladi kun Teo –, kaj frapetinte la knabon sur la vangon, li paŝetadis for kaj la knabeto sekvis lin.

Stanislas restis sola, atendante la portotan matenmanĝon; dume liaj okuloj denove trafis la horloĝon, kaj li rimarkis la unuan fojon, ke io moviĝadas sur la supra parto de la ciferplato. Li rigardis pli atente kaj vidis specon de reĝa trono, sur kiu sidis grava barbhava persono, volvita en longa ruĝa mantelo; li havis bastonon en unu mano kaj la alian li etendis al dua persono, staranta antaŭ la trono. Ĉi tiu dua estis nudbraka soldato kun brilanta glavo, kiun li movadis de supre malsupren kvazaŭ por tratranĉi nudan infaneton, kiun li tenis je unu piedo en la alia mano. La glavo, regule moviĝanta laŭ la tiktakado de la horloĝo, tamen ne tuŝis la infaneton, sed nur ĝin minacadis. Kontraŭ la soldato sin trovis du virinoj en longaj ĉemizoj. Unu el ili staris surgenue kaj alte etendis la kunigitajn manojn petegante al la soldato ne mortigi la infaneton. La alia virino staris rekte kaj fikse rigardis la soldaton. Ĉe ĉiu tiktako de la horloĝo la glavo faris tremetantan movon de supre malsupren kaj returnen.

Stanislas, kiu neniam studadis la biblian historion kaj eĉ ne sciis, ke tia historio ekzistas, miregis pri la stranga grupo, tute ne komprenante la minacadojn de la soldato, nek la teniĝojn de la aliaj personoj. Sed la glavo plue moviĝadis kaj eble faris tion por la miliona fojo, kiam eniris Maria kun la matenmanĝo. Ŝin sekvis Teodoro.

Timete ŝi aliris al Stanislas kaj prezentis la buljonon kun kelkaj biskvitoj.

– Bonan matenon...; ĉu vi sanas pli bone? – ŝi informiĝis.

– Jes, mi dankas.

– La sinjorino informiĝas, ĉu vi deziras ovojn.

Stanislas, kiu estis modesta, malakceptis la ovojn; li ektrinkis kaj ekmanĝis rapide, ĉar li pensis, ke la servistino devos forporti la tason kaj la telereton.

– Ĉu la kruro ne doloras plu? – ŝi demandis.

– Nur se mi ĝin movas, sed baldaŭ...

– Aĉjo rompis la kruron –, interrompis Teodoro.

– Ni aŭdis tion –, diris Maria. Ŝi daŭre fiksis la rigardon sur la malsanulon kaj ŝi pensis: – Kiajn okulojn..., kiajn harojn!

– Kio estas tio? – demandis Stanislas, montrante la grupon sur la ciferplato.

– Ulano! – respondis Teodoro.

Maria ekridis.

– Ho ne, tio ja estas la reĝo Salomo..., la unua juĝo de Salomo.

– Tio ne estas la judo Salomo –, diris Teodoro, – tio estas ulano kun svingiĝanta lanco.

Maria denove ridis kaj estis klarigonta la grupon, kiam la doktoro enpaŝetis la salonon. Li estis tute ruĝa pro kolero. Stanislas rimarkis la subitan ŝanĝon de humoro de la doktoro kaj la knabo rigardis la dikulon kun surprizo.

– Pro la diablo! – kriis la doktoro, – nenie ĝi estas ... tiu stulta Mikelo memoras absolute nenion..., li forprenis, ne remetis, forgesis ... kaj eĉ diras, ke li ne scias pri ĝi kaj lasas min serĉi – ... Tute ne atentante Teodoron, nek Marian, nek Stanislas, li ekhaltis antaŭ la kanapo kaj serĉrigardis sur la tableto kaj sur la tapiŝo, sed vane.

– Estas honto! – li kriis, bolante pro eksciteco... – jam kvaronon da horo mi serĉas..., ĝi ne estas en la laborejo..., ne ĉi tie ... ĝi estas nenie!!

– Kion vi serĉas, doktoro? – demandis la servistino.

– Silentu, knabinaĉo, vi ja scias nenion pri tio, kaj eĉ se vi scius, vi agus kiel Mikelo...

