La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA UNUA ALKO

Aŭtoro: Karl May

©2026 Geo

La Enhavo

La venĝo de la mormonano

La San-Carlos-rivero en Arizono (sudokcidenta ŝtato de Usono (Arizona)) devenas el du fluaĵoj, el kiuj unu fontas sur la Blanka Montaro, la alia en la Magollon-montaro. Irante sur tiu laste menciita montaro kontraŭflue el profundaj kanjonoj (vastaj kaj profundaj valoj kun krutegaj bordoj, en kiuj fluas rivero), sur kies krestoj estas videbla nek arbo nek arbusto nek herbotigo, oni atingas iom post iom la Monton de la Fonto kaj fine la lokon, kie la akvo fluetas el la roko. Tie tri unuope starantaj piceoj kreskas alten. Malantaŭ tiuj la altaĵo, kies rando iam estis borderita de la samaj arboj, falas preskaŭ vertikale en mallarĝan, tre profundan kanjonon, kiu iam havis alian nomon, sed nun nomiĝas "Kanjono de la Koĉizoj" (Koĉizoj – subtribo de la apaĉoj en la verkoj de Karl May, la apaĉoj konsistas el diversaj grupoj de atabaskaj indianoj en la sudo de Usono kaj la nordo de Meksiko).

Kiam oni iras sur la ŝtonoj elstarantaj el la akvo ĝis la rando de la kanjono, tiam la okulo havas vidon, kiu konjektigas, ke tie troviĝas la loko de granda katastrofo. Oni rigardas al kvarangula plataĵo, kiu estas kvazaŭ detranĉita en la antaŭo per la menciita kanjono, dekstre kaj maldekstre per similaj, vertikale falantaj flankaj deklivoj. Mal­antaŭe, sur la kvara flanko, ĝis la ĉielo sterniĝas grandega, tute negrimpebla roka muro, de kiu fluetas pluraj mallarĝaj, klaraj akvo­fadenoj. Ĝi nun estas nomita en la lingvo de la apaĉoj Selĥi-ce kaj de la hispane parolantaj loĝantoj Penna del Asesinato. Ambaŭ esprimoj havas la saman signifon: Murdoroko.

Tiu malgranda, kvarangula altplataĵo estas tiel izolita de la cetera mondo, ke oni povas opinii, ke vivaĵo neniam povas atingi tien aŭ eĉ loĝi tie. Tamen oni vidas spurojn pruvantajn, ke antaŭ ne tro longa tempo tie loĝis ne malmultaj homoj. Jen staris arbaro nutrita per la menciitaj akvofadenoj kaj nun forbruligita. La karbiĝintaj trunko­stumpoj pruvas tion. Inter ili kuŝas la nigriĝintaj ruinaĵoj de lom-brikaj (lomo – miksaĵo de sablo, silto kaj argilo) kabanoj kaj la restaĵoj de duone forbrulintaj ostoj de homoj kaj bestoj.

Per kiu okazaĵo tiu iama loko de vivo ŝanĝiĝis al loko de morto?

Antaŭ ne tro longa tempo staris du viroj en la proksimeco de la menciitaj piceoj kaj rigardis trans la kanjonon al la arbaro, sub kies sunvelkaj arbosuproj evoluis la vigla vivo de indiana kabanaro. Ili estis ankoraŭ junaj, iliaj vizaĝoj havis severan, afekte pian mienon, al kiu harmoniis la striktaj, longbaskaj nigraj paltoj.

»Do«, diris unu el ili, »ĉu vi vere kredas, frato Jeremias, ke Brigham Young edzinigos al mi tiun indianinon?«

»Tute certe«, kapjesis la alia. »Ni estas senditaj por konverti tiujn ruĝajn paganojn, ĉar ili havas la saman rajton kiel ni, esti Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Tiu sameco de la rajto certigas al vi la konsenton de la prezidanto.«

»Intah-tikila (Nigra Okulo) havas grandan belecon kaj elstaros ankaŭ el inter la kvindek ok edzinoj de niaj dek du apostoloj. Sed ŝia patro, la tribestro, volas doni ŝin nur al kuraĝa apaĉa militisto.«

»Ĉu vi jam parolis kun li? Devigu lin, li petos vin edzinigi ŝin.«

»Ĉu devigi? Kiel?«

»Kisu ŝin! Indianino devas edziniĝi al tiu, kiu publike kisas ŝin. Nur tiel ŝia difektita honoro povas revaloriĝi.«

