La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MONDO BRILANTA

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16
Parto II
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Parto III
1 2 3 4 5 6 7

Parto I

La renversita areno

XIII

Matene de la sekva tago ŝanceliĝis kaj falis tri koroj. La sentinelo fuĝis; la komandanto demisiis; la ministro furioze kunpremis la manojn. Tondro frakasis la prizonon.

– La kelo de Auerbach (nomo de restoracio en Lepsiko, fama pro legendo pri diabla diboĉo de Faŭsto, kiun uzis Goeto en sia tragedio «Faŭsto» (rim. de la tradukinto)), – diris finfine la ministro. – Oni ne kredos tion; la prizono eĉ sen tio estas por multaj fabelo.

Li kalkulis ĝuste: tio, kio estas nefindirita, ne ekzistas; nekredeblaĵo, rakontita de soldatoj, konfirmas ilian reputacion, en kies bazo delonge kuŝas la «supo el toporo» (popola fabelo pri tio, kiel soldato kuiris supon kvazaŭ el toporo, petante por spici ĝin jen grion, jen viandon (rim. de la tradukinto)), kaj ankaŭ sennombraj forhakitaj kapoj de la malamiko. La ministro, kulpigante Runa-n, veturis al ŝi, kun teruro atendante, kiel renkontiĝos liaj okuloj kun la okuloj de la junulino, ekde nun nekomprenebla. Sed al li oni diris, ke ŝi forestas; en la fino de la semajno ŝi revenos el subita vojaĝo.

Kiam li deveturis, Runa ĵetis rigardon en la fenestron. Lia kaleŝego, ŝajnis, glitas subpremite kaj morne inter furioza trafiko de stratoj. Kun trankvila rigidiĝinta konscienco Runa deiris de la fenestro kaj ekludis kun la hundo.

Tiun tagon ŝi opiniis la tago de la viv-krizo, atendante venon de la vespero kun trankvilo de klara celo. Ŝi iĝis speciale atenta al si kaj al la ĉirkaŭaĵo; longe ŝi rigardadis en la spegulon, nehaste elektis robon; ofte, haltinte, en distriĝemo ŝi pririgardadis tuŝintan la atenton hazardan aĵon, kvazaŭ dezirante ligi ĝin kun tio, kion ŝi estis travivanta. De tempo al tempo al ŝi oni donadis vizitkartojn; ŝi ĵetadis ilin en bronzan korbon, respondante: «Mi estas ne tute sana». La tempo rampis malrapide, sed ŝi ne enuis. En la buduaro ŝi eksidis al la skribtablo; sur angulo de papero, enpensiĝinte, ŝi desegnis vizaĝon, rigardantan kun rideto el trans krado. Poste ŝi malfermis la taglibron – volumon kun ora tranĉparto kaj reliefaj kovriloj el malnova arĝento, kaj, atente trafoliuminte ĉion, tie skribitan, forstrekis ĉiujn paĝojn per krajono; sur la unua sekvanta la tekston pura paĝo ŝi metis solan akran linion: «La 17-an de majo de la 1889-a – la 23-an de junio de la 1911-a j. – estis nenio».

Per tio ŝi elkondukis ekster la pordon kaj forĵetis tutan sian vivon – ekde infana balbutado ĝis la terura tago en «Soleil» – por la unua atendo.

La tago estis pasanta kviete. Tiel sidanta en boato homo, fordoninta sin al la fluo, estas trankvila kaj lasis la remilojn, sed moviĝas – kaj en sia animo jam venis – kien iras kaj turnas la fluo; al la celo ĝi portas lin.

Kiam krepuskiĝis, – post la tagmanĝo, tuŝita de ŝi tre kaprice, malsimile al soifo, kiun ŝi de tempo al tempo kvietigadis per akvo kaj per teo kun vino, – la lakeo donis ankoraŭ karton. Ĉi-foje ŝi diris: «Petu» – sen maltrankvilo, sed kun streĉiĝo, esprimita per rideto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.