La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


Robinsono Kruso

Aŭtoro: Danielo Defo

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO V

MI NUN ESTIS REĜO super tri viroj, kiel ankaŭ mastro de la insulo, ja! mi fiere povis diri, “Ili ŝuldas al sia reĝo sian vivon, kaj ĝin oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari.” Sed mi ne antaŭvidis, ke mia regado tiel baldaŭ finiĝos. Nun ni devas doni iom da nutraĵo al Karlo kaj Jafo, tial ni buĉis kaj rostis kapridon, kaj ĉirkaŭ ĝi ni kvar poste sidiĝis, kaj mi laŭeble feliĉigis ilin.

Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutrigi du buŝojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon.

Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili loĝiĝu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis du pafilojn, kaj nutraĵon ĝisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post semajno, kaj alproksimiĝante, elpendigu signon por ke ni sciiĝu, kiuj alvenas.

Unu tagon Vendredo ĝojege alkuris al mi kaj diris, “Ili veni returne! Ili veni returne!” Mejlon de la bordo vidiĝis velboato veturanta alteren, sed mi sciis, ke tiu ĝi ne povas esti, ĉar la boato estas aliflanke de la insulo. Mi ankaŭ vidis tra mia vidilo ŝipon malproksimen enmare. Troviĝis dekdu viroj boate; tri ĉenligitaj, kaj kvar havas pafarmilojn.

Baldaŭ mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaŭ la ĉenligitaj viroj, kaj mi sentis ke ĉio ne estas ĝusta. Poste mi vidis ke tri viroj antaŭe ligitaj estas senligitaj; kaj surteriĝinte, ili kuŝiĝis en la ombron arban. Baldaŭ mi estis ĉe ilia flanko, ĉar ilia malĝoja kaj ĉagreniĝa vidiĝo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn mi travivis ĉe tie-ĉi kie ĉio envolviĝis en malgajo.

Mi aliris al tiuj-ĉi viroj kaj diris:

“Kiuj vi estas, sinjoroj?”

Ili ektimis pro mia voĉo kaj stranga vestaĵo, kaj ekmovis kvazaŭ ili volus forkuri de mi. Mi diris, “Ne timi min, ĉar eble amiko estas apude, kvankam vi ne tion pensas.” “Tiuokaze li certe estas sendita el la ĉielo,” diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon antaŭ mi. “Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,” mi diris. “Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin.” La larmoj fluis malsupren la vizaĝo de la malfeliĉulo dum li diras, “Ĉu tiu-ĉi estas dio aŭ homo?” “Ne dubu pri tio, sinjoro,” mi respondis, “Ĉar Dio ne venus en laŭa vestaĵo. Ne, ne timu – nek troaltigu viajn esperojn; ĉar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu laŭeble faros ĉion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi.”

“Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ĝin diri al vi, dum tiuj, kiuj volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paŭlo. Iomvorte, sinjoro, mia ŝipanaro elĵetis min el mia ŝipo, kiun vi tie vidas, kaj min lasis tie-ĉi por morti. Mi povis apenaŭ farigi ilin, ke ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la ŝipoficiro.”

“Kien ili iris?” mi demandis.

“Tien, en la arbaĵeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj aŭdis; tiuokaze mortigos nin.”

“Ĉu ili havas pafarmilojn?”

“Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun.”

“Nu, lasu al mi ĉion fari!”

“Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj” li diris. “Krom tiujn, la aliaj reveturigis la ŝipon.”

Mi juĝis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paŭlo, kaj mi diris, “Se mi savos vian vivon regiĝos du aferoj, kiujn vi devas plenumi.”

Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, “Savinte mian vivon, faru laŭvole pri mi kaj mia ŝipo, kaj veturigu ĝin, kien vi plaĉos.”

Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun la ŝipo estis kvazaŭ en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la boato, ili koleregiĝis, ĉar la boato nun nek havas velon nek remilojn, kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la ŝipon.

Mi aŭdis ilin interparoli, ke tiu-ĉi estas stranga insulo, ke koboldoj venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidiĝis boate, jen reiris surteron.

Kiam ili aproksimiĝis, Paŭlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laŭeble. Mi ordonis ke du viroj, laŭteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne vidu; kaj, alproksimiĝinte ilin, ne pafu ĝis mi ĝin ordonos.

