La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA UNUA ALKO

Aŭtoro: Karl May

©2026 Geo

La Enhavo

La Shatter-viroj

I

La nordamerika stepo, kiun oni nomas »prerio«, etendiĝis en formo de duoncirklo en la cedantan praarbaron, kaj sur la plej malproksima rando de tiu ›golfeto‹ (en la tuta rakonto la vorto ›golfeto‹ signifas duoncirklan, senarban entranĉon en praarbaro), kiel la ĉasistoj nomas tiajn lokojn, bivakis la societo, al kiu mi apartenis, por ripozi dum kelkaj tagoj post iuj travivitaj penoj, por ĉasi bestojn kaj provizi nin per freŝa viando. Ni sukcesis proksimiĝi al grego de bizonoj. Dum la aliaj fervore okupiĝis pri du bizonidoj, kiujn ni pafis kaj trenis al la bivakejo, mi faris ekskurson en la prerion, ĉar Hirundo, mia brava virĉevalo, ne bezonis tiom da ripozo kiom la aliaj ĉevaloj.

Mi forrajdis matene, kaj kiam post pluraj horoj la suno trapasis sian kulminon, mi decidis reiri. Tiam mi rimarkis plurajn signojn de hufoj, kiujn krucis mia vojo je akuta angulo. Mi deĉevaliĝis por esplori ilin.

La spuroj estis strangaj. En ilia mezo mi klare ekkonis la hufomarkojn de du ĉevaloj. Krome ambaŭflanke rajdis po tri personoj, do entute ses, kaj sepa persono postlasis siajn signojn iam perpiede, iam surĉevale, foje dekstraflanke, foje maldekstraflanke. Laŭ la piedosignoj tiu estis indiano. Mi komparis la spurojn sur la herbokovrita grundo kaj konstatis, ke la du mezaj spuroj eble estis pli aĝaj ol la aliaj je unu horo. La tigoj jam leviĝis pli alten ol la tigoj de la aliaj spuroj. Mi tuj komprenis, ke la sep personoj persekutis la aliajn du. La postsignoj de la lastaj estis tiel freŝaj, ke ili preterrajdis certe nur antaŭ malpli ol duonhoro.

Ĉar la spuroj pasis proksimume laŭ la direkto, en kiu troviĝis nia bivako, mi decidis sekvi ilin. La zorgoj pri miaj kamaradoj postulis tion. Ni troviĝis proksime de Yellowstone-rivero, do en la regiono de la siuo-indianoj, kiuj estas malamikaj kontraŭ la blankuloj. Kvankam ni estis kuraĝaj viroj, batalo kontraŭ la indianoj ne estis nia deziro. Mi do sidiĝis sur Hirundo kaj irigis ĝin laŭ irmaniero, kiun oni nomas »sobrepaso« en sudokcidento. Tiel la ĉevalo levas samtempe ambaŭ dekstrajn aŭ maldekstrajn piedojn, sed la antaŭan piedon ĉiam pli alten ol la malantaŭan. Tio estas pli rapida kaj tamen pli mola movado ol trotado.

Mi trapasis dum mallonga tempo longan distancon kaj eble estis jam proksime al la persekutantoj, kiam mi subite rimarkis du piedospurojn, kiuj venis de flanko kaj miksiĝis kun la postsignoj, kiujn mi akre observis. Denove mi deĉevaliĝis por esplori ilin.

Ili devenis de du blankuloj, tio estis klara pro la fakto, ke la signoj de la plando-pintoj estis direktitaj eksteren. Samtempe mi vidis, ke la du viroj havas tre malsamajn eksteraĵojn, ĉar la piedpremaĵoj de unu viro estis distinge pli longaj ol tiuj de la alia. Laŭ la aspekto de la tigoj ili preteriris nur antaŭ kelkaj minutoj. Mi surĉevaliĝis kaj galope sekvis ilin, direktante la okulojn jen al la spuroj, jen al la tereno antaŭ mi. Tie mi baldaŭ rimarkis du rapide moviĝantajn punktojn, kiuj ŝanĝiĝis al homaj figuroj, kiam mi proksimiĝis.

Foje rigardinte reen, ili haltis kaj atendis min kun pafprete levitaj fusiloj. Kiam mi estis sufiĉe proksime kaj povis ekzakte studi ilin, mi ne povis ne rideti.

Estis du viroj, kiujn la hazardo metis kontraste unu apud la alian.

Unu estis malgranda kaj havis tre ampleksan korpon. Densa hirta barbo kovris lian vizaĝon tiel, ke en ĝi estis videblaj nur du malgrandaj, ruzaj okuloj kaj aĉa nazo en koloroj de ĉielarko. La deŝovita peruko, kiu kuŝis sur lia larĝa kranio, ekde multaj jaroj renkontis nek kombilon nek broson kaj similis al renversita kaj ruiniĝinta birdonesto. Sur ĝi sidis objekto, kiu iam eble estis peltoĉapo, sed perdis ĉiujn harojn kaj nun aspektis kiel faldita, sulkoriĉa ursa stomako. La ĉaskostumo, kiun surhavis la malgranda viro, estis kudrita por pli longa persono, ĉar ĝi pendis preskaŭ ĝis la maleoloj kaj vidigis de la malsupra parto de la amuza peltoĉasisto nur du multfoje ŝiritajn mokasenojn.

La alia viro estis je preskaŭ duono pli alta ol lia kamarado. Liaj membroj estis maldikaj kaj longaj, kaj ili disbloviĝus kiel fadenoj je la unua iom pli forta ventopuŝo. Ĉiu lia korpoparto estis longa kaj maldika aŭ mallarĝa: la frunto, la nazo, la lipoj, la senbarba mentono, la kolo, la korpo, brakoj kaj gamboj. Sur lia postkranio ŝanceliĝis mistera aĵo, kies centa nepo laŭ la teorio de Darwin nomiĝos »ĉapelo«, la leda ĉasjako etendiĝis nur kelkajn colojn trans la maldikajn koksojn, kaj la senfinaj gamboj loĝis en du tro alten tiritaj ingoj, kiuj sendistinge estis ŝtrumpoj, gamaŝoj aŭ botoj.