»Tion mi scias, sed …«

»Neniu Sed!«, intervokis frato Jeremias. »Ĉu ni reiru kiel sensukcesaj predikistoj? Tio estus honto, kaj neniu apostolo plu honorus nin. Vi amas la indianinon. Edzinigu ŝin al vi, tiel ŝi estiĝos mor­mon­anino (Mormon – (1) baza profeto kaj (2) fundamenta libro de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj – do liaj disĉiploj estas mormon­anoj) kaj grave kontribuos al la konvertado de siaj samtrib­anoj. Aŭ ĉu vi timas?«

»Ĉu mi timas?«, malestime ridis la alia. »Antaŭ ol mi estiĝis Sanktulo, mi portis pafilon kaj bataltranĉilon kaj surherbigis kelkajn ruĝulojn kaj same blankulojn. Young donis al mi la nomon Gideon pro bona kaŭzo. Ĝi estas la nomo de la plej granda heroo de Izraelujo (Izraelujo – Izraelo estas alinomo de Jakob, kaj la praa regno de la Izraelidoj estas Izraelujo). – Akompanu min al la vilaĝo! Mi pruvos al vi, ke mi ne konas timon.«

Ili iris al la rando de la kanjono, trans kiun tiam kondukis ponto. Tiu konsistis el ŝnuregoj, kiujn la indianoj plektis el netanita, fumaĵita bizona haŭto. Kejloj de lignecaj kakto­trunkoj fiksis la ekstremojn tie kaj ĉi tie.

Tiu ŝanceliĝema ponto estis la sola ebleco atingi la plataĵon, sur kiu loĝis la tribestro de la koĉizo-apaĉoj kun la plej granda parto de sia tribo, ĉar li bezonis nur unu gardanton, starantan ĉe la ponto, por havi protekton kontraŭ malamika atako.

Nun tie staris juna militisto, kiu senvorte lasis iri la mormonanojn preter si kaj tiam kun malhela rigardo postrigardis fraton Gideon. Lia bronza vizaĝo esprimis koleran malamon.

La vilaĝo havis plurajn centojn da militistoj kun familoj, ĉevaloj kaj hundoj. La virinoj laboris genuante aŭ sidante sub cedroj. Ili teksis kovrotukojn, knedis argilon al vazoj aŭ pistis maizon kaj hordeon al faruno. La geknaboj ludis aŭ ekzercadis la uzadon de arm­iloj. La viroj kuŝis antaŭ la kabanoj kaj neageme rigardis la viglan moviĝon de siaj familianoj. Laborado malhonorigas militiston.

La plej bona lom-brika kabano troviĝis en la mezo de la vilaĝo.

Apud ties pordo sidis Peŝ-iĉi (Fera Koro), la tribestro, kaj parolis al sia filino per afableco nekutima por indiano. Ŝia svelta figuro estis ĉirkaŭvolvita per malpeza, kolorriĉa kovrotuko, ŝia hararo pendis je longaj, nigraj vostoj sur la dorso. La vizaĝo havis preskaŭ egiptan formon; ŝia plej bela trajto estis la okuloj, tiuj grandaj, longharaj, nigraj, velurecaj okuloj kun la melankolie serioza, revema indiana rigardo.

Pro tiuj senfundaj okuloj la knabino estis nomita Intah-tikila (Nigra aŭ Malhela Okulo).

Tiam venis la du mormonanoj, kaj la filino de la tribestro fuĝis pro Gideon en la internon de la kabano. Ŝi sciis, kiajn intencojn li havas, sed ŝi malamis lin. Ŝi aŭdis la senditojn de la misio paroli pri Joe Smith kaj la Libro de Mormon, pri la nova Jerusalemo kaj Brigham Young, pri la ĝojoj de la eterneco, kiuj atendas la Sanktulojn de la Lastaj Tagoj post la morto.

La tribestro aŭskultis ilin kiel homo, kiu ne kredas la vortojn, sed ne volas konfesi tion pro ĝentilo.

Nigra Okulo malbonhumore iris al la fenestrosimila truo en la fona kabana muro kaj elrigardis el ĝi. Ŝi vidis la pontogardanton veni; li ĵus estis anstataŭigita kaj devis preteriri la fenestron. Ŝia vizaĝo gaj­iĝis, ŝiaj okuloj ricevis internan brilon, kaj ŝi ŝovis la belan kapon tra la truo.