Refoje serĉante ĉirkaŭe, li diris plue: – Mi tamen ĝin havis antaŭ kvarono da horo, kiam mi eniris tiun ĉi salonon..., mi eĉ havis ĝin en la mano.

– Kion do? – kviete Maria demandis.

– La paron da okulvitroj!! – laŭte kriis la doktoro kurbigante sin kun peno kaj spiregante... – Eble sub la kanapo!...

Maria subpremis ridon, kaj Stanislas, vidante, ke la okulvitroj sidis algluitaj sur la frunto de la serĉanto, rapide, sed trafe tuŝis la serĉatajn objektojn, kiuj subite falis sur la nazon de la doktoro, tuj antaŭ liajn okulojn.

Surprizite li rektiĝis, la kolera esprimo malaperis de lia vizaĝo kaj laŭte ridante li ekkriis, batante al si la genuon:

– He!... Jen ili estas!... Ili sidis sur mia frunto... ha! ha! ha!! ... nu, feliĉe ke mi retrovis ilin... –, kaj la doktoro foriris laŭte ridante.

Stanislas postrigardis la formarŝetanton kaj ne sciis, kion pensi pri tia subita humorŝanĝo. Lia patro (tiu de Stanislas) neniam ŝanĝis sian humoron, li estis ĉiam la sama viro, nur aspektis malgajema, neniam kontenta aŭ feliĉa kaj parolis nur por ofendi aŭ malbeni. Kia alia viro estis tiu ĉi doktoro!

– Li baldaŭ bonhumoriĝis –, diris Stanislas al la servistino.

– Ho jes; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto kaj estas flamiĝema kiel rezina ligno, sed tio nin tuŝas kiel akvo anseron; ni jam ne tion atentas.

– Li estas tamen bona sinjoro, ĉu ne vere?

– Jes, se oni nur lasas lin furiozadi; komence min ektimigis liaj ekboloj, sed jam de longe ili ne tuŝas min plu. Mi nur silentas kaj atendas, ĝis kiam lia bona humoro revenas, kaj tion faras ankaŭ Mikelo.

Maria, kiu volonte estus restinta pli longe por babiladi, fine eliris la salonon. Teodoro tamen sidiĝis sur la tapiŝo apud la kanapo kaj faris mil demandojn al Stanislas; ĉi tiu respondis kiel eble plej bone.

– Jen mia ĉevalo! – diris post momento la knabeto. – Mi povas rajdi sur ĝi..., ĉu vi iam rajdis?

– Ofte.

– Sur vera ĉevalo?

– Jes, sur vera ĉevalo.

– Kie?

– En la cirko.

– Kio estas cirko?

Stanislas klarigis; la afero ŝajnis interesi la knabeton tre multe, pri ĉio koncernanta cirkon li informiĝis, kaj post kiam la scivolo estis kontentigita, li silentis momenton, pripensis kaj subite demandis:

– Ĉu vi scias rakonti fabelojn?

– Jes, mi scias rakonti kelkajn. En la cirko kunlaboris ŝercisto, kiu rakontis al mi multajn.

– Rakontu foje al mi.

Stanislas volonte plenumis la deziron de Teodoro kaj li rakontis la fabelojn pri “Lupo kaj sep kapridoj”, pri “Neĝulino”, pri “Bremaj muzikistoj” kaj aliajn.

Kun malfermita buŝo la knabeto aŭskultis.

Dume la doktoredzino laboradis en la kuirejo; ŝi refoje purigis ĝin per siteloj da akvo, viŝilo kaj balailo, kaj Maria helpis per ĉiuj fortoj. La soldato super la ciferplato svingadis la glavon, la horloĝo tiktakadis kaj kvarono post kvarono da horo pasis for, kaj kiam je la unua horo la veturilo de la doktoro revenis en la veturilejon kaj la doktoro mem eniris la salonon por vidi kiel sanas lia nova paciento, ĉi tiu estis ankoraŭ rakontanta fabelojn.

Teodoro estis ravita.

– Aĉjo! – li diris.

– Nu, mia karulo, kio estas?

– Li ne plu devas foriri.

– Kiu?

– Stanislas, li scias ankoraŭ pli bele rakonti ol avino.