Baldaŭ tri el la ŝipanaro alproksimiĝis. Ĝistiam mi nur aŭdis iliajn voĉojn; sed, alproksimiĝinte, ke mi ilin povis vidi, Paŭlo kaj Vendredo leviĝis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej malbonaj el la ŝipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, ĉu ni estas tri aŭ tri dudekoj.

Okazis, kiel mi deziris, ĉar mi aŭdis ke la viroj demandis: “Al kiuj ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?” Vendredo respondis, ke Paŭlo estas kun la reĝo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el la ŝipanaro diris, “Se Paŭlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos.” “Tiuokaze” Vendredo daŭrigis, “vi sciiĝos la reĝan volon.” Tuj Paŭlo parolis al ili: “Vi konas mian voĉon; se vi demetos viajn armilojn, la reĝo indulgos viajn vivojn.”

Ili nun ĵetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos kvar el ili por veturigi la ŝipon, kaj ke la ceteraj estos firme ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili, kia severega reĝo mi estas.

Kompreneble, mi baldaŭ liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataŭi min sur la insulo. Mi diris al ili pri ĉiuj miaj vivmanieroj, instruis ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, ĉion escepte Polo kaj mia oro.

Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paŭlo alproksimiĝas. Li etendis la manon por elmontri la ŝipon, kaj kun kortuŝeco ĉirkaŭprenis min, kaj diris: “Mia kara amiko, jen via ŝipo! ĝi tute estas la via, kaj ĉio kio estas en ĝi.”

Mi okulrigardis la ŝipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo ĉe la enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson. Ja, tie ĝi kuŝas, la ŝipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos min, kien mi elektos aliri. Gi havas la velojn laŭvente, kaj la flagoj balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidaĵo ĝojvenkis min, kaj mi svenfalis. Tiam Paŭlo elprenis boteleton, kaj donis al mi trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli.

Tiam Vendredo kaj Paŭlo surŝipiĝis, kaj Paŭlo rekomandis la ŝipanaron. Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgaŭtagmeze mi forlasis la insulon – tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo—netute trioble dek longajn jarojn.

Reveninte al mia kara naskiĝlando, ĉio ŝajnis al mi stranga kaj nova. Mi iris al mia antaŭa hejmo en Jorko, sed tie ne troviĝis iuj el miaj parencoj, kaj malĝoje mi eltrovis sur iliaj tombŝtonaj la malĝojan sciigon pri ilia sorto.

Pensante kompreneble, ke mi jam mortiĝis, ili testamentis al mi nek siajn riĉaĵon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, ĉar mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malriĉeco, mi havis la bonŝancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en sian ŝipon. Li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la ŝipon. Li unue ne rekonis min, sed baldaŭ rememoriĝis pri mi post kiam mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi aĉetis survoje insulon, nun estas multevalora.

Car ĝi estis malproksime, mi ne ŝatis iri tien kaj loĝi tie, tial mi decidis ĝin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por ĝi tiel multe da mono, ke mi subite fariĝis riĉulo.

Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasiĝis. Mi havas bienon, edzinon kaj du filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan deziron, loĝante en miaj pensoj tage kaj en miaj sonĝoj nokte; ke mi ankoraŭ unufoje vizitu mian karan insulon.

Mi nun ne plu devas laboradi por nutraĵo aŭ por vivtenado; ĉio, kion mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel saĝiĝi kaj boniĝi, kaj mem vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min laŭnube kaj mi ne povis ĝin forpeli de mi; tiel vere estas: “Kiu ajn en osto ennaskiĝis, ne el karno eliriĝis.”

Fine mortiĝis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo vojaĝi al tiu dezerta insulo, kie loĝas miajn esperojn tutajn.

Mi kunprenis provizon, ilojn, vestaĵojn, kaj similaĵojn laŭspace, ankaŭ lertmetiistojn por loĝi sur la insulo. Ekveturante, ni havis favoran venton, sed ununokte, la ŝipoficiro min sciis, ke li observis fulmon kaj aŭdis pafegon. Je tio, ĉiuj kuris al la ferdeko, de kie ni vidas grandan lumon, kaj, ĉar ne estas tero en tiu direkto, ni sciis ke ŝipo certebrulas surmare iomproksime, ĉar ni aŭdis paforuon.

