La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA UNUA ALKO

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La unua alko

Ĉu mi konis lin? Kia demando! Sub lia gvidado mi travivis mian unuan aventuron en la malproksima okcidento, aventuron, kiu – mi rakontos ĝin al vi, kvankam vi poste mokridos pri mi.

Li reale nomiĝis Fred Cutter, sed pro lia ŝanceliĝa irado kaj ĉar la kostumo malstriktege pendis sur la maldika korpo, oni nomis lin Old Wabble. Iam li estis vakero (bovgardisto kaj pelisto, bienlaboristo) en Teksaso (Teksaso – suda partoŝtato de Usono (Texas)) kaj tiel kutimiĝis al la tieaj vestaĵoj, ke eĉ ĉi tie en la nordo neniu povis igi lin formeti ilin kaj ŝanĝi al alia vestaĵo.

Mi ankoraŭ vidas lin, kiam li staris altkreskinte kaj sveltege antaŭ mi, havante la piedojn en nepriskribeble aĉaj ŝuoj kaj la gambojn en pratempaj ledaj pantalonoj. Super la ĉemizo, kies koloron mi preferas ne mencii, pendis jako, kies unusola avantaĝo estis ĝenerala senĝeneco. Brusto kaj kolo restis nekovritaj. Sub la ĉifonita ĉapelo li ĉiam havis tukon vinditan ĉirkaŭ la frunto. Ties pintoj pendis sur la ŝultron. Krom tiu lin ornamis longa bataltranĉilo ĉe la zono kaj pezaj arĝentaj ringoj tra la orelaj lobetoj. La granda, bruna, osteca mano tenis ĉiam bruletantan cigaredon – alimaniere oni vidis lin nur malofte. Plej atentiga trajto estis lia maljuna, sulkoriĉa kaj ĉiam glate razita vizaĝo kun fortaj negrolipoj, pinta nazo kaj akraj grizaj okuloj, kiuj, kvankam ĉiam duone fermitaj, preskaŭ nenion pretervidis. Ĉu tiu vizaĝo estis jen en ripoza, jen en mova stato, sed ĉiam ĝi havis esprimon de supereco, kiu estis komparebla al nenio. Tiu supereco estis plenprava, ĉar Old Wabble malgraŭ sia ŝanceliĝa aspekto estis majstro de rajdado, en la uzo de fusilo kaj de ĵetŝnuro. Same ne mankis al li iu el la aliaj scipovoj, kiujn devas havi vera okcidentlandulo. Tio estas klara. estis lia preferata frazo, kiu pruvis, ke la plej malfacilaj aferoj estis al li facilaj kaj memkompreneblaj.

Por prezenti min, mi estis metieja skribisto malsupre en Ogden ĉe la konstruado de la fervojo kaj perlaboris tiom da mono, ke mi povis provizi min per iloj kaj efektivigi mian originan planon, iri al Idaho (nordokcidenta partoŝtato de Usono) por serĉi oron. Mi estis senspertulo, kompleta novalveninto, kaj igis nur unu amikon akompani min, por ne dispartigi la atendatajn riĉaĵojn inter tro multaj kamaradoj. Tiu estis Ben Needler, kiu, same kiel mi, ne posedis spertojn pri la sovaĝa okcidenta lando. Elirante la vojaĝoĉaron en Eagle-Rock, ni estis vestitaj kiel dandoj kaj ŝarĝitaj kiel azenoj per multaj belaj, bonaj kaj brilaj objektoj, kiuj havis la econ, ke ili ne estis utilaj. Post unu semajno ni alvenis al Payette-Fork kaj aspektis kiel vagabondoj, preskaŭ mortis pro malsato kaj dumvoje jam forĵetis la superfluajn objektojn de nia ekipaĵo, do ĉion escepte de armiloj kaj municio. Mi sincere konfesas, ke tiam mi donus mian armilaron interŝanĝe kontraŭ bongusta buterpano, kaj Ben Needler certe farus same.

Ni sidis ĉe rando de arbusto, pendigis niajn vundiĝintajn piedojn en akvon kaj parolis pri diversaj delikataj manĝaĵoj, pri kiuj ni ne parolus, se ni havus ilin, pri kapreola femuraĵo, bizona fileto, ursa piedaĵo kaj alka rostaĵo. Jes, alkoj ekzistis ĉi tie en la regiono, kaj ili estis preskaŭ pezaj kiel virbizonoj.