Li vidis ŝin kaj preterirante flustris al ŝi: »Ti-ĉi kenoana!« (Ĉi-vespere!)

»Ha-aŭ, ŝi kahr!« (Jes, mia amato!), respondis la knabino.

La filinoj de la apaĉoj havas koron kiel aliaj knabinoj. Ili same amas kaj renkontiĝas kun siaj amatoj sur lokoj, kie subaŭskultantoj ne ĉeestas.

Intah-tikila jam fordonacis sian malgrandan, sed fieran koron; ŝi nepre volis postrigardi la amaton, kaj ĉar ŝi ne povis fari tion de la fenestro, ŝi rapide eliris el la kabano.

»Ho, Nigra Okulo, kial vi evitas min?« vokis frato Gideon al ŝi. »Vi estiĝu mia edzino kaj la plej feliĉa el ĉiuj edziniĝintoj!«

Dirinte tion, li forte brakumis ŝin kaj plurfoje premis siajn mallarĝajn, senkolorajn lipojn sur ŝian plenan buŝon.

Jen la tribestro rapide kiel fulmo leviĝis, ŝiris lin for de la filino kaj vokis: »Fava hundo, kiel vi aŭdacas malpurigi la puran filinon de la apaĉoj? Falu teren kaj petu indulgon!«

Li batis la pugnon al li en la vizaĝon, ke la fifarinto ĵetiĝis sur la grundon.

Frato Gideon sammomente restariĝis, la kolero malebligis al li rezonadon, li impetis al la tribestro kaj redonis la baton.

La efiko de la bato estis neatendita, Peŝ-iĉi staris senmove, lia okulo neniigis la aŭdaculon per rigardo. Tiam li eligis akre sonan vokon penetrantan tra la tuta vilaĝo.

Tuj militistoj alkuris de ĉiuj flankoj. Unu vorto de la tribestro sufiĉis, la mormonanoj estis ŝirataj teren, katenataj kaj ĵetataj en la internon de la kabano. Ŝtopiloj en la buŝoj malhelpis, ke ili interparolis.

Du longaj, longaj horoj pasis, tiam oni portis la duon eksteren en la rondon de la tribanoj sidantaj seriozmiene kaj silente ĉirkaŭ Fera Koro.

La tribestro kun malestima mieno sin deturnis de frato Gideon kaj diris al Jeremias: »Bato estas ofendo inda je morto kaj povas estis forlavata nur per la sango de la krimulo. La militistoj de la apaĉoj interkonsiliĝis kaj decidis, ke la mormonano mortos. Ankaŭ vin ili volis mortigi, sed mi parolis por vi. Vi estos atestanto pri la puno kaj poste rajtos reiri al viaj Sanktuloj.«

La blankuloj povis defendi sin nek per faroj nek per vortoj. Gideon estis ligata per ŝnuroj al arbo kaj pafmortigata sen turmentado.

La tribestro paŝis al la kadavro, malsekigis sian manon per la elŝprucanta sango kaj ŝmiris tiun en la vizaĝon. Tiel li maldomaĝis sian honoron.

Jeremias ricevis saketon da nutraĵoj, tiam oni portis lin trans la ponton, deprenis buŝstopilon kaj katenojn kaj permesis al li foriri.

Li iris sen diri eĉ unu vorton aŭ rigardi reen, vadis tra la akvo de la fonto kaj sekvis ĝian riverujon ĝis la dua kanjono. Nur tie li haltis, pugnigis la manojn kaj kolere vokis: »Venĝo, jes venĝo! La sango de tiu Sanktulo revenu al vi! Vi mort­igis lian korpon, mi sendos viajn animojn post lia por ke ili servu ĝin kaj surgenue rampu antaŭ ĝi en eterneco!«

Li esploris siajn poŝojn kaj rimarkis je sia kontentiĝo, ke oni ne forprenis la tranĉilon el la kostumo. Tiam li sin kaŝis en mallarĝa roka fendo por ne esti malkovrata de eventualaj skoltoj. Li forlasis la fendon nur je vespera krepusko kaj reiris al la akvofonto ĉe la Monto de la Fonto. Li ŝteliris preter la tri piceoj, ĝis li vidis la gardanton sur la ponto, kaj rampis malantaŭ ŝtonon, kiu tute kaŝis lin. Ĉi tie li volis atendi, ĝis la apaĉoj dormos, tiam li volis kaŝiri al la gardanto kaj mortigi lin per la tranĉilo, ĉar nur tiel li atingos la plataĵon.