La vento ankoraŭ estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie la lumo vidiĝis, kaj post duonhoro, klariĝis al ni, ke marmeze brulas ŝipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis la ektagiĝon. Sed noktmeze la ŝipo eksplodis, la flamoj forŝutis, kaj la ŝiprestaĵo subakviĝis. Ni elpendigis lanternojn kaj daŭrigis la pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.

Je la oka horo morgaŭtagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la ŝipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj enboataj, kaj penis laŭeble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis ilin.

Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfeliĉaj Francoj (tiaj do ili estis) atingis ŝipbordon. Pri malĝojoj kaj timoj, ĉio tuj priskribiĝis – sopiroj, ekĝemoj kaj larmoj fariĝas la tutaĵo ilia, sed tia ĝojkaŭzo vere estis tromulte por homoj malfortaj.

Kelkaj ĝojkriegiskvazaŭ ili krevu la ĉielon, aliaj ploregis kaj tordis la manojn kvazaŭ en la profundegaĵo de malĝojo, kelkaj dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, malfortaj, svenantaj, aŭ duonfrenezaj, kaj vidiĝis du aŭ tri, kiu dankis Dion.

Inter la stranga grupo troviĝis juna Franca pretro, kiu penis laŭeble kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimiĝas al kelkaj el la ŝipanaro, kaj diris al ili: “Kial vi kriegas, kaj elŝiras la harojn, kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ĝojo estu kora kaj plena, esprimu ĝin liberege, kaj ĉesigu tiujn-ĉi falsgestojn; levu la manojn laŭdante; laŭtiĝu via voĉo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu vin helpis el tia granda danĝero, ĉar tion fari aldonos pacon al via ĝojo.”

Morgaŭan tagon ĉio troviĝis normala, tial mi dividis kun ili mian provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan ŝipon, survoje al Francujo, ĉiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi.

Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis ŝipon ventegpelitan enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol ĉio pli malbone, ĝia ŝipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al ĉiu iom da nutraĵo, kiun ili manĝis kvazaŭ lupoj, sed timante ke trosato kaŭzus la morton, mi haltigis ilin.

Troviĝis en la ŝipo junulo kaj junulino, pri kiuj la ŝipoficiro juĝis, ke ili jam mortiĝis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi eltrovis, ke ili malfortiĝis pro malsato, kaj estas kvazaŭ en la makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaŭ resaniĝis, kaj, ĉar ili ne deziris reiri al ilia ŝipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam havis surŝipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis.

Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone alterigis la ŝipon flanke de la rivereto, apud mia antaŭa domo.

Irante al Vendredo, mi demandas, ĉu li scias, kie ni nun troviĝas. Li ĉirkaŭrigardegis, kaj baldaŭ, kunefrapante la manojn, diris: “Ha, jes! Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!” Baldaŭ li ekdancis tiaĝojege, ke mi lin apenaŭ povis deteni sur la ferdeko. “Nu, kion vi pensas, Vendredo,” mi diris, “ĉu ni tie-ĉi trovos ilin, kiujn ni lasis?”

Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizaĝon, kaj lia koro malĝojiĝis.

“Ne, ne,” li diris, “Ne plu, ne, ne plu.”

“Kial vi tion scias?” mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante, “Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaĝa viro.” Ĵus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ĉe la supro monteta, kaj li diris, “Mi vidi virojn, tie, tie, tie!” Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldaŭ ekvidis fumon suprenirantan ĉe la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj surteriĝis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la ŝipanaro. Ni ĉiuj havis armilojn, ĉar ni ne sciis ĉu troviĝus malamikoj sur la insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua viro, kiun mi ekvidis ĉe la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo de Hispanujo, kiun antaŭe, mi prenis el la manoj de la ruĝaj homoj.

Mi komandis al ĉiuj boate, ke ili ne surteriĝu, sed Vendredon mi ne povis deteni, ĉar li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin, kiel li kvazaŭ flugas al la maljunulo laŭsage, kaj ĉirkaŭprenas lin, karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon. Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen laŭ la marbordo, iafoje venante al la boato por alporti al li kukon aŭ trinketon da rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis ĉirkaŭ li, dume dirante al li strangajn rakontojn pri ĉio, kion li vidis de kiam li kaj maljuna Jafo laste kunestis. Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laŭ la mia, kaj unue, Karlo ne eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li suprenĵetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la vizaĝon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis mi al mia antaŭa domo, kiun li nun transdonis al mi.

Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam loĝus tie: la arboj estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol laŭ tiaj kaŝitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin faris. “Kial vi konstruis tian fortikan palisaron ĉirkaŭ vi?” mi demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese tion fari, certe post kiam mi aŭdas pri ĉio kio okazis.

Tiam li venigis la antaŭajn ŝipanojn de la ŝipo de Paŭlo, sed mi ne povis diveni, kiuj ili estas, ĝis Karlo diris, “Jen, sinjoro, estas kelkaj el la viroj, kiuj ŝuldas al vi al vivon.”

Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaŭ antaŭe, malĝentila ŝipanaro, sed simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia reĝo.

La unua afero por mi estis aŭdi pri ĉio kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin lasis.

Taŭgas, ke mi jen paŭzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj ĵetiĝis tien sur la marbordon survoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke ŝipo troviĝas tiel proksime por alporti min al mia naskiĝlando. Tial, reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj anstataŭ ol mi, jen troviĝis kvin fremduloj.Tiuj-ĉi kvin viroj estis parto da ŝipanoj, kiuj elĵetis Paŭlo el lia ŝipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies ĉefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la ŝipo de Paŭlo, mi kunprenis Samon kaj Jon surŝipe, sed ĵus kiam mi estis ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la ŝipo, kaj reveturis al la insulo por kuniĝi kun siaj tri amikoj.

Mi nun estas rakontonta, precize laŭ mi ĝin aŭdis de Karlo, ĉion, kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin forlasis. Vidante, ke siaj du kunuloj revenis por kuniĝi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis ilin, nek permesis al ili loĝi kun ili nek partopreni en la nutraĵo. Tial Samo kaj Jo devis vivi laŭeble por si mem per severa laborado, kaj ili domiĝis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj budon, kaj elfaris farmon.

Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ĉi-tie devas diri, ke, kvankam li estis malbonulo, li faris du bonfaraĵojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj revenis al la insulo: li donis al ili nutraĵon por manĝi, kaj li metis en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaŭ longan rulpaperon, sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj argilvazojn, laŭ mi faris.

Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaŭa hejmo: ili havis la uzon de ambaŭ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laŭvole.

Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili nenion faris esceptinte mortpafi birdojn ĉe la marbordo. Nokte reveninte hejmon, ili sendankeme manĝis de ĉia bonmanĝaĵo en la domo, plie agis laŭ la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manĝi, ili ne permesis la ceterajn manĝi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.

Reveninte de la kontinento, Karlo – kiun mi nun nomos “ĉefo” ĉar li ĉefis la ceterajn – volas permesi, ke la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo loĝu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis aŭdi pri tio; tial la ĉefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi, kaj iom da pizoj, kiun mi antaŭe lasis sur la insulo; ili baldaŭ lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn ĉirkaŭ la kampo, laŭ tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.

Tion observante, la tri malbonuloj estis ĵaluzaj; ektedis kaj ekenuis ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante luprezon, havas rajton starigi konstruaĵojn sur ĝi. Samo kaj Jo unue pensis, ke tio estas ŝerco; kaj diris, “Venu, sidiĝu, kaj rigardu, kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ĝin ricevi.”

Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la domtegmento, kaj ĝin bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finiĝis tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.

Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandiĝis, ke ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj Vilhelmo diris, “Ha! jen la nesto, sed la ‘birdoj’ forflugis!” Tiam ili disrompis ĉion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon, nek signon por montri kie la kabanoj antaŭe staris; kaj ili elradikis ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse.

Aŭdante pri la friponaĵojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis; sed ĉio, kion Vilhelmo diris, estas, “Al vi sinjoroj ‘Aĉuloj’ de Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne ŝanĝos viajn manierojn.” Tiam Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranĉilojn, kaj ordonis, ke ili estu ĉenligataj. Sentante tian pikan venĝon, la tri friponoj baldaŭ malvarmetiĝis, kaj deziregis paciĝon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj liberiĝi. La ĉefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaŭ ol tri aŭ kvar monatoj.

Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al ili panon por manĝi, ĉar ili ne havis alie ol ovaj nutraĵon ĝisnune. Sed la ĉefo diris, ke li neniom cedos ĝis poste ili ĵuros rekonstrui la kabanojn detruitajn. Tiam ili alĵuris.

Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento por kapti kelke da ruĝaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke ili faru la tedlaboron.

Goje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo ĉion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin adiaŭante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du tagoj, kaj la ruĝaj homoj donis al ili radikojn kaj fiŝojn por manĝi. Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte antaŭe al la bonmastro hakilon, fosilon, ŝraŭbon, kaj malnovan ŝlosilon.

Koncerne tiuj-ĉi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris edziĝi kun ili, tial la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo lotis, kaj ĉiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon, kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris al la arbetaĵo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj ĉar kelkaj el la sovaĝaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanĝere, li certe diros sian genton pri la loĝejoj de la blankuloj.

Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis dormi. Li kuŝiĝis sed ne trankviliĝante li leviĝis kaj rigardis eksteren. Li ne povis vidi ion, ĉar la nokto estis tro malluma, kaj li rekuŝiĝis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kaŭzon de tia senripozo, li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj “Kion vi diras!” respondis li “eble sovaĝa gento surteriĝis, kaj ilia boatbruado vin maldormigis.”

Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn batalilojn; kaj certiĝis, ke la alvenantoj estas bando da sovaĝuloj; venante por rabegi la blankulojn.

Iliaj boatoj ankoraŭ estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante tiom malmulta, Karlo konsideris saĝe kaŝi kaj gardi.

Unue, ili sendanĝeriĝis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la ruĝuloj surteriĝis kaj aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi laŭvole, por ke la ruĝaj homoj opiniu ilin sovaĝaj.

Tuj Karlo kaj anoj grupiĝis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, ĉefo de la insulo ĉefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, ĉar li nun montris tiom da fideleco, saĝeco kaj akra sento, ke ĉiuj juĝas bone pri la lerteco kaj fervoro.

Ne havante armilojn por ĉiuj, la ĉefo donis al la sklavoj, longan stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la arbetaĵo apud la loko sur kiu antaŭe staris la kabanoj bruligitaj, kaj tie ili atendis la ruĝajn homojn.

La kontraŭuloj nun alpaŝis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua bando tiom alproksimiĝis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn.Tiam la ĉefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ĝis tiam atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, bastone, tiel brave, ke la ruĝuloj laŭte ekkriegis kaj forkuris laŭeble. Ĉar la ĉefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanĝere revenis marbordon, kie kuŝas iliaj boatoj.

Sed ne finiĝis ilia malvenkego; ĉar, tiutage blovis granda ventego, tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo ŝovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis surmariĝi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili.

Tagiĝon, vidante, kiel troviĝis la aferoj, ia ĉefo diris: “Se ni permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ĉi, kaj militoj neniam finiĝos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin detenos tie-ĉi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin.” Tial, por certigi, ke ili ne lasu la insulon, la ĉefo ordonis ke iom da ligno de seka arbo alportiĝu, kaj bruligu la boatojn.

Tion vidante, la ruĝuloj kuris ĉirkaŭ ia tuta insulo kun laŭtaj kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; ĉar, ili piedpremis la grenon, kaj elŝiras la vinberujojn ĝuste kiam la vinberoj maturiĝis, kaj faris multe da difektaĵo.

Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto.

La malfeliĉuloj treege ĝojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj sovaĝulon.

Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue ne enhavis iun krom mi.

Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kulturiĝinte. La dometo de Vilhelmo ja estis artverko; ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo.

Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn.

La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande de la terbordo.

Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaŭ por varmaj kaj malvarmetaj tagoj; robojn kaj ŝalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri, kiom ili ĝojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufiĉan provizon da iloj; ĉiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon, tranĉilon, armilaron kaj ĉion, kiom ĉiu eble bezonos.

Vidante, ke regas bonvolo ĉiuflanke mi kondukis surtere, la gejunuloj n, kiuj n mi antaŭe prenis el la duonmorte de malsato. La knabino estis edukita zorge, kaj ĉiuj ŝipanoj ŝin laŭdas. Ambaŭ ŝi kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laŭe la franca pretro; tial mi donis al ĉiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn kaj garbejojn.

Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj povis elfari ĉiajn aferojn, tial mi nomis lin “Jako de Ĉiametio.”

Unu tagon la franca pretro demandis min ĉu mi lasos Vendredon sur la insulo. “Ĉar per li,” li diris, “mi povus paroli al la ruĝaj homoj ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, ĉu estas necese, por mi diri, ke tio estas la kaŭzo, pro kiu mi venis ĉi-tien.” Mi sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis, ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min.