Ilia ekipaĵo estis kutima de peltoĉasisto kaj neatentinda escepte de la fusilo de la malgranda dikulo. Tiu pafilo similis al klabo derompita en arbaro. La lignaĵo sur ĝi jam perdis sian originan aspekton pro foldoj, fendoj kaj desplitaĵoj. Tubon, ŝargilon kaj garnaĵon dismordis rusto, kaj eŭropa pafisto riskus pafi per ĝi nur kun plej granda atento. Ne estis la unua fojo, ke mi ĉi tie vidis tian pafilon, per kiu fremdulo scias fari nenion, sed la posedanto sukcesas ĉiufoje majstre pafi el la fuŝita tubo.

»Haltu, sinjoro«, vokis la dikulo al mi. »Pro kia plezuro vi rajdas ĉi tie sur la herbejo?«

»Sur la herbejo?«, emfaze ripetis la sveltulo kaj direktis la tubon de sia fusilo rekte al mia nazo.

»Mallevu viajn pafilojn, sinjoroj«, mi respondis, »mi ne intencas formanĝi vin.«

»Mi ne rekomendas al vi ekmanĝi la du Samuel-ojn, sinjoro. Vi gustumus nur kelkajn pecojn de plumbo. Certe vi ne estas sola en la stepo, mi konjektas. Al kiu vi apartenas?«

»Mia grupo bivakas tie en ›golfeto‹ en distanco de ĉirkaŭ kvin mejloj. Miaj kamaradoj ĉasas bestojn, kaj mi forrajdis por plezuro kaj ekzercado.«

»Supozeble vi kondutas tre malprudente, sinjoro. Ĉu vi ne scias, ke sur ĉi tiu herbejo ekzistas indianoj?«

»Ekzistas indianoj«, emfaze kapjesis la sveltulo.

»Ekde pluraj semajnoj ni ne vidis postsignojn de iu ruĝulo.«

»Hodiaŭ vi vidos ilin, sinjoro. Venante de la Big-Horn-montaro, la du Samuel-oj estis persekutataj de sep ruĝuloj, kaj ilin sekvas ankoraŭ grego da jankatuoj((1) grupo de la siuo‒indianoj, elpensita de Karl May, aŭ (2) tiu estas la grupo de la Yanktonai / Ihanktonna-indianoj (janktonajoj)), mi supozas«.

»Ĉu vi estas tiuj du rajdantoj, kies postsignojn mi spuris?«, mi demandis mirigite kaj zorgoplene, ĉar la jankatuoj estas la plej militema kaj nepacigebla popolo de la siuoj. »Kie estas viaj bestoj, kaj kiel vi sukcesis reiri perpiede sur via propra spuro?«

La duone fermitaj okuloj de la malgrandulo rigardis min kun esprimo iomete kompatema, iomete ruza.

»Samuel Dikulo konjektas, ke vi estas nespertulo, sinjoro, ĉar vi ne scias, kion vera okcidentlandulo faras, kiam li volas ekscii, ĉu liaj spuroj estas persekutataj, aŭ ne. Li iras arke reen al siaj postsignoj. Se ili restis netuŝitaj, estas bone. Se li trovas malamikon sur ili, tiam li scias, kia estas la situacio, kaj li havas la persekutanton antaŭ si anstataŭ malantaŭ si. Ĉu vi komprenas?«

»Dankon pro la instruo, majstro, ĝi ne estis necesa! Mi ne komprenis, kial vi deĉevaliĝis kaj donacas viajn bestojn al la ruĝuloj.«

»Donacas, ĉu? Vi estas freneza, sinjoro!«

»Freneza, sinjoro«, ripetis la alia.

»Nu, sinjoroj?«

»Se la du Samuel-oj rajdus arkon, tiam ili certe lasus la jankatuojn malantaŭ si. Sed ili katene ligis unu piedon de ĉevalo al piedo de la alia ĉevalo por ke la stultaj indianoj pensu, ke ili bivakas kaj foriris por kolekti branĉetojn en la arbaro por la fajro.«

»Por la fajro«, konfirmis la sveltula eĥo.

»Ĉu malproksime de ĉi tie?«, demandis mi surprizite.

»Nur kelkajn cent metrojn laŭ mia takso. Kiom da anoj havas via societo?«

»Dekdu.«

»Ĉu nur blankuloj?«

»Jes. Ĉu vi bezonas nian pafopovon, sinjoro?«

»Aktuale ne, ĉar estas nur sep indianoj. Sed ni bezonos vin. Ĉu vi volas iri kun ni, aŭ ĉu vi timas?«

»Ĉu mi aspektas timeme?«

»Via ĉevalo estas bona, tre bona«, li opiniis kun admira rigardo al Hirundo, »sed la viro, la viro povus esti pli bona, mi supozas. Vi sidas tro parade sur la selo, via kostumo havas nek makulon nek trueton, via zono kaj la surpendaĵoj brilas pro metalo kaj lako, kaj via birdofusilo estas polurita, kvazaŭ ĝi estus ĵus aĉetita. Do vi estas senspertulo, sinjoro.«

»Senspertulo, sinjoro«, audiĝis ankaŭ la alia viro.

Mi sciis, kian antaŭjuĝon la vera okcidentlandulo havas kontraŭ bone flegita ekipaĵo, kaj ridetis.

»Ne timu, sinjoro Samuel. Ĉu vi aŭdis pri iu Jake Hawkins en St. Louis?«

»Mi aŭdis. Li estas la plej bona fusil-faristo en Usono.«

»Nu, li faris tiun fusilon. Ĝi estas Henry-fusilo kaj pafas dudek kvin kuglojn je unufoja ŝargado. Li faris ankaŭ tiujn du pistolojn. La viro, kiu portas ilin, ne estas pafisto el Kentukio (orienta partoŝtato de Usono (Kentucky)), tamen germano, kiu hodiaŭ pafus ne la unuan fojon.«

»Jen vidu, sinjoro, tio plaĉas al mi! La armiloj estas bonaj, kaj Samuel Dikulo konatiĝis kun kelkaj viroj el Germanujo, kiuj scipovis trafi la okulon de griza urso. Venu kun ni. Deĉevaliĝu, ĉar la indianoj havas tre bonajn okulojn, kaj viro rajdanta sur ĉevalo estas pli facile videbla ol viro nur en ŝuoj.«