Ben diris, klakante per la lango: »Bonŝanco! Se tia besto proksimiĝus, mi volonte pafus miajn du kuglojn al ĝi inter la kornojn, kaj tiam …«

»Tiam via vivo finiĝus!«, sonis ridanta voĉo malantaŭ ni el la arbusto. »La alko kaĉigus vin per siaj kornoj. Oni ne pafas al tiu besto inter la kornojn. Kornojn ĝi tute ne havas. Ĉu vi ekflugis kiel lernantoj en New York kaj falis ĉi tie el la aero, sinjoroj?«

Ni leviĝis kaj rigardis la parolanton, kiu nun grimpis el inter la arbustoj, de kie li subaŭskultis nin. Jen li staris, kiel mi ĵus priskribis lin, Old Wabble, kun vizaĝesprimo, kiu ne honorigis nin, kaj kun indulge supereca rigardo el duone fermitaj okuloj. La sekvan interparolon mi preterlasas. Li ekzamenis nin kiel instrusto siajn lernantojn kaj tiam invitis nin iri kun li.

En distanco de proksimume unu mejlo de la rivero troviĝis trunkodomo sur malgranda stepa herbejo ĉirkaŭita de arbaro. Malantaŭ ĝi estis kelkaj senpordaj staloj destinitaj por la ĉevaloj, muloj (idoj de ĉevalino kaj virazeno) kaj bovoj nun paŝtantaj en libera aero. Old Wabble iam ŝanĝiĝis de vakero al memstara bredisto. Liaj dungitoj estis Will Litton, la blanka ĉeflaboristo, kaj kelkaj ŝoŝonoj (indiana popolo en la nordo kaj nordokcidento de Usono), kiujn li nomis vakeroj, kaj kiuj estis tre fidelaj kaj sindonemaj. Ni vidis ilin ŝarĝi malpezan ĉaron per tendo-tolo kaj aliaj objektoj.

»Tio estas afero por vi«, opiniis la maljunulo. »Vi volas pafi alkojn, kaj tie oni preparas ĉasekskurson. Mi volas vidi, kion vi scipovas. Se vi estas bravaj knaboj, tiam vi povos resti ĉe mi. Unue venu en la domon, ĉar tio estas klara, ke malsata pafanto pafas en la aeron.«

Ni ĝuis la situacion, manĝante kaj trinkante, kaj tiam ni ekiris, ĉar Old Wabble ne intencis prokrasti la ekskurson pro ni. Ni ricevis ĉevalojn kaj rajdis kun la aliaj al la rivero, kie ekzistis trapasebla vadejo. Je la pinto de la rajdantaro troviĝis la maljunulo, kiu volis, ke mi restu ĉe li. Per kondukrimeno li kondukis mulon apud si. Estante trans la rivero, ni vidis la aliajn sekvi nin, Ben Needler sur bruna ĉevalo kaj Will Litton sur blanka; malantaŭ ili veturis la ĉaro tirata de kvar ĉevaloj, kiun direktis unu el la indianoj. Tiu nomiĝis Pakve-muh, Sanga Mano, sed en sia civila kostumo li ne aspektis sangavida. Liaj samtribanoj restis sur la bieno, ĉar la maljunulo fidis ilin.

Pasinte la vadejon, ni rajdis mallongan distancon tra la maldensa arbaro kaj tiam en verdan, senarbaran valon, kiu kondukis nin al herboriĉa stepo. Atinginte post kelkaj horoj ties kontraŭan finon, kie la tereno altiĝis, ni haltis por bivaki. Oni malŝarĝis la ĉaron kaj starigis la tendon. En la fono oni ligis la bestojn, en la antaŭa parto de la bivakejo ekbrulis fajro. Ĉi tie ni volis resti unu tagon por ĉasi antilokaprojn (bestofamilio, nek antilopoj, nek kaproj) aŭ eĉ bizonojn. Unuopaj, dise kuŝantaj skeletoj vidigis al ni, ke iutempe preteriris bizonoj. Kranio paliĝinta en la suno kuŝis proksime de nia tendo, kiu restos staranta ĉi tie sub la gardado de Sanga Mano, dum ni blankuloj volis iri al alta marĉo, kie estis multaj alkoj, kiel Old Wabble asertis.