Eltrovinte, ke ĉio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian ŝipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon.

Irante fine al la ŝipo, la junulo, pri kiu mi ĵus parolis, alproksimiĝas kaj diras, “Sinjoro, pretron vi kondukis ĉi-tien kun vi, kaj dum vi ankoraŭ ĉeestas ni deziras la edziĝon de du el ni.” Ŝajnis al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edziĝi kun ŝi. Tial mi parolis iom varmvoĉe kaj diris al li, ke li bone pripensula aferon, ĉar la junulino ne estas edukita samrange laŭ li. Sed ridetante li diris, ke mi juĝas malprave; estas Jako de Ĉiametio, por kiu li petegas.

Tion aŭdante, mi multe ĝojis, ĉar mi sciis, ke la junulino estas laŭeble bona, kaj mi juĝis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis ŝin al li, por ke ŝi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da tero por kreskigi rikolton sur ĝi, kaj domon, kaj budojn por iliaj kaproj kaj provizoj.

La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel ke surteriĝante, la sovaĝaj gentoj povos veni-deiri, neĝemante iun. Malnova domo esti por la ĉefo kaj ĉiuj la arbetaĵoj nun etendante ĝis la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la insulo por la ruĝuloj kies boatojn ni bruligis.

Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi ordonis, ke ĉiuj kolektu ĉirkaŭ mi, kaj levante tiun-ĉi Ĉeflibron, mi diris, “Ĝin ŝatu! Ĝin metu al la koro! ĉar ĝi enhavas vortojn, kiuj elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame, por nin tiri al Si mem. Ĝisnune, vi ne havis tian libron sur la insulo. Sendube, tiuj-ĉi riĉaj kampoj; tiuj-ĉi riĉaj rikoltoj; tiuj-ĉi brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn ĉirkaŭante vin, pruvos al vi, ke estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentaĵo ne estas sufiĉo, ne dirante al ni pri la saĝeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel ĝin atingi.”

Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove ekveturis kun mia bona Vendredo, ĉiuj dirinte al mi, ke ili restos ĝis mi revenos por forporti ilin.

Ferdeke, miĵetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kaŝis mian vizaĝon en la manojn.

Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi vidis, ke ŝajnas iom nigra ĝi unuloke, kaj aŭdis, ke unu el la ŝipanoj krias “Teron!” Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis diveni la kaŭzon; tial mi ordonis la ŝipoficiron, ke li supreniru la maston ĝispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun la malbonnovaĵo ke troviĝas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je sovaĝuloj, rapide alproksimiĝantaj kun kruelegaj mienoj.

Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la ŝipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonaĵo, kiun tiuj viroj povos fari, estus nian ŝipon bruligi mi mallevigis la boatojn, alligante unu al la antaŭa kaj unu al la posta parto de la ŝipo.

Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis, intencante, mi pensis, nin ĉirkaŭi. Unue ili ektimegis pro la grandeco de la ŝipo, sed baldaŭ tiom alproksimiĝis, ke niaj ŝipanoj signodonis lin, ke ili foriĝu, neintence, tio kaŭzis batalon kun ili. Ili pafis sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj ŝipanoj detenis per tabuloj por ŝildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili foriĝis enmaron, kaj poste denove revenis al ni.

Mi ordonis, ke miaj ŝipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kaŝu por esti sendanĝeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur la ferdekon por alvoki la sovaĝulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li ekparolis, mi aŭdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere; ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malĝojo ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom freneziĝis, ke mi ĝojus subakvigi ĉiujn ilian boatojn, tial mi allasis, ke la viroj ŝargis kvin pafilojn per kugletaĵo kaj kvin per kuglaĵo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaŭe neniam vidis.

Tiam stranga sceno montriĝis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin ĉiujn, ĉar la plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj – tri aŭ kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble.

Ni enprenis unu malfeliĉulon, kiu naĝis vivsave, sed lia parolado estis tiel stranga, ke kornbruo laŭ multe sciigus al mi. Unue, li ne volis manĝi aŭ paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin, ni lin forportis boate, kaj ĵetis en la maron, kaj signodonis al li, ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj manĝos: Li naĝis ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭ la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton.

Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar plu alvenis kun reĝoj por batalegi.

“Sed kial,” mi diris, “kaŭzis ilin alproksimiĝi al ni?” Al tio li rediris, “por ke vi vidu batalegon.”Tiel, pro tio, mortiĝis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj fidela al mi! Mia koro malleviĝis pro malĝojo. Ni envolvis lin en mortkitelon, kaj kun profunda malĝojego, entombigis lin en la maro.

Favoran venton, ni veturis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni trovis la unumastŝipon, kiu ni antaŭe alkondukis tien de la hejmlando, kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizaĵoj, post kiam mi sciiĝus, kiel troviĝis ĉio tie.

Ĉar unu el miaj ŝipanoj deziregis reiri al la insulo en ĝi, mi diris, ke ĉiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la ruĝulon, kiun mi havas sur la ŝipo. Mi ankaŭ eltrovis, ke unu viro, timante la eklezion Hispanujan, ĝojus, se tie li kun edzino kaj du filinoj loĝus sendanĝeraj; tial mi alkondukis ilin surŝipon, kaj sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu ĉevalon, kvar ĉevalidojn, kaj dudekon da porkoj: ĉiuj, mi poste aŭdis, alvenis sendanĝere. Lasinte mian insulon nun por ĉiam mi nun nenion plu diros pri ĝi. Mia vivrestaĵo pasiĝis pleje en landoj laŭ malproksimaj de hejmo. De la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona Espero. Tie mi lasis la ŝipon, por resti surtere.

Mi tuj amikiĝis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj antaŭe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da komercaĵoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi aĉetis alteprezajn ŝtonojn, ĉar tiuj postulas nur malgrandan spacon.

Pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn; tial ni dungis ŝipon kaj virojn por ĝin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de haveno al haveno diverse, aĉetis kaj vendis komercaĵojn, kaj pasigis ses jarojn en tiu-ĉi parto de la mondo.

Fine ni pensis, ke ni foriros kaj serĉos novajn scenejojn; kaj baldaŭ ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-ĉi rakonton, kaj rigardinte la ilustralojn.

Surteriginte, ni aĉetis grandan domon kanan, kiu kavas ĉirkaŭ ĝi altan kanan palisaron, por eksteradi ŝtelistojn, da kiuj, ŝajnis al mi, estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Ĉingo, kaj ni eltrovis, ke la foiro kiu teniĝis tie unu fojon ĉiujare ne okazos ĝis post tri aŭ kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la ŝipo reveturu al la Promontoro, ĉar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de la mondo, por iri ĉirkaŭrigardante de loko al loko, kaj poste reveni al la foiro de Ĉingo.

Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun rektaj stratoj kvadratangule.

Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskiĝa lando, mi miregis pro la flataĵo de miaj konatoj pri la riĉeco kaj komerco tiuparto monda, ĉar, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavaĉoj, kiuj povas fanfaroni nur pro malmulto da artoj aŭ lertaĵoj, kaj ke iliaj manieroj estas preskaŭ tiel krudaj kiel tiuj de la ruĝaj homoj, kiujn mi lasis sur mia insulo.

Kia estas ilia komerco kompare al la nia, aŭ de Francujo aŭ Hispanujo? Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da ĵonkoj kaj barkoj, kompare al niaj multenombroj ŝiparoj? Unu el niaj militŝipoj povus subakvigi ĉiujn iliajn ŝipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus ĉiujn iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj ne povos elteni unu momenton tian sieĝon, kia ni sieĝus ilin. Post tri semajnoj ni venis al ilia ĉefurbo, kie ni havigis grandan provizon da teo, ventumiloj, ŝaloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris norden. Estis kun ni kelke da riĉaj Skotoj, kiuj venis tien por komerci.

Sciante, ke survoje ni eble renkontus ĉiuspecajn riskojn, ni kunprenis viraron por deteni la sovaĝularon, vagante de loko al loko tra la tuta lando. Ni havis kvin gvidistojn, kaj ĉiujn niajn monerojn ni kunmetis en unu monujon por aĉeti nutraĵon survoje, kaj por pagi niajn gvidistojn.

Ni elektis ĉefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj ni multe bezonis lian lertecon.

Ĉiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn ĉiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilaĵo, kiu havas tian famon: la ĉe&omercaĵo en tiuparto monda.

Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samaĵo laŭ la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. “Kiel granda estas tiu-ĉi domo?” mi demandis, “Ĉu ni povas meti ĝin sur muldorson?” “Sur muldorson!” respondis la gvidisto, “Ja, du dekoj da homoj loĝas en ĝi.” Tiam li kondukis nin por vidi tiun-ĉi strangan vidaĵon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur kiuj estis pendigitaj plataĵojn el la plej bona materialo, kiun oni povas fari el argilo. Gi havas brilan glazuron sur ĝi, kiu brilas en la sunlumo kvazaŭ vitro. Ĉe la flankoj de la domo estas folioj kaj helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la ĉambraj muroj estis faritaj el malgrandaj platoj en ĉianuanca ruĝaj, bluaj, kaj verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed farita bonguste; kaj ĉar la sama speco de argilo estis uzita por kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kuniĝas. La plankoj de ĉiuj ĉambroj estas samaĵoj, kiel ankaŭ la tegmento, sed tiu-ĉi estas tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli multe da tempo, mi estus ĝojinta vidante plu pri tiu-ĉi stranga loko, ĉar estas fiŝlagetoj, aleoj kaj kortoj, ĉiuj faritaj simile.

Tiu stranga vidaĵo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al ili, mi pagis punmonon al nia ĉefo, ĉar li kaj la ceteraj tiel longe atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj.

Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel fortikaĵo por gardi la landon kontraŭ la sovaĝularoj, libere vagantaj tra la ebenaĵoj okcidente. Ĝi sin etendas la tutan longecon de la lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita, ke malamikoj ĝin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus halti.

Nia ĉefo permesis, ke kelkaj el ni iru por ĉasi, kiel ili ĝin nomas, sed kio estas tie por ĉasi krom ŝafoj! Sed estante sovaĝaj kaj rapidaj, ili ne estas malbona ĉasaĵo, kiel baldaŭ montriĝis; ili iras arege.

Dum tiu-ĉi ĉaso ni renkontis kelkajn sovaĝularojn, pri kiuj mi jam parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi ĉiujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj ĉevaloj nur malbonaj, malgrasaj bestoj; tute ne taŭgaj por tedlaboro.

Tuj kiam tiuj viroj nin ekvidis, ili kornblovas kelke da notoj, kies sono estis tute nova al mi. Ni pensis, ke ili alvokis siajn anojn al si, kaj, tiel estas; ĉar, baldaŭ, laŭa bando venis por kunigi kun ili, kaj laŭ mia opinio ĉiuj estis malproksimaj mejle.

Tuj kiam unu el la Skotoj, kiuj estas kun ni, aŭdis la kornblovegon, li diris, ke ne perdu tempon sed staru en vicon, kaj ilin ataku. Mi diris al li, ke ni batalos la friponojn, se li nin komandus.

Ne viciĝante, ili staris disamase, kaj rigardis nin sovaĝe. Sed vidante, ke ni atakos, ili pafis sagojn, kiuj kvankam boncelite, nin ne atingas. Ni haltis por pafi, tiam alrajdis laŭeble por ataki ilin, glavon enmane, komanditaj de la kuraĝa Skoto.

Tuj kiam ni atingis ilin, ili kuregis dekstren kaj maldekstren, sed tri el ili, ĉiu havante glavegon, sin defendis kaj laŭeble penis revoki la ceterajn. Nia Skoto rajdadis proksimen al ili, kaj pafiltenile deĵetis unu de lia ĉevalo, mortpafis alian, kaj la tria forkuris. Tiel finiĝis la batalo. Ĉio kion ni perdis, estis la ŝafĉasaĵo; neniu estis vundita.

Tiamaniere ni iris de loko al loko; fine vojaĝis al la ĉefurbo de la nordaj maroj, ĝuste unu kaj duonon jarojn de kiam ni lasis Ĉingon.

Fine mi enŝipiĝis por mia hejmlando, kiun mi lasis antaŭ dek jaroj, naŭ monatoj kaj tri tagoj.

Kaj nun mi finos tiun-ĉi historion pri mia vivo. Havante la aĝon de tri dudekojn da j aroj, mi sentas, ke alvenas la tago, pri kiu mi preĝas, mi eniros en la maron de paco kaj amo, kiu ne havas ondojn aŭ bordojn escepte tiujn de feliĉeco senfina.

LA FINO.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.