|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MONDO BRILANTAAŭtoro: Aleksandro Grin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ne malpli, ol la publikon, la ondo de akra intereso kaptis la tutan cirkan trupon, inkluzive la servistaron, biletistojn kaj ĉevalistojn. Aperis onidiro, ke la «Duopa Stelo» (kiel li ordonis signi sin en la afiŝo) estas grafo kaj miliardulo, kaj pri li jam suspiradis rajdistinoj, glutante salivon en revoj de restoraci-juvela speco; jam turmentadis spegulon baletistinoj, ĉiu esperante logi la nobelan originalulon, kaj kun ŝaŭmo sur la lipoj disputadis, – kiun el ili aĉetos li pli multekoste. Klaŭnoj elpensadis, kiel ili ridigu spektantaron, parodiante la novulon. Ebriulo-verkisto Debor jam fabrikis por ili kelkajn dialogojn, pro kio li drinkadis brandon kaj tintadis per arĝentaj moneroj. Mornigitaj de envio gimnastoj, akrobatoj kaj ĵonglistoj ripetadis ĥore ĝis la lasta momento, ke la mistera gastrolanto-ĉarlatano venis el Hindio, kie lernis iom efiki per sugesto, kaj antaŭdiradis fiaskon. Ili ankaŭ penis disvastigi informon, ke ilia arena rivalo estas fuĝinta krimulo. Ili samaj elpensis, ke la «Duopa Stelo» estas kartluda fripono, plurfoje batita. Same al ili apartenis interesega rakonto pri ĉantaĝo, per kiu kvazaŭe senarmigis li la humiligitan Agassiz-on. Sed pri la esenco de la afero neniu povis diri ion: fuma spiralo de klaĉo volviĝadis, ne tuŝante la centron. Nur sola klaŭno Arcy, kiu ŝatis ripetadi: «Mi scias kaj vidis ĉion, tial mi pri nenio miras», – speciale emfazadis sian frazon, kiam estiĝadis konversacio pri la «Duopa Stelo»; sed sur la malsana, galhumora vizaĝo de la klaŭno reflektiĝadis pala timo, ke lian malriĉan vivon povas trafi io, pri kio li pensas kun angoro, perdinte mizeran trankvilon, akiritan per malfacilega laboro de grimacoj kaj kontuzoj.
Ankoraŭ multe da ĉiaspeca vorta rubo – elpensaĵoj, babilaĵoj, spritaĵoj, mokoj kaj antaŭdiroj – ŝtopis orelojn de diversaj homoj rilate de la disfamigita elpaŝo, sed ĉion oni ne povas subaŭskulti. En polva nubo post hufoj de la ĉevaloj de Cezaro ne gravas ĉiu aparta polvero; ne tiom gravas ankaŭ rebrilo de radio, kuranta tra lilaj kirloj post blanka makulo de la ora imperatora helmo. Cezaro polvas... Polvo – kaj Cezaro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.