Bedaŭrinde ni vidis ĉaseblan beston nek je la sama nek je la posta tagoj. Tio tre kolerigis la maljunulon, sed kontentigis min, ĉar mi timis lian akran juĝon rilate al mia lerteco pri pafado. Trafi preĝejan turon je distanco de tridek paŝoj, tion mi kredis, sed estis certe, ke mi pafus grandan truon en la naturon, se iu postulus, ke mi pafmortigu rapidpiedan antilopon je sesdek paŝoj.

Tiam Old Wabble volis ekzameni nian lertecon pri pafado kaj postulis, ke ni celu kelkajn vulturojn. Tiuj birdoj sidis en distanco de ĉirkaŭ sepdek paŝoj sur bizona skeleto, kaj mi estis la unua, kiu pruvu sian povon. Nu, mi diras al vi, la vulturoj estis kontentaj pri mi, ĉar okazis tio, kion mi antaŭvidis. Mi pafis kvar fojojn sen trafi, kaj neniu el la vulturoj intencis eĉ nur forfuĝi. Tiuj bestoj tre bone scias, ke neniu serioza homo havas la ideon pafi kontraŭ ilin. Pafo ilin logas anstataŭ fortimigas, ĉar de ĉiu ĉasita predo ili ricevas almenaŭ la intestojn. Ben dufoje maltrafis, nur lia tria kuglo mortigis vulturon kaj forpelis la aliajn.

»Vere nekompareble!«, moke ridis Old Wabble, senorde skuante siajn membrojn. »Sinjoroj, tio estas klara, vi estas vere taŭgaj por la sovaĝa okcidento, ne timu pri vi! Vi ellernis ĉion, kion vi povas lerni, kaj vi plu lernos nenion!«

Ben trankvile akceptis la juĝon, sed mi koleriĝis, kio havis neniun alian efikon, ol ke la maljunulo respondis al mi: »Silentu, sinjoro! Via kamarado trafis almenaŭ je la tria pafo, do li povas esperi. Vi estas sentaŭga por la okcidento; mi ne bezonas vin kaj konsilas al vi, ke vi plej rapide foriru!«

Tio tre ĉagrenis min, ĉar neniu majstro falas el la ĉielo, kaj la pulvo, kiun mi tiam foruzis, certe pezis eĉ ne unu pundon. Mi planis nepre akiri la estimon de la maljunulo.

Je la sekva mateno ni ekiris al la alta marĉo en la Salmon-River-montoj. Nutraĵoj, vazaro, kovriloj kaj aliaj necesaĵoj estis ŝarĝataj sur la mulon; la ĉaro, kiun ni ne povis uzi en la senvoja montaro, restis ĉe la tendo. Vi konas la landon, tial mi ne priskribos la rajdon; nia vivo ofte estis en danĝero, precipe sur la loko, kie la Snakes-kanjono (vasta kaj profunda valo kun krutegaj bordoj, en kiu fluas rivero) pasas laŭ akra angulo kaj trans tio atingas la Vihinaŝt-vojon. Dekstre alta roka krutaĵo, maldekstre nigra abismo, kaj inter ili vojo por ĉevaloj larĝa ĉirkaŭ du ulnojn. Bonŝance niaj ĉevaloj konis tiajn vojojn, kaj mi ne suferis je kapturniĝo! Sen akcidento ni trapasis la mallarĝejon. Baldaŭ sin anoncis nova, alia danĝero, kiun mi ĝis nun ne konsideris.