Mi deĉevaliĝis, prenis la kondukrimenon kaj demandis antaŭenirante: »Nun diru, sinjoro, kiuj estas vi. Mi prezentis min al vi kaj kompreneble devas scii, por kies subteno mi oferos miajn kuglojn.«

»Kiuj estas ni? Tio estas longa historio. Mi nomiĝas Samuel, kaj tiu nomiĝas Samuel, tial ni kune estas nomitaj la du Samuel-oj. Ni apartenas al la societo de la du Shatter-viroj kaj vivas supre ĉe la akvejo en kaŝita loĝejo.«

Surprizite mi haltis kaj mirante rigardis la virojn. La »du Shatter-viroj«, patro kaj filo, estis la plej famaj ĉasistoj inter la lagoj (la Grandaj Lagoj en Usono, tio estas kvin kunaj dolĉakvaj lagoj en la nordo de Usono ĉe la limo al Kanado) kaj la Golfo de Meksiko. Neniu konis iliajn verajn nomojn, neniu sciis, de kie ili venis, sed ĉiu povis rakonti eksterordinaran aventuron pri ili. Ili estis la plej teruraj malamikoj de la indianoj, kaj kvankam neniu fremdulo iam eniris ilian loĝejon, oni diris, ke tie estas troveblaj pli da orgrajnoj kaj indianaj skalpoj ol oni povas ŝarĝi sur ĉaron tiratan de bovoj.

»Ĉu vi iras al la Shatter-viroj? Ĉu vere, sinjoroj?«

»Kompreneble, sinjoro! Se vi iam renkontus ilin, ili volonte rakontus pri Samuel Dikulo kaj Samuel Sveltulo, kiuj estas ĉiam kunaj kaj senhaŭtigis la kranion de kelkaj ruĝaj friponoj. Ĉu ne, Samuel Sveltulo, vi prociono (genro de mamuloj, »lav-urso«)«?

Prociono ŝercnome estis uzata de la ĉasistoj por diversaj alparoloj.

Samuel Sveltulo blekante konsentis. Samuel Dikulo ekiris, kaj ni vigle paŝis antaŭen, sekvante la spurojn.

Post kelka tempo etendiĝis langoforma arbaro longe kaj mallarĝe en la prerion. La du peltoĉasistoj estiĝis prudentaj. Ili preterlasis la spuron, kiu pasis ĉirkaŭ la lango, kaj rapide iris rekte al altaj robinioj kaj pinoj, serĉante ŝirmon inter la arbustaro. Atinginte la arbaron, Samuel Dikulo haltis.

»Nu, sinjoro, la plej granda danĝero preteriris nin, mi pensas. La ruĝhaŭtuloj eble divenis niajn intencojn kaj atendis nin ĉi tie, kie ili estas ŝirmataj kontraŭ niaj kugloj kaj sendanĝere mortigus nin. Sed la friponoj estas pli stultaj ol obstina negro. Nun ili mortos kaj perdos siajn haŭtojn!«

»Perdos siajn haŭtojn!«, konfirmis Samuel Sveltulo, sekvante sian kamaradon, kiu prudente ŝteliris ĝis la kontraŭa rando de la lango. Ekstere kuŝis unu el la jam menciitaj ›golfoj‹. Ĝi estis laŭlonge disigita de rojo en du partoj, kies ambaŭ bordojn borderis densa arbaro. La rojo fluis de la plej supra herbejo kaj malaperis, formante kurbon, trans la kontraŭa arbara angulo. Unusola rigardo certigis min, ke la ruzo de la du peltoĉasistoj plene sukcesis.

Antaŭ kelka tempo ili estis irintaj trans la rojon, ĉepiede ligis siajn bestojn unu al la alia kaj tiam eniris la alian parton de la arbaro. De tie ili arke iris reen al siaj spuroj.

Intertempe la jankatuoj venis, rimarkis ambaŭ ĉevalojn kaj tuj retiriĝis malantaŭ la akvofluon por atendi la revenon de la blankuloj, kiuj ne havus ŝancon de transvivo. Por certiĝi pri la propra sekureco, ili antaŭe jam esploris la lokon, sur kiu ni nun kuŝis. Tion klare pruvis la signoj, kiujn ni rimarkis.

Ili nun kuŝis en distanco de malpli ol ducent paŝoj sen iu ŝirmo antaŭ ni malantaŭ la arbustoj ĉe la rojo. Iliaj ĉevaloj staris ligite al fostetoj en proksimeco. Estis bona ŝanco, ke la aero blovis direkte al ni, alikaze la bestoj flarus kaj malkaŝus nin.

»Samuel Sveltulo, vi prociono, ĉu vi vidas la kuprohaŭtulojn? Rigardu tie tra la truo, se vi sopiras vidi niajn ĉevalojn. Ili ne tuŝis ilin. Nun, sinjoro, levu la fusilon. Vi celos la unuan tie, mi la duan kaj Samuel Sveltulo la trian, poste prenu la hakilon kaj kuru antaŭen! Ja vi havas hakilon sub la mantelo, ĉu?«

»Mi havas, kaj krome du kuglojn en la fusilo, do mi pafos la unuan kaj la kvaran!«

»Bone, sinjoro! Mi supozas, ke ni surprizos ilin, pafante el alia direkto ol ili konjektas.«

Kvar pafoj klakis, kaj kvar indianoj renversiĝis, tri aliaj leviĝis, ekvidis nin kaj saltis al la ĉevaloj. La unua atingis sian beston, surĉevaliĝis kaj haste rajdis for. Mi ĵetis min sur la apudan viron, kiu eksaltis sur sian beston. Li ŝiris la batalhakilon de la zono kaj svingis ĝin por bato, tamen falante teren. Mia tranĉilo penetris ĝis la tenilo en lian bruston. Rigardante ĉirkaŭ min, mi rimarkis la du ĉasistojn, kiuj kuŝis sur la lasta indiano, kiu vane provis defendi sin. Ĉi tie mia helpo ne estis bezonata.

»Hirundo

La brava besto staris inter la arboj. Pro mia voko ĝi tuj alvenis. Mi sursidiĝis kaj rajdis ĉirkaŭ la arbaran langon, de kie mi vidis la indianon rajdantan je longa distanco. Lia revena vojo estis la sama, sur kiu li venis.

