La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Robinsono KrusoAŭtoro: Danielo Defo |
©2024 Geo |
La Enhavo |
L' AŬTORO de la ĉiamfreŝa Robinsono Kruso naskiĝis en Londono, Anglujo, je 1661. Lia patro estis buĉisto, kiu edukis sian filon por la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam sekvi tiun profesion.
Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda riĉeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto. Ekzistas ĉirkaŭ ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto estas fiktivaj, kaŭzis tre viveman impreson de vereco kaj realeco.
Lia politikaj verkoj kaŭzis al li multe da suferoj kaj monperdo; kiujn li kunigis en la jenaj strofoj:
Nenies sorto estis pli diversa ol la mia:
Mi estis dektrifoje riĉa kaj malriĉa.
Sinjoro Walter Scott diras: “Eble ne ekzistas verko en angla lingvo, kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Aventuroj de Robinsono Kruso.”
Ĉi tiu traduko estas de “Robinson Crusoe” de la “Altemus’ Young People’s Library Edition.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.