Rajdante sur la Vihinaŝt-vojo supren, ni renkontis grupon de ok surĉevalaj indianoj, el kiuj kvar estis ornamitaj per tribestro-plumoj. Videble ili ne timis pro nia subita apero kaj rigardis nin dum la senparola preterrajdo per tiu melankolie indiferenta mieno, kiu estas propra al la ruĝa raso. Unu el la antaŭaj, sidanta sur blankĉevalo, surhavis strangan, longforman objekton, ornamitan per plumaj franĝoj, sur la maldekstra brako. Mi sentis min strange tuŝita pro la senparola, senĝoja renkontiĝo kun tiuj iamaj mastroj de ĉi tiu regiono. Mi tute ne opiniis ilin danĝeraj, ili ne surhavis milit-koloraĵojn nek portis iujn armilojn. Ni apenaŭ transpasis la sekvan altaĵon, kiam Old Wabble haltis kaj diris, kolere rigardante reen:

»Dio malbenu ilin! Kion la friponoj volas ĉi tie? Ili estas panaŝtoj, vivante malpace kontraŭ la veraj ŝoŝonoj aŭ serpento-indianoj, al kiuj apartenas miaj vakeroj. Kien ili iras? Ilia itinero preterpasos mian bienon. Kia danĝero, ĉar mi ne estas hejme!«

»Ili estis sen armiloj«, mi diris.

Old Wabble rigardis min malestime per siaj duone fermitaj okuloj, tute malatentis mian parolon kaj daŭrigis: »Nia ĉasado je alkoj neniiĝis almenaŭ por hodiaŭ kaj morgaŭ. Ni devas reiri al la tendo kaj eble eĉ al la bieno. Ni devas devanci (devanci – atingi pli frue la celon, preterirante kaj postlasinte) ilin. Bonŝance mi konas vojeton, kiu malproksime de ĉi tie kondukas malsupren, tamen ne por rajdantoj, sed nur por bonaj grimpantoj. Antaŭen, knaboj! Mia decido estis farita. Ili devas renkonti niajn pafiltubojn, tio estas klara.«

Ni rajdis galope dum kvin minutoj maldekstren en la rokojn, tiam ni alvenis en malgrandan altaĵan valon, kies grundo konsistis el marĉo kaj herbaro. Sur la ŝtonaj randoj kreskis altaj Hemlok-pinoj, inter kiuj fluetis akvo. Old Wabble saltis de sur la ĉevalo kaj diris:

»Tie ĉe la fino de la valo la vojo kondukas suben. Se ni rapidos, ni estos antaŭ la ruĝuloj ĉe la tendoj. Unu devas resti ĉi tie ĉe la bestoj, nome tiu, kies mankon ni ne sentos, kaj tiu kompreneble estos tiu elstara Sam, kiu kvarfoje mispafis. Li trafus nin anstataŭ iun ruĝulon.«

Nu, tiu »elstara Sam« kompreneble estis mi, Samuel Parker, iama metieja skribisto ĉe la fervoja konstruado en Ogden City! Kolere mi kontraŭdiris, sed fine devis obei. La tri aliaj kamaradoj prenis siajn armilojn kaj forkuris, post kiam la maljunulo ordonis, ke mi bone zorgu pri la bestoj kaj nenial foriru el la valo, ĝis li revenos.

Mi estis kolerega. Ĉu mi devis toleri tion? Tiuj povraj indianoj estos pafmortigataj, sed ili aspektis tiel maldanĝeraj! Ĉu mi rajtis permesi tion? Ne! Ili estis homoj ĝuste kiel ni, kaj – venĝo por la ofendo! Mi ankoraŭ ne konis la vivon en la okcidenta lando kaj obeis mian malracion. Mi ligis la mulon kaj la tri ĉevalojn al la apudaj arboj kaj galope reiris sur la vojo, laŭ kiu ni venis. Mi volis plenumi la donitan devon, sed antaŭe averti la indianojn. Kiel eble plej rapide mi rajdis laŭ la Vihinaŝt-vojo kaj en la Snakes-kanjonon. Tie mi vidis la ruĝulojn antaŭ mi, ili aŭdis min veni, rigardis reen kaj haltis. Ĉi tie la intermonta fendo estis sufiĉe larĝa. Mi haltigis mian ĉevalon kaj demandis, ĉu iu el ili komprenas la anglan. Tiu sur blankĉevalo, kiu portis la longforman objekton, respondis:

»Mi estas To-ok-hu, la Rapida Sago, tribestro de la panaŝt-ŝoŝonoj. Ĉu mia blanka frato revenis por transdoni al mi mesaĝon de la maljuna viro, kies gregojn jen malsupre gardas ŝoŝonoj?«