»Antaŭen, Hirundo

La vorto sufiĉis por peli la virĉevalon al plej rapida kurado, ĝi kvazaŭ flugis antaŭen, kaj jam post la unuaj momentoj estis videble, ke ĝi superis la ĉevalon de la indiano. En ĉiu sekundo la distanco inter ni malgrandiĝis, ĝis mi proksimiĝis je dudek ĉevallongoj. Li ekrigardis min kaj pli pelis sian beston.

»Haltu, Hirundo

La virĉevalo ekstaris kaj ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ĉar mi tiris la fusilon el la selomaŝo, kaj ĝi nun sciis, ke mi volas pafi. La pafo krakis, kaj la indiano falis de la ĉevalo. Dum ĝi forkuris sen rajdanto, mi proksimiĝis al la trafito. La kuglo penetris en la postkranion, li jam estis morta. Mi deĉevaliĝis kaj prenis tranĉilon, hakilon kaj munici-saketon kiel trofeojn. Sian pafilon li jam lasis en la ›golfeto‹ pro ektimo.

Residiĝante sur la selo kaj senintence rigardante al la fuĝanta ĉevalo, mi ekvidis laŭ la direkto de la spuroj, sed en malproksimo, malhelan amason de figuroj moviĝantaj al mi. Mi prenis la lornon de la zono, malŝovis ĝin kaj observis la suspektan aperaĵon. Estis indianoj sekvantaj niajn postsignojn, konjekteble la jankatuoj, pri kiuj Samuel Dikulo antaŭe parolis. Mi turnis min kaj kurgalope rajdis revene al la ›golfeto‹. Tie la du Samuel-oj okupiĝis pri la skalpado de la ses mortintoj.

»Ĉu vi kaptis lin?«, demandis Samuel Dikulo.

»Jes, ĉi tie estas liaj armiloj.«

La respondo nur puŝ-puŝe eliĝis el miaj lipoj, tiel min ekteruris la aspekto de la viro. Dum la luktado kun la indiano li perdis ĉapon kaj perukon, kaj nun mi vidis senharan kranion, kies postkreskinta haŭto montris timigajn kolorojn. Samuel Dikulo estis skalpiĝinta.

»Sinjoro, vi rigardas mian kranion, ĉu ne? Foje mi falis en la manojn de la jankatuoj. Skalpinte min, ili kredis, ke mi mortis kaj lasis min kuŝi. Samuel Sveltulo, la prociono, min trovis kaj prenis kun si. Mi multe suferis, kaj tiam mi rajdis al Cheyenne al frizisto por aĉeti ĉi tiun ratfelon, kiun oni nomas peruko. Ĝi kostis al mi kvar pakaĵojn da kastoraj peltoj, sed ĝi estas repagita, centfoje repagita, ĉar mi ĵuris, ke la ruĝaj friponoj donu unu skalpon por ĉiu deka haro. Mi jam kolektis notindan nombron supre en la kaŝloĝejo, kaj ĝi kreskos, tion mi konjektas. Jen, prenu viajn tri skalpojn, sinjoro.«

»Dankon, ĝis nun neniu skalpis min, kaj mi ne deziras havi tiun, ĉar …«

»Ĉu vi skalpis ankoraŭ neniun?« li interrompis min mirigite. »Vi pruvis, ke vi ne estas novulo en la okcidentaj landoj.«

»En la okcidentaj landoj«, sin enmiksis la sveltulo kun laŭda kapjesado.

»Kaj ĉu vi ne volas la ruĝajn felojn?«

»Pri tio mi havas alian opinion ol vi. Ni rapidu, ke ni foriru de ĉi tie. Malantaŭ ni estas grupo de indianoj, kiu povas esti en la ›golfeto‹ post dek minutoj.«

»Ĉu indianoj?«

La malgranda viro saltis per vigleco, je kiu mi ne taksis lin kapabla, ĝis la pinto de la arbara lango kaj serĉe rigardis en la prerion. Jam li revenis, ŝovis la tri akiritajn skalpojn sub la zonon, ŝirprenis sian armilon de la grundo kaj saltis trans la rojon.

»Atentu, Samuel Sveltulo, prociono, prenu la tri aliajn felojn kaj foriru! Alikaze la jankatuoj prenos vian felon.«

Ankaŭ mi prenis mian fusilon kaj sekvis la virojn. Kiam mi ankoraŭ trairis la arbustojn trans la rojo, ili jam sidis sur la seloj. Ni estis tro malfortaj por rezisti, ĉar mi taksis, ke ĉirkaŭ cent malamikoj proksimiĝas, kaj ni ne devis vidigi nin en la senŝirma prerio. Kiel eble plej rapide ni moviĝis laŭ la zigzaga arbara rando, haste rajdis jen sur senkreskaĵaj lokoj, jen inter arbustoj, arbetoj kaj arboj tranĉlinie tra mallarĝaj arbaraj strioj. La ĉevaloj de la du Samuel-oj kondutis elstare. Mi ne volis preterrajdi ilin kaj ne pelis Hirundon al ĝia plena rapideco. Tiel la rajdado daŭris kelkan tempon, ĝis ni atingis duan akvofluon, ĉe kiu Samuel Dikulo haltigis sian beston.

»Ĉu vi volas reiri al via societo, sinjoro?«

»Kompreneble, sinjoro Samuel! La distanco al ili estas nur iom pli ol du mejloj, kaj mi ne volas, ke ili maltrankviliĝos pri mi. Ĉu vi rajdos kun mi?«

»Ne. Ni estas ĉi tie sur la vojo al la du Shatter-viroj, kaj post kvaronhoro ni estos en sekureco. Mi supozas, ke vi endanĝerigus vin kaj vian societon, se vi daŭrigus vian rajdadon. Niaj spuroj malaperos ĉi tie, sed viaj postsignoj restos videblaj, kaj la indianoj malkovros ilin. Venu kun ni! Estas malpermesite al ni venigi fremdulojn al la kaŝloĝejo, sed vi meritas escepton. Decidu rapide, sinjoro!«

»Rapide, sinjoro!«, petis same Samuel Sveltulo.

