La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MONDO BRILANTA

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16
Parto II
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Parto III
1 2 3 4 5 6 7

Parto I

La renversita areno

III

La 23-an la giĉeto de la cirka kaso ne malfermiĝis. Skribaĵo diris: «La biletoj estas venditaj sen restaĵo». Malgraŭ alta prezo, ilin oni disaĉetis kun rapido de krako; por la lastaj biletoj, jam la 20-an, estis aranĝita loterio, – pro tio, ke ili kaŭzis akran disputon de la pretendantoj.

Atenta rigardo, ĵetita ĉi-vespere al la lokoj por spektantoj, rimarkus iom neordinaran konsiston de la publiko. Tiel, la loĝio de gazetaro estis plenŝtopita, post aldonaj seĝoj brilis nazumoj kaj kolumoj de tiuj, kiuj estis kondamnitaj starante danceti sur la loko. Same plena estis la loĝio de la ministro. Tie brilis delikata, ĉarma mondo de belaj okuloj kaj subtilaj vizaĝoj de junaj virinoj, blanka silko kaj juvelaĵoj, brilantaj kiel lustroj sur fono de paradaj uniformoj kaj frakoj; tiel luna akvofalo en veluro de nigraj ombroj strias kaj ŝaŭmigas sian fluon. Ĉiuj loĝioj, ĉirkaŭantaj la karmezinan barilon per diverskolora cirklo, spiris lukson kaj rezerviĝemon de la ornamita homamaso; facile, libere ridante, nelaŭte, sed klare parolante, tiuj homoj pririgardadis la kontraŭajn flankojn de la grandega cirko. Super la areno, brilante, ŝvebis aera vakuo, fermita alte supre per la kupolo kun bluo de la vespera ĉielo, rigardanta en malfermitajn vitrajn lukojn.

Super la foteloj lokiĝis fizionomia bunteco de intelektuloj, komercistoj, oficistoj kaj militistoj; glitadis konataj laŭ portretoj trajtoj de verkistoj kaj pentristoj; aŭdiĝadis komplika frazo, trafa rimarko, rafinita literatura parolturno, klaĉoj kaj familiaj disputoj. Ankoraŭ pli alte premiĝadis sur nedislimitaj benkoj strata homamaso: tiuj, kiuj kuradas, paŝadas kaj fluas per miloj da piedparoj. Kaj super ili, trans alta barilo, ĉirkaŭgluita per cirkaj afiŝoj, sur kubutoj, piedpintoj, mentonoj kaj brustoj, alpremitaj de malvasteco, densiĝinte sesedre, kiel abelujaj ĉeloj, ŝvitis la parioj de la cirko – la galerio; penante liberigi almenaŭ por momento la manojn, ili eltenadis torturon de sufoko kaj korbatado; pli trankvilaj en tiu svarmo aspektis la vizaĝoj de homoj altaj je pli ol metro kaj tri kvaronoj. Ĉi tie oni ronĝadis nuksojn; krakado de ŝelo miksiĝadis kun fajfoj kaj senceremoniaj krioj.

Prilumo a giorno (prononcu [a ĝórno], itale: kiel tage (rim. de la tradukinto)), ekscite intensa brilo de tia forto, ke ĉio, proksime kaj malproksime, estis kvazaŭ kovrita per hela lako, estis metanta la kontraŭan flankon en brilantan nebulon, kie, tamen, se tie haltis rigardo, ĉio videblis kun klareco de binoklo, – kaj vizaĝoj kaj esprimoj. La cirko, priverŝita per lumo, ekde trapezoj, fiksitaj sub la plafono, ekde kupraj blovinstrumentoj de muzikistoj, susurantaj per notoj inter nigraj pupitroj, ĝis freŝaj segaĵoj, kovrantaj la arenon, – estis sub la potenco de la elektraj lustroj, semantaj gajan ekstazon. Ferminte la okulojn, eblis per aŭdo trovi ĉiujn punktojn de la spaco – knaron de seĝo, tuson, retenitan duontakton de fluto, murmuron de tamburo, mallaŭtan emocian konversacion kaj bruon, similan al bruo de akvo, – bruon de susuro de moviĝoj kaj spirado de la dekmila homa ŝargo, enigita unumomente en la transversan sekcon de la ronda konstruaĵo. Staris akra odoro de varmo, ĉevalejoj, segaĵoj kaj delikataj parfumoj – la tradicia aromo de cirko, parenca al la bunteco de la cirka spektaklo.

La komenco prokrastiĝis; malpacienco ekposedis la publikon; sur la galerioj kelkfoje, ekbrulante per malglata krakado, traruliĝis aplaŭdoj. Sed jen tintis kaj tremis la tria sonoro. Frapis obtuza arĝento de timbaloj, ekhurlis trombono, pafis tamburo; kupro kaj kordoj en glitanta fajfo de flutoj ekportis bataleman marŝon, kaj la spektaklo komenciĝis. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.