»Do vi konas lin, ĉu?«, mi demandis. »Li opinias vin malamikoj kaj volas perpiede devanci kaj mortigi vin. Mi estas kristano kaj mi opinias, ke estas mia devo averti vin.«

La rigardo de lia malhela okulo sin boris en mian vizaĝon, kiam li demandis:

»Kie estas viaj bestoj?«

»Ili staras trans la Vihinaŝt-vojo en verda valo.«

Li mallonge interparolis kun la aliaj kaj tiam demandis min, amikece mienante:

»Ĉu mia blanka frato estas nur ekde mallonga tempo en ĉi tiu lando?«

»Ekde hieraŭ.«

»Kion volas la palvizaĝuloj tie en la montoj?«

»Ni volas ĉasi alkojn.«

»Ĉu mia frato estas fama ĉasisto?«

»Ne, mi ĉiam pafas preter la ĉasaĵon.«

Li ridetante demandis kaj demandis, ĝis li sciis ĉion. Mi devis nomi eĉ mian nomon, post kio li diris:

»Samuel Parker estas malfacile memorebla por ruĝa viro. Ni nomos vin At-kvi, Bona Koro. Restante ĉi tie pli longe, vi estiĝos pli prudenta. Via bonkoreco povus esti via pereo. Ĝoju, ke ni ne iras la vojon de milito. Vidu, ĉi tiu vampumo (tradiciaj, sanktaj konkoŝeloj uzataj kiel mono aŭ donaco, en ĉi tiu rakonto oni nomas ankaŭ la vampum-zonon vampumo)«, li montris la longan objekton sur sia maldekstra brako ornamitan per franĝoj, »enhavas mesaĝon de paco al la tribestroj de la ŝoŝonoj. Ni venas sen armiloj por porti ĝin al la bieno de la maljuna viro, kies indianoj plu transdonos ĝin. Tial ni devas timi nenion, sed nia dankemo estas same granda, kvazaŭ vi savus nin de morto. Venu al ni, kiam vi bezonos amikon. At-kvi, Bona Koro, ĉiam estos bonvena al ni. Mi parolis. Haŭ (Tiu ofte uzata »Haŭ!« signifas »Mi parolis.«, »Mi konsentas.«, »Amen.«. La vorto ekzistas en pluraj indianaj lingvoj kun diversaj signifoj.)

Li donis al mi la dekstran manon kaj plu rajdis kun siaj kamaradoj. Mi vokis post li, ke li ne perfidu min al la maljunulo, kaj tiam returnis min, estante tre kontenta pro mia sukceso, sed ne pro mia saĝeco, kiu tute mankis al mi. Efektive mi estis tre malprudenta.

Veninte al la altaĵa valo, mi malŝarĝis la mulon kaj malligis la ĉevalojn por igi ilin manĝi herbon. La restantan longan paŭzon mi utiligis por ekzercadi pafadon. Mi havis plenan pulvujon, kaj dua pulva skatolo troviĝis inter la pakaĵoj. Kiam mia pulvujo estis malplena, mi kontente konstatis, ke mi trafus preĝejan turon je distanco de ducent paŝoj.

Je vespero Old Wabble revenis kun Ben kaj Will. Ili estis renkontiĝintaj kun la ruĝuloj ĉe la tendo kaj rakontis al mi kiel novaĵon, ke la indianoj havis pacajn intencojn, transdonis la vampumon de la Sanga Mano kaj tiam tuj ekiris revojen. Mi kompreneble silentis pri tio, kion mi faris. Ni restis dum la nokto en la malgranda valo kaj je mateno ekrajdis al la jam ne malproksima altaĵa marĉo.

Tiu marĉo kuŝis en vasta valo. Meze troviĝis malgranda lago kun marĉaj bordoj; krome ekzistis arbaro kaj arbustaro kun trompa grundo. Sekvis altaj, kalvaj, fendoplenaj, dispeciĝintaj rokoj ĉirkaŭe fermantaj la valon. Ĝi estis du horojn longa kaj same larĝa.

Ni malŝarĝis la mulon kaj pretigis la bivakejon, kaj mi restis por gardi la ĉevalojn. La aliaj ekiris por ĉasi. Ĝis tagmezo, kiam mi aŭdis kelkajn pafojn, ĉio restis kvieta. Ben Needler revenis sola. Li estis tro frue pafinta al alkino kaj forpelita de Old Wabble. Tute ĉagrenita pro la spertita malsukceso, li aperis kun Litton nur je la vespera krepusko.