»Do mi iros kun vi!«

Ĉi tiu decido estis rapide farita, kaj ĝi estas facile klarigebla. Ĉu mi preterlasu la unikan okazon konatiĝi kun la du Shatter-viroj? Mi vere endanĝerigus la societon, se mi kondukus la indianojn al ili per miaj spuroj. Ĉi tie niaj postsignoj malaperus pro la rojo, kaj el la kaŝloĝejo mi havos ŝancon, reiri al miaj amikoj sen minaci ilian sekurecon.

Ni direktis niajn ĉevalojn en la akvon por iri kontraŭflue. Rigardante reen, mi kredis vidi la moviĝon de kelkaj branĉetoj ĉe la arbara rando kaj la vizaĝon de indiano inter ili.

»Sinjoro Samuel, rajdu laŭ alia vojo kaj ne malkaŝu vian loĝejon, la indianoj jam alvenis!«

»Ĉu, sinjoro? Tio ne estas ebla, nia avantaĝo estas tro granda. Vi eraris, tamen ni rapidu!«

Mi rajdis malantaŭ ili, sed pretigis mian fusilon kaj ofte rigardis reen. Ne rimarkante ion suspektan, mi trankviliĝis per la penso, ke nur mia ekscitita fantazio imagigis al mi la vizaĝon.

II

La rojujo estis malmola kaj roka, tiel ke eĉ malgranda postsigno ne restis sur ĝi. La arbaro estiĝis pli kaj pli densa, atingis la akvon kaj estis plena de subarbetaĵoj, tiel ke ni ne trovis lokon, kie ni povis elrojiĝi. Ni rajdis proksimume dum kvaronhoro kontraŭ la fluo, ĝis la silento subite interrompiĝis:

»Kiu estas tie?«, aŭdis ni voĉon, sen ke mi povis rimarki la demandanton.

»La du Samuel-oj, vi prociono!«, respondis Samuel Dikulo, pikante per la tubo de la fusilo en la arbuston. »Malfermu, Jim Potter!«

La arbusto metita nur por la kaŝado de la enirejo malaperis dekstren, kaj ni direktis niajn ĉevalojn sur la bordon.

»Bonvenon, Samuel, bonvenon! Ĉu ĉiuj aŭ nur vi du revenis el la kanjono (vasta kaj profunda valo kun krutegaj bordoj, en kiu fluas rivero)? Kiu estas la fremdulo?«

»Vi aŭdos tion poste, Jim, nun fermu la truon. Estas jankatuoj malsupre en la ›golfeto‹, kiuj volas alporti al ni siajn felojn, mi konjektas.«

Tuj la viro remetis la arbustojn sur la antaŭan lokon, kaj ni rajdis plu. Antaŭ ni troviĝis unu el la malgrandaj senarbejoj, kiuj estiĝis per tio, ke ventego renversas aron de arbegoj, kaj tiuj siaflanke premas teren la ĉirkaŭajn malaltajn arbetojn kaj arbustojn. Tiel meze en la praarbaro formiĝis loko, kiun la homo povis ŝanĝi per hakilego kaj fajro al kaŝloĝejo, kiun uzas ĉasistoj kiel konstantan provizejon kaj kaŝejon kontraŭ la persekutado fare de indianoj.

Meze de la libera loko brulis »blanka« fajro, ĉirkaŭ kiu sidis pluraj veraj arbarlanduloj. La rando de la senarbejo estis tute nepenetrebla, kaj kiam mi pririgardis ĝin, mi ekvidis en malproksimo malgrandan trunkodomon, en kies pordo staris du viroj, kiuj observis nin.

»La Shatter-viroj, sinjoro«, diris Samuel Dikulo, montrante ilin per fingro. »Venu, ni devas raporti al ili.«

»Raporti al ili«, ripetis la longa sveltulo, kiu kredis, ke li tiel plej bone pruvis la kamaradecon al la dikulo.

La du viroj iris kelkajn paŝojn renkonte al ni. Eĉ se la famo trois, tiel, kiel ili nun staris antaŭ mi, ili havis la valoron de pli ol cent aliaj viroj.

La patro estis vere granda homo. Longa blanka hararo ondumis ĝis la larĝaj ŝultroj; la brilado de liaj grandaj bluaj okuloj ankoraŭ ne griziĝis de aĝo. Vento kaj vetero, neĝo kaj pluvo, varmego kaj frosto tanis liajn vizaĝtrajtojn, kaj ĉiu colo de lia grandega figuro atestis forton, kiun malpliigis nek tempo nek penoj.

La filo estis preskaŭ same granda kaj same heroeca kiel li. Lia densa nigra hararo estis maŝe ligita kiel tiu de indianoj; lia plena, tamen akra vizaĝo estis bruniĝinta de la suno, eble ankaŭ de la deveno, ĉar liaj trajtoj montris la mestizon; la strikta alk-leda jako emfazis la larĝan bruston anstataŭ kaŝi ĝin, kaj liaj movoj estis facilmovaj, lertaj kaj fortaj kiel tiuj de jaguaro, kiu vidas malamikon antaŭ si.

La komenco de la interparolo estis tute alia, ol mi atendis. La rigardo de la pli aĝa viro falis for de mi sur mian virĉevalon.

»Ĉu Hirundo?«, vokis li mirigite, »vere, tio estas Hirundo! Kiel vi alproprigis al vi la beston, sinjoro?« Liaj okuloj penetre rigardis min, kvazaŭ li volus enterigi min per la suspekto naskiĝinta en li.

»Mi ricevis ĝin de Winnetou, la tribestro de la apaĉoj (komuna nomo de diversaj grupoj de atabaskaj indianoj en la sudo de Usono kaj la nordo de Meksiko), kun kiu mi bivakis dum kelka tempo ĉe Suanca-rivero.«

»Ĉu li donis al vi sian plej bonan ĉevalon? Tiam vi plenumis al li tre gravan servon!«

»Iuj tribanoj de la atabaskoj (indiana popolo en Norda Ameriko) surprize atakis lin. Lia destino estis la morto sur torturfosto. Mi enmiksiĝis, nu, kaj la ceteron vi povas imagi. Mi plu vagis kun li, li estiĝis mia elstara instruisto, kaj je adiaŭo mi ricevis Hirundon

»Mi ne konas vin, sinjoro, kaj tio, kion vi rakontas, povas esti fikciaĵo. Winnetou ne proponis la ĉevalon eĉ al mi, je nenia prezo li vendus ĝin, ĉar ne ekzistas samkvalita besto en la tuta stepo. Kiu aperas sur ĝi antaŭ la okuloj de Josias Shatter, estas rigardata kiel la murdinto de la apaĉo. Ĉu vi povas neniigi la suspekton?«

Mi faris paŝon reen kaj kaptis la tranĉilon.