– He!

– Jes!... Li restos, ĉu ne vere?

La doktoro ridis bonhumore kaj rigardis al Stanislas, kiu modeste ŝajnigis sin ne aŭskulti.

– Li ne volas resti tie ĉi, li prefere returnos sin al la cirko –, diris ŝercante la doktoro.

– Ho ne, aĉjo, li pli volonte restos ĉe mi.

– Ĉu vere? – demandis la doktoro, fiksante la rigardon sur Stanislason.

– Estos tro maloportune al vi, sinjoro.

– Ne! ne! – kriis Teodoro –, li povas ludi kun mi kaj labori por aĉjo, aŭ por avino.

– Je la trapezo? – demandis la doktoro.

– Ankaŭ je la trapezo kaj krom tio je ĉio ajn –, diris Teo, ĉirkaŭbrakante unu el la kruroj de la avo, kaj li diris plue:

– Nu, aĉjo?... Ĉu li restos?

– Jes, mia infano, li restos, almenaŭ, se li volas.

– Hura! – kriis Teodoro, – li restos! ... mi tuj iros tion rakonti al avino –, kaj li forrapidis.

Stanislas sidis kun mallevitaj okuloj kaj la doktoro, rigardinte lin dum momento, demandis:

– Ĉu vi pli volonte restos ol returni vin al cirko?

– Jes, sinjoro, mi ja volonte volas esti via veturigisto, mi povas...

– Mi havas bonan veturigiston kaj ne bezonas du.

– Mi eble povos servi alie.

– Nu, mia knabo vi povas resti, sed ne por servi al mi aŭ al iu alia en mia domo; mi pensis pri tio jam antaŭ ol mia nepeto demandis tion... Ĉu vi facile studadas?

– Mi ne scias, sinjoro; sed mi povas klopodi.

– Kiom vi jam lernis?

– Mi lernis rajdi...

– Tion mi ne celas... Ĉu vi facile lernis kalkuli?

– Mi ne scias; neniam oni instruis al mi tion?

– Sekve vi ne lernis la matematikon!

– Ne, sinjoro.

– Ĉu geografion aŭ historion?

– Nek tion, sinjoro.

La doktoro ekscitiĝis, sed li sin retenis.

– Ĉu vi scias skribi sen gravaj eraroj?

Stanislas konfuziĝis en terura maniero kaj estis ploronta pro honto, li tamen kontraŭbatalis la larmojn kaj balbute respondis:

– Mi ... mi tute ne scias skribi...

– Kion!? – kriis la doktoro, – vi ne scias skribi!!

– Ne, sinjoro.

– Vi tamen scias legi, ĉu ne vere?

Stanislas ne respondis, kaj kovrante la okulojn per ambaŭ manoj, li ekploris, dum grandaj larmoj fluis el inter liaj fingroj, kaj fine li balbute diris:

– Ne, sinjoro..., mi eĉ ne scias tion..., mi lernis nenion!

– Sed tio estas terura!

– Mi ne estas kulpa, sinjoro; mi deziris lerni, sed mia patro ne konsentis..., ĝi kostus tro multe da tempo kaj tro multe da mono.

– Fi do!!... Nu, ĉesu plori, jam ne pensu pri ĝi, ĉar post sufero venas prospero. Ne estas ankoraŭ tro malfrue, se vi estos nur diligenta.

– Mi estos, sinjoro.

– Pri tio mi ne dubas, vi lernos. Eble vi fariĝos eĉ doktoro aŭ profesoro same kiel Teodoro; ĝi dependos de vi mem.

Stanislas estis kaptonta la manon de sia protektanto por kisi ĝin el dankemo, sed la doktoro sin turnis kaj rapide eliris la salonon.

Je la vespero de tiu tago haltis antaŭ la domo veturilo. Tri viroj eltiris el la veturilo longan ĉerkon, kiun ili portis en la veturilejon. Kelkajn minutojn poste tiuj viroj, helpate de Mikelo, reportis la ĉerkon kun la kadavro de la mortinto eksteren, kaj for ĝi veturis al la mortintejo, kie ĝi por ĉiam malaperis en izolita kaj neniam retrovebla fosaĵo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.