»Spuroj estis sufiĉaj«, li rezonis, »sed ne nur de alkoj, sed ankaŭ de ruĝuloj, kiuj estis ĉi tie antaŭ ni kaj forpelis la ĉasbestojn, tio estas klara. Unusolan alkinon ni renkontis, jen tiu Needler tro frue pafigis siajn du tubojn, kaj ĝi fuĝe foriris. Tio estas la rezulto, kiam oni ĉasas kun senspertuloj. Sed mi ne volas vane fari la aranĝon kaj tial restos ĉi tie ankoraŭ unu aŭ du tagojn, aŭ ĝis mi pafos pezan virbeston.«

Li ne parolis kun ni du eĉ unu vorton kaj faris tiel ĝis la sekva mateno, kiam li deklaris, ke li ĉasos sola kun Litton; la du senspertuloj restu en la bivako, por ke ili vanigu nenion. Nu, li havis la rajton agi laŭplaĉe, sed ni senvorte pretendis al ni la saman rajton. Kiam ambaŭ estis for, ni agis laŭ tio, kion ni interkonsentis en la lasta nokto. La alkoj estis forpelitaj, do ili ne plu estis en la valo, sed ekster ĝi. Tie ni devos serĉi. Ĉar nia ĉasiro povus daŭri ĝis la vespero, ni prenis kun ni la mulon, kiu portos niajn necesajn objektojn kaj eblajn malgrandajn predaĵojn.

Ni migris el la valo en alian. Tie ekzistis nek lago nek marĉo, certe neniuj alkoj, ĉar tie jam estis homoj, homoj havantaj hinon (ido de azenino kaj virĉevalo) kun si. La homojn ni ne vidis, sed tre klare la hinon, kiu sen kondukrimeno kaj selo en longa distanco dekstre de ni ĝue manĝis herbojn. Kie estis la homoj? Mi devis trovi ilin. Dum Ben iris al la fremda hino, mi iris kun nia mulo rekten. La supozita azeno manĝis, ĝis Ben proksimiĝis je cent metroj. Tiam ĝi ekflaris lin, levis la kapon, fulmrapide sin turnis kaj per longaj paŝoj fuĝis renkonte al mi, certe pro simpatio al ĝia parenco, ĉe kies flanko mi troviĝis. Sed kio estis tio? Tio ne estis hino, tio estis ĉasbesto. Tion mi vidis, kvankam mi estis senspertulo. Rapide mi surgenuiĝis malantaŭ mia mulo, levis la fusilon, celis kaj pafis. La fremda kreitaĵo faris du, tri saltojn kaj falis teren. Mi kuris al ĝi, alvenis ankaŭ Ben. La pafo trafis malantaŭ la skapolon, kaj ni interkonsentis, ke mi mortigis cervinon. Ni fiksis ĝin sur la pakaĵ-selon de la mulo kaj iris plu, ne tro longe, tiam finiĝis la valo. Dekstre kaj maldekstre negrimpeblaj rokaj muroj, antaŭ ni sufiĉe kruta altaĵo, kiu verŝajne estis selo-simila formaĵo, malantaŭ kiu etendiĝis dua valo. Nia mulo bone grimpis, do ni decidis rekte supreniri.

Per kelka peno ni sukcesis supreniĝi kaj vidis, ke ni ne eraris, ĉar antaŭ ni la tereno denove profunden malsupreniĝis. En malproksimo estis stranga bruo, kiu kredeble devenis de homaj voĉoj. Ni devis scii, pri kio temas, kaj tial serĉis gvatejon. Ambaŭflanke de la mallarĝa montoselo ekzistis altaj krutaĵoj tiel klinitaj, ke ni povis facile surgrimpi ilin. Niajn mulojn ni starigis surloke kaj grimpis alten je la maldekstra flanko por rigardi en la transan valon. Atinginte la kreston, Needler volis klini sin vaste antaŭen por povi pli bone vidi, sed ĉar li estis facile rimarkebla pro sia hela kostumo, mi, kiu estis malhele vestita, ŝovis lin reen kaj rigardis malsupren.