»Sinjoro, ripetu viajn vortojn, kaj vi havos eblecon kompari mian klingon al tiu de via bataltranĉilo. Kiel mi povas pruvi ĉi tie ĉe la Yellowstone-rivero, ke Hirundo estis donaco al mi antaŭ unu jaro ĉe la Suanca-rivero?«

Liaj okuloj ŝajnis penetri en mian animon.

»Ekzistas pruvo. Se Winnetou amis vin, tiam liaj silentemaj lipoj malfermiĝis por vi. Ĉu vi konas lian plej grandan malamikon?«

»Ĉu vi aludas Ŝa-tunga-on, la tribestron de la jankatuoj, kiu murdis lian fratinon, ĉar ŝi edziniĝis ne al li, sed al blanka ĉasisto?«

»Kaj kiu estis tiu blanka ĉasisto?«

»Josias Parker, kentukiano.«

Li etendis al mi la manon.

»Vi sukcese trapasis la provon. Do koran bonvenon, sinjoro. Kiel vi aliĝis al la du Samuel-oj?«

»Tion ni rakontos poste, kolonelo«, sin intermiksis Samuel Dikulo. »Mi konjektas, ke mi devas raporti pli gravajn novaĵojn. La jankatuoj surprize atakis nin ĉe la Big-Horn-montoj, kaj forsavis sin nur mi kaj Samuel Sveltulo, la prociono, sed ili trovis niajn spurojn kaj sekvis nin ĝis la ›golfeto‹, kie ilin atendis niaj kugloj.«

»Atendis niaj kugloj«, kapjesis lia longa kamarado.

»Ĉu estis eble, Samuel? Kaj vi vere estis surprizitaj kaj buĉitaj – sed tion vi rakontu al mi poste; nun nia sekureco estas grave minacata.«

Li levis la manon al la buŝo kaj aŭdigis la vokon de preri-koko. Post malmultaj momentoj naŭ fortaj viroj staris apud ni.

»Aŭskultu, knaboj, la jankatuoj estas en la ›golfeto‹. Ĉiu scias, kion li devas fari en tiu kazo. Ili mortigis niajn kamaradojn en la kanjono, la ceteron rakontos al vi la Samuel-oj. Bill Hawkens, pretigu vin kaj ŝteliru al la ›golfeto‹, mi devas sciiĝi pri la situacio. La gardo ĉe la pordo estos duobligata, kaj la blanka fajro ŝanĝiĝos al ruĝa. Vi, sinjoro, eniru kaj sidiĝu komforte laŭ niaj eblecoj. Vi bezonos trankvilon kaj fortiĝon.«

Dum la aliaj restis en libera aero, mi iris kun li en la kabanon. Ĝi konsistis el ununura ĉambro, kies kvar vandoj surhavis strangan terurigan ornamaĵon. Pendis sur ili de supro ĝis malsupro indianaj skalpoj.

»Sidiĝu ĉe la tablo kaj diligente manĝu! Mi parolos kun la du Samuel-oj kaj post nelonge revenos.«

Li eliris. Mi rigardis la ĉambron. Super la longaj haroj de la skalpoj estis fiksita aro de armiloj kutimaj en la prerio. Mi eknombradis la skalpojn: dek - dudek - dudek kvin - tridek – mi ĉesis la nombradon kaj deturniĝis. Mi vidis modelan ekzemplon de la sovaĝa energio, per kiu okazis la neniiga bato kontraŭ tiu homa raso dediĉata al la pereo kaj lastfoje baraktanta kontraŭ la morto. Pro teruro mi ne povis manĝi, malgraŭ la malsato, kiun mi sentis.

Post kelka tempo Josia Shatters denove eniris.

»La du Samuel-oj rakontis al mi ĉion, kio okazis. Mi dankas vin pro la helpo. Oni apenaŭ vidas, ke ili estas miaj plej bonaj ĉasistoj.«

Li sin sidigis sur liton proksime al mi.

»Ĉu vi ne manĝis?«

»Mi ne povis«, mi respondis kun senintenca rigardo al la mur-ornamaĵo.

»Pa! Kiu iras al la okcidentaj landoj, devas ĵeti antaŭ ĉio emociojn en la Mississippi-riveron. Mi estas Josias Parker, la kentukiano, pri kiu vi antaŭe parolis. Mi ne volas rakonti longan historion, kian ĉiu povas travivi mem, sed Ŝa-tunga rostis mian vivan fraton sur la fosto, li rabis, skalpis kaj ĵetis al la kojotoj (kojoto – specio de sovaĝa nordamerika hundo) miajn edzinon kaj infanojn, li pelĉasis kaj persekutis min ĝis la hodiaŭa tago. Tial mi ĵuris al li kaj lia tuta tribo pereon kaj morton. La jankatuoj estis fortaj kaj potencaj, nun iru kaj demandu, kiom da kapoj ili havas. La ›Shatter-duopo‹ efektivigas sian promeson. Hodiaŭ li aŭdacas ataki mian kaŝloĝejon, sed li kaj liaj ruĝaj friponoj trovos nenion alian ol la morton. Vidu!«

Li paŝis al la malantaŭa muro kaj malfermis pordon kondukantan al la densa praarbaro. Li iris eksteren kaj tiris ŝnuron el bizona ledo – kaj la antaŭa enirejo fermiĝis per forta riglilo. Tiam li prenis meĉon de sur najlo kaj turnpuŝis ĝin en truon troviĝantan en la planko de la kabano.

»Ĉu vi komprenas tion, sinjoro?«

Mi kapjesis.

La mekanismo estis instalita por logi la malamikon en la trunkodomon, fermŝlosi kaj eksplodigi ĝin, dum la posedanto sin forsavas tra la malantaŭa pordo. La sangaj teritorioj ne kreskigas la floron de kompato.