Trans la rivero la fajroj brulis antaŭ la kabanoj kaj prilumis la terenon ĝis la kanjono kaj la ponto. La mormonano rimarkis, ke la gard­anto nun estis anstataŭigata. La gardejon nun okupis la juna trib­ano, kiun Nigra Okulo petis, ke li venu al ŝi ĉi-vespere.

La tempo pasis. Unu fajro post la alia estingiĝis, kaj la bruado de la vivo neniiĝis. Fine eĉ la lasta brilo de flamo foriĝis, profunda malhelo sterniĝis.

La tempo venis. Jeremias rampis de malantaŭ la ŝtono kaj al la kanjono. Sensone kiel serpento li glitis laŭ la rando al la ponto. Ĝi ne estis pli longa ol dudek paŝojn.

Li ĵus atingis ĝin, kiam li aŭdis flustradon proksimiĝantan de la transa flanko. Do en malhela nokto estis homoj sur la ponto, super la oscedanta abismo. Li iris flanken kaj atendis.

Intah-tikila renkontis la amaton. Ĉar iu povus surprizi ŝin tie ĉe la vilaĝo, kaj tio domaĝus la bonfamon de la filino de la tribestro, ili kutimis iri trans la ponton kaj la fontan fendon, kiam la amato gardostaris. Malantaŭ roko ekzistis ripozejo, de kie oni ne povis vidi al la vilaĝo, sed babili sen timi surprizon.

Tio estis malgranda malatento de la deĵora devo, sed neniel danĝera. Kial gardi la ponton? La koĉizo-apaĉoj ĝuste nun vivis en paco kun ĉiu, kaj se ekzistus malamiko, kiu volas ŝtelire proksimiĝi, tiam li devus preterpasi la geamantojn, kaj tiuj certe malkovrus lin.

Tiel la du geindianoj ankaŭ hodiaŭ venis trans la ponton kaj interbabilante sin turnis al la fonto.

La mormonano sin turnis kaj kaŝe iris post ili por ekscii, kie ili restos. Post kiam ili sidiĝis, li tre kontente glitis reen, ĉar li ne devis mortigi la gardanton, kiu rimarkos la fifaron nur tiam, kiam ĝi estos nehaltigebla.

Per manoj kaj piedoj frato Jeremias rampis trans la ponton kaj tiam haltis por rezoni pri la plano. Li volis mortigi la apaĉojn per fajro. Nutraĵo por la flamoj ekzistis sufiĉe. La suproj de la arboj estis duone sekiĝintaj, maldikaj volvobranĉoj velkis, ĉie staris altaj, sen­sukaj faskoj de herbo. Se la fajro rapide disvastiĝus, tiam la indianoj estus perditaj.

Li metis la fajrigilon el la poŝo kaj surgenuiĝis. Fajrero ekardis, flameto saltis en la herbejon kaj ekkuris. La mormonano grimpis reen trans la ponton kaj prenis la tranĉilon por distranĉi ĝiajn ŝnurojn. Ili estis tre malmolaj, kaj li devis uzi sian tutan forton, sed fine sukcesis.

Kiam la lasta fadenaro estis disigita, la pendaĵo forglitis kaj brue flugis al la kontraŭa kanjonmuro. La lasta savovojo de la apaĉoj estis fortranĉita.

Nun frato Jeremias povis denove turni sian atenton al la fajro. Kiel la malgranda fajrero tiel rapide pligrandiĝis! Altaj flamoj jam borderis la kanjonan flankon, dekstre kaj maldekstre ili sin etendis en la intermontaĵojn, kaj kelkaj fajraj langoj jam lekis la plej antaŭajn arbojn.

La apaĉoj dormis, fidante la gardanton sur la ponto! Sed ekzistis aliaj gardantoj, la ĉevaloj kaj hundoj. La unuaj spirblekis kaj henis, la lastaj bojis kaj hurlis. La ruĝuloj devis vekiĝi.

Jeremias sin premis al la roko kaj observis la progreson de sia faro per diabla ĝojo.

