La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Robinsono Kruso

Aŭtoro: Danielo Defo

©2026 Geo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO

TELEGRAFIO KAJ TELEFONIO kreis el la mondo flustrogalerion. Trakcio vapora kaj elektra neniigis la spacon. Sed la disa homaro ankoraŭ estas strange miskomprenata familio. Dum horeto eblas ĵeti raporton pri gravega okazo per 500 lingvoj kaj per tiom da dialektoj; sed kunvoku unulingvajn reprezentantojn de mil diversaj lingvoj kaj ĉio Babeliĝas, se ne Pandemoniiĝas. Ja ne eblas, ke ĉiu lernos la mil lingvojn de la aliuloj; sed por ĉiu estas malgranda afero lerni unu komunan duan lingvon, se tia lingvo estas farebla.

Kaj tia lingvo jam estas farita: Esperanto naskiĝis el la kerno de ĉiuj lingvoj; preciza, unuavide lernebla, kaj preskaŭ sengramatika.

Ĉi tiu Esperanto klasiko, “Robinsono Kruso”, estas ioma atingaĵo por Amerika entrepreno, ĉar ĝi estas la unua verko tiagranda kaj tiaspeca jam eldonita ĉi tie. Ĝi estas entreprenita fervore kaj kreita laŭkapable. La originala traduko estis farita de la estimata Rev. A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas:

William D. Chandler, “Ĉefmonhelpanto”.
Prof. E. V. Huntington, Harvard University.
Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School.
Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement.
Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem.
Kambriĝa Klubo.
J. M. Connolly, M. D.
Mr. W. L. Church.
Mr. G. W. Lee.
Dr. W. G. Nowell.
Mr. L. B. Luders.

Kredante, ke ĉi tiu libro estos favorita kaj plenumos la prudentajn esperojn de la “Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo,” ni kore prezentas ĝin al la tuta legantaro.

R. W. MASON.

(Antaŭparolon tradukis el la angla William PATTERSON.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.