»Supre en la Big-Horn-montoj kuŝas amasoj da oro; mi malkovris kanjonon kun orgrajnoj grandaj kiel la ovoj de kolomboj. Duono de mia societo ĉiam laboris tie por ekspluati la riĉaĵojn, por ke post la morto de Ŝa-tunga ni havu monon por vivi en la orientaj ŝtatoj. Mi estas riĉa, la oro estas enterigita ĉi tie en la kaŝloĝejo. Ŝa-tunga nun malkovris la virojn, atakis kaj mortigis ilin, kaj la du, kiuj bonŝance sin forsavis …«

Ekstere eksonis la bleko de preri-koko, kaj tuj poste pafo. Li saltis al la pordo kaj malfermis ĝin per mekanismo nevidebla de mi. Krakis kelkaj pafoj. Ankaŭ mi rapide iris al la enirejo kaj venis ĝustatempe por vidi, ke indianoj multgrupe penetris de la rojo sur la senarbejon. La vizaĝo, kiun mi vidis dum la rajdado, do vere estis vizaĝo. Iu prudente sekvis nin kaj malkovris la sekretan enirejon. La bedaŭrinda Bill Hawkens ĉiuokaze estis kaptita kaj »estingita«.

»Ho, tio okazas tro rapide!« vokis la surprizita peltoĉasisto kaj ŝiris la preri-fajrigilon de la ligna tabulo. Tuj la meĉo bruletis sur la planko. Tiam li haste malfermis la malantaŭan pordon.

»Rapide, sinjoro, helpu min savi la armilojn!«

Dum ekstere sur la senarbejo la ĉasistoj serĉis ŝirmon malantaŭ malorde kuŝantaj trunkoj kaj bridis la malamikon per bone celitaj pafaroj, ni rapide prenis la armilojn de la muroj kaj portis ilin en la arbaron sub tie starigitan tegmenton.

La mallonga krepusko rapide ŝanĝiĝis al malhela vespero. La fajro, kiu komence estis nutrita per grandaj lignopecoj laŭ la kutimo de la blankuloj kaj tial nomiĝis »blanka« fajro, ne plu flagris altflame, sed estis kolapsinta, ĉar oni nutris ĝin laŭ la maniero de ruĝhaŭtuloj, kiuj ŝovas iom-post-iom branĉojn en fajron por ne malkaŝi sin per fumo kaj flamo. Do la indianoj ne povis ekkoni la kaŝitajn blankulojn kaj ricevis ties kuglojn, sed ili mem ne povis boncele pafi. Jen la profunda voĉo de ilia tribestro sonis super la senarbejo, laŭ lia ordono ili prenis siajn batalhakilojn kaj sin ĵetis trans la trunkojn, malantaŭ kiuj kuŝis la peltoĉasistoj.

»Antaŭen, knaboj, al mi!« vokis Josias Shatter. La ĉasistoj salte leviĝis kaj rapide alkuris, tuj sekvataj de la indianoj, kiuj penetris malantaŭ ili en la trunkodomon.

»For, for, en la arbaron!« ordonis Josias, per fortaj hakoj malhelpante la indianojn, por ke ili ne persekutu liajn kamaradojn.

Nun mi unuafoje vidis, kial li estis nomita »Shatter«, la frakasanto. Li batis ne per la klingo, sed per la kapo de sia terura armilo, kaj ĉiu hako neeviteble frakasis la kranion de la trafito en kraketantajn pecojn. La blankuloj hastis preter li tra la malantaŭa pordo; lia filo sekvis, kaj mi post tiu; kaj tiam ankaŭ li elsaltis, puŝe fermis la pordon kaj ŝovis du fortikajn riglilojn antaŭ ĝin. Rigardinte kelkajn sekundojn tra truo en la ĉambron, kiun la indianoj plenigis per kolera kriado, li tiris la ŝnuron, kaj la antaŭa enirejo fermiĝis.

»La kabano estas plena, antaŭen, knaboj, ĉirkaŭ la kaŝloĝejo kaj en la rojon!«

Li impete kuris antaŭen, kaj ni sekvis. Kiu elpafis sian armilon, prenis el la kaŝita provizejo iujn freŝe ŝargitajn. Mallarĝa vojo estis senarbustigita ĉe la rando de la senarbejo. Ĝia buŝo ĉe la rojo estis kovrita per pluraj arbustoj. Ni penetris tra ĝi, iris en la akvon kaj post kelkaj momentoj staris ĉe la negardita enirejo al la kaŝloĝejo.

Ekbruis eksplodo, kiu tremigis la grundon sub ni; granda fajra kolono kreskis funelforme ĉielen tie, kie la trunkodomo staris, kaj ŝiris ties ruinaĵojn alten. Ĉiuj indianoj estis kolektiĝintaj tie por liberigi siajn kamaradojn; la eksplodo kaptis ankaŭ la plejmulton el ili, kaj apenaŭ la ruinaĵoj refalis sur la teron, kiam Josias vokis: »Kontraŭ la ceterajn! Unue pafu, kaj poste uzu tranĉilon kaj hakilon!«

La pafado efikis terure, kaj tiam la indianoj senkonsciaj pro surprizo mortis preskaŭ sen rezisto pro la fortaj hakoj de la peltoĉasistoj.

»Heligu la fajron, knaboj, ni devas vidi!«, ordonis la kolonelo. La longaj grizaj haroj falis ĉirkaŭ lia kapo, la okuloj ŝprucis pro batalemo, kaj kiun lia hakilo atingis, tiu estis perdita. La filo staris ĉe lia flanko kaj honoris sian nomon, lia batalhakilo trovis ne malpli da viktimoj ol tiu de la patro.

»Ho – ho – hi!« eksonis la vigliga batalvoko de la malamika tribestro, kiun kolerigis la buĉiĝo de liaj tribanoj. Sin ĵetante al Josias, li devis preterkuri min. Mi kaptis lin je la hararo tur-forme starigita kaj ornamita per plumoj, tiris lin reen kaj etendis la brakon por bato.