Kio okazis en la antaŭo de la dua valo, tion mi ne povis vidi, ĉar mia pozicio ne estis sufiĉe alta, sed en la fono mi vidis sep indianajn rajdantojn, kiuj malrapide moviĝis, formante vastan linion kaj kriante el plenaj gorĝoj. La kriado proksimiĝis kaj tiom laŭtiĝis, ke nia mulo staranta sub ni ekludis per la oreloj kaj ekturnis la voston. Mi sendis Ben-on malsupren, por ke li trankviligu ĝin.

Tiam mia rigardo falis sur la alian krutaĵon, kiu leviĝis ĉirkaŭ kvardek paŝojn for de mi trans la montoselo. Je mia miro tie sidis indiano vid-al-vide al mi. Estis To-ok-uh, la Rapida Sago, kiu kapsignis al mi kaj tiam metis la dekstran manon sur la buŝon, ĉe la indianoj tio estas signo de silentado. Kiel li venis ĉi tien? Kial kaj pri kio mi silentu? Antaŭhieraŭ li estis sen armiloj, kaj nun fusilo kuŝis kruce sur liaj femuroj. Dum mi rezonis pri tio, la bruo pliproksimiĝis. Sub mi aŭdiĝis la rulado de ŝtonoj, kaj mi rigardis malsupren. Ĉielo, kian monstron mi vidis tie! Kun laŭta, kolera spiregado ĝi grimpis el la transa valo al la supro de la montoselo. Ĝi estis ĉe la postkolo pli ol du metrojn alta, kun mallonga, mallerta korpo kaj longaj gamboj, larĝe superpendanta supra lipo kaj hirta mentonbarbo, kaj aperis kun okuloj ŝprucantaj fajrerojn sur la supro de la monto. Vidante tie Ben-on Needler kaj la mulon tuj antaŭ si, ĝi kurbigis la malbelan kapon kun la larĝega ramuro (osta elkreskaĵo sur la kranio de cervedoj, kiu ĉiujare defalas kaj rekreskas, ankaŭ erare nomita »kornaro«) kaj fulme ekfuĝis direkte al mi. Needler, siaflanke rimarkante la ekaperon de tiu behemoto (monstro (origine de la juda mitologio)) en distanco de nur ses metroj kvazaŭ el nenio, eligis krion de teruro, forĵetis sian fusilon kaj kuris, ne, rulis transkape de sur la monto en la ĉi-flankan valon. La mulo ne estis pli kuraĝa ol ĝia mastro, ĝi faris same rapidan saltegon dorsen kaj kuregis per ĉiuj kvar membroj kvazaŭ glitante malsupren laŭ la montoselo.

Mi ne havis tempon atenti, ĉu ambaŭ bonŝance atingis la fundon, ĉar la behemoto ja turniĝis al mia flanko. Ĝi ne vidis, ke la vojo antaŭ ĝi estis libera. Ĝi venis per longaj saltegoj supren rekte al mi. Mi ne estis malpli terurita ol Ben Needler; la fusilo eliĝis el mia mano; fuĝon, nur fuĝon mi sopiris! Mi saltis de ŝtono al ŝtono laŭ la roka rando, la bestego sekvis min. Jen antaŭ mi oscedis granda truo en la ŝtona muro, kaj mi engrimpis ĝin tiel rapide, kiel mi neniam en mia vivo malaperis en truon. La malfermaĵo malheliĝis, ĉar la bestaĉo enŝovis sian kapon, kiom tio estis ebla pro la larĝo de la ramuro. Ĝi spiregis kiel diablo, kaj mi sentis ĝian varmegan odoraĉon en la vizaĝo. La timo de la pelata kreitaĵo estis pli granda ol ĝia kolero, ĝi retiris sian kapon kaj sin turnis por daŭrigi la fuĝon, malfermante sian flankon al la tribestro renkonte sidanta kaj malvarmsange atendanta. Li mallongtempe celis, pafis kaj – la trafita alko falis teren.

To-ok-uh sur la transa flanko tuj malsupreniris kaj ĉi-flanke suprengrimpis. Dum mi tre prudente ŝovis la kapon el la truo, li rigardis la grandegan beston kaj tiam petis min ridentante: »Mia frato eliru! Ĉi tiu alko mortis per via kuglo kaj sekve estas via posedaĵo.«

»Ĉu per mia kuglo?«, mi demandis mirigite kaj elgrimpis.