Kiel dirite, la du geamantoj ne povis vidi la plataĵon, sed ili aŭdis la henadon kaj bojadon. Ili eksaltis kaj rapidis al la fonto. Tra ties fendita interrokaĵo ili rigardis en la flamaron, kiu jam ruĝigis la ĉielon.

Kriante pro teruro, ili kuris antaŭen al la ponto, li antaŭe kaj ŝi post li. Rigide gapante al la flamoj, li atingis la lokon, kie li esperis la ponton. Saltante li rimarkis, ke ĝi ne plu estis … terurplena krio tranĉis la aeron, kaj li falis en la abismon.

Nigra Okulo estis eksaltonta tuj post li, sed liaj krio kaj falo avertis ŝin. Ŝi sukcesis haltigi la paŝojn, ekstaris kaj, kvazaŭ ne kredante, rigardis en la nigre oscedantan abismon.

Jen apud ŝi la mormonano rektigis sian malhelan korpon kaj demandis: »Ĉu li malsupreniĝis, via fianĉo? Ankaŭ vi devas mal­supren­iĝi! Via tuta tribo forbruliĝos, kaj vin mi transdonos al la morto!«

Ŝia indiana sango evidentiĝis, kiu eĉ en momento de plej granda teruro haltas nur por momento. Jeremias ankoraŭ ne finparolis, kiam Intah-tikila iris unu paŝon reen kaj vokis: »Ĉu vi estas la monstro? Mem malsupreniĝu!«

Ŝi saltis kontraŭ lin, antaŭ ol li supozis tion … forta puŝo de ŝi, nepriskribebla kriaĉo el lia buŝo … kaj li falis post sia frakasita viktimo.

Nigra Okulo falis surgenuen. Tordante la manojn, ŝi gapis trans la ponton.

La flamoj nun estigis unusolan ondantan amason. Malhelaj punktoj kuris en ĝi tien kaj reen; estis la bestoj kaj la homoj. La lastaj fuĝis kriante el siaj kabanoj. Savo povis estiĝi nur tiam, kiam oni atingis la ponton, sed jam post malmultaj paŝoj ili falis teren, blindigitaj, bruligitaj, forbrulintaj. Iuj ĝisatingis la lokon, kie jam ne estis la ponto, la fajro pelis ilin en la profundon de la kanjono.

La henado kaj bojado, la singultado, kriegado kaj vokado mal­fort­iĝis kaj fine tute neniiĝis. Nur unusola voĉo estis aŭdebla, tiu de la flamoj, profund-voĉa, malakra muĝado kvazaŭ de malproksima, ondofrapanta maro.

La suproj de la arboj estis manĝitaj de fajro, nun la flamoj atakis la trunkojn kaj ronĝis ilin. Ardantaj fumnebuloj kirloturniĝis alten kaj formis pezan, nigran nubon kuŝantan super la brulejo, tra kiu zig­zagis unuopaj fajroraketoj. Tiu nubo ŝajnis premi la flamojn teren, ĝi pli kaj pli malaltiĝis. La trunkoj ne plu brulis, ili jam nur karbe ardis.

Eĉ tiu ardaĵo estingiĝis, ie kaj tie elŝprucis fajreroj, tiam estiĝis nokto, terura nokto de morto vualita per densa, sufoka fumo.

Kiam je mateno la suno brilis sur la krimejon, Nigra Okulo sidis ankoraŭ samloke. Ŝi ne havis ploron nek ĝemspiron nek singulton nek vorton por la doloro.

La raŭka bleko de vulturo vekis ŝin el la anima rigideco. Ŝi leviĝis kaj ŝancele foriris malsupren tra la interrokaĵo de la fonto, plu kaj plu, atingante post horoj la fundon de la kanjono, en kiu kuŝis la mormonano kun siaj viktimoj. Tie ŝi sidis dum la tuta tago kaj la postan nokton ĉe la deformitaj postrestaĵoj de la amato.

Je la posta tago ŝi aperis, ombro de si mem, sur la Estanzia del Trigo. Unutone kaj ŝajne sen interna moviĝo ŝi rakontis la okazintaĵojn.

Oni proponis al ŝi manĝon kaj trinkon, ŝi kapneante rezignis. Ŝi volis nek manĝi nek trinki, malakceptis ĉian konsolon. Ŝi iris, kaj neniu iam revidis ŝin.

Ekde tiu tago la roka fendo estas nomata Kanjono de la Koĉizoj, kaj la roko leviĝanta super ĝi Murdoroko.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.