»Haltu, sinjoro, tiu estas Ŝa-tunga, li estu mia!« vokis la kolonelo al mi kaj ĉirkaŭkaptis la indianon per ambaŭ brakoj. Estiĝis terura luktado. Ambaŭ viroj staris kvazaŭ enradikiĝintaj en la teron; neniu bato, neniu hako okazis, nek piko nek tranĉil-puŝo, nur iliaj muskoloj laboris per streĉego. Kiu perdus la staron, tiu estiĝus viktimo de la kontraŭulo. Tiam Samuel Dikulo alsaltis; ni aliaj estis engaĝitaj kontraŭ niaj propraj malamikoj.

»Kuraĝe, kolonelo, firme tenu lin. Nun li pagu al mi mian perukon.«

Li forĵetis la hakilon, tiris per la dekstra mano la bataltranĉilon, prenis Ŝa-tunga-on per la maldekstra mano je la haroj, tri rapidaj tranĉoj – forta ektiro –- li tenis la kranihaŭton de la vive skalpita viro en la mano. Tiu falis teren kun krio el la profundo de sia animo.

Terura hurlado sonis el la gorĝoj de la indianoj. Ili vidis sian tribestron faligita, atakis nin per ĉiu forto, ĵetis, puŝis, batis kaj ŝovis nin flanken kaj kuris per longaj saltoj al la enirejo por forsavi sin. Ni komencis persekutadon.

La sovaĝa pelado pasis laŭ la rojo, kiu estis tiel mallarĝa, ke ne pli ol du viroj povis stari en ĝi unu apud la alia. Ne estis tempo por prudento kaj singardemo. Ni kuris tiel rapide, kiel ĉiu povis. Kiu falis, tiu restis kuŝanta en la akvo, ĝis la aliaj transsaltis lin.

Antaŭe krakis pafo – plia – tria. Kio estis tio? La kolera hurlado de la indianoj denove eksonis.

»Ataku, knaboj, ataku! Mi ne scias, kio estas tio, sed konjekteble ili renkontis kontraŭstaron. Enfermu ilin pinĉe!«

Denove antaŭen. Nun ni atingis ilin. Antaŭ ni ankoraŭ krakis pafoj, komence forte el fusiloj, poste pike kaj delikate el revolveroj (manaj pafiloj kun pluraj ŝargoj, kiuj troviĝas unuope en turniĝanta cilindra kartoĉujo malantaŭ la tubo); fine laboris nur la senbrua, sed senripoza ŝtalo.

»Daŭrigu, knaboj«, mi aŭdis viran voĉon antaŭ ni; »iu batalas kontraŭ ili ankaŭ en la dorso. Post la batalo ni vidos, kiun atakis la friponoj.«

Mi konis tiun voĉon. Ĝi apartenis al la maljuna peltoĉasisto, kiun mia societo elektis kiel gvidanton.

»Will Rawley«, mi vokis al li, »staru firme kaj lasu neniun trairi!«

»Saluton, tio ja estas nia sinjoro el Germanio, kiun ni serĉas! Venu, knaboj, ni iru al li!«

Post kelkaj minutoj li staris antaŭ mi kaj ĝoje skuis miajn manojn.

»Ĉe Dio, sinjoro, estis timo kaj zorgado pro vi, kaj poste laboro, unue malsupre en la ›golfeto‹ kaj nun ĉi tie. Kie vi troviĝis?«

»Atendu mallongan tempon, sinjoro Rawley, nun ni havas aliajn farendaĵojn!«

Ankaŭ la ceteraj ĉasistoj aliris kaj montris sian ĝojon pro nia revido. La indianoj estis venkitaj kaj preskaŭ nuligitaj, ĉar nur malmultaj el ili sukcese forfuĝis tra la densaj kreskaĵoj rande de la arbaro. Ni konvinkiĝis, ke la indianoj kuŝantaj en la rojo estis mortintaj, kaj reiris al la kaŝloĝejo por zorgi pri niaj vundoj. Kvankam la batalo finiĝis sukcese por ni, estis neniu, kiu ne havis gravan aŭ malgravan vundon.

La fajro brulis ›blanke‹ kaj altflame kaj flagre prilumis la lokon de atako kaj ruiniĝo. Josias salutis kun dankema bonkoreco la novajn gastojn, kiuj venis je konvena tempo. La zorgo pri mi pelis ilin sur iliajn ĉevalojn kaj en la prerion. Tie ili renkontis la forfuĝantan ĉevalon de la indiano mortigita de mi. Ties spurojn ili sekvis reen kaj trafis la signojn de la jankatuoj, kiuj kondukis ilin ĝis la rojo, kie staris la garditaj ĉevaloj de la indianoj. Tiujn gardantojn ili atakis, kiam ili aŭdis la eksplodon. Bruo kaj flamoj montris la vojon al la loko, kie eble iu bezonis ilian helpon.

Ankaŭ mi rakontis, dum la kolonelo bandaĝis al mi la malgrandan vundon, kiun mi ricevis sur la brako per tranĉilo.

»Nun mi kredas elkore, sinjoro, ke Winnetou estis via instruanto«, li diris, post kiam mi finis. »Mi rakontos al li pri vi, ĉar mi revidos lin. Mian ĵuron mi plenumis kaj nun iros orienten. Antaŭ tio mi grimpos trans la Rokan Montaron kaj raportos al la tribestro de la apaĉoj, ke la murdinto de lia fratino mortis en batalo.«

Aŭdinte la lastajn vortojn, la du Samuel-oj aliris.

»Ni akompanu vin, kolonelo«, petis la dikulo. »Mi devas vidi Winnetou-on kaj rekompence donacos al vi la skalpon de Ŝa-tunga.«

»Mi ne plu volas havi skalpojn, Samuel. Mia fero trapikis la nigran koron de la murdinto; lian haŭton vi havu. Sed, se vi volas, vi iru kun mi!«

»Dankon, sinjoro. Kaj ĉu Samuel Sveltulo, la prociono?«

»Ankaŭ iru kun mi, ĉar vi du apartenas unu al la alia.«

»Estas ĝuste, kolonelo. Vi ne pentos tion, ĉar sur la vojo tien ni renkontos multajn ruĝhaŭtulojn, kaj mi konjektas, ke eĉ la Shatter-duopo bezonos la fusilojn de la Samuel-duopo.«

»La fusilojn de la Samuel-duopo«, kapjesis Samuel Sveltulo, kontente mienante, ĉar ankaŭ estonte li restos ĉe sia kolonelo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.