»Jes«, li ruze kapjesis al mi. »Vi estas At-kvi, Bona Koro, kaj volis savi nin; pro tio vi rikoltu famon de viaj kamaradoj. La militistoj de la panaŝtoj transdonis sian vampumon kaj devancis vin en la valo de la alkoj, kie ili kaŝis siajn armilojn. Tie vi ne trovis ĉasbestojn krom la juna alkido, kiun mi vidis sur la dorso de via mulo. Vi estis sincera, dirante al mi, ke vi ankoraŭ pafas preter la celo, sed vi silentu pri tio, ĉar mi deziras, ke viaj kamaradoj estimu vin, samkiel mi ŝatas vin. Mi sidigis min sur la rokon por igi, ke oni pelu la eksterordinare fortan beston al mi, tiam mi vidis vin kaj tuj decidis donaci ĝin al vi. Ĝi estu trafita de via kuglo, kaj vi havu la bonfamon, ĝis via kuglo efektive trafos. Via frato ne vidis min, kaj mi foriras, por ke li ne ankoraŭ ekvidu min. Mia okulo deziras revidi vin. Mi parolis. Haŭ!«

Li premis mian manon, rapide foriris kaj malaperis en la transa valo. Tia estis la dankemo de tiel nomita sovaĝulo. Li lasis al mi la bonfamon akiritan de li. Ĉu mi malakceptu tiun donacon? Mi estis tro malforta, ĉar tro juna. Old Wabble mokis min; certe estis fifaro de mi, mensogo, ornami min per fremdaj akiraĵoj, sed la sperta okcidentlandulo enviu min, la senspertulon!

Mi malsupreniris en la ĉi-flankan valon. Malproksime, tre malproksime de la rokoselo staris Ben Needler kun nedamaĝita mulo. Mansigne mi lin alvenigis kaj kondukis supren, kie kuŝis la alko. Mian fusilon mi reprenis; la indianon li ne vidis; entute neniu sciis, ke mi konis lin. Do Ben devis esti konvinkita, ke mi pafmortigis tiun beston. Oni povas imagi al si liajn miron kaj envion!

Mi bedaŭris lin. Tial, kaj, tion mi sincere konfesas, por kvietigi mian konsciencon, mi proponis al li diri, ke li mortigis la alkidon. Pri tio li estis tiel feliĉa, ke li ĉirkaŭbrakumis min. Mi devis resti ĉe mia predo por gardi ĝin kontraŭ ĉasbestoj; Needler ekiris kun la mulo al la marĉo por alvenigi Old Wabble-on kaj Litton; ili revenis nur je la malfrua posttagmezo. Dum tiu tago tiuj du ne vidis eĉ haron de alko. Senvorte la maljunulo staris antaŭ mia predo. Fine li konfesis, ke nur malofte li vidis tian grandan ekzempleron. Envio trairis lian ŝanceliĝeman figuron, ĝiaj membroj skue tremetis, tiam li esploris min per preskaŭ minaca rigardo kaj diris: »Bone, mi scias, kia estas la situacio. Kiam vi antaŭhieraŭ kvarfoje truis la naturon, vi faris ŝercon pri mi, tio estas klara, sed mi esperas, ke tio ne okazos ripete, se ni volas resti amikoj!«

Nu, ni estiĝis kaj restis amikoj kaj komune travivis bonajn ĉasojn. Kvazaŭ la donaco de la tribestro subite donis al mi akran rigardon kaj neŝanceleblan manon, ekde tiu tago miaj kugloj flugis tiel bonŝancaj, ke la maljunulo neniam supozis, ke mi mensogis pro tiu alko. Kun Rapida Sago mi ofte renkontiĝis, kaj liaj tribanoj ĝis hodiaŭ nomas min At-kvi, Bona Koro. Fidele li konservis la sekreton, kaj hodiaŭ estas la unua fojo, ke ĝi estas malkaŝata. Jes, sinjoroj, mi konfesas, ke mia unua alko tute ne estis mia unua, sed same ne estis mia lasta alko. Mi parolis. Haŭ!


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.